La Magio de Oz De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856?1919 Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877?1943 Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933? Unue eldonita en la Angla kiel The Magic of Oz de Reilly & Lee, 1919. Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing, 1996. Cxi tiu traduko kopirajta © 1996 Donald Broadribb. Cxi tiu eldono estas korektita versio, julio 2000. Mi Dedicxas cxi tiun Libron al la Infanoj de niaj Soldatoj, la Usonanoj kaj iliaj Aliancanoj, kun nemezureblaj Fiero kaj Amo. L. F. B. AL MIAJ LEGANTOJ Iom kurioze, en la eventoj kiuj okazis dum la pasintaj kelkaj jaroj en nia "granda ekstera mondo", ni povas trovi eventojn tiom mirigajn kaj inspirajn ke mi ne povas esperi egaligi ilin per rakontoj pri la Lando Oz. Tamen, "La Magio de Oz" vere estas pli stranga kaj nekutima ol io ajn kion mi legis aux priauxdis niaflanke de La Granda Sabla Dezerto kiu kasxas de ni La Landon Oz, ecx dum la jxusaj ekscitaj jaroj, do mi esperas ke gxi allogos vian amon je noveco. Longa kaj senkapabliga malsano neebligis al mi respondadon al la multaj bonaj leteroj senditaj al mi -- escepte de kiam oni kunsendis posxtmarkojn -- sed de nun mi esperas povi dece rapide atenti cxiun leteron per kiu miaj legantoj regalos min. Certigante al vi ke mia amo al vi neniam sxanceligxis kaj esperante ke la Oz-Libroj plu plezurigos vin dum mi ankoraux povos verki ilin, mi estas Ame via, L. FRANK BAUM, "Regxa Historiisto de Oz." "OZCOT" cxe HOLLYWOOD en KALIFORNIO 1919 LISTO DE CxAPITROJ Monto Mangxto La Falko Du Malbonuloj Kunkomplotantoj Felicxa Angulo de Oz Naskigxtagaj Donacoj por Ozma La Arbaro de Gugu La Le-Sim-Agoj Minacas La Insulo de la Magia Floro Firme Fiksitaj La Bestoj de la Arbaro de Gugu Kiki Uzas Sian Magion Perdigxas la Nigra Valizo La Sorcxisto Lernas la Magian Vorton La Soleca Anaso La Vitra Kato Trovas la Nigran Valizon Rimarkinda Veturo La Magio de la Sorcxisto Doroteo kaj la Burdoj Problemo por la Simioj La Kolegio de Atletaj Artoj La Naskigxtaga Festo de Ozma La Fonto de Forgeso CxAPITRO 1: MONTO MANGxTO Cxe la orienta bordo de la Lando Oz, en la Lando de la Mangxtuloj, estas granda, alta monteto nomata Monto Mangxto. Unuflanke la malsupro de tiu monteto tusxas la Mortigan Sablan Deserton kiu apartigas la Felandon Oz de la cetero de la mondo, sed aliflanke la monteto tusxas la belan fekundan Landon de la Mangxtuloj. La Mangxtula popolo, tamen, nur staras iom for kaj rigardas Monton Mangxto kaj scias malmulton pri gxi; cxar proksimume trionon de la vojo supren gxiaj flankoj farigxas negrimpeble krutaj, kaj se homoj logxas sur la supro de tiu granda turanta pinto kiu lauxaspekte preskaux atingas la cxielon, la Mangxtuloj ne konscias pri tio. Malgraux tio, homoj ja logxas tie. La supro de Monto Mangxto lauxforme similas pelvon, largxan kaj profundan, kaj en la pelvo estas kampoj kie kreskas grenoj kaj legomoj, kaj oni pasxtas brutojn kaj riveretoj fluas kaj arboj produktas cxiajn ajxojn. Dise trovigxas domoj, kaj en cxiu el ili logxas familio de Altuloj, tiel la homoj nomas sin. La Altuloj malofte malsupreniras la monton, pro la sama kauxzo kiu persvadas la Mangxtulojn ne grimpi gxin: la flankoj estas tro krutaj. En unu el la domoj logxis sagxa maljuna Altulo nomita Bini Aru, kiu iam estis lerta Sorcxisto. Sed Ozma de Oz, kiu regas cxiun en la Lando Oz, dekretis ke neniu praktiku magion en sxia regno escepte de Glinda la Bona kaj la Sorcxisto de Oz, kaj kiam Glinda sendis tiun regxan ordonon al la Altuloj per fortflugila Aglo, maljuna Bini Aru tuj cxesis praktiki magiajn artojn. Li detruis multajn el siaj magiaj pulvoroj kaj magiiloj, kaj post tio li honeste obeis la legxon. Li neniam vidis Ozman, sed li sciis ke sxi estas lia Reganto kaj estas obeenda. Nur unu afero malfelicxigis lin. Li trovis novan kaj sekretan metodon fari transformojn nekonatan de cxiu alia Sorcxisto. Glinda la Bona ne konis gxin, nek la malgranda Sorcxisto de Oz, nek D-ro Pipt nek maljuna Mombi, nek iu alia magipraktikanto. Gxi estis sekreto de Bini Aru. Per gxi, estis ege simple transformi iun ajn en beston, birdon aux fisxon, aux ion alian, kaj retransformi tiun personon, kiam oni scipovas prononci la mistikan vorton: "Pyrzqxgl ". Bini Aru uzis tiun sekreton multfoje, sed ne por kauxzi malbonon aux suferon al aliaj. Kiam li forvagis tre malproksimen de sia hejmo kaj malsatis, li kutimis diri: "Mi volas farigxi bovino -- Pyrzqxgl !" Tuj li farigxis bovino, kaj tiam li mangxis herbon kaj satigis sin. Cxiuj bestoj kaj birdoj scipovas paroli en la Lando Oz, do kiam la bovino ne plu malsatis, gxi diris: "Mi volas ree esti Bini Aru: Pyrzqxgl !" kaj la magia vorto, gxuste prononcite, tuj redonis al li lian naturan formon. Kompreneble, mi ne auxdacus skribi tiun magian vorton tiel klare se mi supozus ke miaj legantoj povos gxuste prononci gxin kaj tiel povos transformi sin kaj aliajn, sed efektive neniu en la tuta mondo, escepte de Bini Aru, iam (gxis la komenco de cxi tiu rakonto) sukcesis prononci "Pyrzqxgl " gxuste, do mi kredas ke estas sendangxere doni gxin al vi. Malgraux tio, versxajne estos plej bone ke, vocxlegante cxi tiun rakonton, vi evitu gxuste prononci "Pyrzqxgl ", kaj tiel vi povos eviti cxian riskon ke la sekreto misagos. Bini Aru, trovinte la sekreton de tuja transformo, kiu ne necesigis ilojn aux pulvorojn aux aliajn kemiajxojn aux herbojn kaj cxiam funkciis perfekte, malvolontis ke tiu mirinda trovajxo estu tute nekonata aux perdita el la tuta homa sciaro. Li decidis ne denove uzi gxin, cxar Ozma malpermesis ke li faru tion, sed li pensis ke Ozma estas knabino kaj iam eble sxangxos sian decidon kaj permesos ke sxiaj regatoj praktiku magion, kaj tiuokaze Bini Aru denove povos transformi sin kaj aliajn lauxvole, -- krom se, kompreneble, li intertempe forgesos la metodon prononci "Pyrzqxgl ". Tre zorge pripensinte la aferon, li decidis skribi la vorton, kaj la metodon prononci gxin, en iu sekreta loko, tiel ke li povos trovi gxin post multaj jaroj, sed kie neniu alia iam povos trovi gxin. Tiu ideo estis lerta, sed kio gxenis la maljunan Sorcxiston estis kiel trovi sekretan lokon. Li vagis tra la tuta Pelvo cxe la supro de Monto Mangxto, sed li trovis neniun lokon kie li povos skribi la sekretan vorton sed kie aliaj versxajne ne akcidente trovos gxin. Do fine li decidis ke gxi devos skribigxi ie en lia propra domo. Bini Aru havis edzinon nomatan Mopsi Aru kiu estis fama pro siaj bongustegaj gajlusacaj tortoj, kaj li havis filon nomatan Kiki Aru kiu tute ne estis fama. Oni sciis pri li ke li estas kolerema kaj malagrabla cxar li ne estas felicxa, kaj ke li ne estas felicxa cxar li volas malsupreniri la monton kaj viziti la grandan suban mondon sed lia patro ne permesas. Tute neniu atentis Kikin Arun, cxar li estis tute malgrava. Unufoje dum cxiu jaro okazis festo sur Monto Mangxto en kiu partoprenis cxiuj Altuloj. Oni okazigis gxin en la centro de la pelvoforma lando, kaj oni dedicxis la tutan tagon al festenoj kaj gajeco. La junuloj dancis kaj kantis; la virinoj kovris la tablojn per placxaj mangxajxoj, kaj la viroj ludis muzikajn instrumentojn kaj rakontis ferakontojn. Kiki Aru kutime partoprenis en tiuj festoj kun siaj gepatroj, kaj tie li sidis pauxte ekster la cirklo kaj rifuzis danci aux kanti aux ecx paroli kun la aliaj junuloj. Do la festo ne plifelicxigis lin pli ol aliaj tagoj, kaj cxifoje li diris al Bini Aru kaj Mopsi Aru ke li ne partoprenos. Li preferas resti cxehejme kaj esti malfelicxa tute sole, li diris, do ili volonte lasis lin. Sed post kiam oni lasis lin sola Kiki decidis eniri la privatan cxambron de sia patro, kvankam li estis malpermesita eniri gxin, por sercxi iujn magiilojn kiujn Bini Aru uzadis kiam li praktikis sorcxadon. Dum li eniris li preskaux stumblis pro unu el la plankotabuloj. Li sercxis cxie sed trovis neniun spuron de la magio de sia patro. Cxio estis detruita. Multe senesperigite, li komencis reelforiri, sed li denove stumbletis pro la sama plankotabulo. Tio pensigis lin. Ekzamenante la tabulon, Kiki trovis ke gxi estis eligita kaj poste reenigita kaj renajlita tiel ke gxi estis iomete pli alta ol la aliaj tabuloj. Sed kial lia patro eligis la tabulon? Cxu li kasxis kelkajn el siaj magiiloj sub la planko? Kiki alportis cxizilon kaj eligis la tabulon, sed li trovis nenion sub gxi. Li estis tuj remetonta la tabulon kiam gxi glitis el lia mano kaj renversigxis, kaj li vidis ion skribitan sur gxia malsupro. La lumo estis iom nebrila, do li portis la tabulon al la fenestro kaj ekzamenis gxin, kaj trovis ke la skribo instruas precize prononci la magian vorton Pyrzqxgl, kiu tuj transformos iun ajn en ion ajn, kaj inversigos la transformon kiam oni ripetos la vorton. Nu, unue Kiki Aru ne komprenis kia mirinda sekreto estas trovita; sed li opiniis ke eble gxi utilos al li do li prenis paperpecon kaj skribis sur gxin ekzaktan kopion de la instrukcioj por prononci Pyrzqxgl . Post tio li faldis la folion kaj metis gxin en sian posxon, kaj remetis la tabulon en la plankon tiamaniere ke neniu suspektus ke gxi estis eligita. Post tio Kiri eniris la gxardenon kaj sidante sub arbo li zorge studis la folion. Li cxiam volis foriri de Monto Mangxto kaj viziti la grandan mondon -- precipe la Landon Oz -- kaj li nun ekpensis ke se li povos transformi sin en birdon, li povos flugi kien ajn li volos kaj reflugi kiam ajn li volos. Tamen, unue necesos parkeri la metodon gxuste prononci la magian vorton, cxar birdo ne kapablus kunporti la folion sur kiu gxi estis skribita, kaj Kiki ne povus regajni sian naturan formon se li forgesus la vorton aux gxian prononcon. Do li longe studis gxin, ripetante gxin centfoje en sia menso gxis li estis certa ke li ne forgesos gxin. Sed por esti duoble certa li metis la folion en stanan skatolon en neglektita parto de la gxardeno kaj kovris la skatolon per malgrandaj sxtonoj. Jam farigxis malfrue en la tago kaj Kiki volis provi sian unuan transformon antaux ol liaj gepatroj revenos de la festo. Do li staris sur la antauxa verando de sia hejmo kaj diris: "Mi volas farigxi granda forta birdo, kia falko -- Pyrzqxgl !" Li prononcis gxin gxuste, do tuj li sentis ke li plene aliformigxis. Li batetis per siaj flugiloj, saltetis al la balustrado kaj diris: "Gra-ak! Gra-ak!" Tiam li ekridis kaj diris, duonvocxe: "Mi supozas ke tia birdo faras tiun kuriozan sonon. Sed nun mi provu miajn flugilojn kaj trovu cxu mi estas suficxe forta por flugi trans la dezerton." Cxar li decidis unuafoje veturi al la lando ekster la Lando Oz. Li sxtelis cxi tiun sekreton de transformo kaj li sciis ke li malobeis la legxojn de Oz pro sia uzo de magio. Eble Glinda aux la Sorcxisto de Oz trovos kaj punos lin, do estos bone tute forresti de Oz. Malrapide Kiki levigxis en la aeron, kaj apogate de siaj largxaj flugiloj li flosis laux graciaj cirkloj super la pelvoforma montosupro. De sia alto li povis vidi, tre for trans la brulantaj sabloj de la Mortiga Deserto, alian landon kiun eble estos plezurige esplori, do li celis tiun direkton, kaj per fortaj, regulaj flugilbatoj li komencis la longan flugon. CxAPITRO 2: LA FALKO Ecx falko devas alte flugi por transiri la Mortigan Deserton, de kiu konstante levigxas venenaj fumoj. Kiki Aru sentis malsanon kaj malfortecon jam antaux ol reatingi bonan teron, cxar li ne povis tute eskapi de la efikoj de la venenoj. Sed la fresxa aero baldaux resanigis lin kaj li surterigxis en granda plata loko nomata Altlando. Tuj preter gxi estas valo nomata Sublando, ambaux landojn regas la Zingibrokuka Viro, Johano Past* [* Cxi tiu nomo en la Angla originalo estas vortludo netradukebla.], kies cxefministro estas Kokideto la Kerubo. La Falko haltis tie nur suficxe longe por ripozi, kaj poste li flugis norden kaj superpasis belan landon nomatan Gajlando, kiun regas bela Vaksa Pupo. Post tie, sekvante la kurban formon de la Deserto, li ekiris norden kaj mallevigxis sur arbosupron en la Regno Nenilando. Kiki nun estis laca, kaj la suno nun komencis subigxi, do li decidis resti tie gxis la mateno. De sia arbosupro li povis vidi proksiman domon, kiu aspektis tre komforta. Viro melkadis bovinon en la korto kaj placxaspekta virino venis al la pordo kaj vokis lin por ke li tagmangxu. Tio estigis demandon en la menso de Kiki pri kiaj estas la mangxajxoj de falkoj. Li sentis sin malsata, sed li ne sciis kion mangxi aux kie akiri mangxajxon. Li ankaux pensis ke lito estus pli komforta dormejo ol la supro de arbo, do li saltetis al la tero kaj diris: "Mi volas refarigxi Kiki Aru -- Pyrzqxgl !" Tuj li reakiris sian naturan formon, kaj irinte al la domo, li frapetis sur la pordon kaj petis iom da tagmangxo. "Kiu vi estas?" demandis la virestro de la domo. "Fremdulo el la Lando Oz," respondis Kiki Aru. "Do vi estas bonvena," diris la viro. Kiki ricevis bonan mangxon kaj bonan liton, kaj li tre bone kondutis, kvankam li rifuzis respondi cxiujn demandojn de la bonaj homoj de Nenilando. Eskapinte de sia hejmo kaj trovinte metodon vidi la mondon, la junulo ne plu estis malfelicxa, do li ne plu estis kolerema kaj malagrabla. La homoj opiniis lin tre respektinda persono kaj donis al li matenmangxon la sekvan matenon, kaj post tio li rekomencis sian veturon sentante plenan kontenton. Marsxinte dum unu aux du horoj tra la bela lando regata de Regxo Burgxon', Kiki Aru decidis ke li pli rapide veturos kaj vidos estante birdo, do li transformis sin en grandan kolombon kaj vizitis la grandan urbon Nenilo kaj vidis la palacon kaj gxardenojn de la Regxo kaj multajn interesajn lokojn. Poste li flugis okcidenten en la Regnon Iks, kaj post tago en la lando de Regxino Ziksi li plu iris okcidenten en la Landon Ev. Cxiun landon vizititan li opiniis multe pli agrabla ol la pelvolando de la Altuloj, kaj li decidis ke kiam li atingos la plej belan landon li eklogxos tie kaj plengxuos sian estontan vivon. En la lando Ev li reprenis sian propran formon, cxar la urboj kaj vilagxoj estis proksimaj unuj al la aliaj kaj li facile promenos de unu al alia. Kiam proksimigxis la vespero li atingis bonan Hotelon kaj petis de la Hotelestro mangxon kaj tranokton. "Jes, se vi povos pagi per mono," diris la viro, "se ne, do vi devos iri aliloken." Tio surprizis Kikin, cxar en la Lando Oz oni tute ne uzas monon, cxiu rajtas preni kion li deziras sen pago. Do li ne havis monon, kaj tial li forturnis sin por trovi gastiganton aliloke. Trarigardante malferman fenestron en la Hotelon, dum li pretermarsxis, li vidis maljunulon kalkulanta grandan amason da oraj pecoj sur tablo, kaj Kiki decidis ke ili estas mono. Unu el ili acxetos por li mangxon kaj litripozon, li pensis, do li transformis sin en pigon kaj, fluginte tra la malferman fenestron, li ekbekis unu el la oraj pecoj kaj elflugis antaux ol la viro povis haltigi lin. Efektive, la prirabita maljunulo estis tute senpova, cxar li ne auxdacis forlasi sian amason da oro por cxasi la pigon, kaj antaux ol li povis meti la oron en sakon kaj la sakon en posxon la rabobirdo estis ne plu videbla kaj estus stulte sercxi gxin. Kiki Aru flugis al grupo de arboj kaj, faliginte la oran pecon al la tero, li reprenis sian naturan formon, kaj poste prenis la moneron kaj metis gxin en sian posxon. "Vi bedauxros pro tio!" kriis malgranda vocxo tuj super lia kapo. Kiki suprenrigardis kaj vidis ke pasero, staranta sur brancxo, rigardas lin. "Bedauxros pro kio?" li demandis. "Ho, mi vidis cxion," asertis la pasero. "Mi vidis vin rigardi la oron tra la fenestro, kaj transformi vin en pigon kaj sxteli de la kompatinda viro, kaj post tio mi vidis vin flugi cxi tien kaj sxangxi la birdon en vian antauxan formon. Tio estas magio, kaj magio estas fia kaj kontrauxlegxa; kaj vi sxtelis monon, kaj tio estas ankoraux pli granda krimo. Vi bedauxros, iam." "Ne gravas al mi," respondis Kiki Aru, sulkante sian frunton. "Cxu vi ne timas esti fia?" demandis la pasero. "Ne, mi ne sciis ke mi agas fie," diris Kiki, "sed se tiel estis, mi gxojas pro tio. Mi malamas bonajn personojn. Mi de cxiam volas esti fia, sed gxis nun mi ne sciis la kielon." "Ha, ha, ha!" ridis iu malantaux li, grandavocxe; "jen la gxusta sento, knabo mia! Agrablas al mi renkonti vin; premu mian manon." La pasero timoplene pepis kaj forflugis. CxAPITRO 3: Du Malbonuloj Kiki turnis sin kaj vidis strangaspektan viron starantan proksime. Li ne staris rekte, cxar li estis lama. Li havis dikan korpon kaj maldikajn krurojn kaj brakojn. Li havis grandan rondan vizagxon kun dika blanka barbo kiu pintigxis sub lia talio, kaj blankan hararon kiu pintigxis sur la supro de lia kapo. Li surportis malhelgrizajn tre striktajn vestojn, kaj liaj posxoj sxvelis kvazaux plenigite per io. "Mi ne sciis ke vi estas tie," diris Kiki. "Mi venis nur post vi," diris la stranga maljunulo. "Kiu vi estas?" demandis Kiki. "Mi nomigxas Rugedo. Mi iam estis la Regxo de la Knomoj; sed oni pelis min el mia lando kaj nun mi estas vaganto." "Kial oni elpelis vin?" demandis la Altula knabo. "Nu, estas