GLINDA DE OZ En kiu rakontigxas la Ekscitaj Spertoj de Princino Ozma de Oz, kaj Doroteo, dum ilia dangxera veturo al la hejmo de la Platkapuloj, kaj al la Magia Insulo de la Premloj, kaj kiel la sorcx-arto de Glinda la Bona savis ilin el granda dangxero DE L. FRANK BAUM "Regxa Historiisto de Oz" ILUSTRITA DE JOHN R. NEILL TRADUKITA DE DONALD BROADRIBB Glinda de Oz De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856-1919 Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877-1943 Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933- Unue eldonita en la Angla kiel Glinda of Oz de Reilly & Lee, 1920. Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing, 1996. Cxi tiu traduko kopirajta © 1996 Donald Broadribb. Cxi tiu eldono estas korektita versio, oktobro 2000. Cxi tiu libro estas Dedicxita al Mia Filo Robert Stanton Baum AL NIAJ LEGANTOJ Glinda la Bona, la bela Sorcxistino de la Lando Oz kaj amikino de Princino Ozma kaj Doroteo, konas multajn personojn kiuj volas scii pli pri sxi. Do, en la nova rakonto pri Oz, S-ro L. Frank Baum, Regxa Historiisto de Oz, verkis tutan libron pri kiel Glinda kaj la Sorcxisto kiel eble plej forte strebis savi la Princinon kaj Doroteon de la dangxeregoj kiuj minacis ilin kiam ili iris inter la militantajn tribojn de la Platkapuloj kaj la Premloj. La fia Regxino Ku-i-o, vanta kaj malbonega sorcxistino, vere kulpis pri la tuta problemo. Sxi nepre sukcesis malfelicxigi la vivon de cxiuj sur la magia, vitrakupolita insulo de la Premloj. Kiam S-ro Baum rakontos al vi pri kiom maltrankvilis cxiu en la Lando Oz pri la Princino Ozma kaj Doroteo kaj kian mirindan sorcxon Glinda devis efektivigi por savi ilin, vi plenigxos de ekscitigxo kaj admirado. Li konigas la plej kasxitajn misterojn de magio. S-ro Baum faris sian plejeblon respondi al cxiuj leteroj de liaj malgrandaj teramikoj antaux ol li devis forlasi ilin, sed li ne povis respondi al cxiuj, cxar ili estis tre multaj. En majo, mil nauxcent dek naux, li foriris por porti siajn rakontojn al la malgrandaj infananimoj kiuj logxis cxi tie antaux tre longe kaj tial ne povis mem legi la rakontojn pri Oz. Ni tre bedauxras ke li ne povis resti cxi tie kaj ni malfelicxe devas informi vin ke cxi tiu estas lia lasta kompleta rakonto. Sed li postlasis kelkajn nefinitajn notojn pri la Princino Ozma kaj la popolo de Oz kaj ni promesas ke iam ni kunigos ilin kvazaux bildenigmon kaj donos al vi pli da rakontoj pri la mirinda Lando Oz. Elkore, viaj amikoj, La Eldonistoj. LISTO DE Cxapitroj: Ozma kaj Doroteo La Knabinoj de la Nebulo La Magia Tendo La Magia Sxtuparo La Monto de Platkapuloj La Magia Insulo Regxino Ku-i-o Lordino Auxreks Sub la Akvo La Premloj Venkigxas La Diamanta Cigno La Alarmilo La Konsilantoj de Ozma La Granda Sorcxistino La Sorcxitaj Fisxoj Sub la Granda Kupolo La Lerteco de Ervik Rugxa Rira la Jukuhuo Perpleksiga Problemo La Tri Adeptoj La Subakvigita Insulo La Magiaj Vortoj Glinda Triumfas CxAPITRO 1 Glinda, la bona Sorcxistino de Oz, sidis en la granda korto de la palaco, cxirkauxate de siaj honorulinoj--cent el la plej belaj knabinoj de la Felando Oz. La korto de la palaco estis konstruita el malofta marmoro, belege polurita. Fontoj tintadis muzike tie kaj tie; la vasta kolonaro, sen muro sudaflanke, permesis ke la knabinoj, kiam ili levis siajn kapojn de sia brodado, rigardadu pejzagxon de rozkoloraj kampoj kaj arbaretoj plenaj de fruktoj aux kovritaj de dolcxodoraj floroj. De tempo al tempo unu el la knabinoj komencis kanton, kaj la aliaj partoprenis en la rekantajxo, aux unu levis sin kaj dancis, gracie svingetante sin laux la muziko de harpo ludata de kunulino. Kaj tiam Glinda ridetis, gxoje vidante ke sxiaj knabinoj kunmiksas ludon kaj laboron. Baldaux inter la kampoj objekto estis videbla, sekvante la largxan padon kiu kondukis al la portalo de la kastelo. Kelkaj el la knabinoj rigardis tiun objekton envie; la Sorcxistino nur rigardetis gxin kaj kapjesis per sia majesta kapo kvazaux gxi placxas, cxar gxi signifis la venon de sxia amikino kaj mastrino--la sola persono en la tuta lando al kiu Glinda klinis sin. Laux la pado trotis ligna besto ligita al rugxa cxaro, kaj kiam la kurioza tirbesto haltis cxe la portalo descendis el gxi du junaj knabinoj, Ozma, Reganto de Oz, kaj sxia kunulino, Princino Doroteo. Ambaux estis vestitaj per simplaj blankaj muslinaj roboj, kaj kurante supren sur la marmoraj sxtupoj de la palaco ili ridis kaj babiladis tiom gaje kiom se ili ne estus la plej gravaj personoj en la plej bela felando de la mondo. La honorulinoj levis sin kaj staris kun klinitaj kapoj por saluti la regxinan Ozman, dum Glinda antauxeniris kun siaj brakoj etenditaj por saluti siajn gastojn. "Ni nur vizitas, komprenu," diris Ozma. "Kaj Doroteo kaj mi demandis al ni kiel pasigi la tagon kaj ni ekpensis ke ni de pluraj semajnoj ne estas en via Lando de la Kveluloj, do ni prenis la Segcxevalon kaj rajdis rekte cxi tien." "Kaj tiom rapide ni veturis," pludiris Doroteo, "ke niaj hararoj estas tute malorditaj, cxar la Segcxevalo faras propran venton. Kutime oni bezonas tagon por veturi cxi tien el la Smeralda Urbo, sed mi kredas ke ni uzis ne pli ol du horojn cxifoje." "Vi estas vere bonvenaj," diris Glinda la Sorcxistino, kaj sxi kondukis ilin tra la korton al sia belega akceptohalo. Ozma prenis brakon de sia gastigantino, sed Doroteo iom postrestis, kisante kelkajn honorulinojn kiujn sxi plej bone konis, parolante kun aliaj, kaj sentigante al cxiuj ke sxi estas ilia amikino. Kiam fine sxi restis kun Glinda kaj Ozma en la akcepto-halo, sxi trovis ilin serioze parolantaj pri la stato de la popolo, kaj kiel pli felicxigi kaj kontentigi ilin-- kvankam ili jam estis la plej felicxaj kaj kontentaj personoj en la tuta mondo. Kompreneble tio interesis Ozman, sed gxi ne multe interesis Doroteon, do la knabineto kuris al granda tablo sur kiu kusxis malferma la Granda Arkivo-Libro de Glinda. Tiu libro estas unu el la plej grandaj trezoroj en Oz, kaj la Sorcxistino taksas gxin pli utila ol iu ajn alia el sxiaj magiajxoj. Pro tio gxi estas firme ligita al la granda marmora tablo per oraj cxenoj, kaj kiam ajn Glinda foriras de sia hejmo sxi kunsxlosas la Grandan Libron per kvin juvelitaj seruroj, kaj portas la sxlosilojn sekure kasxitajn en sia sino. Mi supozas ke ne ekzistas en iu felando magiajxo komparebla kun la Arkivo-Libro, sur kies pagxoj konstante presigxas raporto pri cxiu evento kiu okazas en cxiu parto de la mondo, je precize la sama momento kiam gxi okazas. Kaj la raportoj estas cxiam fidindaj, kvankam kelkfoje ili ne donas tiom da detaloj kiom oni deziras. Sed multaj eventoj okazas, do la raportoj devas esti mallongaj cxar alie ecx la Granda Libro de Glinda ne povus enteni cxiujn. Glinda rigardis la raportojn plurfoje cxiun tagon, kaj Doroteo, kiam ajn sxi vizitis la Sorcxistinon, amis rigardi en la Libron kaj vidi kio okazas cxie. Ne estis multaj raportoj pri la Lando Oz, kiu estas kutime pacoplena kaj seneventa, sed hodiaux Doroteo trovis ke io tre interesas sxin. Efektive, la presitaj literoj ekaperadis sur la pagxo dum sxi rigardis. "Jen strangajxo!" sxi krietis. "Cxu vi sciis, Ozma, ke ekzistas en via Lando Oz homoj nomataj Premloj?" "Jes," respondis Ozma, venante al sxia flanko, "mi scias ke sur la Mapo de la Lando Oz, desegnita de Profesoro Sxancel-Insekto, estas loko nomita 'Premloj', sed kiaj estas la Premloj mi ne scias. Mi konas neniun kiu vidis ilin aux auxdis pri ili. La Premlo-Lando estas for cxe la plejsupra rando de la Lando de la Gilikuloj, kun la sabla, netransirebla dezerto unuflanke kaj la montoj de Ugabuo aliflanke. Pri tiu parto de la Lando Oz mi scias tre malmulte." "Mi supozas ke ankaux neniu alia scias multon pri gxi, escepte de la Premloj mem," komentis Doroteo. "Sed la Libro diras: 'La Premloj de Oz komencas militon kontraux la Platkapuloj de Oz, kaj versxajne rezultos batalado kaj multaj problemoj.'" "Cxu nur tion diras la Libro?" demandis Ozma. "Jen cxiu vorto," diris Doroteo, kaj Ozma kaj Glinda ambaux rigardis la Arkivon kaj aspektis surprizitaj kaj perpleksaj. "Diru al mi, Glinda," diris Ozma, "kiuj estas la Platkapuloj?" "Mi ne povas, via Mosxto," konfesis la Sorcxistino. "Antaux nun mi neniam auxdis pri ili, nek mi iam ajn auxdis mencion pri la Premloj. En la foraj anguloj de Oz estas multaj kuriozaj kasxitaj triboj de homoj, kaj kompreneble mi ne konas tiujn kiuj neniam eliras el siaj propraj landoj kaj kiujn neniam vizitas homoj el nia favorata parto de Oz. Tamen, se vi deziras tion, mi povos informigxi per miaj sorcxartoj iom pri la Premloj kaj la Platkapuloj." "Bonvolu," respondis Ozma serioze. "Komprenu, Glinda, se cxi tiuj estas homoj en Oz ili estas miaj regatoj kaj mi ne povas permesi militojn aux problemojn en la Lando kiun mi regas, se eblas al mi malebligi." "Tute bone, via Mosxto," diris la Sorcxistino. "Mi klopodos akiri informon por gvidi vin. Bonvolu pardoni ke dum iom da tempo mi forestos en mia Cxambro de Magio kaj Sorcxo." "Cxu mi rajtos akompani vin?" demandis Doroteo, fervore. "Ne, Princino," estis la respondo. "Gxenus la sorcxon se iu kuncxeestus." Do Glinda sxlosis sin en sian propran Cxambron de Magio kaj Doroteo kaj Ozma atendis pacience sxian revenon. Post proksimume horo Glinda aperis, aspektante profunde enpensema. "Via Mosxto," sxi diris al Ozma, "la Premloj logxas sur Magia Insulo en granda lago. Pro tio--cxar la Premloj uzas magion--mi malmulton povas trovi pri ili." "Nu, mi ne sciis ke ekzistas lago en tiu parto de Oz," krietis Ozma. "La mapo montras ke rivero trairas la Landon de la Premloj, sed gxi montras neniun lagon." "Cxar la persono kiu faris la mapon neniam vizitis tiun parton de la lando," klarigis la Sorcxistino. "La lago certe ekzistas, kaj en la lago estas insulo-- Magia Insulo--kaj sur tiu insulo logxas la homoj nomataj Premloj." "Kiaj ili estas?" demandis la Regantino de Oz. "Mia magio ne povas informi min pri tio," konfesis Glinda, "cxar la magio de la Premloj malebligas ke iu ekster ilia regno sciu ion ajn pri ili." "Scias la Platkapuloj, cxar ili planas batali la Premlojn," sugestis Doroteo. "Eble," respondis Glinda, "sed ankaux pri la Platkapuloj mi povas akiri malmultan informon. Ili estas popolo logxanta sur monto tuj sude de la Lago de la Premloj. La monto havas krutajn flankojn kaj largxan, malplatan supron, kvazaux baseno, kaj en cxi tiu baseno la Platkapuloj havas siajn logxejojn. Ankaux ili estas magiuloj kaj kutime restas apartaj kaj malpermesas ke eksteruloj vizitu ilin. Mi informigxis ke ekzistas proksimume cent personoj--viroj, virinoj kaj infanoj-- kaj la Premloj precize cent unu." "Pri kio ili kverelis, kaj kial ili volas batali unu la alian?" estis la sekva demando de Ozma. "Mi ne povas informi vian Mosxton pri tio," diris Glinda. "Sed jen!" kriis Doroteo, "estas kontrauxlegxe ke iu ajn escepte de Glinda kaj la Sorcxisto magias en la Lando Oz, do se tiuj du strangaj popoloj estas magiuloj ili malobeas la legxon kaj estas punindaj!" Ozma ridetis al sia malgranda amikino. "Personoj kiuj ne konas min nek miajn legxojn," sxi diris, "prave ne obeas miajn legxojn. Ni scias nenion pri la Premloj aux la Platkapuloj, do versxajne ili scias nenion pri ni." "Sed ili devus scii, Ozma, kaj ni devus scii. Kiu informos ilin, kaj kiel ni bonkondutigos ilin?" "Tion," respondis Ozma, "mi nun pripensas. Kion vi konsilas, Glinda?" La Sorcxistino uzis iom da tempo pripensante tiun demandon, antaux ol respondi. Poste sxi diris: "Se vi ne informigxus pri la ekzisto de la Platkapuloj kaj la Premloj, per mia Arkivo-Libro, vi tute ne okupus vin pri ili aux iliaj kvereloj. Do, se vi ne atentos tiujn popolojn, vi eble neniam denove auxdos pri ili." "Sed tio estus misa," deklaris Ozma. "Mi estas Reganto de la tuta Lando Oz, inkluzive de la Lando de la Gilikuloj, la Lando de la Kveluloj, la Lando de la Palpbrumoj, kaj la Lando de la Mangxtuloj, krome ankaux de la Smeralda Urbo, kaj cxar mi estas la Princino de cxi tiu felando mia devo estas certigi ke mia tuta popolo--kie ajn ili estas--estas felicxaj kaj kontentaj kaj solvi iliajn disputojn kaj malebligi kverelojn. Do kvankam la Premloj kaj Platkapuloj ne konas min kaj ne scias ke mi estas ilia lauxrajta Reganto, mi nun scias ke ili logxas en mia regno kaj estas miaj regatoj, do mi ne plenumus mian devon se mi fortenus min de ili kaj lasus ilin batali." "Vera fakto, Ozma," komentis Doroteo. "Vi devas iri al la Lando de la Gilikuloj kaj certigi ke tiuj popoloj bone kondutos kaj cxesos kvereli. Sed kiel vi faros tion?" "Tio estas enigmo ankaux por mi, via Mosxto," diris la Sorcxistino. "Povos esti dangxere se vi eniros tiujn strangajn landojn, kie la homoj estas eble ferocaj kaj militemaj." "Mi ne timas," diris Ozma, ridetante. "Ne temas pri timo," argumentis Doroteo. "Kompreneble ni scias ke vi estas feino, kaj ke ne eblas mortigi aux vundi vin, kaj ni scias ke vi havas multan propran magion kiel helpilon. Sed, Ozma kara, malgraux tio vi jam antaux nun suferegis pro viaj fimalamikoj, kaj ne estas gxuste ke Reganto de la tuta Oz endangxerigas sin." "Eble tute ne estos dangxero," respondis Ozma, kun malgranda rido. "Ne imagu dangxeron, Doroteo, cxar nepre oni imagu nur bonajxojn, kaj ni ne scias ke la Premloj kaj Platkapuloj estas fiuloj aux miaj malamikoj. Eble ili bone kondutos kaj obeos konsilon." "Doroteo pravas, via Mosxto," asertis la Sorcxistino. "Estas vere ke ni scias nenion pri tiuj foraj regatoj, krom ke ili planas batali unu la alian, kaj havas iom da magia povo disponebla. Tiaj uloj malamas akcepti ke aliuloj altrudas sin kaj ili pli versxajne malamos vian venon inter ilin ol akceptos vin amikeme kaj gracie laux via merito." "Se vi havus armeon kunpreneblan," aldonis Doroteo, "estus malpli malbone; sed ne ekzistas armeo en la tuta Oz." "Mi havas unu soldaton," diris Ozma. "Jes, la soldato kun la verda barbo; se li timegas sian pafilon kaj neniam sxargas gxin. Mi certas ke li forkurus anstataux batali. Kaj unu soldato, ecx kuragxa, ne povus multe efiki kontraux ducent unu Platkapuloj kaj Premloj." "Kion do, amikoj, vi sugestas?" demandis Ozma. "Mi konsilas ke vi sendu la Sorcxiston de Oz al ili, kaj li informu ilin ke batali estas kontraux la legxoj de Oz, kaj ke vi ordonas ke ili repacigxu kaj amikigxu," proponis Glinda. "La Sorcxisto diru al ili ke ili punigxos se ili rifuzos obei la ordonojn de la Princino de la tuta Lando Oz." Ozma kapneis, indikante ke la konsilo ne placxis al sxi. "Sed kion se ili rifuzus?" sxi demandis. "Mi devus plenumi mian minacon kaj puni ilin, kaj tio estus malplacxa kaj malfacila. Mi certas ke estos pli bone ke mi iru paceme, sen armeo kaj armite nur per mia auxtoritato kiel Reganto, kaj petegu ilin obei min. Tiam, se ili montrigxos obstinaj, mi povos turni min al alia rimedo por obeigi ilin." "Estas delikata afero, negrave kiel oni rigardas gxin," gxemis Doroteo. "Mi bedauxras, nun, ke mi rimarkis la informon en la Granda Libro." "Sed cxu vi ne povas kompreni, mia kara, ke mi devas plenumi mian devon, nun kiam mi konscias pri tiu problemo?" demandis Ozma. "Mi firme intencas tuj iri al la Magia Insulo de la Premloj kaj al la sorcxita monto de la Platkapuloj, kaj malebligi militon kaj malpacon inter iliaj logxantoj. Nur estas decidende cxu estos pli bone ke mi iru sola, aux faru grupon de miaj amikoj kaj lojalaj subtenantoj kiuj akompanu min." "Se vi iros mi volas ankaux iri," deklaris Doroteo. "Negrave kio okazos estos plezure--cxar cxia ekscitigxo estas plezura--kaj mi nenial volus ne sperti gxin!" Nek Ozma nek Glinda atentis tiun deklaron, cxar ili profunde pripensadis la seriozan aspekton de cxi tiu proponita aventuro. "Multaj amikoj volonte akompanus vin," diris la Sorcxistino, "sed neniu el ili povus ecx iomete protekti vin se vi renkontus dangxeron. Vi mem estas la plej potenca feino en Oz, kvankam kaj mi kaj la Sorcxisto disponas pri pli varia aro da magiaj artoj. Tamen, vi disponas pri unu arto kiun neniu alia persono en la mondo povas egali--la arto akiri la amon de aliaj personoj kaj instigi ke aliaj personoj amu riverenci antaux via gracia cxeesto. Pro tio mi kredas ke vi povos fari pli da bono sole ol kun granda nombro da regatoj akompanantaj vin." "Ankaux mi kredas tion," konsentis la Princino. "Mi estos tute kapabla protekti min, komprenu, sed eble mi ne povus egale bone protekti aliulojn. Tamen mi ne sercxas oponon. Mi parolos al tiuj popoloj per amikemaj vortoj kaj solvos ilian disputon--negrave kia gxi estas--juste." "Cxu vi ne kunprenos min?" petegis Doroteo. "Vi bezonos iun akompananton, Ozma." La Princino ridetis al sia malgranda amikino. "Mi tute ne scias kial vi ne akompanu min," estis sxia respondo. "Du knabinoj ne estas tre batalaspektaj kaj ili ne suspektos pri ni ke ni venas pro alia celo ol amikeco kaj paco. Sed, por malebligi militon kaj malpacon inter tiuj koleraj popoloj, ni devas tuj iri al ili. Ni reiru tuj al la Smeralda Urbo kaj preparu por ke ni komencu nian veturon frue morgaux matene." Al Glinda ne tute placxis tiu plano, sed sxi ne povis elpensi pli bonan rimedon por solvi la problemon. Sxi sciis ke Ozma, malgraux siaj mildeco kaj dolcxa humoro, kutimis resti kun kiu ajn decido sxi faris kaj ne estis facile forturnebla de sia celo. Krome sxi ne povis koncepti grandan dangxeron por la feina Reganto de Oz en la entrepreno, ecx se la nekonata popolo kiun si vizitos montrigxos obstinaj. Sed Doroteo ne estis feino; sxi estis knabineto kiu venis el Kansas por logxi en la Lando Oz. Doroteo eble renkontos dangxerojn kiuj por Ozma estus malgravaj sed por "Terulino" estus tre gravaj. La fakto mem ke Doroteo logxis en Oz, kaj sxia amikino Ozma faris sxin Princino, malebligis ke sxi mortos aux suferos gravan korpodoloron dum sxi logxos en tiu felando. Sxi ankaux ne povis plu kreski, kaj restos cxiam la sama knabineto kiu venis al Oz, escepte de se sxi foriros de tiu felando aux estos sxtelita el gxi. Sed malgrauxe, Doroteo estis mortkapabla, kaj povus eble detruigxi, aux kasxigxi kie neniu el sxiaj amikoj povus trovi sxin. Eblus, ekzemple, ke iu distrancxus sxin, kaj la pecoj, kvankam plu vivantaj kaj sendoloraj, povus vaste dissxutigxi; aux sxi eble enterigxus tre profunde, aux "detruigxus" alimaniere fare de fimagiistoj, se nenio tauxge protektus sxin. Tiujn faktojn Glinda pripensadis dum sxi pasxis regxine en sia marmora halo. Fine la bona Sorcxistino pauxzis kaj tiris ringon de sia fingro, kaj transdonis gxin al Doroteo. "Portu tiun ringon konstante gxis via reveno," sxi diris al la knabino. "Se serioza dangxero minacos vin, turn la ringon sur via fingro unufoje dekstren kaj post tio unu fojon maldekstren. Tio sonigos la alarmilon en mia palaco kaj mi tuj venos savi vin. Sed uzu la ringon nur se vin vere minacas detruo. Dum vi restos kun Princino Ozma mi kredas ke sxi povos protekti vin kontraux cxio malpli dangxera." "Dankon, Glinda," respondis Doroteo dankeme, dum sxi metis la ringon sur sian fingron. Mi ankaux surportos mian Magian Zonon kiun mi prenis de la Regxo de la Knomoj, do versxajne mi estos sekura kontraux io ajn kion volos fari al mi la Premloj kaj Platkapuloj." Ozma devis fari multajn arangxojn antaux ol povi foriri de sia trono kaj sia palaco en la Smeralda Urbo, ecx por nur kelktaga veturo, do sxi adiauxis Glindan kaj kun Doroteo sxi grimpis en la Rugxan Cxaron. Vorto al la ligna Segcxevalo instigis tiun mirindan beston komenci la reiron, kaj tiom rapide li kuris ke Doroteo ne povis paroli aux fari ion ajn alian ol firme teni sian segxon dum la tuta reveturo al la Smeralda Urbo. CxAPITRO 2 Logxanta en la palaco de Ozma tiutempe estis vivanta Birdotimigilo, tre rimarkinda kaj inteligenta besto kiu iam regis la Landon Oz dum mal-longa periodo kaj estis multe amata kaj respektata de la tuta popolo. Iam Mangxtula kultivisto plenigis malnovan vestokompleton per pajlo kaj metis plenigitajn botojn sur la piedojn kaj uzis paron da plenigitaj katunaj gantoj kiel manojn. La kapo de la Birdotimigilo estis plenigita sako ligita al la korpo, kun okuloj, nazo, busxo kaj oreloj pentritaj sur la sako. Kiam cxapelo estis sur la kapo, la tuto estis bona homimitajxo. La kultivisto metis la Birdotimigilon sur stangon en sia maizkampo kaj gxi ekvivis kuriozmaniere. Doroteon, kiu preterpasadis la kampon, alvokis la viva Birdotimigilo kaj sxi levis lin de lia stango. Li akompanis sxin al la Smeralda Urbo, kie la Sorcxisto de Oz donis al li bonegan cerbon, kaj la Birdotimigilo baldaux farigxis grava persono. Ozma taksis la Birdotimigilon unu el siaj plej bonaj amikoj kaj plej lojalaj regatoj, do la matenon post sia vizito al Glinda sxi petis lin anstatauxi sxin kiel Reganto de la Lando Oz dum sxi forestos veturante, kaj la Birdotimigilo tuj akceptis sendemande. Ozma avertis Doroteon gardi sekreta la veturon kaj diri nenion al iu ajn pri la Premloj kaj la Platkapuloj antaux ilia reveno, kaj Doroteo promesis obei. Sxi sopiregis informi siajn amikinojn, etan Troton kaj Betinjon Bobin, pri la aventuro kiun ili entreprenas, sed evitis diri vorton pri la temo kvankam ambaux tiuj knabinoj logxis kun sxi en la palaco de Ozma. Efektive, nur Glinda la Sorcxistino sciis ke ili iras, gxis post ilia foriro, kaj ecx la Sorcxistino ne sciis gxuste kion ili intencas fari. Princino Ozma prenis la Segcxevalon kaj la Rugxan Cxaron, kvankam sxi ne certis ke ekzistas cxarvojo tute gxis la Lago de la Premloj. La Lando Oz estas iom granda loko, cxirkauxata cxiuflanke de Mortiga Dezerto kiu estas netransirebla, kaj la Lando de la Premloj, laux la mapo, estis en la plej fora nordokcidenta parto de Oz, borde de la norda dezerto. Cxar la Smeralda Urbo estis en la preciza centro de Oz, la vojo de tie al la Premloj ne estis malgranda. Proksime al la Smeralda Urbo la lando estas dense logxata cxiudirekte, sed ju pli oni foriras de la urbo des malpli estas da homoj, kaj la partoj kiuj estas borde de la dezerto havas malgrandajn logxantarojn. Ankaux malmulte konataj de la popolo de Oz estas tiuj foraj regionoj, escepte de la sudo kie logxas Glinda kaj kie Doroteo ofte vagis dum esplorveturoj. Plej malmulte konata estas la Lando de la Gilikuloj, kiu estas la logxejo de multaj strangaj bandoj de popoloj inter siaj montoj kaj valoj kaj arbaroj kaj riveroj, kaj Ozma nun celis la plej foran parton de la Lando de la Gilikuloj. "Mi vere bedauxras," diris Ozma al Doroteo, dum ili forveturis en la Rugxa Cxaro, "ne scii pli pri la mirinda Lando kiun mi regas. Mia devo estas konatigxi kun cxiu tribo de homoj kaj cxiu stranga kaj kasxita lando en la tuta Oz, sed min tiom okupas en mia palaco la farado de legxoj kaj la planado por la komforto de cxiuj kiuj logxas proksime de la Smeralda Urbo, ke mi ne ofte trovas tempon por longaj veturoj." "Nu," respondis Doroteo, "ni versxajne trovos multon dum cxi tiu veturo, kaj certe ni sciigxos pri la Premloj kaj la Platkapuloj. Tempo ne multe gravas en la Lando Oz, cxar ni ne kreskas nek maljunigxas nek malsanigxas nek mortas, kiel en aliaj landoj; do, se ni esploros unu lokon post alia, iam ni scios cxion pri cxiu loketo en Oz." Doroteo portis cxirkaux sia talio la Magian Zonon de la Regxo de la Knomoj, kiu protektis sxin kontraux damagxo, kaj la Magia Ringo donita al sxi de Glinda estis sur sxia fingro. Ozma nur metis malgrandan argxentan sceptron en sian sinon, cxar feinoj ne uzas kemiajxojn kaj herbojn kaj la magiilojn de sorcxistinoj kaj sorcxistoj. La Argxenta Sceptro estis la sola armilo agresa kaj defenda de Ozma kaj uzante gxin sxi povis fari multajn aferojn. Ili foriris de la Smeralda Urbo gxuste je la sunlevigxo kaj la Segcxevalo kuris tre rapide tra la vojoj norden, sed post kelkaj horoj, la ligna besto devis malrapidigi siajn krurojn cxar la domoj de kultivistoj farigxis tre malmultaj kaj maloftaj kaj ofte tute ne ekzistis vojoj laux la direkto kien ili volis iri. Tiam ili transiris la kampojn, evitante grupojn de arboj kaj trairante la riverojn kaj riveretojn kiam ili atingis ilin. Sed fine ili atingis largxan montetoflankon dense kovritan de vepro, tra kiun la cxaro ne povis iri. "Estos malfacile por vi kaj mi trairi sen sxiri niajn robojn," diris Ozma, "do ni devos lasi la Segcxevalon kaj la Cxaron cxi tie gxis nia reveno." "Estas bone," Doroteo respondis. "Mi jam enuas pro veturado. Cxu vi s'pozas, Ozma, ke ni estas iom proksime al la Lando de la Premloj?" "Mi ne scias, Doroteo kara, sed mi scias ke ni iradis gxustadirekten, do ni certe trovos gxin iam." La vepro estis preskaux kia aro da nealtaj arboj, cxar gxi atingis gxis la kapoj de la du knabinoj, kiuj ne estis tre altaj. Ili devis malrekte trairadi gxis Doroteo timis ke ili perdigxos, kaj fine haltigis ilin kuriozajxo kiu baris ilin de plua irado. Gxi estis giganta araneajxo--kvazaux teksita de gigantaj araneoj-- kaj la delikata puntajxo estis forte ligita al la brancxoj de la arbustoj kaj dauxris dekstren kaj maldekstren en la formo de duoncirklo. La fadenoj de tiu araneajxo estis brile purpuraj kaj teksitaj laux multaj artismaj desegnoj, sed gxi atingis de la tero al brancxoj super la kapoj de la knabinoj kaj formis ian barilon kiu enhegxis ilin. "Tamen gxi ne aspektas tre fortika," diris Doroteo. "Eble ni povus trarompi." Sxi provis sed trovis la araneajxon pli fortika ol gxi aspektis. Malgraux cxia klopodo sxi ne povis rompi ecx unu fadenon. "Ni devos reiri, mi kredas, kaj klopodi cxirkauxiri tiun strangan araneajxon," Ozma decidis. Do ili turnis sin dekstren kaj, sekvinte la araneajxon trovis ke lauxsxajne gxi etendigxis por formi veran cirklon. Plu kaj plu ili iris gxis gxis fine Ozma diris ke ili revenis al la preciza loko cxe kiu ili komencis. "Jen posxtuko kiun vi faligis kiam ni estis cxi tie antauxe," sxi diris al Doroteo. "Tiukaze oni konstruis la araneajxon malantaux ni, post kiam ni marsxis en la kaptilon," krietis la knabineto. "Vere," akordis Ozma, "malamiko provis kapti nin." "Kaj sukcesis," diris Doroteo. "Sed kiu?" "Gxi estas aranea, mi certas," respondis Ozma, "sed la araneo devas esti giganta." "Tutvere!" kriis vocxo malantaux ili. Ili rapide turnis sin kaj vidis grandan purpuran araneon kiu sidis eble du metrojn for kaj rigardadis ilin per siaj malgrandaj brilantaj okuloj. Poste rampis el inter la arbustoj dekduo pli da grandaj purpuraj araneoj, kiuj salutis la unuan kaj diris: "La reto estas finita, Ho Regxo, kaj la fremduloj estas kaptitaj." Al Doroteo neniom placxis la aspekto de tiuj araneoj. Ili havis grandajn kapojn, akrajn ungojn, malgrandajn okulojn kaj vilan hararon sur siaj tutaj purpuraj korpoj. "Ili fiaspektas," sxi flustris al Ozma. "Kion ni faru?" Ozma rigardis la araneon maltrankvilvizagxe. "Kion vi celas kaptinte nin?" sxi demandis. "Ni bezonas ke iu prizorgu nian domon," respondis la Regxo de la Araneoj. "Balaado kaj senpolvigado estas farendaj, kaj polurado kaj telerlavado, kaj mia popolo malamas fari tian laboron. Do ni decidis ke se fremduloj