Ĉapitro 21

La Magio de Polikromo

Dum ĉi tiu mateno, kiu devus esti la lasta de ĉi tiu grava veturo, niaj amikoj ekforiris gaje kaj vigle kiel ili povus esti, kaj Vut fajfis gajan melodion por ke Polikromo povu danci laŭ la muziko.

Atinginte la supron de la monteto, la ebenaĵo etendiĝis antaŭ ili kun sia tuta belo de bluaj herboj kaj sovaĝaj floroj, kaj Monto Manĝto aspektis multe pli proksima ol la antaŭan vesperon. Ili marŝadis viglapaŝe, kaj jam je la tagmezo la monto estis tiel proksima ke ili povis admiri ĝian aspekton. Ĝiaj deklivoj estis parte vestitaj per belaj ĉiamverdaj arboj, kaj ĝiaj antaŭmontetoj estis vilaj per maldika skuiĝanta bluherbo kiu havis kvaston ĉe la fino de ĉiu folio. Kaj, la unuan fojon, ili perceptis, apud la piedo de la monto, ĉarman domon, ne tre grandan sed zorge farbitan kaj kun multaj ĉirkaŭantaj floroj kaj rampoplantoj grimpantaj la pordojn kaj fenestrojn.

Cele tiu solecan domon niaj veturantoj nun direktis siajn paŝojn, planante demandi al la homoj loĝantaj tie kie troveblas Nimi Ami.

Ne estis padoj, sed la vojo estis tute senbara kaj klara, kaj ili proksimiĝadis al la loĝejo kiam Vut la Vagisto, kiu tiam estis en la antaŭo de la grupeto, ekhaltis tiel abrupte ke li stumblis malantaŭen kaj sterniĝis surdorse sur la kampo. la Birdotimigilo haltis por rigardi la knabon.

"Kial vi faris tion?" li demandis surprizite.

Vut sidiĝis kaj ĉirkaŭgapis miroplene.

"Mi -- mi ne scias!" li respondis.

La du stanuloj, brak-en-brake, komencis preterpasi ilin, kiam ambaŭ ekhaltis kaj falis, tre brue, stake apud Vut. Polikromo, ridante pro la absurda vidaĵo, venis aldancante kaj ŝi, ankaŭ, ekhaltis, sed sukcesis savi sin de ekfalo.

Ĉiu el ili multe surpriziĝis, kaj la Birdotimigilo diris perpleksaspektante:

"Mi nenion vidas."

"Nek mi," diris Vut; "sed io batis min, malgraŭe."

"Iu nevidebla persono tre forte batis min," deklaris la Stana Lignohakisto, penante apartigi sin de la Stana Soldato, kies kruroj kaj brakoj intermiksiĝis kun liaj propraj.

"Mi ne certas ke kulpis persono," diris Polikromo, aspektante pli serioza ol kutime. "Ŝajnas al mi ke mi nur batiĝis kontraŭ ian malmolaĵon kiu baris min. Por certiĝi pri tio, mi provu aliloke."

Ŝi rekuris iom kaj poste, tre zorge, antaŭeniris aliloke, sed kiam ŝi atingis pozicion kongruan kun la aliaj ŝi haltis, kun la brakoj antaŭenetenditaj.

"Mi sentas ion malmolan -- ion glatan kiel vitro," ŝi diris, "sed mi certas ke ĝi ne estas vitro."

"Mi provu," proponis Vut, stariĝante; sed kiam li provis antaŭeniri, li trovis la saman barieron kiun renkontis Polikromo.

"Ne," li diris, "ĝi ne estas vitro. Sed kio ĝi estas?"

"Aero," respondis malgranda voĉo apud li. "Solida aero, nur tio."

Ili ĉiuj rigardis malsupren kaj trovis ke ĉielblua kuniklo etendis sian kapon el truo en la tero. La okuloj de la kuniklo estis pli malhelbluaj ol lia felo, kaj la bela besto aspektis amikema kaj sentima.

"Aero!" kriis Vut, gapante miroplene la bluajn okulojn de la kuniklo; "kiu iam aŭdis pri aero tiel solida ke oni ne povas flankenpuŝi ĝin?"

