Mi Dediĉas ĉi tiun Libron
al la Infanoj de niaj Soldatoj,
la Usonanoj kaj iliaj Aliancanoj,
kun nemezureblaj Fiero kaj Amo.
L.F.B.
(c) Donald Broadribb 1996
Bookleaf Publishing
Esperanto-Fako
59b Lukin St
Beverley WA
Aŭstralio
Originala teksto:
The Magic of Oz, 1919
2:18 aŭgusto 1996
Tamen, La Magio de Oz vere estas pli stranga kaj nekutima ol io ajn kion mi legis aŭ priaŭdis niaflanke de La Granda Sabla Dezerto kiu kaŝas de ni La Landon Oz, eĉ dum la ĵusaj ekscitaj jaroj, do mi esperas ke ĝi allogos vian amon je noveco.
Longa kaj senkapabliga malsano neebligis al mi respondadon al la multaj bonaj leteroj senditaj al mi-escepte de kiam oni kunsendis poŝtmarkojn-sed de nun mi esperas povi dece rapide atenti ĉiun leteron per kiu miaj legantoj regalos min.
Certigante al vi ke mia amo al vi neniam ŝanceliĝis kaj esperante ke la Oz-Libroj plu plezurigos vin dum mi ankoraŭ povos verki ilin, mi estas
Ame via,
L. FRANK BAUM
"Reĝa Historiisto de Oz"
"OZCOT"
ĉe HOLLYWOOD
en KALIFORNIO