venos ni kaptos ilin kaj sklavigos ilin." "Mi estas Princino Ozma, Reganto de la tuta Oz," diris la knabino digne. "Nu, mi estas la Regxo de cxiuj Araneoj," estis la respondo, "sekve mi estas via mastro. Venu kun mi al mia palaco kaj mi instruos vin pri via laboro." "Mi rifuzas," diris Doroteo ofendite. "Ni rifuzas obei vin." "Pri tio nur atentu," respondis la Araneo severtone, kaj la sekvan momenton li jxetis sin rekte al Doroteo, malfermante la ungojn en siaj kruroj kaj celante kapti kaj pincxi sxin per la akraj puntoj. Sed la knabino portis sian Magian Zonon kaj ne estis vundita. La Regxo de la Araneoj ecx ne povis tusxi sxin. Li rapide turnis sin kaj sin jxetis al Ozma, sed sxi tenis sian Magian Sceptron super lia kapo kaj la monstro rejxetigxis kvazaux frapite. "Plej bone estos liberigi nin," Doroteo konsilis lin, "cxar vi vidas ke vi ne povas damagxi nin." "Tion mi vidas," respondis la Regxo de la Araneoj kolere. "Via magio estas pli forta ol la mia. Sed mi ne helpos vin eskapi. Se vi sukcesos rompi la magian reton kiun mia popolo teksis vi povos foriri; se ne vi devos resti cxi tie kaj morti pro malsato." "Estas pli da magio en mia felando ol mi ecx songxis," komentis la bela Ozma, gxemante pro bedauxro. "Evidentas ke miaj legxoj ne estas obeataj, cxar ecx tiuj monstraj araneoj defias min per magio." "Ne gravas nun," diris Doroteo; "ni trovu kion ni povas fari por eskapi el cxi tiu kaptilo." Nun ili ekzamenis tre zorge la araneajxon kaj miregis pro gxia fortikeco. Kvankam pli fajna ol la plej fajnaj haroj, gxi rezistis cxiun ilian klopodon rompi gxin, ecx kvankam ambaux knabinoj plenpeze jxetis sin kontraux gxin. "Ni devos trovi ian ilon kiu trancxos la fadenojn de la araneajxo," diris Ozma, fine. "Ni cxirkauxsercxu tian ilon." Do ili vagis inter la arbustoj kaj fine trovis neprofundan lageton, kiun formis malgranda bobelanta fonto. Doroteo klinis sin por trinki kaj trovis en la akvo verdan krabon, proksimume grandan kiel sxia mano. La krabo havis du grandajn akrajn pincxilojn, kaj tuj kiam Doroteo vidis ilin sxi komprenis ke tiuj pincxiloj povos savi ilin. "Alvenu el la akvo," sxi vokis al la krabo; "mi volas paroli al vi." Iom pigre la krabo levis sin al la surfaco kaj ekkaptis rokeron. Kun la kapo sub la akvo li diris kolervocxete: "Kion vi volas?" "Ni volas ke vi trancxu la reton de la purpuraj araneoj per viaj pincxiloj, por ke ni povu trairi," respondis Doroteo. "Vi povos, cxu ne?" "Mi supozas ke jes," respondis la krabo. "Sed se mi faros tion, kiel vi pagos min?" "Kion vi deziras?" Ozma demandis. "Mi volas esti blanka anstataux verda," diris la krabo. "Verdaj kraboj estas tre oftaj, kaj blankaj estas tre maloftaj; krome la purpuraj araneoj, kiuj plene kovras cxi tiun montetoflankon, timas blankajn krabojn. Cxu vi povus blankigi min se mi akceptus trancxi la reton por vi?" "Jes," diris Ozma, "mi facile povas fari tion. Kaj, por ke vi sciu ke mi parolas la veron, mi sxangxos vian koloron jam nun." Sxi gestis per sia argxenta sceptro super la lageto kaj la krabo tuj farigxis negxoblanka--escepte de liaj okuloj kiuj restis nigraj. La besteto vidis sian speguligxon en la akvo kaj tiom gxojis ke li tuj rampis el la lageto kaj komencis movi sin malrapide al la araneajxo, malantauxenirante de la lageto. Li movigxis tiom malrapide ke Doroto elkriis senpacience: "Jadi, tio tute ne suficxas!" Preninte la krabon per siaj manoj sxi kure portis lin al la araneajxo. Ecx tiam sxi devis suprenteni lin, tiel ke li povis atingi per siaj pincxiloj fadenon post fadeno de la delikate punta purpura araneajxo, kiujn li povis trancxi per unu pincxo. Kiam suficxa reto estis trancxita por ke ili trairu, Doroteo rekuris al la lageto kaj metis la blankan krabon en la akvon, kaj post tio sxi reiris al Ozma. Ili gxustatempe eskapis tra la reto, cxar pluraj purpuraj araneoj nun aperis, trovinte ke la reto estas trancxita, kaj se la knabinoj ne kurus rapide tra la aperturon la araneoj rapide riparus la trancxolokojn kaj rekaptus ilin. Ozma kaj Doroteo kuris kiel eble plej rapide kaj kvankam la koleraj araneoj jxetis grandan nombron da retofadenoj celante ilin, esperante lazi ilin aux impliki ilin per la fadenoj, ili sukcesis eskapi kaj grimpi al la supro de la monteto. CxAPITRO 3 De la supro de la monteto Ozma kaj Doroteo subenrigardis en la preteran valon kaj miris trovante gxin plena de flosanta nebulo kiu estis densa kiel fumo. Nenio en la valo estis videbla krom tiuj ondoj de nebulo, sed pretere, aliflanke, levigxis herbokovrita monteto kiu aspektis tre bela. "Nu," diris Doroteo, "kion ni faru, Ozma? Cxu ni marsxu en tiun densan nebulon, kaj versxajne perdigxu en gxi, aux atendu gxian forigxon?" "Mi ne certas ke gxi forigxos, negrave kiom longe ni atendos," respondis Ozma, dubeme. "Se ni volas pluiri, mi kredas ke ni devos provi marsxi en la nebulo." "Sed ni ne povos vidi kien ni iras aux sur kion ni tretas," protestis Doroteo. "Eble estas terurajxoj kasxitaj en tiu nebulo, kaj mi timas jam pro la penso ke mi vados en gxi." Ecx Ozma videble hezitis. Sxi estis silenta kaj pensema dum kelka tempo, rigardante la nebulondojn tre grizajn kaj malbonvenigajn. Fine sxi diris: "Mi kredas ke tiu estas Nebula Valo, kie tiuj malsekaj nuboj estas konstantaj cxar ecx la sunbrilo ne forpelas ilin. Sekve sendube la Knabinoj de la Nebulo logxas tie, kaj ili estas feinoj kaj nepre respondos al mia voko." Sxi metis siajn du manojn antaux sian busxon, kavigis ilin, kaj elvocxis klaran, trilan, birdosimilan vokon. Gxi flosis malproksimen super la nebulaj ondoj kaj baldaux auxdigxis responda sono simila, kvazaux de fora ehxo. Tio multe imponis Doroteon. Sxi vidis multajn strangajn eventojn post sia alveno al cxi tiu felando, sed jen nova sperto. Ordinare Ozma estis tute kia cxiu knabineto kian oni hazarde renkontas--simpla, gaja, kiel eble plej aminda--tamen kun iometa sinforteno kiu donis al sxi dignon ecx dum sxia plej gaja humoro. Tamen kelkfoje, sidante sur sia trono kaj komandante siajn regatojn, aux kiam sxiaj fepovoj estis utiligataj, Doroteo kaj cxiuj aliaj apudaj sentis respektegon al sia bela knabina Reganto kaj agnoskis sxian superecon. Ozma atendis. Baldaux el la ondoj levigxis belaj formoj, vestitaj per felecaj, longaj vestoj el grizo kiuj estis apenaux distingeblaj disde la nebulo. Ankaux ilia hararo estis nebulkolora, nur iliaj brilantaj brakoj kaj dolcxaj, palaj vizagxoj pruvis ke ili estas vivantaj, inteligentaj uloj respondantaj al la voko de fratina feino. Kiel marnimfoj ili ripozis sur la sino de la nuboj, kun siaj okuloj demandeme rigardantaj la du knabinojn kiuj staras sur la kresto. Unu proksimigxis kaj al sxi Ozma diris: "Cxu vi bonvolos porti nin al la kontrauxa montetoflanko? Ni timas marsxi en la nebulon. Mi estas Princino Ozma de Oz, kaj cxi tiu estas mia amikino Doroteo, Princino de Oz." La Knabinoj de la Nebulo pli proksimigxis, etendante siajn brakojn. Senhezite Ozma antauxeniris kaj lasis ke ili cxirkauxbrakumu sxin kaj Doroteo ekkuragxis sekvi. Tre delikate la Knabinoj de la Nebulo tenis ilin. Doroteo opiniis la brakojn malvarmaj kaj nebulaj--ili tute ne sxajnis realaj--tamen ili subtenis la du knabinojn super la surfaco de la ondoj kaj flosis kun ili tiom rapide al la kontrauxa verda montetoflanko ke la knabinoj miregis trovante sin metitaj sur la herbon antaux ol percepti ke la transporto jam komencigxis. "Dankon!" diris Ozma dankeme, kaj Doroteo ankaux esprimis sian dankon pro la servo. La Knabinoj de la Nebulo ne respondis, sed ili ridetis kaj gestis adiauxe al ili per siaj manoj dum denove ili flosis en la nebulon kaj malaperis. CxAPITRO 4 "Nu," diris Doroteo ridante, "tio estis pli facila ol mi anticipis. Valoras, kelkfoje, esti vera feino. Sed mi ne volus esti feino cxiam logxanta en acxa nebulo." Nun ili grimpis la kreston kaj trovis antaux si plezurigan ebenajxon kiu etendigxis multajn kilometrojn cxiudirekte. Belodoraj sovagxaj floroj trovigxis dise en la herbo; estis arbustoj kun belaj floroj kaj bongustegaj fruktoj; tie kaj tie aro da dignaj arboj pliigis la belecon de la pejzagxo. Sed ne estis logxejoj aux spuroj de vivo. La preteran flankon de la ebenajxo bordis vico de palmoj, kaj tuj antaux la palmoj levigxis kuriozforma monteto kiu turis super la ebenajxo kiel monto. La flankoj de tiu monteto estis plene krutaj; gxi estis oblonga forme kaj la supro aspektis plata kaj ebena. "Ho!" kriis Doroteo; "sendube tiu estas la monto pri kiu parolis al ni Glinda, kie la Platkapuloj logxas." "Se jes," respondis Ozma, "la Lago de la Premloj devas esti tuj preter la vico de palmarboj. Cxu vi povos marsxi tiom, Doroteo?" "Kompreneble, sed ne rapide," estis la tuja respondo. "Domagxe ni devis postlasi la Segcxevalon kaj la Rugxan Cxaron, cxar ili utilus gxuste nun; sed kiam ni vidas la finon de nia veturo antaux ni, marsxo trans tiujn belajn verdajn kampojn tute ne lacigos nin." Tamen la marsxo estis pli longa ol ili anticipis, kaj nokto kovris ilin antaux ol ili povis atingi la platan monton. Do Ozma proponis ke ili kampu dum la nokto kaj Doroteo tre volonte konsentis. Sxi ne volis konfesi al sia amikino ke sxi lacas, sed sxi diris al si ke sxiaj kruroj "enhavas pikilojn", kio signifas ke ili komencis dolori. Kutime kiam Doroteo komencis veturon de esplorado aux de aventuro sxi kunportis korbon plenan de mangxajxoj kaj aliaj aferoj kiujn veturanto en nekonata lando eble bezonas, sed sperto jam instruis sxin ke foriro kun Ozma estas tute alia. La fea Regantino de Oz bezonis nur sian argxentan sceptron-- cxe kies finajxo estis granda brilanta smeraldo--kiu per sia magio povis provizi kion ajn ili bezonas. Sekve Ozma, haltinte kun sia akompanantino kaj elektinte platan, herban lokon sur la ebenajxo, gestis per sia sceptro farante graciajn kurbojn kaj kantis kelkajn mistikajn vortojn per sia dolcxa vocxo, kaj tuj bela tendo ekaperis antaux ili. La kanvaso surhavis purpurajn kaj blankajn striojn, kaj de la centra stango flirtis la regxa standardo de Oz. "Venu, kara," diris Ozma, prenante la manon de Doroteo, "mi malsatas kaj mi estas certa ke ankaux vi malsatas; do ni eniru kaj festenu." Enirante la tendon ili trovis tablon pretan por du personoj, kun blanka tolo, brilantaj argxentaj mangxiloj kaj brilantaj vitrajxoj, vazo kun rozoj en la centro kaj multaj teleroj kun bongustegaj mangxajxoj, kelkaj fume varmegaj, atendantaj por satigi ilian malsaton. Ankaux ambauxflanke en la tendo estis litoj, kun satenaj tolajxoj, varmaj kovriloj kaj kapkusenoj plenaj de anserlanugo. Ankaux trovigxis segxoj, kaj altaj lampoj kiuj lumigis la internon de la tendo per mola, roza ardo. Doroteo, sidigxinte laux ordono de sia feamikino, kaj mangxante nekutime gxuoplene, pripensis la mirindajxojn faratajn per magio. Se oni estus feino kaj scius la sekretajn legxojn de la naturo kaj la mistikajn vortojn kaj ceremoniojn kiuj komandas tiujn legxojn, simpla gesto per argxenta sceptro produktus tuj cxion por kio homoj laboregas malkviete dum lacigaj jaroj. Kaj Doroteo deziregis en sia afabla senkulpa koro ke cxiuj homoj povu esti feoj kun argxentaj sceptroj, kaj satigi cxiujn siajn bezonojn sen tiom da laboro kaj malkvieto, cxar tiam, sxi imagis, ili povus felicxi dum cxiuj siaj laborhoroj. Sed Ozma, rigardante la vizagxon de sia amikino kaj legante tiujn pensojn, ridis kaj diris: "Ne, ne, Doroteo, tio tute ne tauxgus. Via plano portus enuon al la mondo anstataux felicxon. Se cxiu povus gesti per sceptro por plenumigi siajn dezirojn tiu ne plu bezonus sopiri ion ajn. Ne okazus fervora strebo akiri malfacilajxon, cxar nenio estus malfacila, kaj la plezuro perlabori ion sopiratan, kaj akireblan nur per malfacila laboro kaj zorga pensado, plene perdigxus. Estus nenio farenda, komprenu, neniu interesigxo pri la vivo kaj pri niaj kunuloj. Nur tio valorigas la vivon-- bonfari kaj helpi malplifelicxulojn." "Nu, vi estas feino, Ozma, cxu vi ne estas felicxa?" demandis Doroteo. "Felicxa mi ja estas, cxar mi povas felicxigi aliulojn per miaj fepovoj. Se mi ne havus regnon kaj regatojn prizorgendajn, mi estus mizera. Ankaux necesas kompreni ke kvankam mi estas pli potenca feino ol cxiu alia logxanto en Oz, mi ne estas tiom potenca kiom Glinda la Sorcxistino, kiu studis multajn magiajn artojn kiujn mi tute ne konas. Ecx la malgranda Sorcxisto de Oz povas fari kelkajn aferojn kiujn ne povas mi, kaj mi povas fari aferojn nekonatajn de la Sorcxisto. Mi diras tion por klarigi ke mi tute ne estas cxiopotenca. Mia magio estas nur fe-magio, ne sorcxado." "Tutegale," diris Doroteo, "min vere plezurigas ke vi povis estigi cxi tiun tendon, kun niaj mangxoj kaj litoj pretaj por ni." Ozma ridetis. "Jes, ja estas mirinde," sxi konsentis. "Ne cxiuj feoj kapablas tian magion, sed kelkaj feoj povas fari magion kiu plene mirigas min. Mi kredas ke tio modestigas nin--ke niaj magiaj artoj estas dividitaj, cxiu el ni ricevis nur kelkajn. Mi gxojas ne scii cxion, Doroteo, kaj ke ankoraux restas aferoj kaj en la naturo kaj en la intelekto kiuj povas mirigi min." Doroteo ne povis plene kompreni tion, do sxi nenion pli diris pri la temo kaj baldaux trovis novan kauxzon miri. Cxar kiam ili tute finis sian mangxon la tablo kaj gxia surhavo fulmrapide malaperis. "Ne necesas lavi telerojn, Ozma!" sxi diris ridante. "Mi s'pozas ke vi felicxigus multajn homojn se vi instruus al ili nur tiun unusolan arton!" Dum horo Ozma rakontadis, kaj paroladis kun Doroteo pri diversaj personoj kiuj interesis ilin. Sekvis la tempo por enlitigxi, kaj ili senvestigis sin kaj rampis en siajn molajn litojn kaj endormigxis preskaux tuj kiam iliaj kapoj tusxis la kapkusenojn. CxAPITRO 5 La plata monto aspektis multe pli proksima en la klara lumo de la matena suno, sed Doroteo kaj Ozma sciis ke longa marsxo plu atendas ilin. Kiam ili finis vesti sin ili trovis ke varma, bongustega mangxo atendas ilin, kaj mangxinte ili foriris el la tendo kaj komencis marsxi direkte al la monto, ilia unua celo. Iom promeninte Doroteo rerigardis kaj vidis ke la fetendo jam tute malaperis. Tio ne surprizis sxin, cxar sxi sciis ke tio okazos. "Cxu via magio povus provizi al ni cxevalon kaj cxaron, aux auxtomobilon?" demandis Doroteo. "Ne, kara; domagxe, tia magio estas preter mia povo," konfesis sxia feamikino. "Eble Glinda povus," diris Doroteo penseme. "Glinda havas cikoni-cxaron kiu portas sxin tra la aero," diris Ozma, "sed ecx nia potenca Sorcxistino ne povas persorcxe estigi alian veturilon. Ne forgesu kion mi diris al vi hieraux nokte, ke neniu estas kapabla fari cxion." "Nu, mi s'pozas ke mi devus jam scii tion, logxinte tiom longe en la Lando Oz," respondis Doroteo; "sed mi tute ne povas fari magion, do mi n' povas kompreni kiel vi kaj Glinda kaj l' Sorcxisto povas." "Ne klopodu," ridis Ozma. "Sed vi posedas almenaux unu magian arton, Doroteo: vi scias la arton atingi cxies koron." "Ne, mi ne scias," diris Doroteo fervore. "Se mi vere povas fari tion, Ozma, mi certe ne scias kiel mi faras gxin." Ili bezonis du tutajn horojn por atingi la piedon de la ronda, plata monto, kaj tiam ili trovis la flankojn tiom krutaj ke ili similis domomuron. "Ecx mia purpura katido ne povus grimpi ilin," komentis Doroteo, supren rigardante. "Sed iel la Platkapuloj suben kaj supren iras," deklaris Ozma; "se ne, ili ne povus militi kontraux la Premloj, nek ecx renkonti ilin kaj kvereli kun ili." "Vi pravas, Ozma. Ni cxirkauxmarsxu iom, eble ni trovos ian sxtupareton." Ili marsxis tre longe, cxar la monto estis granda, kaj dum ili cxirkauxiris gxin ili venis al la flanko frontanta la palmarbojn, tie ili ektrovis enirejon cxizitan el la roka muro. Tiu enirejo estis arkoforma cxe sia supro kaj ne tre profunda cxar gxi kondukis nur al mallonga sxtupetaro el sxtonoj. "Ho, finfine ni trovis vojon al la supro," anoncis Ozma, kaj la du knabinoj turnis sin kaj marsxis rekte al la enirejo. Subite ili frapis kontraux ion kaj ekhaltis, ne kapablaj pluiri. "Jadi!" kriis Doroteo, frotante sian nazon, kiu frapigxis kontraux ion malmolan, kvankam sxi ne povis vidi kio gxi estas; "ne estas tiom facile kiom sxajnis. Kio haltigis nin, Ozma? Cxu ia magio?" Ozma cxirkauxpalpadis, kun la manoj etenditaj antaux sxi. "Jes, kara, estas magio," sxi respondis. "La Platkapuloj devis havi vojon al sia montosupro de la suba ebenajxo, sed por malebligi ke malamikoj rapide suprenkuros laux la sxtupoj por konkeri ilin, ili konstruis iom antaux la enirejo muron el sxolidaj sxtonoj, la sxtonoj estas fiksitaj per cemento, kaj konstruinte ili malvidebligis gxin." "Sed kial ili faris tion?" demandis Doroteo. "Muro fortenus atakantojn cxu aux ne gxi estus videbla, do ne utilis malvidebligi gxin. Sxajnas al mi ke estus pli bone ke ili lasu gxin videbla, cxar tiukaze neniu vidus la enirejon malantaux gxi. Nun cxiu ajn povas vidi la enirejon, same kiel ni. Kaj versxajne kiu ajn volanta supreniri la sxtupojn frapigxas kontraux gxin same kiel ni." Ozma ne tuj respondis. Sxia vizagxo estis serioza kaj pensema. "Mi kredas scii kial ili malvidebligis la muron," sxi diris post iom da pensado. "La Platkapuloj uzas la sxtuparon por suben kaj supren iri. Se ekzistus solida sxtona muro kiu malebligus ke ili atingos la ebenajxon ili mem enkarcerigxus per la muro. Do ili devis lasi iun lokon libera kie ili povas eliri tra la muro, kaj, se la muro estus videbla, cxiuj fremduloj aux malamikoj trovus la lokon por trairi kaj la muro do estus tute senvalora. Do la Platkapuloj lerte malvidebligis sian muron, kredante ke cxiu vidanta la enirejon al la monto marsxus rekte al gxi, same kiel ni, kaj trovus ke estas maleble plu iri. Mi supozas ke la muro estas vere alta kaj dika, kaj ne trarompebla, tiel ke kiuj trovas gxin antaux si devas reforiri." "Nu," diris Doroteo, "se ekzistas trairejo en la muro, kie gxi estas?" "Ni trovu gxin," respondis Ozma, kaj sxi komencis palpadi lauxlonge de la muro. Doroteo sekvis kaj komencis senkuragxigxi kiam Ozma marsxis preskaux duonan kilometron for de la enirejo. Sed nun la nevidebla muro kurbigxis direkte al la montoflanko kaj ekfinigxis, tiel ke restis gxuste suficxa spaco inter la muro kaj monto por ke ordinara persono povu trairi. La knabinoj eniris, unuope, kaj Ozma klarigis ke ili nun estas malantaux la bariero kaj povos reiri al la enirejo. Ili trovis nenian alian obstrukcon. "La plej multaj homoj, Ozma, ne solvus la problemon kiel vi," komentis Doroteo. "Se mi estus sola la malvidebla muro nepre trompus min." Atinginte la enirejon ili komencis supreniri la sxtonajn sxtupojn. Ili supreniris dek sxtupojn kaj post tio subiris kvin sxtupojn, sekvante koridoron cxizitan el la roko. La sxtupoj estis gxuste suficxe largxaj por ke la du knabinoj marsxu duope, brak'-en-brake. Cxe la malsupro de la kvin sxtupoj la koridoro ekiris dekstren, kaj ili supreniris dek pliajn sxtupojn, kaj cxe la supro de la sxtupogrupo ili trovis kvin sxtupojn kiuj kondukas rekte malsupren. Denove la koridoro anguligxis, cxifoje maldekstren, kaj dek pliaj sxtupoj kondukis supren. La koridoro estis nun preskaux senluma, cxar ili estis en la koro de la monto kaj cxia taglumo estis blokata de la anguligxoj de la koridoro. Tamen Ozma tiris sian argxentan sceptron el sia sino kaj la granda juvelo cxe gxia finajxo faris brilan, verdetan lumon kiu iluminis la lokon suficxe por ke ili vidu la vojon klare. Dek sxtupoj supren, kvin sxtupoj malsupren, kaj anguligxo dekstren aux maldekstren. Jen la skemo, kaj Doroteo kalkulis ke ili gajnas nur kvin sxtupojn supren post cxiu angulo. "Tiuj Platkapuloj nepre estas stranguloj," sxi diris al Ozma. "Sxajne ili nenion faras klare kaj simple. Per cxi tiu koridoro ili devigas ke cxiu marsxu trioble pli longe ol necesas. Kaj kompreneble cxi tiu veturo estas same laciga por la Platkapuloj kiel por cxiuj aliaj." "Tio estas vera," respondis Ozma; "tamen gxi estas lerta metodo malebligi ke entrudigxantoj surprizos ilin. Cxiufoje kiam ni atingas la dekan sxtupon de grupo, la premo de niaj piedoj sur la sxtono sonigas sonorilon sur la supro de la monto, por averti al la Platkapuloj ke ni venas." "Kiel vi scias tion?" demandis Doroteo, miroplene. "Mi auxdas la sonorilon jam de la komenco," Ozma informis sxin. "Mi scias ke vi ne povas auxdi gxin, sed kiam mi tenas mian sceptron per mia mano mi povas auxdi tre distancajn sonojn." "Cxu vi auxdas ion de la supro de la monto krom la sonorilon?" demandis Doroteo. "Jes. Oni alarmite vokas unu al la alia kaj multaj piedpasxoj proksimigxas al la loko kie ni atingos la platan supron de la monto." Tio iom maltrankviligis Doroteon. "Mi kredis ke ni vizitos ordinarajn homojn," sxi komentis, "sed nun sxajnas ke ili estas tre lertaj, kaj ke ili ankaux scias kelkajn specojn de magio. Ili povas esti dangxeraj, Ozma. Eble pli bone estus resti cxehemje." Fine la supren-malsupren-koridoro videble finigxos baldaux, cxar taglumo denove aperis antaux la du knabinoj kaj Ozma remetis sian sceptron en la sinon de sia robo. La lastaj dek sxtupoj kondukis ilin al la surfaco, kie ili trovis sin cxirkauxataj de tiom granda aro da kuriozuloj ke dum kelka tempo ili haltis, senparole, kaj rigardadis la vizagxojn antaux si. Doroteo tuj komprenis kial tiuj montuloj nomigxis Platkapuloj. Iliaj kapoj estis vere plataj, supre, kvazaux trancxitaj tuj super la okuloj kaj oreloj. La kapoj ankaux estis kalvaj, tute neniaj haroj estis sur la supro, kaj la oreloj estis grandaj kaj etendigxis rekte dekape, kaj la nazoj estis malgrandaj kaj largxaj, sed la busxoj de la Platkapuloj estis bonformaj kaj ne nekutimaj. Iliaj okuloj estis eble la plej bonaspektaj, ili estis grandaj kaj brilaj kaj malhelviolkoloraj. La kostumoj de la Platkapuloj konsistis el metaloj fositaj el ilia monto. Malgrandaj oraj, argxentaj, stanaj kaj feraj diskoj, unu-du-centimetraj diametre, kaj tre maldikaj, lerte kunligitaj tiel ke ili formis gxisgenuajn pantalonojn kaj jakojn por la viroj kaj jupojn kaj zonojn por la virinoj. La koloraj metaloj estis lerte miksitaj tiel ke ili faris striojn kaj kvadratetojn diversspecajn, kaj rezulte la kostumoj estis vere belegaj kaj memorigis al Doroteo bildojn kiujn sxi iam vidis de antikvaj Kavaliroj vestitaj per kiraso. Se oni ignoras la platajn kapojn, tiuj homoj estis efektive iom belaspektaj. La viroj estis armitaj per sagoj kaj arkoj kaj ili havis malgrandajn sxtalajn hakilojn portatajn en iliaj metalaj zonoj. Ili surportis nek cxapelojn nek ornamajxojn. CxAPITRO 6 Kiam ili vidis ke la fremduloj trudintaj sin sur ilian monton estas nur du knabinetoj, la Platkapuloj kontente mugxetis kaj retiris sin, lasante ke ili vidu kiel aspektas la monto-supro. Gxi havis subtasan formon, tiel ke la domoj kaj aliaj konstruajxoj--cxiuj el rokoj--ne estis videblaj trans la rando, de iu staranta sur la suba ebenajxo. Sed nun granda dika Platkapulo staris antaux la knabinoj kaj per malafabla vocxo demandis: "Kion vi faras cxi tie? Cxu la Premloj sendis vin por spioni nin?" "Mi estas Princino Ozma, Reganto de la tuta Lando Oz." "Nu, mi neniam auxdis pri la Lando Oz, do povas esti ke vi ja estas tia," respondis la Platkapuloj. "Cxi tiu estas la Lando Oz--nu, parto de gxi," kriis Doroteo. "Do Princino Ozma regas vin la Platkapulan popolon, same kiel cxiujn aliajn popolojn en Oz." La viro ridis, kaj ankaux cxiuj aliaj cxirkauxstarantoj ridis. Iu en la homamaso kriis: "Sxi nepre ne diru al la Plejsupera Diktatoro ke sxi regas la Platkapulojn. Cxu, amikoj?" "Ja ne!" ili cxiuj respondis tre forte. "Kiu estas via Plejsupera Diktatoro?" demandis Ozma. "Li mem informu vin pri tio," respondis la viro kiu parolis la unua. "Vi rompis niajn legxojn per via veno cxi tien; kaj negrave kiu vi estas la Plejsupera Diktatoro devos decidi pri via puno. Akompanu min." Li komencis sekvi padon kaj Ozma kaj Doroteo sekvis lin senproteste, cxar ili volis vidi la plej gravan personon en cxi tiu kurioza lando. Aspektis suficxe agrablaj la domoj kiujn ili preterpasis kaj cxiu havis malgrandan gxardenon en kiu estis floroj kaj legomoj. Rokaj muroj apartigis la logxejojn, kaj cxiuj padoj estis pavimitaj per plataj rokaj slaboj. Sxajne tiu estis ilia sola konstrumaterialo kaj ili lerte utiligis gxin por cxia celo. Gxuste en la centro de la granda subtaso staris pli granda konstruajxo kiu, laux la Platkapulo, estas la palaco de la Plejsupera Diktatoro. Li gvidis ilin tra eniran halon en grandan akceptohalon, kie ili sidigxis sur sxtonaj benkoj kaj atendis la alvenon de la Diktatoro. Baldaux li eniris el alia cxambro--iom maldika kaj maljuna Platkapulo, vestita pli-malpli idente al la aliaj membroj de tiu stranga raso, kaj distingebla disde ili nur per ruza vizagxmieno. Li tenis siajn okulojn duone fermitaj kaj tra la fendetoj rigardis Ozman kaj Doroteon, kiuj starigxis por renkonti lin. "Cxu vi estas la Plejsupera Diktatoro de la Platkapuloj?" demandis Ozma. "Jes, mi estas tio," li diris, kunfrotante siajn manojn malrapide. "Mia vorto estas legxo. Mi estas la cxefo de la Platkapuloj sur cxi tiu platkabajxo." "Mi estas Princino Ozma de Oz, kaj mi venis de la Smeralda Urbo por--" "Cxesu, momenton!" interrompis la Diktatoro, kaj li turnis sin al la viro kiu kondukintis la knabinon tien. "Foriru, Diktatoro Felo Platkapulo!" li ordonis. "Reiru al via posteno kaj gardu la Sxtuparon. Mi prizorgos cxi tiujn fremdulojn." La viro riverencis kaj foriris, kaj Doroteo demandis mire: "Cxu ankaux li estas Diktatoro?" "Kompreneble," estis la respondo. "Cxiu cxi tie estas diktatoro de io aux tio. Cxiuj havas oficon. Tiel cxiuj estas kontentaj. Sed mi estas la Plej Supera Diktatoro, kaj mi estas elektata unufoje en cxiu jaro. Cxi tie estas demokratio, komprenu, kie la popolo rajtas vocxdoni por siaj regantoj. Multaj aliaj deziras esti Plejsupera Diktatoro, sed cxar mi faris legxon ke mi mem cxiam kalkulu la balotojn, mi cxiam elektigxas." "Kiel vi nomigxas?" demandis Ozma. "Mi nomigxas la Ple-diko, kio estas mallongigo de Plejsupera Diktatoro. Mi forsendis tiun viron cxar tuj kiam vi menciis Ozman de Oz, kaj la Smeraldan Urbon, mi komprenis kiuj vi estas. Mi supozas ke mi estas la sola Platkapulo kiu iam auxdis tiujn nomojn, sed estas cxar mi havas pli da cerbo ol cxiuj aliaj." Doroteo rigardadis la Ple-dikon. "Mi ne komprenas kiel vi povas havi ian cerbon," sxi komentis, "cxar mankas la parto de via kapo kie cerbo logxas." "Ne estas mirinde ke vi pensas tiel," li diris. "Iam la Platkapuloj ne havis cerbojn, cxar, kiel vi diras, ne estas supraj partoj en iliaj kapoj en kiuj logxu cerboj. Sed antaux tre longe bando de feoj flugis super cxi tiu lando kaj faris gxin felando, kaj kiam ili trovis la Platkapulojn la feoj bedauxre trovis ke ili cxiuj estas tre stultaj kaj ne kapablaj pensi. Do, cxar ne estis tauxga loko en iliaj korpoj en kiujn meti cerbojn, la Regxino de la Feoj donis al cxiu el ni belan ladskatolon da cerbajxo kiun ni portas en posxo kaj tio egale inteligentigis nin kiel aliajn homojn. Vidu," li pludiris, "jen