modo nuntempe elpeli regxojn. Mi estis suficxe bona Regxo -- laux mi -- sed tiuj acxaj Ozuloj rifuzis lasi min. Do mi devis abdiki." "Kion tio signifas?" "Gxi signifas ke oni elpelis min. Sed ni parolu pri io agrabla. Kiu estas vi kaj el kie vi venis?" "Mi nomigxas Kiki Aru. Iam mi logxis sur Monto Mangxto en la Lando Oz, sed nun mi estas vaganto kia vi." La Regxo de la Knomoj ruze rigardis lin. "Mi auxdis tiun birdon diri ke vi transformis vin en pigon kaj inverse. Cxu tio estas vera?" Kiki hezitis, sed li ne trovis kialon nei la aferon. Kaj li sentis ke agnosko sxajnigos lin pli grava. "Nu -- jes," li diris. "Do vi estas sorcxisto?" "Ne; mi kapblas nur transformadon," li konfesis. "Nu, tamen tio estas tre utila magio," deklaris maljuna Rugedo. "Iam ankaux mi kapablis tre bonan magion, sed miaj malamikoj forprenis gxin de mi. Kien vi nun iras?" "Mi eniros la Hotelon, por mangxo kaj dormo," diris Kiki. "Cxu vi havas suficxan monon por pagi por tio?" demandis la Knomo. "Mi havas unu oran pecon." "Kiun vi sxtelis. Tre bone. Kaj vi gxojas ke vi estas fia. Des pli bone. Vi placxas al mi, junulo, kaj mi eniros kun vi en la Hotelon se vi promesos ne mangxi ovojn tie." "Cxu al vi ne placxas ovoj?" demandis Kiki. "Mi timas ilin; ili estas dangxeraj!" diris Rugedo, iom timtreme. "Bone," konsentis Kiki; "mi ne petos ovojn." "Do venu," diris la Knomo. Kiam ili eniris la Hotelon, la estro sulkigis sian frunton pro Kiki kaj diris: "Mi diris al vi ke mi ne mangxos vin krom se vi pagos." Kiki montris al li la oran pecon. "Kaj vi?" demandis la estro, turninte sin al Rugedo. "Cxu vi havas monon?" "Mi havas ion pli bonan," respondis la maljuna Knomo, kaj preninte sakon el unu el siaj posxoj li versxis el gxi sur la tablon amason da brilantaj gemoj -- diamantoj, rubenoj kaj smeraldoj. La estro estis tre gxentila al la fremduloj post tio. Li donis al ili bonegan mangxon, kaj dum ili mangxis gxin la Altula knabo demandis al sia akompananto: "Kiel vi akiris tiom da juveloj?" "Nu, mi diros al vi," respondis la Knomo. "Kiam tiuj Ozuloj forprenis de mi mian regnon -- nur cxar gxi estis mia regno kaj mi deziris estri gxin laux mia volo -- ili diris ke mi rajtos kunpreni tiom da valoraj sxtonoj kiom mi povos porti. Do mi kudrigis multajn posxojn en miaj vestoj kaj plenigis ilin. Juveloj estas tre utilaj kiam oni veturas; oni povas intersxangxi ilin por kio ajn." "Cxu pli valoraj ol oraj pecoj?" demandis Kiki. "La plej malgranda el cxi tiuj juveloj valoras cent orajn pecojn kian vi sxtelis de la maljunulo." "Ne parolu tiom lauxte," petis Kiki, maltrankvile. "Iu alia eble auxdus kion vi diras." Post la mangxo ili kune promenis, kaj la eksregxo de la Knomoj diris: "Cxu vi konas la Vilulon, kaj la Birdotimigilon, kaj la Stanan Lignohakiston, kaj Doroteon, kaj Ozman, kaj cxiujn aliajn Ozulojn? "Ne," respondis la knabo, "mi neniam estis for de Monto Mangxto antaux ol mi transflugis la Mortigan Deserton antaux nelonge en la formo de falko." "Do vi neniam vidis la Smeraldan Urbon de Oz?" "Neniam." "Nu," diris la Knomo, "mi konis cxiujn Ozulojn, kaj vi povas diveni ke mi ne amas ilin. Dum cxiuj miaj vagadoj mi kontempladis pri kiel vengxi min je ili. Nun, renkontinte vin, mi povas vidi metodon konkeri la Landon Oz kaj mem esti Regxo tie, kaj tio estas pli bona ol esti Regxo de la Knomoj." "Kiel vi povos fari tion?" demandis Kiki Aru, miroplene. "Ne gravas al vi la kielo. Unue, mi faros interkonsenton kun vi. Diru al mi la sekreton kiel fari transformojn kaj mi donos al vi posxon da juveloj, la plej grandaj kaj plej bonaj kiujn mi posedas." "Ne," diris Kiri, kiu komprenis ke partoprenigi alian personon en sia potenco estus dangxere por li. "Mi donos al vi du posxojn da juveloj," diris la Knomo. "Ne," respondis Kiki. "Mi donos al vi cxiun juvelon posedatan de mi." "Ne, ne, ne!" diris Kiki, kiu komencis timi. "Nu," diris la Knomo, fie rigardante la knabon, "Mi informos la Hoteliston ke vi sxtelis tiun oran pecon kaj li enkarcerigos vin." Kiki ridis pro tio. "Antaux ol li povos fari tion," diris li, "mi transformos min en leonon kaj dissxiros lin, aux en urson kaj mangxos lin, aux en musxon kaj forflugos kien li ne povos trovi min." "Cxu vi vere povas fari tiajn mirindajn transformojn?" demandis la maljuna Knomo, rigardante lin scivoleme. "Kompreneble," deklaris Kiki. "Mi povas transformi vin en vergon, rapide kiel fulmo, aux en sxtonon, kaj lasi vin cxi tie apud la vojo." La fiknomo timtremetis, auxdante tion, sed ecx pli li nun sopiris posedi tiun grandan sekreton. Post pauxzo li diris: "Jen kion mi faros. Se vi helpos min konkeri Ozon kaj transformi la Ozulojn, kiuj estas miaj malamikoj, en vergojn aux sxtonojn, dirante al mi vian sekreton, mi konsentos fari vin la Reganto de la tuta Oz, kaj mi estos via Cxefministro kaj certigos ke oni obeos viajn ordonojn." "Mi helpos pri tio," diris Kiki, "sed mi ne diros al vi mian sekreton." La Knomo tiom furiozis pro tiu rifuzo ke li saltadis pro kolerego kaj sxprucbalbutis sufokigxe dumlonge antaux ol povi regi sian pasion. Sed tio tute ne timigis la knabon. Li ridis pro la fia maljuna Knomo, kio ecx pli furiozigis lin. "Ni forgesu la planon," li proponis, kiam Rugedo iom trankviligxis. "Mi ne konas la Ozulojn menciitajn de vi, do ili ne estas miaj malamikoj. Ke ili pelis vin el via regno, nu, jen via afero, ne mia." "Cxu vi ne dezirus esti regxo de tiu belega felando?" demandis Rugedo. "Tion mi ja dezirus," respondis Kiki Aru; "sed vi mem volas esti regxo, kaj ni kverelus pro tio." "Ne," diris la Knomo, klopodante trompi lin. "Post pripenso, mi ne deziras esti Regxo de Oz. Mi ecx ne deziras logxi en tiu lando. Mia unua deziro estas vengxo. Se ni povos konkeri Ozon, mi akiros suficxe da mono por konkeri mian propran Regnon de la Knomoj, kaj mi reiros kaj logxos en miaj subteraj kavernoj, kiuj estas pli hejmecaj ol la supro de la tero. Do jen mia propono: Helpu min konkeri Ozon kaj vengxi min, kaj helpu min forpreni la magion de Glinda kaj la Sorcxisto, kaj mi permesos ke vi estu la Regxo de Oz por cxiam." "Mi pripensos tion," respondis Kiki, kaj li rifuzis diri pli dum tiu vespero. Dum la nokto kiam cxiuj en la Hotelo dormis escepte de li mem, maljuna Rugedo la Knomo levis sin senbrue de sia kusxejo kaj eniris la cxambron de Kiki Aru la Altulo, kaj sercxis cxie la magiilon kiu efektivigis la transformojn. Kompreneble tia magiilo ne ekzistis, kaj kvankam Rugedo trasercxis cxiujn posxojn, li trovis tute nenion magian. Do li reenlitigxis kaj komencis dubi ke Kiki ja povas fari transformojn. La sekvan matenon li diris: "Kien vi intencas veturi hodiaux?" "Mi emas viziti la Regnon de Rozoj," respondis la knabo. "Longa veturo," deklaris la Knomo. "Mi transformos min en birdon," diris Kiki, "do mi povos flugi al la Regno de la Rozoj dum horo." "Do transformu ankaux min en birdon, kaj mi akompanos vin," sugestis Rugedo. "Sed tiuokaze, ni kune flugu al la Lando Oz, por vidi kia gxi aspektas." Kiki pripensis tion. Kvankam la landoj vizititaj estis placxaj, li cxie auxdis ke la Lando Oz estas pli bela kaj pli placxa. Kaj la Lando Oz estis lia propra lando, kaj se ja ekzistis eblo por li farigxi gxia Regxo, li bezonos scii iom pri gxi. Dum Kiki la Altulo pensis, Rugedo la Knomo ankaux pensis. Tiu knabo posedis mirigan povon; kaj kvankam tre simpla kelkmaniere, li estis firme decidinta ne konigi sian sekreton. Tamen, se Rugedo povos konvinki lin transporti la ruzan maljunan Knomon al Oz, kiun li ne povos atingi alimaniere, eble li tiam povos instigi la knabon plenumi lian konsilon kaj partopreni en la plano efektivigi vengxon, kion li jam planis en sia fia koro. "Ekzistas sorcxistoj kaj magiistoj en Oz," komentis Kiki, post iom da tempo. "Eble ili trovos nin, malgraux niaj transformigxoj." "Ne se ni zorge atentos," Rugedo certigis lin. "Ozma havas Magian Bildon per kiu sxi povas vidi kion sxi volas vidi; sed Ozma nenion scios pri nia veturo al Oz, do sxi ne ordonos al sia Magia Bildo montri kie ni estas aux kion ni faras. Glinda la Bona havas Grandan Libron nomatan la Libro de Arkivoj, en kiu magie skribigxas cxio farata de homoj en la Lando Oz, tuj kiam ili faras gxin." "Sekve," diris Kiki, "ne utilus nia provo konkeri la landon, cxar Glinda legus en sia libro cxion faratan de ni, kaj cxar sxia magio estas pli granda ol mia, sxi baldaux cxesigus niajn planojn." "Mi diris 'homoj', cxu ne?" kolere respondis la Knomo. "La libro ne arkivigas kion faras birdoj, aux bestoj. Gxi nur informas pri la agado de homoj. Do, se ni flugos en la landon en birda formo, Glinda nenion scios pri tio." "Du birdoj ne povus konkeri la Landon Oz," asertis la knabo, senestime. "Ne; vi pravas," agnoskis Rugedo, kaj post tio li frotis sian frunton kaj palpadis sian longan pintan barbon kaj pli pensadis. "Ha, nun mi trovis ideon!" li deklaris. "Mi supozas ke vi povas transformi nin en bestojn kaj ne nur birdojn?" "Kompreneble." "Kaj cxu vi povas fari beston el birdo, kaj denove sxangxi tiun beston en birdon, sen neceso ke gxi estu homo inter la transformoj?" "Certe," diris Kiki. "Mi povas transformi min aux aliajn en ion ajn kapablan paroli. Magia vorto estas direnda por efektivigi la transformojn, kaj cxar bestoj kaj birdoj kaj drakoj kaj fisxoj kapablas paroli en Oz, ni povas farigxi iu ajn el ili lauxdezire. Tamen, se mi transformus min en arbon, mi por cxiam restus arbo, cxar tiuoaze mi ne povus paroli la magian vorton por sxangxi la transformon." "Mi komprenas; mi komprenas," diris Rugedo, gestante per sia densa, blanka kapo gxis la pinto de lia hararo flank-al-flanke balancigxis kvazaux pendolo. "Tio akordas kun mia ideo, precize. Nun, auxskultu, kaj mi klarigos al vi mian planon. Ni flugos al Oz kiel birdoj kaj surterigxos en unu el la dikaj arbaroj en la Lando de la Gilikuloj. Tie vi transformos nin en fortegajn bestojn, kaj cxar Glinda ne atentas la agadon de bestoj ni povos agi sen trovigxi." "Sed kiel du bestoj povus starigi armeon por konkeri la potencan popolon de Oz?" demandis Kiki. "Facile. Sed ne armeon de homoj, komprenu. Tio tre rapide trovigxus. Kaj dum ni estos en Oz vi kaj mi neniam reprenos niajn homajn formojn antaux ol konkeri la landon kaj detrui Glindan, kaj Ozman, kaj la Sorcxiston, kaj Doroteon, kaj cxiujn aliajn, tiel ke ni ne bezonos pli timi ilin." "Estas neeble mortigi iun en la Lando Oz," deklaris Kiki. "Ne necesas mortigi la Ozulojn," respondis Rugedo. "Do mi ne komprenas vin," objxetis la knabo. "Kio okazos al la Ozuloj, kaj kian armeon ni povus starigi se ne el homoj?" "Mi diros al vi. La arbaroj de Oz estas plenaj de bestoj. Kelkaj el ili, en la tre distancaj lokoj, estas sovagxaj kaj kruelaj, kaj volonte sekvus estron egale sovagxan. Ili neniam multe gxenis la Ozulojn, cxar neniu estro urgxis ilin, sed ni ordonos ke ili helpu nin konkeri Ozon kaj kiel rekompencon ni transformos cxiujn bestojn en virojn kaj virinojn, kaj ili rajtos logxi en la domoj kaj gxui la multajn bonajxojn, kaj ni transformos cxiujn Ozulojn en diversspecajn bestojn, kaj sendos ilin logxi en la arbaroj kaj gxangaloj. Jen bonega ideo, certe vi agnoskas tion, kaj tiom facila gxi estas ke nenian gxenon ni spertos sukcesigante gxin." "Cxu la bestoj konsentos, vi kredas?" demandis la knabo. "Certe ili konsentos. Ni povos instigi cxiun beston en Oz helpi nin -- escepte de kelkaj malmultaj kiuj logxas en la palaco de Ozma, sed ili ne estas atentindaj." CxAPITRO 4: Kunkomplotantoj Kiki Aru malmulton sciis pri Oz kaj malmulton sciis pri la bestoj logxantaj tie, sed la plano de la maljuna Knomo sxajnis al li tute akceptinda. Li malklare suspektis ke Rugedo intencas superi lin iel, sed li firme decidis zorge atenti sian kunkomplotanton. Dum li kasxgardos la sekretan vorton de la transformoj, Rugedo ne auxdacos damagxi lin, kaj li promesis al si ke tuj post la konkerigxo de Oz li transformos la maljunan Knomon en marmoran statuon kaj restigos lin tiuforma por cxiam. Rugedo, siavice, decidis ke, per atenta rigardado kaj auxskultado, li povos kasxe trovi la sekreton de la knabo, kaj lerninte la magian vorton li transformos Kikin Arun en faskon da lignopartoj kaj bruligos lin kaj tiel eliminos lin. Tiaj cxiam estas fiuloj. Ili ecx ne povas fidi unu la alian. Rugredo kredis trompi Kikin, kaj Kiki kredis trompi Rugedon; do ambaux sentis plezuron. "La vojo trans la Dezerton estas longa," komentis la knabo, "kaj la sabloj estas varmegaj kaj suprensendas venenajn vaporojn. Ni atendu gxis la vespero kaj transflugu dum la nokto kiam estos malpli varmege." La eksregxo de la Knomoj konsentis pri tio, kaj la duo pasigis la ceteron de la tago per diskutado de la planoj. Kiam vesperigxis ili pagis al la hotelisto kaj elmarsxis al malgranda grupo de arboj apude starantaj. "Restu cxi tie dum kelkaj minutoj kaj mi baldaux revenos," diris Kiki, kaj rapide formarsxante li lasis la Knomon staranta en la arbareto. Rugedo demandis al si kien li iris, sed li staris senmove en sia loko gxis, subite, lia formo sxangxigxis al tiu de granda aglo, kaj li faris penetran krion de mirego kaj batis per siaj flugiloj pro ia paniko. Tuj lia agla krio trovis respondon el preter la arbareto, kaj alia aglo, ecx pli granda kaj pli potenca ol la transformita Rugedo, alflugis tra la arboj kaj surterigxis apud li. "Nun ni estas pretaj por la komenco," diris la vocxo de Kiki, venante de la aglo. Rugedo komprenis ke cxifoje li estis superruzita. Li supozis ke Kiki diros la magian vorton dum lia cxeesto, kaj tiel li sciigxos pri kio gxi estas, sed la knabo estis tro ruza. Dum la du agloj levigxis alte en la aeron kaj komencis sian flugon trans la grandan Dezerton kiu apartigas la Landon Oz de la cetero de la mondo, la Knomo diris: "Kiam mi estis Regxo de la Knomoj mi havis magian metodon fari transformojn kiun mi opiniis bona, sed gxi ne estis komparebla kun via sekreta vorto. Mi devis havi certajn ilojn kaj fari gestojn kaj diri multajn mistikajn vortojn antaux ol mi povis transformi iun." "Kio estigxis el viaj magiiloj?" demandis Kiki. "La Ozuloj forprenis cxiujn -- tiu knabinacxo, Doroteo, kaj tiu terura feino, Ozma, la Reganto de Oz -- kiam ili forprenis mian subteran regnon kaj pelis min supren en la malvarman, senkoran mondon." "Kial vi permesis ke ili faru tion?" demandis la knabo. "Nu," diris Rugedo, "mi ne povis malhelpi ilin. "Ili rulis ovojn kontraux min -- ovojn -- ovacxojn! -- kaj se ovo tusxas Knomon, li poreterne ruinigxas." "Cxu ia ajn ovo estas dangxera por Knomo?" "Ia kaj cxia. En la tuta mondo, nur ovon mi timas." CxAPITRO 5: Felicxa Angulo de Oz Ne ekzistas alia lando egale bela kiel la Lando Oz. Neniu alia popolo estas egale felicxa kaj kontenta kaj prospera kiel la popolo de Oz. Ili havas cxion deziratan; ili amas kaj admiras sian belan knabinan Reganton, Ozma de Oz, kaj ili kombinas laboron kaj ludadon tiel juste ke ambaux estas gxuplenaj kaj kontentigaj kaj neniu havas kauxzon plendi. Fojfoje io okazas en Oz kiu gxenas la felicxecon de la popolo dum nelonga tempo, cxar tiom ricxa kaj alloga felando neeviteble enviigas kelkajn egoismajn kaj avidajn eksterulojn, kaj tial certaj misaguloj perfide komplotas konkeri Ozon kaj sklavigi gxian popolon kaj detrui gxian knabinan Reganton, kaj tiel gajni la ricxon de Oz por si. Sed gxis la tempo kiam la kruela kaj ruza Knomo, Rugedo, konspiris kun Kiki Aro, la Altulo, cxiu tia provo malsukcesis. La popolo de Oz suspektis nenian dangxeron. Vivo en la plej agrabla felando de la mondo estis senfina ciklo de gajaj, felicxaj tagoj. En la centro de la Smeralda Urbo de Oz, la cxefurbo de la regno de Ozma, estas vasta kaj bela gxardeno, kiun cxirkauxas muro inkrustita per brilantaj smeraldoj, kaj en la centro de tiu gxardeno staras la Regxa Palaco de Ozma, la plej bela konstruajxo iam konstruita. De cent turoj kaj kupoloj flirtis la standardoj de Oz, kiu inkluzivis la Ozmojn, la Mangxtulojn, la Gilikulojn, la Palpbrumojn kaj la Kvelulojn. La standardo de la Mangxtuloj estas blua, tiu de la Palpbrumoj flava; la standardo de la Gilikuloj estas purpura, kaj tiu de la Kveluloj estas rugxa. La flago de la Smeralda Urbo estas kompreneble verda. La standardo de Ozma mem havas verdan centron, kaj estas dividita en kvar egalajn partojn. Tiuj kvaronoj estas koloritaj blua, purpura, flava kaj rugxa, indikante ke sxi regas cxiujn landojn de la Lando Oz. Tiu felando, tamen, estas tiom granda ke gxia tuto ankoraux ne estas konata de gxia knabina Reganto, kaj oni diras ke en kelkaj malproksimaj partoj de la lando, en arbaroj kaj montaraj fortikajxoj, en kasxitaj valoj kaj densaj gxangaloj, estas homoj kaj bestoj kiuj scias tiom malmulte pri Ozma kiom sxi pri ili. Sed tiuj nekonataj regatoj estas neniel tiom multaj kiom la konataj logxantoj de Oz, kiuj okupas cxiujn landojn proksimajn al la Smeralda Urbo. Efektive, mi estas certa ke post nelonge cxiuj partoj de la felando Oz estos esploritaj kaj iliaj logxantoj konatigxos kun sia Reganto, cxar en la palaco de Ozma estas pluraj amikoj sxiaj kiuj tiom