Ĉapitro 17

La Miriga Flugo de la Gumpo

Kiam la aventurantoj rekuniĝis sur la tegmento ili trovis ke rimarkinde strangan aron da materialoj alportis la diversaj membroj de la grupo. Ŝajne neniu klare konceptis kion oni bezonas, sed ĉiu alportis ion.

La Ŝancel-Insekto prenis el ĝia pozicio super la kamenbreto en la granda kunvenĉambro la kapon de Gumpo, kiun beligis larĝetendaj kornoj; kaj tion, kun multa zorgo kaj eĉ pli multa malfacilo, la insekto portis supren laŭ la ŝtuparo al la tegmento. Tiu Gumpo similis la kapon de alko, sed la nazo kurbiĝis supren petole kaj barbo troviĝis sur ĝia mentono, kvazaŭ de virkapro. Kial la Ŝancel-Insekto elektis tiun objekton li ne povis klarigi, krom diri ke ĝi altiris lian atenton.

Tip, helpate de la Segĉevalo, portis grandan, remburitan sofon al la tegmento. Ĝi estis malnovmoda meblo, kun altaj dorso kaj finaĵoj, kaj ĝi tiom pezis ke eĉ kvankam la plejgranda parto de la pezo kuŝis sur la dorso de la Segĉevalo, la knabo trovis sin senspira kiam finfine la malgracia sofo estis metita sur la tegmenton.

La Kukurbokapo alportis balailon, la unua objekto kiun li trovis. La Birdotimigilo alvenis kun volvaĵo de ŝnuroj kaj ŝnuregoj kiujn li prenis el la korto, kaj dum sia supreniro de la ŝtupoj li tiom implikiĝis en la malstriktaj partoj de la ŝnuregoj ke kaj li kaj lia portaĵo falis kvazaŭ amasaĵo sur la tegmento kaj eĉ eble deruliĝus se Tip ne savus lin.


Ĉiu alportis ion al la tegmento.

La Stana Lignohakisto laste alvenis. Ankaŭ li iris al la korto, kie li forhakis kvar grandajn, larĝajn foliojn de grandega palmo pri kiu fieris ĉiuj loĝantoj de la Smeralda Urbo.

"Mia kara Noĉjo!" kriis la Birdotimigilo, vidante kion faris lia amiko; "vi faris la plej grandan krimon fareblan en la Smeralda Urbo. Se mi ne mismemoras, la puno por persono kiu dehakis foliojn de la reĝa palmo estas sepobla mortiĝo kaj post tio dumviva enkarceriĝo."

"Ne ripareblas nun," respondis la Stana Lignohakisto, ĵetante la grandajn foliojn sur la tegmenton. "Sed eble jen ankoraŭ nova kialo por ke ni eskapu. Nun mi vidu kion vi trovis por mia laboro."

Multajn dubajn rigardojn oni ĵetis sur la amason de diversspecaj materialoj kiuj nun kovris la tegmenton, kaj fine la Birdotimigilo skuis sian kapon kaj komentis: "Nu, se amiko Noĉjo povos fari, el ĉi tiu rubamaso, Aĵon kiu flugos tra la aero kaj portos nin al sendanĝera loko, nu mi agnoskos ke li estas multe pli bona mekanikisto ol mi supozis."

Sed la Stana Lignohakisto unue ne ŝajnis tute certa pri sia kapablo, kaj nur polurinte sian frunton forte per la ŝamledo li decidis entrepreni la laboron.

"Kion oni unue bezonas por la maŝino," diris li, "estas korpo sufiĉe granda por porti la tutan grupon. Ĉi tiu sofo estas la plej granda ajo ĉi tie, kaj eble estos uzebla kiel korpo. Sed, se la maŝino kliniĝos flanken, ni ĉiuj deglitos kaj falos sur la teron."

"Kial ne uzi du sofojn?" demandis Tip. "Troviĝas alia identa al ĉi tiu sur la malsupra etaĝo."

"Tre sencoplena sugesto," kriis la Stana Lignohakisto. "Tuj alportu la alian sofon."

Do Tip kaj la Segĉevalo sukcesis, per multa laboro, porti-tiri la duan sofon al la tegmento; kaj kiam la du sofoj estis kunaj, rando-al-rando, la dorsoj kaj finaĵoj estis protektilo ĉirkaŭ la sidejo.

"Bonege!" kriis la Birdotimigilo. "Ni povos veturi en ĉi tiu komforta nesto tute kontente."

La du sofojn ili nun firme kunligis per ŝnuroj kaj ŝnuregoj, kaj post tio Noĉjo Hakisto fiksis la kapon de la Gumpo al unu finaĵo.

"Per tio ni scios kiu estas la antaŭo de la Aĵo," diris li, ĉar lin multe plaĉis lia ideo. "Kaj vere, se vi ekzamenos kritikeme, la Gumpo tre bone aspektas kiel flugkapo. Tiuj grandaj palmfolioj, por kiuj mi sepoble endanĝerigis mian vivon, devos esti la flugiloj."

"Ĉu ili estas sufiĉe fortikaj?" demandis la knabo.

"Ili estas la plej fortikaj aĵoj troveblaj ĝuste nun," respondis la Stana Lignohakisto; "kaj kvankam ili ne estas proporciaj al la korpo de la Aĵo, ni ja ne rajtas tro kritikemi."