unu el la cerboladskatoloj donitaj al ni de la feoj." Li prenis el posxo brilantan ladskatolon sur kiu estis bela rugxa etiketo kiu diris "Koncentrita Cerbajxo por Platkapuloj. Plej supera kvalito." "Kaj cxu cxiu Platkapulo havas similan cerbon?" demandis Doroteo. "Jes, cxiuj similas. Jen alia." El alia posxo li prenis duan ladskatolon de cerbajxo. "Cxu la feoj donis al vi duoblan kvanton?" demandis Doroteo. "Ne, sed unu el la Platkapuloj kredis voli esti la Plediko kaj provis ribeligi mian popolon kontraux min, do mi punis lin per forpreno de lia cerbo. Unu tagon mia edzino riprocxis min severe, do mi forprenis de sxi sxian ladskatolon de cerbajxo. Al sxi tio malplacxis do sxi eliris kaj sxtelis la cerbojn de pluraj virinoj. Post tio mi faris legxon ke se iu persono sxtelas la cerbon de alia persono, aux ecx nur provas lupreni gxin, li cedas sian propran cerbon al la Ple- diko. Do cxiu kontentas pri sia propra skatolo da cerbajxo kaj mia edzino kaj mi estas la solaj personoj sur la monto kun pli ol unu skatolo. Mi havas tri skatolojn kaj tio multe lertigas min--mi farigxis tiom lerta ke mi estas bona Sorcxisto, laux mia propra sinlauxdo. Mia povra edzino havis kvar skatolojn da cerbajxo kaj farigxis rimarkinda Sorcxistino, sed ve! estis antaux ol la malamikacxoj, la Premloj, transformis sxin en Oran Porkon." "Jadi!" kriis Doroteo; "cxu via edzino vere estas Ora Porko?" "Tiel. La Premloj faris tion do mi deklaris militon kontraux ilin. Vengxe pro la porkigxo de mia edzino mi intencas detrui ilian Magian Insulon kaj sklavigi la Premlojn por la Platkapuloj!" La Pre-diko nun estis tre kolera; liaj okuloj fulmis kaj lia vizagxo ekaspektis feroca kaj malbonvola. Sed Ozma diris al li, tre dolcxe kaj per amika vocxo: "Mi bedauxras auxdi tion. Bonvolu diri al mi pli pri viaj problemoj rilate al la Premloj. Eble mi povos helpi vin." Sxi estis nur knabino, sed sxi staris kaj parolis dignoplene kaj tio imponis al la Ple-diko. "Se vi vere estas Princino Ozma de Oz," la Platkapulo diris, "vi estas el tiu bando de feoj kiuj, laux la ordono de Regxino Lurlino, felandigis la tutan Oz. Mi auxdis ke Lurlino postlasis unu el siaj feinoj por regi Ozon, kaj nomis tiun feinon Ozma." "Se vi sciis tion kial vi ne venis al mi en la Smeralda Urbo kaj jxuris al mi lojalecon kaj obeon?" demandis la Regantino de Oz. "Nu, mi nur lastatempe informigxis pri tio, kaj mi estis tro okupata kaj ne povis foriri el la hejmo," li klarigis, rigardante la plankon anstataux la okulojn de Ozma. Sxi sciis ke li mensogis, sed sxi diris nur: "Kial vi komencis kvereli kun la Premloj?" "Cxi tiel," komencis la Ple-diko, felicxa pro la sxangxo de la temo. "Ni la Platkapuloj amas mangxi fisxojn, kaj cxar ni ne havas fisxojn sur cxi tiu monto ni kelkfoje marsxis al la Lago de la Premloj por fisxkapti. Tio kolerigis la Premlojn, cxar ili deklaris ke la fisxoj en ilia lago apartenas al ili kaj ke ili protektas ilin kaj ili malpermesis ke ni kaptu la fisxojn. La Premloj tre malice kaj malamike rilatis al ni tiel, certe vi akordas pri tio. Do cxar ni tute ne atentis iliajn ordonojn ili postenigis gardiston sur la bordo de la lago por malebligi nian fiskaptadon. "Nu, mia edzino, Rora Platkapulo, cxar sxi posedis kvar skatolojn de cerbajxo, farigxis mirinda sorcxistino, kaj cxar fisxajxo nutras la cerbon, sxi ecx pli amis mangxi fisxojn ol cxiu alia el ni. Do sxi jxuris detrui cxiun fisxon en la lago se la Premloj ne lasos ke ni kaptu kiom ajn ni volas. Ili defiis nin, do Rora preparis sitelon da magia veneno kaj subeniris al la lago unu nokton por versxi la tuton en la lagon kaj veneni la fisxojn. Tre lerta plano, inda elpensajxo de mia kara edzino, sed la Regxino de la Premloj-- junulino nomata Ku-i-o--kasxis sin sur la bordo de la lago kaj senaverte kaptinte Roran sxi transformis sxin en Oran Porkon. La veneno elversxigxis sur la teron kaj fia Regxino Ku-i-o ne kontentis pro la kruela transformo, do sxi ecx forprenis la kvar skatolojn da cerbajxo de mia edzino, tiel ke sxi nun estas vulgara gruntanta porko kun ne ecx suficxe da cerbajxo por koni la propran nomon." "Sekve," diris Ozma penseme, "la Regxino de la Premloj nepre estas Sorcxistino." "Jes," respondis la Ple-diko, "sed efektive sxi ne mastras multan magion. Sxi ne estas tiom kapabla kiom estis Rora Platkapulo, kaj ecx ne duone tiom kapabla kiom mi nun. Regxino Ku-i-o trovos tion kiam ni batalegos kaj detruos sxin." "Do kompreneble la Ora Porko ne plu estas sorcxistino," komentis Doroteo. "Ne; ecx se Regxino Ku-i-o restigus la kvar skatolojn da cerbajxo cxe sxi, kompatinda Rora porkoforma ne povus sorcxi. Sorcxistino bezonas uzi siajn fingrojn, kaj porko havas nur dividitajn hufojn." "La rakonto tristigas," estis komento de Ozma. "Kaj la tuta afero komencigxis cxar la Platkapuloj volis neproprajn fisxojn." "Rilate al tio," diris la Ple-diko, denove kolera, "mi faris legxon ke cxiuj el mia popolo rajtas kapti fisxojn en la Lago de la Premloj, kiam ajn ili volas. Do kauxzis la malamikecon la decido de la Premloj defii mian legxon." "Vi nur rajtas fari legxojn por regi vian propran popolon," asertis Ozma severe. "Mi, sola, rajtas fari legxojn kiujn devas obei cxiuj popoloj de Oz." "Pu!" kriis la Ple-diko malestime. "Vi ne povas devigi min obei viajn legxojn, mi certigas vin. Mi scias kiom ampleksaj estas viaj magipovoj, Princino Ozma de Oz, kaj mi scias ke mi estas pli povoplena ol vi. Por pruvi tion mi restigos vin kaj vian akompananton, kaptitajn, en cxi tiu monto dum ni batalos kaj konkeros la Premlojn. Poste, se vi promesos bone konduti, mi eble permesos ke vi reiru hejmen." Doroteon mirigis tiu auxdaco kaj defio kontraux la bela knabina Regantino de Oz, kiun cxiuj gxis nun obeadis senhezite. Sed Ozma, ankoraux neperturbita kaj dignoplena, rigardis la Ple-dikon kaj diris: "Vi ne elkore parolis. Vi estas kolera kaj parolas malsagxe, senpripense. Mi venis cxi tien el mia palaco en la Smeralda Urbo por malebligi militon kaj pacigi vin kaj la Premlojn. Mi ne aprobas ke Regxino Ku-i-o transformis vian edzinon Rora en porkon, nek mi aprobas ke Rora kruele provis veneni la fisxojn en la lago. Neniu rajtas uzi magion en mia regno sen mia konsento, do la Platkapuloj kaj la Premloj ambaux malobeis miajn legxojn--kiuj estas obeendaj." "Se vi volas pacigi," diris la Ple-diko, "devigu la Premlojn redoni al mia edzino sxian gxustan formon kaj redoni al sxi sxiajn kvar skatolojn da cerbajxo. Ankaux devigu ilin akcepti ke ni kaptas fisxojn en ilia lago." "Ne," respondis Ozma, "mi ne faros tion, cxar tio estus maljusta. Mi ja retransformigos la Oran Porkon en vian edzinon Rora, kaj mi redonos al sxi unu skatolon de cerbajxo, sed la aliaj tri skatoloj estas redonendaj al la personoj de kiuj sxi sxtelis ilin. Kaj vi ne rajtas kapti fisxojn en la Lago de la Premloj, cxar la lago apartenas al ili kaj la fisxoj apartenas al ili. Cxi tiu arangxo estas justa kaj honorinda, kaj vi devos konsenti pri gxi." "Neniel!" kriis la Ple-diko. Gxuste tiam porko kuris en la cxambron, triste gruntante. Gxi konsistis el solida oro, kun artikoj cxe la fieksigxlokoj de la kruroj kaj la kolo kaj la makzeloj. La okuloj de la Ora Porko estis rubenoj, kaj gxiaj dentoj estis el polurita eburo. "Jen!" diris la Ple-diko, "rigardu la fiagon de Regxino Ku-i-o, kaj provu diri ke vi povos malebligi mian militon kontraux la Premloj. Tiu gruntanta besto iam estis mia edzino--la plej bela Platkapulo sur nia monto kaj lerta sorcxistino. Nun rigardu sxin!" "Batalu la Premlojn, batalu la Premlojn, batalu la Premlojn!" gruntis la Ora Porko. "Mi certe batalos la Premlojn," kriis la estro de la Platkapuloj, "kaj se dekduo da Ozmoj el Oz malpermesus mi tamen tute certe batalus." "Ne se mi povos malebligi!" asertis Ozma. "Vi ne povos malebligi. Sed cxar vi minacas min, mi enkarcerigos vin en la bronzan karceron gxis la fino de la milito," diris la Ple-diko. Li fajfis kaj kvar dikaj Platkapuloj, armitaj per hakiloj kaj lancoj, eniris la cxambron kaj salutis lin. Turninte sin al la soldatoj li diris: "prenu cxi tiujn du knabinojn, ligu ilin per dratoj kaj jxetu ilin en la bronzan karceron." La kvar viroj riverencis kaj unu el ili demandis: "Kie estas la du knabinoj, plej nobla Ple-diko?" La Ple-diko turnis sin al kie antauxe staris Ozma kaj Doroteo sed ili jam malaperis! CxAPITRO 7 Ozma, trovinte ke estas senutile argumenti kun la Plejsupera Diktatoro de la Platkapuloj, konsideradis kiel plej bone eskapi de lia potenco. Sxi agnoskis ke lia sorcxo-povo eble estos malfacile rezistebla, kaj kiam li minacis jxeti Doroteon kaj sxin en bronzan karceron sxi metis manon en sian sinon kaj prenis sian argxentan sceptron. Per la alia mano sxi prenis manon de Doroteo, sed sxiaj agoj estis tiom naturaj ke la Ple-diko ne rimarkis ilin. Poste, kiam li turnigxis por renkonti siajn kvar soldatojn, Ozma tuj malvidebligis kaj sin kaj Doroteon kaj rapide kondukis sian akompananton cxirkaux la grupon de Platkapuloj kaj el la cxambro. Kiam ili atingis la enirejon kaj subeniris la sxtonajn sxtupojn, Ozma flustris: "Ni kuru, kara! Ni estas nevideblaj, do neniu rimarkos nin." Doroteo komprenis kaj sxi estis bona kuristo. Ozma antauxe faris markon cxe la loko kie situas la granda sxtuparo kondukanta al la ebenajxo, do ili kuris rekte tien. Kelkaj homoj estis sur la padoj sed ilin ili cxirkauxkuris. Unu aux du Platkapuloj auxdis la sonadon de la pasxoj de la knabinoj sur la sxtona pavimo kaj haltis por perplekse cxirkauxrigardi, sed neniu klopodis haltigi la nevideblajn fugxantojn. La Ple-diko tute ne hezitis komenci cxasi. Li kaj liaj helpantoj tiom rapide kuris ke eble ili atingus la knabinojn antaux ol la knabinoj atingus la sxtuparon, se la Ora Porko ne kurus sur la padon. La Ple-diko falpusxigxis pro la porko, kaj liaj kvar helpantoj falis frapinte lin kaj amasigxis sur la tero. Antaux ol ili povis levi sin kaj atingi la busxon de la koridoro estis tro malfrue haltigi la du knabinojn. Gardistoj staris cxiuflanke de la sxtuparo, sed kompreneble ili ne vidis Ozman kaj Doroteon preterkuri kaj subiri laux la sxtuparo. Ili devis supreniri kvin sxtupojn kaj subeniri dek pli, kaj tiel plu, samkiel ili antauxe grimpis al la supro de la monto. Ozma lumigis la vojon per sia sceptro kaj ili plukuradis sen modifi sian rapidon gxis atingi la malsupron. Tie ili kuris dekstren kaj cxirkauxiris la angulon de la nevidebla muro gxuste kiam la Ple-diko kaj liaj sekvantoj kuris el la arka enirejo kaj cxirkauxrigardis provante trovi la fugxantojn. Ozma nun sciis ke ne plu estas dangxero, do sxi diris al Doroteo ke sxi haltu kaj ambaux sidigxis sur la herbo gxis povi libere spiradi kaj ripozi post la frenezeca kurado. Kaj la Ple-diko, nu li komprenis ke li estas seksukcesa kaj li baldaux turnis sin kaj regrimpis sian sxtuparon. Li estis tre kolera--kolera kontraux Ozma kaj kolera kontraux si--cxar, nun kiam li dedicxis tempon al pensado, li memoris ke li tre bone scias la arton malvidebligi kaj revidebligi, kaj se li memorintus tion gxustatempe li povus uzi sian magiscion por videbligi la knabinojn kaj facile kapti ilin. Tamen nun estis tro malfrue por bedauxri, kaj li decidis tuj prepari plenforte ataki la Premlojn. "Kion do ni faru sekve?" demandis Doroteo, kiam ili suficxe ripozis. "Ni trovu la Lagon de la Premloj," respondis Ozma. "Laux la parolo de tiu acxa Ple-diko mi supozas ke la Premloj estas bonuloj kaj amikemaj, kaj se ni iros al ili ni eble povos helpi ilin rezisti la Platkapulojn." "Mi s'pozas ke ni jam ne povas malebligi la militon," komentis Doroteo pripenseme, dum ili marsxadis cele la vicon de palmarboj. "Ne; la Ple-diko firme insistas batali la Premlojn, do ni nur povas averti ilin pri la dangxero kaj kiel eble plej multe helpi ilin." "Kompreneble vi punos la Platkapulojn," diris Doroteo. "Mi kredas ke la Platkapula popolo malmulte kulpas kompare kun ilia Plejsupera Diktatoro," estis la respondo. "Se ni elpostenigos lin kaj forprenos de li lian kontrauxlegxan magion, la popolo versxajne bone kondutos kaj respektos la legxojn de la Lando Oz, kaj logxos pace kun cxiuj siaj najbaroj de tiam." "Mi esperas tion," diris Doroteo, dubeme gxemante. La palmoj ne estis malproksimaj de la monto kaj la knabinoj atingis ilin post iom rapida marsxado. La gigantaj arboj estis dense kunplantitaj, en tri vicoj, por malebligi ke oni trapasu ilin, sed la Platkapuloj trancxis vojon tra tiu bariero kaj Ozma trovis la padon kaj gvidis Doroteon al la alia flanko. Preter la palmoj ili trovis tre belan scenon. Bordata de verda herbaro estis granda lago du plenajn kilometrojn de unu bordo al la alia bordo, kun eksterordinare bela blua brilanta akvo; malgrandaj ondetoj malglatigis la surfacon kiam la ventetoj tusxis gxin. En la centro de tiu lago aperis bela insulo, ne tre granda sed preskaux tute kovrita per grandega ronda konstruajxo kun vitraj muroj kaj alta vitra kupolo kiu scintile brilis pro la sunlumo. Inter la vitra konstruajxo kaj la bordo de la insulo ne estis vitro, floroj aux arbustoj, sed nur ebenajxo el multe polurita blanka marmoro. Ne estis boatoj sur iu el la bordoj kaj neniu spuro de vivo estis videbla ie sur la insulo. "Nu," diris Doroteo, rigardante sopire la insulon, "ni trovis la Lagon de la Premloj kaj ilian Magian Insulon. Mi supozas ke la Premloj estas en tiu granda vitra palaco, sed ni ne povas atingi ilin." CxAPITRO 8 Princino Ozma pripensis la situacion serioze. Post tio sxi ligis sian posxtukon al sia sceptro kaj, starante cxe la bordo de la akvo, sxi gestis kvazaux signale, uzante la posxtukon kiel signalilon. Dum kelka tempo ili ne rimarkis respondon. "Mi ne komprenas la utilon de tio," diris Doroteo. "Ecx se la Premloj estas sur tiu insulo kaj vidas nin, kaj scias ke ni estas amikoj, ili ne havas boatojn por veni kaj porti nin." Sed la Premloj ne bezonis boatojn, kiel la knabinoj baldaux trovis. Cxar subite aperturo malfermigxis cxe la bazo de la palaco kaj de la aperturo venis mallargxa sxtala stangajxo, kiu sin etendis malrapide sed senhezite trans la akvon cele la lokon kie ili staras. Al la knabinoj tiu sxtalajxo aspektis triangulo, kun sia bazo plej proksima al la akvo. Gxi venis cele ilin kun la formo de arkajxo, etendigxanta de la muro de la palaco gxis gxia finajxo atingis la bordon kaj ripozis tie, dum la alia finajxo restis sur la insulo. Nun ili vidis ke gxi estas ponto konsistanta el sxtala trotuaro gxuste suficxe largxa por pasxado, kaj du mallargxaj gvidreloj, unu cxiuflanke, kiuj estis konektitaj al la trotuaro per sxtalaj stangoj. La ponto aspektis iom malfortika kaj Doroteo timis ke gxi ne subtenos ilian pezon, sed Ozma tuj vokis al sxi "Kunvenu!" kaj komencis transmarsxi, firme tenante la relojn ambauxflanke. Do Doroteo kuragxigis sin kaj sekvis. Antaux ol Ozma faris tri pasxojn sxi ekhaltis kaj tial Doroteo devis halti, cxar la ponto denove movigxadis kaj reiris al la insulo. "Efektive ni tute ne bezonas marsxi," diris Ozma. Do ili staris senmove kaj lasis la ponton pluporti ilin. Efektive, la ponto tiris ilin internen en la vitrokupolan konstruajxon kiu kovris la insulon, kaj baldaux ili trovis sin starantaj en marmora cxambro kie du bele vestitaj junaj viroj staris sur podio por akcepti ilin. Ozma tuj pasxis de la fino de la ponto al la marmora podio, sekvate de Doroteo, kaj la ponto malaperis kun mallauxta sxtala frapsono kaj marmora slabo kovris la aperturon el kiu gxi venis. La du junaj viroj klinis sin profunde antaux Ozma, kaj unu el ili diris: "Regxino Ku-i-o bonvenigas vin, Ho Fremduloj. Sxia Mosxto atendas akcepti vin en sia palaco." "Konduku nin," respondis Ozma digne. Sed anstataux "konduki", la marmora podio komencis levigxi, portante ilin supren tra kvadratan truon tuj super ili kiu estis samdimensia kiel la podio. Post momento ili trovis sin en la granda vitra kupolo kiu kovris preskaux la tutan insulon. En tiu kupolo estis vilagxeto, kun domoj, stratoj, gxardenoj kaj parkoj. La domoj estis el bunta marmoro, bele arkitekturitaj, kun multaj buntkoloraj fenestroj, kaj la stratoj kaj gxardenoj aspektis bone zorgataj. Precize sub la centro de la alta kupolo estis malgranda parko plena de brilantaj floroj, kun tre detala fonto, kaj kontraux tiu parko staris konstruajxo pli granda kaj pli impona ol la aliaj. Cele tiun konstruajxon la junaj viroj eskortis Ozman kaj Doroteon. Sur la stratoj kaj en la pordejoj kaj malfermaj fenestroj de la domoj estis viroj, virinoj kaj infanoj, kaj cxiuj estis ricxe vestitaj. Ili multe similis la aliajn homojn en diversaj partoj de la Lando Oz, sed anstataux aspekti gajaj kaj kontentaj ili cxiuj mienis multe solene aux nervoze. Ili havis belajn hejmojn, belegajn vestajxojn, kaj pli ol suficxe da mangxajxoj, sed Doroteo tuj decidis ke io gxenas ilian vivadon kaj ke ili malfelicxas. Tamen sxi diris nenion kaj nur rigardis scivoleme la Premlojn. Cxe la enirejo de la palaco Ozman kaj Doroteon renkontis du aliaj junaj viroj, uniformitaj kaj armitaj per kuriozaj armiloj kiuj aspektis kiaj pistoloj kaj fusiloj sed ne similis ilin. Iliaj gvidantoj riverencis kaj foriris, kaj la du uniformitoj kondukis la knabinojn en la palacon. En bela troncxambro, cxirkauxate de dekduo aux pli da junaj viroj kaj virinoj, sidis la Regxino de la Premloj, Ku-i-o. Sxi estis knabino aspektanta pli agxa ol Ozma aux Doroteo--almenaux dekkvin aux dekses-jara--kaj kvankam sxi estis detale vestita kvazaux ironte al balo sxi estis tro maldika kaj ordinarvizagxa por esti bela. Sed evidente Regxino Ku-i-o ne konsciis pri tio, cxar sxia mieno indikis ke sxi estas fiera kaj aroganta kaj tre alte taksas sian propran gravecon. Doroteo tuj decidis ke sxi estas impertinenta kaj ke sxi ne volus ke Regxino Ku-i-o estu sxia kunulo. La hararo de la Regxino estis tiom nigra kiom blanka estis sxia hauxto kaj ankaux sxiaj okuloj estis nigraj. La okuloj, dum sxi trankvile ekzamenis Ozman kaj Doroteon, aspektis suspektemaj kaj malamikemaj, sed sxi kviete diris: "Mi scias kiuj vi estas, cxar mi konsultis mian Magian Orakolon, kiu informis min ke unu nomas sin Princino Ozma, Reganto de la tuta Lando Oz, kaj la alia estas Princino Doroteo de Oz, kiu venis el lando nomata Kansas. Mi tute nenion scias pri la Lando Oz, kaj mi scias nenion pri Kansas." "Ho, cxi tiu estas la Lando Oz!" kriis Doroteo. "Nu, gxi estas parto de la lando Oz, negrave cxu aux ne vi scias tion." "Ho, cxu vere?" respondis Regxino Ku-i-o, malestime. "Mi supozas ke nun vi pretendos ke tiu Princino Ozma, kiu regas la Landon Oz, regas min!" "Kompreneble," respondis Doroteo. "Pri tio ne estas dubo." La Regxino turnis sin al Ozma. "Cxu vi auxdacas pretendi tion?" sxi demandis. Ozma jam decidigxis pri la karaktero de tiu aroganta kaj senestima ulino, kies egoismo evidente kredigis al sxi ke sxi estas supera al cxiuj aliaj. "Mi ne venis por kvereli kun via Mosxto," diris la knabina Reganto de Oz, trankvile. "Kio kaj kiu mi estas estas ekster dubo, kaj mia auxtoritato venis de la Feregxino Lurlino, en kies bando mi estis membro kiam Lurlino faris la tutan Ozon Felando. Ekzistas pluraj landoj kaj pluraj apartaj popoloj en cxi tiu largxa lando, kaj cxiu el ili havas proprajn regantojn, Regxojn, Imperiestrojn kaj Regxinojn. Sed cxiuj obeas miajn legxojn kaj agnoskas min la plej supera Reganto." "Cxu aliaj Regxoj kaj Regxinoj estas stultaj tute ne interesas min," respondis Ku- i-o, senrespekte. "En la Lando de la Premloj nur mi estas plej supera. Vi impertinentas se vi kredas ke mi klinus min antaux vi-- aux antaux iu alia persono." "Ni ne parolu pri tio nun, mi petas," respondis Ozma. "Vian insulon minacas dangxero cxar potenca malamiko planas detrui gxin." "Pa! La Platkapuloj. Mi ne timas ilin." "Ilia Plejsupera Diktatoro estas Sorcxisto." "Mia magio estas pli forta ol la lia. Venu la Platkapuloj! Ili neniam reiros al sia dezerta montosupro. Mi certigos tion." Al Ozma ne placxis tiu sinteno, cxar gxi signifis ke la Premloj fervoras batali la Platkapulojn, kaj Ozma ja venis celante malebligi bataladon kaj konvinki la du kverelemajn najbarojn interpacigxi. Sxi ankaux forte seniluziigxis pri Ku-i-o, cxar la raportoj de Ple-diko kredigis ke la Regxino estas pli justa kaj honorinda ol la Platkapuloj. Efektive, Ozma pensis ke eble la knabino estas pli bonkora ol indikis sxiaj egoismo kaj aroganteco, kaj ke estus plejbone ne oponigi sxin sed strebi amikigi sxin. "Mi malamas militojn, via Mosxto," diris Ozma. "En la Smeralda Urbo, kie mi regas milojn da homoj, kaj en la landoj proksimaj al la Smeralda Urbo, kie pli da miloj agnoskas mian regadon, ne ekzistas armeo, cxar ne ekzistas kverelado kaj ne ekzistas bezono batali. Kiam disputoj okazas inter la homoj, ili venas al mi kaj mi jugxas kaj juste agas al cxiu. Do kiam mi informigxis ke eble estos milito inter du tre foraj popoloj de Oz, mi venis cxi tien por fini la disputon kaj solvi la kverelon." "Neniu petis vin veni," deklaris Regxino Ku-i-o. "Mia tasko estas solvi cxi tiun disputon, ne la via. Vi diras ke mia insulo estas parto de la Lando Oz, kiun vi regas, sed tio estas absurdajxo, cxar mi neniam auxdis pri la Lando Oz nek pri vi. Vi diras ke vi estas feino kaj ke feinoj donis al vi la rajton regi min. Mi ne kredas tion! Kion mi ja kredas estas ke vi estas frauxdisto kaj ke vi venis cxi tien por inciti mian popolon, kiu jam farigxas malfacile regebla. Vi du knabinoj eble ecx estas spionoj por la fiaj Platkapuloj--mi ne scias ke vi ne estas tio-- kaj eble vi volas trompi min. Sed sciu cxi tion," sxi pludiris, fiere levante sin de sia juvelita trono por fronti ilin, "mi posedas magiajn povojn pli grandajn ol tiuj de iu ajn feino, kaj pli grandajn ol tiuj de iu ajn Platkapulo. Mi estas Krumbika Sorcxistino--la sola Krumbika Sorcxistino en la mondo--kaj mi timas la magion de neniu alia ekzistanto! Vi diras ke vi regas milojn. Mi regas cent unu Premlojn. Sed cxiu el ili tremas kiam mi parolas. Nun, cxar Ozma de Oz kaj Princino Doroteo cxeestas, mi regos cent tri personojn, cxar ankaux vi klinos vin antaux mia potenco. Ecx pli, regante vin mi ankaux regas la milojn kiujn, laux vi, vi mem regas." Dorteo tre insultigxis pro tiu parolo. "Mi havas purpuran katidon kiu kelkfoje parolas tiel," sxi diris, "sed mi vipas sxin forte kaj post tio sxi ne plu opinias sin tiom glora kaj cxiopotenca. Se vi ja scius kiu estas Ozma vi gxismorte timus paroli al sxi tiel!" Regxino Ku-i-o rigardis la knabinon arogante. Poste sxi returnis sin al Ozma. "Mi hazarde scias," diris sxi, "ke la Platkapuloj intencas ataki nin morgaux, sed ni estas pretaj. Gxis la fino de la batalo mi restigos vin, la du kaptitajn fremdulojn, sur mia insulo, de kiu vi tute ne povas esperi eskapi." Sxi turnis sin kaj cxirkauxrigardis la aron da servistoj kiuj staris silente cxirkaux sxia trono. "Lordino Auxreks," sxi pludiris, elektante unu el la junaj virinoj, "konduku tiujn infanojn al via domo kaj prizorgu ilin, donu al ili mangxajxojn kaj logxadon. Vi rajtas permesi ke ili vagadu ie ajn sub la Granda Kupolo, cxar ili estas nedangxeraj. Pritraktinte la Platkapulojn mi pripensos kion fari poste al tiuj stultaj knabinoj." Sxi residigxis kaj la Lordino Auxreks profunde klinis sin kaj diris humile: "Mi obeas la ordonojn de via Mosxto." Al Ozma kaj Doroteo sxi diris: "Sekvu min," kaj sxi turnis sin por foriri el la troncxambro. Doroteo rigardis por vidi kion intencas fari Ozma. Surprizis kaj iom malplezurigis sxin ke Ozma turnas sin kaj sekvas Lordinon Auxrekson. Doroteo sekvis ilin, sed unue sxi rigardis adiauxe kaj arogante al Regxino Ku-i-o, kies vizagxo estis turnita alidirekten tiel ke sxi ne vidis la malaproban rigardon. Lordino Auxreks gvidis Ozman kaj Doroteon laux strato al bela marmora domo proksima al unu rando de la granda vitra kupolo kiu kovris la vilagxon. Sxi ne parolis al la 107 knabinoj antaux ol konduki ilin en agrablan cxambron komforte meblitan, nek iu el la solenaj homoj kiujn ili renkontis sur la strato entreprenis paroli. Kiam ili sidis Lordino Auxreks demandis cxu ili malsatas, kaj trovinte ke jes sxi alvokis servistinon kaj ordonis alporti mangxajxojn. Tiu Lordino Auxreks aspektis eble dudekjara, kvankam en la Lando Oz kie la homoj neniam aliaspektigxis post kiam la feinoj faris gxin felando--kie neniu maljunigxas nek mortas--estas cxiam malfacile konjekti dum kiom da jaroj iu jam vivis. Sxi havis agrablan, allogan vizagxon, ecx kvankam solenan kaj malfelicxan kiaj la vizagxoj de cxiuj Premloj, lauxsxajne, kaj sxia vestaro estis ricxa kaj multedetala, kiel tauxgas por cxambristino de la Regxino. Ozma jam zorge rigardadis Lordinon Auxrekson kaj nun sxi demandis al sxi mildatone: "Cxu ankaux vi kredas min frauxdisto?" "Mi ne kuragxas diri," respondis Lordino Auxreks mallauxtatone. "Kial vi timas libere paroli?" demandis Ozma. "La Regxino punas nin kiam ni faras komentojn kiuj ne placxas al sxi." "Cxu do ni ne estas solaj en cxi tiu domo?" "La Regxino povas auxdi cxiun dirajxon sur cxi tiu insulo--ecx la plej mallauxtan flustron," deklaris Lordino Auxreks. "Sxi estas potencega sorcxistino, kiel sxi informis vin, kaj estas malsagxe kritiki sxin aux malobei sxiajn ordonojn." Ozma rigardis sxiajn okulojn kaj vidis ke sxi volas diri pli, sed ne kuragxas. Do sxi tiris el sia sino sian argxentan sceptron, kaj, dirinte magian frazon per nekonata lingvo, sxi foriris el la cxambro kaj malrapide promenis cxirkaux la eksteron de la domo, farante plenan cirklon kaj skuante sian sceptron laux mistikaj kurbaj movoj dum sxi marsxis. Lordino Auxreks rigardis sxin interesate kaj, kiam Ozma denove eniris la cxambron kaj sidigxis, sxi demandis: "Kion vi faris?" "Mi sorcxis cxi tiun domon tiel ke Regxino Ku-i-o, malgraux sia magio, ne povas auxdi ecx unu vorton interne de la magia cirklo kiun mi faris," respondis Ozma. "Ni nun povas paroli libere kaj lauxte laux nia volo, sen timi la koleron de la Regxino." Lordino Auxreks aspektis pli felicxa auxdinte tion. "Cxu mi povas fidi vin?" sxi demandis. "Cxiu fidas Ozman," kriis Doroteo. "Sxi estas verema kaj honesta, kaj via acxa Regxino bedauxros insultinti la potencan Reganton de la tuta Lando Oz." "La Regxino ankoraux ne konas min," diris Ozma, "sed mi volas ke vi konu min, Lordino Auxreks, kaj mi deziras ke vi rakontu al mi kial vi, kaj la aliaj Premloj, malfelicxas. Ne timu la koleron de Ku-i-o, cxar sxi ne povas auxdi ecx vorton de nia konversacio, mi certigas tion al vi." Lordino Auxreks silentis dum momento; post tio sxi diris: "Mi fidos vin, Princino Ozma, cxar mi kredas ke vi ja estas tio kion vi diras pri vi--nia Plejsupera Reganto. Se vi konus la teruran punon per kiu nia Regxino suferigas nin, ne mirigus vin ke ni malfelicxas. La Premloj ne estas malbonaj homoj; ili ne deziras kvereli kaj batali, ecx kontraux siaj malamikoj la Platkapuloj; sed ili tiom terurigxas kaj timas pro Ku-i-o ke ili obeas cxiun vorteton sxian, por ne suferi pro sxia kolero." "Cxu sxi do tute ne havas