scivolemas ke ili konstante trovas novajn kaj eksterordinarajn lokojn kaj logxantojn. Unu el la plej aktivaj trovantoj de tiuj kasxitaj lokoj en Oz estas malgranda knabino el Kansas nomita Doroteo, kiu estas la plej intima amikino de Ozma kaj logxas en luksaj cxambroj en la Regxa Palaco. Doroteo estas, efektive, Princino de Oz, sed al sxi malplacxas esti nomata princino, kaj cxar sxi estas simpla kaj dolcxa kaj ne pretendas esti io alia ol ordinara knabineto, cxiu nomas sxin simple "Doroteo" kaj sxi estas la plej populara persono, post Ozma, en la tuta Lando Oz. Unu matenon Doroteo transiris la koridoron de la palaco kaj frapis sur la pordon de alia knabino nomita Trot, ankaux gastino kaj amikino de Ozma. Petite eniri, Doroteo trovis ke kun Trot estas amiko, maljuna velisto kun unu ligna kruro kaj unu vianda kruro, kiu sidis apud la malferma fenestro fumante pipon el maizspiko. Tiu velisto nomigxis Kap'tano Vilcxjo, kaj li akompanis Troton al la Lando Oz kaj estis sxia plej malnova kaj plej fidela kamarado kaj amiko. Ankaux Doroteo amis Kap'tanon Vilcxjo, kaj salutinte lin, sxi diris al Trot: "Sciu, la datreveno de la naskigxtago de Ozma okazos venontmonate, kaj mi demandis al mi kion mi povos doni al sxi kiel naskigxtagan donacon. Sxi estas komplezega al ni, kaj certe ni devus memorigi sxian naskigxtagon." "Vi pravas," konsentis Trot. "Ankaux mi demandis al mi kion mi povos doni al Ozma. Estas malfacile decidi, cxar sxi jam havas cxion deziratan, kaj cxar sxi estas feino kaj scias multan magion, sxi povos kontentigi kian ajn volon." "Mi scias," respondis Doroteo, "sed tio ne estas grava. Estas vere ke Ozma nenion bezonas, sed al sxi placxos scii ke ni memoras sxian naskigxtagon. Sed kion ni donu al sxi?" Trot skuis sian kapon senespere. "Mi strebis pensi, sed mi ne povas," sxi deklaris. "Ankaux mi," diris Doroteo. "Mi konas unu aferon kiu placxus al sxi," komentis Kap'tano Vilcxjo, turnante sian rondan vizagxon kun gxia barba frangxo al la du knabinoj kaj firme rigardante ilin per siaj grandaj, palbluaj okuloj largxe malfermitaj. "Kio estas tio, Kap'tano Vilcxjo?" "Sorcxita Floro," diris li. "Gxi estas bela planto kiu staras en ora florpoto kaj produktas cxiajn florojn, unu post alia. Unu minuton gxi produktas belajn rozburgxon-ojn kaj florojn, poste tulipon, kaj poste kriz -- kriz -- " " -- antemon," diris Doroteo, helpante lin. "Tiel; kaj sekvas dalio, kaj poste dafodilo, kaj cxiaj aliaj floroj. Tuj kiam unu malfresxigxas, alia venas, alispeca, kaj la parfumo de ili estas ege bonodora, kaj ili plu floradas nokte kaj tage, jaron post jaro." "Mirinde!" krietis Doroteo. "Certe gxi placxus al Ozma." "Sed kie estas la Magia Floro, kaj kiel ni akiros gxin?" demandis Trot. "Ne scias, 'cize," malrapide respondis Kap'tano Vilcxjo. "La Vitra Kato parolis al mi pri gxi nur hieraux, kaj diris ke gxi 'stas en iu soleca loko nor'iente* [* Nordoriente. (Velista jxargono)] de cxi tie. La Vitra Kato trairas la tutan Ozon, sciu, kaj la besteto vidas multon kion vidas neniu alia." "Vi pravas," diris Doroteo, penseme. "Nordoriente de cxi tie devas esti en la Mangxtula Lando, kaj eble tre malproksime, do ni petu la Vitran Katon informi nin pri kiel atingi la Magian Floron." Do la du knabinoj, sekvate de Kap'tano Vilcxjo kiu lamiris sur sia ligna kruro, eliris en la gxardenon, kaj post iom longa sercxo ili trovis la Vitran Katon volvigxinta en la sunbrilo apud arbusto, profunde dormanta. La Vitra Kato estas unu el la plej kuriozaj bestoj en la tuta Oz. Gxin faris fama magiisto nomita D-ro Pipt antaux ol Ozma malpermesis ke sxiaj regatoj magie agu. D-ro Pipt faris la Vitran Katon por ke gxi kaptu musojn, sed la Kato rifuzis kapti musojn kaj oni konsideris gxin pli kurioza ol utila. Tiu eksterordinara kato konsistis sole el vitro kaj estis klara kaj travidebla tiel ke oni povis travidi gxin tiel facile kiel fenestron. Tamen en la supro de gxia kapo estis aro da delikataj palrugxaj pilketoj kiuj similis juvelojn sed devis servi kiel cerbo. Gxi havis koron el sangerugxa rubeno. La okuloj konsistis el du grandaj smeraldoj. Sed, aparte de tiuj koloroj, la cetero de la besto estis el klara vitro, kaj gxi havis sxpinvitran voston kiu estis vere bela. "He, vekigxu," diris Kap'tano Vilcxjo. "Ni volas paroli kun vi." Malrapide la Vitra Kato surpiedigxis, oscedis kaj poste rigardis la trion starantan antaux gxi. "Kial vi auxdacas gxeni min?" gxi demandis per iritigxema vocxo. "Hontu!" "Forgesu tion," respondis la Velisto. "Cxu vi memoras ke vi parolis al mi hieraux pri Magia Floro en Ora Poto?" "Cxu vi kredas min stulta? Rigardu mian cerbon -- vi povas vidi gxin funkcii. Kompreneble mi memoras!" diris la kato. "Nu, kie ni povos trovi gxin?" "Vi ne povos. Krome, tio tute ne rilatas al mi. Foriru kaj lasu min dormi," konsilis la Vitra Kato. "Atentu," diris Doroteo; "ni volas la Magian Floron por doni gxin al Ozma dum sxia naskigxtago. Vi deziras komplezi al Ozma, cxu ne?" "Mi ne estas certa," respondis la besto. "Kial mi volus komplezi iun ajn?" "Vi havas koron, cxar mi povas vidi gxin en vi," diris Trot. "Jes; gxi estas bela koro, kaj mi amas gxin," diris la Kato, tordante sin por rigardi sian propran korpon. "Sed gxi konsistas el rubeno, kaj estas malmola kiel najloj." "Cxu vi neniel utilas?" demandis Trot. "Jes, mi estas belaspekta, kaj oni ne povas diri tion pri vi," kolere respondis la besto. Trot ridis pro tio, kaj Doroto, kiu suficxe bone komprenis la Vitran Katon, diris trankvilige: "Jes, vi vere estas bela, kaj se vi povos diri al Kap'tano Vilcxjo kie trovi la Magian Floron, cxiuj homoj en Oz lauxdos vian lertecon. La Floro apartenos al Ozma, sed cxiu scios ke la Vitra Kato trovis gxin." Tia lauxdo placxis al la kristala besto. "Nu," gxi diris, dum la palrugxa cerbo videble funkciis, "mi trovis la Magian Floron en la tre fora nordo de la Mangxtula Lando kie malmultaj personoj logxas nek iras tien. Rivero tie fluas tra arbaro, kaj en la mezo de la rivero en la mezo de la arbaro estas malgranda insulo sur kiu staras la ora poto en kiu kreskas la Magia Floro." "Kiel vi atingis la insulon?" demandis Doroteo. "Vitraj katoj ne kapablas nagxi." "Ne, sed mi ne timas akvon," estis la respondo. "Mi nur tramarsxis la riveron sur gxia fundo." "Subakve?" kriis Trot. La Kato malestime rigardis sxin. "Cxu mi povus marsxi super la akvo sur la fundo de la rivero? Se vi estus travidebla, cxiu ajn povus vidi ke via cerbo ne funkcias. Sed mi estas certa ke vi solaj neniam povus trovi la lokon. Gxi estas de cxiam kasxita for de la Ozuloj." "Sed vi, kun via bonega palrugxa cerbo, povus retrovi gxin, mi s'pozas," komentis Doroteo. "Jes, kaj se vi volas tiun Magian Floron por Ozma, mi akompanos vin kaj montros al vi la vojon." "Vi komplezegas!" deklaris Doroteo. "Trot kaj Kap'tano Vilcxjo iros kun vi, cxar tio devos esti ilia naskigxtaga donaco al Ozma. Dum vi estos for mi devos trovi ion alian donotan al sxi." "Bone. Venu, do, Kap'tano," diris la Vitra Kato, komencante formovigxi. "Atendu minuton," petis Trot. "Kiom longe ni forestos?" "Ho, eble semajnon." "Do mi metos kelkajn kunprenotajxojn en korbon," diris la knabino, kaj sxi kuris en la palacon por fari preparojn por la veturo. CxAPITRO 6: NASKIGxTAGAJ DONACOJ POR OZMA Kiam Kap'tano Vilcxjo kaj Trot kaj la Vitra Kato komencis iri al la kasxita insulo en la malproksima rivero por akiri la Magian Floron, Doroteo denove demandis al si kion sxi povos doni al Ozma por sxia naskigx- tago. Sxi renkontis la Miks-cxifonan Knabinon kaj diris: "Kion vi donos al Ozma kiel naskigxtagan donacon?" "Mi verkis kanton por sxi," respondis la stranga Mikscxifona Knabino, kiu kutime nomigxis "Cxifoneroj", kaj kiu, kvankam plenigita per kotono, havis suficxan kvanton da miksitaj cerbajxoj. "Gxi estas bonega kanto kaj la refreno estas cxi tio: "Mi frenezas; Vi florpezas; Ozma kara; Mi demencas; Vi kontentas; Ozma kara; Mi 'stas cxifa gaja tika; Vi 'stas dolcxa bela sxika; Festu cxiam tre felicxe, Ozma kara!" "Cxu vi amas gxin, Doroteo?" demandis la Mikscxifona Knabino. "Cxu gxi estas bona poezio, Cxifoneroj?" demandis Doroteo, duboplene. "Egale bona kiel cxiu ordinara kanto," estis la respondo. "Mi ankaux donis al gxi bonegan titolon. Mi nomos la kanton: 'Kiam Ozma Festas Naskigxtagon, Cxiu Nepre Gajas, cxar Sxi ne Kulpas pri la Fakto ke Sxi Naskigxis.'" "Tiu titolo estas tre longa, Cxifoneroj," diris Doroteo. "Pro tio gxi estas moda," respondis la Mikscxifona Knabino, transkapen saltante kaj ekstarante sur unu plenigita piedo. "Nuntempe la titoloj estas ofte pli longaj ol la kantoj." Doroteo foriris de sxi kaj marsxis malrapide cele la palacon, kie sxi renkontis la Stanan Lignohakiston kiu tiumomente supreniradis la antauxsxtupojn. "Kion vi donos al Ozma por sxia naskigxtago?" sxi demandis. "Tio estas sekreto, sed mi diros al vi," respondis la Stana Lignohakisto, kiu estis Imperiestro de la Palpbrumoj. "Mi ordonis al mia popolo pretigi por Ozma belan zonon inkrustitan per belaj stanaj buletoj. Cxiun stanan buleton cxirkauxos smeraldoj, nur por plej bele vidigi gxin. La agrafo estos el pura stano! Bonega, cxu ne?" "Tute certe gxi placxos al sxi," diris Doroteo. "Cxu vi scias kion mi povos doni al sxi?" "Mi tute ne scias, Doroteo. Mi bezonis tri monatojn por elpensi mian propran donacon por Ozma." La knabino marsxis penseme cxirkauxe al la malantauxo de la palaco, kaj baldaux sxi atingis la faman Birdotimigilon de Oz, kies krurojn plenigadis du el la palacaj servistoj per fresxa pajlo. "Kion vi donos al Ozma por sxia naskigxtago?" demandis Doroteo. "Mi volas surprizi sxin," respondis la Birdotimigilo. "Mi ne diros," promesis Doroteo. "Nu, mi pretigas paron da pajlaj pantofloj por sxi -- tute el pajlo, sciu, kaj tre artisme plektitaj. Ozma de cxiam admiras mian pajlan plenigajxon, do mi estas certa ke al sxi placxos tiuj belaj pajlaj pantofloj." "Al Ozma placxos kio ajn donita de sxiaj amantaj amikoj," diris la knabino. "Kio gxenas min, Birdotimigilo, estas kion doni al Ozma kion sxi ne jam havas." "Tio gxenis ankaux min, gxis mi ekpensis pri la pantofloj," diris la Birdotimigilo. "Vi devos pensi, Doroteo; jen la sola metodo akiri bonan ideon. Se mi ne havus tiel bonegan cerbon, mi tute ne elpensus tiujn pajlajn piedornamajxojn." Doroteo foriris de li kaj iris al sia cxambro, kie sxi sidigxis kaj klopodegis pensi. Palrugxa Katido estis volvigxinta sur la fenestrobreto kaj Doroteo demandis al sxi: "Kion mi povos doni al Ozma kiel sxian naskigxtagan donacon?" "Ho, donu al sxi iom da lakto," respondis la Palrugxa Katido; "mi konas nenion pli placxan." Malgranda vila nigra hundo kauxris cxe la piedoj de Doroteo kaj nun rigardis sxin per inteligentaj okuloj. "Diru al mi Toto," diris la knabino; "kio plej placxus al Ozma kiel naskigxtaga donaco?" La nigra hundeto svingis sian voston. "Via amo," diris li. "Ozma volas amon, pleje." "Sed mi jam amas sxin, Toto!" "Do diru al sxi ke vi amas sxin duoble pli ol iam antauxe." "Tio ne estus vera," objxetis Doroteo, "cxar mi de cxiam amas sxin kiel eble plej multe, kaj, vere, Toto, mi volas doni al Ozma ian donacon, cxar cxiu alia donos al sxi donacon." "Mi pripensu," diris Toto. "Kial ne doni al sxi tiun senutilan Palrugxan Katidon?" "Ne, Toto; tio ne tauxgus." "Do ses kisojn." "Ne; tio ne estas donaco." "Nu, mi supozas ke vi devos elpensi por vi mem, Doroteo," diris la hundeto. "Laux mia opinio vi estas pli postulema ol Ozma." Doroteo decidis ke se iu povos helpi sxin, tiu estos Glinda la Bona, la mirinda Sorcxistino de Oz kiu estis fidela regato kaj amiko de Ozma. Sed la kastelo de Glinda estis en la Kvelula Lando kaj tre malproksime de la Smeralda Urbo. Do la knabineto iris al Ozma kaj petis permeson uzi la Lignan Segcxevalon kaj la regxan Rugxan Cxaregon por viziti Glindan, kaj la knabina Reganto kisis Princinon Doroteon kaj gracie donis permeson. La Ligna Segcxevalo estis unu el la plej rimarkindaj bestoj en Oz. Gxia korpo estis malgranda sxtipo kaj gxiaj kruroj estis arbobrancxoj fiksitaj en gxian korpon. Gxia okuloj estis tuberoj, gxia busxo estis segita en la finajxo de sxtipo kaj gxiaj oreloj estis du ligneroj. Malgranda brancxo estis lasita cxe la malantauxo de la sxtipo por esti vosto. Ozma mem, dum unu el siaj fruaj aventuroj, vivigis tiun lignan cxevalon, do sxi multe amis la strangan beston kaj kovrigis la malsuprojn de gxiaj lignaj kruroj per oro por ke ili ne trivigxu. La Segcxevalo estis rapida kaj volonta veturisto, kaj kvankam gxi povis paroli se necesis, gxi malofte parolis krom se oni unue alparolis gxin. Kiam la Segcxevalo estis jungita al la Rugxa Cxarego ne necesis uzi bridon por gvidi lin cxar nur necesis diri al li kien iri. Doroteo nun diris al li ke li iru al la Kastelo de Glinda kaj la Segcxevalo portis sxin tien mirige rapide. "Glinda," diris Doroteo, kiam sxin salutis la Sorcxistino, kiu estis alta kaj impona, kun beletaj dignaj vizagxtrajtoj kaj vestita per belega kaj bonege tajlorita robo, "kion vi donos al Ozma kiel naskigxtagan donacon?" La Sorcxistino ridetis kaj respondis:"Venu en mian korteton kaj mi montros al vi."Do ili eniris lokon kiu estis cxirkauxita de la aloj de a granda kastelo sed ne havis tegmenton, kaj estis plena de floroj kaj fontoj kaj elegantaj statuoj kaj multaj sofoj kaj segxoj el polurita marmoro aux ora filigrano. Tie estis kunvenintaj kvindek belaj junulinoj, servistinoj de Glinda, kiujn sxi selektis el cxiuj partoj de la Lando Oz pro ilia sprito kaj beleco kaj dolcxa humoro. Estis granda honoro farigxi servistino de Glinda. Kiam Doroteo sekvis la Sorcxistinon en tiu placxegan korteton cxiuj kvindek knabinoj estis okupataj per teksado, kaj iliaj navetoj estis plenaj de brilanta verda sxpinita vitro kian neniam antauxe vidis la knabineto. "Kio gxi estas, Glinda?" sxi demandis. "Unu el miaj lastatempaj eltrovoj," klarigis la Sorcxistino. "Mi trovis metodon fari fadenojn el smeraldoj, unue oni moligas la sxtonojn kaj poste oni sxpinas ilin en longajn silkecajn fadenojn. Per tiuj smeraldaj fadenoj ni teksas sxtofon por fari por Ozma belegan kortegan robon por sxia naskigxtago. Rimarku ke la fadenoj gardas la belan scintilon kaj helecon de la smeraldoj el kiuj ili konsistas, sekve la nova robo de Ozma estos la plej bela kiun iam vidis la mondo, tute tauxga por nia bela Reganto de la Felando Oz." La okuloj de Doroteo estis preskaux blindigitaj de la brilo de la smeralda sxtofo, da kio la knabinoj jam teksis iom. "Mi neniam vidis ion tiel belan!" sxi diris gxemante. "Sed diru al mi, Glinda, kion mi povos doni al nia bela Ozma por sxia naskigxtago?" La bona Sorcxistino pripensis tiun demandon longe antaux ol respondi. Fine sxi diris: "Kompreneble estos granda festeno en la Regxa Palaco dum la naskigxtago de Ozma, kaj cxiuj niaj amikoj cxeestos. Do mi sugestas ke vi faru belan grandan naskigxtagan kukon por Ozma, kaj cxirkauxigu gxin per kandeloj." "Ho, cxu nur kukon!" krietis Doroteo, senentuziasme. "Nenio estas pli agrabla por naskigxtago," diris la Sorcxistino. "Kiom da kandeloj estu sur la kuko?" demandis la knabino. "Nur vico da ili," respondis Glinda, "cxar neniu scias kiom agxa estas Ozma, kvankam sxi aspektas al ni nur juna knabino -- fresxa kaj bela kvazaux nur kelkajn jarojn vivinte." "Kuko ne sxajnas inda donaco," Doroteo asertis. "Gxi estu surprizkuko," sugestis la Sorcxistino. "Cxu vi memoras la kvar kaj dudek merlojn bakitajn en torto?