Ĉapitro 2

Unue Ugabuo

Tri tagojn poste la Granda Armeo de Ugabuo grupiĝis en la placo antaŭ la reĝa palaco. La dek ses oficiroj estis vestitaj per belegaj uniformoj kaj portis akrajn, brilantajn glavojn. La Ordinara Soldato plukis sian pafilon kaj, kvankam ĝi ne estis tre granda armilo, Fajliloj strebis aspekti feroca kaj tiom sukcesis ke ĉiuj liaj komandantaj oficiroj sekrete timis lin.

La virinoj ĉeestis, protestante ke Reĝino Kaj Ceter ne rajtas forpreni iliajn edzojn kaj patrojn; sed Kaj ordonis ke ili silentu, kaj ili neniam ricevis pli malfacilan ordonon.

La Reĝino aperis antaŭ sia Armeo vestite per impona verda uniformo, kovrita per ora brokato. Sur sia kapo ŝi portis verdan soldatoĉapon en kiu estis purpura plumo, kaj ŝi aspektis tiom reĝine kaj digne ke ĉiu en Ugabuo ĝojis ke ŝi foriras -- escepte de la Armeo. La Armeo bedaŭris ke ŝi ne foriras sola.

"Faru vicojn!" ŝi kriis per sia akra voĉo.

Salnje rigardis tra la fenestro de la palaco kaj ridis.

"Mi kredas ke via Armeo povas pli bone kuri ol batali," ŝi komentis.

"Kompreneble," respondis Generalo Bulko, fiere. "Ni ne serĉas konflikton, sciu, nur kaptaĵojn. Ju pli da kaptaĵoj kaj ju malpli da batalado, des pli ni ĝuos nian laboron."

"Rilate al mi," diris Fajliloj, "mi multe preferas militon kaj mortigon. Oni fariĝas heroo nur per konkerado, kaj la rakontolibroj senescepte diras ke oni plej facile konkeras per batalado."

"Precize tiel, mia bravulo!" konsentis Kaj. "Batali signifas konkeri kaj konkeri signifas akiri kaptaĵojn kaj akiri kaptaĵojn signifas fariĝi heroo. Apogate per tia nobla firma decidemo la mondo apartenos al mi! Adiaŭ, Salnje. Kiam ni revenos ni estos riĉaj kaj famaj. Venu, Generaloj, ni marŝu."

Je tio la Generaloj rektigis sin kaj etendis siajn brustojn. Post tio ili svingis siajn brilantajn glavojn laŭ rapidaj cirkloj kaj kriis al la Koloneloj:

"An-taŭ-en Marŝu!"

Post tio la Koloneloj kriis al la Majoroj: "An-taŭ-en Marŝu!" kaj la Majoroj kriis al la Kapitanoj: "An-taŭ-en Marŝu!" kaj la Kapitanoj kriegis al la Ordinara Soldato:

"An-taŭ-en Marŝu!"

Do Fajliloj surŝultrigis sian pafilon kaj komencis marŝi, kaj ĉiuj oficiroj sekvis lin. Reĝino Kaj venis la lasta, ĝuante sian noblan armeon kaj demandante al si kial ŝi ne antaŭ longe decidis konkeri la mondon.

Laŭ tiu ordo la procesio marŝis el Ugabuo tra la mallarĝa vojo kondukanta inter la montoj en la belan Felandon Oz.

Ĉapitro 3: Magio Mistifikas la Marŝantojn