koron?" demandis Doroteo. "Sxi neniam montras kompaton. Sxi amas nur sin," asertis Lordino Auxreks, sed sxi tremis dirante tion, kvazaux ankoraux timoplena pri sia terura Regxino. "Estas fie," diris Doroteo, sku-neante per sia kapo serioze. "Mi vidas ke multo estas farenda cxi tie, Ozma, en cxi tiu forlasita angulo de la Lando Oz. Unue vi devos forpreni la magion de Regxino Ku-i-o, kaj ankaux de tiu acxa Ple-diko. Mi opinias ke neniu el ili tauxgas kiel reganto de iu ajn, cxar ili 'stas kruelaj kaj malamindaj. Do vi devos doni al la Premloj kaj Platkapuloj novajn regantojn kaj instrui al ambaux popoloj ke ili estas parto de la Lando Oz kaj ke ili devas, plejcxefe, obei la lauxrajtan Reganton, Ozma de Oz. Fininte tion, vi povos reiri hejmen kun mi." Ozma ridetis pro la fervora konsilo de sia amikineto, sed Lordino Auxreks diris maltrankvilatone: "Min mirigas ke vi proponas tiajn reformojn dum vi ankoraux estas kaptitoj sur cxi tiu insulo kaj superfortataj de Regxino Ku-i-o. Ke viaj proponoj estas farendaj, ne eblas dubo, sed gxuste nun acxa milito minacas okazi, kaj terura sorto atendas nin cxiujn. Nia Regxino tiom vantas ke sxi kredas povi superforti la Pledikon kaj lian popolon, sed oni diras ke la magio de Ple-diko estas tre potenca, kvankam ne egale potenca kiel tiu kiun havis lia edzino Rora antaux ol Ku-i-o transformis sxin en Oran Porkon." "Sxi ne vere maljuste faris tion," komentis Doroteo, "cxar la Platkapuloj tre maldece volis kapti viajn belajn fisxojn kaj la Sorcxistino Rora volis veneni cxiujn fisxojn en la lago." "Cxu vi scias la kialon?" demandis Lordino Auxreks. "Mi supozas ke nur pro sia fieco," respondis Doroteo. "Diru al ni la kialon," diris Ozma fervore. "Nu, via Mosxto, iam--antaux longe--la Platkapuloj kaj la Premloj estis amikoj. Ili vizitis nian insulon kaj ni vizitis ilian monton, kaj la rilatoj inter la du popoloj estis agrablaj. Tiutempe la Platkapulojn regis tri Adeptoj de Sorcxado, belaj knabinoj kiuj ne estis Platkapuloj sed nur vagis al la Plata Monto kaj eklogxis tie. Tiuj tri Adeptoj uzis sian magion nur por bono, kaj la montuloj volonte akceptis ilin kiel regantojn. Ili instruis al la Platkapuloj uzi siajn skatolojn da cerbajxo kaj fabriki vestajxojn el metaloj kiuj neniam trivigxas, kaj ili ankaux multalie pliigis iliajn felicxon kaj kontenton. "Ku-i-o tiam estis nia Regxino, samkiel nun, sed sxi sciis neniun magion do sxi havis nenion prifierindan. Sed la tri Adeptoj estis tre komplezaj al Ku-i-o. Ili konstruis por ni cxi tiun mirindan vitran kupolon kaj niajn marmorajn domojn kaj instruis al ni fari belajn vestajxojn kaj multon alian. Ku-i-o mensoge montris sin tre dankema pro tiuj komplezajxoj, sed efektive sxi tre jxaluzis la tri Adeptojn kaj sekrete klopodis eltrovi iliajn magiajn artojn. Pri tio sxi estis multe pli lerta ol suspektis iu el ni. Sxi invitis la tri Adeptojn al bankedo unu tagon, kaj dum ili festenis Ku-i-o sxtelis iliajn sorcxojn kaj magiilojn kaj transformis ilin en tri fisxojn--oran fisxon, argxentan fisxon kaj bronzan fisxon. Dum la kompatindaj fisxoj strebis spiri kaj batadis senhelpe la plankon de la bankedejo unu el ili diris riprocxe: "Vi punigxos pro tio, Ku-i-o, cxar se unu el ni mortos aux detruigxos, vi sxrumpos kaj farigxos senhelpa, kaj via tuta sxtelita magio forlasos vin." Timante pro tiu minaco, Ku-i-o tuj prenis la tri fisxojn kaj kuris portante ilin al la bordo de la lago, kie sxi jxetis ilin en la akvon. Tio revigligis la tri Adeptojn kaj ili fornagxis kaj malaperis. "Mi mem vidis tiun sxokan scenon," dauxrigis Lordino Auxreks, "kaj ankaux vidis multaj aliaj Premloj. La informo portigxis al la Platkapuloj, kiuj tiam farigxis malamikoj anstataux amikoj. La Ple-diko kaj lia edzino Rora estis la solaj sur la monto kiuj gxojis pro la perdigxo de la Adeptoj, kaj ili tuj farigxis Regantoj de la Platkapuloj kaj sxtelis la cerbojn de aliaj por plipotencigi sin. Kelkaj el la magiiloj de la Adeptoj restis sur la monto kaj ilin prenis Rora kaj per ili sxi farigxis sorcxistino. "La rezulto de la perfidado de Ku-i-o faris kaj la Premlojn kaj la Platkapulojn malfelicxaj anstataux felicxaj. Ne nur la Ple-diko kaj lia edzino kruelis kontraux sia popolo, nia Regxino tuj farigxis fiera kaj aroganta kaj tre malame traktis nin. Cxiuj Premloj sciis ke sxi sxtelis siajn magipovojn kaj tial sxi malamis nin kaj humiligis nin antaux si kaj devigis nin obei cxiun ordoneton sxian. Kiam ni malobeis, aux ne placxis al sxi, kaj kiam ni parolis pri sxi kiam ni estis en niaj propraj hejmoj, sxi trenigis nin al la vipejo en sia palaco kaj vipis nin per nodoplenaj kordoj. Tial ni timegas sxin." Tiu rakonto plenigis la koron de Ozma per malgxojo kaj la koron de Doroteo per indigno. "Nun mi komprenas," diris Ozma, "kial la fisxoj en la lago okazigis militon inter la Premloj kaj la Platkapuloj." "Jes," Lordino Auxreks respondis, "estas facile kompreni kiam oni konas la historion. La Ple-diko kaj lia edzino venis al nia lago esperante kapti la argxentan fisxon, aux oran fisxon, aux bronzan fisxon--iu el ili suficxus--kaj detrui gxin kaj tiel senigi Ku-i-on de sxia magio. Tiam ili facile konkerus sxin. Ili ankaux havis alian celon por sia deziro kapti la fisxon--ili timis ke iel la tri Adeptoj reakiros sian gxustan formon kaj tiam ili sendube reiros al la monto kaj punos Roran kaj la Ple-dikon. Tial Rora fine volis veneni cxiujn fisxojn en la lago, kiam Ku-i-o transformis sxin en Oran Porkon. Kompreneble tiu provo detrui la fisxojn timigis la Regxinon, cxar sxia sekureco dependas de la vivo de la tri fisxoj." "Mi s'pozas ke Ku-i-o batalos la Platkapulojn kiel eble plej forte," komentis Doroteo. "Kaj kiel eble plej magie," aldonis Ozma, penseme. "Mi ne komprenas kiel la Platkapuloj povos atingi cxi tiun insulon por damagxi nin," diris Lordino Auxreks. "Ili havas pafarkojn kaj sagojn, kaj mi s'pozas ke ili intencas pafi la sagojn kontraux vian grandan kupolon kaj rompi la vitron en gxi," sugestis Doroteo. Sed Lordino Auxreks kapneis ridetante. "Ili ne povos fari tion," sxi respondis. "Kial ne?" "Mi devas ne informi vin, sed se la Platkapuloj venos morgaux matene vi mem vidos la kialon." "Mi kredas ke ili ne provos damagxi la insulon," Ozma deklaris. "Mi kredas ke unue ili provos detrui la fisxojn, per veneno aux alimaniere. Se ili sukcesos fari tion, ne estos malfacile konkeri la insulon." "Ili ne havas boatojn," diris Lordino Auxreks, "kaj Ku-i-o jam delonge atendas cxi tiun militon kaj preparis por gxi mirindamaniere. Mi preskaux volas ke la Platkapuloj konkeru nin, cxar tiam ni liberigxus de nia acxa Regxino; sed mi ne volas vidi la tri transformitajn fisxojn detruitaj, cxar en ili estas nia sola espero refelicxigxi." "Ozma prizorgos vin, negrave kio okazos," Doroteo certigis sxin. Sed Lordino Auxreks, ne sciante la vaston de la potenco de Ozma--kiu, efektive, estis malpli granda ol supozis Doroteo--ne multe komfortigxis per tiu promeso. Estis evidente ke morgaux okazos multa ekscito, se la Platkapuloj vere atakos la Premlojn de la Magia Insulo. CxAPITRO 10 Kiam noktigxis la tuta interno de la Granda Kupolo, la stratoj kaj domoj, lumigxis brile tiel ke estis lumoplene kiel dum la tago. Doroteo pensis ke sendube la insulo aspektas bela de la fora bordo de la lago dum la nokto. Okazis festado kaj gajeco en la palaco de la Regxino kaj la muziko de la regxa bando estis klare auxdebla en la domo de Lordino Auxreks, kie Ozma kaj Doroteo restis kun sia gastigantino-gardantino. Ili estis kaptitoj, sed multe pli bonkore prizorgataj. Lordino Auxreks donis al ili bonan vespermangxon kaj kiam ili volis enlitigxi sxi gvidis ilin al bela cxambro kun komfortaj litoj kaj deziris por ili bonan nokton kaj agrablajn songxojn. "Kion vi pensas pri cxio cxi, Ozma?" Doroteo maltrankvile demandis kiam ili estis solaj. "Gxojigas min ke ni venis," estis la respondo, "cxar kvankam eble estos misagoj morgaux, estis necese ke mi sciu pri tiuj homoj, kies estroj estas sovagxaj kaj kontrauxlegxaj kaj subpremas siajn regatojn per maljusteco kaj krueleco. Mia tasko, sekve, estas liberigi la Premlojn kaj la Platkapulojn kaj akiri por ili liberecon kaj felicxecon. Mi ne dubas ke mi povos fine efektivigi tion." "Gxuste nun, tamen, nin frontas malfacilo," asertis Doroteo. "Se Regxino Ku-i-o venkos morgaux, sxi ne estos afabla al ni, kaj se la Ple-diko venkos, li estos ecx malpli agrabla." "Ne malkvietigxu, kara," diris Ozma. "Mi ne kredas ke minacas nin dangxero, negrave kio okazos, kaj la rezulto de nia aventuro certe estos bona." Doroteo efektive ne malkvietigxis. Sxi fidis sian amikinon, la feprincinon de Oz, kaj sxi gxuis la eksciton de la eventoj en kiuj sxi partoprenas. Do sxi rampis en la liton kaj endormigxis samfacile kiel se sxi estus en sia propra komforta cxambro en la palaco de Ozma. Ia grinca, knara sono vekis sxin. La tuta insulo sxajnis tremi kaj svingigxi, kiel dum tertremo. Doroteo sidigxis en la lito, frotis siajn okulojn por eligi la dormon, kaj trovis ke estas la matenigxo. Ozma rapide vestadis sin. "Kio okazas?" demandis Doroteo, saltante el la lito. "Mi ne estas certa," respondis Ozma; "sed la sento estas ke la insulo subakvigxas." Kiel eble plej baldaux ili finis vesti sin, dum la grincado kaj svingigxado dauxris. Poste ili rapidis en la salonon de la cxambro kaj trovis Lordinon Auxrekson jam plene vestita kaj atendanta ilin. "Ne alarmigxu," diris ilia gastigantino. "Ku-i-o decidis subakvigi la insulon, nur tion. Sed tio indikas ke la Platkapuloj venas ataki nin." "Kion vi celas diri, 'sub-sub-akvigas la insulon'?" demandis Doroteo. "Venu kaj vidu," estis la respondo. Lordino Auxreks kondukis ilin al fenestro kiu frontis flankon de la granda kupolo kovranta la vilagxon, kaj ili povis vidi ke la insulo ja subakvigxas, cxar la akvo de la lago jam atingas duonan alton de la flanko de la kupolo. Tra la vitro nagxantaj fisxoj videblis, kaj altaj tigoj de svingigxemaj marherboj, cxar la akvo estis klara kiel kristalo kaj tra gxi ili povis ecx videti la foran bordon de la lago. "La Platkapuloj ankoraux ne alvenis," diris Lordino Auxreks. "Ili venos baldaux, sed nur post kiam la tuta kupolo estos sub la surfaco de la akvo." "Cxu la kupolo tralasos akvon?" Doroteo demandis maltrankvile. "Tute ne." "Cxu oni sub-sub-akvigis la insulon antaux nun?" "Ho, jes; plurfoje. Sed Ku-i-o ne volas ofte fari tion, cxar necesas forte labori por funkciigi la mekanismon. La kupolo estas konstruita tiel ke gxi povu malaperi. Mi kredas," sxi pludiris, "ke nia Regxino timas ke la Platkapuloj atakos la insulon kaj provos rompi la vitron de la kupolo." "Nu, se ni estos sub la akvo, ili ne povos batali nin kaj ni ne povos batali ilin," asertis Doroteo. "Tamen ili povus mortigi la fisxojn," diris Ozma serioze. "Ankaux ni havas batalrimedojn," diris Lordino Auxreks. "Mi ne rajtas diri al vi cxiujn niajn sekretojn, sed cxi tiu insulo estas plena de surprizoj. La magio de nia Regxino ankaux estas vere miriga." "Cxu sxi sxtelis sian tutan magion de la tri Adeptoj de Sorcxado kiuj nun estas fisxoj?" "Sxi sxtelis la scion kaj la magiilojn, sed sxi uzas ilin kiel neniam uzus ilin la tri Adeptoj." Jam la supro de la kupolo estis tute sub la akvo kaj subite la insulo ne plu subeniris kaj farigxis senmova. "Vidu!" kriis Lordino Auxreks, gestante al la bordo. "La Platkapuloj alvenis." Sur la bordo, kiu nun estis tre alta super iliaj kapoj, aro da nelumaj figuroj videblis. "Nun ni vidu kion Ku-i-o faros por oponi ilin," pludiris Lordino Auxreks, per vocxo kiu montris sxian ekscitigxon. * * * * * * * * La Platkapuloj, pusxinte sin tra la vicon de palmarboj, atingis la bordon de la lago gxuste kiam la supro de la kupolo de la insulo malaperis sub la surfacon. La akvo nun fluis de bordo al bordo, sed tra la klara akvo la kupolo ankoraux estis videbla kaj la domoj de la Premloj povis esti neklare vidataj tra la vitrajxoj. "Bone!" kriis la Ple-diko, kiu antauxe armis cxiujn siajn sekvantojn kaj kunportis du kuprajn ujojn, kiujn li zorge metis sur la teron apud si. "Se Ku-i-o volas kasxi sin anstataux batali nia tasko estos facila, cxar en unu el cxi tiuj kupraj ujoj mi havas suficxan venenon por mortigi cxiu fisxon en la lago." "Do mortigu ilin dum ni havas suficxan tempon, kaj ni povos poste reiri hejmen," konsilis unu el la cxefoficiroj. "Ankoraux ne," kontrauxdiris la Ple-diko. "La Regxino de la Premloj defiis min, kaj mi volas superforti sxin kaj ankaux detrui sxian magion. Sxi transformis mian povran edzinon en Oran Porkon, kaj mi nepre devas vengxi tion, negrave kion alian ni faros." "Atentu!" subite kriis la oficiroj, indikante la lagon; "io tuj okazos." De la subakva kupolo pordo malfermigxis kaj io nigra elpafigxis rapide en la akvon. La pordo tuj fermigxis post gxi kaj la nigrajxo nagxis tra la akvo, sen levigxi al la surfaco, rekte celante la lokon kie staras la Platkapuloj. * * * * * * * * "Kio estas?" Doroteo demandis al Lordino Auxreks. "Jen unu el la submaraj sxipoj de la Regxino," estis la respondo. "Gxi estas tute fermita, kaj povas movigxi sub la akvo. Ku-i-o havas plurajn tiajn boatojn, ili estas logxigataj en cxambretoj en la kelo sub nia vilagxo. Kiam la insulo estas subakva, la Regxino uzas tiujn boatojn por atingi la bordon, kaj mi kredas ke sxi nun intencas batali la Platkapulojn per ili." La Ple-diko kaj lia popolo sciis nenion pri la submarsxipoj de Ku-i-o, do ili rigardis surprizate dum la subakva boato proksimigxis al ili. Kiam gxi estis tute proksima al la bordo gxi levigxis al la surfaco kaj la supro apartigxis kaj retrenkusxigxis, montrante boaton plenan de armitaj Premloj. Cxe la kapo estis la Regxino, staranta en la pruo kaj tenanta en unu mano buklon de magia sxnuro kiu brilis kiel argxento. La boato ekhaltis kaj Ku-i-o retiris sian brakon por jxeti la argxentan sxnuron al la Ple-diko kiu nun estis nur unu-du metrojn for de sxi. Sed la ruza estro de la Platkapuloj rapide komprenis la dangxeron kaj antaux ol la Regxino povis jxeti la sxnuron li kaptis kupran ujon kaj jxetis gxian enhavon rekte sur sxian vizagxon! CxAPITRO 11 Regxino Ku-i-o lasis fali la sxnuron, sxanceligxis kaj falis kapantauxen en la akvon, subakvigxante, dum la Premloj en la submarsxipoj estis tro perpleksaj por helpi sxin kaj nur rigardadis la ondetojn en la akvo kie sxi malaperis. Post momento levigxis al la surfaco bela Blanka Cigno. Tiu Cigno estis tre granda, tre graciforma, kaj dissxutitaj tute sur gxiaj blankaj plumoj estis etaj diamantoj, tiom dense amasigitaj ke dum la radioj de la matena suno falis sur ilin la tuta korpo de la Cigno brilis kiel unu brilianto. La kapo de la Diamanta Cigno havis bekon el polurita oro kaj gxiaj okuloj estis du brilantaj ametistoj. "Hura!" kriis la Ple-diko dancante supren kaj suben pro figxojo. "Mia povra edzino, Rora, finfine estas vengxita. Vi faris el sxi Oran Porkon, Ku-i-o, kaj nun mi faris el vi Diamantan Cignon. Flosu sur via lago eterne, se vi volas, cxar viaj palmopiedoj ne plu povas fari magion kaj vi estas senpova kiel la Porko kiun vi faris el mia edzino!" "Fiulo! Acxulo!" kvakis la Diamanta Cigno. "Vi punigxos pro tio. Ho, kia malsagxulo mi estis kiam mi permesis ke vi sorcxu min!" "Malsagxulo vi estis, kaj malsagxulo vi estas!" ridis la Ple-diko, dancante freneze pro sia gxojo. Kaj tiam li senzorge renversis la alian kupran ujon per sia kalkano kaj gxia enhavo versxigxis sur la sablon kaj perdigxis tuttute. La Ple-diko ekhaltis kaj rigardis la renversitan ujon kun malfelicxa mieno. "Domagxe--domagxe!" li krietis malgxoje. "Mi perdis la venenon per kiu mi intencis mortigi la fisxojn, kaj mi ne povos fari pli cxar nur mia edzino sciis la sekreton, kaj sxi nun estas malsagxa Porko kaj forgesis sian tutan magion." "Tre bone," diris la Diamanta Cigno malestime, dum sxi flosis sur la akvo kaj nagxis gracie tien kaj tien. "Gxojigas min vidi vin malsukcesi. Via puno nur komencigxas, cxar kvankam vi sorcxis min kaj forprenis mian sorcxopovon vi ankoraux devos pritrakti la tri magiajn fisxojn, kaj finfine ili detruos vin, kredu tion." La Ple-diko rigide rigardis la Cignon dum momento. Poste li kriis al siaj soldatoj: "Pafu sxin! Pafu la senrespektan birdon!" Ili pafis kelkajn sagojn je la Diamanta Cigno, sed sxi plongxis sub la akvon kaj la jxetajxoj falis senutile. Kiam Ku-i-o levigxis al la surfaco sxi estis tre malproksima de la bordo kaj sxi rapide nagxis trans la lagon al kie neniu sago aux lanco povus trafi sxin. La Ple-diko frotis sian mentonon kaj konsideris kion sekve fari. Proksime flosis la submarsxipo en kiu la Regxino venis, sed la Premloj en gxi ne sciis kion fari. Eble ili ne bedauxris ke ilia kruela mastrino transformigxis en Diamantan Cignon, sed la transformo lasis ilin tute senhelpaj. La subakvan boaton funkciigis ne mekanismo sed certaj mistikaj vortoj parolitaj de Ku-i-o. Ili ne sciis kiel subakvigi gxin, aux kiel rekovri sin per la akvimuna kovrilo, aux kiel reveturigi la boaton al la kastelo, aux devigi gxin eniri la malgrandan kelan cxambron kie gxi kutime estis logxigata. Efektive, ili nun estis elsxlositaj el la Granda Kupolo kaj ne povis reeniri. Do unu el la velistoj kriis al la Plejsupera Diktatoro de la Platkapuloj, dirante: "Bonvolu kapti nin kaj preni nin al via monto, kaj mangxigi kaj gardi nin, cxar ni havas nenian logxlokon." La Ple-diko ridis kaj respondis: "Neniel. Mi ne volas gxeni min per prizorgado de aro da stultaj Premloj. Restu kie vi estas, aux iru kien vi volas, sed nepre fortenu vin de nia monto." Li turnis sin al siaj soldatoj kaj pludiris: "Ni konkeris Regxinon Ku-i-on kaj faris el sxi senpovan Cignon. La Premloj estas sub akvo kaj ili restu tie. Do, sukcesinte per la milito, ni reiru al nia hejmo kaj gaju kaj festenu, cxar post multaj jaroj ni pruvis ke la Platkapuloj estas pli povaj kaj pli potencaj ol la Premloj." Do la Platkapuloj formarsxis kaj trairis la vicon de palmoj kaj reiris al sia monto, kie la Ple-diko kaj kelkaj liaj oficiroj festenis kaj cxiuj aliaj devis servi ilin. "Mi bedauxras ke ni ne povas mangxi rostitan porkajxon," diris la Ple-diko, "sed cxar nia sola porko estas el oro, ni ne povas mangxi sxin. Kaj, ankaux, la Ora Porko hazarde estas mia edzino, kaj ecx se sxi ne estus el oro mi certas ke sxi estus tro malmola por mangxo." CxAPITRO 12 Kiam la Platkapuloj jam foriris la Diamanta Cigno renagxis al la boato kaj unu el la junaj Premloj nomita Ervik diris al sxi fervore: "Kiel ni reiros al la insulo, via Mosxto?" "Cxu mi ne estas bela?" demandis Ku-i-o, arkigante sian kolon gracie kaj etendante siajn diamantokovritajn flugilojn. "Mi povas vidi min spegulata en la akvo, kaj mi certas ke neniu birdo nek besto, nek homo estas egale belega kiel mi!" "Kiel ni reiros al la insulo, via Mosxto?" urgxe demandis Ervik. "Kiam mia famo disvastigxos tra la lando, oni veturos el cxiuj partoj de cxi tiu lago por rigardi mian belecon," diris Ku-i-o, skuante siajn plumojn por scintiligi la diamantojn pli forte. "Sed, via Mosxto, ni devas hejmeniri kaj ni ne scias kiel iri tien," Ervik persistis. "Miaj okuloj," komentis la Diamanta Cigno, "estas mirinde bluaj kaj brilantaj kaj cxarmos cxiujn rigardantojn." "Diru al ni kiel funkciigi la boaton--kiel reiri al la insulo," petegis Ervik kaj la aliaj kriis same urgxe: "Diru al ni, Ku-i-o; diru al ni!" "Mi ne scias," respondis la Regxino sen interesigxo. "Vi estas magiistino, sorcxistino tre sperta!" "Kompreneble tia mi estis, kiam mi estis knabino," sxi diris, klinante sian kapon super la klaran akvon por vidi sian speguligxon per gxi; "sed nun mi forgesis cxiajn stultajxojn kia magio. Cignoj estas pli belaj ol knabinoj, precipe kiam ili estas sursxutitaj per diamentoj. Cxu vi ne opinias?" Kaj sxi gracie fornagxis, kaj sxajne al sxi tute ne gravis cxu aux ne ili respondis. Evrik kaj liaj akompanantoj estis senesperaj. Ili komprenis klare ke Ku-i-o ne povas aux ne volas helpi ilin. La eksregxino ne plu atentas pri sia insulo, sia popolo, nek sia mirinda magio; sxin interesas nur admiri sian propran belecon. "Vere," diris Ervik, malgajavocxe, "la Platkapuloj venkis nin!" * * * * * * * * Kelkajn el tiuj eventoj vidis Ozma kaj Doroteo kaj Lordino Auxreks, kiuj foriris el la domo kaj proksimigxis al la vitro de la kupolo, por vidi kio okazas. Multaj Premloj ankaux pusxis sin kontraux la kupolon, demandante al si kio sekve okazos. Kvankam ilia vidpovo estis iom malklarigita de la akvo kaj la neceso suprenrigardi angule, ili observis la cxefajn partojn de la dramo okazanta supre. Ili vidis la submarsxipon de Regxino Ku-i-o veni al la surfaco kaj malfermigxi; ili vidis la Regxinon stari rekte por jxeti sian magian sxnuron; ili vidis sxian subitan transformigxon en Diamantan Cignon, kaj krio de mirego auxdigxis el la Premloj en la kupolo. "Bone!" firme diris Doroteo. "Mi malamas tiun maljunulon Ple-diko, sed mi gxojas ke Ku-i-o punigxis." "Okazis misfortunego!" kriis Lordino Auxreks, premante siajn manojn sur sian koron. "Jes," akordis Ozma, kapgestante penseme; "la misfortuno de Ku-i-o estos katastrofo por sxia popolo." "Kial vi diras tion?" demandis Doroteo surprizite. "Sxajnas al mi ke la Premloj estas bonfortunaj, ili ja perdis sian kruelan Regxinon." "Se nur temus pri tio vi pravus," respondis Lordino Auxreks; "kaj se la insulo estus super la akvo ne estus tiom grave. Sed jen ni cxiuj, sur la fundo de la lago, enkarcerigitaj en cxi tiu kupolo." "Cxu vi ne povas levi la insulon?" demandis Doroteo. "Ne. Nur Ku-i-o sciis kiel fari tion," estis la respondo. "Ni provu," insistis Doroteo. "Se eblas subenigi gxin, do eblas suprenigi gxin. La mekanismo restas cxi tie, mi supozas." "Jes; sed la mekanismo funkcias per magio, kaj Ku-i-o rifuzis konigi al iu el ni sian sekretan povon." La vizagxo de Doroteo seriozigxis; sed sxi pensadis. "Ozma mastras multan magion," sxi diris. "Sed ne tian magion," Ozma respondis. "Cxu vi ne povos lerni gxin, rigardante la mekanismon?" "Bedauxrinde ne, mia kara. Tute ne temas pri femagio, temas pri sorcxado." "Nu," diris Doroteo, turnante sin al Lordino Auxreks, "vi diris ke ekzistas aliaj sub-sub-maraj boatoj. Ni eniru unu el ili, kaj jxetigxu al la surfaco de la akvo, samkiel Ku-i-o, kaj tiel ni eskapu. Kaj poste ni povos helpi savi cxiujn Premlojn cxi tie." "Neniu scias funkciigi la subakvajn boatojn escepte de la Regxino," deklaris Lordino Aureks. "Cxu ne ekzistas pordo aux fenestro en cxi tiu kupolo kiun ni povus malfermi?" "Ne ekzistas, kaj se ja ekzistus, la akvo enrapidus por plenigi la kupolon kaj ni ne povus eliri." "La Premloj," diris Ozma, "ne povus droni; ili nur malsekigxus kaj saturigxus kaj en tia stato ili estus tre malkomfortaj kaj malfelicxaj. Sed vi estas mortipova, Doroteo, kaj se via Magia Zono protektus vin kontraux morto vi devus kusxi eterne sur la fundo de la lago." "Ne, mi preferus rapide morti," asertis la knabineto. "Sed estas pordoj en la kelo kiuj malfermigxas--por ellasi la pontojn kaj la boatojn--kaj tio ne plenigus la kupolon per akvo, cxu?" "Tiuj pordoj malfermigxas nur per magia vorto, kaj nur Ku-i-o scias la vorton direndan," diris Lordino Auxreks. "Jadi!" kriis Doroteo, "la magio de tiu fia Regxino fiaskigas cxiujn miajn eskapoplanojn. Mi devos cedi al vi, Ozma, vi savu nin!" Ozma ridetis, sed sxia rideto ne estis gaja kiel kutime. La Princino de Oz trovis sin frontata de serioza problemo, kaj kvankam sxi tute ne pensis senesperigxi sxi agnoskis ke la Premloj kaj ilia insulo, kaj ankaux Doroteo kaj sxi mem, renkontas gravegan problemon kaj se sxi ne povos trovi rimedon por savi ilin ili estos perditaj por la Lando Oz dum la tuta estonteco. "Dum tia dilemo," diris sxi, medite, "oni nenion gajnas per troa rapido. Zorgoplena pensado eble helpos nin, kaj ankaux la sinsekvo de eventoj. Cxiam povas okazi tio kion oni ne anticipas, kaj senlamenta pacienco estas pli bona ol nepripensita ago." "Bone," respondis Doroteo; "pensu lante, Ozma; ne necesas rapidi. Cxu ni matenmangxu, Lordino Auxreks?" Ilia gastigantino rekondukis ilin al la domo, kie sxi ordonis al siaj tremantaj servistoj prepari kaj prezenti la matenmangxon. Cxiuj Premloj timis kaj maltrankvilis pro la transformigxo de ilia Regxino en cignon. Ku-i-on ili timis kaj malamis, sed ili dependis de sxia magio por konkeri la Platkapulojn kaj nur sxi povus relevi ilian insulon al la surfaco de la lago. Antaux ol finigxis la matenmangxo pluraj auxtoritataj Premloj venis al Auxreks por peti sxian konsilon kaj por demandadi al Princino Ozma, pri kiu ili sciis nur ke sxi pretendas esti feino kaj la Reganto de la tuta lando, inkluzive de la Lago de la Premloj. "Se vi diris la veron al Regxino Ku-i-o," ili diris al sxi, "vi estas nia lauxrajta estrino, kaj ni povas dependi de vi por ke ni savigxu el cxia problemo." "Mi klopodos efektivigi tion," Ozma gracie certigis ilin, "sed memoru ke la feoj ricevis povon alporti komforton kaj felicxon al cxiu petanto. Kontrauxe, magio kian konis kaj uzis Ku-i-o estas kontrauxlegxa sorcxado kaj sxiaj artoj estas tiaj kiajn neniu feo akceptus uzi. Tamen, kelkfoje necesas konsideri malbonon por efektivigi bonon, kaj eble per studo de la iloj kaj sorcxoj de Ku-i-o mi povos savi nin. Cxu vi promesas akcepti min kiel vian Reganton kaj obei cxiun mian ordonon?" Ili volonte promesis. "Nu," pludiris Ozma, "mi iros al la palaco de Ku-i-o kaj alproprigos gxin. Eble mi trovos ion utilan tie. Intertempe diru al cxiuj Premloj ke ili tute ne timu, ili paciencu. Ili reiru al siaj hejmoj kaj agu normale. La perdigxo de Ku-i-o eble montrigxos ne misfortuno sed beno." Tiu parolo eksterordinare gajigis la Premlojn. Vere, ili povis dependi de neniu nun alia ol Ozma, kaj malgraux ilia dangxera pozicio iliaj koroj senpezigxis pro la transformigxo kaj malcxeesto de ilia Regxino kruela. Ili venigis sian latunan bandon kaj granda procesio eskortis Ozman kaj Doroteon al la palaco, kie cxiuj eksservistoj de Ku-i-o fervoris servi ilin. Ozma ankaux invitis Lordino Auxreks logxi en la palaco, cxar sxi sciis cxion pri la Premloj kaj ilin insulo kaj ankaux estis favorita de la eksregxino, do sxiaj konsilo kaj informo nepre montrigxus valoraj. Ozman iom cxagrenis sxiaj trovoj en la palaco. Unu cxambro de la privata cxambraro de Ku-i-o estis tute dedicxita al la uzado de sorcxado, kaj tie estis nenombreblaj kuriozaj iloj kaj ujoj da sxmirajxoj kaj boteloj da trinkajxoj sur kiuj estis etiketoj kun kuriozaj nomoj, kaj strangaj masxinoj kies utilon Ozma ne povis diveni, kaj peklitaj bufoj kaj helikoj kaj lacertoj, kaj breto da libroj skribitaj per sango, sed en lingvo kiun ne konis la Regantino de Oz. "Mi ne komprenas," diris Ozma al Doroteo, kiu akompanis sxin dum la sercxo, "kiel Ku-i-o sciis uzi la magiilojn kiujn sxi sxtelis de la tri Adeptaj Sorcxistinoj. Krome, laux cxiuj raportoj tiuj Adeptoj uzis nur bonan sorcxadon, kia helpas la popolon, sed Ku-i-o faris nur malbonan. "Eble sxi uzis la bonajn ilojn por