Do li fiksis la palmfoliojn al la sofoj, po du ĉiuflanke.

Diris la Ŝancel-Insekto, multadmire: "La Aĵo nun estas kompleta kaj nur bezonas viviĝi."

"Momenton!" kriis Joĉjo. "Ĉu vi ne uzos mian balailon?"

"Por kio?" demandis la Birdotimigilo.

"Nu, eblos ligi ĝin al la malantaŭo por esti vosto," respondis la Kukurbokapo. "Certe oni ne povus diri ke la Aĵo estas kompleta sen vosto."

"Hmm!" diris la Stana Lignohakisto, "mi ne komprenas la utilon de vosto. Ni ne celas kopii beston, aŭ fiŝon, aŭ birdon. Ni nur volas ke la Aĵo portu nin tra la aero."

"Eble, kiam la Aĵo vivos ĝi povos uzi voston por direkti sin," proponis la Birdotimigilo. "Ĉar se ĝi flugos tra la aero, ĝi ne malsimilos al birdo. Mi rimarkis ke ĉiuj birdoj havas vostojn, ili uzas la voston kiel rudron."

"Bone," respondis Noĉjo, "la balailo uziĝos kiel vosto," kaj li firme fiksis ĝin al la malantaŭa finaĵo de la sofkorpo.

Tip prenis la piproskatolon el sia poŝo. "La Aĵo aspektas tre granda," li diris, dubeme, "kaj mi ne certas ke restas sufiĉa pulvoro por vivigi la tuton. Sed mi ŝutos ĝin kiel eble plej zorge."

"Plej ŝutu sur la flugilojn," diris Noĉjo Hakisto; "ĉar ili devos esti kiel eble plej fortaj."

"Kaj ne forgesu la kapon!" kriis la Ŝancel-Insekto.

"Kaj la voston!" diris Joĉjo Kukurbokapo.

"Silentu," diris Tip, nervoze; "lasu min ĝuste uzi la sorĉaĵon."

Tre zorge li komencis ŝuti la valoregan pulvoron sur la Aĵon. Unue li ŝutis maldikan tavolon sur ĉiun el la kvar flugiloj, poste li ŝutis sur la sofojn, kaj ŝutis iom sur la balailon.

"La kapon! La kapon! Ne, mi petegas, forgesu la kapon!" kriis la Ŝancel-Insekto, ekscitite.

"Restas nur tre malmulta pulvoro," anoncis Tip, rigardante en la skatolon. "Kaj ŝajnas al mi ke estas pli grave vivigi la sofokrurojn ol la kapon."

"Tute ne," decidis la Birdotimigilo. "Ĉio bezonas kapon por direkti sin; kaj ĉar ĉi tiu kreaĵo devos flugi, ne marŝi, ja ne gravos ĉu aŭ ne ĝiaj kruroj vivas."

Do Tip akceptis tiun decidon kaj ŝutis la restantan pulvoron sur la kapon de la Gumpo.

"Nun," diris li, "silentu dum mi diros la sorĉvortojn!"

Aŭdinte maljunan Mombin prononci la magiajn vortojn, kaj ankaŭ sukcese viviginte la Segĉevalon, Tip ne hezitis parolante la tri kabalajn vortojn, el kiu ĉiu vorto akompaniĝis per la stranga mangesto.

Solena kaj impona ceremonio.

Kiam li finis la sorĉdiron, la tuta korpego de la Aĵo tremegis, la Gumpo faris la kriĉan sonon kiun tiaj bestoj kutime faras, kaj la kvar flugiloj komencis furioze supren kaj suben leviĝadi.

Tip sukcesis kapti kamentubon, sen tio li bloviĝus for de la tegmento pro la terura vento farita de la flugiloj. La Birdotimigilo, tre malmultepeza, estis kaptita kaj portita tra la aero de la vento ĝis Tip bonŝance kaptis unu kruron kaj firme tenis lin. La Ŝancel-Insekto kuŝis plata sur la tegmento kaj tiel ne suferis damaĝon, kaj la Stana Lignohakisto, kies peza stano ankris lin firme, ĉirkaŭbrakis Joĉjon Kukurbokapon kaj sukcesis savi lin. La Segĉevalo renversiĝis kaj kuŝis kun la kruroj moviĝantaj senhelpe super li.

Kaj nun, dum ĉiuj baraktis por reĝustigi sin, la Aĵo malrapide leviĝis de la tegmento kaj flugis en la aeron.

"He! Revenu!" kriis Tip, timvoĉe, dum li firmtenis la kamentubon per unu mano kaj la Birdotimigilon per la alia. "Revenu tuj, mi ordonas!"

Tiel pruviĝis tute eksterdube saĝa la sagaco de la Birdotimigilo, pro lia prefero ke viviĝu la kapo de la Aĵo anstataŭ la kruroj. Ĉar la Gumpo, jam alta en la aero, turnis sian kapon kiam Tip kriis sian ordonon kaj iom post iom ĉirkaŭturniĝis ĝis ĝi povis vidi la tegmenton de la palaco.

"Revenu!" rekriegis la knabo.

Kaj la Gumpo obeis, malrapide kaj gracie skuante siajn kvar flugilojn en la aero ĝis la Aĵo denove estis senmova kaj kvieta sur la tegmento.

Ĉapitro 18: En la Nesto de la Monedoj