GLINDA DE OZ En kiu rakontiĝas la Ekcitaj Spertoj de Princino Ozma de Oz, kaj Doroteo, dum ilia danĝera veturo al la hejmo de la Platkapuloj, kaj al la Magia Insulo de la Premloj, kaj kiel la sorĉ-arto de Glinda la Bona savis ilin el granda danĝero DE L. FRANK BAUM “Reĝa Historiisto de Oz” ILUSTRITA DE JOHN R. NEILL TRADUKITA DE DONALD BROADRIBB Glinda de Oz De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856–1919 Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877–1943 Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933– Unue eldonita en la Angla kiel Glinda of Oz de Reilly & Lee, 1920. Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing, 1996. Vidu http://www.netword.com/broadribb Ĉi tiu traduko kopirajta © 1996 Donald Broadribb. Ĉi tiu eldono estas korektita versio, oktobro 2000. estas Dediĉita al Mia Filo Robert Stanton Baum AL NIAJ LEGANTOJ Glinda la Bona, la bela Sorĉistino de la Lando Oz kaj amikino de Princino Ozma kaj Doroteo, konas multajn personojn kiuj volas scii pli pri ŝi. Do, en la nova rakonto pri Oz, S-ro L. Frank Baum, Reĝa Historiisto de Oz, verkis tutan libron pri kiel Glinda kaj la Sorĉisto kiel eble plej forte strebis savi la Princinon kaj Doroteon de la danĝeregoj kiuj minacis ilin kiam ili iris inter la militantajn tribojn de la Platkapuloj kaj la Premloj. La fia Reĝino Ku-i-o, vanta kaj malbonega sorĉistino, vere kulpis pri la tuta problemo. Ŝi nepre sukcesis malfeliĉigi la vivon de ĉiuj sur la magia, vitrakupolita insulo de la Premloj. Kiam S-ro Baum rakontos al vi pri kiom maltrankvilis ĉiu en la Lando Oz pri la Princino Ozma kaj Doroteo kaj kian mirindan sorĉon Glinda devis efektivigi por savi ilin, vi pleniĝos de ekscitiĝo kaj admirado. Li konigas la plej kaŝitajn misterojn de magio. S-ro Baum faris sian plejeblon respondi al ĉiuj leteroj de liaj malgrandaj teramikoj antaŭ ol li devis forlasi ilin, sed li ne povis respondi al ĉiuj, ĉar ili estis tre multaj. En majo, mil naŭcent dek naŭ, li foriris por porti siajn rakontojn al la malgrandaj infananimoj kiuj loĝis ĉi tie antaŭ tre longe kaj tial ne povis mem legi la rakontojn pri Oz. Ni tre bedaŭras ke li ne povis resti ĉi tie kaj ni malfeliĉe devas informi vin ke ĉi tiu estas lia lasta kompleta rakonto. Sed li postlasis kelkajn nefinitajn notojn pri la Princino Ozma kaj la popolo de Oz kaj ni promesas ke iam ni kunigos ilin kvazaŭ bildenigmon kaj donos al vi pli da rakontoj pri la mirinda Lando Oz. Elkore, viaj amikoj, La Eldonistoj. Ozma kaj Doroteo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 33 La Knabinoj de la Nebulo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 47 La Magia Tendo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 53 La Magia Ŝtuparo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 61 La Monto de Platkapuloj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 71 La Magia Insulo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 85 Reĝino Ku-i-o . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 93 Lordino Aŭreks. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 107 Sub la Akvo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 119 La Premloj Venkiĝas. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 129 La Diamanta Cigno . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 135 La Alarmilo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 149 La Konsilantoj de Ozma. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 157 La Granda Sorĉistino . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 167 La Sorĉitaj Fiŝoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 181 Sub la Granda Kupolo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 191 La Lerteco de Ervik. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 205 Ruĝa Rira la Jukuhuo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 221 Perpleksiga Problemo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 231 La Tri Adeptoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 243 La Subakvigita Insulo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 253 La Magiaj Vortoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 263 Glinda Triumfas . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 273 ĈAPITRO 1 Glinda, la bona Sorĉistino de Oz, sidis en la granda korto de la palaco, ĉirkaŭate de siaj honorulinoj—cent el la plej belaj knabinoj de la Felando Oz. La korto de la palaco estis konstruita el malofta marmoro, belege polurita. Fontoj tintadis muzike tie kaj tie; la vasta kolonaro, sen muro sudaflanke, permesis ke la knabinoj, kiam ili levis siajn kapojn de sia brodado, rigardadu pejzaĝon de rozkoloraj kampoj kaj arbaretoj plenaj de fruktoj aŭ kovritaj de dolĉodoraj floroj. De tempo al tempo unu el la knabinoj komencis kanton, kaj la aliaj partoprenis en la rekantaĵo, aŭ unu levis sin kaj dancis, gracie svingetante sin laŭ la muziko de harpo ludata de kunulino. Kaj tiam Glinda ridetis, ĝoje vidante ke ŝiaj knabinoj kunmiksas ludon kaj laboron. Baldaŭ inter la kampoj objekto estis videbla, sekvante la larĝan padon kiu kondukis al la portalo de la kastelo. Kelkaj el la knabinoj rigardis tiun objekton envie; la Sorĉistino nur rigardetis ĝin kaj kapjesis per sia majesta kapo kvazaŭ ĝi plaĉas, ĉar ĝi signifis la venon de ŝia amikino kaj mastrino—la sola persono en la tuta lando al kiu Glinda klinis sin. Laŭ la pado trotis ligna besto ligita al ruĝa ĉaro, kaj kiam la kurioza tirbesto haltis ĉe la portalo descendis el ĝi du junaj knabinoj, Ozma, Reganto de Oz, kaj ŝia kunulino, Princino Doroteo. Ambaŭ estis vestitaj per simplaj blankaj muslinaj roboj, kaj kurante supren sur la marmoraj ŝtupoj de la palaco ili ridis kaj babiladis tiom gaje kiom se ili ne estus la plej gravaj personoj en la plej bela felando de la mondo. La honorulinoj levis sin kaj staris kun klinitaj kapoj por saluti la reĝinan Ozman, dum Glinda antaŭeniris kun siaj brakoj etenditaj por saluti siajn gastojn. “Ni nur vizitas, komprenu,” diris Ozma. “Kaj Doroteo kaj mi demandis al ni kiel pasigi la tagon kaj ni ekpensis ke ni de pluraj semajnoj ne estas en via Lando de la Kveluloj, do ni prenis la Segĉevalon kaj rajdis rekte ĉi tien.” “Kaj tiom rapide ni veturis,” pludiris Doroteo, “ke niaj hararoj estas tute malorditaj, ĉar la Segĉevalo faras propran venton. Kutime oni bezonas tagon por veturi ĉi tien el la Smeralda Urbo, sed mi kredas ke ni uzis ne pli ol du horojn ĉifoje.” “Vi estas vere bonvenaj,” diris Glinda la Sorĉistino, kaj ŝi kondukis ilin tra la korton al sia belega akceptohalo. Ozma prenis brakon de sia gastigantino, sed Doroteo iom postrestis, kisante kelkajn honorulinojn kiujn ŝi plej bone konis, parolante kun aliaj, kaj sentigante al ĉiuj ke ŝi estas ilia amikino. Kiam fine ŝi restis kun Glinda kaj Ozma en la akcepto-halo, ŝi trovis ilin serioze parolantaj pri la stato de la popolo, kaj kiel pli feliĉigi kaj kontentigi ilin—kvankam ili jam estis la plej feliĉaj kaj kontentaj personoj en la tuta mondo. Kompreneble tio interesis Ozman, sed ĝi ne multe interesis Doroteon, do la knabineto kuris al granda tablo sur kiu kuŝis malferma la Granda Arkivo-Libro de Glinda. Tiu libro estas unu el la plej grandaj trezoroj en Oz, kaj la Sorĉistino taksas ĝin pli utila ol iu ajn alia el ŝiaj magiaĵoj. Pro tio ĝi estas firme ligita al la granda marmora tablo per oraj ĉenoj, kaj kiam ajn Glinda foriras de sia hejmo ŝi kunŝlosas la Grandan Libron per kvin juvelitaj seruroj, kaj portas la ŝlosilojn sekure kaŝitajn en sia sino. Mi supozas ke ne ekzistas en iu felando magiaĵo komparebla kun la Arkivo-Libro, sur kies paĝoj konstante presiĝas raporto pri ĉiu evento kiu okazas en ĉiu parto de la mondo, je precize la sama momento kiam ĝi okazas. Kaj la raportoj estas ĉiam fidindaj, kvankam kelkfoje ili ne donas tiom da detaloj kiom oni deziras. Sed multaj eventoj okazas, do la raportoj devas esti mallongaj ĉar alie eĉ la Granda Libro de Glinda ne povus enteni ĉiujn. Glinda rigardis la raportojn plurfoje ĉiun tagon, kaj Doroteo, kiam ajn ŝi vizitis la Sorĉistinon, amis rigardi en la Libron kaj vidi kio okazas ĉie. Ne estis multaj raportoj pri la Lando Oz, kiu estas kutime pacoplena kaj seneventa, sed hodiaŭ Doroteo trovis ke io tre interesas ŝin. Efektive, la presitaj literoj ekaperadis sur la paĝo dum ŝi rigardis. “Jen strangaĵo!” ŝi krietis. “Ĉu vi sciis, Ozma, ke ekzistas en via Lando Oz homoj nomataj Premloj?” “Jes,” respondis Ozma, venante al ŝia flanko, “mi scias ke sur la Mapo de la Lando Oz, desegnita de Profesoro Ŝancel-Insekto, estas loko nomita ‘Premloj’, sed kiaj estas la Premloj mi ne scias. Mi konas neniun kiu vidis ilin aŭ aŭdis pri ili. La Premlo-Lando estas for ĉe la plejsupra rando de la Lando de la Gilikuloj, kun la sabla, netransirebla dezerto unuflanke kaj la montoj de Ugabuo aliflanke. Pri tiu parto de la Lando Oz mi scias tre malmulte.” “Mi supozas ke ankaŭ neniu alia scias multon pri ĝi, escepte de la Premloj mem,” komentis Doroteo. “Sed la Libro diras: ‘La Premloj de Oz komencas militon kontraŭ la Platkapuloj de Oz, kaj verŝajne rezultos batalado kaj multaj problemoj.’” “Ĉu nur tion diras la Libro?” demandis Ozma. “Jen ĉiu vorto,” diris Doroteo, kaj Ozma kaj Glinda ambaŭ rigardis la Arkivon kaj aspektis surprizitaj kaj perpleksaj. “Diru al mi, Glinda,” diris Ozma, “kiuj estas la Platkapuloj?” “Mi ne povas, via Moŝto,” konfesis la Sorĉistino. “Antaŭ nun mi neniam aŭdis pri ili, nek mi iam ajn aŭdis mencion pri la Premloj. En la foraj anguloj de Oz estas multaj kuriozaj kaŝitaj triboj de homoj, kaj kompreneble mi ne konas tiujn kiuj neniam eliras el siaj propraj landoj kaj kiujn neniam vizitas homoj el nia favorata parto de Oz. Tamen, se vi deziras tion, mi povos informiĝi per miaj sorĉartoj iom pri la Premloj kaj la Platkapuloj.” “Bonvolu,” respondis Ozma serioze. “Komprenu, Glinda, se ĉi tiuj estas homoj en Oz ili estas miaj regatoj kaj mi ne povas permesi militojn aŭ problemojn en la Lando kiun mi regas, se eblas al mi malebligi.” “Tute bone, via Moŝto,” diris la Sorĉistino. “Mi klopodos akiri informon por gvidi vin. Bonvolu pardoni ke dum iom da tempo mi forestos en mia Ĉambro de Magio kaj Sorĉo.” “Ĉu mi rajtos akompani vin?” demandis Doroteo, fervore. “Ne, Princino,” estis la respondo. “Ĝenus la sorĉon se iu kunĉeestus.” Do Glinda ŝlosis sin en sian propran Ĉambron de Magio kaj Doroteo kaj Ozma atendis pacience ŝian revenon. Post proksimume horo Glinda aperis, aspektante profunde enpensema. “Via Moŝto,” ŝi diris al Ozma, “la Premloj loĝas sur Magia Insulo en granda lago. Pro tio—ĉar la Premloj uzas magion—mi malmulton povas trovi pri ili.” “Nu, mi ne sciis ke ekzistas lago en tiu parto de Oz,” krietis Ozma. “La mapo montras ke rivero trairas la Landon de la Premloj, sed ĝi montras neniun lagon.” “Ĉar la persono kiu faris la mapon neniam vizitis tiun parton de la lando,” klarigis la Sorĉistino. “La lago certe ekzistas, kaj en la lago estas insulo—Magia Insulo—kaj sur tiu insulo loĝas la homoj nomataj Premloj.” “Kiaj ili estas?” demandis la Regantino de Oz. “Mia magio ne povas informi min pri tio,” konfesis Glinda, “ĉar la magio de la Premloj malebligas ke iu ekster ilia regno sciu ion ajn pri ili.” “Scias la Platkapuloj, ĉar ili planas batali la Premlojn,” sugestis Doroteo. “Eble,” respondis Glinda, “sed ankaŭ pri la Platkapuloj mi povas akiri malmultan informon. Ili estas popolo loĝanta sur monto tuj sude de la Lago de la Premloj. La monto havas krutajn flankojn kaj larĝan, malplatan supron, kvazaŭ baseno, kaj en ĉi tiu baseno la Platkapuloj havas siajn loĝejojn. Ankaŭ ili estas magiuloj kaj kutime restas apartaj kaj malpermesas ke eksteruloj vizitu ilin. Mi informiĝis ke ekzistas proksimume cent personoj—viroj, virinoj kaj infanoj— kaj la Premloj precize cent unu.” “Pri kio ili kverelis, kaj kial ili volas batali unu la alian?” estis la sekva demando de Ozma. “Mi ne povas informi vian Moŝton pri tio,” diris Glinda. “Sed jen!” kriis Doroteo, “estas kontraŭleĝe ke iu ajn escepte de Glinda kaj la Sorĉisto magias en la Lando Oz, do se tiuj du strangaj popoloj estas magiuloj ili malobeas la leĝon kaj estas punindaj!” Ozma ridetis al sia malgranda amikino. “Personoj kiuj ne konas min nek miajn leĝojn,” ŝi diris, “prave ne obeas miajn leĝojn. Ni scias nenion pri la Premloj aŭ la Platkapuloj, do verŝajne ili scias nenion pri ni.” “Sed ili devus scii, Ozma, kaj ni devus scii. Kiu informos ilin, kaj kiel ni bonkondutigos ilin?” “Tion,” respondis Ozma, “mi nun pripensas. Kion vi konsilas, Glinda?” La Sorĉistino uzis iom da tempo pripensante tiun demandon, antaŭ ol respondi. Poste ŝi diris: “Se vi ne informiĝus pri la ekzisto de la Platkapuloj kaj la Premloj, per mia Arkivo-Libro, vi tute ne okupus vin pri ili aŭ iliaj kvereloj. Do, se vi ne atentos tiujn popolojn, vi eble neniam denove aŭdos pri ili.” “Sed tio estus misa,” deklaris Ozma. “Mi estas Reganto de la tuta Lando Oz, inkluzive de la Lando de la Gilikuloj, la Lando de la Kveluloj, la Lando de la Palpbrumoj, kaj la Lando de la Manĝtuloj, krome ankaŭ de la Smeralda Urbo, kaj ĉar mi estas la Princino de ĉi tiu felando mia devo estas certigi ke mia tuta popolo—kie ajn ili estas—estas feliĉaj kaj kontentaj kaj solvi iliajn disputojn kaj malebligi kverelojn. Do kvankam la Premloj kaj Platkapuloj ne konas min kaj ne scias ke mi estas ilia laŭrajta Reganto, mi nun scias ke ili loĝas en mia regno kaj estas miaj regatoj, do mi ne plenumus mian devon se mi fortenus min de ili kaj lasus ilin batali.” “Vera fakto, Ozma,” komentis Doroteo. “Vi devas iri al la Lando de la Gilikuloj kaj certigi ke tiuj popoloj bone kondutos kaj ĉesos kvereli. Sed kiel vi faros tion?” “Tio estas enigmo ankaŭ por mi, via Moŝto,” diris la Sorĉistino. “Povos esti danĝere se vi eniros tiujn strangajn landojn, kie la homoj estas eble ferocaj kaj militemaj.” “Mi ne timas,” diris Ozma, ridetante. “Ne temas pri timo,” argumentis Doroteo. “Kompreneble ni scias ke vi estas feino, kaj ke ne eblas mortigi aŭ vundi vin, kaj ni scias ke vi havas multan propran magion kiel helpilon. Sed, Ozma kara, malgraŭ tio vi jam antaŭ nun suferegis pro viaj fimalamikoj, kaj ne estas ĝuste ke Reganto de la tuta Oz endanĝerigas sin.” “Eble tute ne estos danĝero,” respondis Ozma, kun malgranda rido. “Ne imagu danĝeron, Doroteo, ĉar nepre oni imagu nur bonaĵojn, kaj ni ne scias ke la Premloj kaj Platkapuloj estas fiuloj aŭ miaj malamikoj. Eble ili bone kondutos kaj obeos konsilon.” “Doroteo pravas, via Moŝto,” asertis la Sorĉistino. “Estas vere ke ni scias nenion pri tiuj foraj regatoj, krom ke ili planas batali unu la alian, kaj havas iom da magia povo disponebla. Tiaj uloj malamas akcepti ke aliuloj altrudas sin kaj ili pli verŝajne malamos vian venon inter ilin ol akceptos vin amikeme kaj gracie laŭ via merito.” “Se vi havus armeon kunpreneblan,” aldonis Doroteo, “estus malpli malbone; sed ne ekzistas armeo en la tuta Oz.” “Mi havas unu soldaton,” diris Ozma. “Jes, la soldato kun la verda barbo; se li timegas sian pafilon kaj neniam ŝargas ĝin. Mi certas ke li forkurus anstataŭ batali. Kaj unu soldato, eĉ kuraĝa, ne povus multe efiki kontraŭ ducent unu Platkapuloj kaj Premloj.” “Kion do, amikoj, vi sugestas?” demandis Ozma. “Mi konsilas ke vi sendu la Sorĉiston de Oz al ili, kaj li informu ilin ke batali estas kontraŭ la leĝoj de Oz, kaj ke vi ordonas ke ili repaciĝu kaj amikiĝu,” proponis Glinda. “La Sorĉisto diru al ili ke ili puniĝos se ili rifuzos obei la ordonojn de la Princino de la tuta Lando Oz.” Ozma kapneis, indikante ke la konsilo ne plaĉis al ŝi. “Sed kion se ili rifuzus?” ŝi demandis. “Mi devus plenumi mian minacon kaj puni ilin, kaj tio estus malplaĉa kaj malfacila. Mi certas ke estos pli bone ke mi iru paceme, sen armeo kaj armite nur per mia aŭtoritato kiel Reganto, kaj petegu ilin obei min. Tiam, se ili montriĝos obstinaj, mi povos turni min al alia rimedo por obeigi ilin.” “Estas delikata afero, negrave kiel oni rigardas ĝin,” ĝemis Doroteo. “Mi bedaŭras, nun, ke mi rimarkis la informon en la Granda Libro.” “Sed ĉu vi ne povas kompreni, mia kara, ke mi devas plenumi mian devon, nun kiam mi konscias pri tiu problemo?” demandis Ozma. “Mi firme intencas tuj iri al la Magia Insulo de la Premloj kaj al la sorĉita monto de la Platkapuloj, kaj malebligi militon kaj malpacon inter iliaj loĝantoj. Nur estas decidende ĉu estos pli bone ke mi iru sola, aŭ faru grupon de miaj amikoj kaj lojalaj subtenantoj kiuj akompanu min.” “Se vi iros mi volas ankaŭ iri,” deklaris Doroteo. “Negrave kio okazos estos plezure—ĉar ĉia ekscitiĝo estas plezura—kaj mi nenial volus ne sperti ĝin!” Nek Ozma nek Glinda atentis tiun deklaron, ĉar ili profunde pripensadis la seriozan aspekton de ĉi tiu proponita aventuro. “Multaj amikoj volonte akompanus vin,” diris la Sorĉistino, “sed neniu el ili povus eĉ iomete protekti vin se vi renkontus danĝeron. Vi mem estas la plej potenca feino en Oz, kvankam kaj mi kaj la Sorĉisto disponas pri pli varia aro da magiaj artoj. Tamen, vi disponas pri unu arto kiun neniu alia persono en la mondo povas egali—la arto akiri la amon de aliaj personoj kaj instigi ke aliaj personoj amu riverenci antaŭ via gracia ĉeesto. Pro tio mi kredas ke vi povos fari pli da bono sole ol kun granda nombro da regatoj akompanantaj vin.” “Ankaŭ mi kredas tion,” konsentis la Princino. “Mi estos tute kapabla protekti min, komprenu, sed eble mi ne povus egale bone protekti aliulojn. Tamen mi ne serĉas oponon. Mi parolos al tiuj popoloj per amikemaj vortoj kaj solvos ilian disputon—negrave kia ĝi estas—juste.” “Ĉu vi ne kunprenos min?” petegis Doroteo. “Vi bezonos iun akompananton, Ozma.” La Princino ridetis al sia malgranda amikino. “Mi tute ne scias kial vi ne akompanu min,” estis ŝia respondo. “Du knabinoj ne estas tre batalaspektaj kaj ili ne suspektos pri ni ke ni venas pro alia celo ol amikeco kaj paco. Sed, por malebligi militon kaj malpacon inter tiuj koleraj popoloj, ni devas tuj iri al ili. Ni reiru tuj al la Smeralda Urbo kaj preparu por ke ni komencu nian veturon frue morgaŭ matene.” Al Glinda ne tute plaĉis tiu plano, sed ŝi ne povis elpensi pli bonan rimedon por solvi la problemon. Ŝi sciis ke Ozma, malgraŭ siaj mildeco kaj dolĉa humoro, kutimis resti kun kiu ajn decido ŝi faris kaj ne estis facile forturnebla de sia celo. Krome ŝi ne povis koncepti grandan danĝeron por la feina Reganto de Oz en la entrepreno, eĉ se la nekonata popolo kiun si vizitos montriĝos obstinaj. Sed Doroteo ne estis feino; ŝi estis knabineto kiu venis el Kansas por loĝi en la Lando Oz. Doroteo eble renkontos danĝerojn kiuj por Ozma estus malgravaj sed por “Terulino” estus tre gravaj. La fakto mem ke Doroteo loĝis en Oz, kaj ŝia amikino Ozma faris ŝin Princino, malebligis ke ŝi mortos aŭ suferos gravan korpodoloron dum ŝi loĝos en tiu felando. Ŝi ankaŭ ne povis plu kreski, kaj restos ĉiam la sama knabineto kiu venis al Oz, escepte de se ŝi foriros de tiu felando aŭ estos ŝtelita el ĝi. Sed malgraŭe, Doroteo estis mortkapabla, kaj povus eble detruiĝi, aŭ kaŝiĝi kie neniu el ŝiaj amikoj povus trovi ŝin. Eblus, ekzemple, ke iu distranĉus ŝin, kaj la pecoj, kvankam plu vivantaj kaj sendoloraj, povus vaste disŝutiĝi; aŭ ŝi eble enteriĝus tre profunde, aŭ “detruiĝus” alimaniere fare de fimagiistoj, se nenio taŭge protektus ŝin. Tiujn faktojn Glinda pripensadis dum ŝi paŝis reĝine en sia marmora halo. Fine la bona Sorĉistino paŭzis kaj tiris ringon de sia fingro, kaj transdonis ĝin al Doroteo. “Portu tiun ringon konstante ĝis via reveno,” ŝi diris al la knabino. “Se serioza danĝero minacos vin, turn la ringon sur via fingro unufoje dekstren kaj post tio unu fojon maldekstren. Tio sonigos la alarmilon en mia palaco kaj mi tuj venos savi vin. Sed uzu la ringon nur se vin vere minacas detruo. Dum vi restos kun Princino Ozma mi kredas ke ŝi povos protekti vin kontraŭ ĉio malpli danĝera.” “Dankon, Glinda,” respondis Doroteo dankeme, dum ŝi metis la ringon sur sian fingron. Mi ankaŭ surportos mian Magian Zonon kiun mi prenis de la Reĝo de la Knomoj, do verŝajne mi estos sekura kontraŭ io ajn kion volos fari al mi la Premloj kaj Platkapuloj.” Ozma devis fari multajn aranĝojn antaŭ ol povi foriri de sia trono kaj sia palaco en la Smeralda Urbo, eĉ por nur kelktaga veturo, do ŝi adiaŭis Glindan kaj kun Doroteo ŝi grimpis en la Ruĝan Ĉaron. Vorto al la ligna Segĉevalo instigis tiun mirindan beston komenci la reiron, kaj tiom rapide li kuris ke Doroteo ne povis paroli aŭ fari ion ajn alian ol firme teni sian seĝon dum la tuta reveturo al la Smeralda Urbo. ĈAPITRO 2 Loĝanta en la palaco de Ozma tiutempe estis vivanta Birdotimigilo, tre rimarkinda kaj inteligenta besto kiu iam regis la Landon Oz dum mal-longa periodo kaj estis multe amata kaj respektata de la tuta popolo. Iam Manĝtula kultivisto plenigis malnovan vestokompleton per pajlo kaj metis plenigitajn botojn sur la piedojn kaj uzis paron da plenigitaj katunaj gantoj kiel manojn. La kapo de la Birdotimigilo estis plenigita sako ligita al la korpo, kun okuloj, nazo, buŝo kaj oreloj pentritaj sur la sako. Kiam ĉapelo estis sur la kapo, la tuto estis bona homimitaĵo. La kultivisto metis la Birdotimigilon sur stangon en sia maizkampo kaj ĝi ekvivis kuriozmaniere. Doroteon, kiu preterpasadis la kampon, alvokis la viva Birdotimigilo kaj ŝi levis lin de lia stango. Li akompanis ŝin al la Smeralda Urbo, kie la Sorĉisto de Oz donis al li bonegan cerbon, kaj la Birdotimigilo baldaŭ fariĝis grava persono. Ozma taksis la Birdotimigilon unu el siaj plej bonaj amikoj kaj plej lojalaj regatoj, do la matenon post sia vizito al Glinda ŝi petis lin anstataŭi ŝin kiel Reganto de la Lando Oz dum ŝi forestos veturante, kaj la Birdotimigilo tuj akceptis sendemande. Ozma avertis Doroteon gardi sekreta la veturon kaj diri nenion al iu ajn pri la Premloj kaj la Platkapuloj antaŭ ilia reveno, kaj Doroteo promesis obei. Ŝi sopiregis informi siajn amikinojn, etan Troton kaj Betinjon Bobin, pri la aventuro kiun ili entreprenas, sed evitis diri vorton pri la temo kvankam ambaŭ tiuj knabinoj loĝis kun ŝi en la palaco de Ozma. Efektive, nur Glinda la Sorĉistino sciis ke ili iras, ĝis post ilia foriro, kaj eĉ la Sorĉistino ne sciis ĝuste kion ili intencas fari. Princino Ozma prenis la Segĉevalon kaj la Ruĝan Ĉaron, kvankam ŝi ne certis ke ekzistas ĉarvojo tute ĝis la Lago de la Premloj. La Lando Oz estas iom granda loko, ĉirkaŭata ĉiuflanke de Mortiga Dezerto kiu estas netransirebla, kaj la Lando de la Premloj, laŭ la mapo, estis en la plej fora nordokcidenta parto de Oz, borde de la norda dezerto. Ĉar la Smeralda Urbo estis en la preciza centro de Oz, la vojo de tie al la Premloj ne estis malgranda. Proksime al la Smeralda Urbo la lando estas dense loĝata ĉiudirekte, sed ju pli oni foriras de la urbo des malpli estas da homoj, kaj la partoj kiuj estas borde de la dezerto havas malgrandajn loĝantarojn. Ankaŭ malmulte konataj de la popolo de Oz estas tiuj foraj regionoj, escepte de la sudo kie loĝas Glinda kaj kie Doroteo ofte vagis dum esplorveturoj. Plej malmulte konata estas la Lando de la Gilikuloj, kiu estas la loĝejo de multaj strangaj bandoj de popoloj inter siaj montoj kaj valoj kaj arbaroj kaj riveroj, kaj Ozma nun celis la plej foran parton de la Lando de la Gilikuloj. “Mi vere bedaŭras,” diris Ozma al Doroteo, dum ili forveturis en la Ruĝa Ĉaro, “ne scii pli pri la mirinda Lando kiun mi regas. Mia devo estas konatiĝi kun ĉiu tribo de homoj kaj ĉiu stranga kaj kaŝita lando en la tuta Oz, sed min tiom okupas en mia palaco la farado de leĝoj kaj la planado por la komforto de ĉiuj kiuj loĝas proksime de la Smeralda Urbo, ke mi ne ofte trovas tempon por longaj veturoj.” “Nu,” respondis Doroteo, “ni verŝajne trovos multon dum ĉi tiu veturo, kaj certe ni sciiĝos pri la Premloj kaj la Platkapuloj. Tempo ne multe gravas en la Lando Oz, ĉar ni ne kreskas nek maljuniĝas nek malsaniĝas nek mortas, kiel en aliaj landoj; do, se ni esploros unu lokon post alia, iam ni scios ĉion pri ĉiu loketo en Oz.” Doroteo portis ĉirkaŭ sia talio la Magian Zonon de la Reĝo de la Knomoj, kiu protektis ŝin kontraŭ damaĝo, kaj la Magia Ringo donita al ŝi de Glinda estis sur ŝia fingro. Ozma nur metis malgrandan arĝentan sceptron en sian sinon, ĉar feinoj ne uzas kemiaĵojn kaj herbojn kaj la magiilojn de sorĉistinoj kaj sorĉistoj. La Arĝenta Sceptro estis la sola armilo agresa kaj defenda de Ozma kaj uzante ĝin ŝi povis fari multajn aferojn. Ili foriris de la Smeralda Urbo ĝuste je la sunleviĝo kaj la Segĉevalo kuris tre rapide tra la vojoj norden, sed post kelkaj horoj, la ligna besto devis malrapidigi siajn krurojn ĉar la domoj de kultivistoj fariĝis tre malmultaj kaj maloftaj kaj ofte tute ne ekzistis vojoj laŭ la direkto kien ili volis iri. Tiam ili transiris la kampojn, evitante grupojn de arboj kaj trairante la riverojn kaj riveretojn kiam ili atingis ilin. Sed fine ili atingis larĝan montetoflankon dense kovritan de vepro, tra kiun la ĉaro ne povis iri. “Estos malfacile por vi kaj mi trairi sen ŝiri niajn robojn,” diris Ozma, “do ni devos lasi la Segĉevalon kaj la Ĉaron ĉi tie ĝis nia reveno.” “Estas bone,” Doroteo respondis. “Mi jam enuas pro veturado. Ĉu vi s’pozas, Ozma, ke ni estas iom proksime al la Lando de la Premloj?” “Mi ne scias, Doroteo kara, sed mi scias ke ni iradis ĝustadirekten, do ni certe trovos ĝin iam.” La vepro estis preskaŭ kia aro da nealtaj arboj, ĉar ĝi atingis ĝis la kapoj de la du knabinoj, kiuj ne estis tre altaj. Ili devis malrekte trairadi ĝis Doroteo timis ke ili perdiĝos, kaj fine haltigis ilin kuriozaĵo kiu baris ilin de plua irado. Ĝi estis giganta araneaĵo—kvazaŭ teksita de gigantaj araneoj—kaj la delikata puntaĵo estis forte ligita al la branĉoj de la arbustoj kaj daŭris dekstren kaj maldekstren en la formo de duoncirklo. La fadenoj de tiu araneaĵo estis brile purpuraj kaj teksitaj laŭ multaj artismaj desegnoj, sed ĝi atingis de la tero al branĉoj super la kapoj de la knabinoj kaj formis ian barilon kiu enheĝis ilin. “Tamen ĝi ne aspektas tre fortika,” diris Doroteo. “Eble ni povus trarompi.” Ŝi provis sed trovis la araneaĵon pli fortika ol ĝi aspektis. Malgraŭ ĉia klopodo ŝi ne povis rompi eĉ unu fadenon. “Ni devos reiri, mi kredas, kaj klopodi ĉirkaŭiri tiun strangan araneaĵon,” Ozma decidis. Do ili turnis sin dekstren kaj, sekvinte la araneaĵon trovis ke laŭŝajne ĝi etendiĝis por formi veran cirklon. Plu kaj plu ili iris ĝis ĝis fine Ozma diris ke ili revenis al la preciza loko ĉe kiu ili komencis. “Jen