malbonaj celoj?" sugestis Doroteo. "Jes, kaj per la scio gajnita Ku-i-o sendube inventis multajn malbonilojn tute nekonatajn de la bonaj Adeptoj, kiuj nun estas fisxoj," aldonis Ozma. "Estas domagxe ke la Regxino tenis siajn sekretojn tiom zorge gardataj, cxar nur sxi mem povus uzi iun el cxi tiuj strangaj ajxoj konservataj en cxi tiu cxambro." "Cxu eble ni povos kapti la Diamantan Cignon kaj devigi sxin diri al ni la sekretojn?" demandis Doroteo. "Ne; ecx se ni povus kapti sxin, Ku-i-o jam forgesis cxian magion kiun iam sxi sciis. Sed krom se ni mem povus eskapi el cxi tiu kupolo ni ne povus kapti la Cignon, kaj se ni ja eskapus ne utilus al ni la magio de Ku-i-o." "Estas vere," agnoskis Doroteo. "Sed--jen, Ozma, jen bona ideo! Ni kaptu la tri fisxojn--la oran kaj la argxentan kaj la bronzan, kaj vi retransformu ilin en iliajn naturajn formojn, kaj tiam la tri Adeptoj povos savi nin el cxi tie." "Vi ne estas tre praktika, Doroteo kara. Estus egale malfacile por ni kapti la tri fisxojn, el cxiuj aliaj fisxoj en la lago, kiel kapti la Cignon." "Sed se ni povus, tio helpus nin pli ol kapti la Cignon," persistis la knabineto. "Estas vere," respondis Ozma, ridetante pro la fervoro de sxia amikino. "Vi elpensu rimedon por kapti la fisxojn, kaj mi promesas ke kiam vi kaptis ilin mi redonos al ili iliajn gxustajn formojn." "Mi scias ke vi kredas ke mi ne povos," respondis Doroteo, "sed mi intencas klopodi." Sxi foriris el la palaco kaj iris al loko kie sxi povis rigardi tra klara vitrajxo de la kupolo en la cxirkauxantan akvon. Tuj sxin interesis la kuriozaj vidajxoj kiuj renkontis sxiajn okulojn. La Lago de la Premloj logxigis multaspecajn kaj multadimensiajn fisxojn. La akvo estis tiom travidebla ke la knabino povis vidi longadistance kaj la fisxoj tiom proksimigxis al la vitro de la kupolo ke kelkfoje ili ecx tusxis gxin. Sur la blanka sablo cxe la fundo de la la lago estis asterioj, omaroj, kraboj kaj multaj sxelfisxoj strangaformaj kaj kun sxeloj belege buntaj. La akvoplantaro estis brilkolora kaj al Doroteo aspektis belega gxardeno. Sed plej interesis la fisxoj. Kelkaj estis grandaj kaj pigraj, flosante aux kusxante ripoze kaj nur movetante siajn nagxilojn. Multaj kun grandaj rondaj okuloj rigardis rekte la knabinon dum sxi rigardadis ilin kaj Doroteo demandis al si cxu ili povos auxdi sxin tra la vitro se sxi parolos al ili. En Oz, kie cxiuj bestoj kaj birdoj kapablas paroli, ankaux multaj fisxoj kapablas paroli, sed kutime ili estas multe pli stultaj ol birdoj kaj bestoj cxar ili malrapide pensas kaj scias malmulton pri kiu paroli. En la Lago de la Premloj la fisxoj malgrandaj estis pli aktivaj ol la grandaj kaj nagxis rapide en kaj el inter la svingigxantaj marherboj, kvazaux havante gravajn taskojn kaj devante rapidi. Doroteo esperis trovi la oran kaj argxentan kaj bronzan fisxojn inter la malgrandaj specioj. Sxi opiniis ke versxajne ili restos en grupo, restante kunuloj nun kiel antauxe kiam ili havis siajn naturajn formojn, sed tiom da fisxoj konstante preterpasis, kaj la sceno sxangxigxis cxiumomente, ke sxi ne estis certa ke sxi rimarkus ilin ecx se ili videbligxus. Sxiaj okuloj ne povis cxiudirekte rigardi kaj la sercxataj fisxoj eble estas aliflanke de la kupolo, aux tre malproksime en la lago. "Eble, cxar ili timis Ku-i-on, ili kasxis sin ie, kaj ne scias ke ilia malamiko transformigxis," sxi pensis. Sxi rigardadis la fisxojn longatempe, gxis sxi tiom malsatis ke sxi reiris al la palaco por luncxo. Sed sxi ne perdis sian kuragxon. "Cxu ion novan vi trovis, Ozma?" sxi demandis. "Ne, kara. Cxu vi trovis la tri fisxojn?" "Ankoraux ne. Sed mi havas nenion pli bonan por fari, Ozma, do mi intencas reiri kaj denove rigardadi." CxAPITRO 13 Glinda la Bona, en sia palaco en la Lando de la Kveluloj, devis atenti multajn aferojn, cxar sxi ne nur kontrolis la teksadon kaj brodadon faratan de sxia aro da knabinoj, kaj helpis cxiujn kiuj venis al sxi petante helpon--ne nur homojn sed ankaux bestojn kaj birdojn--sed sxi ankaux estis fidela studanto de la sorcxartoj kaj sxi uzis multan tempon en sia Laboratorio de Magio, kie sxi strebis trovi kuracilon por cxiu misajxo kaj perfektigi sian lertecon pri magio. Tamen sxi ne forgesis rigardi en la Granda Arkivo-Libro cxiutage por trovi cxu menciigxas la vizito de Ozma kaj Doroteo al la Sorcxita Monto de la Platkapuloj kaj la Magia Insulo de la Premloj. La Arkivo informis sxin ke Ozma atingis la monton, ke sxi eskapis, kun sia akompanantino, kaj iris al la Insulo de la Premloj, kaj ke Regxino Ku-i-o subakvigis la insulon tiel ke gxi estis tute sub akvo. Sekvis la deklaro ke la Platkapuloj venis al la lago por veneni la fisxojn kaj ke ilia Plejsupera Diktatoro transformis Regxinon Ku-i-o en cignon. Neniuj aliaj detaloj aperis en la Granda Libro do Glinda ne sciis ke cxar Ku-i-o forgesis sian magion neniu el la Premloj sciis kiel relevi la insulon al la surfaco. Do Glinda ne maltrankviligxis pri Ozma kaj Doroteo gxis unu matenon, dum sxi sidis kun siaj knabinoj, eksonoris subite la granda alarmilo. Tio estis tiom nekutima ke cxiu knabino ektremis kaj ecx la Sorcxistino mem dum momento ne povis pensi kion signifas la alarmo. Sed post hezito sxi memoris la ringon kiun sxi donis al Doroteo kiam sxi foriris de la palaco por komenci sian entreprenon. Donante la ringon Glinda avertis la malgrandan knabinon ne uzi gxiajn magiajn povojn krom se sxin kaj Ozma frontas vera dangxero, sed tiuokaze sxi turnu gxin sur sia fingro unufoje dekstren kaj unufoje maldekstren kaj eksonoros la alarmilo de Glinda. Do la Sorcxistino nun sciis ke dangxero minacas sxian amatan Regantinon kaj Princinon Doroteon, kaj sxi rapidis al sia magicxambro por sercxi informon pri kia dangxero temas. La respondo al sxia demando ne estis tre kontentiga, cxar gxi diris nur: "Ozma kaj Doroteo estas kaptitoj en la granda Kupolo de la Insulo de la Premloj, kaj la Kupolo estas sub la akvo de la lago." "Cxu Ozma kapablas levi la insulon al la surfaco?" demandis Glinda. "Ne," estis la respondo, kaj la Arkivo rifuzis diri pli, nur ke Regxino Ku-i-o, la sola persono kapabla komandi ke la insulo levigxu, estis transformita de la Platkapulo Ple-diko en Diamantan Cignon. Glinda konsultis la pasintajn arkivojn pri la Premloj en la Granda Libro. Post diligenta sercxo sxi trovis ke Ku-i-o estas potenca sorcxistino, kiu gajnis la plejparton de sia potenco per perfida transformo de la Adeptoj de Magio, kiuj vizitadis sxin, en tri fisxojn--oran, argxentan kaj bronzan--kaj post tio sxi jxetigis ilin en la lagon. Glinda meditis zorge pri tiu informo kaj decidis ke iu devos iri helpi Ozman. Kvankam ne necesis multe rapidi, cxar Ozma kaj Doroteo povus vivi longatempe en subakva kupolo, estis evidente ke ili ne povos eliri krom se iu povos levi la insulon. La Sorcxistino trasercxis cxiujn siajn receptojn kaj sorcxolibrojn, sed ne povis trovi magion kapablan levi subakvigitan insulon. Io tia ne estis jam bezonata en sorcxado. Do Glinda faris insuleton, kovritan per vitra kupolo, subakvigis gxin en lageto proksima al la kastelo, kaj eksperimentis provante permagie levi gxin al la surfaco. Sxi faris plurajn eksperimentojn, sed cxiuj fiaskis. Sxajnis tre simpla tasko, tamen sxi ne povis plenumi gxin. Tamen la sagxa Sorcxistino ne perdis sian esperon trovi metodon liberigi siajn amikojn. Fine sxi decidis ke plej bone estos iri al la Lando de la Premloj kaj ekzameni la lagon. Estante tie sxi pli versxajne trovos solvon por la problemo kiu gxenas sxin, kaj povos ellabori planon por savi Ozman kaj Doroteon. Do Glinda alvokis siajn cikoniojn kaj sian aercxaron, kaj dirinte al siaj knabinoj ke sxi entreprenos veturon kaj eble ne revenos baldaux, sxi eniris la cxaron kaj rapide portigxis al la Smeralda Urbo. En la palaco de Princino Ozma la Birdotimigilo nun agis kiel Reganto de la Lando Oz. Estis malmulto kiun li devis fari, cxar cxio pri regado funkciis tre senprobleme, sed li estis preta por okazo kiam io neantauxvidita okazos. Glinda trovis la Birdotimigilon ludanta kroketon kun Trot kaj Betinjo Bobin, du knabinetoj kiuj logxis en la palaco protektate de Ozma kaj kiuj estis intimaj amikoj de Doroteo kaj kiujn amis cxiuj Ozanoj. "Io okazis!" kriis Trot, dum la cxaro de la Sxorcxistino surterigxis apud ili. "Glinda venas cxi tien nur kiam io misa okazos." "Mi esperas ke nenia damagxo okazis al Ozma, aux al Doroteo," diris Betinjo maltrankvile, dum la bela Sorcxistino pasxis el sia cxaro. Glinda proksimigxis al la Birdotimigilo kaj informis lin pri la dilemo kiu trafis Ozman kaj Doroteon kaj sxi pludiris: "Ni nepre savu ilin, iel, Birdotimigilo." "Certe," respondis la Birdotimigilo, stumblante pro kurba paliseto kaj falante pentritvizagx'-al-tere. La knabinoj levis lin kaj frapis la pajlenhavon por regxustaformigi lin, kaj li diris plu, kvazaux nenio okazis: "Sed vi devos diri al mi kion fari, cxar neniam dum mia tuta vivo mi relevis subakvigitan insulon." "Ni devos okazigi Sxtatan Interkonsiligxon kiel eble plej baldaux," proponis la Sorcxistino. "Bonvolu sendi mesagxistojn por alvoki cxiujn konsilistojn de Ozma al cxi tiu loko. Tiam ni povos decidi kiel plej bone agi." La Birdotimigilo ne perdis tempon farante tion. Bonfortune la plej granda parto de la regxaj konsilistoj jam estis en la Smeralda Urbo aux proksime al gxi, do cxiuj kunvenis en la troncxambro de la palaco tiun saman vesperon. CxAPITRO 14 Neniu Reganto iam havis tian strangan varion de konsilantoj kian grupigis cxirkaux sian tronon la Princino Ozma. Efektive, en neniu alia lando povus tiaj mirigaj uloj ekzisti. Sed Ozma amis ilin pro iliaj strangecoj kaj povis fidi cxiun el ili. Unua estis la Stana Lignohakisto. Cxiu parto de li estis stana, brilpolurita. Cxiuj liaj artikoj estis bone oleataj kaj movigxis sengxene. Li portis brilantan hakilon por pruvi sin hakisto, sed malofte li bezonis uzi gxin cxar li logxis en belega stana kastelo en la Lando de la Palpbrumoj en Oz kaj estis Imperiestro de cxiuj Palpbrumoj. La nomo de la Stana Lignohakisto estis Nocxjo Hakisto. Li havis tre bonan menson, sed lia koro ne multe valoris, do li tre zorgis fari nenion malafablan aux vundi ies ajn sentojn. Alia konsilanto estis Cxifoneroj, la Mikscxifona Knabino de Oz, kiu konsistis el gajkolora mikscxifona peplomo gxustaforme tondita kaj plenigita per katuno. Tiu Mikscxifona Knabino estis tre inteligenta, sed tiom plena de sprito kaj petolado ke multaj pli stultaj personoj kredis sxin certe freneza. Cxifoneroj estis gaja cxiam, negrave kiom malgajaj estis la cirkonstancoj, sed sxia ridado kaj bonhumoro valoris por gajigi aliajn personojn kaj en sxiaj lauxsxajne senzorgaj komentoj ofte trovigxis multa sagxeco. Sekvis la Vilulo--vila de la kapo gxis la piedoj, hararo kaj barbo, vestoj kaj sxuoj--sed tre molkora kaj afabla kaj unu el la plej lojalaj subtenantoj de Ozma. Tiktoko cxeestis, kupra ulo en kiu estis mekanismo, tiom lerte konstruita ke li movigxis, parolis kaj pensis per tri apartaj horlogxmekanismoj. Tiktoko estis tre fidinda cxar li cxiam faris precize tion por kio liaj risortoj estis strecxitaj, sed lia risortomekanismo emis malstrecxigxi de tempo al tempo kaj tiuokaze li restis tute senpova gxis kiam iu restrecxis la risortojn. Alispeca persono estis Jocxjo Kukurbokapo, unu el la plej malnovaj amikoj de Ozma kaj sxia akompananto dum multaj aventuroj. La korpo de Jocxjo estis tre kruda kaj mallerta, cxar gxin konsistigis arbobrancxoj tre diversdimensiaj, artikigitaj per lignaj kejloj. Sed gxi estis fortika korpo kaj ne rompigxema aux trivigxema, kaj vestite la korpo ne tiom vidigis sian krudecon. La kapo de Jocxjo Kukurbokapo estis, kiel vi divenis, matura kukurbo, kies okuloj, nazo kaj busxo estis cxizitaj en unu flanko. La kukurbo estis poziciigita sur la ligna kolo de Jocxjo kaj emis flankenturnigxi aux retrenturnigxi kaj tiuokaze li devis rektigi gxin per siaj lignaj manoj. La plej gxena aspekto de la naturo de tia kapo estis ke gxi ne bone konservigxis kaj nepre putris post iom da tempo. Do la cxefokupo de Jocxjo estis kulturi kampon de belaj kukurboj cxiujare, kaj cxiufoje antaux ol lia malnova kapo putris li elektis fresxan kukurbon de la kampo kaj cxizis la vizagxon sur gxi tre zorge, kaj tenis gxin preta por lauxbezone anstatauxi la malnovan kapon. Ne cxiam li samaspektigis gxin kiam li cxizis, do liaj amikoj neniam sciis precize kia esprimo trovigxos sur lia vizagxo. Sed ne eblis ne rekoni lin, cxar li estis la sola vivanta kukurbokapa persono en la Lando Oz. Unukrura velisto estis membro de la konsilantaro de Ozma. Lia nomo estis Kap'tano Vilcxjo kaj li venis al la Lando Oz kun Trot, kaj estis bonvenigata pro siaj lerteco, honesteco kaj bonhumoro. Li uzis lignan kruron por anstatauxi la kruron perditan kaj estis granda amiko de cxiuj infanoj en Oz cxar li povis cxizi cxiajn ludilojn el ligno per sia granda posxtrancxilo. Profesoro M. P. Sxancel-Insekto, P. E., estis alia membro de la konsilantaro. La "M. P." signifis Multe Pligrandigita, cxar la Profesoro iam estis malgranda insekto, kiu per lenso pligrandigxis gxis li farigxis granda kiel homo kaj de tiam restis tia. La "P. E." signifis ke li estis Plene Edukita. Li estis la estro de la Regxa Atletika Kolegio de Princino Ozma, kaj por ke la studentoj ne bezonu studi kaj tiel perdi multan tempon kiun ili povus alie dedicxi al atletikaj sportoj, kiaj futbalo, basbalo, kaj similaj, Profesoro Sxancel-Insekto inventis la famajn Edukajn Pilolojn. Kiam studento en la kolegio englutis Geografian Pilolon, li tuj sciis sian geografian lecionon; kiam li prenis Literuman Pilolon li tuj sciis sian literuman lecionon, kaj Aritmetika Pilolo kapabligis la studenton fari cxian kalkulon sen bezono pripensi gxin. Tiuj utilaj piloloj tre popularigis la kolegion kaj instruis lecionojn al la knaboj kaj knabinoj de Oz kiel eble plej facile. Malgraux tio, Profesoro Sxancel- Insekto ne estis multe amata ekster sia kolegio, cxar li estis aroganta kaj tiom admiris sin kaj fanfaronis pri sia lerteco kaj konstanta lernado, ke neniu volis amikigxi kun li. Tamen Ozma trovis lin valora en la konsilantaro. Eble la plej bele vestita el cxiuj cxeestantoj estis giganta rano tiom granda kiom homo, nomata la Ranulo, fama pro siaj sagxaj paroloj. Li venis al la Smeralda Urbo el la Lando de la Jipoj en Oz kaj estis honora gasto. Lia longabaska jako estis el veluro, lia vesxto el sateno kaj lia pantalono el plejaltkvalita silko. Diamantaj bukoj estis sur liaj sxuoj kaj li portis orkapan bastonon kaj altan silkan cxapelon. Cxiuj brilaj koloroj reprezentigxis en lia ricxa vestaro, tiel ke trosxargxis la okulojn longatempe rigardi lin, se oni ne kutimigxis al lia brila eleganteco. La plej sukcesa kultivisto en la tuta Oz estis Onklo Henriko, kiu estis onklo de Doroteo mem, kaj kiu nun logxis proksime al la Smeralda Urbo kun sia edzino Onklino Em. Onklo Henriko instruis al la Ozanoj kulturi la plej bonajn legomojn kaj fruktojn kaj grenojn kaj multe utilis al Ozma lia helpo plenplenigi la Regxajn Grenmagazenojn. Ankaux li estis konsilanto. Mi mencias kiel la lastan la malgrandan Sorcxiston de Oz cxar li estis la plej grava persono en la Lando Oz. Li ne estis grandadimensia persono, sed li estis granda persono rilate al potenco kaj inteligento kaj duaranga nur kompare kun Glinda la Bona rilate al cxiuj mistikaj magiartoj. Glinda instruis lin, kaj nur la Sorcxisto kaj la Sorcxistino lauxlegxe rajtis sorcxadi, kaj ili sorcxis nur boncele kaj por la bono de la popolo. La Sorcxisto ja ne estis belaspekta sed estis agrable rigardi lin. Lia kalva kapo estis tiom brila kiom se oni lakus gxin; cxiam estis gaja scintilo en liaj okuloj kaj li estis vigla kiel juninfano. Doroteo diras ke la Sorcxisto ne scias tiom kiom Glinda nur cxar Glinda ne instruis al li cxion kion sxi scias, sed kion scias la Sorcxisto li scias tre bone kaj sekve li faras tre rimarkindajn magiagojn. La dek menciitaj personoj kunvenis, kun la Birdotimigilo, en la troncxambro de Ozma, tuj post la vespermangxo, kaj la Sorcxistino diris al sxi cxion sciatan pri la misfortuno de Ozma kaj Doroteo. "Kompreneble ni devas savi ilin," sxi dauxrigis, "kaj ju pli baldaux ili savigxos des pli ili gxojos, sed ni nunmomente devas decidi kiel savi ilin. Tial mi kunvokis vin por konsiloj." "Plej facile," komentis la Vilulo, "estas relevi la subakvigitan insulon de la Premloj al la surfaco de la akvo." "Diru al mi la kielon," diris Glinda. "Mi ne scias kiel, via Mosxto, cxar mi neniam levis subakvigitan insulon." "Eble ni cxiuj iru sub gxin kaj levu," proponis Profesoro Sxancel-Insekto. "Kiel ni iru sub gxin kiam gxi kusxas sur la fundo de la lago?" demandis la Sorcxistino. "Eble ni povus jxeti sxnuron cxirkaux gxin kaj tiri gxin al la bordo," diris Jocxjo Kukurbokapo. "Kial ne pumpi la akvon el la lago?" proponis la Mikscxifona Knabino ridante. "Estu seriozaj!" pledis Glinda. "Jen serioza afero, kaj ni devas serioze pripensi gxin." "Kiom granda estas la lago kaj kiom granda estas la insulo?" estis la demando de la Ranulo. "Neniu el ni scias, cxar neniu el ni estis tie." "Tiukaze," diris la Birdotimigilo, "sxajnas al mi ke necesas ke ni iru al la lando de la Premloj kaj zorge ekzamenu gxin." "Tute vere," akordis la Stana Lignohakisto. "Ni cxi-u-ka-ze de-vos i-ri ti-e-n," komentis Tiktoko per sia spasmeca masxinvocxo. "Do demandendas kiuj el ni iru, kaj kiom?" diris la Sorcxisto. "Mi, kompreneble," deklaris la Birdotimigilo. "Kaj mi," diris Cxifoneroj. "Mi sxuldas al Ozma ke mi iru," asertis la Stana Lignohakisto. "Mi ne povus forresti, sciante ke nia amata Princino estas endangxerigata," diris la Sorcxisto. "Cxiu el ni sentas tiel," Onklo Henriko diris. Fine senescepte cxiuj decidis iri al la Lando de la Premloj, kaj Glinda kaj la malgranda Sorcxisto gvidos ilin. Magio devas renkonti magion por konkeri gxin, do tiuj du lertaj magiistoj necesis por certigi la sukceson de la ekspedicio. Cxiuj estis pretaj komenci senhezite, cxar neniu havis gravajxojn priatentendajn. Jocxjo surportis nove preparitan Kukurbokapon kaj la Birdotimigilo estis lastatempe replenigita per fresxa pajlo. La mekanismo de Tiktoko bone funkciis kaj la Stana Lignohakisto estis cxiam bone oleumita. "La veturo estos longa," diris Glinda, "kaj kvankam mi povus veturi rapide al la Lando de la Premloj per mia cikonicxaro vi aliaj devos marsxi. Do, cxar ni devas resti kune, mi resendos mian cxaron al mia kastelo kaj ni planos foriri el la Smeralda Urbo morgaux je la sunlevigxo. CxAPITRO 15 Betinjo kaj Trot, kiam ili informigxis pri la savekspedicio, petegis al la Sorcxisto ke ili rajtu partopreni kaj li konsentis. La Vitra Kato, subauxskult- inte la konversacion, ankaux volis kuniri kaj la Sorcxisto ne oponis. Tiu Vitra Kato estis unu el la veraj kuriozajxoj de Oz. Gxin faris kaj vivigis lerta magiisto nomata D-ro Pipt, kiu nun ne plu rajtis fari magion kaj estis ordinara civitano de la Smeralda Urbo. La kato konsistis el travidebla vitro, kaj tra la vitro oni povis klare vidi gxian rubenan koron batadi kaj gxian palrugxan cerbon cxirkauxturnigxadi en la supro de la kapo. La okuloj de la Vitra Kato estis smeraldoj; gxia lanuga vosto estis el sxpinita vitro kaj tre belaj. La rubena koro, kvankam belaspekta, estis malmola kaj malvarma kaj la humoro de la Vitra Kato ja ne estis cxiam agrabla. Gxi malestimis muskaptadon, ne mangxis, kaj estis pigrega. Kiam oni komplimentis la rimarkindan beston pro sxia beleco, sxi estis tre amikema, cxar sxi plej amis admiradon. La palrugxa cerbo cxiam funkciis kaj ilia posedanto vere estis pli inteligenta ol la plej multaj ordinaraj katoj. Tri aliaj aldonoj al la savgrupo farigxis la sekvan matenon, gxuste kiam ili pretis komenci sian veturon. La unua estis malgranda knabo nomata Buton-Brilo, cxar li havis neniun alian memoratan nomon. Li estis bela, brava junuleto, bonkonduta kaj bonhumora, kun nur unu difekto: li konstante perdigxadis. Estas vere ke Buton-Brilo retrovigxis tiom ofte kiom li perdigxis, sed kiam li mankis liaj amikoj ne povis ne maltrankvili pri li. "Unu tagon," auxguris la Mikscxifona Knabino, "li ne retrovigxos, kaj jen estos fino." Sed tio ne maltrankviligis Buton-Brilon, kiu estis tiom senzorga ke sxajne li ne kapablis perdi sian kutimon perdigxi. La dua aldono al la grupo estis Mangxtula knabo proksimume samagxa kiel Buton- Brilo, nomata Ojxo. Ofte li nomigxis "Ojxo la Bonfortuna", cxar bona fortuno trafis lin negrave kien li iris. Li kaj Buton-Brilo estis intimaj amikoj, kvankam tre diversnaturaj, kaj Trot kaj Betinjo amis ilin ambaux. La tria kaj lasta kiu anigxis al la ekspedicio estis grandega leono, unu el la regulaj gardistoj de Ozma kaj la plej grava kaj inteligenta besto en la tuta Oz. Li nomis sin la Malkuragxa Leono, dirante ke cxiu dangxereto timigas lin tiom ke lia koro batas kontraux liajn ripojn, sed cxiu lia konanto sciis ke la timojn de la Malkuragxa Leono akompanas braveco kaj ke negrave kiom li timas li trovas kuragxon por renkonti cxiun dangxeron kiun li renkontas. Ofte li savis Doroteon kaj Ozman de pereo, sed poste li gxemis kaj tremis kaj ploris cxar li tiom timis. "Se Ozma bezonas helpon, mi helpos sxin," diris la granda besto. "Kaj mi suspektas ke vi aliaj bezonos min dum la veturo--precipe Trot kaj Betinjo--cxar vi eble trairos dangxeran parton de la lando. Mi bone konas la sovagxan Landon de la Kveluloj. En gxiaj arbaroj logxas multaj ferocaj bestoj." Ili gxojis cxar la Malkuragxa Leono akompanos ilin, kaj bonspirite la tuta grupo procesie marsxis el la Smeralda Urbo dum la popolo hurais esperante por ili sukceson kaj sekuran revenon kun la amata Regantino. Ili lauxiris alian vojon ol tiun uzitan de Ozma kaj Doroteo, cxar ili trairis la Landon de la Palpbrumoj, norden direkte al Ugabuo. Sed antaux ol atingi tien ili turnis sin maldekstren kaj eniris la Grandan Kvelulan Arbaron, la plej granda necivilizitejo en la tuta Oz. Ecx la Malkuragxa Leono devis konfesi ke li ne konas kelkajn partojn de tiu arbaro, kvankam li ofte vagis inter la arboj, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kiuj estis grandaj veturistoj, tute neniam estis tie. La arbaron ili atingis nur post teda marsxado, cxar kelkaj membroj de la Savekspedicio estis tre mallertaj piede. La Mikscxifona Knabino estis malpeza kiel plumo kaj tre vigla; la Stana Lignohakisto transiris la teron tiel facile kiel Onklo Henriko kaj la Sorcxisto; sed Tiktoko movis sin malrapide kaj la plej eta obstrukco en la vojo haltigis lin gxis la aliaj formovis lin. Ankaux, la risorto- mekanismo de Tiktoko konstante malstrecxigxis, do Betinjo kaj Trot vice restrecxadis gxin. La Birdotimigilo estis pli mallerta sed malpli gxena, cxar kvankam li ofte stumblis kaj falis li povis relevi sin kaj iom da frapado de lia pajloplena korpo rebonigis lian formon. Alia mallertulo estis Jocxjo Kukurbokapo, cxar marsxado skuis lian kapon tiel ke gxi cxirkauxenturnigxis sur lia kolo kaj ofte li konsekvence rigardis malgxustadirekten. Sed la Ranulo prenis brakon de Jocxjo kaj tiam li pli facile sekvis la padon. La ligna kruro de Kap'tano Vilcxjo ne malhelpis lin promenadi flank'-al-flanke kun la aliaj kaj la maljuna velisto povis marsxi egalkapable kiel iu ajn el ili. Kiam ili eniris la arbaron la Malkuragxa Leono komencis gvidi. Ne ekzistis vojo tie por homoj, sed multaj bestoj jam faris proprajn padojn kiujn nur la okuloj de la Leono, sperta pri arbarmarsxado, povis rimarki. Do li antauxiris kaj turnetadis sin por iri tra la arboj, kaj la aliaj sekvis lin unuope, Glinda tuj sekvis la Leonon. Ekzistas dangxeroj en la arbaro, kompreneble, sed dum la giganta Leono gvidis la grupon li fortenis la sovagxajn logxantojn de la necivilizitejo por ke ili ne gxenu la veturantojn. Unufoje, estas vere, enorma leopardo jxetis sin al la Vitra Kato kaj kaptis sxin per siaj potencaj makzeloj, sed rompigxis pluraj liaj dentoj kaj kriegante pro doloro kaj surprizigxo li faligis sian predon kaj malaperis inter la arboj. "Cxu vi estas vundita?" Trot malkviete demandis al la Vitra Kato. "Stultulo!" kriis la kato per malplezura tono; "vitro ne povas vundigxi, kaj mi estas tre solida kaj malfacile rompigxas. Sed min cxagrenas la insultemo de tiu leopardo. Li tute ne respektas belon kaj inteligenton. Se li rimarkus la funkciadon de mia palrugxa cerbo, certe li komprenus ke mi estas tre grava persono kaj ke sovagxa besto nepre ne prenu min per siaj makzeloj." "Ne lasu tion gxeni vin," diris Trot konsole; "mi estas certa ke li ne ripetos la agon." Ili estas preskaux en la centro de la arbaro kaj Ojxo, la Mangxtula knabo, subite diris: "Ho, kie estas Buton-Brilo?" Ili haltis kaj cxirkauxrigardis. Buton-Brilo ne estis kun la grupo. "Jadi," komentis Betinjo. "Versxajne li denove perdigxis!" "Kiam vi lastafoje vidis lin, Ojxo?" demandis Glinda. "Antaux iom longe," respondis Ojxo. "Li marsxis cxe la fino kaj jxetadis brancxerojn je la sciuroj en la arboj. Mi foriris por paroli kun Betinjo kaj Trot, kaj mi jxus rimarkis ke li mankas." "Domagxe," deklaris la Sorcxisto, "cxar tute certe tio devigos nin prokrasti la pluveturon. Ni devas trovi Buton-Brilon antaux ol pluiri, cxar cxi tiu arbaro estas plena de ferocaj bestoj kiuj senhezite dissxirus la knabon." "Sed kion ni faru?" demandis la Birdotimigilo. "Se unu el ni foriros el la grupo por sercxi Buton-Brilon li aux sxi eble farigxos viktimo de la bestoj, kaj se la Leono iros ni ne havos protektanton." "La Vitra Kato povus iri," sugestis la Ranulo. "La bestoj ne povas vundi sxin, kiel ni jam jxus trovis." La Sorcxisto turnis sin al Glinda. "Cxu via sorcxado povus trovi kie estas Buton-Brilo?" li demandis. "Mi kredas ke jes," respondis la Sorcxistino. Sxi vokis al Onklo Henriko, kiu portadis sxian vimenajxan skatolon, ke li portu gxin al sxi, kaj post kiam li obeis sxi malfermis gxin kaj eltiris malgrandan rondan spegulon. Sur la surfacon de la vitro sxi sxutis blankan pulvoron kaj poste forvisxis gxin per sia posxtuko kaj rigardis en la spegulon. Gxi spegulis parton de la arbaro, kaj jen, sub largxe etendigxanta arbo, kusxis Buton-Brilo dormante. Unuflanke de li kauxris tigro, preta salti; aliflanke estis granda griza lupo, gxiaj malkovritaj dentegoj brilis minace. "Jadi!" kriis Trot, rigardante trans la sxultron de Glinda. "Ili kaptos kaj mortigos lin tute certe!" Cxiuj grupigxis cxirkauxe por rigardi la magian spegulon. "Malbone--malbone!" diris la Birdotimigilo lamente. "Rezulto de konstanta perdigxado!" diris Kap'tano Vilcxjo, gxemante. "Poreterna perdigxo!" diris la Ranulo, visxante siajn okulojn per sia purpura silka posxtuko. "Sed kie li estas? Cxu ni povos savi lin?" demandis Ojxo la Bonfortuna. "Se ni scius kie li estas versxajne ni ja povus savi lin," respondis la malgranda Sorcxisto, "sed tiu arbo tiom similas cxiujn aliajn arbojn en la arbaro ke ni ne povas scii cxu gxi estas tre distanca aux tre proksima." "Rigardu Glindan!" kriis