* [* La "24 merloj bakitaj en torto" aludas al familiara rimajxo por junaj infanoj, en la verko Patrino Anserino. ] Nu, ne necesos uzi vivantajn merlojn en via kuko, sed vi povus havi alispecan surprizon." "Kian?" demandis Doroteo, fervore. "Se mi proponus, ne temus pri via donaco al Ozma, sed pri mia," respondis la Sorcxistino, ridetante. "Pripensu, kara, kaj mi estas certa ke vi povos estigi surprizon kiu multe kontribuos al la gxojo kaj gajeco de la naskigxtaga bankedo de Ozma." Doroteo dankis sian amikinon kaj eniris la Rugxan Cxaregon kaj petis la Segcxevalon reporti sxin hejmen al la palaco en la Smeralda Urbo. Survoje sxi serioze pripensis fari surprizan naskigx-tagan kukon kaj fine decidis kion fari. Atinginte sian hejmon sxi tuj iris al la Sorcxisto de Oz, kiu logxis en cxambro preparita por li en unu el la altaj turoj de la palaco, kie li studis magion por povi fari sorcxojn laux ordono de Ozma por la bono de sxiaj regatoj. La Sorcxisto kaj Doroteo estis firmaj amikoj kaj kune ili gxuis multajn strangajn aventurojn. Li estis malgranda viro kun kalva kapo kaj akraj okuloj kaj ronda gaja vizagxo, kaj cxar li estis nek malhumila nek aroganta li farigxis multe amata de la popolo de Oz. "Sorcxisto," diris Doroteo, "mi volas ke vi helpu min prepari donacon por la naskigxtago de Ozma." "Volonte mi komplezos vin kaj Ozman," li respondis. "Kion vi planas, Doroteo?" "Mi preparos grandegan kukon, kun sukerajxa kovrajxo kaj kandeloj kaj cxio tia, sciu." "Tre bone," diris la Sorcxisto. "En la centro de tiu kuko mi lasos kavan spacon, kiun kovros nur tegmento el la sukerajxo," dauxrigis la knabino. "Tre bone," ripetis la Sorcxisto, konsente gestante per sia kalva kapo. "En tiu kava loko," diris Doroteo, "mi volas kasxi aron da simioj proksimume ok centimetrojn altaj, kaj kiam la kuko estos metita sur la bankedotablon, mi volas ke la simioj trarompu la sukerajxon kaj dancadu sur la tablotuko. Poste, mi volas ke cxiu simio trancxu pecon da kuko kaj donu gxin al gasto." "Jadi!" kriis la malgranda Sorcxisto, dum li gaje ridis. "Cxu nur tion vi volas, Doroteo?" "Preskaux," diris sxi. "Cxu vi povas proponi kion alian povus la simietoj ankaux fari?" "Ne gxuste nun," li respondis. "Sed kie vi akiros tiajn etajn simiojn?" "Pri tio vi helpos min," diris Doroteo. "En kelkaj el tiuj sovagxaj arbaroj en la Gilikula Lando estas multegaj simioj." "Grandaj simioj," diris la Sorcxisto. "Nu, vi kaj mi iros tien, kaj ni akiros kelkajn el la grandaj simioj, kaj vi malgrandigos ilin -- gxis ok centimetroj da alteco -- per via magio, kaj ni metos la simietojn en korbon kaj portos ilin hejmen kun ni. Post tio vi trejnos ilin danci -- cxisupre en via cxambro, kie neniu vidos ilin -- kaj dum la naskigxtago de Ozma ni metos ilin en la kukon kaj ili scios jam precize kion fari." La Sorcxisto rigardis Doroteon kun aproba admiro, kaj denove ridis afable. "Vere lerta ideo, kara, kaj mi tute ne scias kial ni ne povos tion fari, precize kiel vi diris, se ni povos instigi la sovagxajn simiojn konsenti." "Cxu vi opinias ke ili objxetos?" demandis la knabino. "Jes; sed eble ni povos persvadi ilin. Iuokaze, valoros provi, kaj mi helpos vin se vi akceptos ke tiu Surprizkuko estu donaco por Ozma de kaj vi kaj mi. Mi demandadis al mi kion mi povus doni al Ozma, kaj cxar mi devos trejni la simiojn kaj ankaux malgrandigi ilin, mi opinias ke vi devus partnerigi min." "Kompreneble," diris Doroteo, "volonte mi akceptas." "Do, ni interakordas," deklaris la Sorcxiosto. "Tamen ni devos tuj iri sercxi tiujn simiojn, cxar tempo necesos por trejni la simiojn kaj ni devos longe veturi al la Gilikulaj arbaroj kie ili logxas." "Mi jam pretas," konsentis Doroteo. "Cxu ni petu al Ozma ke sxi permesu ke ni uzu la Segcxevalon?" La Sorcxisto ne tuj respondis. Li bezonis iom da tempo por pripensi tiun sugeston. "Ne," li fine respondis, "la Rugxa Cxarego ne povus trairi la densajn arbarojn kaj estos iom da dangxero por ni pro iro tra la sovagxejoj por sercxi simiojn. Do mi proponas ke ni kunprenu la Malkuragxan Leonon kaj la Malsatan Tigron. Ni povos rajdi iliajn dorsojn egalefacile kiel la Rugxan Cxaregon, kaj se estos dangxero por ni pro aliaj bestoj, tiuj du amikaj cxampionoj protektos nin." "Bonega ideo!" krietis Doroteo. "Ni iru nun peti la Malsatan Tigron kaj la Malkuragxan Leonon helpi nin. Cxu ni petu forirpermeson de Ozma?" "Mi opinias ke ne," diris la Sorcxisto, prenante sian cxapelon kaj sian nigran valizon en kiu estis magiiloj. "Devas esti surprizo por sxia naskigxtago, kaj sekve sxi ne sciu kien ni iros. Ni nur postlasu mesagxon, por se Ozma demandos pri ni, ke ni revenos post kelkaj tagoj." CxAPITRO 7: La Arbaro de Gugu En la centra okcidenta parto de la Lando de la Gilikuloj estas granda interplektajxo de arboj nomata La Arbaro de Gugu. Gxi estas la plej granda arbaro en la tuta Oz kaj etendigxas multajn kilometrojn cxiudirekte -- norde, sude, oriente kaj okcidente. Apud gxi oriente estas aro da severaj montoj kovritaj de vepro kaj malgrandaj malrektaj arboj. Eblas trovi tiun lokon se oni rigardas la Mapon de la Lando Oz. La Arbaro de Gugu estas la hejmo de la plej multaj sovagxaj bestoj logxantaj en Oz. Oni malofte gxenas ilin en iliaj foliplenaj lokoj cxar ne ekzistas kialo ke la homoj de Oz iru tien, krom por tre maloftaj celoj, kaj la plej multajn partojn de la arbaro neniam vidis okuloj krom la okuloj de la bestoj kiuj logxas tie. La plej grandaj bestoj logxas en la plej granda arbaro, dum la malpli grandaj logxas plejparte en la monta vepro oriente. Nu, necesas scii ke ekzistas legxoj en la arbaroj, same kiel en cxiu alia loko, kaj tiujn legxojn faras la bestoj mem, kaj la legxoj estas necesaj por ke ili ne batalu kaj dissxiru unu la alian. En la Arbaro Gugu estas Regxo -- enorma flava leopardo nomata "Gugu" -- laux li la arbaro nomigxis. Kaj tiu Regxo havas tri aliajn bestojn kiuj konsilas lin pri plenumigo de la legxoj kaj ekzistigo de ordo -- Bru la Urso, Loo la Unukornulo kaj Rango la Griza Simio -- kiuj kune nomigxas la Konsilistoj de la Regxo. Cxiuj estas ferocaj bestoj, kaj havas siajn altajn oficojn cxar ili estas pli inteligentaj kaj timataj ol iliaj kunbestoj. Ekde kiam Oz farigxis felando, neniu viro, virino aux infano mortas en tiu lando kaj neniu malsanas. Simile la arbaraj bestoj neniam mortas, tiel ke longaj jaroj aldonas al ilia ruzo kaj sagxo, kiel ankaux al ilia grandeco kaj forto. Eblas ke bestoj -- aux ecx homoj -- detruigxu, sed tiu tasko estas tiom malfacila ke oni malofte entreprenas gxin. Parte pro tio ke gxi estas libera de malsano kaj morto estas Oz felando, sed estas dubeble cxu uloj el la ekstera mondo, kiaj Doroteo kaj Buton-Brilo kaj Trot kaj Kap'tano Vilcxjo kaj la Sorcxisto, vivos por cxiam aux ne estas damagxeblaj. Ecx Ozma ne estas certa pri tio, do oni cxiam protektas la gastojn de Ozma el aliaj landoj kontraux cxia dangxero, por malebligi misfortunon. Malgraux la legxoj de la arbaroj ofte okazas bataloj inter la bestoj; kelkaj el ili perdis okulon aux orelon aux ecx kruron. La Regxo kaj la Konsilistoj de la Regxo cxiam punas la bestojn kiuj komencas batalon, sed tiom feroca estas la naturo de kelkaj bestoj ke ili kelkfoje batalas malgraux legxoj kaj punoj. Super tiu vasta sovagxa Arbaro de Gugu flugis du agloj, unu matenon, kaj proksime al la centro de la gxangalo la agloj subiris sur brancxon de alta arbo. "Jen la loko kie ni komencu nian laboron," diris unu, kiu estis Rugedo, la Knomo. "Cxu multaj bestoj logxas cxi tie?" demandis Kiki Aru, la alia aglo. "La Arbaro estas plena de ili," diris la Knomo. "Estas suficxe da bestoj cxi tie mem por ebligi ke ni konkeru la popolon de Oz, se ni povos instigi ilin konsenti unuigxi kun ni. Por fari tion ni devos iri inter ilin kaj informi ilin pri niaj planoj, do ni devas nun decidi kiujn formojn ni prenu por nia restado en la arbaro." "Mi supozas ke ni devos preni la formon de bestoj?" diris Kiki. "Kompreneble. Sed tio postulas iom da pripensado. Cxiaj bestoj logxas cxi tie, kaj flava leopardo estas Regxo. Se ni farigxos leopardoj, la Regxo jxaluzos pro ni. Se ni prenos la formojn de kelkaj aliaj bestoj, ni ne ricevos adekvatan respekton." "Cxu eble la bestoj atakos nin?" demandis Kiki. "Mi estas Knomo, kaj senmorta, do nenio povos damagxi min," respondis Rugedo. "Mi naskigxis en la Lando Oz, do nenio povos damagxi min," diris Kiki. "Sed, por efektivigi niajn planojn, ni devos konsentigi cxiujn bestojn en la Arbaro." "Do kion ni faru?" demandis Kiki. "Ni kumiksu la formojn de pluraj bestoj, tiel ke ni ne aspektos samaj kiel iuj el ili," proponis la ruza maljuna Knomo. "Ni havu la kapojn de leonoj, la korpojn de simioj, la flugilojn de agloj kaj la vostojn de sovagxaj azenoj, kun oraj tuberoj cxe la finoj de la vostoj anstataux harajxoj." "Cxu tio ne faros strangan kombinajxon?" demandis Kiki. "Ju pli stranga des pli bona," deklaris Rugedo. "Bone," diris Kiki. "Vi restu cxi tie, kaj mi forflugos al alia arbo kaj transformos nin ambaux, kaj poste ni malsuprengrimpos niajn arbojn kaj renkontigxos en la Arbaro. "Ne," diris la Knomo, "ni ne apartigxu. Vi devos transformi nin dum ni estas kunaj." "Mi rifuzas fari tion," asertis Kiki firme. "Vi volas sxteli mian sekreton, kaj mi ne permesos tion." La okuloj de la alia aglo ardis pro kolero, sed Rugedo ne kuragxis insisti. Se li ofendus tiun knabon, li eble devus resti aglo por cxiam, kaj li ne sxatus tion. Iam, li esperas, li povos lerni la sekretan vorton de la magiaj transformoj, sed gxuste nun li devas permesi ke Kiku agu lauxdezire. "Bone," li diris malafable; "agu lauxvole." Do Kiki flugis al arbo kiu estis suficxe for por ke Rugedo ne povu auxdi lin kaj diris: "Mi volas ke Rugedo, la Knomo, kaj mi havu la kapojn de leonoj, la korpojn de simioj, la flugilojn de agloj kaj la vostojn de sovagxaj azenoj, kun oraj tuberoj cxe la finoj de la vostoj anstataux harajxoj -- Pyrzqxgl !" Li gxustamaniere prononcis la magian vorton kaj tuj lia formo sxangxigxis en tiun petitan. Li etendis siajn aglajn flugilojn kaj trovinte ke ili estas suficxe fortaj por subteni lian simian korpon kaj leonan kapon li flugis rapide al la arbo kie li lasis Rugedon. La Knomo ankaux estis transformita kaj malsupren grimpadis la arbon cxar la brancxoj cxirkaux li estis tiom dense interplektitaj ke ne estis suficxa spaco inter ili por ke li flugu. Kiki rapide iris flanken de sia kamarado kaj ili ne bezonis multan tempon por atingi la teron. CxAPITRO 8: La Le-Sim-Agoj Minacas Estis konfliktoj en la Arbaro de Gugu tiumatene. Cxipo la Sovagxa Apro demordis la voston de Arks la Gxirafo dum cxi tiu tenis sian kapon inter la folioj de arbo, matenmangxante. Arks batis per siaj kalkanoj kaj trafis Tiripon, la grandan Kanguruon, kiu portis novan bebon en sia posxo. Tiripo sciis ke kulpas la Sovagxa Apro, do sxi renversis lin per unu fortega bato kaj poste forkuris por eskapi de la akraj kornoj de Cxipo. Dum la sekva cxaso giganta histriko pusxis kvindek akrajn pikilojn en la Apron kaj cximpanzo en arbo jxetis kokoson je la histriko kaj tiel pusxis gxian kapon en gxian korpon. Cxio cxi estis kontraux la Legxoj de la Arbaro, kaj kiam la ekscito cxesis, Gugu la Regxo de la Leopardoj kunvokis siajn regxajn Konsilistojn por decidi la plej bonan metodon puni la ofendintojn. La kvar nobeloj de la arbaro solene interkonsiligxadis en malgranda libera spaco kiam ili vidis du fremdajn bestojn alproksimigxi -- bestojn kiajn ili neniam antauxe vidis. Tamen, neniu el la kvar delasis sian dignon aux montris per movigxeto perturbigxon. La granda Leopardo kauxris plene etendite sur falinta arbotrunko. Bru la Urso sidis surkokse antaux la Regxo; Rango la Griza Simio staris kun siaj muskolaj brakoj kunplektitaj, kaj Loo la Unukornulo kusxis, tre simile al cxevalo, inter siaj kunkonsilantoj. Unuakorde ili silentis, rigardante firme la entrudigxintojn, kiuj promenis en ilian arbaran regnon. "Bonvenon, Fratoj!" diris unu el la fremdaj bestoj, haltante apud la grupo, dum lia kamarado heziteme poststaris. "Ni ne estas fratoj," respondis la Griza Simio severe. "Kiu vi estas, kaj kial vi venis en la arbaron de Gugu?" "Ni estas du Le-Sim-Agoj," diris Rugedo, invent-ante la nomon. "Nia hejmo estas en Cxielinsulo, kaj ni alterigxis por averti la arbarajn bestojn ke la Ozuloj pretas militi ilin kaj sklavigi ilin, tiel ke ili farigxos laborbestoj por cxiam kaj obeos nur la volon de siaj dukruraj estroj." Nelauxta mugxo de kolero levigxis de la Koncilio de Bestoj. "Kiuj faros tion?" demandis Loo la Unukornulo, per alta, grinca vocxo, samtempe surpiedigxante. "La Ozuloj," diris Rugedo. "Sed kion ni faros?" demandis la Unukornulo. "Gxuste pri tio mi venis diskuti kun vi." "Vi ne parolu! Ni batalos la Ozulojn!" kriegis la Unukornulo. "Ni frakasos ilin; ni tretos ilin; ni pikos ilin; ni -- " "Silentu!" mugxis Gugu la Regxo, kaj Loo obeis, kvankam li plu tremis pro kolero. La malvarma, firma rigardado de la Leopardo vagis al la du fremdaj bestoj. "La Ozuloj," diris li, "ne estas niaj amikoj; kaj ili ne estas niaj malamikoj. Ili ne gxenas nin, kaj ni ne gxenas ilin. Ne estas kialo por milito inter ni. Ili ne havas sklavojn. Ili ne povus utiligi nin kiel sklavojn se ili konkerus nin. Mi kredas ke vi mensogas al ni, vi stranga Le-Sim-Ago -- kun-miksita besto kiu estas nek de unu specio nek de alia." "Ho, mi jxuras, mi diras la veron!" protestis la bestoforma Knomo. "Mi nenial mensogus; mi -- " "Silentu!" denove mugxis Gugu la Regxo; kaj, ial, ecx Rugedo hontigxis kaj obeis la edikton. "Kion vi opinias, Bru?" demandis la Regxo, turninte sin al la granda Urso, kiu gxis nun diris nenion. "Kiel la Kunmiksita Besto scias ke lia parolo estas vera?" demandis la Urso. "Nu, mi povas flugi, sciu, cxar mi havas aglajn flugilojn," klarigis la Knomo. "Mi kaj mia jena kamarado," indikante Kikin, "flugis al arbareto en Oz, kaj tie ni auxdis la homojn paroli pri kiel ili faros multajn sxnurojn por kapti vin, la bestojn, kaj poste ili cxirkauxos cxi tiun arbaron, kaj cxiujn aliajn arbarojn, kaj kaptos vin. Do ni venis cxi tien por averti vin, cxar ni mem estas bestoj, kvankam ni logxas en la cxielo, kaj ni estas viaj amikoj." La lipo de la Leopardo kurbigxis kaj montris liajn enormajn dentojn, akrajn kiel kudriloj. Li turnis sin al la Griza Simio. "Kion vi opinias, Rango?" li demandis. "Forsendu tiujn kunmiksitajn bestojn, via Mosxto," respondis la Griza Simio. "Ili estas misaguloj." "Ne agu tiel -- ne agu tiel!" kriis la Unukornulo, nervoze. "La fremdulo diris ke li diros al ni kion fari. Li diru al ni, do. Cxu ni estas malsagxuloj kaj ne atentu la averton?" Gugu la Regxo turnis sin al Rugedo. "Parolu, Fremdulo," li ordonis. "Nu," diris la Knomo, "estas cxi tiel: La Lando Oz estas bonega lando. La homoj de Oz havas multajn bonajxojn -- domojn kun molaj litoj, cxiaj bongustajxoj, belaj vestoj, belaj juveloj, kaj multaj aliaj objektoj kiujn tute ne konas bestoj. Cxi tie en la senlumaj arbaroj la kompatindaj bestoj devas multe strebi por akiri suficxajn mangxajxojn kaj por trovi litojn en kiuj ripozi. Sed la bestoj estas pli bonaj ol la homoj, kaj kial ili ne havu la multajn bonajxojn kiujn havas la homoj? Do mi proponas ke antaux ol la Ozuloj havos suficxan tempon por fari la sxnurojn per kiuj ili kaptos vin, ke cxiuj ni bestoj kunigxu kaj marsxu kontraux la Ozulojn kaj kaptu ilin. Tiam la bestoj estos la estroj kaj la homoj estos iliaj sklavoj." "Kiel tio utilos al ni?" demandis Bru la Urso. "Gxi savos vin de sklaveco, unuflanke, kaj vi povos gxui cxiujn bonajxojn kiujn havas la Ozuloj." "Sed ni ne scius kion fari per homajxoj," diris la Griza Simio. "Sed tio estas nur parto de mia plano," insistis la Knomo. "Auxskultu la ceteron. Ni du Le-Sim-Agoj estas potencaj magiistoj. Kiam vi konkeris la Ozulojn ni transformos ilin cxiujn en bestojn, kaj sendos ilin en la arbarojn ke ili logxu tie, kaj ni transformos cxiujn bestojn en homojn, por ke ili gxuu cxiujn mirindajn plezurajxojn de la Smeralda Urbo." Dum momento neniu besto parolis. Poste la Regxo diris: "Pruvu." "Pruvu kion?" demandis Rugedo. "Pruvu ke vi povas transformi nin. Se vi estas magiisto transformu la Unukornulon en homon. Tiam ni kredos vin. Se vi malsukcesos, ni detruos vin." "Bone," diris la Knomo. "Sed mi estas laca, do mi lasos ke mia kamarado efektivigu la transformon." Kiki Aru staris malantaux la cirklo, sed li auxdis cxion diritan. Li nun komprenis ke li devos plenumi la fanfaronon de Rugedo, do li retrenpasxis al la rando de la libera spaco kaj flustris la magian vorton. Tuj la Unukornulo farigxis dika, largxavanga vireto, vestita per la purpura Gilikula kostumo, kaj estis malfacile konstati kiu plej miris, la Regxo, la Urso, la Simio aux la eksunukornulo. "Estas vere!" kriis la homo-besto. "Jadi, rigardu kia mi estas! Estas mirige!" La Regxo de la Bestoj nun parolis al Rugedo pli afable: "Ni devas kredi vian informon, cxar vi pruvis al ni vian potencon," diris li. "Sed kial, se vi estas tiom granda magiisto, vi ne povos konkeri la Ozulojn sen nia helpo, kaj tiel sxparos al ni la penon?" "Ve!" respondis la ruza maljuna Knomo, "neniu magiisto povas fari cxion. La transformoj estas facilaj por ni, cxar ni estas Le-Sim-Agoj, sed ni ne kapablas batali, aux ecx konkeri feblulojn kiaj estas la Ozuloj. Sed ni restos kun vi kaj konsilos kaj helpos vin, kaj ni transformos cxiujn Ozulojn en bestojn, kiam la gxusta momento venos, kaj cxiujn bestojn en homojn." Gugu la Regxo turnis sin al siaj Konsilistoj. "Kiel ni respondu al cxi tiu amika fremdulo?" li demandis. Loo la eksunukornulo dancadis kaj gimnastikadis kvazaux klauxno. "Jadi, via Mosxto," li diris, "estas multe pli distre esti homo ol esti Unukornulo." "Vi aspektas stultulo," diris la Griza Simio. "Nu, mi sentas min bonega!" deklaris la homobesto. "Mi kredas preferi esti Urso," diris Granda Bru. "Mi naskigxis Urso, kaj mi scias la konduton de Urso. Do mi estas kontenta vivi kiel Urso." "Tio," diris la maljuna Knomo, "estas cxar vi nenion pli bonan konas. Kiam ni konkeris la Ozulojn, kaj vi farigxos homo, vi gxojos." La grandega Leopardo apogis sian mentonon per la sxtipo kaj aspektis pensema. "La bestoj de la arbaro devas decidi pri cxi tio por si mem," li diris. "Vi iru, Rango la Griza Simio, kaj diru al via simitribo ordoni ke cxiuj arbarbestoj kunvenu en la Granda Libera Spaco je la sunlevigxo morgaux. Kiam ni cxiuj kunvenos, cxi tiu kunmiksita Besto kiu estas magiisto parolos al ili kaj diros al ili kion li diris al ni. Tiam, se ili decidos batali la Ozulojn, kiuj militas kontraux nin, mi komandos la bestojn en