poŝtuko kiun vi faligis kiam ni estis ĉi tie antaŭe,” ŝi diris al Doroteo. “Tiukaze oni konstruis la araneaĵon malantaŭ ni, post kiam ni marŝis en la kaptilon,” krietis la knabineto. “Vere,” akordis Ozma, “malamiko provis kapti nin.” “Kaj sukcesis,” diris Doroteo. “Sed kiu?” “Ĝi estas aranea, mi certas,” respondis Ozma, “sed la araneo devas esti giganta.” “Tutvere!” kriis voĉo malantaŭ ili. Ili rapide turnis sin kaj vidis grandan purpuran araneon kiu sidis eble du metrojn for kaj rigardadis ilin per siaj malgrandaj brilantaj okuloj. Poste rampis el inter la arbustoj dekduo pli da grandaj purpuraj araneoj, kiuj salutis la unuan kaj diris: “La reto estas finita, Ho Reĝo, kaj la fremduloj estas kaptitaj.” Al Doroteo neniom plaĉis la aspekto de tiuj araneoj. Ili havis grandajn kapojn, akrajn ungojn, malgrandajn okulojn kaj vilan hararon sur siaj tutaj purpuraj korpoj. “Ili fiaspektas,” ŝi flustris al Ozma. “Kion ni faru?” Ozma rigardis la araneon maltrankvilvizaĝe. “Kion vi celas kaptinte nin?” ŝi demandis. “Ni bezonas ke iu prizorgu nian domon,” respondis la Reĝo de la Araneoj. “Balaado kaj senpolvigado estas farendaj, kaj polurado kaj telerlavado, kaj mia popolo malamas fari tian laboron. Do ni decidis ke se fremduloj venos ni kaptos ilin kaj sklavigos ilin.” “Mi estas Princino Ozma, Reganto de la tuta Oz,” diris la knabino digne. “Nu, mi estas la Reĝo de ĉiuj Araneoj,” estis la respondo, “sekve mi estas via mastro. Venu kun mi al mia palaco kaj mi instruos vin pri via laboro.” “Mi rifuzas,” diris Doroteo ofendite. “Ni rifuzas obei vin.” “Pri tio nur atentu,” respondis la Araneo severtone, kaj la sekvan momenton li ĵetis sin rekte al Doroteo, malfermante la ungojn en siaj kruroj kaj celante kapti kaj pinĉi ŝin per la akraj puntoj. Sed la knabino portis sian Magian Zonon kaj ne estis vundita. La Reĝo de la Araneoj eĉ ne povis tuŝi ŝin. Li rapide turnis sin kaj sin ĵetis al Ozma, sed ŝi tenis sian Magian Sceptron super lia kapo kaj la monstro reĵetiĝis kvazaŭ frapite. “Plej bone estos liberigi nin,” Doroteo konsilis lin, “ĉar vi vidas ke vi ne povas damaĝi nin.” “Tion mi vidas,” respondis la Reĝo de la Araneoj kolere. “Via magio estas pli forta ol la mia. Sed mi ne helpos vin eskapi. Se vi sukcesos rompi la magian reton kiun mia popolo teksis vi povos foriri; se ne vi devos resti ĉi tie kaj morti pro malsato.” “Estas pli da magio en mia felando ol mi eĉ sonĝis,” komentis la bela Ozma, ĝemante pro bedaŭro. “Evidentas ke miaj leĝoj ne estas obeataj, ĉar eĉ tiuj monstraj araneoj defias min per magio.” “Ne gravas nun,” diris Doroteo; “ni trovu kion ni povas fari por eskapi el ĉi tiu kaptilo.” Nun ili ekzamenis tre zorge la araneaĵon kaj miregis pro ĝia fortikeco. Kvankam pli fajna ol la plej fajnaj haroj, ĝi rezistis ĉiun ilian klopodon rompi ĝin, eĉ kvankam ambaŭ knabinoj plenpeze ĵetis sin kontraŭ ĝin. “Ni devos trovi ian ilon kiu tranĉos la fadenojn de la araneaĵo,” diris Ozma, fine. “Ni ĉirkaŭserĉu tian ilon.” Do ili vagis inter la arbustoj kaj fine trovis neprofundan lageton, kiun formis malgranda bobelanta fonto. Doroteo klinis sin por trinki kaj trovis en la akvo verdan krabon, proksimume grandan kiel ŝia mano. La krabo havis du grandajn akrajn pinĉilojn, kaj tuj kiam Doroteo vidis ilin ŝi komprenis ke tiuj pinĉiloj povos savi ilin. “Alvenu el la akvo,” ŝi vokis al la krabo; “mi volas paroli al vi.” Iom pigre la krabo levis sin al la surfaco kaj ekkaptis rokeron. Kun la kapo sub la akvo li diris kolervoĉete: “Kion vi volas?” “Ni volas ke vi tranĉu la reton de la purpuraj araneoj per viaj pinĉiloj, por ke ni povu trairi,” respondis Doroteo. “Vi povos, ĉu ne?” “Mi supozas ke jes,” respondis la krabo. “Sed se mi faros tion, kiel vi pagos min?” “Kion vi deziras?” Ozma demandis. “Mi volas esti blanka anstataŭ verda,” diris la krabo. “Verdaj kraboj estas tre oftaj, kaj blankaj estas tre maloftaj; krome la purpuraj araneoj, kiuj plene kovras ĉi tiun montetoflankon, timas blankajn krabojn. Ĉu vi povus blankigi min se mi akceptus tranĉi la reton por vi?” “Jes,” diris Ozma, “mi facile povas fari tion. Kaj, por ke vi sciu ke mi parolas la veron, mi ŝanĝos vian koloron jam nun.” Ŝi gestis per sia arĝenta sceptro super la lageto kaj la krabo tuj fariĝis neĝoblanka—escepte de liaj okuloj kiuj restis nigraj. La besteto vidis sian speguliĝon en la akvo kaj tiom ĝojis ke li tuj rampis el la lageto kaj komencis movi sin malrapide al la araneaĵo, malantaŭenirante de la lageto. Li moviĝis tiom malrapide ke Doroto elkriis senpacience: “Jadi, tio tute ne sufiĉas!” Preninte la krabon per siaj manoj ŝi kure portis lin al la araneaĵo. Eĉ tiam ŝi devis suprenteni lin, tiel ke li povis atingi per siaj pinĉiloj fadenon post fadeno de la delikate punta purpura araneaĵo, kiujn li povis tranĉi per unu pinĉo. Kiam sufiĉa reto estis tranĉita por ke ili trairu, Doroteo rekuris al la lageto kaj metis la blankan krabon en la akvon, kaj post tio ŝi reiris al Ozma. Ili ĝustatempe eskapis tra la reto, ĉar pluraj purpuraj araneoj nun aperis, trovinte ke la reto estas tranĉita, kaj se la knabinoj ne kurus rapide tra la aperturon la araneoj rapide riparus la tranĉolokojn kaj rekaptus ilin. Ozma kaj Doroteo kuris kiel eble plej rapide kaj kvankam la koleraj araneoj ĵetis grandan nombron da retofadenoj celante ilin, esperante lazi ilin aŭ impliki ilin per la fadenoj, ili sukcesis eskapi kaj grimpi al la supro de la monteto. ĈAPITRO 3 De la supro de la monteto Ozma kaj Doroteo subenrigardis en la preteran valon kaj miris trovante ĝin plena de flosanta nebulo kiu estis densa kiel fumo. Nenio en la valo estis videbla krom tiuj ondoj de nebulo, sed pretere, aliflanke, leviĝis herbokovrita monteto kiu aspektis tre bela. “Nu,” diris Doroteo, “kion ni faru, Ozma? Ĉu ni marŝu en tiun densan nebulon, kaj verŝajne perdiĝu en ĝi, aŭ atendu ĝian foriĝon?” “Mi ne certas ke ĝi foriĝos, negrave kiom longe ni atendos,” respondis Ozma, dubeme. “Se ni volas pluiri, mi kredas ke ni devos provi marŝi en la nebulo.” “Sed ni ne povos vidi kien ni iras aŭ sur kion ni tretas,” protestis Doroteo. “Eble estas teruraĵoj kaŝitaj en tiu nebulo, kaj mi timas jam pro la penso ke mi vados en ĝi.” Eĉ Ozma videble hezitis. Ŝi estis silenta kaj pensema dum kelka tempo, rigardante la nebulondojn tre grizajn kaj malbonvenigajn. Fine ŝi diris: “Mi kredas ke tiu estas Nebula Valo, kie tiuj malsekaj nuboj estas konstantaj ĉar eĉ la sunbrilo ne forpelas ilin. Sekve sendube la Knabinoj de la Nebulo loĝas tie, kaj ili estas feinoj kaj nepre respondos al mia voko.” Ŝi metis siajn du manojn antaŭ sian buŝon, kavigis ilin, kaj elvoĉis klaran, trilan, birdosimilan vokon. Ĝi flosis malproksimen super la nebulaj ondoj kaj baldaŭ aŭdiĝis responda sono simila, kvazaŭ de fora eĥo. Tio multe imponis Doroteon. Ŝi vidis multajn strangajn eventojn post sia alveno al ĉi tiu felando, sed jen nova sperto. Ordinare Ozma estis tute kia ĉiu knabineto kian oni hazarde renkontas—simpla, gaja, kiel eble plej aminda—tamen kun iometa sinforteno kiu donis al ŝi dignon eĉ dum ŝia plej gaja humoro. Tamen kelkfoje, sidante sur sia trono kaj komandante siajn regatojn, aŭ kiam ŝiaj fepovoj estis utiligataj, Doroteo kaj ĉiuj aliaj apudaj sentis respektegon al sia bela knabina Reganto kaj agnoskis ŝian superecon. Ozma atendis. Baldaŭ el la ondoj leviĝis belaj formoj, vestitaj per felecaj, longaj vestoj el grizo kiuj estis apenaŭ distingeblaj disde la nebulo. Ankaŭ ilia hararo estis nebulkolora, nur iliaj brilantaj brakoj kaj dolĉaj, palaj vizaĝoj pruvis ke ili estas vivantaj, inteligentaj uloj respondantaj al la voko de fratina feino. Kiel marnimfoj ili ripozis sur la sino de la nuboj, kun siaj okuloj demandeme rigardantaj la du knabinojn kiuj staras sur la kresto. Unu proksimiĝis kaj al ŝi Ozma diris: “Ĉu vi bonvolos porti nin al la kontraŭa montetoflanko? Ni timas marŝi en la nebulon. Mi estas Princino Ozma de Oz, kaj ĉi tiu estas mia amikino Doroteo, Princino de Oz.” La Knabinoj de la Nebulo pli proksimiĝis, etendante siajn brakojn. Senhezite Ozma antaŭeniris kaj lasis ke ili ĉirkaŭbrakumu ŝin kaj Doroteo ekkuraĝis sekvi. Tre delikate la Knabinoj de la Nebulo tenis ilin. Doroteo opiniis la brakojn malvarmaj kaj nebulaj—ili tute ne ŝajnis realaj—tamen ili subtenis la du knabinojn super la surfaco de la ondoj kaj flosis kun ili tiom rapide al la kontraŭa verda montetoflanko ke la knabinoj miregis trovante sin metitaj sur la herbon antaŭ ol percepti ke la transporto jam komenciĝis. “Dankon!” diris Ozma dankeme, kaj Doroteo ankaŭ esprimis sian dankon pro la servo. La Knabinoj de la Nebulo ne respondis, sed ili ridetis kaj gestis adiaŭe al ili per siaj manoj dum denove ili flosis en la nebulon kaj malaperis. ĈAPITRO 4 “Nu,” diris Doroteo ridante, “tio estis pli facila ol mi anticipis. Valoras, kelkfoje, esti vera feino. Sed mi ne volus esti feino ĉiam loĝanta en aĉa nebulo.” Nun ili grimpis la kreston kaj trovis antaŭ si plezurigan ebenaĵon kiu etendiĝis multajn kilometrojn ĉiudirekte. Belodoraj sovaĝaj floroj troviĝis dise en la herbo; estis arbustoj kun belaj floroj kaj bongustegaj fruktoj; tie kaj tie aro da dignaj arboj pliigis la belecon de la pejzaĝo. Sed ne estis loĝejoj aŭ spuroj de vivo. La preteran flankon de la ebenaĵo bordis vico de palmoj, kaj tuj antaŭ la palmoj leviĝis kuriozforma monteto kiu turis super la ebenaĵo kiel monto. La flankoj de tiu monteto estis plene krutaj; ĝi estis oblonga forme kaj la supro aspektis plata kaj ebena. “Ho!” kriis Doroteo; “sendube tiu estas la monto pri kiu parolis al ni Glinda, kie la Platkapuloj loĝas.” “Se jes,” respondis Ozma, “la Lago de la Premloj devas esti tuj preter la vico de palmarboj. Ĉu vi povos marŝi tiom, Doroteo?” “Kompreneble, sed ne rapide,” estis la tuja respondo. “Domaĝe ni devis postlasi la Segĉevalon kaj la Ruĝan Ĉaron, ĉar ili utilus ĝuste nun; sed kiam ni vidas la finon de nia veturo antaŭ ni, marŝo trans tiujn belajn verdajn kampojn tute ne lacigos nin.” Tamen la marŝo estis pli longa ol ili anticipis, kaj nokto kovris ilin antaŭ ol ili povis atingi la platan monton. Do Ozma proponis ke ili kampu dum la nokto kaj Doroteo tre volonte konsentis. Ŝi ne volis konfesi al sia amikino ke ŝi lacas, sed ŝi diris al si ke ŝiaj kruroj “enhavas pikilojn”, kio signifas ke ili komencis dolori. Kutime kiam Doroteo komencis veturon de esplorado aŭ de aventuro ŝi kunportis korbon plenan de manĝaĵoj kaj aliaj aferoj kiujn veturanto en nekonata lando eble bezonas, sed sperto jam instruis ŝin ke foriro kun Ozma estas tute alia. La fea Regantino de Oz bezonis nur sian arĝentan sceptron— ĉe kies finaĵo estis granda brilanta smeraldo—kiu per sia magio povis provizi kion ajn ili bezonas. Sekve Ozma, haltinte kun sia akompanantino kaj elektinte platan, herban lokon sur la ebenaĵo, gestis per sia sceptro farante graciajn kurbojn kaj kantis kelkajn mistikajn vortojn per sia dolĉa voĉo, kaj tuj bela tendo ekaperis antaŭ ili. La kanvaso surhavis purpurajn kaj blankajn striojn, kaj de la centra stango flirtis la reĝa standardo de Oz. “Venu, kara,” diris Ozma, prenante la manon de Doroteo, “mi malsatas kaj mi estas certa ke ankaŭ vi malsatas; do ni eniru kaj festenu.” Enirante la tendon ili trovis tablon pretan por du personoj, kun blanka tolo, brilantaj arĝentaj manĝiloj kaj brilantaj vitraĵoj, vazo kun rozoj en la centro kaj multaj teleroj kun bongustegaj manĝaĵoj, kelkaj fume varmegaj, atendantaj por satigi ilian malsaton. Ankaŭ ambaŭflanke en la tendo estis litoj, kun satenaj tolaĵoj, varmaj kovriloj kaj kapkusenoj plenaj de anserlanugo. Ankaŭ troviĝis seĝoj, kaj altaj lampoj kiuj lumigis la internon de la tendo per mola, roza ardo. Doroteo, sidiĝinte laŭ ordono de sia feamikino, kaj manĝante nekutime ĝuoplene, pripensis la mirindaĵojn faratajn per magio. Se oni estus feino kaj scius la sekretajn leĝojn de la naturo kaj la mistikajn vortojn kaj ceremoniojn kiuj komandas tiujn leĝojn, simpla gesto per arĝenta sceptro produktus tuj ĉion por kio homoj laboregas malkviete dum lacigaj jaroj. Kaj Doroteo deziregis en sia afabla senkulpa koro ke ĉiuj homoj povu esti feoj kun arĝentaj sceptroj, kaj satigi ĉiujn siajn bezonojn sen tiom da laboro kaj malkvieto, ĉar tiam, ŝi imagis, ili povus feliĉi dum ĉiuj siaj laborhoroj. Sed Ozma, rigardante la vizaĝon de sia amikino kaj legante tiujn pensojn, ridis kaj diris: “Ne, ne, Doroteo, tio tute ne taŭgus. Via plano portus enuon al la mondo anstataŭ feliĉon. Se ĉiu povus gesti per sceptro por plenumigi siajn dezirojn tiu ne plu bezonus sopiri ion ajn. Ne okazus fervora strebo akiri malfacilaĵon, ĉar nenio estus malfacila, kaj la plezuro perlabori ion sopiratan, kaj akireblan nur per malfacila laboro kaj zorga pensado, plene perdiĝus. Estus nenio farenda, komprenu, neniu interesiĝo pri la vivo kaj pri niaj kunuloj. Nur tio valorigas la vivon— bonfari kaj helpi malplifeliĉulojn.” “Nu, vi estas feino, Ozma, ĉu vi ne estas feliĉa?” demandis Doroteo. “Feliĉa mi ja estas, ĉar mi povas feliĉigi aliulojn per miaj fepovoj. Se mi ne havus regnon kaj regatojn prizorgendajn, mi estus mizera. Ankaŭ necesas kompreni ke kvankam mi estas pli potenca feino ol ĉiu alia loĝanto en Oz, mi ne estas tiom potenca kiom Glinda la Sorĉistino, kiu studis multajn magiajn artojn kiujn mi tute ne konas. Eĉ la malgranda Sorĉisto de Oz povas fari kelkajn aferojn kiujn ne povas mi, kaj mi povas fari aferojn nekonatajn de la Sorĉisto. Mi diras tion por klarigi ke mi tute ne estas ĉiopotenca. Mia magio estas nur fe-magio, ne sorĉado.” “Tutegale,” diris Doroteo, “min vere plezurigas ke vi povis estigi ĉi tiun tendon, kun niaj manĝoj kaj litoj pretaj por ni.” Ozma ridetis. “Jes, ja estas mirinde,” ŝi konsentis. “Ne ĉiuj feoj kapablas tian magion, sed kelkaj feoj povas fari magion kiu plene mirigas min. Mi kredas ke tio modestigas nin—ke niaj magiaj artoj estas dividitaj, ĉiu el ni ricevis nur kelkajn. Mi ĝojas ne scii ĉion, Doroteo, kaj ke ankoraŭ restas aferoj kaj en la naturo kaj en la intelekto kiuj povas mirigi min.” Doroteo ne povis plene kompreni tion, do ŝi nenion pli diris pri la temo kaj baldaŭ trovis novan kaŭzon miri. Ĉar kiam ili tute finis sian manĝon la tablo kaj ĝia surhavo fulmrapide malaperis. “Ne necesas lavi telerojn, Ozma!” ŝi diris ridante. “Mi s’pozas ke vi feliĉigus multajn homojn se vi instruus al ili nur tiun unusolan arton!” Dum horo Ozma rakontadis, kaj paroladis kun Doroteo pri diversaj personoj kiuj interesis ilin. Sekvis la tempo por enlitiĝi, kaj ili senvestigis sin kaj rampis en siajn molajn litojn kaj endormiĝis preskaŭ tuj kiam iliaj kapoj tuŝis la kapkusenojn. ĈAPITRO 5 La plata monto aspektis multe pli proksima en la klara lumo de la matena suno, sed Doroteo kaj Ozma sciis ke longa marŝo plu atendas ilin. Kiam ili finis vesti sin ili trovis ke varma, bongustega manĝo atendas ilin, kaj manĝinte ili foriris el la tendo kaj komencis marŝi direkte al la monto, ilia unua celo. Iom promeninte Doroteo rerigardis kaj vidis ke la fetendo jam tute malaperis. Tio ne surprizis ŝin, ĉar ŝi sciis ke tio okazos. “Ĉu via magio povus provizi al ni ĉevalon kaj ĉaron, aŭ aŭtomobilon?” demandis Doroteo. “Ne, kara; domaĝe, tia magio estas preter mia povo,” konfesis ŝia feamikino. “Eble Glinda povus,” diris Doroteo penseme. “Glinda havas cikoni-ĉaron kiu portas ŝin tra la aero,” diris Ozma, “sed eĉ nia potenca Sorĉistino ne povas persorĉe estigi alian veturilon. Ne forgesu kion mi diris al vi hieraŭ nokte, ke neniu estas kapabla fari ĉion.” “Nu, mi s’pozas ke mi devus jam scii tion, loĝinte tiom longe en la Lando Oz,” respondis Doroteo; “sed mi tute ne povas fari magion, do mi n’ povas kompreni kiel vi kaj Glinda kaj l’ Sorĉisto povas.” “Ne klopodu,” ridis Ozma. “Sed vi posedas almenaŭ unu magian arton, Doroteo: vi scias la arton atingi ĉies koron.” “Ne, mi ne scias,” diris Doroteo fervore. “Se mi vere povas fari tion, Ozma, mi certe ne scias kiel mi faras ĝin.” Ili bezonis du tutajn horojn por atingi la piedon de la ronda, plata monto, kaj tiam ili trovis la flankojn tiom krutaj ke ili similis domomuron. “Eĉ mia purpura katido ne povus grimpi ilin,” komentis Doroteo, supren rigardante. “Sed iel la Platkapuloj suben kaj supren iras,” deklaris Ozma; “se ne, ili ne povus militi kontraŭ la Premloj, nek eĉ renkonti ilin kaj kvereli kun ili.” “Vi pravas, Ozma. Ni ĉirkaŭmarŝu iom, eble ni trovos ian ŝtupareton.” Ili marŝis tre longe, ĉar la monto estis granda, kaj dum ili ĉirkaŭiris ĝin ili venis al la flanko frontanta la palmarbojn, tie ili ektrovis enirejon ĉizitan el la roka muro. Tiu enirejo estis arkoforma ĉe sia supro kaj ne tre profunda ĉar ĝi kondukis nur al mallonga ŝtupetaro el ŝtonoj. “Ho, finfine ni trovis vojon al la supro,” anoncis Ozma, kaj la du knabinoj turnis sin kaj marŝis rekte al la enirejo. Subite ili frapis kontraŭ ion kaj ekhaltis, ne kapablaj pluiri. “Jadi!” kriis Doroteo, frotante sian nazon, kiu frapiĝis kontraŭ ion malmolan, kvankam ŝi ne povis vidi kio ĝi estas; “ne estas tiom facile kiom ŝajnis. Kio haltigis nin, Ozma? Ĉu ia magio?” Ozma ĉirkaŭpalpadis, kun la manoj etenditaj antaŭ ŝi. “Jes, kara, estas magio,” ŝi respondis. “La Platkapuloj devis havi vojon al sia montosupro de la suba ebenaĵo, sed por malebligi ke malamikoj rapide suprenkuros laŭ la ŝtupoj por konkeri ilin, ili konstruis iom antaŭ la enirejo muron el ŝolidaj ŝtonoj, la ŝtonoj estas fiksitaj per cemento, kaj konstruinte ili malvidebligis ĝin.” “Sed kial ili faris tion?” demandis Doroteo. “Muro fortenus atakantojn ĉu aŭ ne ĝi estus videbla, do ne utilis malvidebligi ĝin. Ŝajnas al mi ke estus pli bone ke ili lasu ĝin videbla, ĉar tiukaze neniu vidus la enirejon malantaŭ ĝi. Nun ĉiu ajn povas vidi la enirejon, same kiel ni. Kaj verŝajne kiu ajn volanta supreniri la ŝtupojn frapiĝas kontraŭ ĝin same kiel ni.” Ozma ne tuj respondis. Ŝia vizaĝo estis serioza kaj pensema. “Mi kredas scii kial ili malvidebligis la muron,” ŝi diris post iom da pensado. “La Platkapuloj uzas la ŝtuparon por suben kaj supren iri. Se ekzistus solida ŝtona muro kiu malebligus ke ili atingos la ebenaĵon ili mem enkarceriĝus per la muro. Do ili devis lasi iun lokon libera kie ili povas eliri tra la muro, kaj, se la muro estus videbla, ĉiuj fremduloj aŭ malamikoj trovus la lokon por trairi kaj la muro do estus tute senvalora. Do la Platkapuloj lerte malvidebligis sian muron, kredante ke ĉiu vidanta la enirejon al la monto marŝus rekte al ĝi, same kiel ni, kaj trovus ke estas maleble plu iri. Mi supozas ke la muro estas vere alta kaj dika, kaj ne trarompebla, tiel ke kiuj trovas ĝin antaŭ si devas reforiri.” “Nu,” diris Doroteo, “se ekzistas trairejo en la muro, kie ĝi estas?” “Ni trovu ĝin,” respondis Ozma, kaj ŝi komencis palpadi laŭlonge de la muro. Doroteo sekvis kaj komencis senkuraĝiĝi kiam Ozma marŝis preskaŭ duonan kilometron for de la enirejo. Sed nun la nevidebla muro kurbiĝis direkte al la montoflanko kaj ekfiniĝis, tiel ke restis ĝuste sufiĉa spaco inter la muro kaj monto por ke ordinara persono povu trairi. La knabinoj eniris, unuope, kaj Ozma klarigis ke ili nun estas malantaŭ la bariero kaj povos reiri al la enirejo. Ili trovis nenian alian obstrukcon. “La plej multaj homoj, Ozma, ne solvus la problemon kiel vi,” komentis Doroteo. “Se mi estus sola la malvidebla muro nepre trompus min.” Atinginte la enirejon ili komencis supreniri la ŝtonajn ŝtupojn. Ili supreniris dek ŝtupojn kaj post tio subiris kvin ŝtupojn, sekvante koridoron ĉizitan el la roko. La ŝtupoj estis ĝuste sufiĉe larĝaj por ke la du knabinoj marŝu duope, brak’-en-brake. Ĉe la malsupro de la kvin ŝtupoj la koridoro ekiris dekstren, kaj ili supreniris dek pliajn ŝtupojn, kaj ĉe la supro de la ŝtupogrupo ili trovis kvin ŝtupojn kiuj kondukas rekte malsupren. Denove la koridoro anguliĝis, ĉifoje maldekstren, kaj dek pliaj ŝtupoj kondukis supren. La koridoro estis nun preskaŭ senluma, ĉar ili estis en la koro de la monto kaj ĉia taglumo estis blokata de la anguliĝoj de la koridoro. Tamen Ozma tiris sian arĝentan sceptron el sia sino kaj la granda juvelo ĉe ĝia finaĵo faris brilan, verdetan lumon kiu iluminis la lokon sufiĉe por ke ili vidu la vojon klare. Dek ŝtupoj supren, kvin ŝtupoj malsupren, kaj anguliĝo dekstren aŭ maldekstren. Jen la skemo, kaj Doroteo kalkulis ke ili gajnas nur kvin ŝtupojn supren post ĉiu angulo. “Tiuj Platkapuloj nepre estas stranguloj,” ŝi diris al Ozma. “Ŝajne ili nenion faras klare kaj simple. Per ĉi tiu koridoro ili devigas ke ĉiu marŝu trioble pli longe ol necesas. Kaj kompreneble ĉi tiu veturo estas same laciga por la Platkapuloj kiel por ĉiuj aliaj.” “Tio estas vera,” respondis Ozma; “tamen ĝi estas lerta metodo malebligi ke entrudiĝantoj surprizos ilin. Ĉiufoje kiam ni atingas la dekan ŝtupon de grupo, la premo de niaj piedoj sur la ŝtono sonigas sonorilon sur la supro de la monto, por averti al la Platkapuloj ke ni venas.” “Kiel vi scias tion?” demandis Doroteo, miroplene. “Mi aŭdas la sonorilon jam de la komenco,” Ozma informis ŝin. “Mi scias ke vi ne povas aŭdi ĝin, sed kiam mi tenas mian sceptron per mia mano mi povas aŭdi tre distancajn sonojn.” “Ĉu vi aŭdas ion de la supro de la monto krom la sonorilon?” demandis Doroteo. “Jes. Oni alarmite vokas unu al la alia kaj multaj piedpaŝoj proksimiĝas al la loko kie ni atingos la platan supron de la monto.” Tio iom maltrankviligis Doroteon. “Mi kredis ke ni vizitos ordinarajn homojn,” ŝi komentis, “sed nun ŝajnas ke ili estas tre lertaj, kaj ke ili ankaŭ scias kelkajn specojn de magio. Ili povas esti danĝeraj, Ozma. Eble pli bone estus resti ĉehemje.” Fine la supren-malsupren-koridoro videble finiĝos baldaŭ, ĉar taglumo denove aperis antaŭ la du knabinoj kaj Ozma remetis sian sceptron en la sinon de sia robo. La lastaj dek ŝtupoj kondukis ilin al la surfaco, kie ili trovis sin ĉirkaŭataj de tiom granda aro da kuriozuloj ke dum kelka tempo ili haltis, senparole, kaj rigardadis la vizaĝojn antaŭ si. Doroteo tuj komprenis kial tiuj montuloj nomiĝis Platkapuloj. Iliaj kapoj estis vere plataj, supre, kvazaŭ tranĉitaj tuj super la okuloj kaj oreloj. La kapoj ankaŭ estis kalvaj, tute neniaj haroj estis sur la supro, kaj la oreloj estis grandaj kaj etendiĝis rekte dekape, kaj la nazoj estis malgrandaj kaj larĝaj, sed la buŝoj de la Platkapuloj estis bonformaj kaj ne nekutimaj. Iliaj okuloj estis eble la plej bonaspektaj, ili estis grandaj kaj brilaj kaj malhelviolkoloraj. La kostumoj de la Platkapuloj konsistis el metaloj fositaj el ilia monto. Malgrandaj oraj, arĝentaj, stanaj kaj feraj diskoj, unu-du-centimetraj diametre, kaj tre maldikaj, lerte kunligitaj tiel ke ili formis ĝisgenuajn pantalonojn kaj jakojn por la viroj kaj jupojn kaj zonojn por la virinoj. La koloraj metaloj estis lerte miksitaj tiel ke ili faris striojn kaj kvadratetojn diversspecajn, kaj rezulte la kostumoj estis vere belegaj kaj memorigis al Doroteo bildojn kiujn ŝi iam vidis de antikvaj Kavaliroj vestitaj per kiraso. Se oni ignoras la platajn kapojn, tiuj homoj estis efektive iom belaspektaj. La viroj estis armitaj per sagoj kaj arkoj kaj ili havis malgrandajn ŝtalajn hakilojn portatajn en iliaj metalaj zonoj. Ili surportis nek ĉapelojn nek ornamaĵojn. ĈAPITRO 6 Kiam ili vidis ke la fremduloj trudintaj sin sur ilian monton estas nur du knabinetoj, la Platkapuloj kontente muĝetis kaj retiris sin, lasante ke ili vidu kiel aspektas la monto-supro. Ĝi havis subtasan formon, tiel ke la domoj kaj aliaj konstruaĵoj—ĉiuj el rokoj—ne estis videblaj trans la rando, de iu staranta sur la suba ebenaĵo. Sed nun granda dika Platkapulo staris antaŭ la knabinoj kaj per malafabla voĉo demandis: “Kion vi faras ĉi tie? Ĉu la Premloj sendis vin por spioni nin?” “Mi estas Princino Ozma, Reganto de la tuta Lando Oz.” “Nu, mi neniam aŭdis pri la Lando Oz, do povas esti ke vi ja estas tia,” respondis la Platkapuloj. “Ĉi tiu estas la Lando Oz—nu, parto de ĝi,” kriis Doroteo. “Do Princino Ozma regas vin la Platkapulan popolon, same kiel ĉiujn aliajn popolojn en Oz.” La viro ridis, kaj ankaŭ ĉiuj aliaj ĉirkaŭstarantoj ridis. Iu en la homamaso kriis: “Ŝi nepre ne diru al la Plejsupera Diktatoro ke ŝi regas la Platkapulojn. Ĉu, amikoj?” “Ja ne!” ili ĉiuj respondis tre forte. “Kiu estas via Plejsupera Diktatoro?” demandis Ozma. “Li mem informu vin pri tio,” respondis la viro kiu parolis la unua. “Vi rompis niajn leĝojn per via veno ĉi tien; kaj negrave kiu vi estas la Plejsupera Diktatoro devos decidi pri via puno. Akompanu min.” Li komencis sekvi padon kaj Ozma kaj Doroteo sekvis lin senproteste, ĉar ili volis vidi la plej gravan personon en ĉi tiu kurioza lando. Aspektis sufiĉe agrablaj la domoj kiujn ili preterpasis kaj ĉiu havis malgrandan ĝardenon en kiu estis floroj kaj legomoj. Rokaj muroj apartigis la loĝejojn, kaj ĉiuj padoj estis pavimitaj per plataj rokaj slaboj. Ŝajne tiu estis ilia sola konstrumaterialo kaj ili lerte utiligis ĝin por ĉia celo. Ĝuste en la centro de la granda subtaso staris pli granda konstruaĵo kiu, laŭ la Platkapulo, estas la palaco de la Plejsupera Diktatoro. Li gvidis ilin tra eniran halon en grandan akceptohalon, kie ili sidiĝis sur ŝtonaj benkoj kaj atendis la alvenon de la Diktatoro. Baldaŭ li eniris el alia ĉambro—iom maldika kaj maljuna Platkapulo, vestita pli-malpli idente al la aliaj membroj de tiu stranga raso, kaj distingebla disde ili nur per ruza vizaĝmieno. Li tenis siajn okulojn duone fermitaj kaj tra la fendetoj rigardis Ozman kaj Doroteon, kiuj stariĝis por renkonti lin. “Ĉu vi estas la Plejsupera Diktatoro de la Platkapuloj?” demandis Ozma. “Jes, mi estas tio,” li diris, kunfrotante siajn manojn malrapide. “Mia vorto estas leĝo. Mi estas la ĉefo de la Platkapuloj sur ĉi tiu platkabaĵo.” “Mi estas Princino Ozma de Oz, kaj mi venis de la Smeralda Urbo por—” “Ĉesu, momenton!” interrompis la Diktatoro, kaj li turnis sin al la viro kiu kondukintis la knabinon tien. “Foriru, Diktatoro Felo Platkapulo!” li ordonis. “Reiru al via posteno kaj gardu la Ŝtuparon. Mi prizorgos ĉi tiujn fremdulojn.” La viro riverencis kaj foriris, kaj Doroteo demandis mire: “Ĉu ankaŭ li estas Diktatoro?” “Kompreneble,” estis la respondo. “Ĉiu ĉi tie estas diktatoro de io aŭ tio. Ĉiuj havas oficon. Tiel ĉiuj estas kontentaj. Sed mi estas la Plej Supera Diktatoro, kaj mi estas elektata unufoje en ĉiu jaro. Ĉi tie estas demokratio, komprenu, kie la popolo rajtas voĉdoni por siaj regantoj. Multaj aliaj deziras esti Plejsupera Diktatoro, sed ĉar mi faris leĝon ke mi mem ĉiam kalkulu la balotojn, mi ĉiam