Bookleaf Publishing
59B Lukin St
Beverley WA 6304
Aŭstralio
Titolo de la origina eldono:
The Scarecrow of Oz, 1915
La Armeo da Infanoj, kiuj sieĝis la Poŝtoficejon, konkeris la Poŝtistojn kaj liveris al mi siajn obeendajn ordonojn, insistis ke Trot kaj Kap'tano Vilĉjo eniru la Landon Oz, kie Trot povos ĝui la kompanecon de Doroteo, Betsi Bobbin kaj Ozma, kaj la unukrura velisto povos fariĝi kamarado de la Stana Lignohakisto, la Vilulo, Tik-Toko kaj ĉiuj aliaj kuriozaj uloj loĝantaj en tiu mirinda felando.
Estis tute ne facile obei tiun ordonon kaj sekure surterigi Troton kaj Kap'tanon Vilĉjon en Oz, kiel vi trovos legante ĉi tiun libron. Efektive, la plej grandaj streboj de nia kara malnova amiko la Birdotimigilo necesis, por savi ilin de terura sorto survoje; sed kiam la rakonto finiĝas, ili loĝas feliĉe en la grandioza palaco de Ozma kaj Doroteo promesis al mi ke Buton-Brilo kaj la tri knabinoj nepre renkontos, post nelonge, kelkajn eksterordinarajn aventurojn en la Lando Oz, kiujn mi esperas rajti rakonti al vi en la sekva Libro pri Oz.
Intertempe, mi multe dankas al miaj malgrandaj legantoj pro ilia daŭra entuziasmo pri la rakontoj pri Oz, kiun esprimas la multaj leteroj kiujn ili sendas al mi, kaj kiujn mi ame gardas. Necesas pli kaj pli da Libroj pri Oz ĉiujare por kontentigi la postulojn de malnovaj kaj novaj legantoj, kaj formiĝis multaj "Societoj por Legi pri Oz", kie la diversaj membroj laŭtlegas la Librojn pri Oz kiujn ili posedas. Ĉio ĉi multe plezurigas min kaj kuraĝigas min verki pli da rakontoj pri Oz. Kiam la infanoj sufiĉe legis, mi esperas ke ili informos min, kaj mi tiam penos verki ion alian.
L. Frank Baum
"Reĝa Historiisto de Oz"
"OZCOT"
ĉe HOLLYWOOD
en KALIFORNIO
1915.
Ĉapitro 1: La Granda Kirlakvo