batalado." Rango la Griza Simio sin turnis tuj kaj glitis rapide tra la arbaro por sia misio. La Urso mugxetis kaj formarsxis. Gugu la Regxo levis kaj etendis sin. Li diris al Rugedo: "Renkontu nin je la sunlevigxo morgaux," kaj digne pasxante li malaperis inter la arbojn. La homo-unukornulo, sola kun la fremduloj, subite cxesigis sian malsagxan fusxdancadon. "Bonvolu refari min Unukornulo," li diris. "Al mi placxas esti homo, sed la arbaraj bestoj ne scios ke mi estas ilia amiko, Loo, kaj ili eble dissxiros min antaux la mateno." Do Kiki resxangxis lin en lian antauxan formon, kaj la Unukornulo foriris por rekunesti kun sia popolo. Al Rugedo la Knomo multe placxis lia sukceso. "Morgaux," li diris al Kiki Aru, "ni konvinkos cxi tiujn bestojn kaj pretigos ilin batali kaj konkeri la Ozulojn. Tiam mi vengxos min kontraux Ozma kaj Doroteo kaj cxiuj ceteraj malamikoj miaj." "Sed mi faras la tutan laboron," diris Kiki. "Ne gravas; vi estos Regxo de Oz," promesis Rugedo. "Cxu la granda Leopardo permesos ke mi estu Regxo?" demandis la knabo maltrankvile. La Knomo proksimigxis al li kaj flustris: "Se Gugu la Leopardo oponos nin, vi transformos lin en arbon, kaj li estos senpova." "Kompreneble," konsentis Kiki, kaj li diris al si: "Mi ankaux transformos cxi tiun trompeman Knomon en arbon, cxar li mensogas kaj mi ne povas fidi lin." CxAPITRO 9: La Insulo de la Magia Floro La Vitra Kato estis bona gvidisto kaj kondukis Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon laux rektaj kaj facilaj vojoj tra la tuta logxata parto de la Mangxtula Lando, kaj poste en la nordan sekcion kie estis malmultaj domoj, kaj fine tra sovagxan landon kie tute ne estis homoj nek vojoj. Sed la marsxado ne estis malfacila kaj fine ili atingis la randon de arbaro kaj haltis tie por kampadi kaj dormi gxis la mateno. El arbobrancxoj Kap'tano Vilcxjo faris dometon gxuste suficxe grandan por ke la knabineto povu enrampi kaj kusxi. Sed unue ili mangxis iom de la mangxajxoj kiujn Trot portis en la korbo. "Cxu ankaux vi deziras iom?" sxi demandis al la Vitra Kato. "Ne," respondis la besto. "Mi supozas ke vi cxasados kaj kaptos muson," komentis Kap'tano Vilcxjo. "Mi? Kapti muson! Kial mi farus tion?" demandis la Vitra Kato. "Nu, vi povus mangxi gxin," diris la Velisto. "Bonvolu akcepti la informon," respondis la kristala kanjo* [* Katino + -nj- = kanjo ], "ke mi ne mangxas musojn. Mi estas travidebla, kaj cxiu povas rigardi mian internon. Mi ja estus bela, cxu ne, se mi havus ordinaran muson en mi? Sed efektive mi ne havas stomakon aux alian mekanismon kiu ebligus ke mi mangxu. La senpripensa magiisto kiu faris min ne supozis ke mi bezonus mangxi, versxajne." "Cxu vi neniam malsatas nek soifas?" demandis Trot. "Neniam. Mi ne plendas, sciu, pri mia konsisto, cxar mi ankoraux ne vidis vivanton egale belan kiel mi. Mi havas la plej belan cerbon en la mondo. Gxi estas palrugxa, kaj oni povas vidi gxin funkcii." "Mi scivolemas," diris Trot penseme, dum sxi mangxis sian panon kun konfitajxo, "cxu mia cerbo rotacias sammaniere kiel via." "Ne; certe ne sammaniere," respondis la Vitra Kato; "cxar, tiuokaze, gxi estus egalbona kiel mia cerbo, krom ke gxi estas kasxita sub dika, osteca kranio." "Cerboj," komentis Kap'tano Vilcxjo, "estas cxiaspecaj kaj funkcias diversmaniere. Sed mi rimarkis ke kiuj opinias sian cerbon la plej bona ofte eraras." Troton iom gxenis sonoj el la arbaro, tiunokte, cxar sxajne multaj bestoj promenadis inter la arboj, sed sxi fidis ke Kap'tano Vilcxjo protektos sxin. Kaj efektive neniu besto eliris el la arbaro ataki ilin. Je la matenigxo ili relevigxis, kaj post simpla maten-mangxo Kap'tano Vilcxjo diris al la Vitra Kato: "Levu la ankron, Maato, kaj ni veturu antauxen. Mi supozas ke ni ne estas tre for de tiu Magia Floro, cxu?" "Ne tre for," respondis la travideblulo, dum gxi gvidis ilin en la arbaron, "sed vi eble bezonos iom longan tempon por atingi gxin." Post nelonge ili atingis la bordon de rivero. Gxi ne estis tre largxa, tiuloke, sed dum ili sekvis la bordon norden gxi iom post iom largxigxis. Subite la bluverdaj folioj de la arboj farigxis purpuraj, kaj Trot rimarkis tion kaj diris: "Kial la koloroj sxangxigxis tiel?" "Cxar ni eliris la Mangxtulan landon kaj eniris la Gilikulan Landon," klarigis la Vitra Kato. "Ankaux tio signas ke nia veturo preskaux kompletigxis." La rivero ekturnigxis, kaj irinte cxirkaux la kurbigxon la veturantoj vidis ke la rivero nun farigxis largxa kiel malgranda lago, kaj en la centro de la Lago ili vidis malgrandan insulon, ne pli ol dek kvin metrojn diametre. Io brilis en la mezo de tiu insuleto, kaj la Vitra Kato haltis sur la bordo kaj diris: "Jen la ora florpoto kiu enhavas la Magian Floron, kiu estas tre kurioza kaj bela. Se vi povos atingi la insulon, via tasko finigxos -- krom ke vi devos reporti gxin hejmen kun vi." Kap'tano Vilcxjo rigardis la largxon de la akvo kaj komencis fajfi nelauxtan, tremantan melodion. Trot sciis ke la fajfo signifas ke Kap'tano Vilcxjo pensas, kaj la maljuna velisto ne rigardis la insulon tiom kiom la arbojn sur la bordo kie ili staras. Baldaux li prenis el la granda posxo de sia mantelo hakiloklingon, vinditan en malnova tuko por ke la akra rando ne trancxu liajn vestojn. Poste, per granda posxtrancxilo li trancxis malgrandan brancxon de arbo kaj cxizis gxin por fari el gxi tenilon por la hakilo. "Sidigxu, Trot," li konsilis la knabinon, dum li laboris. "Mi havas iom grandan taskon nun, cxar mi devas konstrui por ni floson." "Por kio ni bezonas floson, Kap'tano?" "Nu, por porti nin al la insulo. Ni ne povas marsxi subakve, sur la riverbedo, kiel la Vitra Kato, do ni devos flosi sur la akvo." "Cxu vi povas fari floson, Kap'tano Vilcxjo?" "Kompreneble, Trot, se vi atendos suficxe longe." La knabineto sidigxis sur sxtipo kaj rigardadis la Insulon de la Magia Floro. Nenio alia, lauxvide, kreskis sur la malgranda insulo. Neniu arbo, nek arbusto, nek ecx herbo, kiom sxi povis vidi je tia distanco. Sed la ora poto brilis en la radioj de la suno, kaj Trot povis rimarki brilantajn kolorojn super gxi, dum la Magia Floro sxangxigxis de unu specio al alia. "Kiam mi estis cxi tie antauxe," komentis la Vitra Kato, pigre kusxante cxe la piedoj de la knabino, "mi vidis du Kolizulojn sur cxi tiu sama bordo, kien ili venis trinki." "Kio estas Kolizuloj?" demandis la knabino. "La plej fortaj kaj ferocaj bestoj en la tuta Oz. Cxi tiu arbaro estas ilia precipa hejmo, kaj pro tio malmultaj aliaj bestoj trovigxas cxi tie escepte de simioj. La simioj estas suficxe viglaj por forteni sin de la ferocaj Kolizuloj, kiuj atakas cxiujn aliajn bestojn kaj ofte batalas inter si." "Cxu ili volis batali vin kiam vi vidis ilin?" demandis Trot, tre ekscitigxante. "Jes. Ili saltis sur min tujtuje; sed mi kusxis plata sur la tero, por ke la granda pezo de la bestoj ne rompu miajn krurojn, kaj kiam ili penis mordi min mi ridis kaj mokis ilin gxis ili frenezigxis pro kolerego, cxar ili preskaux rompis siajn dentojn pro mia malmola vitro. Do post kelka tempo ili trovis ke ili ne povas damagxi min, kaj foriris. Estis tre amuze." "Mi esperas ke ili ne revenos trinki cxi tie, -- ne dum ni cxeestos," respondis la knabino, "cxar mi ne konsistas el vitro, nek Kap'tano Vilcxjo, kaj se tiuj fibestoj mordos nin ili ja damagxos nin." Kap'tano Vilcxjo perhake faradis longajn stangojn el la arboj, farante ilin pinte akraj cxe unu fino kaj lasante hokan formon cxe la alia. Ili estis por kunligi la finojn de la flossxtipoj. Li pretigis plurajn kaj estis finanta alian kiam la Vitra Kato kriis: "Atentu! Kolizulo venas antaux nin." Trot eksaltis, timegoplene, kaj rigardis la teruran beston kvazaux fascinate de gxiaj ferocaj okuloj, cxar ankaux la Kolizulo rigardas sxin, kaj gxia rigardo ne estas amika. Sed Kap'tano Vilcxjo kriis al sxi: "Vadu en la riveron, Trot, gxis la genuoj -- kaj restu tie!" kaj sxi tuj obeis lin. La velisto lamis antauxen, kun stango en unu mano kaj hakilo en la alia, kaj iris inter la knabinon kaj la beston, kiu jxetis sin je li mugxante defion. Kelkfoje Kap'tano Vilcxjo movis sin iom malrapide, sed nun li estis pli rapida ol fulmo. Dum la Kolizulo jxetis sin je li li etendis sian lignan kruron kaj gxia pinto frapis la beston inter la okuloj kaj pusxis gxin ruligxi sur la tero. Antaux ol gxi povis relevi sin la velisto pusxis la akran stangon rekte tra gxian korpon kaj per la plata flanko de la hakilo li martelis la stangon en la teron kiel eble plej firme. Tiel li kaptis la grandan beston kaj sendangxerigis gxin, cxar, negrave kiom gxi penis, gxi ne povis deiri de la stango kiu tenis gxin. Kap'tano sciis ke li ne povos mortigi la Kolizulon, cxar neniu vivanto en Oz estas mortigebla, do li retrenstaris kaj rigardis la beston skui sin kaj mugxi kaj grati la teron per siaj akraj ungoj, kaj tiam, certa ke gxi ne povos eskapi, li diris al Trot ke sxi revenu el la akvo kaj sekigu siajn malsekajn sxuojn kaj sxtrumpojn en la sunlumo. "Cxu vi estas certa ke li ne povos liberigi sin?" sxi demandis. "Mi vetus biskviton pri tio," diris Kap'tano Vilcxjo, do Trot alterigxis kaj deprenis siajn sxuojn kaj sxtrumpojn kaj sternis ilin sur la sxtupo por sekigxo, dum la velisto rekomencis sian laboron pri la floso. La Kolizulo, konsciante post multa baraktado ke gxi ne povos eskapi, nun kvietigxis, sed gxi diris per malagrabla, minaca vocxo: "Mi supozas ke vi opinias vin lerta, cxar vi tiel fiksis min al la tero. Sed kiam miaj amikoj, la aliaj Kolizuloj, venos cxi tien, ili dissxiros vin cxar vi tiel traktas min." "Eble," komentis Kap'tano Vilcxjo, trankvile, dum li hakadis la sxtipojn, "kaj eble ne. Kiam viaj parencoj do venos cxi tien?" "Mi ne scias," agnoskis la Kolizulo. "Sed kiam ili ja venos, vi ne povos eskapi ilin." "Se ili suficxe longe prokrastos, mia floso jam estos preta," diris Kap'tano Vilcxjo. "Kion vi faros per floso?" demandis la besto. "Ni transiros al tiu insulo, por akiri la Magian Floron." La grandega besto rigardis lin surprizite dum momento, kaj poste ekridis. La rido tre similis al mugxego, kaj gxi havis kruelan kaj mokan sonon, tamen gxi ja estis rido. "Bone!" diris la Kolizulo. "Bone! Tre bone! Min plezurigas ke vi iros akiri la Magian Floron. Sed kion vi faros pri gxi?" "Ni portos gxin al Ozma, kiel naskigxtagan donacon." La Kolizulo denove ridis; poste gxi seriozigxis. "Se vi povos atingi la teron per via floso antaux ol mia popolo kaptos vin," gxi diris, "vi estos sekura. Ni povas nagxi kiel anasoj, do la knabino ne povus eskapi de mi per enakvigxo, sed Kolizuloj ne transiras al tiu insulo." "Kial ne?" demandis Trot. La besto silentis. "Diru al ni la kialon," urgxis Kap'tano Vilcxjo. "Nu, la kialo estas la Insulo de la Magia Floro," respondis la Kolizulo, "kaj ni ne estas tre komfortaj rilate al magio. Se vi ne havus magian kruron, anstataux viandan, vi ne povus tiel facile renversi min per bato kaj piki min per tiu ligna kejlo." "Mi jam estis sur la Magia Insulo," diris la Vitra Kato, "kaj mi rigardis la Magian Floron maturigxi, kaj mi estas certa ke gxi estas tro bela por lasigxi en tiu soleca loko kie nur bestoj sercxas predon kaj neniu alia vidas gxin. Do ni forportos gxin al la Smeralda Urbo." "Ne gravas al mi," la besto respondis per malafabla tono. "Ni la Kolizuloj estus same kontentaj se neniu floro ekzistus en nia arbaro. Kiel ili utilas?" "Cxu ne plezurigas vin belajxoj?" demandis Trot. "Ne." "Tamen vi devus admiri mian palrugxan cerbon," deklaris la Vitra Kato. "Gxi estas bela kaj vi povas vidi gxin funkcii." La besto nur mugxetis responde, kaj Kap'tano Vilcxjo, kiu nun jam trancxis cxiujn siajn sxtipojn laux gxustaj dimensioj, komencis ruli ilin al la rando de la akvo kaj kunligi ilin. CxAPITRO 10: Firme Fiksitaj La taglumo preskaux jam malaperis kiam, fine, la floso estis preta. "Multe granda gxi ne 'stas," diris la maljuna Velisto, "sed mi nemulte pezas, kaj vi, Trot, apenaux pezas duone kiel mi, kaj la vitra kanjo ne kalkulindas." "Sed gxi estas sendangxera, cxu ne?" demandis la knabino. "Jes; gxi estas suficxe bona por porti nin al la insulo kaj reporti nin, kaj nenion pli ni rajtas esperi." Dirinte tion, Kap'tano Vilcxjo pusxis la floson en la akvon, kaj kiam gxi flosis, li pasxis sur gxin kaj etendis sian manon al Trot, kiu rapide sekvis lin. La Vitra Kato la plej lasta suriris la floson. La velisto jam trancxis longan stangon, kaj ankaux cxizis platan remilon, kaj per ili li facile movis la floson trans la riveron. Dum ili proksimigxis al la insulo, la Mirinda Floro farigxis pli klare videbla, kaj ili rapide decidis ke la Vitra Kato ne tro alte lauxdis gxin. La koloroj de la floroj kiuj aperis rapide sinsekve estis rimarkinde brilaj kaj belaj, kaj la formoj de la floroj estis variaj kaj kuriozaj. Efektive ili tute ne similis al ordinaraj floroj. Cxar tiom fikse Trot kaj Kap'tano Vilcxjo rigardadis la Oran Florpoton en kiu estis la Magia Floro, ili apenaux rimarkis la insulon mem gxis la floso sursabligxis. Sed tiam la knabino krietis: "Estas tre strange, Kap'tano Vilcxjo, ke nenio alia kreskas cxi tie, nur la Magia Floro." Tiam la velisto rigardis la insulon kaj vidis ke gxi estas nur nuda tero, sen herboj, sen sxtonoj, sen ecx folio da greso. Trot, fervora ekzameni de pli proksime la Floron, saltis de la floso kaj suprenkuris la dekliveton gxis atingi la Oran Florpoton. Tie sxi staris apud gxi senmove kaj miroplene. Kap'tano Vilcxjo apudigxis, pli malrapide, kaj ankaux li staris silente admirante dum kelka tempo. "Al Ozma placxos cxi tio," komentis la Vitra Kato, kiu sidigxis por rigardi la sxangxigxantajn kolorojn de la floroj. "Mi certas ke neniu alia donos al sxi egale belan naskigx-tagan donacon." "Cxu vi s'pozas ke gxi estas tre peza, Kap'tano? Kaj cxu ni povos porti gxin hejmen sen rompi gxin?" demandis Trot maltrankvile. "Nu, mi jam levis multe pli grandajn objektojn," li respondis; "sed ni trovu kiom gxi pezas." Li penis antauxenpasxi, sed li ne povis levi sian viandan piedon de la tero. Lia ligna kruro sxajnis suficxe libera, sed la alia rifuzis movigxi. "Sxajne mi fiksigxis, Trot," li diris, perplekse rigardante sian piedon. "Ne 'stas koto, kaj ne 'stas gluo, sed io neebligas movigxon." La knabino penis levi siajn proprajn piedojn, por pliproksimigxi al sia amiko, sed la tero firme tenis ilin same kiel la piedon de Kap'tano Vilcxjo. Sxi penis glitigi ilin, aux turni ilin, sed estis senutile; sxi povis movi la piedojn ecx ne onon da milimetro. "Strange!" sxi kriis. "Kio okazis al ni, laux via supozo, Kap'tano Vilcxjo?" "Mi penas kompreni," li respondis. "Deprenu viajn sxuojn, Trot. Eble nur la ledaj plandumoj fiksigxis al la tero." Sxi klinis sin kaj mallacxis siajn sxuojn, sed sxi trovis ke sxi ne povas eltiri siajn piedojn. La Vitra Kato, kiu cxirkauxmarsxadis tute nature, kiel cxiam, nun diris: "Via piedo havas radikojn, Kap'tano. kaj mi povas vidi la radikojn eniri la teron, kie ili disetendigxas cxiudirekte. Estas same pri Trot. Tial vi ne povas movi vin. La radikoj fikse tenas vin." Kap'tano Vilcxjo estis iom dika kaj ne povis bone vidi siajn piedojn, sed li kauxrigxis kaj ekzamenis la piedojn de Trot kaj decidis ke la Vitra Kato pravas. "Vera misfortuno," li deklaris, per vocxo kiu montris ke li estas nekomforta pro la trovo. "Ni 'stas kaptitaj, Trot, sur cxi tiu kurioza insulo, kaj mi demandas al mi kiel ni povos liberigxi, por povi reiri hejmon." "Nun mi scias kial la Kolizulo ridis pro ni," diris la knabino, "kaj kial li diris ke neniuj bestoj iam venas al cxi tiu insulo. La bestacxo sciis ke ni kaptigxos, kaj ne volis averti nin." Intertempe, la Kolizulo, kvankam fiksita al la tero per la paliso de Kap'tano Vilcxjo, frontis al la insulo, kaj nun la malafabla mieno kiu kovris gxian vizagxon kiam gxi defiis kaj mokis Kap'tanon Vilcxjon kaj Troton sxangxigxis al amuzigxo kaj scivolemo. Kiam gxi vidis ke la aventurantoj jam atingis la insulon kaj staras apud la Magia Floro, gxi elspiregis kontente -- longa, profunda spiro kiu sxveligis gxian profundan bruston gxis la besto povis senti ke la paliso tenanta lin movigxas iomete, kvazaux tirante sin el la tero. "Ha!" murmuris la Kolizulo, "iom pli da tio liberigos min kaj permesos min eskapi!" Do li komencis spiri kiel eble plej forte, lauxeble pufigante sian bruston per cxiu enspiro, kaj farante tion li sukcesis levi la palison per cxia potenca spirego, gxis fine la Kolizulo -- uzante la muskolojn de siaj kvar kruroj kiel ankaux siajn profundajn spirojn -- trovis sin libera de la sabla grundo. La paliso tamen plu trapikis lin, do li trovis rokon profunde fiksitan en la bordon kaj premis la akran pinton de la paliso sur la surfacon de tiu roko gxis li plene pusxis gxin tra sian korpon. Post tio, implikante la palison inter kelkaj dornaj arbustoj, kaj tordante sian korpon, li sukcesis plene eltiri gxin. "Jen!" li krietis, "restas tiuj du truoj en mi, sed mi estas preskaux egale bona kiel antauxe; sed mi devas agnoski ke tiu maljuna lignokrurulo savis kaj sin