elektiĝas.” “Kiel vi nomiĝas?” demandis Ozma. “Mi nomiĝas la Ple-diko, kio estas mallongigo de Plejsupera Diktatoro. Mi forsendis tiun viron ĉar tuj kiam vi menciis Ozman de Oz, kaj la Smeraldan Urbon, mi komprenis kiuj vi estas. Mi supozas ke mi estas la sola Platkapulo kiu iam aŭdis tiujn nomojn, sed estas ĉar mi havas pli da cerbo ol ĉiuj aliaj.” Doroteo rigardadis la Ple-dikon. “Mi ne komprenas kiel vi povas havi ian cerbon,” ŝi komentis, “ĉar mankas la parto de via kapo kie cerbo loĝas.” “Ne estas mirinde ke vi pensas tiel,” li diris. “Iam la Platkapuloj ne havis cerbojn, ĉar, kiel vi diras, ne estas supraj partoj en iliaj kapoj en kiuj loĝu cerboj. Sed antaŭ tre longe bando de feoj flugis super ĉi tiu lando kaj faris ĝin felando, kaj kiam ili trovis la Platkapulojn la feoj bedaŭre trovis ke ili ĉiuj estas tre stultaj kaj ne kapablaj pensi. Do, ĉar ne estis taŭga loko en iliaj korpoj en kiujn meti cerbojn, la Reĝino de la Feoj donis al ĉiu el ni belan ladskatolon da cerbaĵo kiun ni portas en poŝo kaj tio egale inteligentigis nin kiel aliajn homojn. Vidu,” li pludiris, “jen unu el la cerbo­ladskatoloj donitaj al ni de la feoj.” Li prenis el poŝo brilantan ladskatolon sur kiu estis bela ruĝa etiketo kiu diris “Koncentrita Cerbaĵo por Platkapuloj. Plej supera kvalito.” “Kaj ĉu ĉiu Platkapulo havas similan cerbon?” demandis Doroteo. “Jes, ĉiuj similas. Jen alia.” El alia poŝo li prenis duan ladskatolon de cerbaĵo. “Ĉu la feoj donis al vi duoblan kvanton?” demandis Doroteo. “Ne, sed unu el la Platkapuloj kredis voli esti la Ple­diko kaj provis ribeligi mian popolon kontraŭ min, do mi punis lin per forpreno de lia cerbo. Unu tagon mia edzino riproĉis min severe, do mi forprenis de ŝi ŝian ladskatolon de cerbaĵo. Al ŝi tio malplaĉis do ŝi eliris kaj ŝtelis la cerbojn de pluraj virinoj. Post tio mi faris leĝon ke se iu persono ŝtelas la cerbon de alia persono, aŭ eĉ nur provas lupreni ĝin, li cedas sian propran cerbon al la Ple-diko. Do ĉiu kontentas pri sia propra skatolo da cerbaĵo kaj mia edzino kaj mi estas la solaj personoj sur la monto kun pli ol unu skatolo. Mi havas tri skatolojn kaj tio multe lertigas min—mi fariĝis tiom lerta ke mi estas bona Sorĉisto, laŭ mia propra sinlaŭdo. Mia povra edzino havis kvar skatolojn da cerbaĵo kaj fariĝis rimarkinda Sorĉistino, sed ve! estis antaŭ ol la malamikaĉoj, la Premloj, transformis ŝin en Oran Porkon.” “Jadi!” kriis Doroteo; “ĉu via edzino vere estas Ora Porko?” “Tiel. La Premloj faris tion do mi deklaris militon kontraŭ ilin. Venĝe pro la porkiĝo de mia edzino mi intencas detrui ilian Magian Insulon kaj sklavigi la Premlojn por la Platkapuloj!” La Pre-diko nun estis tre kolera; liaj okuloj fulmis kaj lia vizaĝo ekaspektis feroca kaj malbonvola. Sed Ozma diris al li, tre dolĉe kaj per amika voĉo: “Mi bedaŭras aŭdi tion. Bonvolu diri al mi pli pri viaj problemoj rilate al la Premloj. Eble mi povos helpi vin.” Ŝi estis nur knabino, sed ŝi staris kaj parolis dignoplene kaj tio imponis al la Ple-diko. “Se vi vere estas Princino Ozma de Oz,” la Platkapulo diris, “vi estas el tiu bando de feoj kiuj, laŭ la ordono de Reĝino Lurlino, felandigis la tutan Oz. Mi aŭdis ke Lurlino postlasis unu el siaj feinoj por regi Ozon, kaj nomis tiun feinon Ozma.” “Se vi sciis tion kial vi ne venis al mi en la Smeralda Urbo kaj ĵuris al mi lojalecon kaj obeon?” demandis la Regantino de Oz. “Nu, mi nur lastatempe informiĝis pri tio, kaj mi estis tro okupata kaj ne povis foriri el la hejmo,” li klarigis, rigardante la plankon anstataŭ la okulojn de Ozma. Ŝi sciis ke li mensogis, sed ŝi diris nur: “Kial vi komencis kvereli kun la Premloj?” “Ĉi tiel,” komencis la Ple-diko, feliĉa pro la ŝanĝo de la temo. “Ni la Platkapuloj amas manĝi fiŝojn, kaj ĉar ni ne havas fiŝojn sur ĉi tiu monto ni kelkfoje marŝis al la Lago de la Premloj por fiŝkapti. Tio kolerigis la Premlojn, ĉar ili deklaris ke la fiŝoj en ilia lago apartenas al ili kaj ke ili protektas ilin kaj ili malpermesis ke ni kaptu la fiŝojn. La Premloj tre malice kaj malamike rilatis al ni tiel, certe vi akordas pri tio. Do ĉar ni tute ne atentis iliajn ordonojn ili postenigis gardiston sur la bordo de la lago por malebligi nian fiskaptadon. “Nu, mia edzino, Rora Platkapulo, ĉar ŝi posedis kvar skatolojn de cerbaĵo, fariĝis mirinda sorĉistino, kaj ĉar fiŝaĵo nutras la cerbon, ŝi eĉ pli amis manĝi fiŝojn ol ĉiu alia el ni. Do ŝi ĵuris detrui ĉiun fiŝon en la lago se la Premloj ne lasos ke ni kaptu kiom ajn ni volas. Ili defiis nin, do Rora preparis sitelon da magia veneno kaj subeniris al la lago unu nokton por verŝi la tuton en la lagon kaj veneni la fiŝojn. Tre lerta plano, inda elpensaĵo de mia kara edzino, sed la Reĝino de la Premloj— junulino nomata Ku-i-o—kaŝis sin sur la bordo de la lago kaj senaverte kaptinte Roran ŝi transformis ŝin en Oran Porkon. La veneno elverŝiĝis sur la teron kaj fia Reĝino Ku-i-o ne kontentis pro la kruela transformo, do ŝi eĉ forprenis la kvar skatolojn da cerbaĵo de mia edzino, tiel ke ŝi nun estas vulgara gruntanta porko kun ne eĉ sufiĉe da cerbaĵo por koni la propran nomon.” “Sekve,” diris Ozma penseme, “la Reĝino de la Premloj nepre estas Sorĉistino.” “Jes,” respondis la Ple-diko, “sed efektive ŝi ne mastras multan magion. Ŝi ne estas tiom kapabla kiom estis Rora Platkapulo, kaj eĉ ne duone tiom kapabla kiom mi nun. Reĝino Ku-i-o trovos tion kiam ni batalegos kaj detruos ŝin.” “Do kompreneble la Ora Porko ne plu estas sorĉistino,” komentis Doroteo. “Ne; eĉ se Reĝino Ku-i-o restigus la kvar skatolojn da cerbaĵo ĉe ŝi, kompatinda Rora porkoforma ne povus sorĉi. Sorĉistino bezonas uzi siajn fingrojn, kaj porko havas nur dividitajn hufojn.” “La rakonto tristigas,” estis komento de Ozma. “Kaj la tuta afero komenciĝis ĉar la Platkapuloj volis neproprajn fiŝojn.” “Rilate al tio,” diris la Ple-diko, denove kolera, “mi faris leĝon ke ĉiuj el mia popolo rajtas kapti fiŝojn en la Lago de la Premloj, kiam ajn ili volas. Do kaŭzis la malamikecon la decido de la Premloj defii mian leĝon.” “Vi nur rajtas fari leĝojn por regi vian propran popolon,” asertis Ozma severe. “Mi, sola, rajtas fari leĝojn kiujn devas obei ĉiuj popoloj de Oz.” “Pu!” kriis la Ple-diko malestime. “Vi ne povas devigi min obei viajn leĝojn, mi certigas vin. Mi scias kiom ampleksaj estas viaj magipovoj, Princino Ozma de Oz, kaj mi scias ke mi estas pli povoplena ol vi. Por pruvi tion mi restigos vin kaj vian akompananton, kaptitajn, en ĉi tiu monto dum ni batalos kaj konkeros la Premlojn. Poste, se vi promesos bone konduti, mi eble permesos ke vi reiru hejmen.” Doroteon mirigis tiu aŭdaco kaj defio kontraŭ la bela knabina Regantino de Oz, kiun ĉiuj ĝis nun obeadis senhezite. Sed Ozma, ankoraŭ neperturbita kaj dignoplena, rigardis la Ple-dikon kaj diris: “Vi ne elkore parolis. Vi estas kolera kaj parolas malsaĝe, senpripense. Mi venis ĉi tien el mia palaco en la Smeralda Urbo por malebligi militon kaj pacigi vin kaj la Premlojn. Mi ne aprobas ke Reĝino Ku-i-o transformis vian edzinon Rora en porkon, nek mi aprobas ke Rora kruele provis veneni la fiŝojn en la lago. Neniu rajtas uzi magion en mia regno sen mia konsento, do la Platkapuloj kaj la Premloj ambaŭ malobeis miajn leĝojn—kiuj estas obeendaj.” “Se vi volas pacigi,” diris la Ple-diko, “devigu la Premlojn redoni al mia edzino ŝian ĝustan formon kaj redoni al ŝi ŝiajn kvar skatolojn da cerbaĵo. Ankaŭ devigu ilin akcepti ke ni kaptas fiŝojn en ilia lago.” “Ne,” respondis Ozma, “mi ne faros tion, ĉar tio estus maljusta. Mi ja retransformigos la Oran Porkon en vian edzinon Rora, kaj mi redonos al ŝi unu skatolon de cerbaĵo, sed la aliaj tri skatoloj estas redonendaj al la personoj de kiuj ŝi ŝtelis ilin. Kaj vi ne rajtas kapti fiŝojn en la Lago de la Premloj, ĉar la lago apartenas al ili kaj la fiŝoj apartenas al ili. Ĉi tiu aranĝo estas justa kaj honorinda, kaj vi devos konsenti pri ĝi.” “Neniel!” kriis la Ple-diko. Ĝuste tiam porko kuris en la ĉambron, triste gruntante. Ĝi konsistis el solida oro, kun artikoj ĉe la fleksiĝlokoj de la kruroj kaj la kolo kaj la makzeloj. La okuloj de la Ora Porko estis rubenoj, kaj ĝiaj dentoj estis el polurita eburo. “Jen!” diris la Ple-diko, “rigardu la fiagon de Reĝino Ku-i-o, kaj provu diri ke vi povos malebligi mian militon kontraŭ la Premloj. Tiu gruntanta besto iam estis mia edzino—la plej bela Platkapulo sur nia monto kaj lerta sorĉistino. Nun rigardu ŝin!” “Batalu la Premlojn, batalu la Premlojn, batalu la Premlojn!” gruntis la Ora Porko. “Mi certe batalos la Premlojn,” kriis la estro de la Platkapuloj, “kaj se dekduo da Ozmoj el Oz malpermesus mi tamen tute certe batalus.” “Ne se mi povos malebligi!” asertis Ozma. “Vi ne povos malebligi. Sed ĉar vi minacas min, mi enkarcerigos vin en la bronzan karceron ĝis la fino de la milito,” diris la Ple-diko. Li fajfis kaj kvar dikaj Platkapuloj, armitaj per hakiloj kaj lancoj, eniris la ĉambron kaj salutis lin. Turninte sin al la soldatoj li diris: “prenu ĉi tiujn du knabinojn, ligu ilin per dratoj kaj ĵetu ilin en la bronzan karceron.” La kvar viroj riverencis kaj unu el ili demandis: “Kie estas la du knabinoj, plej nobla Ple-diko?” La Ple-diko turnis sin al kie antaŭe staris Ozma kaj Doroteo sed ili jam malaperis! ĈAPITRO 7 Ozma, trovinte ke estas senutile argumenti kun la Plejsupera Diktatoro de la Platkapuloj, konsideradis kiel plej bone eskapi de lia potenco. Ŝi agnoskis ke lia sorĉo-povo eble estos malfacile rezistebla, kaj kiam li minacis ĵeti Doroteon kaj ŝin en bronzan karceron ŝi metis manon en sian sinon kaj prenis sian arĝentan sceptron. Per la alia mano ŝi prenis manon de Doroteo, sed ŝiaj agoj estis tiom naturaj ke la Ple-diko ne rimarkis ilin. Poste, kiam li turniĝis por renkonti siajn kvar soldatojn, Ozma tuj malvidebligis kaj sin kaj Doroteon kaj rapide kondukis sian akompananton ĉirkaŭ la grupon de Platkapuloj kaj el la ĉambro. Kiam ili atingis la enirejon kaj subeniris la ŝtonajn ŝtupojn, Ozma flustris: “Ni kuru, kara! Ni estas nevideblaj, do neniu rimarkos nin.” Doroteo komprenis kaj ŝi estis bona kuristo. Ozma antaŭe faris markon ĉe la loko kie situas la granda ŝtuparo kondukanta al la ebenaĵo, do ili kuris rekte tien. Kelkaj homoj estis sur la padoj sed ilin ili ĉirkaŭkuris. Unu aŭ du Platkapuloj aŭdis la sonadon de la paŝoj de la knabinoj sur la ŝtona pavimo kaj haltis por perplekse ĉirkaŭrigardi, sed neniu klopodis haltigi la nevideblajn fuĝantojn. La Ple-diko tute ne hezitis komenci ĉasi. Li kaj liaj helpantoj tiom rapide kuris ke eble ili atingus la knabinojn antaŭ ol la knabinoj atingus la ŝtuparon, se la Ora Porko ne kurus sur la padon. La Ple-diko falpuŝiĝis pro la porko, kaj liaj kvar helpantoj falis frapinte lin kaj amasiĝis sur la tero. Antaŭ ol ili povis levi sin kaj atingi la buŝon de la koridoro estis tro malfrue haltigi la du knabinojn. Gardistoj staris ĉiuflanke de la ŝtuparo, sed kompreneble ili ne vidis Ozman kaj Doroteon preterkuri kaj subiri laŭ la ŝtuparo. Ili devis supreniri kvin ŝtupojn kaj subeniri dek pli, kaj tiel plu, samkiel ili antaŭe grimpis al la supro de la monto. Ozma lumigis la vojon per sia sceptro kaj ili plukuradis sen modifi sian rapidon ĝis atingi la malsupron. Tie ili kuris dekstren kaj ĉirkaŭiris la angulon de la nevidebla muro ĝuste kiam la Ple-diko kaj liaj sekvantoj kuris el la arka enirejo kaj ĉirkaŭrigardis provante trovi la fuĝantojn. Ozma nun sciis ke ne plu estas danĝero, do ŝi diris al Doroteo ke ŝi haltu kaj ambaŭ sidiĝis sur la herbo ĝis povi libere spiradi kaj ripozi post la frenezeca kurado. Kaj la Ple-diko, nu li komprenis ke li estas seksukcesa kaj li baldaŭ turnis sin kaj regrimpis sian ŝtuparon. Li estis tre kolera—kolera kontraŭ Ozma kaj kolera kontraŭ si—ĉar, nun kiam li dediĉis tempon al pensado, li memoris ke li tre bone scias la arton malvidebligi kaj revidebligi, kaj se li memorintus tion ĝustatempe li povus uzi sian magiscion por videbligi la knabinojn kaj facile kapti ilin. Tamen nun estis tro malfrue por bedaŭri, kaj li decidis tuj prepari plenforte ataki la Premlojn. “Kion do ni faru sekve?” demandis Doroteo, kiam ili sufiĉe ripozis. “Ni trovu la Lagon de la Premloj,” respondis Ozma. “Laŭ la parolo de tiu aĉa Ple-diko mi supozas ke la Premloj estas bonuloj kaj amikemaj, kaj se ni iros al ili ni eble povos helpi ilin rezisti la Platkapulojn.” “Mi s’pozas ke ni jam ne povas malebligi la militon,” komentis Doroteo pripenseme, dum ili marŝadis cele la vicon de palmarboj. “Ne; la Ple-diko firme insistas batali la Premlojn, do ni nur povas averti ilin pri la danĝero kaj kiel eble plej multe helpi ilin.” “Kompreneble vi punos la Platkapulojn,” diris Doroteo. “Mi kredas ke la Platkapula popolo malmulte kulpas kompare kun ilia Plejsupera Diktatoro,” estis la respondo. “Se ni elpostenigos lin kaj forprenos de li lian kontraŭleĝan magion, la popolo verŝajne bone kondutos kaj respektos la leĝojn de la Lando Oz, kaj loĝos pace kun ĉiuj siaj najbaroj de tiam.” “Mi esperas tion,” diris Doroteo, dubeme ĝemante. La palmoj ne estis malproksimaj de la monto kaj la knabinoj atingis ilin post iom rapida marŝado. La gigantaj arboj estis dense kunplantitaj, en tri vicoj, por malebligi ke oni trapasu ilin, sed la Platkapuloj tranĉis vojon tra tiu bariero kaj Ozma trovis la padon kaj gvidis Doroteon al la alia flanko. Preter la palmoj ili trovis tre belan scenon. Bordata de verda herbaro estis granda lago du plenajn kilometrojn de unu bordo al la alia bordo, kun eksterordinare bela blua brilanta akvo; malgrandaj ondetoj malglatigis la surfacon kiam la ventetoj tuŝis ĝin. En la centro de tiu lago aperis bela insulo, ne tre granda sed preskaŭ tute kovrita per grandega ronda konstruaĵo kun vitraj muroj kaj alta vitra kupolo kiu scintile brilis pro la sunlumo. Inter la vitra konstruaĵo kaj la bordo de la insulo ne estis vitro, floroj aŭ arbustoj, sed nur ebenaĵo el multe polurita blanka marmoro. Ne estis boatoj sur iu el la bordoj kaj neniu spuro de vivo estis videbla ie sur la insulo. “Nu,” diris Doroteo, rigardante sopire la insulon, “ni trovis la Lagon de la Premloj kaj ilian Magian Insulon. Mi supozas ke la Premloj estas en tiu granda vitra palaco, sed ni ne povas atingi ilin.” ĈAPITRO 8 Princino Ozma pripensis la situacion serioze. Post tio ŝi ligis sian poŝtukon al sia sceptro kaj, starante ĉe la bordo de la akvo, ŝi gestis kvazaŭ signale, uzante la poŝtukon kiel signalilon. Dum kelka tempo ili ne rimarkis respondon. “Mi ne komprenas la utilon de tio,” diris Doroteo. “Eĉ se la Premloj estas sur tiu insulo kaj vidas nin, kaj scias ke ni estas amikoj, ili ne havas boatojn por veni kaj porti nin.” Sed la Premloj ne bezonis boatojn, kiel la knabinoj baldaŭ trovis. Ĉar subite aperturo malfermiĝis ĉe la bazo de la palaco kaj de la aperturo venis mallarĝa ŝtala stangaĵo, kiu sin etendis malrapide sed senhezite trans la akvon cele la lokon kie ili staras. Al la knabinoj tiu ŝtalaĵo aspektis triangulo, kun sia bazo plej proksima al la akvo. Ĝi venis cele ilin kun la formo de arkaĵo, etendiĝanta de la muro de la palaco ĝis ĝia finaĵo atingis la bordon kaj ripozis tie, dum la alia finaĵo restis sur la insulo. Nun ili vidis ke ĝi estas ponto konsistanta el ŝtala trotuaro ĝuste sufiĉe larĝa por paŝado, kaj du mallarĝaj gvidreloj, unu ĉiuflanke, kiuj estis konektitaj al la trotuaro per ŝtalaj stangoj. La ponto aspektis iom malfortika kaj Doroteo timis ke ĝi ne subtenos ilian pezon, sed Ozma tuj vokis al ŝi “Kunvenu!” kaj komencis transmarŝi, firme tenante la relojn ambaŭflanke. Do Doroteo kuraĝigis sin kaj sekvis. Antaŭ ol Ozma faris tri paŝojn ŝi ekhaltis kaj tial Doroteo devis halti, ĉar la ponto denove moviĝadis kaj reiris al la insulo. “Efektive ni tute ne bezonas marŝi,” diris Ozma. Do ili staris senmove kaj lasis la ponton pluporti ilin. Efektive, la ponto tiris ilin internen en la vitrokupolan konstruaĵon kiu kovris la insulon, kaj baldaŭ ili trovis sin starantaj en marmora ĉambro kie du bele vestitaj junaj viroj staris sur podio por akcepti ilin. Ozma tuj paŝis de la fino de la ponto al la marmora podio, sekvate de Doroteo, kaj la ponto malaperis kun mallaŭta ŝtala frapsono kaj marmora slabo kovris la aperturon el kiu ĝi venis. La du junaj viroj klinis sin profunde antaŭ Ozma, kaj unu el ili diris: “Reĝino Ku-i-o bonvenigas vin, Ho Fremduloj. Ŝia Moŝto atendas akcepti vin en sia palaco.” “Konduku nin,” respondis Ozma digne. Sed anstataŭ “konduki”, la marmora podio komencis leviĝi, portante ilin supren tra kvadratan truon tuj super ili kiu estis samdimensia kiel la podio. Post momento ili trovis sin en la granda vitra kupolo kiu kovris preskaŭ la tutan insulon. En tiu kupolo estis vilaĝeto, kun domoj, stratoj, ĝardenoj kaj parkoj. La domoj estis el bunta marmoro, bele arkitekturitaj, kun multaj buntkoloraj fenestroj, kaj la stratoj kaj ĝardenoj aspektis bone zorgataj. Precize sub la centro de la alta kupolo estis malgranda parko plena de brilantaj floroj, kun tre detala fonto, kaj kontraŭ tiu parko staris konstruaĵo pli granda kaj pli impona ol la aliaj. Cele tiun konstruaĵon la junaj viroj eskortis Ozman kaj Doroteon. Sur la stratoj kaj en la pordejoj kaj malfermaj fenestroj de la domoj estis viroj, virinoj kaj infanoj, kaj ĉiuj estis riĉe vestitaj. Ili multe similis la aliajn homojn en diversaj partoj de la Lando Oz, sed anstataŭ aspekti gajaj kaj kontentaj ili ĉiuj mienis multe solene aŭ nervoze. Ili havis belajn hejmojn, belegajn vestaĵojn, kaj pli ol sufiĉe da manĝaĵoj, sed Doroteo tuj decidis ke io ĝenas ilian vivadon kaj ke ili malfeliĉas. Tamen ŝi diris nenion kaj nur rigardis scivoleme la Premlojn. Ĉe la enirejo de la palaco Ozman kaj Doroteon renkontis du aliaj junaj viroj, uniformitaj kaj armitaj per kuriozaj armiloj kiuj aspektis kiaj pistoloj kaj fusiloj sed ne similis ilin. Iliaj gvidantoj riverencis kaj foriris, kaj la du uniformitoj kondukis la knabinojn en la palacon. En bela tronĉambro, ĉirkaŭate de dekduo aŭ pli da junaj viroj kaj virinoj, sidis la Reĝino de la Premloj, Ku-i-o. Ŝi estis knabino aspektanta pli aĝa ol Ozma aŭ Doroteo—almenaŭ dekkvin aŭ dekses-jara—kaj kvankam ŝi estis detale vestita kvazaŭ ironte al balo ŝi estis tro maldika kaj ordinarvizaĝa por esti bela. Sed evidente Reĝino Ku-i-o ne konsciis pri tio, ĉar ŝia mieno indikis ke ŝi estas fiera kaj aroganta kaj tre alte taksas sian propran gravecon. Doroteo tuj decidis ke ŝi estas impertinenta kaj ke ŝi ne volus ke Reĝino Ku-i-o estu ŝia kunulo. La hararo de la Reĝino estis tiom nigra kiom blanka estis ŝia haŭto kaj ankaŭ ŝiaj okuloj estis nigraj. La okuloj, dum ŝi trankvile ekzamenis Ozman kaj Doroteon, aspektis suspektemaj kaj malamikemaj, sed ŝi kviete diris: “Mi scias kiuj vi estas, ĉar mi konsultis mian Magian Orakolon, kiu informis min ke unu nomas sin Princino Ozma, Reganto de la tuta Lando Oz, kaj la alia estas Princino Doroteo de Oz, kiu venis el lando nomata Kansas. Mi tute nenion scias pri la Lando Oz, kaj mi scias nenion pri Kansas.” “Ho, ĉi tiu estas la Lando Oz!” kriis Doroteo. “Nu, ĝi estas parto de la lando Oz, negrave ĉu aŭ ne vi scias tion.” “Ho, ĉu vere?” respondis Reĝino Ku-i-o, malestime. “Mi supozas ke nun vi pretendos ke tiu Princino Ozma, kiu regas la Landon Oz, regas min!” “Kompreneble,” respondis Doroteo. “Pri tio ne estas dubo.” La Reĝino turnis sin al Ozma. “Ĉu vi aŭdacas pretendi tion?” ŝi demandis. Ozma jam decidiĝis pri la karaktero de tiu aroganta kaj senestima ulino, kies egoismo evidente kredigis al ŝi ke ŝi estas supera al ĉiuj aliaj. “Mi ne venis por kvereli kun via Moŝto,” diris la knabina Reganto de Oz, trankvile. “Kio kaj kiu mi estas estas ekster dubo, kaj mia aŭtoritato venis de la Fereĝino Lurlino, en kies bando mi estis membro kiam Lurlino faris la tutan Ozon Felando. Ekzistas pluraj landoj kaj pluraj apartaj popoloj en ĉi tiu larĝa lando, kaj ĉiu el ili havas proprajn regantojn, Reĝojn, Imperiestrojn kaj Reĝinojn. Sed ĉiuj obeas miajn leĝojn kaj agnoskas min la plej supera Reganto.” “Ĉu aliaj Reĝoj kaj Reĝinoj estas stultaj tute ne interesas min,” respondis Ku-i-o, senrespekte. “En la Lando de la Premloj nur mi estas plej supera. Vi impertinentas se vi kredas ke mi klinus min antaŭ vi— aŭ antaŭ iu alia persono.” “Ni ne parolu pri tio nun, mi petas,” respondis Ozma. “Vian insulon minacas danĝero ĉar potenca malamiko planas detrui ĝin.” “Pa! La Platkapuloj. Mi ne timas ilin.” “Ilia Plejsupera Diktatoro estas Sorĉisto.” “Mia magio estas pli forta ol la lia. Venu la Plat­kapuloj! Ili neniam reiros al sia dezerta montosupro. Mi certigos tion.” Al Ozma ne plaĉis tiu sinteno, ĉar ĝi signifis ke la Premloj fervoras batali la Platkapulojn, kaj Ozma ja venis celante malebligi bataladon kaj konvinki la du kverelemajn najbarojn interpaciĝi. Ŝi ankaŭ forte seniluziiĝis pri Ku-i-o, ĉar la raportoj de Ple-diko kredigis ke la Reĝino estas pli justa kaj honorinda ol la Platkapuloj. Efektive, Ozma pensis ke eble la knabino estas pli bonkora ol indikis ŝiaj egoismo kaj aroganteco, kaj ke estus plejbone ne oponigi ŝin sed strebi amikigi ŝin. “Mi malamas militojn, via Moŝto,” diris Ozma. “En la Smeralda Urbo, kie mi regas milojn da homoj, kaj en la landoj proksimaj al la Smeralda Urbo, kie pli da miloj agnoskas mian regadon, ne ekzistas armeo, ĉar ne ekzistas kverelado kaj ne ekzistas bezono batali. Kiam disputoj okazas inter la homoj, ili venas al mi kaj mi juĝas kaj juste agas al ĉiu. Do kiam mi informiĝis ke eble estos milito inter du tre foraj popoloj de Oz, mi venis ĉi tien por fini la disputon kaj solvi la kverelon.” “Neniu petis vin veni,” deklaris Reĝino Ku-i-o. “Mia tasko estas solvi ĉi tiun disputon, ne la via. Vi diras ke mia insulo estas parto de la Lando Oz, kiun vi regas, sed tio estas absurdaĵo, ĉar mi neniam aŭdis pri la Lando Oz nek pri vi. Vi diras ke vi estas feino kaj ke feinoj donis al vi la rajton regi min. Mi ne kredas tion! Kion mi ja kredas estas ke vi estas fraŭdisto kaj ke vi venis ĉi tien por inciti mian popolon, kiu jam fariĝas malfacile regebla. Vi du knabinoj eble eĉ estas spionoj por la fiaj Platkapuloj— mi ne scias ke vi ne estas tio—kaj eble vi volas trompi min. Sed sciu ĉi tion,” ŝi pludiris, fiere levante sin de sia juvelita trono por fronti ilin, “mi posedas magiajn povojn pli grandajn ol tiuj de iu ajn feino, kaj pli grandajn ol tiuj de iu ajn Platkapulo. Mi estas Krumbika Sorĉistino—la sola Krumbika Sorĉistino en la mondo—kaj mi timas la magion de neniu alia ekzistanto! Vi diras ke vi regas milojn. Mi regas cent unu Premlojn. Sed ĉiu el ili tremas kiam mi parolas. Nun, ĉar Ozma de Oz kaj Princino Doroteo ĉeestas, mi regos cent tri personojn, ĉar ankaŭ vi klinos vin antaŭ mia potenco. Eĉ pli, regante vin mi ankaŭ regas la milojn kiujn, laŭ vi, vi mem regas.” Dorteo tre insultiĝis pro tiu parolo. “Mi havas purpuran katidon kiu kelkfoje parolas tiel,” ŝi diris, “sed mi vipas ŝin forte kaj post tio ŝi ne plu opinias sin tiom glora kaj ĉiopotenca. Se vi ja scius kiu estas Ozma vi ĝismorte timus paroli al ŝi tiel!” Reĝino Ku-i-o rigardis la knabinon arogante. Poste ŝi returnis sin al Ozma. “Mi hazarde scias,” diris ŝi, “ke la Platkapuloj intencas ataki nin morgaŭ, sed ni estas pretaj. Ĝis la fino de la batalo mi restigos vin, la du kaptitajn fremdulojn, sur mia insulo, de kiu vi tute ne povas esperi eskapi.” Ŝi turnis sin kaj ĉirkaŭrigardis la aron da servistoj kiuj staris silente ĉirkaŭ ŝia trono. “Lordino Aŭreks,” ŝi pludiris, elektante unu el la junaj virinoj, “konduku tiujn infanojn al via domo kaj prizorgu ilin, donu al ili manĝaĵojn kaj loĝadon. Vi rajtas permesi ke ili vagadu ie ajn sub la Granda Kupolo, ĉar ili estas nedanĝeraj. Pritraktinte la Platkapulojn mi pripensos kion fari poste al tiuj stultaj knabinoj.” Ŝi residiĝis kaj la Lordino Aŭreks profunde klinis sin kaj diris humile: “Mi obeas la ordonojn de via Moŝto.” Al Ozma kaj Doroteo ŝi diris: “Sekvu min,” kaj ŝi turnis sin por foriri el la tronĉambro. Doroteo rigardis por vidi kion intencas fari Ozma. Surprizis kaj iom malplezurigis ŝin ke Ozma turnas sin kaj sekvas Lordinon Aŭrekson. Doroteo sekvis ilin, sed unue ŝi rigardis adiaŭe kaj arogante al Reĝino Ku-i-o, kies vizaĝo estis turnita alidirekten tiel ke ŝi ne vidis la malaproban rigardon. domo proksima al unu rando de la granda vitra kupolo kiu kovris la vilaĝon. Ŝi ne parolis al la 107 knabinoj antaŭ ol konduki ilin en agrablan ĉambron komforte meblitan, nek iu el la solenaj homoj kiujn ili renkontis sur la strato entreprenis paroli. Kiam ili sidis Lordino Aŭreks demandis ĉu ili malsatas, kaj trovinte ke jes ŝi alvokis servistinon kaj ordonis alporti manĝaĵojn. Tiu Lordino Aŭreks aspektis eble dudekjara, kvankam en la Lando Oz kie la homoj neniam aliaspektiĝis post kiam la feinoj faris ĝin felando—kie neniu maljuniĝas nek mortas—estas ĉiam malfacile konjekti dum kiom da jaroj iu jam vivis. Ŝi havis agrablan, allogan vizaĝon, eĉ kvankam solenan kaj malfeliĉan kiaj la vizaĝoj de ĉiuj Premloj, laŭŝajne, kaj ŝia vestaro estis riĉa kaj multedetala, kiel taŭgas por ĉambristino de la Reĝino. Ozma jam zorge rigardadis Lordinon Aŭrekson kaj nun ŝi demandis al ŝi mildatone: “Ĉu ankaŭ vi kredas min fraŭdisto?” “Mi ne kuraĝas diri,” respondis Lordino Aŭreks mallaŭtatone. “Kial vi timas libere paroli?” demandis Ozma. “La Reĝino punas nin kiam ni faras komentojn kiuj ne plaĉas al ŝi.” “Ĉu do ni ne estas solaj en ĉi tiu domo?” “La Reĝino povas aŭdi ĉiun diraĵon sur ĉi tiu insulo—eĉ la plej mallaŭtan flustron,” deklaris Lordino Aŭreks. “Ŝi estas potencega sorĉistino, kiel ŝi informis vin, kaj estas malsaĝe kritiki ŝin aŭ malobei ŝiajn ordonojn.” Ozma rigardis ŝiajn okulojn kaj vidis ke ŝi volas diri pli, sed ne kuraĝas. Do ŝi tiris el sia sino sian arĝentan sceptron, kaj, dirinte magian frazon per nekonata lingvo, ŝi foriris el la ĉambro kaj malrapide promenis ĉirkaŭ la eksteron de la domo, farante plenan cirklon kaj skuante sian sceptron laŭ mistikaj kurbaj movoj dum ŝi marŝis. Lordino Aŭreks rigardis ŝin interesate kaj, kiam Ozma denove eniris la ĉambron kaj sidiĝis, ŝi demandis: “Kion vi faris?” “Mi sorĉis ĉi tiun domon tiel ke Reĝino Ku-i-o, malgraŭ sia magio, ne povas aŭdi eĉ unu vorton interne de la magia cirklo kiun mi faris,” respondis Ozma. “Ni nun povas paroli libere kaj laŭte laŭ nia volo, sen timi la koleron de la Reĝino.” Lordino Aŭreks aspektis pli feliĉa aŭdinte tion. “Ĉu mi povas fidi vin?” ŝi demandis. “Ĉiu fidas Ozman,” kriis Doroteo. “Ŝi estas verema kaj honesta, kaj via aĉa Reĝino bedaŭros