Bookleaf Publishing
Esperanto-Fako
59B Lukin St
Beverley WA 6304
Aŭstralio
Originala titolo Anglalingva:
Rinkitink in Oz
1916
Jen rakonto kies heroo estas knabo, knabo pri kiu vi neniam antaŭe aŭdis. Ankaŭ estas knabinoj en la rakonto, inkluzive de nia malnova amiko Doroteo, kaj kelkaj el la rolantoj vagas tre for de la Lando Oz antaŭ ol ili ĉiuj kunvenas en la Smeralda Urbo por partopreni en la bankedo de Ozma. Efektive, mi kredas ke vi trovos ĉi tiun rakonton tre diferenca de la aliaj historioj pri Oz, sed mi esperas ke vi ne malpli ĝuos ĝin.
Se al mi estos permesate verki plian libron pri Oz, ĝi rakontos kelkajn interesegajn aventurojn de Doroteo, Betsy Bobbin, Trot kaj la Miksĉifona Knabo en la Lando Oz mem, kaj kiel ili trovis kelkajn mirigajn ulojn kiuj tute ne povus ekzisti ekster felando. Mi suspektas ke ĉirkaŭ la tempo kiam vi legos ĉi tiun rakonton pri Rinkitinko mi verkos tiun historion de Aventuroj en Oz.
Ne forgesu ofte skribi al mi kaj doni al mi viajn konsilon kaj sugestojn, kiujn mi ĉiam alte taksas. Mi ricevas tre multajn leterojn de miaj legantoj, sed ĉiu estas ĝojo por mi kaj mi respondas tuj kiam mi trovas sufiĉan tempon.
L. Frank Baum
Ĉapitro 1: La Princo de Pingario