Betinjo. Glinda, transdoninte la spegulon al la Sorcxisto, iomete forpasxis kaj nun faras strangajn gestojn per siaj etenditaj brakoj kaj recitas per mallauxtaj, dolcxaj tonoj mistikan sorcxofrazon. La plej multaj el ili rigardis la Sorcxistinon per maltrankvilaj okuloj, malespero cedis al espero ke sxi eble iel povos savi ilian amikon. Tamen la Sorcxisto rigardis la scenon en la spegulo, dum trans lian sxultron rigardis Trot, la Birdotimigilo kaj la Vilulo. Kion ili vidis estis pli stranga ol la gestoj de Glinda. La tigro komencis salti sur la dormantan knabon, sed subite gxi perdis sian kapablon movi sin kaj falis sur la teron tute plata. La griza lupo sxajne ne povis levi siajn piedojn de la tero. Gxi tiris unue unu kruron kaj poste alian, kaj komencis boji kaj lauxte minaci, trovante sin strange nekapabla movi sin de tiu loketo. Ili ne povis auxdi la bojojn kaj minacojn, sed ili povis vidi la busxon de la besto malfermigxi kaj gxiajn dikajn lipojn movigxi. Tamen Buton-Brilo, nur metron for de la lupo, auxdis gxiajn kolerajn kriojn, kiuj vekis lin el lia agrabla dormo. La knabo sidigxis kaj rigardis unue la tigron kaj poste la lupon. Lia vizagxo montris ke dum momento li estis timoplenega, sed li baldaux vidis ke la bestoj tute ne povas proksimigxi al li do li surpiedigxis kaj ekzamenis ilin scivoleme, kun petola rideto sur sia vizagxo. Post tio li intence piedbatis la kapon de la tigro kaj preninte falintan brancxon de arbo li iris al la vulpo kaj forte batadis gxin. Ambaux bestoj estis furiozaj pro tio sed ne povis nomi gxin nemeritita. Buton-Brilo nun jxetis la bastonon al la tero kaj kun la manoj en la posxoj senzorge forvagis. "Nun," diris Glinda, "la Vitra Kato kuru trovi lin. Li estas tiudirekte," indikante la direkton, "sed mi ne scias kiom for. Rapidu kaj rekonduku lin al ni kiel eble plej baldaux." La Vitra Kato ne obeis cxies ordonojn, sed sxi vere timis la grandan Sorcxistinon, do tuj auxdinte la vortojn la kristala besto forrapidis kaj preskaux tuje ne plu estis videbla. La Sorcxisto redonis la spegulon al Glinda, cxar la arbara sceno jam fadis el la vitrajxo. Tiam tiuj kiuj volis ripozi sidigxis por atendi la revenon de Buton- Brilo. Post nelonge li aperis tra la arboj kaj dum li reunuigxis kun siaj amikoj li diris iom plende: "Neniam sendu tiun Vitran Katon por trovi min. Sxi estis tre malgxentila kaj, se ni ne cxiuj scius ke sxi tute ne kapablas dece konduti, mi dirus ke sxi insultis min." Glinda turnis sin severe al la knabo. "Vi kauxzis al ni multan maltrankvilon kaj gxenon," diris sxi. "Nur mia magio savis vin de detruigxo. Mi malpermesas ke vi denove perdigxu." "Kompreneble," li respondis, "ne kulpos mi se mi denove perdigxos; sed ankaux cxifoje ne kulpis mi." CxAPITRO 16 Mi devas nun informi vin pri kio okazis al Ervik kaj la tri aliaj Premloj kiujn ni lasis flosantaj en la fera boato post kiam Regxino Ku-i-o trans-formigxis en Diamantan Cignon per la magio de la Platkapulo Ple-diko. La kvar Premloj cxiuj estis junaj viroj kaj ilia estro estis Erviko. Ku-i-o kunprenis ilin en la boato por helpi sxin se sxi kaptos la cxefon de la Platkapuloj, kion sxi esperis efektivigi per sia argxenta sxnuro. Ili tute ne konis la sorcxarton kiu movis la submarsxipon, do, kiam ili restis flosante sur la lago, ili ne sciis kion fari. Ili ne povis subakvigi la boaton nek reirigi gxin al la subakvigxinta insulo. Mankis kaj remiloj kaj veloj en la boato, kiu ne estis ankrita sed drivis trankvile sur la surfaco de la lago. La Diamanta Cigno ne plu pensis nek volis pensi pri sia popolo. Sxi flosis al la alia flanko de la lago kaj cxiuj alvokojn kaj pledojn de Ervik kaj liaj kunuloj ignoris la vanta birdo. Cxar ili povis fari nenion alian, ili sidis senmove en la boato kaj atendis lauxeble pacience ke iu venu helpi ilin. La Platkapuloj kiuj rifuzis helpi ilin jam reiris al sia monto. Cxiuj Premloj estis enkarceruloj en la Granda Kupolo kaj ne povis helpi ecx sin mem. Kiam venis la vespero, ili vidis la Diamantan Cignon, ankoraux cxe la alia flanko de la lago, marsxi el la akvo sur la sablon, skuante sian diamantornamitan plumaron, kaj poste malaperi inter la arbustoj sercxante ripozejon por la nokto. "Mi estas malsata," diris Ervik. "Mi estas malvarma," diris alia Premlo. "Mi estas laca," diris tria. "Mi timas," diris la lasta el ili. Sed ne utilis al ili plendoj. La nokto estigxis kaj la luno levigxis kaj jxetis argxentan brilon sur la surfacon de la akvo. "Dormu," diris Ervik al siaj kunuloj. "Mi restos veka kaj atentos, cxar eble ni savigxos neanticipite." Do la aliaj tri kusxigxis en la fundo de la boato kaj baldaux profunde dormis. Ervik gardis. Li ripozetis apogante sin sur la pruo de la boato, lia vizagxo proksima al la lunluma akvo, kaj li pensis reveme pri la surprizaj eventoj de la tago kaj demandis al si kio okazos al la enkarceruloj en la Granda Kupolo. Subita eta orfisxo pusxis sian kapon super la surfacon de la lago, ne pli ol kelkajn centimetrojn for de liaj okuloj. Argxentofisxo poste levis sian kapon apud tiu de la orfisxo, kaj momenton poste bronzofisxo levis sian kapon apud la aliaj. La tri fisxoj, en vico, rigardis detaleme per siaj rondaj brilantaj okuloj la mirantajn okulojn de Ervik la Premlo. "Ni estas la tri Adeptoj kiujn Regxino Ku-i-o perfidis kaj fitransformis," diris la orfisxo, gxia vocxo estis mallauxta kaj milda sed klare auxdebla en la silenteco de la nokto. "Mi scias pri la perfida ago de nia Regxino," respondis Ervik, "kaj mi tre bedauxras pro via misfortuno. Cxu vi jam de tiam estas en la lago?" "Jes," estis la respondo. "Mi--mi esperas ke vi estas--nu--komfortaj," balbutis Ervik, kiu ne sciis kion alian diri. "Ni sciis ke iam Ku-i-o renkontos la fatalon kiun sxi plene meritas," deklaris la bronzofisxo. "Ni atendis kaj observis. Nun, se vi promesos helpi nin kaj esti fidela kaj fidinda, vi povos helpi nin regajni niajn naturajn formojn, kaj savi vin kaj via tutan popolon de la dangxeroj kiuj nun minacas vin." "Nu," diris Ervik, "vi povas fidi ke mi faros cxion eblan. Sed mi ne estas sorcxisto, aux magiisto, komprenu." "Ni petas nur ke vi obeu niajn instrukciojn," respondis la argxentofisxo. "Ni scias ke vi estas honesta kaj ke vi servis Ku-i-on nur cxar tio necesis por eskapi sxian koleron. Agu laux niaj ordonoj kaj cxio estos bona." "Mi promesas!" kriis la junulo. "Diru al mi kion mi unue faru." "Vi trovos en la fundo de via boato la argxentan kordon kiu falis el la mano de Ku-i-o kiam sxi transformigxis," diris la orfisxo. "Ligu unu finajxon al la pruo de via boato kaj jxetu la alian finajxon al ni en la akvo. Kune ni tiros vian boaton al la bordo." Erik multe dubis ke la tri fisxetoj povos movi tiom pezan boaton, sed li plenumis la ordonojn kaj la fisxoj cxiuj prenis sian finajxon de la argxenta kordo per siaj busxoj kaj turnis sin al la plej proksima bordo, kiu estis la preciza loko kie staris la Platkapuloj kiam ili konkeris Regxinon Ku-i-on. Unue la boato tute ne movigxis, kvankam la fisxoj tiris lauxeble plej forte. Sed baldaux la tiro komencis efiki. Tre malrapide la boato rampis cele la bordon, plirapidigxante cxiumomente. Kelkajn metrojn for de la sabla bordo la fisxoj faligis la kordon el siaj busxoj kaj nagxis flanken, dum la fera boato, nun movigxanta, plu movigxis gxis gxia pruo frapis la sablon. Evrik klinis sin trans la flankon kaj diris al la fisxoj: nun kion?" "Vi trovos sur la sablo," diris la argxentofisxo, "kupran sitelon, kiun la Ple- diko forgesis dum li foriris. Purigu gxin tre zorge per la akvo de la lago, cxar gxi enhavis venenon. Kiam gxi estos pura, plenigu gxin per fresxa akvo kaj tenu gxin cxiflanke de la boato, por ke ni tri povu nagxi en la sitelon. Tiam ni plu instrukcios vin." "Cxu vi volas do ke mi kaptu vin?" demandis Ervik surprizite. "Jes," estis la respondo. Do Ervik saltis el la boato kaj trovis la kupran sitelon. Portinte gxin iom lauxlonge de la bordo, li zorge lavis gxin, elfrotante per la sablo de la bordo cxiun guton da veneno kiu estis en gxi. Post tio li reiris al la boato. La kamaradoj de Ervik plu dormadis kaj tute ne sciis pri la tri fisxoj kaj la strangaj eventoj okazantaj cxirkaux ili. Ervik faligis la sitelon en la akvon, firme tenante la tenilon gxis gxi estis sub akvo. La ora kaj argxenta kaj bronza fisxoj tuj nagxis en la sitelon. La juna Premlo levis gxin, elversxis iom el la akvo por ke gxi ne superfluu la randon, kaj diris al la fisxoj: "Nun kion?" "Portu la sitelon al la bordo. Faru cent pasxojn orienten, lauxlonge de la lago, kaj tie vi vidos padon kiu kondukas tra la kamparo, trans montetojn kaj valojn. Sekvu la padon gxis vi atingos dometon koloritan purpura kun blankaj ornamajxoj. Kiam vi haltos cxe la barilo de la dometo ni diros kion fari poste. Treege zorgu ne stumbli kaj elversxi la akvon de la sitelo, cxar tio detruus nin kaj cxio farita de vi estus vana." La orfisxo faris tiujn ordonojn kaj Ervik promesis zorgi kaj komencis obei. Li lasis siajn dormantajn kamaradojn en la boato, superpasxante zorge iliajn korpojn, kaj atinginte la bordon li faris precize cent pasxojn orienten. Tie per siaj okuloj li sercxis la padon kaj cxar la lunlumo estis tre brila li facile trovis gxin, kvankam gxin kasxis altaj sovagxaj herboj gxis oni ekrenkontis gxin. La pado estis tre mallargxa kaj aspektis ne multe uzata, sed gxi estis klare videbla kaj Ervik facile sekvis gxin. Li marsxis tra largxa kampo, kovrita de altaj herboj kaj herbacxoj, supreniris monteton kaj subeniris. Al Ervik sxajnis ke li marsxis kilometrojn post kilometroj. Efetktive la luno malaltenigxis kaj la tago komencis krepuskigxi kiam fine li trovis apud la vojo belan dometon, koloritan purpura kun blankaj ornamajxoj. Gxi estis tre sola loko-- neniu alia konstruajxo estis proksima kaj la tero estis tute ne kultivita. Neniu kultivisto logxas tie, tio estis evidenta. Kiu volus logxi en tiom izola loko? Sed Ervik ne longe gxenis sin per tiaj demandoj. Li iris al la krado kiu kondukis al la dometo, zorge metis la kupran sitelon sur la teron, klinis sin super gxin kaj demandis: "Nun kion?" CxAPITRO 17 Kiam Glinda la Bona kaj sxiaj sekvantoj de la Savekspedicio ekvidis la Sorcxitan Monton de la Platkapuloj, gxi estis tre for maldekstre de ili, cxar la vojo kiun ili prenis tra la Granda Arbaro estis tre malproksima de tiu sekvita de Ozma kaj Doroteo. Ili haltis kelkatempe por decidi cxu ili unue vizitu la Plejsuperan Diktatoron, aux rekte iru al la Lago de la Premloj. "Se ni iros al la monto," diris la Sorcxisto, "ni eble trafos problemojn kun tiu fi-Su-diko, kaj necesus prokrasti la savigxon de Ozma kaj Doroteo. Do mi opinias ke la plej bona plano estas iri al la Lando de la Premloj, relevi la subakvigitan insulon, kaj savi niajn amikojn kaj la enkarcerajn Premlojn. Poste ni povos viziti la monton kaj puni la kruelan magiiston de la Platkapuloj." "Tre sencoplene," aprobis la Vilulo. "Mi plene akordas kun vi." Ankaux la aliaj opiniis ke la plano de la Sorcxisto estas plej bona, kaj Glinda mem lauxdis gxin, do ili marsxis cele la vicon de palmarboj kiuj kasxis la lagon de la Premloj. Baldaux ili atingis la palmojn. Ili estis tre dense kunplantitaj, la brancxoj, kiuj preskaux atingis la teron, estis tiom dense interplektitaj ke ecx la Vitra Kato apenaux povis trovi lokon tra kiu pusxi sin. La pado kiun uzis la Platkapuloj estis malproksima. "Jen tasko por la Stana Lignohakisto," diris la Birdotimigilo. Do la Stana Lignohakisto, kiu cxiam gxojis esti utila, komencis labori per sia akra, brilanta hakilo, kiun li cxiam kunportis, kaj post surprize nelonga tempo li jam dehakis suficxajn brancxojn por ke ili cxiuj facile iru tra la arbojn. Nun la klara akvo de la bela lago estis antaux ili kaj zorge rigardante ili povis vidi la liniojn de la Granda Kupolo de la subakvigita insulo, tre malproksima de la bordo kaj precize en la centro de la lago. Kompreneble cxiu okulo unue fiksrigardis tiun kupolon, kie Ozma kaj Doroteo kaj la Premloj estis ankoraux kaptitoj. Sed baldaux ilian atenton kaptis pli brilanta vidajxo, cxar jen la Diamanta Cigno nagxanta tuj antaux ili, kun sia longa kolo fiere arkigita, la ametistaj okuloj brilis kaj cxiuj diamantornamitaj plumoj scintilis sub la radioj de la suno. "Tio," diris Glinda, "estas la transformita Regxino Ku-i-o, la aroganta kaj fia sorcxistino kiu perfidis la tri Adeptojn de Magio kaj sklavigis sian popolon." "Sxi estas mirinde bela nun," komentis la Ranulo. "Ne sxajnas vera puno," diris Trot. "La Platkapulo Ple-diko devus fari sxin bufo." "Mi certas ke Ku-i-o ricevis punon," diris Glinda, "cxar sxi perdis sian tutan magikapablon kaj sian elegantan palacon kaj ne plu povas misregi la povrajn Premlojn." "Ni voku al sxi, kaj auxdu kion sxi volas diri," proponis la Sorcxisto. Do Glinda pergeste vokis la Diamantan Cignon, kiu gracie nagxis al pozicio apud ili. Antaux ol iu povis paroli Ku-i-o vokis al ili per raspa vocxo--cxar la vocxo de cigno cxiam estas raspa kaj malplacxa--kaj tre fiere diris: "Admiru min, Fremduloj! Admiru la belan Ku-i-on, la plej bela besto en la tuta Oz. Admiru min!" "Bela korpo akompanas belajn agojn," respondis la Birdotimigilo. "Cxu viaj agoj estas belaj, Ku-i-o?" "Agoj? Kiajn agojn povas fari cigno krom cxirkauxnagxi kaj plezurigi cxiun rigardanton?" diris la brilanta birdo. "Cxu vi forgesis vian antauxan vivon? Cxu vi forgesis viajn magion kaj sorcxadon?" demandis la Sorcxisto. "Magion--sorcxadon? Psxa, al kiu gravas tiaj stultajxoj?" respondis Ku-i-o. "Kaj mia pasinta vivo, nu gxi sentigxas malplacxa songxo. Mi ne reakirus gxin ecx se mi povus. Cxu vi admiras mian belecon, Fremduloj?" "Diru al ni, Ku-i-o," diris Glinda tre serioze, "cxu vi povas memori suficxan sorcxarton por ke ni povu relevi la subakvigitan insulon? Diru al ni tion kaj mi donos al vi cxenon de perloj kiun vi povos porti cxirkaux via kolo kaj tiel aldoni al via beleco." "Nenio povus aldoni al mia beleco, cxar mi estas la plej bela besto en la tuta mondo." "Sed kiel ni levu la insulon?" "Mi ne scias kaj tute ne gravas al mi. Se mi ja sciis, mi jam forgesis, kaj tio min gxojigas," estis la respondo. "Rigardu min cirkle iradi kaj vidu mian scintiladon!" "Estas senutile," diris Buton-Brilo; "la maljuna Cigno tiom amas sin ke sxi ne povas pensi pri io alia." "Estas vere," akordis Betinjo gxemante; "sed ni devas iel eligi Ozman kaj Doroteon el tiu lago." "Kaj ni devas fari tion niamaniere," pludiris la Birdotimigilo. "Sed kiel?" demandis Onklo Henriko rauxkavocxe, cxar li ne povis toleri la penson ke lia kara nevino Doroteo estas sub la akvo tie; "kiel ni faros tion?" "Lasu ke Glinda faru tion," konsilis la Sorcxisto, cxar li komprenis ke li mem estas senpova. "Se gxi estus nur ordinara subakva insulo," diris la potenca Sorcxistino, "estas pluraj metodoj kiujn mi povus uzi por relevi gxin al la surfaco. Sed cxi tiu estas Magia Insulo, kaj per iu kurioza magia arto, nekonata de cxiu escepte de Regxino Ku-i-o, gxi obeas certajn magikomandojn kaj rifuzas respondi al aliaj. Mi tute ne estas sen espero, sed necesos profunde studi por solvi tiun malfacilan problemon. Se la Cigno iel povus memori la sxorcadon kiun sxi inventis kaj komprenis kiam sxi estis virino, mi povus devigi sxin diri al mi la sekreton, sed sxia tuta iama scio estas nun forgesita." "Sxajnas al mi," diris la Sorcxisto post kiam nelonga silento sekvis la parolon de Glinda, "ke estas tri fisxoj en cxi tiu lago kiuj iam estis Adeptoj de Magio kaj de kiuj Ku-i-o sxtelis multe da sia scio. Se ni povus trovi tiujn fisxojn kaj redoni al ili la iamajn formojn, ili sendube povus diri al ni kion fari por levi la subakvigitan insulon al la surfaco." "Mi pensis pri tiuj fisxoj," respondis Glinda, "sed inter tiom da fisxoj en cxi tiu lago kiel ni trovus ilin?" Komprenu, kompreneble, ke se Glinda estus en sia hejmo en la kastelo, kie estis la Granda Arkivo-Libro, sxi scius ke Ervik la Premlo jam prenis la oran kaj argxentan kaj bronzan fisxojn el la lago. Sed tiu fakto aperis en la Libro nur post la foriro de Glinda, do gxi estis tute ne konata de sxi. "Mi kredas vidi boaton tie sur la bordo," diris Ojxo la Mangxtula knabo, indikante lokon cxirkaux la rando de la lago. "Se ni povus atingi tiun boaton kaj remi sur la tuta lago, vokante la magiajn fisxojn, ni eble trovus ilin." "Ni iru al la boato," diris la Sorcxisto. Ili marsxis cxirkaux la lagon al kie la boato estis tirita sur la plagxon, sed trovis gxin malplena. Gxi estis nur sxelo el nigrigita sxtalo, kun kolapsigebla tegmento kiu, gxuste poziciigite, faris la submarsxipon akvimuna, sed nuntempe la tegmento ripozis en ingoj cxiuflanke de la magia boato. Ne estis remiloj nek veloj, nek mekanismo por funkciigi la boaton, kaj kvankam Glinda tuj rekonis ke gxin devas funkciigi magio, sxi ne konis tian magion. "Tamen," diris sxi, "la boato estas nur boato, kaj mi kredas ke mi povos devigi gxin obei sorcxokomandon egale bone kiel magikomandon. Iom pripensinte la aferon, mi povos devigi la boaton porti nin kien ajn ni volos." "Ne cxiujn," respondis la Sorcxisto, "cxar gxi ne povos enteni tiom da homoj. Sed, plej nobla Sorcxistino, se vi ja povos funkciigi la boaton, kiel gxi utilos al ni?" "Cxu ni povus uzi gxin por kapti la tri fisxojn?" demandis Buton-Brilo. "Ne necesos uzi la boaton por tiu celo," respondis Glinda. "Kie ajn en la lago la sorcxitaj fisxoj estas, ili respondos al mia voko. Mi provas trovi kial la boato estas sur cxi tiu bordo, dum la insulo al kiu gxi apartenas estas subakve tie. Cxu Ku-i-o venis cxi tien en la boato por renkonti la Platkapulojn antaux ol la insulo subakvigxis aux poste?" Kompreneble neniu povis respondi tiun demandon, sed dum ili konsideradis tri junaj viroj marsxis de la vico de arboj, kaj iom timide klinis sin antaux la fremduloj. "Kiuj vi estas kaj de kie vi venis?" demandis la Sorcxisto. "Ni estas Premloj," respondis unu el ili, "kaj nia hejmo estas sur la Magia Insulo de la Lago. Ni forkuris kiam ni vidis vin veni, kaj kasxis nin malantaux la arboj, sed cxar vi estas Fremduloj kaj sxajnas amikemaj ni decidis renkonti vin, cxar nin gxenas granda problemo kaj ni bezonas helpon." "Se vi apartenas al la insulo, kial vi estas cxi tie?" demandis Glinda. Do ili rakontis al ili la tutan historion: Kiel la Regxino defiis la Platkapulojn kaj subakvigis la tutan insulon por ke sxiaj malamikoj ne atingu nek detruu gxin; tamen, kiam la Platkapuloj venis al la bordo, Ku-i-o ordonis ke ili, kun ilia amiko Ervik, akompanu sxin en la submarsxipo por konkeri la Pledikon; kaj kiel la boato jxetigxis el la kelo de la subakvigita insulo, obeante magian vorton, kaj levigxis al la surfaco, kie gxi malfermigxis kaj flosis sur la akvo. Sekvis la rakonto pri kiel la Ple-diko transformis Ku-i-on en cignon, kaj tiam sxi forgesis la tutan sorcxarton. La junuloj rakontis ke dum la nokto dum ili dormis, ilia kamarado Ervik mistere malaperis, kaj la boato strange flosis al la bordo kaj fiksigxis sur la plagxo. Ili sciis nenion pli. Ili sercxis Ervikon vane dum tri tagoj. Cxar ilia insulo estis sub akvo kaj ili ne povis reiri al gxi, la tri Premloj ne havis lokon al kiu ili iru, do ili atendis pacience apud sia boato esperante ke io okazos. Responde al demando de Glinda kaj la Sorcxisto ili diris cxion kion ili sciis pri Ozma kaj Doroteo kaj deklaris ke la du knabinoj ankoraux estas en la vilagxo sub la Granda Kupolo. Ili estas tute sekuraj kaj Lordino Auxreks bone prizorgos ilin, cxar la Regxino kiu oponis ilin ne plu minacas. Akirinte lauxeble plej da informo de la Premloj, la Sorcxisto diris al Glinda: "Se vi trovus ke vi povas devigi cxi tiun boaton obei vian sorcxon, vi povus resendi gxin al la insulo, devigi gxin subakvigi sin, kaj eniri la pordon en la kelo el kiu gxi venis. Sed mi ne komprenas ke nia iro al la subakvigita insulo ebligus ke niaj amikoj eskapu. Ni nur estus kun ili, kvazaux en karcero." "Tute ne, amiko Sorcxisto," respondis Glinda. "Se la boato obeus mian ordonon eniri la pordon de la kelo, gxi ankaux obeus mian ordonon reeliri, kaj mi povus reporti Ozman kaj Doroteon kun mi." "Kaj vi lasus nian tutan popolon ankoraux en tiu karcero?" demandis unu el la Premloj riprocxe. "Farante plurajn veturojn en la boato, Glinda povus porti vian tutan popolon al la bordo," respondis la Sorcxisto. "Sed kion ili povus fari tie?" demandis alia Premlo. "Ili ne havus hejmojn, povus iri nenien, kaj farigxus viktimoj de siaj malamikoj la Platkapuloj." "Estas vere," diris Glinda la Bona. "Kaj cxar tiuj homoj estas regatoj de Ozma, mi opinias ke sxi rifuzus eskapi kun Doroteo kaj postlasi la aliajn, aux forlasi la insulon kiu estas la lauxrajta hejmo de la Premloj. Mi kredas ke la plej bona plano estas alvoki la tri fisxojn kaj informigxi de ili kiel levi la insulon." La malgranda Sorcxisto evidente kredis tion ne tre versxajna espero. "Kiel vi alvokos ilin," li demandis al la bela Sorcxistino, "kaj kiel ili povos auxdi vin?" "Pri tio ni devos zorge pensadi," respondis impona Glinda, kun serena rideto. "Mi kredas ke mi trovos metodon." Cxiuj konsilantoj de Ozma aplauxdis tiun senton, cxar ili bone konis la potencon de la Sorcxistino. "Bone," akordis la Sorcxisto. "Alvoku ilin, plej nobla Glinda." CxAPITRO 18 Nun ni reiru al Ervik la Premlo, kiu, metinte sur la teron la kupran sitelon en kiu estis la tri fisxoj cxe la barilpordo de la izola dometo, demandis, "Nun kion?" La orfisxo pusxis sian kapon super la akvon en la sitelo kaj diris per sia malgranda sed klara vocxo: "Levu la riglilon, malfermu la pordon, kaj marsxu kuragxe en la dometon. Ne timu ion ajn vidatan, cxar ne grave kiom lauxsxajne minacos vin dangxeroj, nenio povos damagxi vin. La dometo estas la hejmo de potenca Jukuhuo, nomata Rira la Rugxa, kiu alprenas cxiajn formojn, kelkfoje sxi sxangxas sian formon plurfoje dum unusola tago, laux sia kaprico. Kia estas sxia reala formo, tion ni ne scias. Ne eblas subacxeti tiun strangulon per trezoro, nek kajxoli sxin per amikeco, nek konsentigi sxin per kompato. Sxi neniam helpis personon, nek faris malbonon al persono, laux nia scio. Cxiujn siajn mirindajn kapablojn sxi uzas por propra amuzigxo. Sxi ordonos ke vi foriru el la domo sed vi nepre rifuzu. Restu kaj rigardu Riran atente kaj klopodu vidi kion sxi uzas por plenumi siajn transformigxojn. Se vi trovos la sekretron flustru gxin al ni kaj ni tiam diros al vi kion vi faru." "Lauxsone tio estos facila," respondis Ervik, kiu ja auxskultis zorge. "Sed cxu vi estas certa ke sxi ne damagxos min aux volos transformi min?" "Sxi ja eble sxangxos vian formon," respondis la orfisxo, "sed ne maltrankvilu se tio okazos, cxar ni povos nuligi tian sorcxon facile. Estu certa ke nenio damagxos vin, do nepre ne timu pro io ajn vidota aux auxdota." Nu, Ervik estis egale kuragxa kiel cxiu ordinara junulo, kaj li sciis ke la fisxoj kiuj parolis al li estas veremaj kaj fidindaj, tamen li spertis strangan senkuragxigxon dum li prenis la sitelon kaj proksimigxis al la pordo de la dometo. Lia mano tremis dum li levis la riglilon, sed li firme intencis obei la instrukciojn. Li pusxis la pordon, faris tri pasxegojn al la mezo de la unusola cxambro en la dometo, kaj tie staris senmove kaj cxirkauxrigardis. Tio kion li vidis estis suficxa por timigi cxian personon kiu ne estis gxuste avertita. Sur la tero tuj antaux Ervik kusxis granda krokodilo, kies okuloj brilis fie kaj la largxa malferma busxo montris vicojn de akraj dentoj. Kornohavaj bufoj saltadis cxie; cxiu el la kvar supraj anguloj de la cxambro estis festonita per dika araneajxo, en kies centro sidis araneo granda kiel lavujo, kaj armita per pincxiloj; rugxa kaj verda lacerto estis etendigxinta sur la fenestrobreto, kaj nigraj ratoj en- kaj el-kuris tra la truoj kiujn ili antauxe rongxis en la planko de la dometo. Sed plej alarma estis giganta griza simio kiu sidis sur benko trikante. Gxi havis sur sia kapo puntan cxapon kian portas maljunulinoj, kaj malgrandan puntan antauxtukon, sed neniajn aliajn vestojn. Gxiaj okuloj estis brilaj kaj aspektis kvazaux karberoj brulas en ili. La simio movigxis tiom nature kiom ordinara homo, kaj kiam Ervik envenis gxi cxesis triki kaj levis sian kapon por rigardi lin. "Eliru!" kriis akra vocxo, kiu sxajnis veni el la busxo de la simio. Ervik vidis alian benkon, neokupatan, tuj preter li, do li pasxis trans la krokodilon, sidigxis sur la benkon, kaj zorge metis la sitelon apud sin. "Eliru!" denove kriis la vocxo. Ervik kapneis. "Ne," diris li. "Mi restos." La araneoj eliris el la kvar anguloj, faligis sin sur la plankon kaj kuris al la juna Premlo, cxirkauxirante liajn krurojn kun siaj pincxiloj etenditaj. Ervik ne atentis ilin. Giganta nigra rato kure grimpis la korpon de Ervik, marsxis sur ambaux sxultroj kaj faris orelrompajn kriojn sed li ne grimacis. La verda-kaj- rugxa lacerto, veninte de la fenestrobreto, proksimigxis al Ervik kaj komencis kracxi flamantan fluidajxon sur lin, sed Ervik nur rigardis la beston kaj gxia flamo ne tusxis lin. La krokodilo levis sian voston kaj, cxirkauxturninte sin, forfrapis Ervikon de la benko per fortega bato. Sed la Premlo sukcesis savi la sitelon de renversigxo, kaj li levigxis, forskuis la kornohavajn bufojn kiuj rampadis sur li kaj reprenis sian pozicion sur la benko. Cxiuj bestoj, post tiu unua atako, restis senmovaj, kvazaux atendante ordonojn. La maljuna griza simio plutrikadis, ne plu rigardis Ervikon, kaj la juna Premlo restis sidanta. Li anticipis ke io okazos, sed nenio okazis. Tuta horo pasis kaj Ervik komencis nervozigxi. "Kion vi volas?" la simio flne demandis. "Nenion," diris Ervik. "Mi certe donos al vi tion!" respondis la simio, kaj je tio cxiuj strangaj bestoj en la cxambro ekridis hxore. Plia longa atendo. "Cxu vi scias kiu mi estas?" demandis la simio. "Sendube vi estas Rira la Rugxa--la Jukuhuo," Ervik respondis. "Se vi scias tiom, sendube vi ankaux scias ke al mi malplacxas nekonatoj. Via cxeesto cxi tie en mia domo gxenas min. Cxu vi ne timas mian koleron?" "Mi ne timas," diris la junulo. "Cxu vi intencas obei min kaj foriri el la domo?" "Ne," respondis Erviko, same trankvile kiel parolis la Jukuhuo. La simio trikadis dum longa tempo antaux ol reparoli. "Scivolemo," gxi diris, "gvidis multajn homojn al pereo. Mi supozas ke iel vi informigxis ke mi faras magiajxojn, do pro scivolemo vi venis cxi tien. Eble oni informis vin ke mi neniun damagxas, do vi auxdace malobeas mian ordonon foriri. Vi imagas ke vi vidos kelkajn sorcxoritojn, kaj ke ili distros vin. Cxu mi pravas." "Nu," komentis Ervik, kiu meditadis pri la strangaj cirkonstancoj de sia alveno, "vi pravas pri kelkaj partoj, sed ne pri aliaj. Oni diris al mi ke vi faras magion nur por amuzi vin. Al mi tio sxajnas tre egoisma. Malmultaj personoj komprenas magion. Oni diras ke vi estas la sola reala Jukuhuo en la tuta Oz. Kial vi ne amuzas aliajn kaj ne nur vin mem?" "Kiel vi rajtas jugxi miajn agojn?" "Neniel." "Kaj