insultinti la potencan Reganton de la tuta Lando Oz.” “La Reĝino ankoraŭ ne konas min,” diris Ozma, “sed mi volas ke vi konu min, Lordino Aŭreks, kaj mi deziras ke vi rakontu al mi kial vi, kaj la aliaj Premloj, malfeliĉas. Ne timu la koleron de Ku-i-o, ĉar ŝi ne povas aŭdi eĉ vorton de nia konversacio, mi certigas tion al vi.” Lordino Aŭreks silentis dum momento; post tio ŝi diris: “Mi fidos vin, Princino Ozma, ĉar mi kredas ke vi ja estas tio kion vi diras pri vi—nia Plejsupera Reganto. Se vi konus la teruran punon per kiu nia Reĝino suferigas nin, ne mirigus vin ke ni malfeliĉas. La Premloj ne estas malbonaj homoj; ili ne deziras kvereli kaj batali, eĉ kontraŭ siaj malamikoj la Platkapuloj; sed ili tiom teruriĝas kaj timas pro Ku-i-o ke ili obeas ĉiun vorteton ŝian, por ne suferi pro ŝia kolero.” “Ĉu ŝi do tute ne havas koron?” demandis Doroteo. “Ŝi neniam montras kompaton. Ŝi amas nur sin,” asertis Lordino Aŭreks, sed ŝi tremis dirante tion, kvazaŭ ankoraŭ timoplena pri sia terura Reĝino. “Estas fie,” diris Doroteo, sku-neante per sia kapo serioze. “Mi vidas ke multo estas farenda ĉi tie, Ozma, en ĉi tiu forlasita angulo de la Lando Oz. Unue vi devos forpreni la magion de Reĝino Ku-i-o, kaj ankaŭ de tiu aĉa Ple-diko. Mi opinias ke neniu el ili taŭgas kiel reganto de iu ajn, ĉar ili ’stas kruelaj kaj malamindaj. Do vi devos doni al la Premloj kaj Platkapuloj novajn regantojn kaj instrui al ambaŭ popoloj ke ili estas parto de la Lando Oz kaj ke ili devas, plejĉefe, obei la laŭrajtan Reganton, Ozma de Oz. Fininte tion, vi povos reiri hejmen kun mi.” Ozma ridetis pro la fervora konsilo de sia amikineto, sed Lordino Aŭreks diris maltrankvilatone: “Min mirigas ke vi proponas tiajn reformojn dum vi ankoraŭ estas kaptitoj sur ĉi tiu insulo kaj superfortataj de Reĝino Ku-i-o. Ke viaj proponoj estas farendaj, ne eblas dubo, sed ĝuste nun aĉa milito minacas okazi, kaj terura sorto atendas nin ĉiujn. Nia Reĝino tiom vantas ke ŝi kredas povi superforti la Ple­dikon kaj lian popolon, sed oni diras ke la magio de Ple-diko estas tre potenca, kvankam ne egale potenca kiel tiu kiun havis lia edzino Rora antaŭ ol Ku-i-o transformis ŝin en Oran Porkon.” “Ŝi ne vere maljuste faris tion,” komentis Doroteo, “ĉar la Platkapuloj tre maldece volis kapti viajn belajn fiŝojn kaj la Sorĉistino Rora volis veneni ĉiujn fiŝojn en la lago.” “Ĉu vi scias la kialon?” demandis Lordino Aŭreks. “Mi supozas ke nur pro sia fieco,” respondis Doroteo. “Diru al ni la kialon,” diris Ozma fervore. “Nu, via Moŝto, iam—antaŭ longe—la Platkapuloj kaj la Premloj estis amikoj. Ili vizitis nian insulon kaj ni vizitis ilian monton, kaj la rilatoj inter la du popoloj estis agrablaj. Tiutempe la Platkapulojn regis tri Adeptoj de Sorĉado, belaj knabinoj kiuj ne estis Platkapuloj sed nur vagis al la Plata Monto kaj ekloĝis tie. Tiuj tri Adeptoj uzis sian magion nur por bono, kaj la montuloj volonte akceptis ilin kiel regantojn. Ili instruis al la Platkapuloj uzi siajn skatolojn da cerbaĵo kaj fabriki vestaĵojn el metaloj kiuj neniam triviĝas, kaj ili ankaŭ multalie pliigis iliajn feliĉon kaj kontenton. “Ku-i-o tiam estis nia Reĝino, samkiel nun, sed ŝi sciis neniun magion do ŝi havis nenion prifierindan. Sed la tri Adeptoj estis tre komplezaj al Ku-i-o. Ili konstruis por ni ĉi tiun mirindan vitran kupolon kaj niajn marmorajn domojn kaj instruis al ni fari belajn vestaĵojn kaj multon alian. Ku-i-o mensoge montris sin tre dankema pro tiuj komplezaĵoj, sed efektive ŝi tre ĵaluzis la tri Adeptojn kaj sekrete klopodis eltrovi iliajn magiajn artojn. Pri tio ŝi estis multe pli lerta ol suspektis iu el ni. Ŝi invitis la tri Adeptojn al bankedo unu tagon, kaj dum ili festenis Ku-i-o ŝtelis iliajn sorĉojn kaj magiilojn kaj transformis ilin en tri fiŝojn—oran fiŝon, arĝentan fiŝon kaj bronzan fiŝon. Dum la kompatindaj fiŝoj strebis spiri kaj batadis senhelpe la plankon de la bankedejo unu el ili diris riproĉe: “Vi puniĝos pro tio, Ku-i-o, ĉar se unu el ni mortos aŭ detruiĝos, vi ŝrumpos kaj fariĝos senhelpa, kaj via tuta ŝtelita magio forlasos vin.” Timante pro tiu minaco, Ku-i-o tuj prenis la tri fiŝojn kaj kuris portante ilin al la bordo de la lago, kie ŝi ĵetis ilin en la akvon. Tio revigligis la tri Adeptojn kaj ili fornaĝis kaj malaperis. “Mi mem vidis tiun ŝokan scenon,” daŭrigis Lordino Aŭreks, “kaj ankaŭ vidis multaj aliaj Premloj. La informo portiĝis al la Platkapuloj, kiuj tiam fariĝis malamikoj anstataŭ amikoj. La Ple-diko kaj lia edzino Rora estis la solaj sur la monto kiuj ĝojis pro la perdiĝo de la Adeptoj, kaj ili tuj fariĝis Regantoj de la Platkapuloj kaj ŝtelis la cerbojn de aliaj por plipotencigi sin. Kelkaj el la magiiloj de la Adeptoj restis sur la monto kaj ilin prenis Rora kaj per ili ŝi fariĝis sorĉistino. “La rezulto de la perfidado de Ku-i-o faris kaj la Premlojn kaj la Platkapulojn malfeliĉaj anstataŭ feliĉaj. Ne nur la Ple-diko kaj lia edzino kruelis kontraŭ sia popolo, nia Reĝino tuj fariĝis fiera kaj aroganta kaj tre malame traktis nin. Ĉiuj Premloj sciis ke ŝi ŝtelis siajn magipovojn kaj tial ŝi malamis nin kaj humiligis nin antaŭ si kaj devigis nin obei ĉiun ordoneton ŝian. Kiam ni malobeis, aŭ ne plaĉis al ŝi, kaj kiam ni parolis pri ŝi kiam ni estis en niaj propraj hejmoj, ŝi trenigis nin al la vipejo en sia palaco kaj vipis nin per nodoplenaj kordoj. Tial ni timegas ŝin.” Tiu rakonto plenigis la koron de Ozma per malĝojo kaj la koron de Doroteo per indigno. “Nun mi komprenas,” diris Ozma, “kial la fiŝoj en la lago okazigis militon inter la Premloj kaj la Platkapuloj.” “Jes,” Lordino Aŭreks respondis, “estas facile kompreni kiam oni konas la historion. La Ple-diko kaj lia edzino venis al nia lago esperante kapti la arĝentan fiŝon, aŭ oran fiŝon, aŭ bronzan fiŝon—iu el ili sufiĉus—kaj detrui ĝin kaj tiel senigi Ku-i-on de ŝia magio. Tiam ili facile konkerus ŝin. Ili ankaŭ havis alian celon por sia deziro kapti la fiŝon—ili timis ke iel la tri Adeptoj reakiros sian ĝustan formon kaj tiam ili sendube reiros al la monto kaj punos Roran kaj la Ple-dikon. Tial Rora fine volis veneni ĉiujn fiŝojn en la lago, kiam Ku-i-o transformis ŝin en Oran Porkon. Kompreneble tiu provo detrui la fiŝojn timigis la Reĝinon, ĉar ŝia sekureco dependas de la vivo de la tri fiŝoj.” “Mi s’pozas ke Ku-i-o batalos la Platkapulojn kiel eble plej forte,” komentis Doroteo. “Kaj kiel eble plej magie,” aldonis Ozma, penseme. “Mi ne komprenas kiel la Platkapuloj povos atingi ĉi tiun insulon por damaĝi nin,” diris Lordino Aŭreks. “Ili havas pafarkojn kaj sagojn, kaj mi s’pozas ke ili intencas pafi la sagojn kontraŭ vian grandan kupolon kaj rompi la vitron en ĝi,” sugestis Doroteo. Sed Lordino Aŭreks kapneis ridetante. “Ili ne povos fari tion,” ŝi respondis. “Kial ne?” “Mi devas ne informi vin, sed se la Platkapuloj venos morgaŭ matene vi mem vidos la kialon.” “Mi kredas ke ili ne provos damaĝi la insulon,” Ozma deklaris. “Mi kredas ke unue ili provos detrui la fiŝojn, per veneno aŭ alimaniere. Se ili sukcesos fari tion, ne estos malfacile konkeri la insulon.” “Ili ne havas boatojn,” diris Lordino Aŭreks, “kaj Ku-i-o jam delonge atendas ĉi tiun militon kaj preparis por ĝi mirindamaniere. Mi preskaŭ volas ke la Platkapuloj konkeru nin, ĉar tiam ni liberiĝus de nia aĉa Reĝino; sed mi ne volas vidi la tri transformitajn fiŝojn detruitaj, ĉar en ili estas nia sola espero refeliĉiĝi.” “Ozma prizorgos vin, negrave kio okazos,” Doroteo certigis ŝin. Sed Lordino Aŭreks, ne sciante la vaston de la potenco de Ozma—kiu, efektive, estis malpli granda ol supozis Doroteo—ne multe komfortiĝis per tiu promeso. Estis evidente ke morgaŭ okazos multa ekscito, se la Platkapuloj vere atakos la Premlojn de la Magia Insulo. ĈAPITRO 10 Kiam noktiĝis la tuta interno de la Granda Kupolo, la stratoj kaj domoj, lumiĝis brile tiel ke estis lumoplene kiel dum la tago. Doroteo pensis ke sendube la insulo aspektas bela de la fora bordo de la lago dum la nokto. Okazis festado kaj gajeco en la palaco de la Reĝino kaj la muziko de la reĝa bando estis klare aŭdebla en la domo de Lordino Aŭreks, kie Ozma kaj Doroteo restis kun sia gastigantino-gardantino. Ili estis kaptitoj, sed multe pli bonkore prizorgataj. Lordino Aŭreks donis al ili bonan vespermanĝon kaj kiam ili volis enlitiĝi ŝi gvidis ilin al bela ĉambro kun komfortaj litoj kaj deziris por ili bonan nokton kaj agrablajn sonĝojn. “Kion vi pensas pri ĉio ĉi, Ozma?” Doroteo maltrankvile demandis kiam ili estis solaj. “Ĝojigas min ke ni venis,” estis la respondo, “ĉar kvankam eble estos misagoj morgaŭ, estis necese ke mi sciu pri tiuj homoj, kies estroj estas sovaĝaj kaj kontraŭleĝaj kaj subpremas siajn regatojn per maljusteco kaj krueleco. Mia tasko, sekve, estas liberigi la Premlojn kaj la Platkapulojn kaj akiri por ili liberecon kaj feliĉecon. Mi ne dubas ke mi povos fine efektivigi tion.” “Ĝuste nun, tamen, nin frontas malfacilo,” asertis Doroteo. “Se Reĝino Ku-i-o venkos morgaŭ, ŝi ne estos afabla al ni, kaj se la Ple-diko venkos, li estos eĉ malpli agrabla.” “Ne malkvietiĝu, kara,” diris Ozma. “Mi ne kredas ke minacas nin danĝero, negrave kio okazos, kaj la rezulto de nia aventuro certe estos bona.” Doroteo efektive ne malkvietiĝis. Ŝi fidis sian amikinon, la feprincinon de Oz, kaj ŝi ĝuis la eksciton de la eventoj en kiuj ŝi partoprenas. Do ŝi rampis en la liton kaj endormiĝis samfacile kiel se ŝi estus en sia propra komforta ĉambro en la palaco de Ozma. Ia grinca, knara sono vekis ŝin. La tuta insulo ŝajnis tremi kaj svingiĝi, kiel dum tertremo. Doroteo sidiĝis en la lito, frotis siajn okulojn por eligi la dormon, kaj trovis ke estas la mateniĝo. Ozma rapide vestadis sin. “Kio okazas?” demandis Doroteo, saltante el la lito. “Mi ne estas certa,” respondis Ozma; “sed la sento estas ke la insulo subakviĝas.” Kiel eble plej baldaŭ ili finis vesti sin, dum la grincado kaj svingiĝado daŭris. Poste ili rapidis en la salonon de la ĉambro kaj trovis Lordinon Aŭrekson jam plene vestita kaj atendanta ilin. “Ne alarmiĝu,” diris ilia gastigantino. “Ku-i-o decidis subakvigi la insulon, nur tion. Sed tio indikas ke la Platkapuloj venas ataki nin.” “Kion vi celas diri, ‘sub-sub-akvigas la insulon’?” demandis Doroteo. “Venu kaj vidu,” estis la respondo. Lordino Aŭreks kondukis ilin al fenestro kiu frontis flankon de la granda kupolo kovranta la vilaĝon, kaj ili povis vidi ke la insulo ja subakviĝas, ĉar la akvo de la lago jam atingas duonan alton de la flanko de la kupolo. Tra la vitro naĝantaj fiŝoj videblis, kaj altaj tigoj de svingiĝemaj marherboj, ĉar la akvo estis klara kiel kristalo kaj tra ĝi ili povis eĉ videti la foran bordon de la lago. “La Platkapuloj ankoraŭ ne alvenis,” diris Lordino Aŭreks. “Ili venos baldaŭ, sed nur post kiam la tuta kupolo estos sub la surfaco de la akvo.” “Ĉu la kupolo tralasos akvon?” Doroteo demandis maltrankvile. “Tute ne.” “Ĉu oni sub-sub-akvigis la insulon antaŭ nun?” “Ho, jes; plurfoje. Sed Ku-i-o ne volas ofte fari tion, ĉar necesas forte labori por funkciigi la mekanismon. La kupolo estas konstruita tiel ke ĝi povu malaperi. Mi kredas,” ŝi pludiris, “ke nia Reĝino timas ke la Platkapuloj atakos la insulon kaj provos rompi la vitron de la kupolo.” “Nu, se ni estos sub la akvo, ili ne povos batali nin kaj ni ne povos batali ilin,” asertis Doroteo. “Tamen ili povus mortigi la fiŝojn,” diris Ozma serioze. “Ankaŭ ni havas batalrimedojn,” diris Lordino Aŭreks. “Mi ne rajtas diri al vi ĉiujn niajn sekretojn, sed ĉi tiu insulo estas plena de surprizoj. La magio de nia Reĝino ankaŭ estas vere miriga.” “Ĉu ŝi ŝtelis sian tutan magion de la tri Adeptoj de Sorĉado kiuj nun estas fiŝoj?” “Ŝi ŝtelis la scion kaj la magiilojn, sed ŝi uzas ilin kiel neniam uzus ilin la tri Adeptoj.” Jam la supro de la kupolo estis tute sub la akvo kaj subite la insulo ne plu subeniris kaj fariĝis senmova. “Vidu!” kriis Lordino Aŭreks, gestante al la bordo. “La Platkapuloj alvenis.” Sur la bordo, kiu nun estis tre alta super iliaj kapoj, aro da nelumaj figuroj videblis. “Nun ni vidu kion Ku-i-o faros por oponi ilin,” pludiris Lordino Aŭreks, per voĉo kiu montris ŝian ekscitiĝon. * * * * * * * * La Platkapuloj, puŝinte sin tra la vicon de palmarboj, atingis la bordon de la lago ĝuste kiam la supro de la kupolo de la insulo malaperis sub la surfacon. La akvo nun fluis de bordo al bordo, sed tra la klara akvo la kupolo ankoraŭ estis videbla kaj la domoj de la Premloj povis esti neklare vidataj tra la vitraĵoj. “Bone!” kriis la Ple-diko, kiu antaŭe armis ĉiujn siajn sekvantojn kaj kunportis du kuprajn ujojn, kiujn li zorge metis sur la teron apud si. “Se Ku-i-o volas kaŝi sin anstataŭ batali nia tasko estos facila, ĉar en unu el ĉi tiuj kupraj ujoj mi havas sufiĉan venenon por mortigi ĉiu fiŝon en la lago.” “Do mortigu ilin dum ni havas sufiĉan tempon, kaj ni povos poste reiri hejmen,” konsilis unu el la ĉefoficiroj. “Ankoraŭ ne,” kontraŭdiris la Ple-diko. “La Reĝino de la Premloj defiis min, kaj mi volas superforti ŝin kaj ankaŭ detrui ŝian magion. Ŝi transformis mian povran edzinon en Oran Porkon, kaj mi nepre devas venĝi tion, negrave kion alian ni faros.” “Atentu!” subite kriis la oficiroj, indikante la lagon; “io tuj okazos.” De la subakva kupolo pordo malfermiĝis kaj io nigra elpafiĝis rapide en la akvon. La pordo tuj fermiĝis post ĝi kaj la nigraĵo naĝis tra la akvo, sen leviĝi al la surfaco, rekte celante la lokon kie staras la Platkapuloj. * * * * * * * * “Kio estas?” Doroteo demandis al Lordino Aŭreks. “Jen unu el la submaraj ŝipoj de la Reĝino,” estis la respondo. “Ĝi estas tute fermita, kaj povas moviĝi sub la akvo. Ku-i-o havas plurajn tiajn boatojn, ili estas loĝigataj en ĉambretoj en la kelo sub nia vilaĝo. Kiam la insulo estas subakva, la Reĝino uzas tiujn boatojn por atingi la bordon, kaj mi kredas ke ŝi nun intencas batali la Platkapulojn per ili.” La Ple-diko kaj lia popolo sciis nenion pri la submarŝipoj de Ku-i-o, do ili rigardis surprizate dum la subakva boato proksimiĝis al ili. Kiam ĝi estis tute proksima al la bordo ĝi leviĝis al la surfaco kaj la supro apartiĝis kaj retrenkuŝiĝis, montrante boaton plenan de armitaj Premloj. Ĉe la kapo estis la Reĝino, staranta en la pruo kaj tenanta en unu mano buklon de magia ŝnuro kiu brilis kiel arĝento. La boato ekhaltis kaj Ku-i-o retiris sian brakon por ĵeti la arĝentan ŝnuron al la Ple-diko kiu nun estis nur unu-du metrojn for de ŝi. Sed la ruza estro de la Platkapuloj rapide komprenis la danĝeron kaj antaŭ ol la Reĝino povis ĵeti la ŝnuron li kaptis kupran ujon kaj ĵetis ĝian enhavon rekte sur ŝian vizaĝon! ĈAPITRO 11 Reĝino Ku-i-o lasis fali la ŝnuron, ŝanceliĝis kaj falis kapantaŭen en la akvon, subakviĝante, dum la Premloj en la submarŝipoj estis tro perpleksaj por helpi ŝin kaj nur rigardadis la ondetojn en la akvo kie ŝi malaperis. Post momento leviĝis al la surfaco bela Blanka Cigno. Tiu Cigno estis tre granda, tre graciforma, kaj disŝutitaj tute sur ĝiaj blankaj plumoj estis etaj diamantoj, tiom dense amasigitaj ke dum la radioj de la matena suno falis sur ilin la tuta korpo de la Cigno brilis kiel unu brilianto. La kapo de la Diamanta Cigno havis bekon el polurita oro kaj ĝiaj okuloj estis du brilantaj ametistoj. “Hura!” kriis la Ple-diko dancante supren kaj suben pro fiĝojo. “Mia povra edzino, Rora, finfine estas venĝita. Vi faris el ŝi Oran Porkon, Ku-i-o, kaj nun mi faris el vi Diamantan Cignon. Flosu sur via lago eterne, se vi volas, ĉar viaj palmopiedoj ne plu povas fari magion kaj vi estas senpova kiel la Porko kiun vi faris el mia edzino!” “Fiulo! Aĉulo!” kvakis la Diamanta Cigno. “Vi puniĝos pro tio. Ho, kia malsaĝulo mi estis kiam mi permesis ke vi sorĉu min!” “Malsaĝulo vi estis, kaj malsaĝulo vi estas!” ridis la Ple-diko, dancante freneze pro sia ĝojo. Kaj tiam li senzorge renversis la alian kupran ujon per sia kalkano kaj ĝia enhavo verŝiĝis sur la sablon kaj perdiĝis tuttute. La Ple-diko ekhaltis kaj rigardis la renversitan ujon kun malfeliĉa mieno. “Domaĝe—domaĝe!” li krietis malĝoje. “Mi perdis la venenon per kiu mi intencis mortigi la fiŝojn, kaj mi ne povos fari pli ĉar nur mia edzino sciis la sekreton, kaj ŝi nun estas malsaĝa Porko kaj forgesis sian tutan magion.” “Tre bone,” diris la Diamanta Cigno malestime, dum ŝi flosis sur la akvo kaj naĝis gracie tien kaj tien. “Ĝojigas min vidi vin malsukcesi. Via puno nur komenciĝas, ĉar kvankam vi sorĉis min kaj forprenis mian sorĉopovon vi ankoraŭ devos pritrakti la tri magiajn fiŝojn, kaj finfine ili detruos vin, kredu tion.” La Ple-diko rigide rigardis la Cignon dum momento. Poste li kriis al siaj soldatoj: “Pafu ŝin! Pafu la senrespektan birdon!” Ili pafis kelkajn sagojn je la Diamanta Cigno, sed ŝi plonĝis sub la akvon kaj la ĵetaĵoj falis senutile. Kiam Ku-i-o leviĝis al la surfaco ŝi estis tre malproksima de la bordo kaj ŝi rapide naĝis trans la lagon al kie neniu sago aŭ lanco povus trafi ŝin. La Ple-diko frotis sian mentonon kaj konsideris kion sekve fari. Proksime flosis la submarŝipo en kiu la Reĝino venis, sed la Premloj en ĝi ne sciis kion fari. Eble ili ne bedaŭris ke ilia kruela mastrino transformiĝis en Diamantan Cignon, sed la transformo lasis ilin tute senhelpaj. La subakvan boaton funkciigis ne mekanismo sed certaj mistikaj vortoj parolitaj de Ku-i-o. Ili ne sciis kiel subakvigi ĝin, aŭ kiel rekovri sin per la akvimuna kovrilo, aŭ kiel reveturigi la boaton al la kastelo, aŭ devigi ĝin eniri la malgrandan kelan ĉambron kie ĝi kutime estis loĝigata. Efektive, ili nun estis elŝlositaj el la Granda Kupolo kaj ne povis reeniri. Do unu el la velistoj kriis al la Plejsupera Diktatoro de la Platkapuloj, dirante: “Bonvolu kapti nin kaj preni nin al via monto, kaj manĝigi kaj gardi nin, ĉar ni havas nenian loĝlokon.” La Ple-diko ridis kaj respondis: “Neniel. Mi ne volas ĝeni min per prizorgado de aro da stultaj Premloj. Restu kie vi estas, aŭ iru kien vi volas, sed nepre fortenu vin de nia monto.” Li turnis sin al siaj soldatoj kaj pludiris: “Ni konkeris Reĝinon Ku-i-on kaj faris el ŝi senpovan Cignon. La Premloj estas sub akvo kaj ili restu tie. Do, sukcesinte per la milito, ni reiru al nia hejmo kaj gaju kaj festenu, ĉar post multaj jaroj ni pruvis ke la Platkapuloj estas pli povaj kaj pli potencaj ol la Premloj.” Do la Platkapuloj formarŝis kaj trairis la vicon de palmoj kaj reiris al sia monto, kie la Ple-diko kaj kelkaj liaj oficiroj festenis kaj ĉiuj aliaj devis servi ilin. “Mi bedaŭras ke ni ne povas manĝi rostitan porkaĵon,” diris la Ple-diko, “sed ĉar nia sola porko estas el oro, ni ne povas manĝi ŝin. Kaj, ankaŭ, la Ora Porko hazarde estas mia edzino, kaj eĉ se ŝi ne estus el oro mi certas ke ŝi estus tro malmola por manĝo.” ĈAPITRO 12 Kiam la Platkapuloj jam foriris la Diamanta Cigno renaĝis al la boato kaj unu el la junaj Premloj nomita Ervik diris al ŝi fervore: “Kiel ni reiros al la insulo, via Moŝto?” “Ĉu mi ne estas bela?” demandis Ku-i-o, arkigante sian kolon gracie kaj etendante siajn diamanto­kovritajn flugilojn. “Mi povas vidi min spegulata en la akvo, kaj mi certas ke neniu birdo nek besto, nek homo estas egale belega kiel mi!” “Kiel ni reiros al la insulo, via Moŝto?” urĝe demandis Ervik. “Kiam mia famo disvastiĝos tra la lando, oni veturos el ĉiuj partoj de ĉi tiu lago por rigardi mian belecon,” diris Ku-i-o, skuante siajn plumojn por scintiligi la diamantojn pli forte. “Sed, via Moŝto, ni devas hejmeniri kaj ni ne scias kiel iri tien,” Ervik persistis. “Miaj okuloj,” komentis la Diamanta Cigno, “estas mirinde bluaj kaj brilantaj kaj ĉarmos ĉiujn rigardantojn.” “Diru al ni kiel funkciigi la boaton—kiel reiri al la insulo,” petegis Ervik kaj la aliaj kriis same urĝe: “Diru al ni, Ku-i-o; diru al ni!” “Mi ne scias,” respondis la Reĝino sen interesiĝo. “Vi estas magiistino, sorĉistino tre sperta!” “Kompreneble tia mi estis, kiam mi estis knabino,” ŝi diris, klinante sian kapon super la klaran akvon por vidi sian speguliĝon per ĝi; “sed nun mi forgesis ĉiajn stultaĵojn kia magio. Cignoj estas pli belaj ol knabinoj, precipe kiam ili estas surŝutitaj per diamentoj. Ĉu vi ne opinias?” Kaj ŝi gracie fornaĝis, kaj ŝajne al ŝi tute ne gravis ĉu aŭ ne ili respondis. Evrik kaj liaj akompanantoj estis senesperaj. Ili komprenis klare ke Ku-i-o ne povas aŭ ne volas helpi ilin. La eksreĝino ne plu atentas pri sia insulo, sia popolo, nek sia mirinda magio; ŝin interesas nur admiri sian propran belecon. “Vere,” diris Ervik, malgajavoĉe, “la Platkapuloj venkis nin!” * * * * * * * * Kelkajn el tiuj eventoj vidis Ozma kaj Doroteo kaj Lordino Aŭreks, kiuj foriris el la domo kaj proksimiĝis al la vitro de la kupolo, por vidi kio okazas. Multaj Premloj ankaŭ puŝis sin kontraŭ la kupolon, demandante al si kio sekve okazos. Kvankam ilia vidpovo estis iom malklarigita de la akvo kaj la neceso suprenrigardi angule, ili observis la ĉefajn partojn de la dramo okazanta supre. Ili vidis la submarŝipon de Reĝino Ku-i-o veni al la surfaco kaj malfermiĝi; ili vidis la Reĝinon stari rekte por ĵeti sian magian ŝnuron; ili vidis ŝian subitan transformiĝon en Diamantan Cignon, kaj krio de mirego aŭdiĝis el la Premloj en la kupolo. “Bone!” firme diris Doroteo. “Mi malamas tiun maljunulon Ple-diko, sed mi ĝojas ke Ku-i-o puniĝis.” “Okazis misfortunego!” kriis Lordino Aŭreks, premante siajn manojn sur sian koron. “Jes,” akordis Ozma, kapgestante penseme; “la misfortuno de Ku-i-o estos katastrofo por ŝia popolo.” “Kial vi diras tion?” demandis Doroteo surprizite. “Ŝajnas al mi ke la Premloj estas bonfortunaj, ili ja perdis sian kruelan Reĝinon.” “Se nur temus pri tio vi pravus,” respondis Lordino Aŭreks; “kaj se la insulo estus super la akvo ne estus tiom grave. Sed jen ni ĉiuj, sur la fundo de la lago, enkarcerigitaj en ĉi tiu kupolo.” “Ĉu vi ne povas levi la insulon?” demandis Doroteo. “Ne. Nur Ku-i-o sciis kiel fari tion,” estis la respondo. “Ni provu,” insistis Doroteo. “Se eblas subenigi ĝin, do eblas suprenigi ĝin. La mekanismo restas ĉi tie, mi supozas.” “Jes; sed la mekanismo funkcias per magio, kaj Ku-i-o rifuzis konigi al iu el ni sian sekretan povon.” La vizaĝo de Doroteo serioziĝis; sed ŝi pensadis. “Ozma mastras multan magion,” ŝi diris. “Sed ne tian magion,” Ozma respondis. “Ĉu vi ne povos lerni ĝin, rigardante la mekanismon?” “Bedaŭrinde ne, mia kara. Tute ne temas pri femagio, temas pri sorĉado.” “Nu,” diris Doroteo, turnante sin al Lordino Aŭreks, “vi diris ke ekzistas aliaj sub-sub-maraj boatoj. Ni eniru unu el ili, kaj ĵetiĝu al la surfaco de la akvo, samkiel Ku-i-o, kaj tiel ni eskapu. Kaj poste ni povos helpi savi ĉiujn Premlojn ĉi tie.” “Neniu scias funkciigi la subakvajn boatojn escepte de la Reĝino,” deklaris Lordino Aureks. “Ĉu ne ekzistas pordo aŭ fenestro en ĉi tiu kupolo kiun ni povus malfermi?” “Ne ekzistas, kaj se ja ekzistus, la akvo enrapidus por plenigi la kupolon kaj ni ne povus eliri.” “La Premloj,” diris Ozma, “ne povus droni; ili nur malsekiĝus kaj saturiĝus kaj en tia stato ili estus tre malkomfortaj kaj malfeliĉaj. Sed vi estas mortipova, Doroteo, kaj se via Magia Zono protektus vin kontraŭ morto vi devus kuŝi eterne sur la fundo de la lago.” “Ne, mi preferus rapide morti,” asertis la knabineto. “Sed estas pordoj en la kelo kiuj malfermiĝas—por ellasi la pontojn kaj la boatojn—kaj tio ne plenigus la kupolon per akvo, ĉu?” “Tiuj pordoj malfermiĝas nur per magia vorto, kaj nur Ku-i-o scias la vorton direndan,” diris Lordino Aŭreks. “Jadi!” kriis Doroteo, “la magio de tiu fia Reĝino fiaskigas ĉiujn miajn eskapoplanojn. Mi devos cedi al vi, Ozma, vi savu nin!” Ozma ridetis, sed ŝia rideto ne estis gaja kiel kutime. La Princino de Oz trovis sin frontata de serioza problemo, kaj kvankam ŝi tute ne pensis senesperiĝi ŝi agnoskis ke la Premloj kaj ilia insulo, kaj ankaŭ Doroteo kaj ŝi mem, renkontas gravegan problemon kaj se ŝi ne povos trovi rimedon por savi ilin ili estos perditaj por la Lando Oz dum la tuta estonteco. “Dum tia dilemo,” diris ŝi, medite, “oni nenion gajnas per troa rapido. Zorgoplena pensado eble helpos nin, kaj ankaŭ la sinsekvo de eventoj. Ĉiam povas okazi tio kion oni ne anticipas, kaj senlamenta pacienco estas pli bona ol nepripensita ago.” “Bone,” respondis Doroteo; “pensu lante, Ozma; ne necesas rapidi. Ĉu ni matenmanĝu, Lordino Aŭreks?” Ilia gastigantino rekondukis ilin al la domo, kie ŝi ordonis al siaj tremantaj servistoj prepari kaj prezenti la matenmanĝon. Ĉiuj Premloj timis kaj maltrankvilis pro la transformiĝo de ilia Reĝino en cignon. Ku-i-on ili timis kaj malamis, sed ili dependis de ŝia magio por konkeri la Platkapulojn kaj nur ŝi povus relevi ilian insulon al la surfaco de la lago. Antaŭ ol finiĝis la matenmanĝo pluraj aŭtoritataj Premloj venis al Aŭreks por peti ŝian konsilon kaj por demandadi al Princino Ozma, pri kiu ili sciis nur ke ŝi pretendas esti feino kaj la Reganto de la tuta lando, inkluzive de la Lago de la Premloj. “Se vi diris la veron al Reĝino Ku-i-o,” ili diris al ŝi, “vi estas nia laŭrajta estrino, kaj ni povas dependi de vi por ke ni saviĝu el ĉia problemo.” “Mi klopodos efektivigi tion,” Ozma gracie certigis ilin, “sed memoru ke la feoj ricevis povon alporti komforton kaj feliĉon al ĉiu petanto. Kontraŭe, magio kian konis kaj uzis Ku-i-o estas kontraŭleĝa sorĉado kaj ŝiaj artoj estas tiaj kiajn neniu feo akceptus uzi. Tamen, kelkfoje necesas konsideri malbonon por efektivigi bonon, kaj eble per studo de la iloj kaj sorĉoj de Ku-i-o mi povos savi nin. Ĉu vi promesas akcepti min kiel vian Reganton kaj obei ĉiun mian ordonon?” Ili volonte promesis. “Nu,” pludiris Ozma, “mi iros al la palaco de Ku-i-o kaj alproprigos ĝin. Eble mi trovos ion utilan tie. Intertempe diru al ĉiuj Premloj ke ili tute ne timu, ili paciencu. Ili reiru al siaj hejmoj kaj agu normale. La perdiĝo de Ku-i-o eble montriĝos ne misfortuno sed beno.” Tiu parolo eksterordinare gajigis la Premlojn. Vere, ili povis dependi de neniu nun alia ol Ozma, kaj malgraŭ ilia danĝera pozicio iliaj koroj senpeziĝis pro la transformiĝo kaj malĉeesto de ilia Reĝino kruela. Ili venigis sian latunan bandon kaj granda procesio eskortis Ozman kaj Doroteon al la palaco, kie ĉiuj eksservistoj de Ku-i-o fervoris servi ilin. Ozma ankaŭ invitis Lordino Aŭreks loĝi en la palaco, ĉar ŝi sciis ĉion pri la Premloj kaj ilin insulo kaj ankaŭ estis favorita de la eksreĝino, do ŝiaj konsilo kaj informo nepre montriĝus valoraj. Ozman iom ĉagrenis ŝiaj trovoj en la palaco. Unu ĉambro de la privata ĉambraro de Ku-i-o estis