"Ne eblas flankenpuŝi ĉi tiun aeron," deklaris la kuniklo, "ĉar ĝi konstruiĝis per potenca sorĉado, kaj ĝi konsistigas muron intencitan forteni homojn for-de tiu domo tie."

"Ho; ĝi estas muro, ĉu?" diris la Stana Lignohakisto.

"Jes, ĝi vere estas muro," respondis la kuniklo, "kaj ĝi estas plene du metrojn dika."

"Kiom alta ĝi estas?" demandis Kapitano Batalant, la Stana Soldato.

"Ho, ege alta; eble du kilometrojn," diris la kuniklo.

"Ĉu ni ne povus ĉirkaŭiri ĝin?" demandis Vut.

"Kompreneble, ĉar la muro estas cirklo," klarigis la kuniklo. "En la centro de la cirklo staras la domo, do vi povas marŝi ĉirkaŭ la Muron el Solida Aero, sed vi ne povas iri al la domo."

"Kiu metis la aermuron ĉirkaŭ la domon?" estis la demando de la Birdotimigilo.

"Nimi Ami faris tion."

"Nimi Ami!" ĉiuj kriis surprizite.

"Jes," respondis la kuniklo. "Antaŭe ŝi loĝis kun maljuna Sorĉistino, kiu subite detruiĝis, kaj kiam Nimi Ami forkuris de la domo de la Sorĉistino, ŝi kunprenis nur unu magian formulon -- pura sorĉo ĝi estis -- kiu ebligis ke ŝi kontruu tiun aermuron ĉirkaŭ sian domon -- tiun domon tie. Tre lerta ideo, laŭ mi, ĉar ĝi ne damaĝas la belon de la pejzaĝo, ĉar solida aero estas nevidebla, tamen ĝi fortenas ĉiujn fremdulojn for de la domo."

"Ĉu Nimi Ami loĝas tie nun?" demandis la Stana Lignohakisto maltrankvile.

"Jes ja," diris la kuniklo.

"Kaj ĉu ŝi ploras lamente de la mateno ĝis la nokto?" pludiris la Imperiestro.

"Ne, ŝi ŝajnas tute feliĉa," asertis la kuniklo.

La Stana Lignohakisto ŝajnis tre ĉagrenita kiam li aŭdis tiun raporton pri lia malnova amatino, sed la Birdotimigilo kuraĝigis sian amikon, dirante:

"Ne gravas, via Moŝto; negrave kiom feliĉas Nimi Ami nun, mi certas ke ŝi estos multe pli feliĉa kiel Imperiestrino de la Palpbrumoj.

"Eble," diris Kapitano Batalant, iom rigide, "ŝi estos eĉ pli feliĉa kiel edzino de Stana Soldato."

"Ŝi elektos inter ni, laŭ nia interkonsento," la Stana Lignohakisto promesis; "sed kiel ni atingos la povrulinon?"

Polikromo, kvankam dancante tien kaj reen, aŭskultis ĉiun vorton de la konversacio. Nun ŝi antaŭeniris kaj sidigis sin tuj antaŭ la Blua Kuniklo, kaj ŝiaj buntaj drapiraĵoj donis al ŝi la aspekton de ia bela floro. La kuniklo eĉ ne centimetron retiris sin. Anstataŭe, li rigardis admire la Filinon de la Ĉielarko.

"Ĉu via truo transiras sub ĉi tiu Muro el Aero?" demandis Polikromo.

"Certe," respondis la Blua Kuniklo. "Mi fosis ĝin tiel por ke mi povu vagadi en ĉi tiuj larĝaj kampoj, elirinte unudirekte, aŭ manĝi la brasikojn en la ĝardeno de Nimi Ami elirinte mian truon alifine. Mi opinias ke al Nimi Ami devus ne ĝeni la malmulto kiun mi prenas el ŝia ĝardeno, nek la truo kiun mi faris sub ŝia magia muro. Kuniklo povas iri kaj reveni laŭdezire, sed neniu pli granda ol mi povus trairi mian truon.

"Ĉu vi permesos ke ni trairu ĝin, se ni kapablos?" demandis Polikromo.