kaj la knabinon per mia kaptigxo." Nu, la Kolizuloj, kvankam la plej malagrablaj uloj en la Lando Oz, estis tamen magiaj logxantoj de magia Felando, kaj en ilia naturo iom da bono estis miksita kun la malbono. Cxi tiu kolizulo ne estis tre vengxema, kaj nun, kiam liaj eksmalamikoj versxajne pereos, lia kolero pri ili fadis. "Nia propra Kolizula Regxo," li pensis, "havas certajn proprajn magiajn povojn. Eble li scipovas sxtopi tiujn du truojn en mia korpo." Do sen pli atenti Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon ol ili atentas lin, li eniris la arbaron kaj trotis laux sekreta vojo kiu kondukis al la kasxejo de cxiuj Kozizuloj. Dum la Kolizulo sukcesis eskapi Kap'tano Vilcxjo prenis sian pipon el sia posxo kaj plenigis gxin per tabako kaj bruligis gxin. Poste, dum li elblovis la fumon, li penis elpensi kion fari. "Sxajne la Vitra Kato estas libera," li diris, "kaj ankaux mia ligna kruro ne radikigxis. Do nur karno kaptigxas." "Magio kauxzas tion, Kap'tano!" "Mi scias, Trot, kaj tio perpleksas min. Ni logxas en magia lando, sed neniu el ni scipovas magion do ni ne povas helpi nin." "Cxu eble la Sorcxisto de Oz povus helpi nin -- aux Glinda la Bona?" demandis la knabineto. "Ha, nun ni komencas rezonadi," li respondis. "Versxajne mi mem elpensus tion, post plia minuto. Bonfortune la Vitra Kato estas libera, do gxi povos rekuri al la Smeralda Urbo kaj informi la Sorcxiston pri nia problemo, kaj peti lin veni helpi nin liberigxi." "Cxu vi iros?" Trot demandis la katon, parolante tre serioze. "Mi ne estas mesagxisto, kiun oni sendas tien kaj tien," asertis la kurioza besto per pauxta vocxtono. "Nu," diris Kap'tano Vilcxjo, "vi devos iam reiri hejmen, cxar mi supozas ke vi ne deziras resti cxi tie. Kaj, atinginte la hejmon, ne multe gxenus vin diri al la Sorcxisto kio okazis al ni." "Vi pravas," diris la Kato, sidante sur siaj koksoj kaj pigre lavante sian vizagxon per unu vitra piedo. "Ne gxenos min informi la Sorcxiston -- kiam mi reiros hejmon." "Cxu vi bonvolos iri nun?" petegis Trot. "Ni ne volas resti cxi tie pli longe ol necesos, kaj cxiuj en Oz interesigxos pri vi kaj nomos vin heroo kaj diros belajn vortojn pri vi cxar vi helpis viajn kaptitajn amikojn." Estis plej bone tiel trakti la Vitran Katon, kiu tiom vante amis lauxdigxi. "Mi tuj reiros hejmon," diris la besto, "kaj mi petos la Sorcxiston veni helpi vin." Dirinte tion, gxi pasxis al la akvo kaj malaperis sub la surfacon. Cxar gxi ne kapablis sola manipuli la floson, la VitraKato marsxis sur la fundo de la rivero kiel kiam gxi antauxe marsxis vizitante la insulon, kaj baldaux ili vidis gxin aperi sur la transa bordo kaj troti en la arbaron, kie gxi rapide nevidebligxis inter la arboj. Tiam Trot profunde elspiris. "Kap'tano," diris sxi, "nia problemo estas severa. Estas nenio cxi tie mangxebla, kaj ni ecx ne povas kusxigxi por dormi. Se la Vitra Kato ne rapidos, kaj la Sorcxisto ne rapidos, mi ne scias kio okazos al ni!" CxAPITRO 11: La Bestoj de la Arbaro de Gugu Belega kungrupigxo de sovagxaj bestoj okazis en la Arbaro de Gugu la sekvan sunlevigxon. Rango, la Griza Simio, ecx vokis siajn simiajn sentinelojn de la rando de la arbaro, kaj cxiu besto, malgranda kaj granda, estis en la granda libera spaco kie okazis kunvenoj tre gravaj. En la centro de la libera spaco staris granda bretroko, kun plata, klinita surfaco, kaj sur tio sidis la digna Leopardo Gugu, kiu estis la Regxo de la Arbaro. Sur la tero sub li kauxris Bru la Urso, Loo la Unukornulo, kaj Rango la Griza Simio, la tri Konsilistoj de la Regxo, kaj antaux ili staris la du strangaj bestoj kiuj nomis sin Le-Sim-Agoj, sed vere estis la transformigxintaj Knomo Rugedo kaj la Altulo Kiri Aru. Malantaux ili estis la bestoj -- vicoj kaj vicoj kaj vicoj da ili! La plej malgrandaj bestoj estis plej proksimaj al la roka trono de la Regxo; malantaux ili estis vulpoj kaj lupoj, linksoj kaj hienoj, kaj similaj bestoj; malantaux ili grupigxis la simitriboj, kiujn oni malfacile ordigis cxar ili amis inciti la aliajn bestojn kaj estis tre petolemaj. Malantaux la simioj estis la pumoj, jaguaroj, tigroj kaj leonoj, kaj similaj bestoj; malantaux ili la ursoj, cxiu-dimensiaj kaj cxiakoloraj; malantaux ili bizonoj, sovagxaj azenoj, zebroj kaj unukornuloj; poste la rinoceroj kaj hipopotamoj, kaj cxe la fora rando de la arbaro, proksime al la arboj kiuj cxirkauxis la liberan spacon, estis vico de dikhauxtaj elefantoj, senmovaj kiel statuoj, sed kun okuloj brilantaj kaj inteligentaj. Multaj aliaj specioj de bestoj, tro multenombraj por mencio, estis tie, kaj kelkaj estis malsimilaj al cxiuj bestoj kiujn ni vidas en la menagxerioj kaj zoologiaj gxardenoj en nia lando. Kelkaj estis de la montoj okcidente de la arbaro, kaj kelkaj de la ebenajxoj oriente, kaj kelkaj de la rivero; sed cxiuj cxeestantoj akceptis la estrecon de Gugu, kiu de multaj jaroj regas ilin sagxe kaj devigas ke cxiuj obeu la legxojn. Kiam la bestoj jam prenis siajn lokojn en la libera spaco kaj la levigxanta suno komencis elsendi siajn unuajn brilantajn radiojn trans la arbosuprojn, Regxo Gugu levis sin sur sia trono. La giganta formo de la Leopardo, turante super cxiuj aliaj, trudis subitan cxiton al la cxeestantaro. "Fratoj," li diris per sia basa vocxo, "fremdulo venis inter nin, kuriozforma besto kiu estas granda magiisto kaj kapablas sxangxi la formojn de homoj aux bestoj lauxvole. Tiu fremdulo venis al ni, kun alia samspeculo, el la cxielo, por averti pri dangxero kiu minacas nin cxiujn, kaj por proponi al ni metodon eskapi de tiu dangxero. Li diras ke li estas nia amiko, kaj li pruvis al mi kaj al miaj Konsilistoj sian magiajn povojn. Cxu vi auxskultos tion kion li diros al vi -- la mesagxon kiun li alportis de la cxielo?" "Li parolu!" venis en granda kriego de la granda grupo de cxeestantaj bestoj. Do la Knomo Rugedo saltis sur la platan rokon apud la Regxo Gugo, kaj alia mugxo, afabla nun, montris kiom miras la bestoj pro lia kurioza formo. Lian leonvizagxon cxirkauxis pure blanka hararo, liaj agloflugiloj estis fiksitaj al la sxultroj de lia simikorpo kaj estis tiom longaj ke ili preskaux tusxis la teron; li havis fortegajn brakojn kaj krurojn krom la flugilojn, kaj cxe la fino de lia longa forta vosto estis ora pilko. Neniam antauxe iu besto vidis tiel kuriozan beston, do la aspekto mem de la fremdulo, kiu lauxdire estis granda magiisto, plenigis cxiujn cxeestantojn per respekto kaj miro. Kiki restis sube kaj, duone kasxate de la roka breto, estis apenaux rimarkata. La knabo sciis ke la maljuna Knomo estas senpova sen lia magia povo, sed li ankaux sciis ke Rugedo estas la plej bona parolisto. Do li volonte konsentis ke la Knomo estu la porparolanto. "Bestoj de la Arbaro de Gugu," komencis la Knomo Rugedo, "mia kamarado kaj mi estas viaj amikoj. Ni estas magiistoj, kaj de nia hejmo en la cxielo ni povas subrigardi en la Landon Oz kaj vidi cxion okazantan. Ankaux ni povas auxdi kion la subaj homoj diras. Tiel ni auxdis Ozman, kiu regas la Landon Oz, diri al sia popolo: 'La bestoj en la Arbaro de Gugu estas pigraj kaj tute ne utilas al ni. Ni iru al ilia arbaro kaj kaptu ilin cxiujn. Ni ligu ilin per sxnuroj, kaj batu ilin per vergoj, gxis ili laboros por ni kaj volonte farigxos niaj sklavoj.' Kaj kiam la popolo auxdis Ozman de Oz diri tion, ili gxojis kaj lauxte kriis kaj diris: 'Ni faros tion! Ni sklavigos la bestojn de la Arbaro de Gugu!'" La fiknomo maljuna ne povis pli paroli, gxuste tiam, cxar feroca mugxo de kolerego auxdigxis el la aro da bestoj kaj gxi dronigis lian vocxon. Fine la mugxo silentigxis, kvazaux la sono de malproksima tondro, kaj la Knomo Rugedo dauxrigis sian paroladon. "Auxdinte la Ozulojn komploti kontraux via libereco, ni atendis por vidi kion ili faros, kaj ni vidis ilin cxiujn komenci fari sxnurojn -- sxnurojn longajn kaj mallongajn -- per kiuj ili intencas kapti niajn amikojn la bestojn. Vi koleras, sed ankaux ni koleris, cxar kiam la Ozuloj farigxis la malamikoj de la bestoj ili ankaux farigxis niaj malamikoj; cxar ankaux ni estas bestoj, kvankam ni logxas en la cxielo. Kaj mia kamarado kaj mi diris: 'Ni savos niajn amikojn kaj vengxos kontraux la Ozuloj', do ni venis cxi tien por informi vin pri la dangxero kaj pri nia plano savi vin." "Ni povas mem savi nin," kriis maljuna Elefanto. "Ni povas batali." "La Ozuloj estas feoj, kaj vi ne povas batali kontraux magio se vi ne ankaux havas magion," respondis la Knomo. "Diru al ni vian planon!" kriis la grandega Tigro, kaj la aliaj bestoj ehxis liajn vortojn, kriante: "Diru al ni vian planon." "Mia plano estas simpla," respondis Rugedo. "Per nia magio ni transformos vin cxiujn, la bestojn, en virojn kaj virinojn -- kiaj la Ozuloj -- kaj ni transformos cxiujn Ozulojn en bestojn. Vi povos tiam logxi en la belaj domoj de la Lando Oz, kaj mangxi la bonajn mangxajxojn de la Ozuloj, kaj surporti iliajn belajn vestojn, kaj kanti kaj danci kaj felicxi. Kaj la Ozuloj, farigxinte bestoj, devos logxi cxi tie en la arbaro kaj cxasi kaj batali por akiri mangxajxojn, kaj ofte malsati, same kiel vi nuntempe, kaj havi nenian dormolokon escepte de lito el folioj aux truo en la tero. Farigxinte viroj kaj virinoj, vi la bestoj havos cxian deziratan komforton, kaj farigxinte bestoj la Ozuloj estos tre mizeraj. Jen nia plano, kaj se vi konsentos pri gxi, ni tuj marsxos en la Landon Oz kaj rapide konkeros niajn malamikojn." Kiam la fremdulo cxesis paroli, granda silento trafis la grupon, cxar la bestoj pripensis kion li diris. Fine unu el la rosmaroj demandis: "Cxu vi vere povas transformi bestojn en homojn, kaj homojn en bestojn?" "Li povas -- li povas!" kriis Loo la Unukornulo. dancante tien kaj tien ekscitite. "Li transformis min, jam hieraux vespere, kaj li povas transformi nin cxiujn." Gugu la Regxo nun antauxenpasxis. "Vi auxdis la fremdulon paroli," diris li, "kaj nun vi devos respondi lin. Via estos la decido. Cxu ni akceptu tiun planon, aux ne?" "Jes!" kriis kelkaj bestoj."Ne!" kriis aliaj.Kaj kelkaj silentis.Gugu rigardis la grandan cirklon da bestoj."Uzu pli da tempo por pensado," li sugestis. "Via respondo estas tre grava. Gxis nun neniom gxenis nin la Ozuloj, sed ni estas fieraj kaj liberaj, kaj neniam ni farigxos sklavoj. Pripensu zorge, kaj kiam vi estos pretaj respondi, mi auxskultos vin." CxAPITRO 12: Kiki Uzas Sian Magion Nun farigxis granda sonkonfuzo kiam cxiuj bestoj komencis paroli unu al la alia. La simioj babilis kaj la ursoj grumblis kaj la vocxoj de la jaguaroj kaj leonoj tondris, kaj la lupoj bojis kaj la elefantoj devis trumpeti lauxte por auxdigi sin. Tia bruego neniam antauxe konigxis en la arbaro, kaj cxiu besto kverelis kun sia najbarulo gxis sxajnis ke la bruo neniam cxesos. La Knomo Rugedo svingis siajn brakojn kaj flirtigis siajn flugilojn penante auxskulti ilin denove, sed la bestoj rifuzis atenti. Kelkaj volis batali la Ozulojn, kelkaj volis transformigxi, kaj kelkaj volis fari tute nenion. La mugxado kaj konfuzo ecx pli grandigxis sed subite silento kvazaux fulme trafis cxiujn bestojn, la kvereloj cxesis auxdigxi, kaj cxiuj miroplene rigardis strangan vidajxon. Cxar en la cirklon pasxis granda Leono -- pli granda kaj pli forta ol cxiu alia leono cxeestanta -- kaj sur lia dorso rajdis knabineto kiu ridetis sentime al la arego da bestoj. Kaj post la Leono kaj la knabineto venis alia besto -- monstra Tigro, kiu portis sur sia dorso kuriozaspektan vireton kiu havis nigran valizon. Preter la vicojn de mirantaj bestoj la strangaj bestoj marsxis, antauxenirante gxis ili staris tuj antaux la roka trono de Gugu. La knabineto kaj la kurioza vireto deiris de la bestoj, kaj la Leono demandis per lauxta vocxo: "Kiu estas Regxo en cxi tiu arbaro?" "Mi!" respondis Gugu, rigardante firme la alian. "Mi estas Gugu la Leopardo, kaj mi estas Regxo de cxi tiu arbaro." "Do kun granda respekto mi salutas Vian Mosxton," diris la Leono. "Eble vi auxdis pri mi, Gugu. Mi nomigxas la 'Malkuragxa Leono,' kaj mi estas Regxo de cxiuj Bestoj en la tuta mondo." La okuloj de Gugu fulme koleris. "Jes," diris li, "mi auxdis pri vi. Vi delonge pretendas esti Regxo de Bestoj, sed neniu besta malkuragxulo povas regi min." "Li ne estas malkuragxulo, Via Mosxto," asertis la knabineto, "li estas nur malkuragxa, nur tia." Gugu rigardis sxin. Cxiuj aliaj bestoj ankaux rigardis sxin. "Kiu vi estas?" demandis la Regxo. "Mi? Nu, mi estas nur Doroteo," sxi respondis. "Kiel vi kuragxas veni cxi tien?" mugxis la Regxo. "Nu, mi ne timas ien iri se la Malkuragxa Leono estas kun mi," sxi diris. "Mi suficxe bone konas lin, do mi povas fidi lin. Li cxiam timas, kiam ni endangxerigxas, kaj tial li estas malkuragxa; sed li estas terura batalisto, kaj tial li ne estas malkuragxulo. Li ne amas batali, sciu, sed kiam li devas batali, neniu vivanta besto povas venki lin." Gugu la Regxo rigardis la grandan, fortegan formon de la Malkuragxa Leono, kaj sciis ke sxi diras la veron. Ankaux la aliaj Leonoj de la arbaro nun antauxenpasxis kaj klinis sin antaux la fremda Leono. "Ni bonvenigas Vian Mosxton," diris unu. "Ni konis vin antaux multaj jaroj, antaux ol vi komencis logxi en la Smeralda Urbo, kaj ni vidis vin batali la terurajn Kolizulojn kaj venki ilin, do ni scias ke vi estas la Regxo de cxiuj Bestoj." "Vi pravas," respondis la Malkuragxa Leono; "sed mi ne venis cxi tien por regi la bestojn de cxi tiu arbaro. Gugu estas Regxo cxi tie, kaj mi kredas lin bona Regxo kaj justa kaj sagxa. Mi venis kun miaj amikoj por esti gasto de Gugu, kaj mi esperas ke ni estas bonvenaj." Tio placxis al la granda Leopardo, kiu diris tre rapide: "Jes; almenaux vi estas bonvena en mia arbaro. Sed kiuj estas la fremduloj kun vi?" "Doroteo jam konigis sin," respondis la Leono, "kaj nepre vi amos sxin kiam vi pli bone konos sxin. Cxi tiu viro estas la Sorcxisto de Oz, amiko mia kiu povas fari mirigajn trukojn de magio. Kaj jen mia fidela kaj pruvita amiko, la Malsata Tigro, kiu logxas kun mi en la Smeralda Urbo." "Cxu li cxiam malsatas?" demandis Loo la Unukornulo. "Jes," respondis la Tigro, mem respondante. "Mi cxiam malsatas dezirante mangxi dikajn bebojn." "Cxu vi ne povas trovi mangxeblajn dikajn bebojn en Oz?" demandis Loo la Unukornulo. "Estas multaj tiaj, kompreneble," diris la Tigro, "sed domagxe mia konscienco estas tiom delikata ke gxi ne permesas min mangxi bebojn. Do mi cxiam malsatas je ili kaj neniam povas mangxi ilin, cxar mia konscienco ne permesas." Nu, el cxiuj surprizitaj bestoj en tiu libera spaco estis neniu pli surprizita de la subita apero de tiuj kvar fremduloj ol Rugedo la Knomo. Li ankaux timis, cxar li rekonis ke ili estas liaj plej potencaj malamikoj; sed li ankaux komprenis ke ili ne povas scii ke li estas la eksregxo de la Knomoj, pro la besta formo kiun li havas, kiu maskas lin tre efike. Do li kuragxigxis kaj decidis ke la Sorcxisto kaj Doroteo nepre ne fiaskigu liajn planojn. Ankoraux estis malfacile scii kion opinias la bestogrupo pri la novevenintoj. Kelkaj rigardis tre kolere al ili, sed pli da ili aspektis scivolemaj kaj demandemaj. Cxiuj sentis interesigxon tamen kaj ili zorge silentis kaj auxskultis atente cxion diratan. Kiki Aru, kiu restis nerimarkate en la ombro de la roko, unue estis pli alarmita de la alveno de la fremduloj ol ecx Rugedo, kaj la knabo diris al si ke se li ne rapide agos sen atendi por peti konsilon de la maljuna Knomo, ilia konspiro versxajne trovigxos kaj cxiuj iliaj planoj konkeri kaj regi Ozon versxajne fiaskos. Kiki ankaux ne amis la manieron de la agado de Rugedo, cxar la eksregxo de la Knomoj volis fari cxion siamaniere, kaj devigis la knabon, kiu sola posedis la povon fari transformojn, obei liajn ordonojn kvazaux sklavo. Krome gxenis Kikin Arun la fakto ke reala Sorcxisto alvenis, kiu lauxdire havas multajn magiajn povojn, kaj tiu Sorcxisto kunportas siajn ilojn en nigra valizo, kaj estas amiko de la Ozuloj, do versxajne klopodos malebligi la militon inter la arbaraj bestoj kaj la Ozuloj. Cxio cxi trapasis la menson de la Altula knabo dum la Malkuragxa Leono kaj Gugu la Regxo interparolis, kaj tial li nun komencis fari plurajn strangajn agojn. Li trovis lokon proksiman al la punkto kie li staris, kie estas profunda nicxo en la roko, do li metis sian vizagxon en tiun nicxon kaj flustris nelauxte, por ke oni ne auxdu lin: "Mi volas ke la Sorcxisto de Oz farigxu vulpo -- Pyrzqxgl !" La Sorcxisto, kiu gxis tiam staris ridetante apud siaj amikoj, subite sentis sian formon sxangxigxi al tiu de vulpo, kaj lia nigra valizo falis sur la teron. Kiki etendis brakon kaj prenis la valizon, kaj la Vulpo kriis lauxeble plej lauxte: "Perfido! Estas perfidulo cxi tie kun magiaj povoj!" Cxiun alarmis tiu krio, kaj Doroteo, vidante la misigxon de sia malnova amiko, kriegis: "Jadi!" Sed jam tuj la formo de la knabineto sxangxigxis en tiun de sxafido kun felo el blanka lano, kaj Doroteo sentis tiom da perplekso ke sxi nur povis cxirkauxrigardi miroplene. La okuloj de la Malkuragxa Leono nur ardis; li kauxrigxis kaj bategis la teron