tute dediĉita al la uzado de sorĉado, kaj tie estis nenombreblaj kuriozaj iloj kaj ujoj da ŝmiraĵoj kaj boteloj da trinkaĵoj sur kiuj estis etiketoj kun kuriozaj nomoj, kaj strangaj maŝinoj kies utilon Ozma ne povis diveni, kaj peklitaj bufoj kaj helikoj kaj lacertoj, kaj breto da libroj skribitaj per sango, sed en lingvo kiun ne konis la Regantino de Oz. “Mi ne komprenas,” diris Ozma al Doroteo, kiu akompanis ŝin dum la serĉo, “kiel Ku-i-o sciis uzi la magiilojn kiujn ŝi ŝtelis de la tri Adeptaj Sorĉistinoj. Krome, laŭ ĉiuj raportoj tiuj Adeptoj uzis nur bonan sorĉadon, kia helpas la popolon, sed Ku-i-o faris nur malbonan. “Eble ŝi uzis la bonajn ilojn por malbonaj celoj?” sugestis Doroteo. “Jes, kaj per la scio gajnita Ku-i-o sendube inventis multajn malbonilojn tute nekonatajn de la bonaj Adeptoj, kiuj nun estas fiŝoj,” aldonis Ozma. “Estas domaĝe ke la Reĝino tenis siajn sekretojn tiom zorge gardataj, ĉar nur ŝi mem povus uzi iun el ĉi tiuj strangaj aĵoj konservataj en ĉi tiu ĉambro.” “Ĉu eble ni povos kapti la Diamantan Cignon kaj devigi ŝin diri al ni la sekretojn?” demandis Doroteo. “Ne; eĉ se ni povus kapti ŝin, Ku-i-o jam forgesis ĉian magion kiun iam ŝi sciis. Sed krom se ni mem povus eskapi el ĉi tiu kupolo ni ne povus kapti la Cignon, kaj se ni ja eskapus ne utilus al ni la magio de Ku-i-o.” “Estas vere,” agnoskis Doroteo. “Sed—jen, Ozma, jen bona ideo! Ni kaptu la tri fiŝojn—la oran kaj la arĝentan kaj la bronzan, kaj vi retransformu ilin en iliajn naturajn formojn, kaj tiam la tri Adeptoj povos savi nin el ĉi tie.” “Vi ne estas tre praktika, Doroteo kara. Estus egale malfacile por ni kapti la tri fiŝojn, el ĉiuj aliaj fiŝoj en la lago, kiel kapti la Cignon.” “Sed se ni povus, tio helpus nin pli ol kapti la Cignon,” persistis la knabineto. “Estas vere,” respondis Ozma, ridetante pro la fervoro de ŝia amikino. “Vi elpensu rimedon por kapti la fiŝojn, kaj mi promesas ke kiam vi kaptis ilin mi redonos al ili iliajn ĝustajn formojn.” “Mi scias ke vi kredas ke mi ne povos,” respondis Doroteo, “sed mi intencas klopodi.” Ŝi foriris el la palaco kaj iris al loko kie ŝi povis rigardi tra klara vitraĵo de la kupolo en la ĉirkaŭantan akvon. Tuj ŝin interesis la kuriozaj vidaĵoj kiuj renkontis ŝiajn okulojn. La Lago de la Premloj loĝigis multaspecajn kaj multadimensiajn fiŝojn. La akvo estis tiom travidebla ke la knabino povis vidi longadistance kaj la fiŝoj tiom proksimiĝis al la vitro de la kupolo ke kelkfoje ili eĉ tuŝis ĝin. Sur la blanka sablo ĉe la fundo de la la lago estis asterioj, omaroj, kraboj kaj multaj ŝelfiŝoj strangaformaj kaj kun ŝeloj belege buntaj. La akvoplantaro estis brilkolora kaj al Doroteo aspektis belega ĝardeno. Sed plej interesis la fiŝoj. Kelkaj estis grandaj kaj pigraj, flosante aŭ kuŝante ripoze kaj nur movetante siajn naĝilojn. Multaj kun grandaj rondaj okuloj rigardis rekte la knabinon dum ŝi rigardadis ilin kaj Doroteo demandis al si ĉu ili povos aŭdi ŝin tra la vitro se ŝi parolos al ili. En Oz, kie ĉiuj bestoj kaj birdoj kapablas paroli, ankaŭ multaj fiŝoj kapablas paroli, sed kutime ili estas multe pli stultaj ol birdoj kaj bestoj ĉar ili malrapide pensas kaj scias malmulton pri kiu paroli. En la Lago de la Premloj la fiŝoj malgrandaj estis pli aktivaj ol la grandaj kaj naĝis rapide en kaj el inter la svingiĝantaj marherboj, kvazaŭ havante gravajn taskojn kaj devante rapidi. Doroteo esperis trovi la oran kaj arĝentan kaj bronzan fiŝojn inter la malgrandaj specioj. Ŝi opiniis ke verŝajne ili restos en grupo, restante kunuloj nun kiel antaŭe kiam ili havis siajn naturajn formojn, sed tiom da fiŝoj konstante preterpasis, kaj la sceno ŝanĝiĝis ĉiumomente, ke ŝi ne estis certa ke ŝi rimarkus ilin eĉ se ili videbliĝus. Ŝiaj okuloj ne povis ĉiudirekte rigardi kaj la serĉataj fiŝoj eble estas aliflanke de la kupolo, aŭ tre malproksime en la lago. “Eble, ĉar ili timis Ku-i-on, ili kaŝis sin ie, kaj ne scias ke ilia malamiko transformiĝis,” ŝi pensis. Ŝi rigardadis la fiŝojn longatempe, ĝis ŝi tiom malsatis ke ŝi reiris al la palaco por lunĉo. Sed ŝi ne perdis sian kuraĝon. “Ĉu ion novan vi trovis, Ozma?” ŝi demandis. “Ne, kara. Ĉu vi trovis la tri fiŝojn?” “Ankoraŭ ne. Sed mi havas nenion pli bonan por fari, Ozma, do mi intencas reiri kaj denove rigardadi.” ĈAPITRO 13 Glinda la Bona, en sia palaco en la Lando de la Kveluloj, devis atenti multajn aferojn, ĉar ŝi ne nur kontrolis la teksadon kaj brodadon faratan de ŝia aro da knabinoj, kaj helpis ĉiujn kiuj venis al ŝi petante helpon—ne nur homojn sed ankaŭ bestojn kaj birdojn—sed ŝi ankaŭ estis fidela studanto de la sorĉartoj kaj ŝi uzis multan tempon en sia Laboratorio de Magio, kie ŝi strebis trovi kuracilon por ĉiu misaĵo kaj perfektigi sian lertecon pri magio. Tamen ŝi ne forgesis rigardi en la Granda Arkivo-Libro ĉiutage por trovi ĉu menciiĝas la vizito de Ozma kaj Doroteo al la Sorĉita Monto de la Platkapuloj kaj la Magia Insulo de la Premloj. La Arkivo informis ŝin ke Ozma atingis la monton, ke ŝi eskapis, kun sia akompanantino, kaj iris al la Insulo de la Premloj, kaj ke Reĝino Ku-i-o subakvigis la insulon tiel ke ĝi estis tute sub akvo. Sekvis la deklaro ke la Platkapuloj venis al la lago por veneni la fiŝojn kaj ke ilia Plejsupera Diktatoro transformis Reĝinon Ku-i-o en cignon. Neniuj aliaj detaloj aperis en la Granda Libro do Glinda ne sciis ke ĉar Ku-i-o forgesis sian magion neniu el la Premloj sciis kiel relevi la insulon al la surfaco. Do Glinda ne maltrankviliĝis pri Ozma kaj Doroteo ĝis unu matenon, dum ŝi sidis kun siaj knabinoj, eksonoris subite la granda alarmilo. Tio estis tiom nekutima ke ĉiu knabino ektremis kaj eĉ la Sorĉistino mem dum momento ne povis pensi kion signifas la alarmo. Sed post hezito ŝi memoris la ringon kiun ŝi donis al Doroteo kiam ŝi foriris de la palaco por komenci sian entreprenon. Donante la ringon Glinda avertis la malgrandan knabinon ne uzi ĝiajn magiajn povojn krom se ŝin kaj Ozma frontas vera danĝero, sed tiuokaze ŝi turnu ĝin sur sia fingro unufoje dekstren kaj unufoje maldekstren kaj eksonoros la alarmilo de Glinda. Do la Sorĉistino nun sciis ke danĝero minacas ŝian amatan Regantinon kaj Princinon Doroteon, kaj ŝi rapidis al sia magiĉambro por serĉi informon pri kia danĝero temas. La respondo al ŝia demando ne estis tre kontentiga, ĉar ĝi diris nur: “Ozma kaj Doroteo estas kaptitoj en la granda Kupolo de la Insulo de la Premloj, kaj la Kupolo estas sub la akvo de la lago.” “Ĉu Ozma kapablas levi la insulon al la surfaco?” demandis Glinda. “Ne,” estis la respondo, kaj la Arkivo rifuzis diri pli, nur ke Reĝino Ku-i-o, la sola persono kapabla komandi ke la insulo leviĝu, estis transformita de la Platkapulo Ple-diko en Diamantan Cignon. Glinda konsultis la pasintajn arkivojn pri la Premloj en la Granda Libro. Post diligenta serĉo ŝi trovis ke Ku-i-o estas potenca sorĉistino, kiu gajnis la plejparton de sia potenco per perfida transformo de la Adeptoj de Magio, kiuj vizitadis ŝin, en tri fiŝojn—oran, arĝentan kaj bronzan—kaj post tio ŝi ĵetigis ilin en la lagon. Glinda meditis zorge pri tiu informo kaj decidis ke iu devos iri helpi Ozman. Kvankam ne necesis multe rapidi, ĉar Ozma kaj Doroteo povus vivi longatempe en subakva kupolo, estis evidente ke ili ne povos eliri krom se iu povos levi la insulon. La Sorĉistino traserĉis ĉiujn siajn receptojn kaj sorĉolibrojn, sed ne povis trovi magion kapablan levi subakvigitan insulon. Io tia ne estis jam bezonata en sorĉado. Do Glinda faris insuleton, kovritan per vitra kupolo, subakvigis ĝin en lageto proksima al la kastelo, kaj eksperimentis provante permagie levi ĝin al la surfaco. Ŝi faris plurajn eksperimentojn, sed ĉiuj fiaskis. Ŝajnis tre simpla tasko, tamen ŝi ne povis plenumi ĝin. Tamen la saĝa Sorĉistino ne perdis sian esperon trovi metodon liberigi siajn amikojn. Fine ŝi decidis ke plej bone estos iri al la Lando de la Premloj kaj ekzameni la lagon. Estante tie ŝi pli verŝajne trovos solvon por la problemo kiu ĝenas ŝin, kaj povos ellabori planon por savi Ozman kaj Doroteon. Do Glinda alvokis siajn cikoniojn kaj sian aerĉaron, kaj dirinte al siaj knabinoj ke ŝi entreprenos veturon kaj eble ne revenos baldaŭ, ŝi eniris la ĉaron kaj rapide portiĝis al la Smeralda Urbo. En la palaco de Princino Ozma la Birdotimigilo nun agis kiel Reganto de la Lando Oz. Estis malmulto kiun li devis fari, ĉar ĉio pri regado funkciis tre senprobleme, sed li estis preta por okazo kiam io neantaŭvidita okazos. Glinda trovis la Birdotimigilon ludanta kroketon kun Trot kaj Betinjo Bobin, du knabinetoj kiuj loĝis en la palaco protektate de Ozma kaj kiuj estis intimaj amikoj de Doroteo kaj kiujn amis ĉiuj Ozanoj. “Io okazis!” kriis Trot, dum la ĉaro de la Ŝorĉistino surteriĝis apud ili. “Glinda venas ĉi tien nur kiam io misa okazos.” “Mi esperas ke nenia damaĝo okazis al Ozma, aŭ al Doroteo,” diris Betinjo maltrankvile, dum la bela Sorĉistino paŝis el sia ĉaro. Glinda proksimiĝis al la Birdotimigilo kaj informis lin pri la dilemo kiu trafis Ozman kaj Doroteon kaj ŝi pludiris: “Ni nepre savu ilin, iel, Birdotimigilo.” “Certe,” respondis la Birdotimigilo, stumblante pro kurba paliseto kaj falante pentritvizaĝ’-al-tere. La knabinoj levis lin kaj frapis la pajlenhavon por reĝustaformigi lin, kaj li diris plu, kvazaŭ nenio okazis: “Sed vi devos diri al mi kion fari, ĉar neniam dum mia tuta vivo mi relevis subakvigitan insulon.” “Ni devos okazigi Ŝtatan Interkonsiliĝon kiel eble plej baldaŭ,” proponis la Sorĉistino. “Bonvolu sendi mesaĝistojn por alvoki ĉiujn konsilistojn de Ozma al ĉi tiu loko. Tiam ni povos decidi kiel plej bone agi.” La Birdotimigilo ne perdis tempon farante tion. Bonfortune la plej granda parto de la reĝaj konsilistoj jam estis en la Smeralda Urbo aŭ proksime al ĝi, do ĉiuj kunvenis en la tronĉambro de la palaco tiun saman vesperon. ĈAPITRO 14 Neniu Reganto iam havis tian strangan varion de konsilantoj kian grupigis ĉirkaŭ sian tronon la Princino Ozma. Efektive, en neniu alia lando povus tiaj mirigaj uloj ekzisti. Sed Ozma amis ilin pro iliaj strangecoj kaj povis fidi ĉiun el ili. Unua estis la Stana Lignohakisto. Ĉiu parto de li estis stana, brilpolurita. Ĉiuj liaj artikoj estis bone oleataj kaj moviĝis senĝene. Li portis brilantan hakilon por pruvi sin hakisto, sed malofte li bezonis uzi ĝin ĉar li loĝis en belega stana kastelo en la Lando de la Palpbrumoj en Oz kaj estis Imperiestro de ĉiuj Palpbrumoj. La nomo de la Stana Lignohakisto estis Noĉjo Hakisto. Li havis tre bonan menson, sed lia koro ne multe valoris, do li tre zorgis fari nenion malafablan aŭ vundi ies ajn sentojn. Alia konsilanto estis Ĉifoneroj, la Miksĉifona Knabino de Oz, kiu konsistis el gajkolora miksĉifona peplomo ĝustaforme tondita kaj plenigita per katuno. Tiu Miksĉifona Knabino estis tre inteligenta, sed tiom plena de sprito kaj petolado ke multaj pli stultaj personoj kredis ŝin certe freneza. Ĉifoneroj estis gaja ĉiam, negrave kiom malgajaj estis la cirkonstancoj, sed ŝia ridado kaj bonhumoro valoris por gajigi aliajn personojn kaj en ŝiaj laŭŝajne senzorgaj komentoj ofte troviĝis multa saĝeco. Sekvis la Vilulo—vila de la kapo ĝis la piedoj, hararo kaj barbo, vestoj kaj ŝuoj—sed tre molkora kaj afabla kaj unu el la plej lojalaj subtenantoj de Ozma. Tiktoko ĉeestis, kupra ulo en kiu estis mekanismo, tiom lerte konstruita ke li moviĝis, parolis kaj pensis per tri apartaj horloĝmekanismoj. Tiktoko estis tre fidinda ĉar li ĉiam faris precize tion por kio liaj risortoj estis streĉitaj, sed lia risortomekanismo emis malstreĉiĝi de tempo al tempo kaj tiuokaze li restis tute senpova ĝis kiam iu restreĉis la risortojn. Alispeca persono estis Joĉjo Kukurbokapo, unu el la plej malnovaj amikoj de Ozma kaj ŝia akompananto dum multaj aventuroj. La korpo de Joĉjo estis tre kruda kaj mallerta, ĉar ĝin konsistigis arbobranĉoj tre diversdimensiaj, artikigitaj per lignaj kejloj. Sed ĝi estis fortika korpo kaj ne rompiĝema aŭ triviĝema, kaj vestite la korpo ne tiom vidigis sian krudecon. La kapo de Joĉjo Kukurbokapo estis, kiel vi divenis, matura kukurbo, kies okuloj, nazo kaj buŝo estis ĉizitaj en unu flanko. La kukurbo estis poziciigita sur la ligna kolo de Joĉjo kaj emis flankenturniĝi aŭ retrenturniĝi kaj tiuokaze li devis rektigi ĝin per siaj lignaj manoj. La plej ĝena aspekto de la naturo de tia kapo estis ke ĝi ne bone konserviĝis kaj nepre putris post iom da tempo. Do la ĉefokupo de Joĉjo estis kulturi kampon de belaj kukurboj ĉiujare, kaj ĉiufoje antaŭ ol lia malnova kapo putris li elektis freŝan kukurbon de la kampo kaj ĉizis la vizaĝon sur ĝi tre zorge, kaj tenis ĝin preta por laŭbezone anstataŭi la malnovan kapon. Ne ĉiam li samaspektigis ĝin kiam li ĉizis, do liaj amikoj neniam sciis precize kia esprimo troviĝos sur lia vizaĝo. Sed ne eblis ne rekoni lin, ĉar li estis la sola vivanta kukurbokapa persono en la Lando Oz. Unukrura velisto estis membro de la konsilantaro de Ozma. Lia nomo estis Kap’tano Vilĉjo kaj li venis al la Lando Oz kun Trot, kaj estis bonvenigata pro siaj lerteco, honesteco kaj bonhumoro. Li uzis lignan kruron por anstataŭi la kruron perditan kaj estis granda amiko de ĉiuj infanoj en Oz ĉar li povis ĉizi ĉiajn ludilojn el ligno per sia granda poŝtranĉilo. Profesoro M. P. Ŝancel-Insekto, P. E., estis alia membro de la konsilantaro. La “M. P.” signifis Multe Pligrandigita, ĉar la Profesoro iam estis malgranda insekto, kiu per lenso pligrandiĝis ĝis li fariĝis granda kiel homo kaj de tiam restis tia. La “P. E.” signifis ke li estis Plene Edukita. Li estis la estro de la Reĝa Atletika Kolegio de Princino Ozma, kaj por ke la studentoj ne bezonu studi kaj tiel perdi multan tempon kiun ili povus alie dediĉi al atletikaj sportoj, kiaj futbalo, basbalo, kaj similaj, Profesoro Ŝancel-Insekto inventis la famajn Edukajn Pilolojn. Kiam studento en la kolegio englutis Geografian Pilolon, li tuj sciis sian geografian lecionon; kiam li prenis Literuman Pilolon li tuj sciis sian literuman lecionon, kaj Aritmetika Pilolo kapabligis la studenton fari ĉian kalkulon sen bezono pripensi ĝin. Tiuj utilaj piloloj tre popularigis la kolegion kaj instruis lecionojn al la knaboj kaj knabinoj de Oz kiel eble plej facile. Malgraŭ tio, Profesoro Ŝancel-Insekto ne estis multe amata ekster sia kolegio, ĉar li estis aroganta kaj tiom admiris sin kaj fanfaronis pri sia lerteco kaj konstanta lernado, ke neniu volis amikiĝi kun li. Tamen Ozma trovis lin valora en la konsilantaro. Eble la plej bele vestita el ĉiuj ĉeestantoj estis giganta rano tiom granda kiom homo, nomata la Ranulo, fama pro siaj saĝaj paroloj. Li venis al la Smeralda Urbo el la Lando de la Jipoj en Oz kaj estis honora gasto. Lia longabaska jako estis el veluro, lia veŝto el sateno kaj lia pantalono el plejaltkvalita silko. Diamantaj bukoj estis sur liaj ŝuoj kaj li portis orkapan bastonon kaj altan silkan ĉapelon. Ĉiuj brilaj koloroj reprezentiĝis en lia riĉa vestaro, tiel ke troŝarĝis la okulojn longatempe rigardi lin, se oni ne kutimiĝis al lia brila eleganteco. La plej sukcesa kultivisto en la tuta Oz estis Onklo Henriko, kiu estis onklo de Doroteo mem, kaj kiu nun loĝis proksime al la Smeralda Urbo kun sia edzino Onklino Em. Onklo Henriko instruis al la Ozanoj kulturi la plej bonajn legomojn kaj fruktojn kaj grenojn kaj multe utilis al Ozma lia helpo plenplenigi la Reĝajn Grenmagazenojn. Ankaŭ li estis konsilanto. Mi mencias kiel la lastan la malgrandan Sorĉiston de Oz ĉar li estis la plej grava persono en la Lando Oz. Li ne estis grandadimensia persono, sed li estis granda persono rilate al potenco kaj inteligento kaj duaranga nur kompare kun Glinda la Bona rilate al ĉiuj mistikaj magiartoj. Glinda instruis lin, kaj nur la Sorĉisto kaj la Sorĉistino laŭleĝe rajtis sorĉadi, kaj ili sorĉis nur boncele kaj por la bono de la popolo. La Sorĉisto ja ne estis belaspekta sed estis agrable rigardi lin. Lia kalva kapo estis tiom brila kiom se oni lakus ĝin; ĉiam estis gaja scintilo en liaj okuloj kaj li estis vigla kiel juninfano. Doroteo diras ke la Sorĉisto ne scias tiom kiom Glinda nur ĉar Glinda ne instruis al li ĉion kion ŝi scias, sed kion scias la Sorĉisto li scias tre bone kaj sekve li faras tre rimarkindajn magiagojn. La dek menciitaj personoj kunvenis, kun la Birdotimigilo, en la tronĉambro de Ozma, tuj post la vespermanĝo, kaj la Sorĉistino diris al ŝi ĉion sciatan pri la misfortuno de Ozma kaj Doroteo. “Kompreneble ni devas savi ilin,” ŝi daŭrigis, “kaj ju pli baldaŭ ili saviĝos des pli ili ĝojos, sed ni nun­momente devas decidi kiel savi ilin. Tial mi kunvokis vin por konsiloj.” “Plej facile,” komentis la Vilulo, “estas relevi la subakvigitan insulon de la Premloj al la surfaco de la akvo.” “Diru al mi la kielon,” diris Glinda. “Mi ne scias kiel, via Moŝto, ĉar mi neniam levis subakvigitan insulon.” “Eble ni ĉiuj iru sub ĝin kaj levu,” proponis Profesoro Ŝancel-Insekto. “Kiel ni iru sub ĝin kiam ĝi kuŝas sur la fundo de la lago?” demandis la Sorĉistino. “Eble ni povus ĵeti ŝnuron ĉirkaŭ ĝin kaj tiri ĝin al la bordo,” diris Joĉjo Kukurbokapo. “Kial ne pumpi la akvon el la lago?” proponis la Miksĉifona Knabino ridante. “Estu seriozaj!” pledis Glinda. “Jen serioza afero, kaj ni devas serioze pripensi ĝin.” “Kiom granda estas la lago kaj kiom granda estas la insulo?” estis la demando de la Ranulo. “Neniu el ni scias, ĉar neniu el ni estis tie.” “Tiukaze,” diris la Birdotimigilo, “ŝajnas al mi ke necesas ke ni iru al la lando de la Premloj kaj zorge ekzamenu ĝin.” “Tute vere,” akordis la Stana Lignohakisto. “Ni ĉi-u-ka-ze de-vos i-ri ti-e-n,” komentis Tiktoko per sia spasmeca maŝinvoĉo. “Do demandendas kiuj el ni iru, kaj kiom?” diris la Sorĉisto. “Mi, kompreneble,” deklaris la Birdotimigilo. “Kaj mi,” diris Ĉifoneroj. “Mi ŝuldas al Ozma ke mi iru,” asertis la Stana Lignohakisto. “Mi ne povus forresti, sciante ke nia amata Princino estas endanĝerigata,” diris la Sorĉisto. “Ĉiu el ni sentas tiel,” Onklo Henriko diris. Fine senescepte ĉiuj decidis iri al la Lando de la Premloj, kaj Glinda kaj la malgranda Sorĉisto gvidos ilin. Magio devas renkonti magion por konkeri ĝin, do tiuj du lertaj magiistoj necesis por certigi la sukceson de la ekspedicio. Ĉiuj estis pretaj komenci senhezite, ĉar neniu havis gravaĵojn priatentendajn. Joĉjo surportis nove preparitan Kukurbokapon kaj la Birdotimigilo estis lastatempe replenigita per freŝa pajlo. La mekanismo de Tiktoko bone funkciis kaj la Stana Lignohakisto estis ĉiam bone oleumita. “La veturo estos longa,” diris Glinda, “kaj kvankam mi povus veturi rapide al la Lando de la Premloj per mia cikoniĉaro vi aliaj devos marŝi. Do, ĉar ni devas resti kune, mi resendos mian ĉaron al mia kastelo kaj ni planos foriri el la Smeralda Urbo morgaŭ je la ĈAPITRO 15 Betinjo kaj Trot, kiam ili informiĝis pri la savekspedicio, petegis al la Sorĉisto ke ili rajtu partopreni kaj li konsentis. La Vitra Kato, subaŭskult-inte la konversacion, ankaŭ volis kuniri kaj la Sorĉisto ne oponis. Tiu Vitra Kato estis unu el la veraj kuriozaĵoj de Oz. Ĝin faris kaj vivigis lerta magiisto nomata D-ro Pipt, kiu nun ne plu rajtis fari magion kaj estis ordinara civitano de la Smeralda Urbo. La kato konsistis el travidebla vitro, kaj tra la vitro oni povis klare vidi ĝian rubenan koron batadi kaj ĝian palruĝan cerbon ĉirkaŭturniĝadi en la supro de la kapo. La okuloj de la Vitra Kato estis smeraldoj; ĝia lanuga vosto estis el ŝpinita vitro kaj tre belaj. La rubena koro, kvankam belaspekta, estis malmola kaj malvarma kaj la humoro de la Vitra Kato ja ne estis ĉiam agrabla. Ĝi malestimis muskaptadon, ne manĝis, kaj estis pigrega. Kiam oni komplimentis la rimarkindan beston pro ŝia beleco, ŝi estis tre amikema, ĉar ŝi plej amis admiradon. La palruĝa cerbo ĉiam funkciis kaj ilia posedanto vere estis pli inteligenta ol la plej multaj ordinaraj katoj. Tri aliaj aldonoj al la savgrupo fariĝis la sekvan matenon, ĝuste kiam ili pretis komenci sian veturon. La unua estis malgranda knabo nomata Buton-Brilo, ĉar li havis neniun alian memoratan nomon. Li estis bela, brava junuleto, bonkonduta kaj bonhumora, kun nur unu difekto: li konstante perdiĝadis. Estas vere ke Buton-Brilo retroviĝis tiom ofte kiom li perdiĝis, sed kiam li mankis liaj amikoj ne povis ne maltrankvili pri li. “Unu tagon,” aŭguris la Miksĉifona Knabino, “li ne retroviĝos, kaj jen estos fino.” Sed tio ne mal­trankviligis Buton-Brilon, kiu estis tiom senzorga ke ŝajne li ne kapablis perdi sian kutimon perdiĝi. La dua aldono al la grupo estis Manĝtula knabo proksimume samaĝa kiel Buton-Brilo, nomata Oĵo. Ofte li nomiĝis “Oĵo la Bonfortuna”, ĉar bona fortuno trafis lin negrave kien li iris. Li kaj Buton-Brilo estis intimaj amikoj, kvankam tre diversnaturaj, kaj Trot kaj Betinjo amis ilin ambaŭ. La tria kaj lasta kiu aniĝis al la ekspedicio estis grandega leono, unu el la regulaj gardistoj de Ozma kaj la plej grava kaj inteligenta besto en la tuta Oz. Li nomis sin la Malkuraĝa Leono, dirante ke ĉiu danĝereto timigas lin tiom ke lia koro batas kontraŭ liajn ripojn, sed ĉiu lia konanto sciis ke la timojn de la Malkuraĝa Leono akompanas braveco kaj ke negrave kiom li timas li trovas kuraĝon por renkonti ĉiun danĝeron kiun li renkontas. Ofte li savis Doroteon kaj Ozman de pereo, sed poste li ĝemis kaj tremis kaj ploris ĉar li tiom timis. “Se Ozma bezonas helpon, mi helpos ŝin,” diris la granda besto. “Kaj mi suspektas ke vi aliaj bezonos min dum la veturo—precipe Trot kaj Betinjo—ĉar vi eble trairos danĝeran parton de la lando. Mi bone konas la sovaĝan Landon de la Kveluloj. En ĝiaj arbaroj loĝas multaj ferocaj bestoj.” Ili ĝojis ĉar la Malkuraĝa Leono akompanos ilin, kaj bonspirite la tuta grupo procesie marŝis el la Smeralda Urbo dum la popolo hurais esperante por ili sukceson kaj sekuran revenon kun la amata Regantino. Ili laŭiris alian vojon ol tiun uzitan de Ozma kaj Doroteo, ĉar ili trairis la Landon de la Palpbrumoj, norden direkte al Ugabuo. Sed antaŭ ol atingi tien ili turnis sin maldekstren kaj eniris la Grandan Kvelulan Arbaron, la plej granda necivilizitejo en la tuta Oz. Eĉ la Malkuraĝa Leono devis konfesi ke li ne konas kelkajn partojn de tiu arbaro, kvankam li ofte vagis inter la arboj, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kiuj estis grandaj veturistoj, tute neniam estis tie. La arbaron ili atingis nur post teda marŝado, ĉar kelkaj membroj de la Savekspedicio estis tre mallertaj piede. La Miksĉifona Knabino estis malpeza kiel plumo kaj tre vigla; la Stana Lignohakisto transiris la teron tiel facile kiel Onklo Henriko kaj la Sorĉisto; sed Tiktoko movis sin malrapide kaj la plej eta obstrukco en la vojo haltigis lin ĝis la aliaj formovis lin. Ankaŭ, la risorto-mekanismo de Tiktoko konstante malstreĉiĝis, do Betinjo kaj Trot vice restreĉadis ĝin. La Birdotimigilo estis pli mallerta sed malpli ĝena, ĉar kvankam li ofte stumblis kaj falis li povis relevi sin kaj iom da frapado de lia pajloplena korpo rebonigis lian formon. Alia mallertulo estis Joĉjo Kukurbokapo, ĉar marŝado skuis lian kapon tiel ke ĝi ĉirkaŭenturniĝis sur lia kolo kaj ofte li konsekvence rigardis malĝustadirekten. Sed la Ranulo prenis brakon de Joĉjo kaj tiam li pli facile sekvis la padon. La ligna kruro de Kap’tano Vilĉjo ne malhelpis lin promenadi flank’-al-flanke kun la aliaj kaj la maljuna velisto povis marŝi egalkapable kiel iu ajn el ili. Kiam ili eniris la arbaron la Malkuraĝa Leono komencis gvidi. Ne ekzistis vojo tie por homoj, sed multaj bestoj jam faris proprajn padojn kiujn nur la okuloj de la Leono, sperta pri arbarmarŝado, povis rimarki. Do li antaŭiris kaj turnetadis sin por iri tra la arboj, kaj la aliaj sekvis lin unuope, Glinda tuj sekvis la Leonon. Ekzistas danĝeroj en la arbaro, kompreneble, sed dum la giganta Leono gvidis la grupon li fortenis la sovaĝajn loĝantojn de la necivilizitejo por ke ili ne ĝenu la veturantojn. Unufoje, estas vere, enorma leopardo ĵetis sin al la Vitra Kato kaj kaptis ŝin per siaj potencaj makzeloj, sed rompiĝis pluraj liaj dentoj kaj kriegante pro doloro kaj surpriziĝo li faligis sian predon kaj malaperis inter la arboj. “Ĉu vi estas vundita?” Trot malkviete demandis al la Vitra Kato. “Stultulo!” kriis la kato per malplezura tono; “vitro ne povas vundiĝi, kaj mi estas tre solida kaj malfacile rompiĝas. Sed min ĉagrenas la insultemo de tiu leopardo. Li tute ne respektas belon kaj inteligenton. Se li rimarkus la funkciadon de mia palruĝa cerbo, certe li komprenus ke mi estas tre grava persono kaj ke sovaĝa besto nepre ne prenu min per siaj makzeloj.” “Ne lasu tion ĝeni vin,” diris Trot konsole; “mi estas certa ke li ne ripetos la agon.” Ili estas preskaŭ en la centro de la arbaro kaj Oĵo, la Manĝtula knabo, subite diris: “Ho, kie estas Buton-Brilo?” Ili haltis kaj ĉirkaŭrigardis. Buton-Brilo ne estis kun la grupo. “Jadi,” komentis Betinjo. “Verŝajne li denove perdiĝis!” “Kiam vi lastafoje vidis lin, Oĵo?” demandis Glinda. “Antaŭ iom longe,” respondis Oĵo. “Li marŝis ĉe la fino kaj ĵetadis branĉerojn je la sciuroj en la arboj. Mi foriris por paroli kun Betinjo kaj Trot, kaj mi ĵus rimarkis ke li mankas.” “Domaĝe,” deklaris la Sorĉisto, “ĉar tute certe tio devigos nin prokrasti la pluveturon. Ni devas trovi Buton-Brilon antaŭ ol pluiri, ĉar ĉi tiu arbaro estas plena de ferocaj bestoj kiuj senhezite disŝirus la knabon.” “Sed kion ni faru?” demandis la Birdotimigilo. “Se unu el ni foriros el la grupo por serĉi Buton-Brilon li aŭ ŝi eble fariĝos viktimo de la bestoj, kaj se la Leono iros ni ne havos protektanton.” “La Vitra Kato povus iri,” sugestis la Ranulo. “La bestoj ne povas vundi ŝin, kiel ni jam ĵus trovis.” La Sorĉisto turnis sin al Glinda. “Ĉu via sorĉado povus trovi kie estas Buton-Brilo?” li demandis. “Mi kredas ke jes,” respondis la Sorĉistino. Ŝi vokis al Onklo Henriko, kiu portadis ŝian vimenaĵan skatolon, ke li portu ĝin al ŝi, kaj post kiam li obeis ŝi malfermis ĝin kaj eltiris malgrandan rondan spegulon. Sur la surfacon de la vitro ŝi ŝutis blankan pulvoron kaj poste forviŝis ĝin per sia poŝtuko kaj rigardis en la spegulon. Ĝi spegulis parton de la arbaro, kaj jen, sub larĝe etendiĝanta arbo, kuŝis Buton-Brilo dormante. Unuflanke de li kaŭris tigro, preta salti; aliflanke estis granda griza lupo, ĝiaj malkovritaj dentegoj brilis minace. “Jadi!” kriis Trot, rigardante trans la ŝultron de Glinda. “Ili kaptos kaj mortigos lin tute certe!” Ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭe por rigardi la magian spegulon. “Malbone—malbone!” diris la Birdotimigilo lamente. “Rezulto de konstanta perdiĝado!” diris Kap’tano Vilĉjo, ĝemante. “Poreterna perdiĝo!” diris la Ranulo, viŝante siajn okulojn per sia purpura silka poŝtuko. “Sed kie li estas? Ĉu ni povos savi lin?” demandis Oĵo la Bonfortuna. “Se ni scius kie li estas verŝajne ni ja povus savi lin,” respondis la malgranda Sorĉisto, “sed tiu arbo tiom similas ĉiujn aliajn arbojn en la arbaro ke ni ne povas scii ĉu ĝi estas tre distanca aŭ tre proksima.” “Rigardu Glindan!” kriis Betinjo. Glinda, transdoninte la spegulon al la Sorĉisto, iomete forpaŝis kaj nun faras strangajn gestojn per siaj etenditaj brakoj kaj recitas per mallaŭtaj, dolĉaj tonoj mistikan sorĉofrazon. La plej multaj el ili rigardis la Sorĉistinon per maltrankvilaj okuloj, malespero cedis al espero ke ŝi eble iel povos savi ilian amikon. Tamen la Sorĉisto rigardis la scenon en la spegulo, dum trans lian ŝultron rigardis Trot, la Birdotimigilo kaj la Vilulo. Kion ili vidis estis pli stranga ol la gestoj de Glinda. La tigro komencis salti sur la dormantan knabon, sed subite ĝi perdis sian kapablon movi sin kaj falis sur la teron tute plata. La griza lupo ŝajne ne povis levi siajn piedojn de la tero. Ĝi tiris unue unu kruron kaj poste alian, kaj komencis boji kaj laŭte minaci, trovante sin strange nekapabla movi sin de tiu loketo. Ili ne povis aŭdi la bojojn kaj minacojn, sed ili povis vidi la buŝon de la besto malfermiĝi kaj ĝiajn dikajn lipojn moviĝi. Tamen Buton-Brilo, nur metron for de la lupo, aŭdis ĝiajn kolerajn kriojn, kiuj vekis lin el lia agrabla dormo. La knabo sidiĝis kaj rigardis unue la tigron kaj poste la lupon. Lia vizaĝo montris ke dum momento li estis timoplenega, sed li baldaŭ vidis ke la bestoj tute ne povas proksimiĝi al li do li surpiediĝis kaj ekzamenis ilin scivoleme, kun petola rideto sur sia vizaĝo. Post tio li intence piedbatis la kapon de la tigro kaj preninte falintan branĉon de arbo li iris al la vulpo kaj forte batadis ĝin. Ambaŭ bestoj estis furiozaj pro tio sed ne povis nomi ĝin nemeritita. Buton-Brilo nun ĵetis la bastonon al la tero kaj kun la manoj en la poŝoj senzorge forvagis. “Nun,” diris Glinda, “la Vitra Kato kuru trovi lin. Li estas tiudirekte,” indikante la direkton, “sed mi ne scias kiom for. Rapidu kaj rekonduku lin al ni kiel eble plej baldaŭ.” La Vitra Kato ne obeis ĉies ordonojn, sed ŝi vere timis la grandan Sorĉistinon, do tuj aŭdinte la vortojn la kristala besto forrapidis kaj preskaŭ tuje ne plu estis videbla. La Sorĉisto redonis la spegulon al Glinda, ĉar la arbara sceno jam fadis el la vitraĵo. Tiam tiuj kiuj volis ripozi sidiĝis por atendi la revenon de Buton-Brilo. Post nelonge li aperis tra la arboj kaj dum li reunuiĝis kun siaj amikoj li diris iom plende: “Neniam sendu tiun Vitran Katon por trovi min. Ŝi estis tre malĝentila kaj, se ni ne ĉiuj scius ke ŝi tute ne kapablas dece konduti, mi dirus ke ŝi insultis min.” Glinda turnis sin severe al la knabo. “Vi kaŭzis al ni multan maltrankvilon kaj ĝenon,” diris ŝi. “Nur mia magio savis vin de detruiĝo. Mi malpermesas ke vi denove perdiĝu.” “Kompreneble,” li respondis, “ne kulpos mi se mi denove perdiĝos; sed ankaŭ ĉifoje ne kulpis mi.” ĈAPITRO 16 Mi devas nun informi vin pri kio okazis al Ervik kaj la tri aliaj Premloj kiujn ni lasis flosantaj en la fera boato post kiam Reĝino Ku-i-o trans-formiĝis en Diamantan Cignon per la magio de la Platkapulo Ple-diko. La kvar Premloj ĉiuj estis junaj viroj kaj ilia estro estis Erviko. Ku-i-o kunprenis ilin en la boato por helpi ŝin se ŝi kaptos la ĉefon de la Platkapuloj, kion ŝi esperis efektivigi per sia arĝenta ŝnuro. Ili tute ne konis la sorĉarton kiu movis la submarŝipon, do, kiam ili restis flosante sur la lago, ili ne sciis kion fari. Ili ne povis subakvigi la boaton nek reirigi ĝin al la subakviĝinta insulo. Mankis kaj remiloj kaj veloj en la boato, kiu ne estis ankrita sed drivis trankvile sur la surfaco de la lago. La Diamanta Cigno ne plu pensis nek volis pensi pri sia popolo. Ŝi flosis al la alia flanko de la lago kaj ĉiuj alvokojn kaj pledojn de Ervik kaj liaj kunuloj ignoris la vanta birdo. Ĉar ili povis fari nenion alian, ili sidis senmove en la boato kaj atendis laŭeble pacience ke iu venu helpi ilin. La Platkapuloj kiuj rifuzis helpi ilin jam reiris al sia monto. Ĉiuj Premloj estis enkarceruloj en la Granda Kupolo kaj ne povis helpi eĉ sin mem. Kiam venis la vespero, ili vidis la Diamantan Cignon, ankoraŭ ĉe la alia flanko de la lago, marŝi el la akvo sur la sablon, skuante sian diamantornamitan plumaron, kaj poste malaperi inter la arbustoj serĉante ripozejon por la nokto. “Mi estas malsata,” diris Ervik. “Mi estas malvarma,” diris alia Premlo. “Mi estas laca,” diris tria. “Mi timas,” diris la lasta el ili. Sed ne utilis al ili plendoj. La nokto estiĝis kaj la luno leviĝis kaj ĵetis arĝentan brilon sur la surfacon de la akvo. “Dormu,” diris Ervik al siaj kunuloj. “Mi restos veka kaj atentos, ĉar eble ni saviĝos neanticipite.” Do la aliaj tri kuŝiĝis en la fundo de la boato kaj baldaŭ profunde dormis. Ervik gardis. Li ripozetis apogante sin sur la pruo de la boato, lia vizaĝo proksima al la lunluma akvo, kaj li pensis reveme pri la surprizaj eventoj de la tago kaj demandis al si kio okazos al la enkarceruloj en la Granda Kupolo. Subita eta orfiŝo puŝis sian kapon super la surfacon de la lago, ne pli ol kelkajn centimetrojn for de liaj okuloj. Arĝentofiŝo poste levis sian kapon apud tiu de la orfiŝo, kaj momenton poste bronzofiŝo levis sian kapon apud la aliaj. La tri fiŝoj, en vico, rigardis detaleme per siaj rondaj brilantaj okuloj la mirantajn okulojn de Ervik la Premlo. “Ni estas la tri Adeptoj kiujn Reĝino Ku-i-o perfidis kaj fitransformis,” diris la orfiŝo, ĝia voĉo estis mallaŭta kaj milda sed klare aŭdebla en la silenteco de la nokto. “Mi scias pri la perfida ago de nia Reĝino,” respondis Ervik, “kaj mi tre bedaŭras pro via misfortuno. Ĉu vi jam de tiam estas en la lago?” “Jes,” estis la respondo. “Mi—mi esperas ke vi estas—nu—komfortaj,” balbutis Ervik, kiu ne sciis kion alian diri. “Ni sciis ke iam Ku-i-o renkontos la fatalon kiun ŝi plene meritas,” deklaris la bronzofiŝo. “Ni atendis kaj observis. Nun, se vi promesos helpi nin kaj esti fidela kaj fidinda, vi povos helpi nin regajni niajn naturajn formojn, kaj savi vin kaj via tutan popolon de la danĝeroj kiuj nun minacas vin.” “Nu,” diris Ervik, “vi povas fidi ke mi faros ĉion eblan. Sed mi ne estas sorĉisto, aŭ magiisto, komprenu.” “Ni petas nur ke vi obeu niajn instrukciojn,” respondis la arĝentofiŝo. “Ni scias ke vi estas honesta kaj ke vi servis Ku-i-on nur ĉar tio necesis por eskapi ŝian koleron. Agu laŭ niaj ordonoj kaj ĉio estos bona.” “Mi promesas!” kriis la junulo. “Diru al mi kion mi unue faru.” “Vi trovos en la fundo de via boato la arĝentan kordon kiu falis el la mano de Ku-i-o kiam ŝi transformiĝis,” diris la orfiŝo. “Ligu unu finaĵon al la pruo de via boato kaj ĵetu la alian finaĵon al ni en la akvo. Kune ni tiros vian boaton al la bordo.” Erik multe dubis ke la tri fiŝetoj povos movi tiom pezan boaton, sed li plenumis la ordonojn kaj la fiŝoj ĉiuj prenis sian finaĵon de la arĝenta kordo per siaj buŝoj kaj turnis sin al la plej proksima bordo, kiu estis la preciza loko kie staris la Platkapuloj kiam ili konkeris Reĝinon Ku-i-on. Unue la boato tute ne moviĝis, kvankam la fiŝoj tiris laŭeble plej forte. Sed baldaŭ la tiro komencis efiki. Tre malrapide la boato rampis cele la bordon, plirapidiĝante ĉiumomente. Kelkajn metrojn for de la sabla bordo la fiŝoj faligis la kordon el siaj buŝoj kaj naĝis flanken, dum la fera boato, nun moviĝanta, plu moviĝis ĝis ĝia pruo frapis la sablon. Evrik klinis sin trans la flankon kaj diris al la fiŝoj: nun kion?” “Vi trovos sur la sablo,” diris la arĝentofiŝo, “kupran sitelon, kiun la Ple-diko forgesis dum li foriris. Purigu ĝin tre zorge per la akvo de la lago, ĉar ĝi enhavis venenon. Kiam ĝi estos pura, plenigu ĝin per freŝa akvo kaj tenu ĝin ĉiflanke de la boato, por ke ni tri povu naĝi en la sitelon. Tiam ni plu instrukcios vin.” “Ĉu vi volas do ke mi kaptu vin?” demandis Ervik surprizite. “Jes,” estis la respondo. Do Ervik saltis el la boato kaj trovis la kupran sitelon. Portinte ĝin iom laŭlonge de la bordo, li zorge lavis ĝin, elfrotante per la sablo de la bordo ĉiun guton da veneno kiu estis en ĝi. Post tio li reiris al la boato. La kamaradoj de Ervik plu dormadis kaj tute ne sciis pri la tri fiŝoj kaj la strangaj eventoj okazantaj ĉirkaŭ ili. Ervik faligis la sitelon en la akvon, firme tenante la tenilon ĝis ĝi estis sub akvo. La ora kaj arĝenta kaj bronza fiŝoj tuj naĝis en la sitelon. La juna Premlo levis ĝin, elverŝis iom el la akvo por ke ĝi ne superfluu la randon, kaj diris al la fiŝoj: “Nun kion?” “Portu la sitelon al la bordo. Faru cent paŝojn orienten, laŭlonge de la lago, kaj tie vi vidos padon kiu kondukas tra la kamparo, trans montetojn kaj valojn. Sekvu la padon ĝis vi atingos dometon koloritan purpura kun blankaj ornamaĵoj. Kiam vi haltos ĉe la barilo de la dometo ni diros kion fari poste. Treege zorgu ne stumbli kaj elverŝi la akvon de la sitelo, ĉar tio detruus nin kaj ĉio farita de vi estus vana.” La orfiŝo faris tiujn ordonojn kaj Ervik promesis zorgi kaj komencis obei. Li lasis siajn dormantajn kamaradojn en la boato, superpaŝante zorge iliajn korpojn, kaj atinginte la bordon li faris precize cent paŝojn orienten. Tie per siaj okuloj li serĉis la padon kaj ĉar la lunlumo estis tre brila li facile trovis ĝin, kvankam ĝin kaŝis altaj sovaĝaj herboj ĝis oni ekrenkontis ĝin. La pado estis tre mallarĝa kaj aspektis ne multe uzata, sed ĝi estis klare videbla kaj Ervik facile sekvis ĝin. Li marŝis tra larĝa kampo, kovrita de altaj herboj kaj herbaĉoj, supreniris monteton kaj subeniris. Al Ervik ŝajnis ke li marŝis kilometrojn post kilometroj. Efetktive la luno malalteniĝis kaj la tago komencis krepuskiĝi kiam fine li trovis apud la vojo belan dometon, koloritan purpura kun blankaj ornamaĵoj. Ĝi estis tre sola loko—neniu alia konstruaĵo estis proksima kaj la tero estis tute ne kultivita. Neniu kultivisto loĝas tie, tio estis evidenta. Kiu volus loĝi en tiom izola loko? Sed Ervik ne longe ĝenis sin per tiaj demandoj. Li iris al la krado kiu kondukis al la dometo, zorge metis la kupran sitelon sur la teron, klinis sin super ĝin kaj demandis: “Nun kion?” ĈAPITRO 17 Kiam Glinda la Bona kaj ŝiaj sekvantoj de la Savekspedicio ekvidis la Sorĉitan Monton de la Platkapuloj, ĝi estis tre for maldekstre de ili, ĉar la vojo kiun ili prenis tra la Granda Arbaro estis tre malproksima de tiu sekvita de Ozma kaj Doroteo. Ili haltis kelkatempe por decidi ĉu ili unue vizitu la Plejsuperan Diktatoron, aŭ rekte iru al la Lago de la Premloj. “Se ni iros al la monto,” diris la Sorĉisto, “ni eble trafos problemojn kun tiu fi-Su-diko, kaj necesus prokrasti la saviĝon de Ozma kaj Doroteo. Do mi opinias ke la plej bona plano estas iri al la Lando de la Premloj, relevi la subakvigitan insulon, kaj savi niajn amikojn kaj la enkarcerajn Premlojn. Poste ni povos viziti la monton kaj puni la kruelan magiiston de la Platkapuloj.” “Tre sencoplene,” aprobis la Vilulo. “Mi plene akordas kun vi.” Ankaŭ la aliaj opiniis ke la plano de la Sorĉisto estas plej bona, kaj Glinda mem laŭdis ĝin, do ili marŝis cele la vicon de palmarboj kiuj kaŝis la lagon de la Premloj. Baldaŭ ili atingis la palmojn. Ili estis tre dense kunplantitaj, la branĉoj, kiuj preskaŭ atingis la teron, estis tiom dense interplektitaj ke eĉ la Vitra Kato apenaŭ povis trovi lokon tra kiu puŝi sin. La pado kiun uzis la Platkapuloj estis malproksima. “Jen tasko por la Stana Lignohakisto,” diris la Birdotimigilo. Do la Stana Lignohakisto, kiu ĉiam ĝojis esti utila, komencis labori per sia akra, brilanta hakilo, kiun li ĉiam kunportis, kaj post surprize nelonga tempo li jam dehakis sufiĉajn branĉojn por ke ili ĉiuj facile iru tra la arbojn. Nun la klara akvo de la bela lago estis antaŭ ili kaj zorge rigardante ili povis vidi la liniojn de la Granda Kupolo de la subakvigita insulo, tre malproksima de la bordo kaj precize en la centro de la lago. Kompreneble ĉiu okulo unue fiksrigardis tiun kupolon, kie Ozma kaj Doroteo kaj la Premloj estis ankoraŭ kaptitoj. Sed baldaŭ ilian atenton kaptis pli brilanta vidaĵo, ĉar jen la Diamanta Cigno naĝanta tuj antaŭ ili, kun sia longa kolo fiere arkigita, la ametistaj okuloj brilis kaj ĉiuj diamantornamitaj plumoj scintilis sub la radioj de la suno. “Tio,” diris Glinda, “estas la transformita Reĝino Ku-i-o, la aroganta kaj fia sorĉistino kiu perfidis la tri Adeptojn de Magio kaj sklavigis sian popolon.” “Ŝi estas mirinde bela nun,” komentis la Ranulo. “Ne ŝajnas vera puno,” diris Trot. “La Platkapulo Ple-diko devus fari ŝin bufo.” “Mi certas ke Ku-i-o ricevis punon,” diris Glinda, “ĉar ŝi perdis sian tutan magikapablon kaj sian elegantan palacon kaj ne plu povas misregi la povrajn Premlojn.” “Ni voku al ŝi, kaj aŭdu kion ŝi volas diri,” proponis la Sorĉisto. Do Glinda pergeste vokis la Diamantan Cignon, kiu gracie naĝis al pozicio apud ili. Antaŭ ol iu povis paroli Ku-i-o vokis al ili per raspa voĉo—ĉar la voĉo de cigno ĉiam estas raspa kaj malplaĉa—kaj tre fiere diris: “Admiru min, Fremduloj! Admiru la belan Ku-i-on, la plej bela besto en la tuta Oz. Admiru min!” “Bela korpo akompanas belajn agojn,” respondis la Birdotimigilo. “Ĉu viaj agoj estas belaj, Ku-i-o?” “Agoj? Kiajn agojn povas fari cigno krom ĉirkaŭnaĝi kaj plezurigi ĉiun rigardanton?” diris la brilanta birdo. “Ĉu vi forgesis vian antaŭan vivon? Ĉu vi forgesis viajn magion kaj sorĉadon?” demandis la Sorĉisto. “Magion—sorĉadon? Pŝa, al kiu gravas tiaj stultaĵoj?” respondis Ku-i-o. “Kaj mia pasinta vivo, nu ĝi sentiĝas malplaĉa sonĝo. Mi ne reakirus ĝin eĉ se mi povus. Ĉu vi admiras mian belecon, Fremduloj?” “Diru al ni, Ku-i-o,” diris Glinda tre serioze, “ĉu vi povas memori sufiĉan sorĉarton por ke ni povu relevi la subakvigitan insulon? Diru al ni tion kaj mi donos al vi ĉenon de perloj kiun vi povos porti ĉirkaŭ via kolo kaj tiel aldoni al via beleco.” “Nenio povus aldoni al mia beleco, ĉar mi estas la plej bela besto en la tuta mondo.” “Sed kiel ni levu la insulon?” “Mi ne scias kaj tute ne gravas al mi. Se mi ja sciis, mi jam forgesis, kaj tio min ĝojigas,” estis la respondo. “Rigardu min cirkle iradi kaj vidu mian scintiladon!” “Estas senutile,” diris Buton-Brilo; “la maljuna Cigno tiom amas sin ke ŝi ne povas pensi pri io alia.” “Estas vere,” akordis Betinjo ĝemante; “sed ni devas iel eligi Ozman kaj Doroteon el tiu lago.” “Kaj ni devas fari tion niamaniere,” pludiris la Birdotimigilo. “Sed kiel?” demandis Onklo Henriko raŭkavoĉe, ĉar li ne povis toleri la penson ke lia kara nevino Doroteo estas sub la akvo tie; “kiel ni faros tion?” “Lasu ke Glinda faru tion,” konsilis la Sorĉisto, ĉar li komprenis ke li mem estas senpova. “Se ĝi estus nur ordinara subakva insulo,” diris la potenca Sorĉistino, “estas pluraj metodoj kiujn mi povus uzi por relevi ĝin al la surfaco. Sed ĉi tiu estas Magia Insulo, kaj per iu kurioza magia arto, nekonata de ĉiu escepte de Reĝino Ku-i-o, ĝi obeas certajn magikomandojn kaj rifuzas respondi al aliaj. Mi tute ne estas sen espero, sed necesos profunde studi por solvi tiun malfacilan problemon. Se la Cigno iel povus memori la ŝorcadon kiun ŝi inventis kaj komprenis kiam ŝi estis virino, mi povus devigi ŝin diri al mi la sekreton, sed ŝia tuta iama scio estas nun forgesita.” “Ŝajnas al mi,” diris la Sorĉisto post kiam nelonga silento sekvis la parolon de Glinda, “ke estas tri fiŝoj en ĉi tiu lago kiuj iam estis Adeptoj de Magio kaj de kiuj Ku-i-o ŝtelis multe da sia scio. Se ni povus trovi tiujn fiŝojn kaj redoni al ili la iamajn formojn, ili sendube povus diri al ni kion fari por levi la subakvigitan insulon al la surfaco.” “Mi pensis pri tiuj fiŝoj,” respondis Glinda, “sed inter tiom da fiŝoj en ĉi tiu lago kiel ni trovus ilin?” Komprenu, kompreneble, ke se Glinda estus en sia hejmo en la kastelo, kie estis la Granda Arkivo-Libro, ŝi scius ke Ervik la Premlo jam prenis la oran kaj arĝentan kaj bronzan fiŝojn el la lago. Sed tiu fakto aperis en la Libro nur post la foriro de Glinda, do ĝi estis tute ne konata de ŝi. “Mi kredas vidi boaton tie sur la bordo,” diris Oĵo la Manĝtula knabo, indikante lokon ĉirkaŭ la rando de la lago. “Se ni povus atingi tiun boaton kaj remi sur la tuta lago, vokante la magiajn fiŝojn, ni eble trovus ilin.” “Ni iru al la boato,” diris la Sorĉisto. Ili marŝis ĉirkaŭ la lagon al kie la boato estis tirita sur la plaĝon, sed trovis ĝin malplena. Ĝi estis nur ŝelo el nigrigita ŝtalo, kun kolapsigebla tegmento kiu, ĝuste poziciigite, faris la submarŝipon akvimuna, sed nuntempe la tegmento ripozis en ingoj ĉiuflanke de la magia boato. Ne estis remiloj nek veloj, nek mekanismo por funkciigi la boaton, kaj kvankam Glinda tuj rekonis ke ĝin devas funkciigi magio, ŝi ne konis tian magion. “Tamen,” diris ŝi, “la boato estas nur boato, kaj mi kredas ke mi povos devigi ĝin obei sorĉokomandon egale bone kiel magikomandon. Iom pripensinte la aferon, mi povos devigi la boaton porti nin kien ajn ni volos.” “Ne ĉiujn,” respondis la Sorĉisto, “ĉar ĝi ne povos enteni tiom da homoj. Sed, plej nobla Sorĉistino, se vi ja povos funkciigi la boaton, kiel ĝi utilos al ni?” “Ĉu ni povus uzi ĝin por kapti la tri fiŝojn?” demandis Buton-Brilo. “Ne necesos uzi la boaton por tiu celo,” respondis Glinda. “Kie ajn en la lago la sorĉitaj fiŝoj estas, ili respondos al mia voko. Mi provas trovi kial la boato estas sur ĉi tiu bordo, dum la insulo al kiu ĝi apartenas estas subakve tie. Ĉu Ku-i-o venis ĉi tien en la boato por renkonti la Platkapulojn antaŭ ol la insulo subakviĝis aŭ poste?” Kompreneble neniu povis respondi tiun demandon, sed dum ili konsideradis tri junaj viroj marŝis de la vico de arboj, kaj iom timide klinis sin antaŭ la fremduloj. “Kiuj vi estas kaj de kie vi venis?” demandis la Sorĉisto. “Ni estas Premloj,” respondis unu el ili, “kaj nia hejmo estas sur la Magia Insulo de la Lago. Ni forkuris kiam ni vidis vin veni, kaj kaŝis nin malantaŭ la arboj, sed ĉar vi estas Fremduloj kaj ŝajnas amikemaj ni decidis renkonti vin, ĉar nin ĝenas granda problemo kaj ni bezonas helpon.” “Se vi apartenas al la insulo, kial vi estas ĉi tie?” demandis Glinda. Do ili rakontis al ili la tutan historion: Kiel la Reĝino defiis la Platkapulojn kaj subakvigis la tutan insulon por ke ŝiaj malamikoj ne atingu nek detruu ĝin; tamen, kiam la Platkapuloj venis al la bordo, Ku-i-o ordonis ke ili, kun ilia amiko Ervik, akompanu ŝin en la submarŝipo por konkeri la Ple­dikon; kaj kiel la boato ĵetiĝis el la kelo de la subakvigita insulo, obeante magian vorton, kaj leviĝis al la surfaco, kie ĝi malfermiĝis kaj flosis sur la akvo. Sekvis la rakonto pri kiel la Ple-diko transformis Ku-i-on en cignon, kaj tiam ŝi forgesis la tutan sorĉarton. La junuloj rakontis ke dum la nokto dum ili dormis, ilia kamarado Ervik mistere malaperis, kaj la boato strange flosis al la bordo kaj fiksiĝis sur la plaĝo. Ili sciis nenion pli. Ili serĉis Ervikon vane dum tri tagoj. Ĉar ilia insulo estis sub akvo kaj ili ne povis reiri al ĝi, la tri Premloj ne havis lokon al kiu ili iru, do ili atendis pacience apud sia boato esperante ke io okazos. Responde al demando de Glinda kaj la Sorĉisto ili diris ĉion kion ili sciis pri Ozma kaj Doroteo kaj deklaris ke la du knabinoj ankoraŭ estas en la vilaĝo sub la Granda Kupolo. Ili estas tute sekuraj kaj Lordino Aŭreks bone prizorgos ilin, ĉar la Reĝino kiu oponis ilin ne plu minacas. Akirinte laŭeble plej da informo de la Premloj, la Sorĉisto diris al Glinda: “Se vi trovus ke vi povas devigi ĉi tiun boaton obei vian sorĉon, vi povus resendi ĝin al la insulo, devigi ĝin subakvigi sin, kaj eniri la pordon en la kelo el kiu ĝi venis. Sed mi ne komprenas ke nia iro al la subakvigita insulo ebligus ke niaj amikoj eskapu. Ni nur estus kun ili, kvazaŭ en karcero.” “Tute ne, amiko Sorĉisto,” respondis Glinda. “Se la boato obeus mian ordonon eniri la pordon de la kelo, ĝi ankaŭ obeus mian ordonon reeliri, kaj mi povus reporti Ozman kaj Doroteon kun mi.” “Kaj vi lasus nian tutan popolon ankoraŭ en tiu karcero?” demandis unu el la Premloj riproĉe. “Farante plurajn veturojn en la boato, Glinda povus porti vian tutan popolon al la bordo,” respondis la Sorĉisto. “Sed kion ili povus fari tie?” demandis alia Premlo. “Ili ne havus hejmojn, povus iri nenien, kaj fariĝus viktimoj de siaj malamikoj la Platkapuloj.” “Estas vere,” diris Glinda la Bona. “Kaj ĉar tiuj homoj estas regatoj de Ozma, mi opinias ke ŝi rifuzus eskapi kun Doroteo kaj postlasi la aliajn, aŭ forlasi la insulon kiu estas la laŭrajta hejmo de la Premloj. Mi kredas ke la plej bona plano estas alvoki la tri fiŝojn kaj informiĝi de ili kiel levi la insulon.” La malgranda Sorĉisto evidente kredis tion ne tre verŝajna espero. “Kiel vi alvokos ilin,” li demandis al la bela Sorĉistino, “kaj kiel ili povos aŭdi vin?” “Pri tio ni devos zorge pensadi,” respondis impona Glinda, kun serena rideto. “Mi kredas ke mi trovos metodon.” Ĉiuj konsilantoj de Ozma aplaŭdis tiun senton, ĉar ili bone konis la potencon de la Sorĉistino. “Bone,” akordis la Sorĉisto. “Alvoku ilin, plej nobla Glinda.” ĈAPITRO 18 Nun ni reiru al Ervik la Premlo, kiu, metinte sur la teron la kupran sitelon en kiu estis la tri fiŝoj ĉe la barilpordo de la izola dometo, demandis, “Nun kion?” La orfiŝo puŝis sian kapon super la akvon en la sitelo kaj diris per sia malgranda sed klara voĉo: “Levu la riglilon, malfermu la pordon, kaj marŝu kuraĝe en la dometon. Ne timu ion ajn vidatan, ĉar ne grave kiom laŭŝajne minacos vin danĝeroj, nenio povos damaĝi vin. La dometo estas la hejmo de potenca Jukuhuo, nomata Rira la Ruĝa, kiu alprenas ĉiajn formojn, kelkfoje ŝi ŝanĝas sian formon plurfoje dum unusola tago, laŭ sia kaprico. Kia estas ŝia reala formo, tion ni ne scias. Ne eblas subaĉeti tiun strangulon per trezoro, nek kaĵoli ŝin per amikeco, nek konsentigi ŝin per kompato. Ŝi neniam helpis personon, nek faris malbonon al persono, laŭ nia scio. Ĉiujn siajn mirindajn kapablojn ŝi uzas por propra amuziĝo. Ŝi ordonos ke vi foriru el la domo sed vi nepre rifuzu. Restu kaj rigardu Riran atente kaj klopodu vidi kion ŝi uzas por plenumi siajn transformiĝojn. Se vi trovos la sekretron flustru ĝin al ni kaj ni tiam diros al vi kion vi faru.” “Laŭsone tio estos facila,” respondis Ervik, kiu ja aŭskultis zorge. “Sed ĉu vi estas certa ke ŝi ne damaĝos min aŭ volos transformi min?” “Ŝi ja eble ŝanĝos vian formon,” respondis la orfiŝo, “sed ne maltrankvilu se tio okazos, ĉar ni povos nuligi tian sorĉon facile. Estu certa ke nenio damaĝos vin, do nepre ne timu pro io ajn vidota aŭ aŭdota.” Nu, Ervik estis egale kuraĝa kiel ĉiu ordinara junulo, kaj li sciis ke la fiŝoj kiuj parolis al li estas veremaj kaj fidindaj, tamen li spertis strangan senkuraĝiĝon dum li prenis la sitelon kaj proksimiĝis al la pordo de la dometo. Lia mano tremis dum li levis la riglilon, sed li firme intencis obei la instrukciojn. Li puŝis la pordon, faris tri paŝegojn al la mezo de la unusola ĉambro en la dometo, kaj tie staris senmove kaj ĉirkaŭrigardis. Tio kion li vidis estis sufiĉa por timigi ĉian personon kiu ne estis ĝuste avertita. Sur la tero tuj antaŭ Ervik kuŝis granda krokodilo, kies okuloj brilis fie kaj la larĝa malferma buŝo montris vicojn de akraj dentoj. Kornohavaj bufoj saltadis ĉie; ĉiu el la kvar supraj anguloj de la ĉambro estis festonita per dika araneaĵo, en kies centro sidis araneo granda kiel lavujo, kaj armita per pinĉiloj; ruĝa kaj verda lacerto estis etendiĝinta sur la fenestrobreto, kaj nigraj ratoj en- kaj el-kuris tra la truoj kiujn ili antaŭe ronĝis en la planko de la dometo. Sed plej alarma estis giganta griza simio kiu sidis sur benko trikante. Ĝi havis sur sia kapo puntan ĉapon kian portas maljunulinoj, kaj malgrandan puntan antaŭtukon, sed neniajn aliajn vestojn. Ĝiaj okuloj estis brilaj kaj aspektis kvazaŭ karberoj brulas en ili. La simio moviĝis tiom nature kiom ordinara homo, kaj kiam Ervik envenis ĝi ĉesis triki kaj levis sian kapon por rigardi lin. “Eliru!” kriis akra voĉo, kiu ŝajnis veni el la buŝo de la simio. Ervik vidis alian benkon, neokupatan, tuj preter li, do li paŝis trans la krokodilon, sidiĝis sur la benkon, kaj zorge metis la sitelon apud sin. “Eliru!” denove kriis la voĉo. Ervik kapneis. “Ne,” diris li. “Mi restos.” La araneoj eliris el la kvar anguloj, faligis sin sur la plankon kaj kuris al la juna Premlo, ĉirkaŭirante liajn krurojn kun siaj pinĉiloj etenditaj. Ervik ne atentis ilin. Giganta nigra rato kure grimpis la korpon de Ervik, marŝis sur ambaŭ ŝultroj kaj faris orelrompajn kriojn sed li ne grimacis. La verda-kaj-ruĝa lacerto, veninte de la fenestrobreto, proksimiĝis al Ervik kaj komencis kraĉi flamantan fluidaĵon sur lin, sed Ervik nur rigardis la beston kaj ĝia flamo ne tuŝis lin. La krokodilo levis sian voston kaj, ĉirkaŭturninte sin, forfrapis Ervikon de la benko per fortega bato. Sed la Premlo sukcesis savi la sitelon de renversiĝo, kaj li leviĝis, forskuis la kornohavajn bufojn kiuj rampadis sur li kaj reprenis sian pozicion sur la benko. Ĉiuj bestoj, post tiu unua atako, restis senmovaj, kvazaŭ atendante ordonojn. La maljuna griza simio plutrikadis, ne plu rigardis Ervikon, kaj la juna Premlo restis sidanta. Li anticipis ke io okazos, sed nenio okazis. Tuta horo pasis kaj Ervik komencis nervoziĝi. “Kion vi volas?” la simio fine demandis. “Nenion,” diris Ervik. “Mi certe donos al vi tion!” respondis la simio, kaj je tio ĉiuj strangaj bestoj en la ĉambro ekridis ĥore. Plia longa atendo. “Ĉu vi scias kiu mi estas?” demandis la simio. “Sendube vi estas Rira la Ruĝa—la Jukuhuo,” Ervik respondis. “Se vi scias tiom, sendube vi ankaŭ scias ke al mi malplaĉas nekonatoj. Via ĉeesto ĉi tie en mia domo ĝenas min. Ĉu vi ne timas mian koleron?” “Mi ne timas,” diris la junulo. “Ĉu vi intencas obei min kaj foriri el la domo?” “Ne,” respondis Erviko, same trankvile kiel parolis la Jukuhuo. La simio trikadis dum longa tempo antaŭ ol reparoli. “Scivolemo,” ĝi diris, “gvidis multajn homojn al pereo. Mi supozas ke iel vi informiĝis ke mi faras magiaĵojn, do pro scivolemo vi venis ĉi tien. Eble oni informis vin ke mi neniun damaĝas, do vi aŭdace malobeas mian ordonon foriri. Vi imagas ke vi vidos kelkajn sorĉoritojn, kaj ke ili distros vin. Ĉu mi pravas.” “Nu,” komentis Ervik, kiu meditadis pri