vi diras ke vi ne venis por peti ion?" "Por mi mi volas nenion de vi." "Vi estas sagxa, cxar mi neniam donas." "Tio ne gxenas min," deklaris Ervik. "Sed vi estas scivolema? Vi esperas vidi kelkajn miajn magiajn transformigxojn?" "Se vi volas fari magion, tion faru," diris Ervik. "Tio eble interesos min, eble ne. Se vi preferas plu trikadi, tio plene kontentigos min. Mi tute ne bezonas rapidi." Eble tio perpleksis Rugxan Riran, sed la vizagxo sub la punta cxapo ne povis montri mienon, cxar gxi estis kovrita de haroj. Eble dum sia tuta kariero la Jukuhuo neniam antauxe estis vizitita de persono kiu, kiel cxi tiu junulo, petis nenion, atendis nenion, kaj nur venis pro scivolemo. Tiu konduto preskaux pacigis la sorcxistinon kaj sxi komencis senti sin pli amikema al la Premlo. Sxi iom longe trikadis, lauxsxajne profunde pensante, kaj post tio sxi levigxis kaj marsxis al granda sxranko kiu staris kontraux muro de la cxambro. Kiam la pordo de la sxranko estis malfermita Ervik povis vidi multajn tirkestojn en gxi, kaj en unu el tiuj tirkestoj-- la dua de malsupre--Rira metis vilan manon. Gxis nun Ervik povis vidi la muron super la klinita formo de la simio, sed subite la formo, kiu estis dorsturnita al li, sxajne ekrektigxis kaj obskurigis la sxrankon de tirkestoj. La simio estis sin sxangxinta en la formon de virino, vestita per la bela kostumo de la Gilikuloj, kaj kiam sxi turnis sin li vidis ke gxi estas juna virino, kies vizagxo estas tre alloga. "Cxu vi preferas min cxi tia?" Rira demandis ridetante. "Vi aspektas pli bela," li diris trankvile, "sed mi ne estas certa ke mi pli sxatas vin." Sxi ridis, dirante: "Dum la varmega parto de la tago mi preferas esti simio, cxar simio ne verdire portas vestojn. Sed se viroj vizitas, estas dece sin beligi." Ervik rimarkis ke sxia dekstra mano estas fermita, kvazaux tenante ion. Sxi fermis la pordon de la sxranko, klinis sin super la krokodilo kaj post momento la besto farigxis rugxa vulpo. Ecx nun gxi ne estis bela, kaj la vulpo kauxris apud sia mastrino kvazaux hundo. Gxiaj dentoj aspektis dangxeraj same kiel tiuj de la krokodilo. Post tio la Jukuhuo cxirkauxiradis tusxante cxiujn lacertojn kaj bufojn, kaj je sxia tusxo ili farigxis katidoj. La ratojn sxi sxangxis en euxtamiojn*. Nun la solaj restantaj bestacxoj estis la kvar gigantaj araneoj, kiuj kasxis sin malantaux siaj dikaj sxpinajxoj. "Jen!" Rira kriis, "nun mia dometo aspektas pli komforta. Mi amas la bufojn kaj lacertojn kaj ratojn, * Specio de usonaj ter-sciuroj. cxar la plej multaj homoj malamas ilin, sed mi enuus pro ili se ili restus cxiam samaj. Kelkfoje mi sxangxas ilian formon dekdufoje en tago." "Vi estas lerta," diris Ervik. "Mi ne auxdis vin diri iajn ajn sorcxojn aux magiajn vortoj. Vi nur tusxis la bestojn." "Ho, cxu tion vi kredas?" sxi respondis. "Nu, mem tusxu ilin, se vi volas, kaj montru ke vi povas sxangi ilian formon." "Ne," diris la Premlo. "Mi ne komprenas magion kaj se mi ja komprenus gxin mi ne provus imiti vian lerton. Vi estas mirinda Jukuhuo, sed mi estas nur ordinara Premlo." Tiu agnosko sxajne placxis al Rira, kiu amis ke oni honoru sxian sorcxadon. "Cxu vi nun bonvolos foriri?" sxi demandis. "Mi preferas esti sola." "Mi preferas resti cxi tie," diris Ervik. "En la hejmo de alia persono, kie oni ne volas vin?" "Jes." "Cxu via scivolemo ankoraux ne satigxis?" demandis Rira, ridetante. "Mi ne scias. Cxu vi kapablas fari aliajn aferojn?" "Multajn. Sed kial mi montru miaj povojn al nekonato?" "Mi tute ne povas elpensi kialon," li respondis. Sxi rigardis lin scivoleme. "Vi ne volas povon por vi, vi diras, kaj vi estas tro stulta por povi sxteli miajn sekretojn. Cxi tiu ne estas bela dometo, kaj ekstere estas sunbrilo, largxaj kampoj kaj belaj sovagxaj floroj. Sed vi insiste sidas sur tiu benko kaj gxenas min per via nevolata cxeesto. Kion vi havas en tiu sitelo?" "Tri fisxojn," li respondis senhezite. "Kie vi akiris ilin?" "Mi kaptis ilin en la Lago de la Premloj." "Kion vi intencas fari pri la fisxoj?" "Mi portos ilin al la hejmo de amiko mia kiu havas tri infanojn. La infanoj amos havi la fisxojn kiel dorlotbestojn." Sxi iris al la benko kaj rigardis la sitelon, en kiu nagxis trankvile en la akvo la tri fisxoj. "Ili estas belaj," diris Rira. "Mi transformu ilin en ion alian." "Ne," rifuzis la Premlo. "Mi amas transformadi; estas tre interese. Kaj neniam gxis nun mi transformis fisxojn." "Lasu ilin," diris Ervik. "Kiun formon vi preferas por ili? Mi povas fari el ili hxeloniojn, aux cxarmajn malgrandajn marcxevalojn, aux mi povus fari el ili porkidojn, aux kuniklojn, aux kobajojn; aux, se vi preferas mi povas fari el ili kokojn aux aglojn aux blugarolojn." "Lasu ilin!" ripetis Ervik. "Vi ne estas tre agrabla vizitanto," ridis Rugxa Rira. "Oni akuzas min pri malafableco kaj malbona humoro kaj malamikemo, kaj ili tute pravas. Se vi venus cxi tien pledante kaj petegante komplezon, kaj duone timante mian Yukuhuan magion, mi insultus vin gxis vi forkurus; sed vi estas tre malsimila al tio. Vi estas la malafabla kaj malbonhumora kaj malagrabla ulo, do mi sxatas vin kaj mi toleras vian malagrablecon. Venis la horo por mia tagmezmangxo; cxu vi malsatas?" "Ne," diris Ervik, kvankam li efektive volis mangxon. "Nu, mi ja," Rira deklaris kaj sxi kunfrapis siajn manojn. Tuj aperis tablo, sur kiu estis tola tuko kaj multaj ujoj da diversaj mangxagxoj kelkaj fume varmegaj. Du teleroj estis surmetitaj, unu cxe cxiu fino de la tablo, kaj tuj kiam Rira sidigxis cxiuj sxiaj bestoj grupigxis cxirkaux sxi, kvazaux kutime ricevantaj mangxon kiam sxi mangxas. La vulpo kauxris apud sxia dekstra mano kaj la katidoj kaj euxtamioj grupigxis maldekstre de sxi. "Venu, Nekonato, sidigxu kaj mangxu," sxi vokis gaje, "kaj dum ni mangxos ni decidu pri la formo kiun ni donos al viaj fisxoj." "Ili tute tauxgas en sia nuna formo," asertis Ervik, tirante sian benkon al la tablo. "La fisxoj estas belegaj-- unu ora, unu argxenta kaj unu bronza. Nenio vivanta estas pli bela ol bela fisxo." "Kion? Cxu mi ne estas pli bela?" Rira demandis, ridetante pro lia seriozaspekta vizagxo. "Vi ne estas malbela--kiom eblas al Jukuhuo, komprenu," li diris, prenante grandan kvanton da mangxajxo kaj mangxante viglapetite. "Kaj cxu vi ne opinias belan knabinon pli bela ol fisxo, negrave kiom bela estas la fisxo?" "Nu," respondis Ervik, post pensado, "povas esti. Se vi transformus miajn tri fisxojn en tri knabinojn-- knabinoj kiuj estus Adeptoj de Magio, povas esti ke ili placxus al mi egale kiel la fisxoj. Sed vi ne faros tion, kompreneble, cxar vi ne povas, malgraux via lerto. Kaj se vi ja povus, mi opinias ke miaj problemoj estus netolereble pezaj. Ili rifuzus esti miaj sklavoj--precipe se ili estus Adeptoj de Magio--do ili komandus ke mi obeu ilin. Ne, Frauxlino Rira, ni tute ne transformu la fisxojn." La Premlo rimarkinde lerte prezentis sian pledon. Li komprenis ke se li sxajnus fervora ke estu tia transformo, la Yukuhuo ne efektivigus gxin, tamen li tre lerte sugestis ke ili farigxu Adeptoj de Magio. CxAPITRO 19 Post la mangxo, Rira mangxigis siajn bestojn, inkluzive de la kvar monstraj araneoj kiuj subeniris de siaj sxpinajxoj por ricevi siajn porciojn, kaj post tio sxi malaperigis la tablon de la planko de la dometo. "Mi tre deziras vian konsenton ke mi transformu viajn fisxojn," sxi diris, dum sxi reprenis sian trikadon. La Premlo ne respondis. Li opiniis ke estus malsagxe tro rapidigi sxin. Dum la tuta posttagmezo ili sidis silente. Je unu momento Rira iris al sia sxranko kaj metinte sian manon en la tirkeston kiun sxi uzis antauxe, sxi tusxis la lupon kaj transformis gxin en birdon kun belegaj koloraj plumoj. Tiu birdo estis pli granda ol paroto kaj iom aliforma, sed Ervin neniam vidis tian birdon antauxe. "Kantu!" diris Rira al la birdo, kiu ekstaris sur granda ligna kejlo--kvazaux jam antauxe estinte en la dometo kaj sciante gxuste kion fari. Kaj la birdo gaje kantis, viglajn kantojn kun kiuj estis vortoj--same kiel persono zorge trejnita. La kantoj estis distraj kaj Ervik gxue auxskultis ilin. Post horo, pli-malpli, la birdo cxesis kanti, metis sian kapon sub sian flugilon kaj endormigxis. Rira plu trikadis sed aspektis meditema. Nu Ervik bone atentis la sxrankan tirkeston kaj konkludis ke Rira prenis ion el gxi per kiu sxi efektivigas siajn transformojn. Li kredis ke se li sukcesos resti en la dometo, kaj Rira ekdormos, li povos kasxe malfermi la sxrankon, preni iom da kio ajn estas en la tirkesto, kaj faligi gxin en la kupran sitelon kaj tiel transformi la tri fisxojn en iliajn naturajn formojn. Efektive, li jam firme decidis plenumi tiun planon, kiam la Jukuhuo formetis sian trikajxon kaj marsxis al la pordo. "Mi eliros por kelkaj minutoj," diris sxi; "cxu vi deziras akompani min, aux resti cxi tie?" Ervik ne respondis, li nur sidis kontente sur sia benko. Do Rira eliris kaj fermis la pordon de la dometo. Tuj kiam sxi estis for, Ervik surpiedigxis kaj sur la pintoj de siaj piedfingroj li pasxis al la sxranko. "Atentu! Atentu!" kriis pluraj vocxoj el la katidoj kaj la euxtamioj. "Se vi tusxos ion ni informos la Jukuhuon!" Ervik hezitis dummomente sed, memorante ke ne necesos timi la koleron de Rira se li sukcese transformos la fisxojn, li estis tuj malfermonta la sxrankon kiam lin haltigis la vocxoj de la fisxoj, kiuj pusxis siajn kapojn super la surfacon de la akvo en la sitelo kaj kriis: "Venu cxi tien, Ervik!" Do li reiris al la sitelo kaj klinis sin super gxi. "Ne tusxu la sxrankon," diris la orfisxo tre serioze al li. "Vi ne sukcesus akirinte tiun magiajxon, cxar nur la Jukuhuo scipovas uzi gxin. Plejbone estos lasi sxin transformi nin en tri knabinojn, cxar tiam ni havos niajn naturajn formojn kaj povos fari cxiujn Artojn de Magio kiujn ni lernis kaj bone komprenas. Vi agas sagxe kaj plej efike. Ni ne sciis ke vi estas tiom inteligenta, kaj ke vi tiom facile trompos Riran. Pluagu kiel vi komencis kaj strebu persvadi sxin transformi nin. Sed insistu ke ni havu knabinajn formojn." La orfisxo subakvigis sian kapon gxuste kiam Rira reeniris la dometon. Sxi vidis Ervikon kun la kapo klinita super la sitelo, do sxi iris apud lin. "Cxu viaj fisxoj kapablas paroli?" sxi demandis. "Kelkfoje ili parolas," li respondis, "cxar cxiuj fisxoj en la Lando Oz scipovas paroli. Ili jxus petis de mi panon. Ili malsatas." "Nu, donu al ili iom da pano," diris Rira. "Sed estas preskaux la horo de vespermangxo, kaj se vi permesos ke mi transformu viajn fisxojn ili povos esti kun ni cxe la tablo kaj mangxi multon pli agrablan ol panerojn. Kial mi ne transformu ilin?" "Nu," diris Ervik, kvazaux hezite, "demandu al la fisxoj. Se ili konsentos, nu tiam mi--nu tiam mi, mi pripensos la aferon." Rira klinis sin super la sitelon kaj demandis: "Cxu vi auxdas min, fisxetoj?" Cxiuj tri pusxis siajn kapojn super la akvon. "Ni auxdas vin," diris la bronzofisxo. "Mi volas ke vi havu aliajn formojn, eble de kunikloj, aux hxelonioj aux knabinoj aux io tia, sed via mastro, la malafabla Premlo, ne volas permesi. Tamen li akceptis ke mi faru tion se vi konsentos." "Ni volonte estus knabinoj," diris la argxentofisxo. "Ne, ne!" kriis Evik denove. "Ankaux faru nin Adeptoj de Magio," pludiris la bronzofisxo. "Mi ne scias precize kion tio signifas," respondis Rira mediteme, "sed cxar neniu Adepto de Magio estas egale potenca kiel Jukuhuo, mi ankaux tiel transformos vin." "Ni ne provos damagxi vin aux influi vian magion iel," promesis la orfisxo. "Tute kontrauxe, ni farigxos viaj amikinoj." "Cxu vi konsentos foriri kaj lasi min sola en mia dometo, kiam mi ordonos ke vi faru tion?" demandis Rira. "Ni promesas tion," kriis la tri ?sxoj. "Ne! Ne konsentu transformigxi!" urgxis Ervik. "Ili jam konsentis," diris la Jukuhuo, ridante antaux lia vizagxo, "kaj vi promesis akcepti ilian decidon. Do, amiko Premlo, mi efektivigos la transformon negrave cxu aux ne vi volas tion." Ervik residigxis sur la benkon, kun profunda sulkado de la vizagxo sed kun gxojo en la koro. Rira iris al la sxranko, prenis ion el la tirkesto, kaj reiris al la kupra sitelo. Sxi tenis ion firme per sia dekstra mano, sed la maldekstran sxi metis en la sitelon, elprenis la tri fisxojn kaj zorge metis ilin sur la plankon, kie ili agonie anhelis pro manko de akvo. Rira ne mizerigis ilin pli longe ol kelkajn sekundojn, cxar sxi tusxis cxiun el ili per sia dekstra mano kaj tuj la fisxoj transformigxis en tri altajn kaj maldikajn junulinojn, kun fajnaj inteligentaj vizagxoj kaj vestitaj per belaj, alkrocxigxantaj roboj. Tiu kiu antauxe estis orfisxo havis belan oran hararon kaj bluajn okulojn kaj estis eksterordinare palhauxta. Tiu kiu antauxe estis bronzofisxo havis malhelbrunan hararon kaj klarbluajn okulojn kaj sxia hauxtkoloro kongruis kun tiu belaspekto. Tiu kiu antauxe estis argxentofisxo havis negxblankan hararon plej fajnan kaj malhelbrunajn okulojn. La hararo kontrastis bele kun sxiaj palrugxaj vangoj kaj rubenrugxaj lipoj, kaj gxi tute ne aspektigis sxin ecx iomete pli agxa ol sxiaj du kunulinoj. Tuj kiam ili akiris tiujn knabinformojn, cxiuj tri klinis sin antaux la Jukuhuo kaj diris: "Ni dankas vin, Rira." Post tio ili klinis sin antaux la Premlo kaj diris: "Ni dankas vin, Evrik." "Tre bone!" krietis la Jukuhuo, ekzamenante sian verkon aprobe. "Vi estas multe pli bonaj kaj pli interesaj ol fisxoj, kaj cxi tiu malkompleza Premlo apenaux permesis ke mi faru la transformojn. Certe vi ne bezonas danki lin. Sed nun ni festenu honore al la evento." Sxi kunfrapis siajn manojn kaj denove tablo sxargxita per mangxajxoj aperis en la dometo. Cxifoje estis pli longa tablo, kaj estis mangxopozicioj por la tri Adeptoj kaj por Rira kaj Erviko. "Sidigxu, amikoj, kaj mangxu gxissate," diris la Jukuhuo, sed anstataux mem sidigxi cxe la kapo de la tablo sxi iris al la sxranko, dirante al la Adeptoj: "Viaj beleco kaj gracio, miaj belamikinoj, tute superbrilas la miajn. Por ke mi aspektu dece cxe la bankedotablo mi intencas, honore al la evento, surpreni mian naturan formon." Apenaux fininte tiun parolon Rira transformis sin en junulinon egale belan kiel la tri Adeptoj. Sxi ne estis egale alta kiel ili, sed sxia formo estis pli ronda kaj pli bele vestita, kun mirige juvelita zono kaj kolcxeno el brilaj perloj. Sxia hararo estis brile rugxbruna, kaj sxiaj okuloj grandaj kaj malhelaj. "Cxu vi pretendas ke cxi tiu estas via natura formo?" demandis Ervik al la Jukuhuo. "Jes," sxi respondis. "Cxi tiu estas mia sola lauxrajta formo. Sed mi malofte surprenas gxin cxar ne estas cxi tie alia persono por admiri aux plezurigxi per gxi kaj min tedas mem admiri gxin." "Nun mi komprenas kial oni nomas vin Rira la Rugxa," komentis Ervik. "Pro mia rugxa hararo," sxi klarigis ridetante. "Al mi mem efektive ne placxas rugxa hararo, kaj ankaux pro tio mi kutime uzas aliajn formojn." "Gxi estas bela," asertis la junulo; sed li ekmemoris la aliajn virinojn tie kaj aldonis: "Sed kompreneble ne cxiuj virinoj havu rugxan hararon, cxar tio tro vulgarigus gxin. Ora kaj argxenta kaj bruna hararoj estas egale belaj." La ridetoj kiujn li vidis inter la kvar virinoj plene embarasis la Premlon, do li silentigxis kaj atente mangxis, lasante ke la aliaj paroladu. La tri Adeptoj malkasxe diris al Rira kiuj ili estas, kiel ili farigxis fisxoj, kaj ke ili sekrete planis instigi la Jukuhuon transformi ilin. Ili konfesis ke ili kredis ke se ili petos helpon, sxi rifuzos. "Vi plene pravis," respondis la Jukuhuo. "Mi zorgas neniam fari magion helpe al aliuloj, cxar se mi farus tion cxiam estus homamasoj cxe mia domo postulante helpon kaj mi malamas homamasojn kaj volas esti sola. "Tamen, vi nun rehavas viajn lauxrajtajn formojn, kaj mi tute ne bedauxras mian agon kaj mi esperas ke vi sukcese savos la Premlan popolon per relevo de ilia insulo al la surfaco de la lago, kie gxi vere devas esti. Sed vi devas promesi al mi ke post via foriro vi neniam revenos cxi tien, nek informos al iu ajn pri kion mi faris por vi." La tri Adeptoj kaj Ervik elkore dankis la Jukuhuon. Ili promesis obei sxian volon ke ili neniam revenu al sxia dometo, kaj post tio, adiauxante, ili foriris. CxAPITRO 20 Glinda la Bona, decidinte provi sian sorcxon je la forlasita submarsxipo por ke gxi obeu sxiajn ordonojn, petis sian tutan grupon, inkluzive de la Premloj, foriri de la bordo de la lago al la vico de palmarboj. Sxi restigis kun si nur la malgrandan Sorcxiston de Oz, kiu estis sxia studento kaj sciis asisti sxin en sxiaj magiaj ritoj. Kiam tiuj du estis solaj apud la surplagxigita boato, Glinda diris al la Sorcxisto: "Unue mi provos mian magian recepton No 1163, kies celo estas devigi nevivantajn objektojn movigxi pro mia ordono. Cxu vi havas skeropitropon kun vi?" "Jes, mi cxiam kunportas gxin en mia valizo," respondis la Sorcxisto. Li malfermis sian nigran valizon de magiiloj kaj elprenis brile poluritan skeropitropon, kiun li transdonis al la Sorcxistino. Glinda ankaux kunportis malgrandan vimenajxan sakon, en kiu estis diversaj iloj por sorcxado, kaj el gxi sxi prenis pakon da pulvoro kaj flakoneton da likvajxo. Sxi versxis la likvajxon en la skeropitropon kaj aldonis la pulvoron. Tuj la skeropitropo komencis sputeti kaj elsendi fajerojn violetkolorajn, kiuj disiris cxiudirekten. La Sorcxistino tuj pasxis en la mezon de la boato kaj tenis la ilon tiel ke la fajreroj faladis cxirkaux sxin kaj kovris cxiun parton de la nigrigita sxtala boato. Samtempe Glinda mallauxte kantis strangegan sorcxverson per la sorcxlingvo, kaj sxia vocxo sonis malalta kaj muzikeca. Post nelonge la violetaj fajreroj cxesis, kaj tiuj falintaj sur la boaton jam malaperis kaj ne lasis spuron sur gxia surfaco. La ceremonio estis finita kaj Glinda redonis la skeropitropon al la Sorcxisto, kiu remetis gxin en sian valizon. "Tio certe sukcesos," li diris fideme. "Ni provu gxin," sxi respondis. Do ambaux eniris la boaton kaj sidigxis. Parolante per komanda tono la Sorcxistino diris al la boato: "Portu nin trans la lagon, al la kontrauxa bordo." Tuj la boato malantauxen sxovis sin de la sabla plagxo, turnis sian pruon kaj movigxis rapide trans la akvon. "Tre bone--vere tre bone!" kriis la Sorcxisto, kiam la boato malrapidigxis cxe la bordo kontrauxa al tiu de kiu ili foriris. "Ecx Ku-i-o, malgraux sia sorcxo, ne povus pli bone." La Sorcxistino nun diris al la boato: "Fermigxu, subakvigxu kaj portu nin al la pordo de la kelo de la subakvigita insulo--la pordo el kiu vi iris laux ordono de Regxino Ku-i-o." La boato obeis. Dum gxi plongxis en la akvon, la supraj partoj levigxis de la flankoj kaj kunigxis super la kapoj de Glinda kaj la Sorcxisto, kiuj tiel fermigxis en akvimunan cxambron. Estis kvar vitraj fenestroj en cxi tiu kovrajxo, unu ambauxflanke kaj po unu en la antauxo kaj la malantauxo, tiel ke la pasagxeroj povis vidi precize kien ili iras. Movigxante sub la akvo malpli rapide ol sur la surfaco, la submarsxipo iom post iom proksimigxis al la insulo kaj haltis kun sia pruo premita kontraux la giganta marmora pordo en la kelo sub la Kupolo. Tiu pordo estis strikte fermita kaj estis evidente al kaj Glinda kaj la Sorcxisto ke gxi ne malfermigxos por lasi ke la submarsxipo eniru krom se ili, aux iu en la kelo de la insulo, diros magian vorton. Sed kiu estis tiu magia vorto? Neniu el ili sciis. "Mi kredas," diris la Sorcxisto bedauxrotone, "ke ni tamen ne povos eniri. Krom se via sorcxarto povos trovi la vorton por malfermi la marmoran pordon." "Versxajne la vorto estas konata nur de Ku-i-o," respondis la Sorcxistino. "Eble mi povos trovi gxin, sed tio necesigos tempon. Ni reiru al niaj kunuloj." "Estas domagxe ke ni sukcesis obeigi la boaton sed haltigas nin nura marmora pordo," grumblis la Sorcxisto. Pro ordono de Glinda la boato levigxis gxis gxi estis samnivela kiel la vitra kupolo kiu kovras la Premlan vilagxon, kie la Sorcxistino devigis gxin malrapide cxirkauxiri la tutan Grandan Kupolon. Multaj vizagxoj estis premitaj al la interno de la vitro, fervore rigardante la submarsxipon, kaj unuloke estis Doroteo kaj Ozma, kiuj rapide rekonis Glindan kaj la Sorcxiston tra la vitraj fenestroj de la boato. Glinda vidis ilin ankaux, kaj sxi tenis la boaton proksima al la Kupolo dum la amikoj intersxangxis salutojn pergeste. Bedauxrinde iliaj vocxoj ne estis auxdeblaj tra la Kupolo kaj la akvo kaj la flanko de la boato. La Sorcxisto stebis komprenigi la knabinojn, per gestoj, ke li kaj Glinda venis savi ilin, kaj Ozma kaj Doroteo komprenis tion per la simpla fakto ke la Sorcxistino kaj la Sorcxisto alvenis. La du kaptitaj knabinoj ridetadis kaj estis ekster dangxero, kaj sciante tion Glinda sentis ke sxi povos uzi kiom da tempo necesos por efektivigi ilian finan savigxon. Cxar nenio pli estis farebla gxuste tiam, Glinda ordonis ke la boato reiru al la bordo, kaj gxi volonte obeis. Unue gxi supreniris al la surfaco de la akvo, tie la tegmento apartigxis kaj falis en la ingojn sur la flankoj de la boato, kaj post tio la magia veturilo rapide atingis la bordon kaj sxovis sin sur la sablon precize tie kie gxi antauxe foriris laux ordono de Glinda. Cxiuj Ozuloj kaj la Premloj tuj kuris al la boato por demandi cxu ili atingis la insulon kaj cxu ili vidis Ozman kaj Doroteon. La Sorcxisto informis ilin pri la obstaklo kiun ili renkontis, nome la marmora pordo, kaj ke Glinda nun entreprenos trovi magian rimedon konkeri la pordon. Komprenante ke pluraj tagoj necesos por sukcese atingi la insulon, relevi gxin kaj liberigi siajn amikojn kaj la Premlan popolon, Glinda nun preparis kampadejon duone inter la bordo de la lago kaj la palmarbo. La sorcxarto de la Sorcxisto aperigis aron da tendoj kaj la sorcxarto de la Sorcxistino plene meblis tiun tendojn per litoj, segxoj, tabloj, tapisxoj, lampoj kaj ecx libroj por pasigi senlaborajn horojn. De cxiu tendo flirtis la Regxa Standardo de Oz de la centraj stangoj kaj unu granda tendo, ne nun okupata, havis la propran standardon de Ozma, flirtantan en la vento. Betinjo kaj Trot havis tendon por si, kaj Buton-Brilo kaj Ojxo havis alian. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto paris en unu tendo kaj ankaux Jocxjo Kukurbokapo kaj la Vilulo, Kap'tano Vilcxjo kaj Onklo Henriko, Tiktoko kaj Profesoro Sxancel-Insekto. Glinda havis la plej elegantan tendon, escepte de tiu rezervita por Ozma, kaj la Sorcxisto havis propran tendeton. Kiam estis la horo por mangxi, tabloj sxargxitaj per mangxajxoj magie aperis en la tendoj de la mangxemuloj, kaj tiuj kompletaj arangxoj komfortigis la savogrupon kiom la propraj hejmoj. Gxis malfrue en la nokto Glinda sidis en sia tendo studante aron da mistikaj rulajxoj sercxante vorton kiu malfermos la pordon de la kelo de la insulo kaj lasos sxin en la Grandan Kupolon. Sxi ankaux faris multajn magiajn eksperimentojn, esperante trovi ion kio helpos sxin. Sed la matenigxo trovis la potencan Sorcxistinon ankoraux sensukcesa. La arto de Glinda malfermus cxian ordinaran pordon, vi povas esti certa pri tio, sed necesas memori ke tiu marmora pordo de la insulo estis konstruita kun ordono ke gxi malfermigxu nur obee al unusola magia vorto, kaj sekve cxiu alia magia vorto neniom efikus je gxi. La magian vorton kiu gardis la pordon versxajne inventis Ku-i-o, kiu nun jam forgesis gxin. Sekve la sola maniero sukcese eniri la subakvigitan insulon estis rompi la sorcxon kiu tenis la pordon strikte fermita. Se tio estus farebla ne necesus magio por malfermi gxin. La sekvan tagon la Sorcxistino kaj la Sorcxisto denove eniris la boaton kaj subakvigis gxin kaj devigis gxin iri al la marmora pordo, kiun ili provis diversmaniere malfermi, sed sensukcese. "Ni devos fordoni cxi tiun provon, mi kredas," diris Glinda. "La plej facila metodo relevi la insulon estus ke ni povu eniri la Kupolon kaj poste subiri al la kelo kaj vidi kiel Ku-i-o devigis la tutan insulon subakvigxi aux relevigxi laux sxia ordono. Kompreneble mi pensis ke la plej facila metodo sukcesi eniri estus ke la boato portu nin en la kelon tra la marmora pordo el kiu trasendis gxin Ku-i-o. Sed devas ekzisti aliaj rimedoj por eniri la Kupolon kaj recxeesti kun Ozma kaj Doroteo, kaj tiajn rimedojn ni devos trovi per studado kaj la tiucela uzo de niaj magiaj povoj." "Ne estos facile," deklaris la Sorcxisto, "cxar ni ne forgesu ke Ozma mem konas multegan magion, kaj sendube sxi jam provis levi la insulon aux trovi alian rimedon por eskapi de gxi kaj malsukcesis." "Estas vere," respondis Glinda, "sed la magio de Ozma estas femagio, sed vi estas Sorcxisto kaj mi estas Sorcxistino. Pro tio ni kiel trio disponas pri treege variaj magikapabloj. kaj se ni cxiuj malsukcesus tio okazus cxar levas kaj mallevas la insulon magia povo kiun konas neniu el ni. Mia ideo do estas sercxi-- per tia magio kian ni posedas--plenumi nian celon alimaniere." Ili denove cxirkauxiris la Kupolon en sia boato kaj denove vidis Ozman kaj Doroteon tra siaj fenestroj kaj intersxangxis gestojn kun la du enkarcerulinoj. Ozma komprenis ke sxiaj amikoj faras cxion eblan por savi sxin kaj ridetis por kuragxigi ilian strebon. Doroteo aspektis iom maltrankvila sed klopodis esti egale kuragxa kiel sia kunulino. Post la reiro de la boato al la kampadejo, kiam Glinda sidigxis en sia tendo, elpensante diversajn manierojn por savi Ozman kaj Doroteon, la Sorcxisto staris sur la bordo duondorme rigardante la liniojn de la Granda Kupolo kiu videblis sub la klara akvo. Kiam li levis siajn okulojn li vidis grupon de nekonatoj proksimigxi de la alia bordo de la lago. Tri estis junulinoj dignaspektaj, tre bele vestitaj, kiuj movis sin rimarkinde gracie. Malantauxe ilin sekvis iom belaspekta juna Premlo. La Sorcxisto tuj vidis ke tiuj homoj eble estas tre gravaj, do li antauxeniris por renkonti ilin. La tri knabinoj akceptis lin gracie kaj tiu kun la ora hararo diris: "Mi kredas ke vi estas la fama Sorcxisto de Oz, pri kiu mi ofte auxdis. Ni sercxas la Sorcxistinon Glindan, kaj eble vi povos gvidi nin al sxi." "Mi povas kaj faros, tre volonte," respondis la Sorcxisto. "Sekvu min, mi petas." La malgrandan Sorcxiston perpleksigis kiuj estas la tri belaj vizitantoj sed li neniel indikis tion, por ne embarasi ilin. Li komprenis ke ili ne volas ke li faru demandojn al ili, do li faris neniun komenton dum la gvidis ilin al la tendo de Glinda. Gracie riverencante la Sorcxisto kondukis la tri vizitantojn antaux Glindan la Bonan. CxAPITRO 21 La Sorcxistino suprenrigardis de sia laboro kiam la tri knabinoj eniris, kaj io rilata al iliaj aspekto kaj sinteno instigis sxin levigxi kaj klini sin antaux ili plej digne. La trio klinis sin dum momento antaux la Granda Sorcxistino kaj poste rektigxis kaj atendis sxian parolon. "Kiuj ajn vi estas," diris Glinda, "mi bonvenigas vin." "Mi nomigxas Auxda," diris unu. "Mi nomigxas Auxra," diris alia. "Mi nomigxas Auxjxa," diris la tria. Glinda neniam antauxe auxdis tiujn nomojn, sed atente rigardante la trion sxi demandis: "Cxu vi estas