"Jes, certe," respondis la Blua Kuniklo. "Mi ne estas vere amiko de Nimi Ami, ĉar foje ŝi ĵetis ŝtonojn kontraŭ min, nur ĉar mi manĝetadis iom da laktuko, kaj jam hieraŭ ŝi kriis 'Huŝ!' al mi, kio nervozigis min. Vi estas bonvena uzi mian truon laŭdezire."

"Sed estas tute absurde!" deklaris Vut la Vagisto. "Ĉiu el ni estas tro granda por rampi tra truo de kuniklo."

"Ni estas tro grandaj nun," konsentis la Birdotimigilo, "sed necesas memori ke Polikromo estas feino, kaj feinoj havas multajn magiajn povojn."

La vizaĝo de Vut ekbrilis dum li turnis sin al la bela Filino de la Ĉielarko.

"Ĉu vi povas fari nin ĉiujn malgrandaj kia tiu kuniklo?" li demandis fervore.

"Mi povas provi," respondis Polikromo, ridetante.

Kaj baldaŭ ŝi sukcesis -- tiel facile ke ne nur Vut miregis. Kiam la nun etaj personoj grupigis sin antaŭ la truo de la kuniklo la truo aspektis al ili kiel enirejo de tunelo, kaj efektive ĝi estis tio.

"Mi iros la unua," diris eta Polikromo, kiu ja malgrandigis sin same kiel la aliajn, kaj en la tunelon ŝi dancis senhezite. Eta Birdotimigilo sekvis kaj poste la du komikaj stanuletoj.

"Enmarŝu; estas via vico," diris la Blua Kuniklo al Vut la Vagisto. "Mi sekvas, por kontroli kiel vi progresas. Jen ĉi tiu grupo vere surprizos Nimin Amin."

Do Vut eniris la truon kaj palpante marŝis laŭ ĝiaj glataj flankoj en la mallumo ĝis li fine vidis brileton de taglumo antaŭ si kaj sciis ke la veturo estas preskaŭ finita. Se li restus normaldimensia, la distanco estus irebla per nur kelkaj paŝoj, sed por ducentimetra Vut ĝi estis granda promenado. Kiam li eliris el la truo li trovis sin nur nelonge de la domo, en la centro de la legomĝardeno, kie la folioj de rabarboj skuiĝantaj super lia kapo aspektis arboj. Ekster la truo, atendantaj lin, li trovis ĉiujn siajn amikojn.

"Ĝis nun, tre bone!" komentis la Birdotimigilo gaje.

"Jes, ĝis nun, sed kio poste?" respondis la Stana Lignohakisto per plendema kaj netrankvila voĉtono. "Mi nun estas proksima al Nimi Ami, kiun mi de tre malproksime venis serĉi, sed mi ne povas peti la knabinon edzigi tian etulon kia mi estas nun."

"Mi ne estas pli granda ol soldatforma ludilo!" diris Kapitano Batalant, lamente. "Escepte ke se Polikromo povos regrandigi nin, apenaŭ utilos eĉ viziteti Nimin Amin, ĉar mi estas certa ke al ŝi neniel plaĉus edzo sur kiun ŝi eble senzorge tretus kaj ruinigus."

Polikromo ridis gaje.

"Se mi grandigos vin, vi ne povos reeliri el ĉi tie," diris ŝi, "kaj se vi restos etaj Nimi Ami mokos vin. Do elektu."

"Mi opinias ke preferinde ni reiru," diris Vut serioze.

"Ne," diris la Stana Lignohakisto, firme, "mi decidis ke mia devo estas feliĉigi Nimin Amin, se ŝi ja volos edzigi min."

"Ankaŭ mi," anoncis Kapitano Batalant. "Brava soldato neniam re-tiras sin de plenumo de sia devo."

"Tiurilate," diris la Birdotimigilo, "stanulo ja ne ret-iras iam ajn. Sed Vut kaj mi intencas fideli al niaj kamaradoj, negrave kion ili decidos, do ni petos Polikromon regrandigi nin kiaj ni antaŭe estis."

Polikromo konsentis al tiu peto kaj post duona minuto ili ĉiuj, inkluzive de ŝi, regrandiĝis al siaj normalaj dimensioj. Ili tiam dankis la Bluan Kuniklon pro lia afabla komplezo, kaj tuj proksimiĝis al la domo de Nimi Ami.

Ĉapitro 22: Nimi Ami