la strangaj cirkonstancoj de sia alveno, “vi pravas pri kelkaj partoj, sed ne pri aliaj. Oni diris al mi ke vi faras magion nur por amuzi vin. Al mi tio ŝajnas tre egoisma. Malmultaj personoj komprenas magion. Oni diras ke vi estas la sola reala Jukuhuo en la tuta Oz. Kial vi ne amuzas aliajn kaj ne nur vin mem?” “Kiel vi rajtas juĝi miajn agojn?” “Neniel.” “Kaj vi diras ke vi ne venis por peti ion?” “Por mi mi volas nenion de vi.” “Vi estas saĝa, ĉar mi neniam donas.” “Tio ne ĝenas min,” deklaris Ervik. “Sed vi estas scivolema? Vi esperas vidi kelkajn miajn magiajn transformiĝojn?” “Se vi volas fari magion, tion faru,” diris Ervik. “Tio eble interesos min, eble ne. Se vi preferas plu trikadi, tio plene kontentigos min. Mi tute ne bezonas rapidi.” Eble tio perpleksis Ruĝan Riran, sed la vizaĝo sub la punta ĉapo ne povis montri mienon, ĉar ĝi estis kovrita de haroj. Eble dum sia tuta kariero la Jukuhuo neniam antaŭe estis vizitita de persono kiu, kiel ĉi tiu junulo, petis nenion, atendis nenion, kaj nur venis pro scivolemo. Tiu konduto preskaŭ pacigis la sorĉistinon kaj ŝi komencis senti sin pli amikema al la Premlo. Ŝi iom longe trikadis, laŭŝajne profunde pensante, kaj post tio ŝi leviĝis kaj marŝis al granda ŝranko kiu staris kontraŭ muro de la ĉambro. Kiam la pordo de la ŝranko estis malfermita Ervik povis vidi multajn tirkestojn en ĝi, kaj en unu el tiuj tirkestoj— la dua de malsupre—Rira metis vilan manon. Ĝis nun Ervik povis vidi la muron super la klinita formo de la simio, sed subite la formo, kiu estis dorsturnita al li, ŝajne ekrektiĝis kaj obskurigis la ŝrankon de tirkestoj. La simio estis sin ŝanĝinta en la formon de virino, vestita per la bela kostumo de la Gilikuloj, kaj kiam ŝi turnis sin li vidis ke ĝi estas juna virino, kies vizaĝo estas tre alloga. “Ĉu vi preferas min ĉi tia?” Rira demandis ridetante. “Vi aspektas pli bela,” li diris trankvile, “sed mi ne estas certa ke mi pli ŝatas vin.” Ŝi ridis, dirante: “Dum la varmega parto de la tago mi preferas esti simio, ĉar simio ne verdire portas vestojn. Sed se viroj vizitas, estas dece sin beligi.” Ervik rimarkis ke ŝia dekstra mano estas fermita, kvazaŭ tenante ion. Ŝi fermis la pordon de la ŝranko, klinis sin super la krokodilo kaj post momento la besto fariĝis ruĝa vulpo. Eĉ nun ĝi ne estis bela, kaj la vulpo kaŭris apud sia mastrino kvazaŭ hundo. Ĝiaj dentoj aspektis danĝeraj same kiel tiuj de la krokodilo. Post tio la Jukuhuo ĉirkaŭiradis tuŝante ĉiujn lacertojn kaj bufojn, kaj je ŝia tuŝo ili fariĝis katidoj. La ratojn ŝi ŝanĝis en eŭtamiojn*. Nun la solaj restantaj bestaĉoj estis la kvar gigantaj araneoj, kiuj kaŝis sin malantaŭ siaj dikaj ŝpinaĵoj. “Jen!” Rira kriis, “nun mia dometo aspektas pli komforta. Mi amas la bufojn kaj lacertojn kaj ratojn, * Specio de usonaj ter-sciuroj. ĉar la plej multaj homoj malamas ilin, sed mi enuus pro ili se ili restus ĉiam samaj. Kelkfoje mi ŝanĝas ilian formon dekdufoje en tago.” “Vi estas lerta,” diris Ervik. “Mi ne aŭdis vin diri iajn ajn sorĉojn aŭ magiajn vortoj. Vi nur tuŝis la bestojn.” “Ho, ĉu tion vi kredas?” ŝi respondis. “Nu, mem tuŝu ilin, se vi volas, kaj montru ke vi povas ŝangi ilian formon.” “Ne,” diris la Premlo. “Mi ne komprenas magion kaj se mi ja komprenus ĝin mi ne provus imiti vian lerton. Vi estas mirinda Jukuhuo, sed mi estas nur ordinara Premlo.” Tiu agnosko ŝajne plaĉis al Rira, kiu amis ke oni honoru ŝian sorĉadon. “Ĉu vi nun bonvolos foriri?” ŝi demandis. “Mi preferas esti sola.” “Mi preferas resti ĉi tie,” diris Ervik. “En la hejmo de alia persono, kie oni ne volas vin?” “Jes.” “Ĉu via scivolemo ankoraŭ ne satiĝis?” demandis Rira, ridetante. “Mi ne scias. Ĉu vi kapablas fari aliajn aferojn?” “Multajn. Sed kial mi montru miaj povojn al nekonato?” “Mi tute ne povas elpensi kialon,” li respondis. Ŝi rigardis lin scivoleme. “Vi ne volas povon por vi, vi diras, kaj vi estas tro stulta por povi ŝteli miajn sekretojn. Ĉi tiu ne estas bela dometo, kaj ekstere estas sunbrilo, larĝaj kampoj kaj belaj sovaĝaj floroj. Sed vi insiste sidas sur tiu benko kaj ĝenas min per via nevolata ĉeesto. Kion vi havas en tiu sitelo?” “Tri fiŝojn,” li respondis senhezite. “Kie vi akiris ilin?” “Mi kaptis ilin en la Lago de la Premloj.” “Kion vi intencas fari pri la fiŝoj?” “Mi portos ilin al la hejmo de amiko mia kiu havas tri infanojn. La infanoj amos havi la fiŝojn kiel dorlotbestojn.” Ŝi iris al la benko kaj rigardis la sitelon, en kiu naĝis trankvile en la akvo la tri fiŝoj. “Ili estas belaj,” diris Rira. “Mi transformu ilin en ion alian.” “Ne,” rifuzis la Premlo. “Mi amas transformadi; estas tre interese. Kaj neniam ĝis nun mi transformis fiŝojn.” “Lasu ilin,” diris Ervik. “Kiun formon vi preferas por ili? Mi povas fari el ili ĥeloniojn, aŭ ĉarmajn malgrandajn marĉevalojn, aŭ mi povus fari el ili porkidojn, aŭ kuniklojn, aŭ kobajojn; aŭ, se vi preferas mi povas fari el ili kokojn aŭ aglojn aŭ blugarolojn.” “Lasu ilin!” ripetis Ervik. “Vi ne estas tre agrabla vizitanto,” ridis Ruĝa Rira. “Oni akuzas min pri malafableco kaj malbona humoro kaj malamikemo, kaj ili tute pravas. Se vi venus ĉi tien pledante kaj petegante komplezon, kaj duone timante mian Yukuhuan magion, mi insultus vin ĝis vi forkurus; sed vi estas tre malsimila al tio. Vi estas la malafabla kaj malbonhumora kaj malagrabla ulo, do mi ŝatas vin kaj mi toleras vian malagrablecon. Venis la horo por mia tagmezmanĝo; ĉu vi malsatas?” “Ne,” diris Ervik, kvankam li efektive volis manĝon. “Nu, mi ja,” Rira deklaris kaj ŝi kunfrapis siajn manojn. Tuj aperis tablo, sur kiu estis tola tuko kaj multaj ujoj da diversaj manĝaĝoj kelkaj fume varmegaj. Du teleroj estis surmetitaj, unu ĉe ĉiu fino de la tablo, kaj tuj kiam Rira sidiĝis ĉiuj ŝiaj bestoj grupiĝis ĉirkaŭ ŝi, kvazaŭ kutime ricevantaj manĝon kiam ŝi manĝas. La vulpo kaŭris apud ŝia dekstra mano kaj la katidoj kaj eŭtamioj grupiĝis maldekstre de ŝi. “Venu, Nekonato, sidiĝu kaj manĝu,” ŝi vokis gaje, “kaj dum ni manĝos ni decidu pri la formo kiun ni donos al viaj fiŝoj.” “Ili tute taŭgas en sia nuna formo,” asertis Ervik, tirante sian benkon al la tablo. “La fiŝoj estas belegaj— unu ora, unu arĝenta kaj unu bronza. Nenio vivanta estas pli bela ol bela fiŝo.” “Kion? Ĉu mi ne estas pli bela?” Rira demandis, ridetante pro lia seriozaspekta vizaĝo. “Vi ne estas malbela—kiom eblas al Jukuhuo, komprenu,” li diris, prenante grandan kvanton da manĝaĵo kaj manĝante viglapetite. “Kaj ĉu vi ne opinias belan knabinon pli bela ol fiŝo, negrave kiom bela estas la fiŝo?” “Nu,” respondis Ervik, post pensado, “povas esti. Se vi transformus miajn tri fiŝojn en tri knabinojn— knabinoj kiuj estus Adeptoj de Magio, povas esti ke ili plaĉus al mi egale kiel la fiŝoj. Sed vi ne faros tion, kompreneble, ĉar vi ne povas, malgraŭ via lerto. Kaj se vi ja povus, mi opinias ke miaj problemoj estus netolereble pezaj. Ili rifuzus esti miaj sklavoj—precipe se ili estus Adeptoj de Magio—do ili komandus ke mi obeu ilin. Ne, Fraŭlino Rira, ni tute ne transformu la fiŝojn.” La Premlo rimarkinde lerte prezentis sian pledon. Li komprenis ke se li ŝajnus fervora ke estu tia transformo, la Yukuhuo ne efektivigus ĝin, tamen li tre lerte sugestis ke ili fariĝu Adeptoj de Magio. ĈAPITRO 19 Post la manĝo, Rira manĝigis siajn bestojn, inkluzive de la kvar monstraj araneoj kiuj subeniris de siaj ŝpinaĵoj por ricevi siajn porciojn, kaj post tio ŝi malaperigis la tablon de la planko de la dometo. “Mi tre deziras vian konsenton ke mi transformu viajn fiŝojn,” ŝi diris, dum ŝi reprenis sian trikadon. La Premlo ne respondis. Li opiniis ke estus malsaĝe tro rapidigi ŝin. Dum la tuta posttagmezo ili sidis silente. Je unu momento Rira iris al sia ŝranko kaj metinte sian manon en la tirkeston kiun ŝi uzis antaŭe, ŝi tuŝis la lupon kaj transformis ĝin en birdon kun belegaj koloraj plumoj. Tiu birdo estis pli granda ol paroto kaj iom aliforma, sed Ervin neniam vidis tian birdon antaŭe. “Kantu!” diris Rira al la birdo, kiu ekstaris sur granda ligna kejlo—kvazaŭ jam antaŭe estinte en la dometo kaj sciante ĝuste kion fari. Kaj la birdo gaje kantis, viglajn kantojn kun kiuj estis vortoj—same kiel persono zorge trejnita. La kantoj estis distraj kaj Ervik ĝue aŭskultis ilin. Post horo, pli-malpli, la birdo ĉesis kanti, metis sian kapon sub sian flugilon kaj endormiĝis. Rira plu trikadis sed aspektis meditema. Nu Ervik bone atentis la ŝrankan tirkeston kaj konkludis ke Rira prenis ion el ĝi per kiu ŝi efektivigas siajn transformojn. Li kredis ke se li sukcesos resti en la dometo, kaj Rira ekdormos, li povos kaŝe malfermi la ŝrankon, preni iom da kio ajn estas en la tirkesto, kaj faligi ĝin en la kupran sitelon kaj tiel transformi la tri fiŝojn en iliajn naturajn formojn. Efektive, li jam firme decidis plenumi tiun planon, kiam la Jukuhuo formetis sian trikaĵon kaj marŝis al la pordo. “Mi eliros por kelkaj minutoj,” diris ŝi; “ĉu vi deziras akompani min, aŭ resti ĉi tie?” Ervik ne respondis, li nur sidis kontente sur sia benko. Do Rira eliris kaj fermis la pordon de la dometo. Tuj kiam ŝi estis for, Ervik surpiediĝis kaj sur la pintoj de siaj piedfingroj li paŝis al la ŝranko. “Atentu! Atentu!” kriis pluraj voĉoj el la katidoj kaj la eŭtamioj. “Se vi tuŝos ion ni informos la Jukuhuon!” Ervik hezitis dummomente sed, memorante ke ne necesos timi la koleron de Rira se li sukcese transformos la fiŝojn, li estis tuj malfermonta la ŝrankon kiam lin haltigis la voĉoj de la fiŝoj, kiuj puŝis siajn kapojn super la surfacon de la akvo en la sitelo kaj kriis: “Venu ĉi tien, Ervik!” Do li reiris al la sitelo kaj klinis sin super ĝi. “Ne tuŝu la ŝrankon,” diris la orfiŝo tre serioze al li. “Vi ne sukcesus akirinte tiun magiaĵon, ĉar nur la Jukuhuo scipovas uzi ĝin. Plejbone estos lasi ŝin transformi nin en tri knabinojn, ĉar tiam ni havos niajn naturajn formojn kaj povos fari ĉiujn Artojn de Magio kiujn ni lernis kaj bone komprenas. Vi agas saĝe kaj plej efike. Ni ne sciis ke vi estas tiom inteligenta, kaj ke vi tiom facile trompos Riran. Pluagu kiel vi komencis kaj strebu persvadi ŝin transformi nin. Sed insistu ke ni havu knabinajn formojn.” La orfiŝo subakvigis sian kapon ĝuste kiam Rira reeniris la dometon. Ŝi vidis Ervikon kun la kapo klinita super la sitelo, do ŝi iris apud lin. “Ĉu viaj fiŝoj kapablas paroli?” ŝi demandis. “Kelkfoje ili parolas,” li respondis, “ĉar ĉiuj fiŝoj en la Lando Oz scipovas paroli. Ili ĵus petis de mi panon. Ili malsatas.” “Nu, donu al ili iom da pano,” diris Rira. “Sed estas preskaŭ la horo de vespermanĝo, kaj se vi permesos ke mi transformu viajn fiŝojn ili povos esti kun ni ĉe la tablo kaj manĝi multon pli agrablan ol panerojn. Kial mi ne transformu ilin?” “Nu,” diris Ervik, kvazaŭ hezite, “demandu al la fiŝoj. Se ili konsentos, nu tiam mi—nu tiam mi, mi pripensos la aferon.” Rira klinis sin super la sitelon kaj demandis: “Ĉu vi aŭdas min, fiŝetoj?” Ĉiuj tri puŝis siajn kapojn super la akvon. “Ni aŭdas vin,” diris la bronzofiŝo. “Mi volas ke vi havu aliajn formojn, eble de kunikloj, aŭ ĥelonioj aŭ knabinoj aŭ io tia, sed via mastro, la malafabla Premlo, ne volas permesi. Tamen li akceptis ke mi faru tion se vi konsentos.” “Ni volonte estus knabinoj,” diris la arĝentofiŝo. “Ne, ne!” kriis Evik denove. “Ankaŭ faru nin Adeptoj de Magio,” pludiris la bronzofiŝo. “Mi ne scias precize kion tio signifas,” respondis Rira mediteme, “sed ĉar neniu Adepto de Magio estas egale potenca kiel Jukuhuo, mi ankaŭ tiel transformos vin.” “Ni ne provos damaĝi vin aŭ influi vian magion iel,” promesis la orfiŝo. “Tute kontraŭe, ni fariĝos viaj amikinoj.” “Ĉu vi konsentos foriri kaj lasi min sola en mia dometo, kiam mi ordonos ke vi faru tion?” demandis Rira. “Ni promesas tion,” kriis la tri fiŝoj. “Ne! Ne konsentu transformiĝi!” urĝis Ervik. 225 “Ili jam konsentis,” diris la Jukuhuo, ridante antaŭ lia vizaĝo, “kaj vi promesis akcepti ilian decidon. Do, amiko Premlo, mi efektivigos la transformon negrave ĉu aŭ ne vi volas tion.” Ervik residiĝis sur la benkon, kun profunda sulkado de la vizaĝo sed kun ĝojo en la koro. Rira iris al la ŝranko, prenis ion el la tirkesto, kaj reiris al la kupra sitelo. Ŝi tenis ion firme per sia dekstra mano, sed la maldekstran ŝi metis en la sitelon, elprenis la tri fiŝojn kaj zorge metis ilin sur la plankon, kie ili agonie anhelis pro manko de akvo. Rira ne mizerigis ilin pli longe ol kelkajn sekundojn, ĉar ŝi tuŝis ĉiun el ili per sia dekstra mano kaj tuj la fiŝoj transformiĝis en tri altajn kaj maldikajn junulinojn, kun fajnaj inteligentaj vizaĝoj kaj vestitaj per belaj, alkroĉiĝantaj roboj. Tiu kiu antaŭe estis orfiŝo havis belan oran hararon kaj bluajn okulojn kaj estis eksterordinare palhaŭta. Tiu kiu antaŭe estis bronzofiŝo havis malhelbrunan hararon kaj klarbluajn okulojn kaj ŝia haŭtkoloro kongruis kun tiu belaspekto. Tiu kiu antaŭe estis arĝentofiŝo havis neĝblankan hararon plej fajnan kaj malhelbrunajn okulojn. La hararo kontrastis bele kun ŝiaj palruĝaj vangoj kaj rubenruĝaj lipoj, kaj ĝi tute ne aspektigis ŝin eĉ iomete pli aĝa ol ŝiaj du kunulinoj. Tuj kiam ili akiris tiujn knabinformojn, ĉiuj tri klinis sin antaŭ la Jukuhuo kaj diris: “Ni dankas vin, Rira.” Post tio ili klinis sin antaŭ la Premlo kaj diris: “Ni dankas vin, Evrik.” “Tre bone!” krietis la Jukuhuo, ekzamenante sian verkon aprobe. “Vi estas multe pli bonaj kaj pli interesaj ol fiŝoj, kaj ĉi tiu malkompleza Premlo apenaŭ permesis ke mi faru la transformojn. Certe vi ne bezonas danki lin. Sed nun ni festenu honore al la evento.” Ŝi kunfrapis siajn manojn kaj denove tablo ŝarĝita per manĝaĵoj aperis en la dometo. Ĉifoje estis pli longa tablo, kaj estis manĝopozicioj por la tri Adeptoj kaj por Rira kaj Erviko. “Sidiĝu, amikoj, kaj manĝu ĝissate,” diris la Jukuhuo, sed anstataŭ mem sidiĝi ĉe la kapo de la tablo ŝi iris al la ŝranko, dirante al la Adeptoj: “Viaj beleco kaj gracio, miaj belamikinoj, tute superbrilas la miajn. Por ke mi aspektu dece ĉe la bankedotablo mi intencas, honore al la evento, surpreni mian naturan formon.” Apenaŭ fininte tiun parolon Rira transformis sin en junulinon egale belan kiel la tri Adeptoj. Ŝi ne estis egale alta kiel ili, sed ŝia formo estis pli ronda kaj pli bele vestita, kun mirige juvelita zono kaj kolĉeno el brilaj perloj. Ŝia hararo estis brile ruĝbruna, kaj ŝiaj okuloj grandaj kaj malhelaj. “Ĉu vi pretendas ke ĉi tiu estas via natura formo?” demandis Ervik al la Jukuhuo. “Jes,” ŝi respondis. “Ĉi tiu estas mia sola laŭrajta formo. Sed mi malofte surprenas ĝin ĉar ne estas ĉi tie alia persono por admiri aŭ plezuriĝi per ĝi kaj min tedas mem admiri ĝin.” “Nun mi komprenas kial oni nomas vin Rira la Ruĝa,” komentis Ervik. “Pro mia ruĝa hararo,” ŝi klarigis ridetante. “Al mi mem efektive ne plaĉas ruĝa hararo, kaj ankaŭ pro tio mi kutime uzas aliajn formojn.” “Ĝi estas bela,” asertis la junulo; sed li ekmemoris la aliajn virinojn tie kaj aldonis: “Sed kompreneble ne ĉiuj virinoj havu ruĝan hararon, ĉar tio tro vulgarigus ĝin. Ora kaj arĝenta kaj bruna hararoj estas egale belaj.” La ridetoj kiujn li vidis inter la kvar virinoj plene embarasis la Premlon, do li silentiĝis kaj atente manĝis, lasante ke la aliaj paroladu. La tri Adeptoj malkaŝe diris al Rira kiuj ili estas, kiel ili fariĝis fiŝoj, kaj ke ili sekrete planis instigi la Jukuhuon transformi ilin. Ili konfesis ke ili kredis ke se ili petos helpon, ŝi rifuzos. “Vi plene pravis,” respondis la Jukuhuo. “Mi zorgas neniam fari magion helpe al aliuloj, ĉar se mi farus tion ĉiam estus homamasoj ĉe mia domo postulante helpon kaj mi malamas homamasojn kaj volas esti sola. “Tamen, vi nun rehavas viajn laŭrajtajn formojn, kaj mi tute ne bedaŭras mian agon kaj mi esperas ke vi sukcese savos la Premlan popolon per relevo de ilia insulo al la surfaco de la lago, kie ĝi vere devas esti. Sed vi devas promesi al mi ke post via foriro vi neniam revenos ĉi tien, nek informos al iu ajn pri kion mi faris por vi.” La tri Adeptoj kaj Ervik elkore dankis la Jukuhuon. Ili promesis obei ŝian volon ke ili neniam revenu al ŝia dometo, kaj post tio, adiaŭante, ili foriris. ĈAPITRO 20 Glinda la Bona, decidinte provi sian sorĉon je la forlasita submarŝipo por ke ĝi obeu ŝiajn ordonojn, petis sian tutan grupon, inkluzive de la Premloj, foriri de la bordo de la lago al la vico de palmarboj. Ŝi restigis kun si nur la malgrandan Sorĉiston de Oz, kiu estis ŝia studento kaj sciis asisti ŝin en ŝiaj magiaj ritoj. Kiam tiuj du estis solaj apud la surplaĝigita boato, Glinda diris al la Sorĉisto: “Unue mi provos mian magian recepton No 1163, kies celo estas devigi nevivantajn objektojn moviĝi pro mia ordono. Ĉu vi havas skeropitropon kun vi?” “Jes, mi ĉiam kunportas ĝin en mia valizo,” respondis la Sorĉisto. Li malfermis sian nigran valizon de magiiloj kaj elprenis brile poluritan skeropitropon, kiun li transdonis al la Sorĉistino. Glinda ankaŭ kunportis malgrandan vimenaĵan sakon, en kiu estis diversaj iloj por sorĉado, kaj el ĝi ŝi prenis pakon da pulvoro kaj flakoneton da likvaĵo. Ŝi verŝis la likvaĵon en la skeropitropon kaj aldonis la pulvoron. Tuj la skeropitropo komencis sputeti kaj elsendi fajerojn violetkolorajn, kiuj disiris ĉiudirekten. La Sorĉistino tuj paŝis en la mezon de la boato kaj tenis la ilon tiel ke la fajreroj faladis ĉirkaŭ ŝin kaj kovris ĉiun parton de la nigrigita ŝtala boato. Samtempe Glinda mallaŭte kantis strangegan sorĉverson per la sorĉlingvo, kaj ŝia voĉo sonis malalta kaj muzikeca. Post nelonge la violetaj fajreroj ĉesis, kaj tiuj falintaj sur la boaton jam malaperis kaj ne lasis spuron sur ĝia surfaco. La ceremonio estis finita kaj Glinda redonis la skeropitropon al la Sorĉisto, kiu remetis ĝin en sian valizon. “Tio certe sukcesos,” li diris fideme. “Ni provu ĝin,” ŝi respondis. Do ambaŭ eniris la boaton kaj sidiĝis. Parolante per komanda tono la Sorĉistino diris al la boato: “Portu nin trans la lagon, al la kontraŭa bordo.” Tuj la boato malantaŭen ŝovis sin de la sabla plaĝo, turnis sian pruon kaj moviĝis rapide trans la akvon. “Tre bone—vere tre bone!” kriis la Sorĉisto, kiam la boato malrapidiĝis ĉe la bordo kontraŭa al tiu de kiu ili foriris. “Eĉ Ku-i-o, malgraŭ sia sorĉo, ne povus pli bone.” La Sorĉistino nun diris al la boato: “Fermiĝu, subakviĝu kaj portu nin al la pordo de la kelo de la subakvigita insulo—la pordo el kiu vi iris laŭ ordono de Reĝino Ku-i-o.” La boato obeis. Dum ĝi plonĝis en la akvon, la supraj partoj leviĝis de la flankoj kaj kuniĝis super la kapoj de Glinda kaj la Sorĉisto, kiuj tiel fermiĝis en akvimunan ĉambron. Estis kvar vitraj fenestroj en ĉi tiu kovraĵo, unu ambaŭflanke kaj po unu en la antaŭo kaj la malantaŭo, tiel ke la pasaĝeroj povis vidi precize kien ili iras. Moviĝante sub la akvo malpli rapide ol sur la surfaco, la submarŝipo iom post iom proksimiĝis al la insulo kaj haltis kun sia pruo premita kontraŭ la giganta marmora pordo en la kelo sub la Kupolo. Tiu pordo estis strikte fermita kaj estis evidente al kaj Glinda kaj la Sorĉisto ke ĝi ne malfermiĝos por lasi ke la submarŝipo eniru krom se ili, aŭ iu en la kelo de la insulo, diros magian vorton. Sed kiu estis tiu magia vorto? Neniu el ili sciis. “Mi kredas,” diris la Sorĉisto bedaŭrotone, “ke ni tamen ne povos eniri. Krom se via sorĉarto povos trovi la vorton por malfermi la marmoran pordon.” “Verŝajne la vorto estas konata nur de Ku-i-o,” respondis la Sorĉistino. “Eble mi povos trovi ĝin, sed tio necesigos tempon. Ni reiru al niaj kunuloj.” “Estas domaĝe ke ni sukcesis obeigi la boaton sed haltigas nin nura marmora pordo,” grumblis la Sorĉisto. Pro ordono de Glinda la boato leviĝis ĝis ĝi estis samnivela kiel la vitra kupolo kiu kovras la Premlan vilaĝon, kie la Sorĉistino devigis ĝin malrapide ĉirkaŭiri la tutan Grandan Kupolon. Multaj vizaĝoj estis premitaj al la interno de la vitro, fervore rigardante la submarŝipon, kaj unuloke estis Doroteo kaj Ozma, kiuj rapide rekonis Glindan kaj la Sorĉiston tra la vitraj fenestroj de la boato. Glinda vidis ilin ankaŭ, kaj ŝi tenis la boaton proksima al la Kupolo dum la amikoj interŝanĝis salutojn pergeste. Bedaŭrinde iliaj voĉoj ne estis aŭdeblaj tra la Kupolo kaj la akvo kaj la flanko de la boato. La Sorĉisto stebis komprenigi la knabinojn, per gestoj, ke li kaj Glinda venis savi ilin, kaj Ozma kaj Doroteo komprenis tion per la simpla fakto ke la Sorĉistino kaj la Sorĉisto alvenis. La du kaptitaj knabinoj ridetadis kaj estis ekster danĝero, kaj sciante tion Glinda sentis ke ŝi povos uzi kiom da tempo necesos por efektivigi ilian finan saviĝon. Ĉar nenio pli estis farebla ĝuste tiam, Glinda ordonis ke la boato reiru al la bordo, kaj ĝi volonte obeis. Unue ĝi supreniris al la surfaco de la akvo, tie la tegmento apartiĝis kaj falis en la ingojn sur la flankoj de la boato, kaj post tio la magia veturilo rapide atingis la bordon kaj ŝovis sin sur la sablon precize tie kie ĝi antaŭe foriris laŭ ordono de Glinda. Ĉiuj Ozuloj kaj la Premloj tuj kuris al la boato por demandi ĉu ili atingis la insulon kaj ĉu ili vidis Ozman kaj Doroteon. La Sorĉisto informis ilin pri la obstaklo kiun ili renkontis, nome la marmora pordo, kaj ke Glinda nun entreprenos trovi magian rimedon konkeri la pordon. Komprenante ke pluraj tagoj necesos por sukcese atingi la insulon, relevi ĝin kaj liberigi siajn amikojn kaj la Premlan popolon, Glinda nun preparis kampadejon duone inter la bordo de la lago kaj la palmarbo. La sorĉarto de la Sorĉisto aperigis aron da tendoj kaj la sorĉarto de la Sorĉistino plene meblis tiun tendojn per litoj, seĝoj, tabloj, tapiŝoj, lampoj kaj eĉ libroj por pasigi senlaborajn horojn. De ĉiu tendo flirtis la Reĝa Standardo de Oz de la centraj stangoj kaj unu granda tendo, ne nun okupata, havis la propran standardon de Ozma, flirtantan en la vento. Betinjo kaj Trot havis tendon por si, kaj Buton-Brilo kaj Oĵo havis alian. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto paris en unu tendo kaj ankaŭ Joĉjo Kukurbokapo kaj la Vilulo, Kap’tano Vilĉjo kaj Onklo Henriko, Tiktoko kaj Profesoro Ŝancel-Insekto. Glinda havis la plej elegantan tendon, escepte de tiu rezervita por Ozma, kaj la Sorĉisto havis propran tendeton. Kiam estis la horo por manĝi, tabloj ŝarĝitaj per manĝaĵoj magie aperis en la tendoj de la manĝemuloj, kaj tiuj kompletaj aranĝoj komfortigis la savogrupon kiom la propraj hejmoj. Ĝis malfrue en la nokto Glinda sidis en sia tendo studante aron da mistikaj rulaĵoj serĉante vorton kiu malfermos la pordon de la kelo de la insulo kaj lasos ŝin en la Grandan Kupolon. Ŝi ankaŭ faris multajn magiajn eksperimentojn, esperante trovi ion kio helpos ŝin. Sed la mateniĝo trovis la potencan Sorĉistinon ankoraŭ sensukcesa. La arto de Glinda malfermus ĉian ordinaran pordon, vi povas esti certa pri tio, sed necesas memori ke tiu marmora pordo de la insulo estis konstruita kun ordono ke ĝi malfermiĝu nur obee al unusola magia vorto, kaj sekve ĉiu alia magia vorto neniom efikus je ĝi. La magian vorton kiu gardis la pordon verŝajne inventis Ku-i-o, kiu nun jam forgesis ĝin. Sekve la sola maniero sukcese eniri la subakvigitan insulon estis rompi la sorĉon kiu tenis la pordon strikte fermita. Se tio estus farebla ne necesus magio por malfermi ĝin. La sekvan tagon la Sorĉistino kaj la Sorĉisto denove eniris la boaton kaj subakvigis ĝin kaj devigis ĝin iri al la marmora pordo, kiun ili provis diversmaniere malfermi, sed sensukcese. “Ni devos fordoni ĉi tiun provon, mi kredas,” diris Glinda. “La plej facila metodo relevi la insulon estus ke ni povu eniri la Kupolon kaj poste subiri al la kelo kaj vidi kiel Ku-i-o devigis la tutan insulon subakviĝi aŭ releviĝi laŭ ŝia ordono. Kompreneble mi pensis ke la plej facila metodo sukcesi eniri estus ke la boato portu nin en la kelon tra la marmora pordo el kiu trasendis ĝin Ku-i-o. Sed devas ekzisti aliaj rimedoj por eniri la Kupolon kaj reĉeesti kun Ozma kaj Doroteo, kaj tiajn rimedojn ni devos trovi per studado kaj la tiucela uzo de niaj magiaj povoj.” “Ne estos facile,” deklaris la Sorĉisto, “ĉar ni ne forgesu ke Ozma mem konas multegan magion, kaj sendube ŝi jam provis levi la insulon aŭ trovi alian rimedon por eskapi de ĝi kaj malsukcesis.” “Estas vere,” respondis Glinda, “sed la magio de Ozma estas femagio, sed vi estas Sorĉisto kaj mi estas Sorĉistino. Pro tio ni kiel trio disponas pri treege variaj magikapabloj. kaj se ni ĉiuj malsukcesus tio okazus ĉar levas kaj mallevas la insulon magia povo kiun konas neniu el ni. Mia ideo do estas serĉi—per tia magio kian ni posedas—plenumi nian celon alimaniere.” Ili denove ĉirkaŭiris la Kupolon en sia boato kaj denove vidis Ozman kaj Doroteon tra siaj fenestroj kaj interŝanĝis gestojn kun la du enkarcerulinoj. Ozma komprenis ke ŝiaj amikoj faras ĉion eblan por savi ŝin kaj ridetis por kuraĝigi ilian strebon. Doroteo aspektis iom maltrankvila sed klopodis esti egale kuraĝa kiel sia kunulino. Post la reiro de la boato al la kampadejo, kiam Glinda sidiĝis en sia tendo, elpensante diversajn manierojn por savi Ozman kaj Doroteon, la Sorĉisto staris sur la bordo duondorme rigardante la liniojn de la Granda Kupolo kiu videblis sub la klara akvo. Kiam li levis siajn okulojn li vidis grupon de nekonatoj proksimiĝi de la alia bordo de la lago. Tri estis junulinoj dignaspektaj, tre bele vestitaj, kiuj movis sin rimarkinde gracie. Malantaŭe ilin sekvis iom belaspekta juna Premlo. La Sorĉisto tuj vidis ke tiuj homoj eble estas tre gravaj, do li antaŭeniris por renkonti ilin. La tri knabinoj akceptis lin gracie kaj tiu kun la ora hararo diris: “Mi kredas ke vi estas la fama Sorĉisto de Oz, pri kiu mi ofte aŭdis. Ni serĉas la Sorĉistinon Glindan, kaj eble vi povos gvidi nin al ŝi.” “Mi povas kaj faros, tre volonte,” respondis la Sorĉisto. “Sekvu min, mi petas.” La malgrandan Sorĉiston perpleksigis kiuj estas la tri belaj vizitantoj sed li neniel indikis tion, por ne embarasi ilin. Li komprenis ke ili ne volas ke li faru demandojn al ili, do li faris neniun komenton dum la gvidis ilin al la tendo de Glinda. Gracie riverencante la Sorĉisto kondukis la tri vizitantojn antaŭ Glindan la Bonan. ĈAPITRO 21 La Sorĉistino supren­rigardis de sia laboro kiam la tri knabinoj eniris, kaj io rilata al iliaj aspekto kaj sinteno instigis ŝin leviĝi kaj klini sin antaŭ ili plej digne. La trio klinis sin dum momento antaŭ la Granda Sorĉistino kaj poste rektiĝis kaj atendis ŝian parolon. “Kiuj ajn vi estas,” diris Glinda, “mi bonvenigas vin.” “Mi nomiĝas Aŭda,” diris unu. “Mi nomiĝas Aŭra,” diris