sorcxistinoj aux magiistinoj?" "Kelkajn sekretajn artojn ni lernis de la Naturo," respondis la brunhara knabino modeste, "sed ni ne rangigas nian lerton apud tiun de la Granda Sorcxistino, Glinda la Bona." "Mi supozas ke vi konscias ke estas kontrauxlegxe fari magion en la Lando Oz sen permeso donita de nia Reganto, Princino Ozma?" "Ne, ni ne konsciis pri tio," estis la respondo. "Ni auxdis pri Ozma, kiu estas la destinita Reganto de cxi tiu tuta felando, sed sxiaj legxoj ankoraux ne atingis nin." Glinda studis la tri knabinojn profunde pensante, poste sxi diris al ili: "Princino Ozma estas jam nun kaptito en la vilagxo de la Premloj, cxar la tutan insulon kun gxia Granda Kupolo subenigis al la fundo de la lago la sorcxarto de Ku-i-o, kiun la Platkapula Ple-diko transformis en stultan cignon. Mi sercxas metodon superi la magion de Ku-i-o kaj relevi la insulon al la surfaco. Cxu vi povos helpi min fari tion?" La knabinoj intersxangxis rigardetojn, kaj la blankharulino respondis: "Ni ne scias; sed ni klopodos helpi vin." "Sxajnas," dauxrigis Glinda kontempleme, "ke Ku-i-o akiris la plejparton de sia sorcxarto de la tri Adeptoj de Magio, kiuj iam regis la Platkapulojn. Dum Ku-i-o distris la Adeptojn per bankedo en sia palaco, sxi kruele perfidis ilin kaj poste transformis ilin en fisxojn kaj jxetis ilin en la lagon. "Se mi povus trovi tiujn tri fisxojn kaj redoni al ili iliajn naturajn formojn-- ili eble scius kian magion uzis Ku-i-o por subakvigi la insulon. Mi estis tuj ironta al la bordo por voki tiujn fisxojn al mi kiam vi alvenis. Do, se vi akompanos min, ni provos trovi ilin." La knabinoj intersxangxis ridetojn nun, kaj la orharulino, Auxda, diris al Glinda: "Ne necesos iri al la lago. Ni estas la tri fisxoj." "Cxu vere!" kriis Glinda. "Do vi estas la tri Adeptoj de Magio, al kiuj redonigxis la gxustaj formoj?" "Ni estas la tri Adeptoj," agnoskis Auxjxa. "Sekve," diris Glinda, "mia tasko jam estas duone plenumita. Sed kiu detruis la transformon kiu faris el vi fisxojn?" "Ni promesis ne diri," respondis Auxra; "sed cxi tiu juna Premlo grandparte respondecis pri nia liberigxo; li estas kuragxa kaj lerta, kaj ni sxuldas al li dankegon." Glinda rigardis Ervikon, kiu staradis modeste malantaux la Adeptoj, cxap'-en-mane. "Li ricevos tauxgan rekompencon," sxi deklaris, "cxar helpante vin li helpis nin cxiujn, kaj eble savis sian popolon de eterna enkarcereco en la subakvigita insulo." La Sorcxistino nun petis siajn gastojn sidigi sin kaj sekvis longa konversacio, en kiu partoprenis la Sorcxisto de Oz. "Ni tre certas," diris Auxra, "ke se ni povus eniri la Kupolon ni povus trovi la sekretojn de Ku-i-o, cxar en sia tuta laboro, post nia fisxigxo, sxi uzis la formulojn kaj sorcxvortojn kaj artojn kiujn sxi sxtelis de ni. Sxi eble aldonis al ili, sed ili estis la fundamento de cxia laboro sxia." "Kiujn rimedojn vi sugestas por ke ni eniru la Kupolon?" demandis Glinda. La tri Adeptoj hezitis respondi, cxar ili ankoraux ne pripensis kio estas farebla por atingi la internon de la Granda Kupolo. Dum ili profunde pensadis, kaj Glinda kaj la Sorcxisto kviete atendis iliajn sugestojn, en la tendon rapidis Trot kaj Betinjo, trenante inter si la Mikscxifonan Knabinon. "Ho, Glinda," kriis Trot, "Cxifoneroj elpensis metodon savi Ozman kaj Doroteon kaj cxiujn Premlojn." La tri Adeptoj ne povis ne ridi gaje, cxar ne nur amuzis la kurioza formo de la Mikscxifona Knabino, sed la entuziasma parolo de Trot sxajnis al ili vere amuza. La Granda Sorcxistino kaj la fama Sorcxisto kaj la tri talentaj Adeptoj de Magio ja ankoraux ne sukcesis solvi la gravan problemon de la subakvigita insulo, do estis tre malversxajne ke mikscxifona knabino plenigita per katuno povus sukcesi. Sed Glinda, ridetante indulge je la seriozaj vizagxoj turnitaj al sxi, karesis la kapojn de la infanoj kaj diris: "Cxifoneroj estas tre lerta. Diru al ni kion sxi elpensis, karulino." "Nu," diris Trot, "Cxifoneroj diras ke se vi povus sekigi la akvon en la lago la insulo estus sur seka tero kaj cxiuj povus veni kaj iri kiam ajn ili volas." Glinda denove ridetis, sed la Sorcxisto diris al la knabinoj: "Se ni sekigus la lagon, kion farus cxiuj belaj fisxoj kiuj logxas en la akvo nun?" "Jadi! Estas vere," agnoskis Betinjo, senfervorigite; "ni tute ne pensis pri tio, cxu Trot?" "Cxu eble vi povus transformi ilin en ranidojn?" demandis Cxifonuloj, transkapen saltante kaj poste starante per unu kruro. "Vi povus doni al ili treege malgrandan flakon en kiu ili nagxu, kaj ili same felicxus kiel nun kiam ili estas fisxoj." "Tute ne!" respondis la Sorcxisto, severe. "Estas fie transformi vivantojn sen ilia konsento, kaj la lago estas la hejmo de la fisxoj kaj apartenas al ili." "Bone," diris Cxifonuloj, grimacante je li, "ne gravas al mi." "Domagxe," gxemis Trot, "cxar mi kredis ke ni trovis bonegan ideon." "Tia gxi estis," deklaris Glinda, kaj sxia vizagxo nun aspektis serioza kaj pensoplena. "Parto de la ideo de la Mikscxifona Knabino povos esti vere valora." "Mi same opinias," konsentis la orhara Adepto. "La supro de la Granda Kupolo estas nur cxirkaux metron sub la surfaco de la akvo. Se ni povus malaltigi la nivelon de la lago gxis la Kupolo estus iom super la akvo, ni povus forpreni iom da vitro kaj mallevi nin en la vilagxon per sxnuroj." "Kaj restus multa akvo en kiu la fisxoj povus nagxi," pludiris la blankharulino. "Se ni sukcese relevus la insulon ni povus replenigi la lagon," sugestis la brunhara Adepto. "Mi kredas," diris la Sorcxisto, kunfrotante siajn manojn pro gxojo, "ke la Mikscxifona Knabino montris al ni la vojon al sukceso." La knabinoj rigardadis scivoleme la tri belajn Adeptojn, demandante al si kiuj ili estas, do Glinda konigis ilin al Trot kaj Betinjo kaj Cxifoneroj, kaj post tio sxi forsendis la infanojn por ke sxi povu pripensi kiel efektivigi la novan ideon. Ne estis eble fari multon tiunokte, do la Sorcxisto preparis alian tendon por la Adeptoj, kaj vespere Glinda okazigis solenan akcepton kaj invitis cxiujn siajn sekvantojn por ke ili renkontu la novevenintojn. La Adeptojn multe mirigis la eksterordinaraj personoj kiujn ili renkontis, kaj mirigis ke Jocxjo Kukurbokapo kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko vere povas vivi kaj pensi kaj paroli same kiel aliaj homoj. Al ili precipe placxis la viglema Mikscxifona Knabino kaj ili amis rigardadi sxiajn petolagojn. La festo estis tre agrabla, cxar Glinda disdonis delikatajn mangxajxojn al la mangxkapabluloj, kaj la Birdotimigilo deklamis kelkajn poemojn, kaj la Malkuragxa Leono kantis per sia profunda basa vocxo. La sola malfelicxigajxo estis la penso ke ilia amata Ozma kaj kara malgranda Doroteo ankoraux estas enfermitaj en la Granda Kupolo de la Subakvigita Insulo. CxAPITRO 22 Tuj post la maten-mangxo, la sekvan tagon, Glinda kaj la Sorcxisto kaj la tri Adeptoj iris al la bordo de la lago kaj faris vicon kun siaj vizagxoj frontantaj la subakvigitan insulon. La aliaj cxiuj venis por rigardi ilin, sed staris respektoplene iomete longe malantaux ili. Dekstre de la Sorcxistino staris Auxda kaj Auxra, kaj maldekstre staris la Sorcxisto kaj Auxjxa. Kune ili etendis siajn brakojn super la randon de la akvo kaj unuvocxe la kvino kantis ritman sorcxon. Tiun sorcxkanton ili ripetis kaj reripetis, svingetante siajn brakojn nerapide de flanko al flanko, kaj post kelkaj minutoj la rigardantoj malantaux ili rimarkis ke la lago komencas malantauxeniri for de la bordo. Post nelonge la plej alta parto de la kupolo ekaperis super la akvo. Iom post iom la akvo malaltigxis, tiel ke la kupolo aspektis levigxanta. Kiam gxi estis eble metron super la surfaco Glinda faris signalon ke la laboro estas finita. La nigrigita submarsxipo estis nun tute ekster la akvo, sed Onklo Henriko kaj Kap'tano Vilcxjo sukcesis repusxi gxin en la lagon. Glinda, la Sorcxisto, Ervik kaj la Adeptoj eniris la boaton, kunprenante buklon de fortika sxnuro, kaj pro ordono de la Sorcxistino la boato dividis la akvon cele al la nun videbla parto de la kupolo. "Restas multa akvo en kiu la fisxoj povas nagxi," komentis la Sorcxisto dum ili veturis. "Eble ili preferus havi pli da akvo sed mi estas certa ke ili ne sentos gxenon gxis ni relevos la insulon kaj povos replenigi la lagon." La boato milde tusxis la deklivan vitron de la Kupolo, kaj la Sorcxisto prenis kelkajn ilojn el sia nigra valizo kaj rapide deprenis grandan vitran pecon, tiel farante truon suficxe grandan por ke iliaj korpoj trairu. Fortikaj sxtalaj kadroj subtenis la vitron de la Kupolo, kaj cxirkaux unu el tiuj kadroj la Sorcxisto ligis la finajxon de sxnuro. "Mi subiros la unua," diris li, "cxar kvankam mi ne estas tiom vigla kiom Kap'tano Vilcxjo mi certas ke mi povos fari tion facile. Cxu vi certas ke la sxnuro estas suficxe longa por atingi la fundon?" "Tute certas," respondis la Sorcxistino. Do la Sorcxisto pendigis la sxnuron kaj grimpis tra la aperturon kaj sublasis sin, manon super mano, krocxante sin al la sxnuro per siaj kruroj kaj piedoj. Malsupre en la stratoj de la vilagxo kungrupigxis cxiuj Premloj, viroj, virinoj kaj infanoj, kaj estu certa ke Ozma kaj Doroteo, kun Lordino Auxreks, estis plenaj de gxojo sciante ke iliaj amikoj finfine venas por savi ilin. La palaco de la Regxino, nun logxata de Ozma, estis precize en la centro de la Kupolo, tiel ke kiam la sxnuro estis pendigita gxia fino atingis precize la antauxon de la enirejo de la palaco. Pluraj Premloj firme tenis la sxnurfinon por stabiligi gxin kaj la Sorcxisto atingis la teron sekura. Li cxirkauxbrakumis unue Ozman kaj poste Doroteon, dum cxiuj Premloj hurais kiel eble plej lauxte. La Sorcxisto nun trovis ke la sxnuro estas suficxe longa por kunligi la supron de la Kupolo kaj la teron kiam gxi estis refaldita, do li ligis segxon al unu fino de la sxnuro kaj kriis al Glinda ke sxi sidu sur la segxo dum li kaj kelkaj Premloj mallevos sxin al la pavino. Tiel la Sorcxistino atingis la teron tute komforte kaj la tri Adeptoj kaj Ervik baldaux sekvis. La Premloj rapide rekonis la tri Adeptojn de Magio, kiujn ili respektis jam antaux ol ilia fia Regxino perfidis ilin, kaj bonvenigis ilin kiel amikojn. Cxiujn logxantojn de la vilagxo timigis la enkarcerigxo subakva, sed nun ili komprenis ke oni klopodas savi ilin. Glinda, la Sorcxisto kaj la Adeptoj sekvis Ozman kaj Doroteon en la palacon, kaj ili petis ke Lordino Auxreks kaj Ervik akompanu ilin. Ozma rakontis siajn aventurojn dum sxi strebis nuligi militadon inter la Platkapuloj kaj la Premloj, kaj Glinda plene rakontis pri la Savekspedicio kaj la renovigo de la tri Adeptoj helpe de Ervik, kaj ili serioze interkonsultadis pri kiel levi la insulon. "Mi provis cxiun rimedon kiun mi konas," diris Ozma, "sed Ku-i-o uzis tre malkutiman formon de magio kiun mi ne komprenas. Sxajne sxi preparis siajn sorcxajxojn tiel ke parolata vorto necesas por plenumi la celon, kaj tiujn parolatajn vortojn konas nur sxi." "Ni instruis al sxi tiun metodon," deklaris Auxra la Adepto. "Mi ne povas pli, Glinda," pludiris Ozma, "do mi volas ke vi provu kion povos fari via sorcxado." "Unue, do" diris Glinda, "ni vizitu la kelon de la insulo, oni informis min ke gxi estas sub la vilagxo." Aro da marmoraj sxtupoj kondukis de unu el la privataj cxambroj de Ku-i-o al la kelo, sed kiam la grupo alvenis cxiuj estis perpleksaj pro kion ili vidas. En la centro de largxa, malalta cxambro staris amaso da grandegaj dentradoj, cxenoj kaj pulioj, cxiuj interkonektitaj kaj sxajne formantaj unu gigantan masxinon; sed ne trovigxis motoro aux alia movilo por turni la radojn. "Cxi tio, mi supozas, estas la ilo por mallevi aux levi la insulon," diris Ozma, "sed la magia vorto kiun oni bezonas por movi la masxinaron estas nekonata de ni." La tri Adeptoj zorge ekzamenis la amason da radoj, kaj baldaux la orharulino diris: "Cxi tiuj radoj tute ne regas la insulon. Male, unu grupo estas por malfermi la pordojn de la cxambretoj kie estas la submarsxipoj, tion montras la cxenoj kaj pulioj. Cxiu boato estas en cxambreto kun du pordoj, unu kondukas en la kelcxambron kie ni estas nun kaj la alia en la lagon. "Kiam Ku-i-o uzis la boaton en kiu sxi atakis la Platkapulojn, sxi unue ordonis ke la kelpordo malfermigxu kaj kun siaj sekvantoj sxi eniris la boaton kaj fermigis la supron super si. Kiam la kelpordo estis fermita, la ekstera pordo estis malrapide malfermata, enlasante la akvon por ke gxi plenigu la cxambron kaj flosigu la boaton, kiu poste foriris de la insulo, restante subakve." "Sed kiel sxi povis reveni?" demandis la Sorcxisto. "Nu, la boato eniris la cxambron plenan de akvo, kaj post la fermigxo de la ekstera pordo komanda vorto funkciigis pumpilon kiu pumpis la akvon el la cxambro. Poste la boato malfermigxis kaj Ku-i-o povis eniri la kelon." "Mi komprenas," diris la Sorcxisto. "Gxi estas lerta ilo, sed gxi ne funkcias se oni ne konas la magiajn vortojn." "Alia parto de la aparato," klarigis la blankhara Adepto, "uzigxas por etendi la ponton de la insulo al la cxeftero. La sxtala ponto estas en cxambro tre simila al tiu en kiu estas la boatoj, kaj per komando de Ku-i-o gxi etendigxis artikon post artiko gxis gxia fora fino atingis la bordon de la lago. La sama magia komando devigis la ponton reveni al sia antauxa pozicio. Kompreneble la ponto estas uzebla nur kiam la insulo estas sur la surfaco de la akvo." "Sed kiel Ku-i-o povis subakvigi la insulon kaj relevi gxin?" demandis Glinda. Tion la Adeptoj ankoraux ne povis klarigi. Cxar nenio pli estis lernebla per la kelo ili regrimpis la sxtupojn al la privata cxambraro de la Regxino, kaj Ozma gvidis ilin al speciala cxambro en kiu Ku-i-o gardis siajn magiilojn kaj faris cxiujn siajn sorcxartojn. CxAPITRO 23 Multaj interesajxoj videblis en la Cxambro de Magio, inter ili estis multo sxtelita for de la Adeptoj kiam ili transformigxis en fisxojn, sed nepre necesis agnoski ke Ku-i-o havis malkutiman geniecon rilate al mehxaniko, kaj uzis sian scion por inventi multajn mehxanikajn aparatojn kiujn ordinaraj sorcxistinoj, sorcxistoj, kaj magiistoj ne povas kompreni. Ili cxiuj detale inspektis cxi tiun cxambron, zorgante ekzameni cxiun objekton kiun ili trovis. "La insulo," diris Glinda, "estas apogita sur fundamento el solida marmoro. Kiam gxi estas subakvigita, kiel nun, la bazo de la insulo estas sur la fundo de la lago. Kio perplekigsas min estas kiel tiom granda pezo estas levebla kaj tenebla sur la surfaco de la akvo, ecx per magio." "Mi nun memoras," respondis Aujxa, "ke unu el la artoj kiujn ni instruis al Ku-i-o estis metodo ekspansiigi kaj malekspansiigi sxtalon, kaj mi kredas ke tio klarigas kiel la insulo levigxas kaj mallevigxas. Mi rimarkis en la kelo grandan sxtalan kolonon kiu trairas la plankon kaj etendigxas supren al cxi tiu palaco. Eble gxia fino estas kasxita en cxi tiu cxambro mem. Se la malsupro de la sxtala kolono estas firme fiksita en la fundo de la lago, Ku-i-o povus paroli magian vorton kaj tio ekspansiigus la kolonon, kaj tiel levus la tutan insulon al la nivelo de la akvo." "Mi trovis la finon de la sxtala kolono. Gxi estas gxuste tie," anoncis la Sorcxisto, indikante unu flankon de la cxambro kie granda baseno de polurita sxtalo sxajne estis metita sur la plankon. Ili cxiuj cxirkauxgrupigxis kaj Ozma diris: "Jes, mi estas tute certa ke tio estas la supra fino de la kolono kiu subtenas la insulon. Mi rimarkis gxin kiam mi unue venis cxi tien. Gxi estas elcxizita, vidu, kaj io bruligxis en la baseno, cxar la fajro lasis spurojn. Mi demandis al mi kio estas sub la granda baseno kaj mi venigis plurajn Premlojn por ke ili provu levi gxin por mi. Ili estis fortaj viroj, sed tute ne povis movi gxin." "Sxajnas al mi," diris Auxda la Adepto, "ke ni trovis la metodon per kiu Ku-i-o levis la insulon. Sxi bruligis ian magian pulvoron en la baseno, parolis la magian vorton, kaj la kolono etendigxis kaj levis la insulon." "Kio estas tio?" demandis Doroteo, kiu sercxadis kun la aliaj kaj nun rimarkis malgrandan kavajxon en la muro, proksime al kie staris la sxtala baseno. Dum sxi parolis Doroteo pusxis dikfingron en la kavajxeton kaj tuj malgranda tirkesto pusxis sin el la muro. La tri Adeptoj, Glinda kaj la Sorcxisto saltis antauxen kaj atente rigardis en la tirkeston. Gxi estis duone plena de griza pulvoro, kies eretoj konstante movigxadis kvazaux ilin movas ia vivajxo. "Eble gxi estas ia formo de radiumo," diris la Sorcxisto. "Ne," respondis Glinda, "gxi estas pli mirinda ol ecx radiumo, cxar mi rekonas gxin kiel raran mineralan pulvoron nomatan Gauxlauxo de la sorcxistoj. Sed kiel Ku-i-o trovis gxin kaj kie sxi akiris gxin?" "Ne estas dubo," diris Auxjxa la Adepto, "ke cxi tiu estas la magia pulvoro kiun Ku-i-o bruligis en la baseno. Se ni scius la magian vorton, mi estas certa ke ni povus levi la insulon." "Kiel ni trovu la magian vorton?" demandis Ozma, turnante sin al Glinda dumparole. "Tion ni devas nun serioze pripensi," respondis la Sorcxistino. Do ili cxiuj sidigxis en la Cxambro de Magio kaj komencis pensi. Estis tiom silente ke post nelonge Doroteo nervozigxis. La knabineto neniam povis longe silenti, kaj kvankam sxi riskis malplacxi al siaj magipovaj amikoj sxi subite diris: "Nu, Ku-i-o uzis nur tri magiajn vortojn, unu por funkciigi la ponton, kaj unu por elirigi la submarsxipojn tra la truoj, kaj unu por levi kaj mallevi la insulon. Tri vortoj. Kaj la nomo Ku-i-o konsistas el precize tri vortoj. Unu estas 'Ku', kaj unu estas 'i', kaj unu estas 'o'." La Sorcxisto sulkigis sian frunton sed Glinda rigardis miroplene la junan knabinon kaj Ozma kriis: "Bona penso, Doroteo kara! Vi eble solvis nian problemon." "Mi kredas ke valoras provi," konsentis Glinda. "Estus tute nature ke Ku-i-o dividus sian nomon en tri magiajn silabojn, kaj la sugesto de Doroteo sxajnas inspirita." La tri Adeptoj ankaux aprobis la provon sed la brunharulino diris: "Ni devos atenti ne uzi la malgxustan vorton kaj elsendi la ponton sub la akvon. Cxefe estas, se la ideo de Doroteo estas korekta, ke ni trafu la unusolan vorton kiu movas la insulon." "Ni eksperimentu," proponis la Sorcxisto. En la tirkesto kun la movigxanta griza pulvoro estis eta ora taso, kiun ili kredis mezurilo. Glinda plenigis tiun tason per la pulvoro kaj zorge sxutis gxin en la malprofundan basenon, kiu estis la supro de la granda sxtala kolono subtenanta la insulon. Poste Auxra la Adepto flamigis kandeleton kaj tusxis la pulvoron per gxi; la pulvoro tuj ardis fajorugxe kaj dissaltadis en la baseno eksterordinare energie. Dum la pulvoretoj ankoraux rugxe ardis la Sorcxistino klinis sin super gxin kaj diris per komanda vocxo: "Ku!" Ili atendis senmove por vidi kio okazos. Auxdigxis grinca sono kaj zumado de masxino, sed la insulo ecx ne milimetreron movigxis. Doroteo kuris al la fenestro, kiu lasis vidi la vitran flankon de la kupolo. "La boatoj!" sxi kriis. "La boatoj 'stas liberaj kaj velas subakve." "Ni faris eraron," diris la Sorcxisto malgxoje. "Sed gxi indikas ke ni sekvas la gxustan vojon," deklaris Auxjxa la Adepto. "Nun ni scias ke Ku-i-o uzis la silabojn de sia nomo por la magiaj vortoj." "Se 'Ku' elsendas la boatojn, versxajne 'i' funkciigas la ponton," sugestis Ozma. "Do eble la lasta parto de la nomo levas la insulon." "Do ni provu tion," proponis la Sorcxisto. Li elgratis la cindrojn de la bruligita pulvoro el la baseno kaj Glinda replenigis la oran tason per pulvoro el la tirkesto kaj metis gxin sur la sxtalan kolonon. Auxra bruligis gxin per sia kandeleto kaj Ozma klinis sin super la basenon kaj murmuris la lante diratan silabon "O-o-o-o!". Tuj la insulo tremis kaj kun tre stranga mugxa sono gxi suprenmovigxis--malrapide, tre malrapide, sed stabile, dum la tuta grupo atendis silente kaj imponate. Estis vere nekredeble, ecx por personoj lertaj pri la artoj de magio kaj sorcxado, kompreni ke unusola vorto povas levi tiun grandan, multepezan insulon kun cxi ties giganta vitra kupolo. "Jen, ni estas multe super la akvo nun!" kriis Doroteo de la fenestro, kiam fine la insulo cxesis movigxi. "Estas cxar ni malaltigis la nivelon de la akvo," klarigis Glinda. Ili povis auxdi la Premlojn lauxte hurai en la stratoj de la vilagxo ekkonsciante ke ili estas savitaj. "Venu," diris Ozma fervore, "ni malsupreniru kaj estu kun la popolo." "Ankoraux ne," respondis Glinda, kiu havis felicxan rideton sur sia bela vizagxo, cxar sxi gxojegis pro la sukceso. "Unue ni etendu la ponton al la cxeftero, kie niaj amikoj el la Smeralda Urbo atendas." Ne necesis multa tempo por meti pulvoron en la basenon, bruligi gxin kaj diri la silabon "I-I!" La rezulto estis ke pordo en la kelo malfermigxis kaj la sxtala ponto elmovigxis, etendis sin artikon post artiko, kaj fine ripozigis sian ekstremon sur la bordon de la lago tuj antaux la kampejo. "Nun," diris Glinda, "ni supreniru kaj akceptu la gratulojn de la Premloj kaj de niaj amikoj el la Savekspedicio." Trans la akvo, sur la bordo de la lago, la Mikscxifona Knabino gestadis bonvenige. CxAPITRO 24 Kompreneble cxiuj partoprenintoj en la ekspedicio de Glinda tuj transiris la ponton, kie ilin elkore bonvenigis la Premloj. Antaux la grupego da homoj Princino Ozma paroladis de balkono de la palaco, postulante ke ili rekonu sxin kiel sian lauxrajtan Reganton kaj promesu obei la legxojn de la Lando Oz. Siavice sxi akceptis protekti ilin kontraux cxia estonta damagxo kaj deklaris ke ne plu regos ilin krueleco kaj mistraktado. Tio multe placxis al la Premloj, kaj kiam Ozma diris al ili ke ili rajtas elekti Regxinon kiu regu ilin, kaj kiu siavice estos regata de Ozma de Oz, ili vocxdonis por Lordino Auxrekso, kaj tiun saman tagon oni okazigis la ceremonion dum kiu oni kronis la novan Regxinon kaj Auxreks instaligxis kiel estrino de la palaco. Kiel sian Cxefministron la Regxino elektis Ervikon, cxar la tri Adeptoj informis pri liaj sagxeco, fidindeco kaj lerteco, kaj cxiuj Premloj aprobis lian nomumigxon. Glinda, la Sorcxisto kaj la Adeptoj staris sur la ponto kaj deklamis sorcxkanton kiu replenigis la lagon per akvo, kaj la Birdotimigilo kaj la Mikscxifona Knabino grimpis al la supro de la Granda Kupolo kaj remetis la fenestrovitrajxon kiu estis elprenita por ke Glinda kaj sxiaj sekvantoj eniru. Kiam vesperigxis Ozma ordonis la preparigxon de granda festeno, al kiu invitigxis cxiu Premlo. La vilagxo estis bele ornamita kaj brile lumigata kaj estis muziko kaj dancado gxis malfrua horo por festi la liberigxon de la popolo. Cxar la Premloj liberigxis ne nur de la akvo de la lago sed ankaux de la krueleco de la antauxa Regxino. Dum la uloj el la Smeralda Urbo pretigxis foriri, la sekvan matenon, Regxino Auxreks diris al Ozma: "Nur unu timon mi nun havas por mia popolo, tio estas pro la malamikeco de la terura Ple-diko de la Platkapuloj. Li povos veni cxi tien iam ajn kaj gxeni nin, kaj miaj Premloj estas pacemaj kaj nekapablaj batali la sovagxajn kaj trudemajn Platkapulojn." "Ne maltrankvilu," respondis Ozma, komfortige. "Ni intencas halti survoje cxe la Sorcxita Monto de la Platkapuloj kaj puni la Ple-dikon pro liaj misfaroj." Tio kontentigis Auxrekson kaj kiam Ozma kaj sxiaj sekvantoj transpasxis la ponton al la bordo, adiauxinte al siaj amikoj, cxiuj Premloj hurais kaj skuis siajn cxapelojn kaj posxtukojn, kaj la bando ludis kaj la foriro ja estis ceremonio longe memorota. La tri Adeptoj de Magio, kiuj antauxe regis la Platkapulojn sagxe kaj komplezeme, akompanis Princinon Ozman kaj sxiajn kunulojn, cxar ili promesis al Ozma resti sur la monto kaj denove certigi ke oni obeas la legxojn. Glinda jam informigxis pri la kuriozaj Platkapuloj kaj sxi konsultis la Sorcxiston kaj faris planon por pliinteligentigi kaj pliagrabligi ilin. Kiam la grupo atingis la monton Ozma kaj Doroteo montris al ili kiel cxirkauxiri la nevideblan muron--konstruitan de la Platkapuloj post la transformigxo de la Adeptoj--kaj kiel atingi la supren-malsupren-sxtuparon kiu kondukas al la montosupro. La Ple-diko rigardis la alvenon de la grupo de la rando de la monto kaj timis vidante ke la tri Adeptoj nun rehavas siajn naturajn formojn kaj revenas al sia iama hejmo. Li komprenis ke lia potenco baldaux perdigxos tamen li firme decidis batali gxisfine. Li kunvokis cxiujn Platkapulojn kaj armis ilin, kaj diris ke ili arestu cxiujn venantajn per la sxtuparo kaj jxetu ilin trans la randon de la monto al la suba ebenajxo. Sed kvankam ili timis la Plejsuperan Diktatoron, kiu minacis puni ilin se ili ne obeos liajn ordonojn, tuj kiam ili vidis la tri Adeptojn ili forjxetis siajn armilojn kaj petegis la iamajn Regantojn protekti ilin. La tri Adeptoj certigis la ekscititajn Platkapulojn ke ili ne bezonas timi. Vidante ke lia popolo ribelis la Ple-diko forkuris kaj provis kasxi sin, sed la Adeptoj trovis lin kaj enkarcerigis lin, kaj forprenis de li cxiujn liajn ladskatolojn da cerbajxo. Post tiu facila venkigxo de la Ple-diko, Glinda informis la Adeptojn pri sia plano, kiun jam aprobis Ozma de Oz, kaj ili gxoje konsentis pri gxi. Do dum la sekvaj kelkaj tagoj, la granda Sorcxistino transformis, iomete, cxiun Platkapulon sur la monto. Prenante ilin unuope, sxi malfermigis la skatolon da cerbajxo apartenantan al cxiu el ili kaj versxis la enhavon sur la platan kapon, kaj post tio, per siaj sorcxartoj, sxi kreskigis la kapon por kovri la cerbajxon--kiel estas por la plej multaj personoj--kaj tiel ili farigxis egale inteligentaj kaj belaspektaj kiel cxiuj aliaj logxantoj de la Lando Oz. Kiam cxiuj estis tiel traktitaj ne plu ekzistis platkapuloj, kaj la Adeptoj decidis renomi sian popolon Montuloj. Unu bona rezulto de la sorcxo de Glinda estis ke nun ne eblis ke iu sxtelos la cerbon kiun alia persono posedas kaj cxiu persono havas precize sian lauxrajtan cerbajxoporcion. Ecx la Ple-diko ricevis sian cerbajxoporcion kaj lia plata kapo rondigxis, kiel la aliaj, sed li devis perdi cxian kapablon plu misfaradi, kaj pro la konstanta observado de la Adeptoj li devos farigxi obeema kaj humila. La Oran Porkon, kiu kuradis gruntante en la stratoj, tute sen cerbo, malsorcxis Glinda, kaj kiam sxi rehavis sian formon de virino sxi ricevis cerbon kaj rondan kapon. Tiu edzino de la Ple-diko iam estis ecx pli fia ol sia fia edzo, sed nun sxi forgesis sian tutan fiecon kaj versxajne farigxos bona virino. Farinte cxi cxion kontentige, Princino Ozma kaj sxia grupo adiauxis la tri Adeptojn kaj foriris cele la Smeraldan Urbon, kontentaj pro siaj interesaj aventuroj. Ili reiris per la vojo laux kiu venis Ozma kaj Doroteo, haltante por reakiri la Segcxevalon kaj la Rugxan Cxaron kiujn ili estis postlasintaj. "Min felicxigas ke mi iris vidi tiujn popolojn," diris Princino Ozma, "cxar mi ne nur malebligis plian militadon inter ili, sed ili estas liberigitaj el la regado de la Ple-diko kaj Ku-i-o, kaj nun estas felicxaj lojalaj regatoj de la Lando Oz. Tio pruvas ke estas cxiam sagxe plenumi onian devon, negrave kiom malagrabla sxajnas esti tiu devo."