per sia vosto kaj li cxirkauxrigardis por trovi kiu povas esti la perfida magiisto. Sed Kiki, kiu tenis sian vizagxon proksima al la roka nicxo, denove flustris la magian vorton, kaj la granda leono ekmalaperis kaj anstataux li staris knabeto vestita per la Mangxtula kostumo. La Mangxtula knabeto estis kolera same kiel la Leono, sed li estis malgranda kaj senpova. Rugedo la Knomo vidis kio okazas kaj timis ke Kiki fiaskigos cxiujn liajn planojn, do li klinigxis trans la rokon kaj kriis: "Cxesu, Kiki -- cxesu!" Tamen Kiki rifuzis cxesi agi. Anstatauxe, li transformis la Knomon en anseron, kio teruris kaj senesperigis Rugedon. Sed la Malsata Tigro vidis cxiujn transformojn, kaj li atente rigardis por vidi kiu cxeestanto kulpas. Kiam Rugedo parolis al Kiki, la Malsata Tigro eksciis ke li estas la magiisto, do li eksaltis kaj jxetis sian grandan korpon sur la formon de la Le-Sim-Ago kauxranta sur la roko. Kiki ne vidis la tigron veni cxar lia vizagxo ankoraux estis en la nicxo, kaj la peza korpo de la tigro pusxis lin sur la teron gxuste kiam li diris "Pyrzqxgl !" la kvinan fojon. Do nun la tigro kiu premegas lin farigxis kuniklo, kaj, nun libera de gxia pezo, Kiki eksaltis kaj, etendinte siajn aglajn flugilojn, flugis inter la brancxojn de arbo, kie neniu besto povos facile atingi lin. Li neniom tro rapidis pri tio, cxar Gugu la Regxo jam kauxrigxis sur la rando de la roko por jxeti sin sur la knabon. El sia arbo Kiki transformis Gugun en dikan virinon Gilikulan, kaj ridis vidante kiel la virino saltetadas pro furiozo, kaj kiel miregas cxiuj bestoj pro la nova formo de ilia Regxo. La bestoj ankaux timis, cxar ili timis ke ili ankaux suferos la faton de Gugu, do alarmite ili komencis komunan forkuron. Unue Rango la Griza Simio forsaltis en la arbaron, kaj Bru la Urso kaj Loo la Unukornulo sekvis lin lauxeble plej rapide. La elefantoj retrenpasxis en la arbaron, kaj cxiuj aliaj bestoj, grandaj kaj malgrandaj, rapidis sekvi ilin, disirante tra la gxangalojn gxis la libera spaco estis longe malantaux ili. La simioj grimpis en la arbojn kaj svingis sin de brancxo al brancxo, por ke la pli grandaj bestoj ne surtretu ilin, kaj ili tiom rapidis ke ili antauxeniris cxiujn aliajn. Timpaniko sxajne kovris la arbarularon kaj ili lauxeble plej fordistancigis sin de la terura Magiisto. Sed la transformitoj restis en la libera spaco, cxar ili tiom miris kaj perpleksigxis pro siaj novaj formoj ke ili nur povis rigardi unu la alian senkomprene kaj senpove, kvankam cxiu multe cxagrenigxis pro sia ruza superfortigxo. "Kiu vi estas?" la Mangxtula knabo demandis al la Kuniklo; kaj "Kiu vi estas?" la Vulpo demandis al la Sxafido; kaj "Kiu vi estas?" la Kuniklo demandis al la dika Gilikulino. "Mi estas Doroteo," diris la lanhara Sxafido. "Mi estas la Sorcxisto," diris la Vulpo. "Mi estas la Malkuragxa Leono," diris la Mangxtula knabo. "Mi estas la Malsata Tigro," diris la Kuniklo. "Mi estas la Regxo Gugu," diris la Dikulino. Sed kiam ili demandis al la Ansero kiu li estas, la Knomo Rugedo rifuzis informi ilin. "Mi estas nur Ansero," li respondis, "kaj kio mi estis antauxe, tion mi ne povas memori." CxAPITRO 13: Perdigxas la Nigra Valizo Kiki Aru, en la formo de la Le-Sim-Ago, jam grimpis inter la altajn densajn brancxojn de la arbo, tiel ke neniu povis vidi lin, kaj tie li malfermis la nigran valizon de la Sorcxisto, kiun li forportis dum sia flugo. Li tre volis scii kiaj aspektas la magiiloj de la Sorcxisto, kaj li esperis povi uzi kelkajn el ili kaj tiel akiri pli da povo; sed elpreninte ilin, unu post la alia, el la valizo, li devis agnoski ke ili estas enigmo por li. Cxar, krom se li komprenus iliajn utiligeblecojn, ili neniel valorus. Kiki Aru, la Altula knabo, tute ne estis sorcxisto aux magiisto, kaj li povis fari nenion nekutiman krom uzi la Magian Vorton kiun li sxtelis de sia patro sur Monto Mangxto. Do li pendigis la nigran valizon de la Sorcxisto sur brancxo de la arbo kaj poste malsupren grimpis al la malpli altaj brancxoj por vidi kion faras la viktimoj de la transformado. Cxiuj estis sur la supro de la plata roko, interparolante per tonoj tiom nelauxtaj Kiki ne povis auxdi kion ili diras. "Cxi tio certe estas misfortuno," komentis la Sorcxisto en la formo de la Vulpo, "sed niaj trans-formigxoj estas speco de sorcxo kiu estas tre facile nuligebla -- kiam oni scias la kielon kaj havas la tauxgajn ilojn. La iloj estas en mia Nigra Valizo; sed kie estas la Valizo?" Neniu sciis, cxar neniu vidis Kikin Arun forflugi kun gxi. "Ni sercxu gxin," proponis Doroteo la Sxafido. Do ili foriris de la roko, kaj ili cxiuj prisercxis la tutan liberan spacon sen trovi la Valizon da Magiiloj. La Ansero sercxis egale fervore kiel la aliaj, cxar se li povos trovi gxin, li intencis kasxi gxin kie la Sorcxisto neniam povos trovi gxin, cxar se la Sorcxisto retransformos lin en lian naturan formon, kun la aliaj, oni tiam rekonos ke li estas Rugedo la Knomo, kaj oni pelos lin el la Lando Oz kaj tiel fiaskigos cxiujn liajn esperojn konkeri. Rugedo ne vere bedauxris, nun kiam li pripensis la aferon, ke Kiki transformis la Ozulojn. La arbaraj bestoj, estas vere, tiom timas ke ili nun neniam konsentos transformigxi en homojn, sed Kiki povos transformi ilin malgraux tio, kaj kiam ili jam havos homajn formojn, ne estos neeble instigi ilin konkeri la Ozulojn. Do ne cxio fusxigxis, pensis la maljuna Knomo, kaj plej bone estos rekunigxi kun la Altula knabo kiu posedas la transformosekreton. Do, certigxinte ke la valizo de la Sorcxisto ne estas en la libera spaco, la Ansero forvagis inter la arbojn kiam la aliaj ne atentis lin, kaj kiam li estis suficxe for por ke ili ne povu auxdi lin, li komencis voki, "Kiki Aru! Kiki Aru! Kvak -- kvak! Kiki Aru!" La Knabo kaj la Virino, la Vulpo, la Sxafido kaj la Kuniklo, ne povinte trovi la valizon, reiris al la roko, kaj cxiu el ili havis tre strangan senton pri si. "Kie estas la Ansero?" demandis la Sorcxisto. "Evidente li forkuris," respondis Doroteo. "Interesus scii kiu li estis." "Mi opinias," diris Gugu la Regxo, kiu estis la Dikulino, "ke la Ansero estis la fremdulo kiu proponis ke ni batalu la Ozulojn. Se tiel, lia transformo estis nur ruzo por trompi nin, kaj li nun iris rekunigxi kun sia kamarado, tiu fia Le-Sim-Ago kiu obeis cxiujn liajn ordonojn." "Kion ni faru nun?" demandis Doroteo. "Cxu ni reiru al la Smeralda Urbo, kun niaj aktualaj formoj, kaj vizitu Glindan la Bonan kaj petu sxin nuligi la sxorcxojn?" "Mi opinias ke jes," respondis la Sorcxisto-Vulpo. "Kaj ni kunprenu Gugun la Regxon, kaj Glinda redonu al li lian naturan formon. Sed mi malvolonte postlasus mian Valizon da Magiiloj, cxar sen gxi mi perdus la plejparton de mia kapablo esti Sorcxisto. Ankaux, se mi reirus al la Smeralda Urbo en la formo de Vulpo, la popolo de Oz kredus min fusxsorcxisto kaj ne plu respektus min." "Ni denove sercxu viajn ilojn," sugestis la Malkuragxa Leono, "kaj poste, se ni ne sukcesos trovi la Nigran Valizon ie en cxi tiu arbaro, ni devos reiri hejmen en niaj nunaj formoj." "Kial vi venis cxi tien?" demandis Gugu. "Ni volis pruntepreni dekduon da simioj, por utiligo dum la naskigxtago de Ozma," klarigis la Sorcxisto. "Ni planis malgrandigi ilin, kaj lernigi al ili lertajxojn, kaj meti ilin en la naskigxtagan kukon de Ozma." "Nu," diris la Regxo de la Arbaro, "vi devos akiri konsenton de Rango la Griza Simio, por fari tion. Li komandas cxiujn tribojn de simioj." "Estas nun jam tro malfrue," diris Doroteo, bedauxre. "La plano estis belega, sed ni havas proprajn problemojn, kaj al mi tute ne placxas esti sxafido." "Vi estas tre placxe lanuga," diris la Malkuragxa Leono. "Ne gravas," deklaris Doroteo. "Mi neniam tre fieris, sed mi preferus esti kia mi naskigxis ol io ajn alia en la tuta mondo." La Vitra Kato, kankam gxi havis kelkajn neagrablajn kutimojn kaj emojn, tamen komprenis ke Trot kaj Kap'tano Vilcxjo estas gxiaj amikoj, do gxin cxagrenis la embaraso en kiun gxi metis ilin per sia konduko de ili al la Insulo de la Magia Floro. La rubena koro de la Vitra Kato estis malvarma kaj malmola, tamen gxi ja estis koro, kaj havi koron, negrave kian, signifas ke oni havas iom da kompato al aliuloj. Sed la kurioza travidebla besto ne volis ke Trot kaj Kap'tano Vilcxjo sciu ke gxi kompatas ilin, tial gxi tre malrapide movis sin gxis gxi transiris la riveron kaj estis nevidebla inter la arboj de la arbaro. Poste gxi rekte celis la Smeraldan Urbon, kaj tiel rapide trotis ke gxi estis kvazaux kristala nebulajxeto transiranta la valojn kaj ebenajxojn. Cxar gxi konsistis el vitro, la kato estis nelacigebla, kaj cxar gxi ne havis kauxzon prokrasti, gxi atingis la palacon de Ozma mirige rapide. "Kie estas la Sorcxisto?" gxi demandis al la Palrugxa Katido, kiu estis volvigxinta en la sunbrilo sur la plej malalta sxtupo de la enirejo de la palaco. "Ne gxenu min," pigre respondis la Palrugxa Katido, kies nomo estis Heuxreka. "Mi devas tuj trovi la Sorcxiston!" diris la Vitra Kato. "Do sercxu lin," konsilis Heuxreka, kaj gxi reendorm-igxis. La Vitra Kato rapidis supren laux la sxtuparo kaj trovis Toton, la malgrandan nigran hundon de Doroteo. "Kie estas la Sorcxisto?" demandis la Kato. "Forveturis kun Doroteo," respondis Toto. "Kiam kaj kien ili foriris?" demandis la Kato. "Ili foriris hieraux, kaj mi auxdis ilin diri ke ili iros al la Granda Arbaro en la Mangxtula Lando." "Ve," diris la Vitra Kato; "tre longa veturo." "Sed ili rajdas la Malsatan Tigron kaj la Malkuragxan Leonon," klarigis Toto, "kaj la Sorcxisto kunportas sian Nigran Valizon da Magiiloj." La Vitra Kato bone konis la Grandan Arbaron de Gugu, cxar gxi jam multfoje veturis tra tiu arbaro dum gxi traveturis la Landon Oz. Kaj gxi memoris ke la Arbaro de Gugu estas pli proksima al la Insulo de la Magia Floro ol estas la Smeralda Urbo, kaj tial, se gxi sukcesos trovi la Sorcxiston, gxi povos gvidi lin trans la Gilikulan Landon al kie Trot kaj Kap'tano Vilcxjo estas kaptitaj. Gxi estas sovagxa lando kaj malmulte traveturata, sed la Vitra Kato konis cxiujn vojojn. Do tre malmulta tempo estos perdita, efektive. Sen halti por demandi pli, la Kato kuris el la palaco for de la Smeralda Urbo, sekvante la plej rektan vojon al la Arbaro de Gugu. Denove la besto fulmis tra la lando kvazaux lumbrilo, kaj surprizus vin scii kiom rapide gxi atingis la randon de la Granda Arbaro. Ne estis simigardistoj inter la arboj por krii averton, kaj tio estis tiom nekutima ke la Vitra Kato miris. Pli enirinte la arbaron gxi baldaux renkontis lupon, kiu unue forkuris pro terurigxo. Sed, vidinte ke gxi estas nur Vitra Kato, la Lupo haltis, kaj la Kato povis vidi gxin tremi, kvazaux pro grandega timo. "Kio okazas?" demandis la Kato. "Terura Magiisto venis inter nin!" klarigis la Lupo, "kaj li sxangxas la formojn de la bestoj -- fulmrapide -- kaj sklavigas cxiujn." La Vitra Kato ridetis kaj diris: "Nu, tio estas nur la Sorcxisto de Oz. Li sendube ludas per vi la arbaranoj, sed la Sorcxisto nenial damagxus beston." "Mi ne parolas pri la Sorcxisto," klarigis la Lupo. "Kaj se la Sorcxisto de Oz estas tiu stranga vireto kiu rajdis grandan Tigron en la liberan spacon, lin ankaux transformis la terura Magiisto." "Transformis la Sorcxiston? Ho, tio estas neebla," deklaris la Vitra Kato. "Ne estas neeble. Per miaj propraj okuloj mi vidis lin transformigxi en la formon de Vulpo, kaj la knabino kiu estis kun li transformigxis en lankovritan Sxafidon." Tio vere surprizis la Vitran Katon. "Kiam tio okazis?" gxi demandis. "Antaux nelonge en la libera spaco. Cxiuj bestoj kunigxis tie, sed ili forkuris kiam la Magiisto komencis transformadi, kaj mi estas dankema ke mi mem eskapis en mia natura formo. Sed mi ankoraux timas, kaj mi kasxos min ie." Dirinte tion la Lupo forkuris, kaj la Vitra Kato, kiu sciis kie estas la granda libera spaco, marsxis celante gxin. Sed nun gxi marsxis malpli rapide, kaj gxia palrugxa cerbo ruligxis kaj rotaciis rapidege cxar gxi pripensis la mirigan informon diritan de la Lupo. Kiam la Vitra Kato atingis la liberan spacon, gxi vidis Vulpon, Sxafidon, Kuniklon, Mangxtulan knabon kaj dikan Gilikulinon, kiuj cxiuj vagadas kvazaux-hazarde, cxar denove ili sercxas la Nigran Valizon de Magiiloj. La Kato rigardis ilin dum momento kaj poste gxi marsxis malrapide en la liberan spacon. Tuj la Sxafido kuris cele gxin, kriante: "Ho, Sorcxisto, venis la Vitra Kato!" "Kie, Doroteo?" demandis la Vulpo. "Cxi tie!" La Knabo kaj la Virino kaj la Kuniklo nun iris al la Vulpo kaj la Sxafido, kaj ili cxiuj staris antaux la Vitra Kato kaj samtempe parolante, preskaux kiel hxoro, ili demandis: "Cxu vi vidis la Nigran Valizon?" "Ofte," respondis la Vitra Kato, "sed ne lastatempe." "Gxi estas perdita," diris la Vulpo, "kaj ni devas trovi gxin." "Cxu vi estas la Sorcxisto?" demandis la Kato. "Jes." "Kaj kiuj estas la aliaj?" "Mi estas Doroteo," diris la Sxafido. "Mi estas la Malkuragxa Leono," diris la Mangxtula knabo. "Mi estas la Malsata Tigro," diris la Kuniklo. "Mi estas Gugu, Regxo de la Arbaro," diris la Dikulino. La Vitra Kato sidis sur siaj malantauxaj kruroj kaj ekridis. "Jadi, kia ridinda grupo!" kriis la Besto. "Kiu tiel ludas per vi?" "Tute ne temas pri ludo," deklaris la Sorcxisto. "Temas pri kruela, fia transformo, kaj la Magiisto farinta tion havas leonan kapon, simian korpon, aglajn flugilojn kaj rondan pilkon sur la finajxo de sia vosto." La Vitra Kato denove ridis. "La Magiisto do aspektas pli ridinda ol vi," gxi diris. "Kie li nun estas?" "Ie en la arbaro," diris la Malkuragxa Leono. "Li simple saltis en tiun altan aceron tie, cxar li povas grimpi kiel simio kaj flugi kiel aglo, kaj poste li malaperis en la arbaron." "Kaj estis alia Magiisto tute simila al li, kiu estis lia amiko," aldonis Doroteo, "sed ili versxajne kverelis, cxar la plej fia sxangxis sian amikon en la formon de Ansero." "Kaj kie estas la Ansero?" demandis la Kato, cxirkauxrigardante. "Sendube li foriris por trovi sian amikon," respondis Gugu la Regxo. "Sed Ansero ne povas rapide veturi, do ni povus facile trovi lin se ni dezirus." "Plej malbone," diris la Sorcxisto, "estas ke mia Nigra Valizo perdigxis. Gxi malaperis kiam mi trans-formigxis. Se mi povus trovi gxin mi povus facile nuligi la sorcxojn per mia magio, kaj ni rericevus niajn naturajn formojn. Cxu vi helpos nin sercxi la Nigran Valizon, Amiko Kata?" "Kompreneble," respondis la Vitra Kato. "Sed versxajne la fremda Magiisto forportis gxin kun si. Se li estas magiisto, li scias ke vi bezonas tiun Valizon, kaj eble li timas vian magion. Do li versxajne kunportis la Valizon, kaj vi nur revidos gxin se vi trovos la Magiiston." "Tio sonas prava," komencis la Sxafido, kiu estis Doroteo. "Tiu palrugxa cerbo via evidente bone funkcias hodiaux." "Se la Vitra Kato ja estas prava," diris la Sorcxisto solenavocxe, "multaj problemoj renkontos nin. Tiu Magiisto estas dangxera, kaj se ni proksimigxos al li li eble transformos nin malpli placxe." "Mi ne komprenas kiel povus esti malpli placxe," grumblis Gugu, indigna cxar li devis aperi en la formo de dika virino. "Cxiuokaze," diris la Malkuragxa Leono, "nia plej bona plano estas trovi la Magiiston kaj strebi forpreni de li la Nigran Valizon. Eble ni sukcesos sxteli gxin, aux eble ni povos persvadi lin redoni gxin al ni." "Kial ne unue trovi la Anseron?" demandis Doroteo. "La Ansero koleros pro la Magiisto, kaj eble li povos helpi nin." "Ne malbona ideo," respondis la Sorcxisto. "Venu, Amikoj; ni trovu tiun Anseron. Ni disiru kaj sercxu diversdirekte, kaj kiu la unua trovos la Anseron konduku lin cxi tien, kie ni cxiuj rerenkontigxos post unu horo." CxAPITRO 14: La Sorcxisto Lernas la Magian Vorton Nu, la Ansero estis la transformita maljuna Rugedo, kiu iam estis Regxo de la Knomoj, kaj li ecx pli ol la aliaj transformitoj koleris kontraux Kiki Aru. La Knomo malamis cxion birdecan, cxar birdoj demetas ovojn kaj ovojn timas cxiuj Knomoj pli ol cxion alian en la mondo. Ansero estas ankaux malsagxa birdo, kaj Rugedo ege hontis pro la formo kiun li nun devas surhavi. Kaj lin tremigis la penso ke la Ansero eble demetos ovon! Do la Knomo timis sin mem kaj timis cxion cxirkaux li. Se ovo tusxus lin li povus detruigxi, kaj preskaux cxiu besto renkontota en la arbaro povus facile konkeri lin. Kaj tiel finigxus maljuna Rugedo la Knomo. Aparte de tiuj timoj, tamen, lin plenigis kolero kontraux Kiki, kiun li intencis kapti per lerta sxtelo for de li de la Magia Vorto. Sendube la knabo frenezigxinte fusxis cxion, sed Rugedo sciis ke la alveno de la Sorcxisto timigis Kikin, kaj li ne bedauxris ke la knabo transformis la Sorcxiston kaj Doroteon kaj senpovigis ilin. Lia propra trans-formigxo cxagrenis lin kaj indignigis lin, do li kuris tra la arbaro sercxante Kikin, por akiri pli bonan formon kaj kajxoli la knabon plenumi la planojn konkeri la Landon Oz. Kiki Aru ne foriris tre malproksimen, cxar li surprizis sin kaj ne nur la aliajn per la rapidaj transformoj kaj ne klare sciis kion fari. Rugedo la Knomo