alia. “Mi nomiĝas Aŭĵa,” diris la tria. Glinda neniam antaŭe aŭdis tiujn nomojn, sed atente rigardante la trion ŝi demandis: “Ĉu vi estas sorĉistinoj aŭ magiistinoj?” “Kelkajn sekretajn artojn ni lernis de la Naturo,” respondis la brunhara knabino modeste, “sed ni ne rangigas nian lerton apud tiun de la Granda Sorĉistino, Glinda la Bona.” “Mi supozas ke vi konscias ke estas kontraŭleĝe fari magion en la Lando Oz sen permeso donita de nia Reganto, Princino Ozma?” “Ne, ni ne konsciis pri tio,” estis la respondo. “Ni aŭdis pri Ozma, kiu estas la destinita Reganto de ĉi tiu tuta felando, sed ŝiaj leĝoj ankoraŭ ne atingis nin.” Glinda studis la tri knabinojn profunde pensante, poste ŝi diris al ili: “Princino Ozma estas jam nun kaptito en la vilaĝo de la Premloj, ĉar la tutan insulon kun ĝia Granda Kupolo subenigis al la fundo de la lago la sorĉarto de Ku-i-o, kiun la Platkapula Ple-diko transformis en stultan cignon. Mi serĉas metodon superi la magion de Ku-i-o kaj relevi la insulon al la surfaco. Ĉu vi povos helpi min fari tion?” La knabinoj interŝanĝis rigardetojn, kaj la blankharulino respondis: “Ni ne scias; sed ni klopodos helpi vin.” “Ŝajnas,” daŭrigis Glinda kontempleme, “ke Ku-i-o akiris la plejparton de sia sorĉarto de la tri Adeptoj de Magio, kiuj iam regis la Platkapulojn. Dum Ku-i-o distris la Adeptojn per bankedo en sia palaco, ŝi kruele perfidis ilin kaj poste transformis ilin en fiŝojn kaj ĵetis ilin en la lagon. “Se mi povus trovi tiujn tri fiŝojn kaj redoni al ili iliajn naturajn formojn—ili eble scius kian magion uzis Ku-i-o por subakvigi la insulon. Mi estis tuj ironta al la bordo por voki tiujn fiŝojn al mi kiam vi alvenis. Do, se vi akompanos min, ni provos trovi ilin.” La knabinoj interŝanĝis ridetojn nun, kaj la orharulino, Aŭda, diris al Glinda: “Ne necesos iri al la lago. Ni estas la tri fiŝoj.” “Ĉu vere!” kriis Glinda. “Do vi estas la tri Adeptoj de Magio, al kiuj redoniĝis la ĝustaj formoj?” “Ni estas la tri Adeptoj,” agnoskis Aŭĵa. “Sekve,” diris Glinda, “mia tasko jam estas duone plenumita. Sed kiu detruis la transformon kiu faris el vi fiŝojn?” “Ni promesis ne diri,” respondis Aŭra; “sed ĉi tiu juna Premlo grandparte respondecis pri nia liberiĝo; li estas kuraĝa kaj lerta, kaj ni ŝuldas al li dankegon.” Glinda rigardis Ervikon, kiu staradis modeste malantaŭ la Adeptoj, ĉap’-en-mane. “Li ricevos taŭgan rekompencon,” ŝi deklaris, “ĉar helpante vin li helpis nin ĉiujn, kaj eble savis sian popolon de eterna enkarcereco en la subakvigita insulo.” La Sorĉistino nun petis siajn gastojn sidigi sin kaj sekvis longa konversacio, en kiu partoprenis la Sorĉisto de Oz. “Ni tre certas,” diris Aŭra, “ke se ni povus eniri la Kupolon ni povus trovi la sekretojn de Ku-i-o, ĉar en sia tuta laboro, post nia fiŝiĝo, ŝi uzis la formulojn kaj sorĉvortojn kaj artojn kiujn ŝi ŝtelis de ni. Ŝi eble aldonis al ili, sed ili estis la fundamento de ĉia laboro ŝia.” “Kiujn rimedojn vi sugestas por ke ni eniru la Kupolon?” demandis Glinda. La tri Adeptoj hezitis respondi, ĉar ili ankoraŭ ne pripensis kio estas farebla por atingi la internon de la Granda Kupolo. Dum ili profunde pensadis, kaj Glinda kaj la Sorĉisto kviete atendis iliajn sugestojn, en la tendon rapidis Trot kaj Betinjo, trenante inter si la Miksĉifonan Knabinon. “Ho, Glinda,” kriis Trot, “Ĉifoneroj elpensis metodon savi Ozman kaj Doroteon kaj ĉiujn Premlojn.” La tri Adeptoj ne povis ne ridi gaje, ĉar ne nur amuzis la kurioza formo de la Miksĉifona Knabino, sed la entuziasma parolo de Trot ŝajnis al ili vere amuza. La Granda Sorĉistino kaj la fama Sorĉisto kaj la tri talentaj Adeptoj de Magio ja ankoraŭ ne sukcesis solvi la gravan problemon de la subakvigita insulo, do estis tre malverŝajne ke miksĉifona knabino plenigita per katuno povus sukcesi. Sed Glinda, ridetante indulge je la seriozaj vizaĝoj turnitaj al ŝi, karesis la kapojn de la infanoj kaj diris: “Ĉifoneroj estas tre lerta. Diru al ni kion ŝi elpensis, karulino.” “Nu,” diris Trot, “Ĉifoneroj diras ke se vi povus sekigi la akvon en la lago la insulo estus sur seka tero kaj ĉiuj povus veni kaj iri kiam ajn ili volas.” Glinda denove ridetis, sed la Sorĉisto diris al la knabinoj: “Se ni sekigus la lagon, kion farus ĉiuj belaj fiŝoj kiuj loĝas en la akvo nun?” “Jadi! Estas vere,” agnoskis Betinjo, senfervorigite; “ni tute ne pensis pri tio, ĉu Trot?” “Ĉu eble vi povus transformi ilin en ranidojn?” demandis Ĉifonuloj, transkapen saltante kaj poste starante per unu kruro. “Vi povus doni al ili treege malgrandan flakon en kiu ili naĝu, kaj ili same feliĉus kiel nun kiam ili estas fiŝoj.” “Tute ne!” respondis la Sorĉisto, severe. “Estas fie transformi vivantojn sen ilia konsento, kaj la lago estas la hejmo de la fiŝoj kaj apartenas al ili.” “Bone,” diris Ĉifonuloj, grimacante je li, “ne gravas al mi.” “Domaĝe,” ĝemis Trot, “ĉar mi kredis ke ni trovis bonegan ideon.” “Tia ĝi estis,” deklaris Glinda, kaj ŝia vizaĝo nun aspektis serioza kaj pensoplena. “Parto de la ideo de la Miksĉifona Knabino povos esti vere valora.” “Mi same opinias,” konsentis la orhara Adepto. “La supro de la Granda Kupolo estas nur ĉirkaŭ metron sub la surfaco de la akvo. Se ni povus malaltigi la nivelon de la lago ĝis la Kupolo estus iom super la akvo, ni povus forpreni iom da vitro kaj mallevi nin en la vilaĝon per ŝnuroj.” “Kaj restus multa akvo en kiu la fiŝoj povus naĝi,” pludiris la blankharulino. “Se ni sukcese relevus la insulon ni povus replenigi la lagon,” sugestis la brunhara Adepto. “Mi kredas,” diris la Sorĉisto, kunfrotante siajn manojn pro ĝojo, “ke la Miksĉifona Knabino montris al ni la vojon al sukceso.” La knabinoj rigardadis scivoleme la tri belajn Adeptojn, demandante al si kiuj ili estas, do Glinda konigis ilin al Trot kaj Betinjo kaj Ĉifoneroj, kaj post tio ŝi forsendis la infanojn por ke ŝi povu pripensi kiel efektivigi la novan ideon. Ne estis eble fari multon tiunokte, do la Sorĉisto preparis alian tendon por la Adeptoj, kaj vespere Glinda okazigis solenan akcepton kaj invitis ĉiujn siajn sekvantojn por ke ili renkontu la novevenintojn. La Adeptojn multe mirigis la eksterordinaraj personoj kiujn ili renkontis, kaj mirigis ke Joĉjo Kukurbokapo kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko vere povas vivi kaj pensi kaj paroli same kiel aliaj homoj. Al ili precipe plaĉis la viglema Miksĉifona Knabino kaj ili amis rigardadi ŝiajn petolagojn. La festo estis tre agrabla, ĉar Glinda disdonis delikatajn manĝaĵojn al la manĝkapabluloj, kaj la Birdotimigilo deklamis kelkajn poemojn, kaj la Malkuraĝa Leono kantis per sia profunda basa voĉo. La sola malfeliĉigaĵo estis la penso ke ilia amata Ozma kaj kara malgranda Doroteo ankoraŭ estas enfermitaj en la Granda Kupolo de la Subakvigita Insulo. ĈAPITRO 22 Tuj post la maten-manĝo, la sekvan tagon, Glinda kaj la Sorĉisto kaj la tri Adeptoj iris al la bordo de la lago kaj faris vicon kun siaj vizaĝoj frontantaj la subakvigitan insulon. La aliaj ĉiuj venis por rigardi ilin, sed staris respektoplene iomete longe malantaŭ ili. Dekstre de la Sorĉistino staris Aŭda kaj Aŭra, kaj maldekstre staris la Sorĉisto kaj Aŭĵa. Kune ili etendis siajn brakojn super la randon de la akvo kaj unuvoĉe la kvino kantis ritman sorĉon. Tiun sorĉkanton ili ripetis kaj reripetis, svingetante siajn brakojn nerapide de flanko al flanko, kaj post kelkaj minutoj la rigardantoj malantaŭ ili rimarkis ke la lago komencas malantaŭeniri for de la bordo. Post nelonge la plej alta parto de la kupolo ekaperis super la akvo. Iom post iom la akvo malaltiĝis, tiel ke la kupolo aspektis leviĝanta. Kiam ĝi estis eble metron super la surfaco Glinda faris signalon ke la laboro estas finita. La nigrigita submarŝipo estis nun tute ekster la akvo, sed Onklo Henriko kaj Kap’tano Vilĉjo sukcesis repuŝi ĝin en la lagon. Glinda, la Sorĉisto, Ervik kaj la Adeptoj eniris la boaton, kunprenante buklon de fortika ŝnuro, kaj pro ordono de la Sorĉistino la boato dividis la akvon cele al la nun videbla parto de la kupolo. “Restas multa akvo en kiu la fiŝoj povas naĝi,” komentis la Sorĉisto dum ili veturis. “Eble ili preferus havi pli da akvo sed mi estas certa ke ili ne sentos ĝenon ĝis ni relevos la insulon kaj povos replenigi la lagon.” La boato milde tuŝis la deklivan vitron de la Kupolo, kaj la Sorĉisto prenis kelkajn ilojn el sia nigra valizo kaj rapide deprenis grandan vitran pecon, tiel farante truon sufiĉe grandan por ke iliaj korpoj trairu. Fortikaj ŝtalaj kadroj subtenis la vitron de la Kupolo, kaj ĉirkaŭ unu el tiuj kadroj la Sorĉisto ligis la finaĵon de ŝnuro. “Mi subiros la unua,” diris li, “ĉar kvankam mi ne estas tiom vigla kiom Kap’tano Vilĉjo mi certas ke mi povos fari tion facile. Ĉu vi certas ke la ŝnuro estas sufiĉe longa por atingi la fundon?” “Tute certas,” respondis la Sorĉistino. Do la Sorĉisto pendigis la ŝnuron kaj grimpis tra la aperturon kaj sublasis sin, manon super mano, kroĉante sin al la ŝnuro per siaj kruroj kaj piedoj. Malsupre en la stratoj de la vilaĝo kungrupiĝis ĉiuj Premloj, viroj, virinoj kaj infanoj, kaj estu certa ke Ozma kaj Doroteo, kun Lordino Aŭreks, estis plenaj de ĝojo sciante ke iliaj amikoj finfine venas por savi ilin. La palaco de la Reĝino, nun loĝata de Ozma, estis precize en la centro de la Kupolo, tiel ke kiam la ŝnuro estis pendigita ĝia fino atingis precize la antaŭon de la enirejo de la palaco. Pluraj Premloj firme tenis la ŝnurfinon por stabiligi ĝin kaj la Sorĉisto atingis la teron sekura. Li ĉirkaŭbrakumis unue Ozman kaj poste Doroteon, dum ĉiuj Premloj hurais kiel eble plej laŭte. La Sorĉisto nun trovis ke la ŝnuro estas sufiĉe longa por kunligi la supron de la Kupolo kaj la teron kiam ĝi estis refaldita, do li ligis seĝon al unu fino de la ŝnuro kaj kriis al Glinda ke ŝi sidu sur la seĝo dum li kaj kelkaj Premloj mallevos ŝin al la pavino. Tiel la Sorĉistino atingis la teron tute komforte kaj la tri Adeptoj kaj Ervik baldaŭ sekvis. La Premloj rapide rekonis la tri Adeptojn de Magio, kiujn ili respektis jam antaŭ ol ilia fia Reĝino perfidis ilin, kaj bonvenigis ilin kiel amikojn. Ĉiujn loĝantojn de la vilaĝo timigis la enkarceriĝo subakva, sed nun ili komprenis ke oni klopodas savi ilin. Glinda, la Sorĉisto kaj la Adeptoj sekvis Ozman kaj Doroteon en la palacon, kaj ili petis ke Lordino Aŭreks kaj Ervik akompanu ilin. Ozma rakontis siajn aventurojn dum ŝi strebis nuligi militadon inter la Platkapuloj kaj la Premloj, kaj Glinda plene rakontis pri la Savekspedicio kaj la renovigo de la tri Adeptoj helpe de Ervik, kaj ili serioze interkonsultadis pri kiel levi la insulon. “Mi provis ĉiun rimedon kiun mi konas,” diris Ozma, “sed Ku-i-o uzis tre malkutiman formon de magio kiun mi ne komprenas. Ŝajne ŝi preparis siajn sorĉaĵojn tiel ke parolata vorto necesas por plenumi la celon, kaj tiujn parolatajn vortojn konas nur ŝi.” “Ni instruis al ŝi tiun metodon,” deklaris Aŭra la Adepto. “Mi ne povas pli, Glinda,” pludiris Ozma, “do mi volas ke vi provu kion povos fari via sorĉado.” “Unue, do” diris Glinda, “ni vizitu la kelon de la insulo, oni informis min ke ĝi estas sub la vilaĝo.” Aro da marmoraj ŝtupoj kondukis de unu el la privataj ĉambroj de Ku-i-o al la kelo, sed kiam la grupo alvenis ĉiuj estis perpleksaj pro kion ili vidas. En la centro de larĝa, malalta ĉambro staris amaso da grandegaj dentradoj, ĉenoj kaj pulioj, ĉiuj interkonektitaj kaj ŝajne formantaj unu gigantan maŝinon; sed ne troviĝis motoro aŭ alia movilo por turni la radojn. “Ĉi tio, mi supozas, estas la ilo por mallevi aŭ levi la insulon,” diris Ozma, “sed la magia vorto kiun oni bezonas por movi la maŝinaron estas nekonata de ni.” La tri Adeptoj zorge ekzamenis la amason da radoj, kaj baldaŭ la orharulino diris: “Ĉi tiuj radoj tute ne regas la insulon. Male, unu grupo estas por malfermi la pordojn de la ĉambretoj kie estas la submarŝipoj, tion montras la ĉenoj kaj pulioj. Ĉiu boato estas en ĉambreto kun du pordoj, unu kondukas en la kelĉambron kie ni estas nun kaj la alia en la lagon. “Kiam Ku-i-o uzis la boaton en kiu ŝi atakis la Platkapulojn, ŝi unue ordonis ke la kelpordo malfermiĝu kaj kun siaj sekvantoj ŝi eniris la boaton kaj fermigis la supron super si. Kiam la kelpordo estis fermita, la ekstera pordo estis malrapide malfermata, enlasante la akvon por ke ĝi plenigu la ĉambron kaj flosigu la boaton, kiu poste foriris de la insulo, restante subakve.” “Sed kiel ŝi povis reveni?” demandis la Sorĉisto. “Nu, la boato eniris la ĉambron plenan de akvo, kaj post la fermiĝo de la ekstera pordo komanda vorto funkciigis pumpilon kiu pumpis la akvon el la ĉambro. Poste la boato malfermiĝis kaj Ku-i-o povis eniri la kelon.” “Mi komprenas,” diris la Sorĉisto. “Ĝi estas lerta ilo, sed ĝi ne funkcias se oni ne konas la magiajn vortojn.” “Alia parto de la aparato,” klarigis la blankhara Adepto, “uziĝas por etendi la ponton de la insulo al la ĉeftero. La ŝtala ponto estas en ĉambro tre simila al tiu en kiu estas la boatoj, kaj per komando de Ku-i-o ĝi etendiĝis artikon post artiko ĝis ĝia fora fino atingis la bordon de la lago. La sama magia komando devigis la ponton reveni al sia antaŭa pozicio. Kompreneble la ponto estas uzebla nur kiam la insulo estas sur la surfaco de la akvo.” “Sed kiel Ku-i-o povis subakvigi la insulon kaj relevi ĝin?” demandis Glinda. Tion la Adeptoj ankoraŭ ne povis klarigi. Ĉar nenio pli estis lernebla per la kelo ili regrimpis la ŝtupojn al la privata ĉambraro de la Reĝino, kaj Ozma gvidis ilin al speciala ĉambro en kiu Ku-i-o gardis siajn magiilojn kaj faris ĉiujn siajn sorĉartojn. ĈAPITRO 23 Multaj interesaĵoj videblis en la Ĉambro de Magio, inter ili estis multo ŝtelita for de la Adeptoj kiam ili transformiĝis en fiŝojn, sed nepre necesis agnoski ke Ku-i-o havis malkutiman geniecon rilate al meĥaniko, kaj uzis sian scion por inventi multajn meĥanikajn aparatojn kiujn ordinaraj sorĉistinoj, sorĉistoj, kaj magiistoj ne povas kompreni. Ili ĉiuj detale inspektis ĉi tiun ĉambron, zorgante ekzameni ĉiun objekton kiun ili trovis. “La insulo,” diris Glinda, “estas apogita sur fundamento el solida marmoro. Kiam ĝi estas subakvigita, kiel nun, la bazo de la insulo estas sur la fundo de la lago. Kio perplekigsas min estas kiel tiom granda pezo estas levebla kaj tenebla sur la surfaco de la akvo, eĉ per magio.” “Mi nun memoras,” respondis Auĵa, “ke unu el la artoj kiujn ni instruis al Ku-i-o estis metodo ekspansiigi kaj malekspansiigi ŝtalon, kaj mi kredas ke tio klarigas kiel la insulo leviĝas kaj malleviĝas. Mi rimarkis en la kelo grandan ŝtalan kolonon kiu trairas la plankon kaj etendiĝas supren al ĉi tiu palaco. Eble ĝia fino estas kaŝita en ĉi tiu ĉambro mem. Se la malsupro de la ŝtala kolono estas firme fiksita en la fundo de la lago, Ku-i-o povus paroli magian vorton kaj tio ekspansiigus la kolonon, kaj tiel levus la tutan insulon al la nivelo de la akvo.” “Mi trovis la finon de la ŝtala kolono. Ĝi estas ĝuste tie,” anoncis la Sorĉisto, indikante unu flankon de la ĉambro kie granda baseno de polurita ŝtalo ŝajne estis metita sur la plankon. Ili ĉiuj ĉirkaŭgrupiĝis kaj Ozma diris: “Jes, mi estas tute certa ke tio estas la supra fino de la kolono kiu subtenas la insulon. Mi rimarkis ĝin kiam mi unue venis ĉi tien. Ĝi estas elĉizita, vidu, kaj io bruliĝis en la baseno, ĉar la fajro lasis spurojn. Mi demandis al mi kio estas sub la granda baseno kaj mi venigis plurajn Premlojn por ke ili provu levi ĝin por mi. Ili estis fortaj viroj, sed tute ne povis movi ĝin.” “Ŝajnas al mi,” diris Aŭda la Adepto, “ke ni trovis la metodon per kiu Ku-i-o levis la insulon. Ŝi bruligis ian magian pulvoron en la baseno, parolis la magian vorton, kaj la kolono etendiĝis kaj levis la insulon.” “Kio estas tio?” demandis Doroteo, kiu serĉadis kun la aliaj kaj nun rimarkis malgrandan kavaĵon en la muro, proksime al kie staris la ŝtala baseno. Dum ŝi parolis Doroteo puŝis dikfingron en la kavaĵeton kaj tuj malgranda tirkesto puŝis sin el la muro. La tri Adeptoj, Glinda kaj la Sorĉisto saltis antaŭen kaj atente rigardis en la tirkeston. Ĝi estis duone plena de griza pulvoro, kies eretoj konstante moviĝadis kvazaŭ ilin movas ia vivaĵo. “Eble ĝi estas ia formo de radiumo,” diris la Sorĉisto. “Ne,” respondis Glinda, “ĝi estas pli mirinda ol eĉ radiumo, ĉar mi rekonas ĝin kiel raran mineralan pulvoron nomatan Gaŭlaŭo de la sorĉistoj. Sed kiel Ku-i-o trovis ĝin kaj kie ŝi akiris ĝin?” “Ne estas dubo,” diris Aŭĵa la Adepto, “ke ĉi tiu estas la magia pulvoro kiun Ku-i-o bruligis en la baseno. Se ni scius la magian vorton, mi estas certa ke ni povus levi la insulon.” “Kiel ni trovu la magian vorton?” demandis Ozma, turnante sin al Glinda dumparole. “Tion ni devas nun serioze pripensi,” respondis la Sorĉistino. Do ili ĉiuj sidiĝis en la Ĉambro de Magio kaj komencis pensi. Estis tiom silente ke post nelonge Doroteo nervoziĝis. La knabineto neniam povis longe silenti, kaj kvankam ŝi riskis malplaĉi al siaj magipovaj amikoj ŝi subite diris: “Nu, Ku-i-o uzis nur tri magiajn vortojn, unu por funkciigi la ponton, kaj unu por elirigi la submarŝipojn tra la truoj, kaj unu por levi kaj mallevi la insulon. Tri vortoj. Kaj la nomo Ku-i-o konsistas el precize tri vortoj. Unu estas ‘Ku’, kaj unu estas ‘i’, kaj unu estas ‘o’.” La Sorĉisto sulkigis sian frunton sed Glinda rigardis miroplene la junan knabinon kaj Ozma kriis: “Bona penso, Doroteo kara! Vi eble solvis nian problemon.” “Mi kredas ke valoras provi,” konsentis Glinda. “Estus tute nature ke Ku-i-o dividus sian nomon en tri magiajn silabojn, kaj la sugesto de Doroteo ŝajnas inspirita.” La tri Adeptoj ankaŭ aprobis la provon sed la brun­harulino diris: “Ni devos atenti ne uzi la malĝustan vorton kaj elsendi la ponton sub la akvon. Ĉefe estas, se la ideo de Doroteo estas korekta, ke ni trafu la unusolan vorton kiu movas la insulon.” “Ni eksperimentu,” proponis la Sorĉisto. En la tirkesto kun la moviĝanta griza pulvoro estis eta ora taso, kiun ili kredis mezurilo. Glinda plenigis tiun tason per la pulvoro kaj zorge ŝutis ĝin en la malprofundan basenon, kiu estis la supro de la granda ŝtala kolono subtenanta la insulon. Poste Aŭra la Adepto flamigis kandeleton kaj tuŝis la pulvoron per ĝi; la pulvoro tuj ardis fajoruĝe kaj dissaltadis en la baseno eksterordinare energie. Dum la pulvoretoj ankoraŭ ruĝe ardis la Sorĉistino klinis sin super ĝin kaj diris per komanda voĉo: “Ku!” Ili atendis senmove por vidi kio okazos. Aŭdiĝis grinca sono kaj zumado de maŝino, sed la insulo eĉ ne milimetreron moviĝis. Doroteo kuris al la fenestro, kiu lasis vidi la vitran flankon de la kupolo. “La boatoj!” ŝi kriis. “La boatoj ’stas liberaj kaj velas subakve.” “Ni faris eraron,” diris la Sorĉisto malĝoje. “Sed ĝi indikas ke ni sekvas la ĝustan vojon,” deklaris Aŭĵa la Adepto. “Nun ni scias ke Ku-i-o uzis la silabojn de sia nomo por la magiaj vortoj.” “Se ‘Ku’ elsendas la boatojn, verŝajne ‘i’ funkciigas la ponton,” sugestis Ozma. “Do eble la lasta parto de la nomo levas la insulon.” “Do ni provu tion,” proponis la Sorĉisto. Li elgratis la cindrojn de la bruligita pulvoro el la baseno kaj Glinda replenigis la oran tason per pulvoro el la tirkesto kaj metis ĝin sur la ŝtalan kolonon. Aŭra bruligis ĝin per sia kandeleto kaj Ozma klinis sin super la basenon kaj murmuris la lante diratan silabon “O-o-o-o!”. Tuj la insulo tremis kaj kun tre stranga muĝa sono ĝi suprenmoviĝis—malrapide, tre malrapide, sed stabile, dum la tuta grupo atendis silente kaj imponate. Estis vere nekredeble, eĉ por personoj lertaj pri la artoj de magio kaj sorĉado, kompreni ke unusola vorto povas levi tiun grandan, multepezan insulon kun ĉi ties giganta vitra kupolo. “Jen, ni estas multe super la akvo nun!” kriis Doroteo de la fenestro, kiam fine la insulo ĉesis moviĝi. “Estas ĉar ni malaltigis la nivelon de la akvo,” klarigis Glinda. Ili povis aŭdi la Premlojn laŭte hurai en la stratoj de la vilaĝo ekkonsciante ke ili estas savitaj. “Venu,” diris Ozma fervore, “ni malsupreniru kaj estu kun la popolo.” “Ankoraŭ ne,” respondis Glinda, kiu havis feliĉan rideton sur sia bela vizaĝo, ĉar ŝi ĝojegis pro la sukceso. “Unue ni etendu la ponton al la ĉeftero, kie niaj amikoj el la Smeralda Urbo atendas.” Ne necesis multa tempo por meti pulvoron en la basenon, bruligi ĝin kaj diri la silabon “I-I!” La rezulto estis ke pordo en la kelo malfermiĝis kaj la ŝtala ponto elmoviĝis, etendis sin artikon post artiko, kaj fine ripozigis sian ekstremon sur la bordon de la lago tuj antaŭ la kampejo. “Nun,” diris Glinda, “ni supreniru kaj akceptu la gratulojn de la Premloj kaj de niaj amikoj el la Savekspedicio.” Trans la akvo, sur la bordo de la lago, la Miksĉifona Knabino gestadis bonvenige. ĈAPITRO 24 Kompreneble ĉiuj partoprenintoj en la ekspedicio de Glinda tuj transiris la ponton, kie ilin elkore bonvenigis la Premloj. Antaŭ la grupego da homoj Princino Ozma paroladis de balkono de la palaco, postulante ke ili rekonu ŝin kiel sian laŭrajtan Reganton kaj promesu obei la leĝojn de la Lando Oz. Siavice ŝi akceptis protekti ilin kontraŭ ĉia estonta damaĝo kaj deklaris ke ne plu regos ilin krueleco kaj mistraktado. Tio multe plaĉis al la Premloj, kaj kiam Ozma diris al ili ke ili rajtas elekti Reĝinon kiu regu ilin, kaj kiu siavice estos regata de Ozma de Oz, ili voĉdonis por Lordino Aŭrekso, kaj tiun saman tagon oni okazigis la ceremonion dum kiu oni kronis la novan Reĝinon kaj Aŭreks instaliĝis kiel estrino de la palaco. Kiel sian Ĉefministron la Reĝino elektis Ervikon, ĉar la tri Adeptoj informis pri liaj saĝeco, fidindeco kaj lerteco, kaj ĉiuj Premloj aprobis lian nomumiĝon. Glinda, la Sorĉisto kaj la Adeptoj staris sur la ponto kaj deklamis sorĉkanton kiu replenigis la lagon per akvo, kaj la Birdotimigilo kaj la Miksĉifona Knabino grimpis al la supro de la Granda Kupolo kaj remetis la fenestrovitraĵon kiu estis elprenita por ke Glinda kaj ŝiaj sekvantoj eniru. Kiam vesperiĝis Ozma ordonis la prepariĝon de granda festeno, al kiu invitiĝis ĉiu Premlo. La vilaĝo estis bele ornamita kaj brile lumigata kaj estis muziko kaj dancado ĝis malfrua horo por festi la liberiĝon de la popolo. Ĉar la Premloj liberiĝis ne nur de la akvo de la lago sed ankaŭ de la krueleco de la antaŭa Reĝino. Dum la uloj el la Smeralda Urbo pretiĝis foriri, la sekvan matenon, Reĝino Aŭreks diris al Ozma: “Nur unu timon mi nun havas por mia popolo, tio estas pro la malamikeco de la terura Ple-diko de la Platkapuloj. Li povos veni ĉi tien iam ajn kaj ĝeni nin, kaj miaj Premloj estas pacemaj kaj nekapablaj batali la sovaĝajn kaj trudemajn Platkapulojn.” “Ne maltrankvilu,” respondis Ozma, komfortige. “Ni intencas halti survoje ĉe la Sorĉita Monto de la Platkapuloj kaj puni la Ple-dikon pro liaj misfaroj.” Tio kontentigis Aŭrekson kaj kiam Ozma kaj ŝiaj sekvantoj transpaŝis la ponton al la bordo, adiaŭinte al siaj amikoj, ĉiuj Premloj hurais kaj skuis siajn ĉapelojn kaj poŝtukojn, kaj la bando ludis kaj la foriro ja estis ceremonio longe memorota. La tri Adeptoj de Magio, kiuj antaŭe regis la Platkapulojn saĝe kaj komplezeme, akompanis Princinon Ozman kaj ŝiajn kunulojn, ĉar ili promesis al Ozma resti sur la monto kaj denove certigi ke oni obeas la leĝojn. Glinda jam informiĝis pri la kuriozaj Platkapuloj kaj ŝi konsultis la Sorĉiston kaj faris planon por pliinteligentigi kaj pliagrabligi ilin. Kiam la grupo atingis la monton Ozma kaj Doroteo montris al ili kiel ĉirkaŭiri la nevideblan muron—konstruitan de la Platkapuloj post la transformiĝo de la Adeptoj—kaj kiel atingi la supren-malsupren-ŝtuparon kiu kondukas al la montosupro. La Ple-diko rigardis la alvenon de la grupo de la rando de la monto kaj timis vidante ke la tri Adeptoj nun rehavas siajn naturajn formojn kaj revenas al sia iama hejmo. Li komprenis ke lia potenco baldaŭ perdiĝos tamen li firme decidis batali ĝisfine. Li kunvokis ĉiujn Platkapulojn kaj armis ilin, kaj diris ke ili arestu ĉiujn venantajn per la ŝtuparo kaj ĵetu ilin trans la randon de la monto al la suba ebenaĵo. Sed kvankam ili timis la Plejsuperan Diktatoron, kiu minacis puni ilin se ili ne obeos liajn ordonojn, tuj kiam ili vidis la tri Adeptojn ili forĵetis siajn armilojn kaj petegis la iamajn Regantojn protekti ilin. La tri Adeptoj certigis la ekscititajn Platkapulojn ke ili ne bezonas timi. Vidante ke lia popolo ribelis la Ple-diko forkuris kaj provis kaŝi sin, sed la Adeptoj trovis lin kaj enkarcerigis lin, kaj forprenis de li ĉiujn liajn ladskatolojn da cerbaĵo. Post tiu facila venkiĝo de la Ple-diko, Glinda informis la Adeptojn pri sia plano, kiun jam aprobis Ozma de Oz, kaj ili ĝoje konsentis pri ĝi. Do dum la sekvaj kelkaj tagoj, la granda Sorĉistino transformis, iomete, ĉiun Platkapulon sur la monto. Prenante ilin unuope, ŝi malfermigis la skatolon da cerbaĵo apartenantan al ĉiu el ili kaj verŝis la enhavon sur la platan kapon, kaj post tio, per siaj sorĉartoj, ŝi kreskigis la kapon por kovri la cerbaĵon—kiel estas por la plej multaj personoj—kaj tiel ili fariĝis egale inteligentaj kaj belaspektaj kiel ĉiuj aliaj loĝantoj de la Lando Oz. Kiam ĉiuj estis tiel traktitaj ne plu ekzistis platkap­ uloj, kaj la Adeptoj decidis renomi sian popolon Montuloj. Unu bona rezulto de la sorĉo de Glinda estis ke nun ne eblis ke iu ŝtelos la cerbon kiun alia persono posedas kaj ĉiu persono havas precize sian laŭrajtan cerbaĵoporcion. Eĉ la Ple-diko ricevis sian cerbaĵoporcion kaj lia plata kapo rondiĝis, kiel la aliaj, sed li devis perdi ĉian kapablon plu misfaradi, kaj pro la konstanta observado de la Adeptoj li devos fariĝi obeema kaj humila. La Oran Porkon, kiu kuradis gruntante en la stratoj, tute sen cerbo, malsorĉis Glinda, kaj kiam ŝi rehavis sian formon de virino ŝi ricevis cerbon kaj rondan kapon. Tiu edzino de la Ple-diko iam estis eĉ pli fia ol sia fia edzo, sed nun ŝi forgesis sian tutan fiecon kaj verŝajne fariĝos bona virino. Farinte ĉi ĉion kontentige, Princino Ozma kaj ŝia grupo adiaŭis la tri Adeptojn kaj foriris cele la Smeraldan Urbon, kontentaj pro siaj interesaj aventuroj. Ili reiris per la vojo laŭ kiu venis Ozma kaj Doroteo, haltante por reakiri la Segĉevalon kaj la Ruĝan Ĉaron kiujn ili estis postlasintaj. “Min feliĉigas ke mi iris vidi tiujn popolojn,” diris Princino Ozma, “ĉar mi ne nur malebligis plian militadon inter ili, sed ili estas liberigitaj el la regado de la Ple-diko kaj Ku-i-o, kaj nun estas feliĉaj lojalaj regatoj de la Lando Oz. Tio pruvas ke estas ĉiam saĝe plenumi onian devon, negrave kiom malagrabla ŝajnas esti tiu devo.”