La Smeralda Urbo de Oz

de L. Frank Baum
Ilustrita de John R. Neill
Tradukita de Donald Broadribb


(c) Donald Broadribb, 1997

Bookleaf Publishing
Esperanto-Fako
59B Lukin St
Beverley WA 6304
Aŭstralio

La originala teksto de ĉi tiu verko estis
The Emerald City of Oz
eldonita en Usono en 1910.



Al Ŝia Reĝa Moŝto
CYNTHIA II
de Syracuse,
kaj al ĉiu el la infanoj kies lojala akcepto kuraĝigis min verki la librojn pri Oz ĉi tiu volumo estas ame dediĉita.




EBLE mi devus agnoski sur la titolpaĝo ke ĉi tiu libro estas verkita "De L. Frank Baum kaj liaj korespondantoj," ĉar mi utiligis multajn sugestojn esprimitajn al mi en leteroj de infanoj. Foje mi vere imagis min "aŭtoro de ferakontoj", sed nun mi estas nur redaktoro aŭ persona sekretario por aro da junuletoj kiuj petas ke mi teksu iliajn ideojn en la fadenojn de miaj rakontoj.

Tiuj ideoj ofte estas lertaj. Ili ankaŭ estas logikaj kaj interesaj. Do mi utiligis ilin kiam ajn mi povis trovi oportunon, kaj estas juste ke mi agnosku mian ŝuldon al miaj amiketoj.

Nu, kian imagpovon havas tiuj infanoj! Kelkfoje min vere mirigas iliaj aŭdaco kaj genieco. Nepre ne estos manko de aŭtoroj de ferakontoj dum la estonteco. Miaj legantoj ordonis al mi kion fari pri Doroteo, kaj Onklino Em kaj Onklo Henriko, kaj mi obeis. Ili ankaŭ donis al mi multajn temojn kiujn mi priskribu estonte: sufiĉe, efektive, por okupi min dumlonge. Mi multe fieras pri tiu alianco. La infanoj amas ĉi tiujn rakontojn ĉar la infanoj helpis ilin krei. Miaj legantoj scias kion ili volas kaj komprenas ke mi penas kontentigi ilin. La rezulto estas tre kontentiga al la eldonistoj, al mi, kaj (mi estas tute certa) al la infanoj.

Mi esperas, karuloj, ke pasos longa tempo antaŭ ol ni devos nuligi nian partnerecon.

L. Frank Baum.
Coronado, 1910





Ĉapitro 1: Kiel la Reĝo de la Knomoj Koleriĝis