estis aroganta kaj ruza, kaj Kiki sciis ke ne eblas dependi de li; sed la Knomo povis plani kaj komploti, kaj la Altula knabo ne estis suficxe sagxa por fari tion, do, kiam li subrigardis tra la brancxoj de arbo kaj vidis Anseron anserpasxadi sur la tero kaj auxdis gxin krii, "Kiki Aru! Kvak -- kvak! Kiki Aru!" la knabo respondis nelauxtavocxe, "Jen mi," kaj svingis sin al la plej malalta brancxo de la arbo. La Ansero supren rigardis kaj vidis lin. "Vi fusxis cxion terure!" kriis la Ansero. "Kial vi faris tion?" "Cxar mi volis," respondis Kiki. "Vi agis kvazaux mi estas via sklavo, kaj mi volis montri al tiuj arbaruloj ke mi estas pli potenca ol vi." La Ansero siblis mallauxte, sed Kiki ne auxdis tion. Maljuna Rugedo rapide resagxigis sin kaj murmuris al si: "Vere ansermensa estas tiu knabo, kvankam mi havas la anseran formon. Mi milde traktos lin nun, kaj feroce kiam mi superfortos lin." Li pervocxe diris al Kiki: "Nu, de nun mi kontente agnoskos ke vi estas la mastro. Vi fusxis cxion, kiel mi diris, sed ni ankoraux povos konkeri Ozon." "Kiel?" demandis la knabo. "Unue redonu al mi la formon de la Le-Sim-Ago, kaj poste ni povos pli facile interparoli," sugestis la Knomo. "Atendu momenton, do," diris Kiki, kaj li grimpis iom pli supren en la arbo. Tie li flustris la Magian Vorton kaj la Ansero farigxis Le-Sim-Ago, kiel antauxe. "Bone!" diris la Knomo, al kiu tio multe placxis, dum Kiki alflankigxis al li saltante de la arbo. "Nun ni trovu trankvilan lokon kie ni povos paroli kaj la bestoj ne povos auxdi nin." Do la duo ekmarsxis kaj transiris la arbaron gxis ili atingis lokon kie la arboj ne estis tiom altaj nek tiom proksimaj unuj al la aliaj, kaj inter tiuj disaj arboj estis alia libera spaco, ne tiel granda kiel la unua kie la bestoj kunrenkontigxis. Starante cxe la rando de tiu libera spaco kaj transrigardante, ili vidis la arbojn cxe la transa flanko plenaj je simioj, kiuj interbabiladis tre vigle pri la eventoj kiujn ili vidis dum la kunveno. La maljuna Knomo flustris al Kiki ke li ne eniru la liberan spacon nek lasu ke la simioj vidu lin. "Kial ne?" demandis la knabo, retirante sin. "Cxar tiuj simioj estos nia armeo -- la armeo konkeronta Ozon," diris la Knomo. "Sidigxu kun mi, Kiki, kaj silentu, kaj mi klarigos al vi mian planon." Nu, nek Kiki Aru nek Rugedo rimarkis ke ruza Lupo sekvis ilin jam de la arbo kie la Ansero estis transformita en Le-Sim-Agon. Efektive, tiu Lupo, kiu ja estis la Sorcxisto de Oz, vidis la transformigxon de la Ansero kaj nun decidis rigardi la sekvon kaj trovi kion ili poste faros. Lupo povas trairi arbaron tre rapide, sen fari bruon, do la malamikoj de la Sorcxisto ne suspektis lian cxeeston. Sed kiam ili sidigxis apud la rando de la libera spaco, por paroli, kun siaj dorsoj kontraux li, la Sorcxisto ne sciis cxu riski vidigxon, per alrampo al pli proksima pozicio por auxdi iliajn parolojn, aux cxu estus preferinde kasxi sin gxis ili formovigxos. Dum li pripensis tiun demandon li trovis apud si grandan arbon kiu havas kavan trunkon, kaj estas ronda truo en tiu arbo, cxirkaux metron super la tero. La Sorcxisto-Lupo decidis ke estos pli sekure por li kasxi sin interne de la kava arbo, do li saltis en la truon kaj kauxrigxis en la kavo, tiel ke liaj okuloj gxuste atingis la randon de la truo per kiu li eniris, kaj de tie li rigardis la formojn de la du Le-Sim-Agoj. "Jen mia plano," diris la Knomo al Kiki, parol-ante tiel mallauxte ke la Sorcxisto nur povis auxdi la bruon de lia vocxo. "Cxar vi povas transformi ion ajn en kiun ajn formon lauxvole, ni transformos tiujn simiojn en armeon, kaj per tiu armeo ni konkeros la Ozulojn." "La simioj ne faros grandan armeon," objxetis Kiki. "Ni bezonas fortan armeon, sed ne multenombran," respondis la Knomo. "Vi transformos cxiun simion en gigantan viron, vestitan per bela uniformo kaj armitan per akra glavo. Estas kvindek simioj tie kaj kvindek gigantoj estos suficxe granda armeo." "Kion ili faros per la glavoj?" demandis Kiki. "Nenio povas mortigi la Ozulojn." "Vi pravas," diris Rugedo. "La Ozuloj ne estas mortigeblaj, sed eblas distrancxi ilin en eretojn, kaj kvankam cxiu ereto estos vivanta, ni povos dissxuti la erojn tiel ke ili estos tute senpovaj. Tial la Ozuloj timos la glavojn de nia armeo, kaj ni facile konkeros ilin." "Tio sonas bona ideo," respondis la knabo, aprobe. "Kaj tiuokaze ni ne bezonos gxeni nin pri la aliaj bestoj de la arbaro." "Prave; vi timigis la bestojn, kaj ili ne plu konsentus helpi nin konkeri Ozon. Sed tiuj simioj estas malsagxuloj, kaj transformite en Gigantojn ili agos precize kiel ni volos kaj obeos niajn ordonojn. Cxu vi povos transformi ilin cxiujn samtempe?" "Ne; mi devos transformi ilin unuope," diris Kiki. "Sed la kvindek transformoj estos fareblaj dum cxirkaux unu horo. Restu cxi tie, Rugedo, kaj mi sxangxos la unuan simion -- tiun maldekstre, cxe la finajxo de la brancxo -- en Giganton kun glavo." "Kien vi iros?" demandis la Knomo. "Mi devas nepre ne paroli la Magian Vorton dum cxeestas alia persono," deklaris Kiki, kiu firme decidis ne permesi ke lia perfidema kunulo lernu lian sekreton, "do mi iros al loko kie vi ne povos auxdi min." Rugedo la Knomo cxagrenigxis, sed li ankoraux esperis surpriztrovi la knabon kaj kapti el li la Magian Vorton. Do li nur gestis jese per sia leonkapo, kaj Kiki levis sin kaj eniris iomete la arbaron. Tie li rimarkis kavan arbon, kaj hazarde gxi estis la sama kava arbo en kiu la Sorcxisto de Oz, nun havanta formon de Vulpo, kasxis sin. Dum Kiki kuris al la arbo la Vulpo mallevis sian kapon tiel ke gxi estis nevidebla en la obskura kavo sub la truo, kaj poste Kiki metis sian vizagxon en la truon kaj flustris: "Mi volas ke tiu simio sur la maldekstra brancxo farigxu Giganto dek kvin metrojn alta, vestita per uniformo kaj kun akra glavo -- Pyrzqxgl !" Post tio li rekuris al Rugedo, sed la Sorcxisto-Vulpo tute klare auxdis cxiun vorton diritan de li. La simio tuj transformigxis en la Giganton, kaj la Giganto estis tiom granda ke dum li staris sur la tero lia kapo estis pli alta ol la arboj de la arbaro. La simioj multe bruis sed sxajne ne komprenis ke la Giganto estas unu el ili mem. "Bone!" kriis la Knomo. "Rapidu, Kiki, transformu la aliajn." Do Kiki rekuris al la arbo kaj metinte sian vizagxon al la kavo, flustris: "Mi volas ke la sekva simio estu precize kia la unua -- Pyrzqxgl !" Denove la Sorcxisto-Vulpo auxdis la Magian Vorton, kaj precize kiel gxi estas prononcenda. Sed li sidis senmove en la kavo kaj atendis por denove auxdi gxin, tiel ke gxi estos gravurita sur lia menso kaj li ne forgesos gxin. Kiki ripete kuris al la rando de la arbaro kaj reen al la kava arbo gxis li flustris la Magian Vorton sesfoje kaj ses simioj estis transformitaj en ses grandegajn gigantojn. Tiam la Sorcxisto decidis eksperimenti kaj mem uzi la Magian Vorton. Do, dum Kiki rekuris al la Knomo, la Vulpo pusxis sian kapon el la kavo kaj diris nelauxte: "Mi volas ke tiu besto kiu kuras farigxu hikorinukso -- Pyrzqxgl !" Tuj la Le-Sim-Aga formo de Kiki Aru la Altulo malaperis kaj malgranda hikorinukso ruligxis sur la tero dum momento kaj poste kvietigxis. La Sorcxisto multe gxojis, kaj saltis el la kavo gxuste kiam Rugedo cxirkauxrigardis por vidi kio okazis al Kiki. La Knomo vidis la Vulpon sed ne Kikin, do li rapide surpiedigxis. La Sorcxisto ne sciis kiom potenca la kurioza besto estas, do li decidis neniun riskon ebligi. "Mi volas ke tiu besto farigxu juglando -- Pyrzqxgl !" li diris lauxte. Sed li ne tute gxuste prononcis la Magian Vorton, kaj la formo de Rugedo ne sxangxigxis. Sed la Knomo tuj komprenis ke "Pyrzqxgl !" estas la Magia Vorto, do li kuris direkte al la Vulpo kriante: "Mi volas ke vi farigxu Ansero -- Pyzqxgl !" Sed ankaux la Knomo misprononcis la vorton, cxar gxi ja nur unufoje auxdis gxin parolata, kaj tiam la prononcmaniero estis erara. Do la Vulpo ne trans-formigxis, sed gxi devis forkuri por ne kaptigxi de la kolera Knomo. Rugedo nun komencis prononci la Magian Vorton laux cxiu maniero kiun li povis elpensi, esperante trovi la gxustan, kaj la Vulpo, kasxite de arbusto, iom timis ke eble li sukcesos. Tamen, la Sorcxisto, kiu kutimis je magiaj artoj, restis trankvila kaj baldaux memoris precize kiel Kiki Aru prononcis la vorton. Do li ripetis la frazon kiun li jam antauxe diris kaj Rugedo la Knomo farigxis ordinara juglando. La Sorcxisto nun rampis de malantaux la arbusto kaj diris: "Mi volas rehavi mian naturan formon -- Pyrzqxgl !" Tuj li estis la Sorcxisto de Oz, kaj preninte la hikorinukson kaj la juglandon, kaj zorge metinte ilin en sian posxon, li rekuris al la granda libera spaco. Doroteo la Sxafido blekis pro gxojo kiam sxi vidis sian malnovan amikon kun lia natura formo denove. La aliaj estis cxiuj tie, cxar ili ankoraux ne trovis la Anseron. La dika Gilikulino, la Mangxtula knabo, la Kuniklo kaj la Vitra Kato tuj kuris al la Sorcxisto kaj demandis pri kio okazis. Antaux ol klarigi al ili ion pri siaj aventuroj, li transformis cxiujn -- escepte de la Vitra Kato, kompreneble -- en iliajn naturajn formojn, kaj kiam ilia gxojo permesis ke ili trankviligxu iomete, li parolis pri kiel li hazarde trovis la sekreton de la Magiisto kaj povis sxangxi la du Le-Sim-Agojn en formojn ne kapablajn paroli, tiel ke ili ne povos helpi sin. Kaj la malgranda Sorcxisto montris al siaj mirantaj amikoj la hikorinukson kaj la juglandon por pruvi ke li parolis la veron. "Sed -- atentu!" -- kriis Doroteo. "Kio okazis al tiuj Gigantaj Soldatoj kiuj antauxe estis simioj?" "Mi tute forgesis ilin!" agnoskis la Sorcxisto; "sed mi supozas ke ili ankoraux staras en la arbaro." CxAPITRO 15: La Soleca Anaso Trot kaj Kap'tano Vilcxjo staris antaux la Magia Floro, vere enradikigxinte en tiu loko. "Cxu vi malsategas?" demandis la knabineto, profunde gxemante, cxar sxi jam staris tie dum multaj horoj. "Nu," respondis la velisto, "mi n' diras ke mi ne povus mangxi, Trot -- se mangxo estus disponebla -- sed mi supozas ke maljunuloj ne tiom malsatas kiom junuloj." "Mi malcertas pri tio, Kap'tano Vilcxjo," sxi diris penseme. "Eble agxo kauxzas dif 'rencon, sed mi opinias ke grandeco faras pli grandan dif 'rencon. Cxar vi estas duoble pli granda ol mi, vi devus esti duoble pli malsata." "Mi esperas ke jes," li respondis, "cxar mi povos elteni iom pli longe. Mi ja esperas ke la Vitra Kato rapidos, kaj mi esperas ke la Sorcxisto ne prokrastos veni al ni." Trot denove gxemis kaj rigardis la mirindan Magian Floron, cxar nenio alia estis farebla. Gxuste nun bela grupo da palrugxaj peonioj burgxonis kaj floris, sed baldaux ili fadis, kaj amaso da malhelbluaj lilioj anstatauxis ilin. Poste kelkaj flavaj krizantemoj floris sur la planto, kaj kiam ili plene malfermis siajn petalojn kaj perfektigxis, ili cedis al aro da blankaj floraj buloj kun karmezinaj makuloj -- floro kian neniam antauxe vidis Trot. "Sed min ege tedas rigardi florojn kaj florojn kaj florojn," sxi diris senpacience. "Ili estas vere belaj," komentis Kap'tano Vilcxjo. "Mi scias; kaj se eblus veni kaj rigardi la Magian Floron nur kiam oni volas, estus tre bone, sed devi stari kaj rigardi gxin negrave cxu aux ne oni volas, ne estas tre placxe. Mi volegas, Kap'tano Vilcxjo, ke tiu planto iom fruktu anstataux flori." Apenaux sxi parolis kiam la blankaj buloj kun karmezinaj makuloj fadis kaj amaso da belaj maturaj persikoj anstatauxis ilin. Kun krio de miksitaj surprizo kaj gxojo Trot etendis brakon kaj plukis persikon de la arbusto kaj komencis mangxi gxin. Sxi trovis gxin tre bongusta. Kap'tanon Vilcxjon iom senkomprenigis la tuja plenumigxo de la volo de la knabino, do antaux ol li povis pluki persikon ili fadis kaj bananoj anstatauxis ilin. "Prenu, Kap'tano!" kriis Trot, kaj ankoraux dum sxi mangxis la persikon sxi prenis bananon per sia alia mano kaj sxiris gxin de la arbusto. La maljuna velisto ankoraux estis senkomprena. Li ja etendis manon, sed li tro malfruis, cxar jam la bananoj malaperis kaj limonoj anstatauxis ilin. "Psxa!" kriis Trot. "Ne eblas mangxi tiujn; sed atentu, Kap'tano, io nova aperos." Kokosoj sekvis, sed Kap'tano Vilcxjo kapneis. "N' povas malfermi ilin," li komentis, "cxar ni havas nenion per kiu bati ilin." "Tamen prenu," konsilis Trot; sed jam malaperis la kokosoj, kaj malhele purpuraj pirformaj fruktoj kiujn ambaux ne konis anstatauxis ilin. Denove Kap'tano Vilcxjo hezitis, kaj Trot diris al li: "Vi devus preni persikon kaj bananon, same kiel mi. Se vi ne atentos, Kap'tano, vi nenion prenos. Nu, mi dividos kun vi mian bananon." Jam dum sxi parolis la Magia Planto kovrigxis per grandaj rugxaj pomoj kiuj kreskis sur cxiu brancxo. Kap'tano Vilcxjo ne plu hezitis. Li prenis per du manoj, plukante du pomojn, sed Trot trovis nur suficxe da tempo por pluki unu antaux ol ili malaperis. "Kurioze," komentis la velisto, dum li macxis sian pomon, "tiuj fruktoj estas tre bone mangxeblaj kiam oni prenis ilin, sed ekmalaperas se ili restas sur la arbusto." "Cxio estas kurioza," deklaris la knabino, "kaj ne povus okazi en alia lando ol cxi tiu kie magio estas kutima. Jen citronoj. Ne pluku ilin, cxar ili maldolcxigas la busxon kaj -- Ho! jen prunoj!" sxi pusxis sian pomon en la posxon de sia antauxvestajxo kaj prenis tri prunojn -- cxiu preskaux granda kiel ovo -- antaux ol ili malaperis. Ankaux Kap'tano Vilcxjo prenis kelkajn, sed ambaux estis tro malsataj por pli da mangxoprokrasto, do ili komencis mangxi siajn pomojn kaj prunojn dum la magia arbusto aperigis cxiajn fruktojn, unu post la alia. La Kap'tano cxesis mangxi nelonge por pluki belan kantalupon, kiun li tenis sub la brako, kaj Trot, finmangxinte siajn prunojn, prenis manplenon da cxerizoj kaj orangxon; sed kiam preskaux cxiu specio de fruktoj jam aperis sur la arbusto, la rikolto cxesis kaj nur floroj aperis sur gxi, kiel antauxe. "Kial gxi rekomencis flori?" meditis Trot, al kiu tio ne cxagrenis cxar sxi jam mangxis suficxajn fruktojn por satigxi. "Nu, vi nur volis ke gxi 'iom' fruktu," diris la velisto, "do tiel estis. Eble se vi dirus 'cxiam', Trot, cxiam estus fruktoj." "Sed kial gxi plenumas mian deziron?" demandis la knabino. "Mi ne estas feino aux sorcxistino aux ia magiulino." "Versxajne," respondis Kap'tano Vilcxjo, "cxi tiu insuleto estas magia insulo, kaj kiu ajn sur gxi povas ordoni al la arbusto kion gxi produktu, kaj gxi produktas tion." "Cxu eble mi povus voli ion alian, Kap'tanon, kaj gxi produktus gxin?" sxi demandis fervore. "Pri kio vi pensas, Trot?" "Ke mi volu ke tiuj radikoj sur niaj piedoj malaperu kaj ni liberigxu." "Provu, Trot." Do sxi provis, sed la volo tute ne efikis. "Mem provu, Kap'tano," sxi proponis. Do Kap'tano diris tiun volon, sen pli bona rezulto. "Ne," diris li, "ne utilas; voloj devas rilati al la Magia Planto; sed min gxojigas ke ni povas instigi gxin produkti fruktojn, cxar nun ni scias ke ni ne malsatos antaux ol la Sorcxisto atingos nin." "Sed min lacigas tiom longe stari cxi tie," plendis la knabino. "Se mi nur povus levi unu piedon por ripozigi gxin, mi havus pli bonan senton." "Ankaux mi, Trot. Mi jam rimarkis ke se oni devas fari ion, kaj ne povas ne fari gxin, gxi farigxas nedezirata tre rapide." "Kiu ne povas levi la piedojn ne scias kia beno tio estas," diris Trot penseme. "Mi neniam antauxe sciis kiom plezurige estas levi unu piedon kaj poste alian, kiam ajn oni deziras." "Pri multaj aferoj oni ne konscias pri la plezuro," respondis la velisto. "Se io preskaux cxesigus spiradon, oni kredus ke libera spirado estas la plej bela ago en la vivo. Kiam oni sanas, oni ne konscias kia gxuo tio estas, sed kiam oni malsanas oni memoras pri kiam oni sanis, kaj deziregas la revenon de tio. La plej multaj personoj forgesas danki al Dio cxar Li donis al ili du bonajn krurojn, gxis ili perdas kruron, kiel mi; kaj estas tiam tro malfrue, oni nur povas lauxdi Dion cxar Li lasis unu kruron." "Via ligna kruro estas suficxe bona, Kap'tano," sxi komentis, rigardante gxin atente. "Cxiukaze, gxi ne radikigxas sur Magia Insulo, kiel niaj viandaj kruroj." "Mi ne plendas," diris Kap'tano Vilcxjo. "Kio nagxas nidirekten, Trot?" li demandis, transrigardante la Magian Floron kaj la akvon. La knabino ankaux rigardis kaj respondis: "Ia birdo. Kia anaso, sed mi neniam vidis anason tiom multekoloran." La birdo nagxis rapide kaj gracie cele la Magian Insulon, kaj, dum gxi proksimigxis gxia belege kolorita plumaro mirigis ilin. La plumoj estis de multaj specoj de brilantaj verdoj kaj bluoj kaj purpuroj, kaj gxi havis flavan kapon kun rugxa plumo, kaj palrugxo, blanko kaj violo en la vosto. Kiam gxi atingis la Insulon, gxi surterigxis kaj proksimigxis al ili, pasxante malrapide kaj turnante sian kapon unue al unu flanko kaj poste al la alia, por vidi la knabinon kaj la veliston pli bone. "Vi estas fremduloj," diris la birdo, haltinte apud ili, "kaj vin kaptis la Magia Insulo." "Jes," respondis Trot, gxemante; "ni radikigxis. Sed mi esperas ke ni ne kreskos." "Vi malgrandigxos," diris la Birdo. "Vi pli malgrandigxos cxiutage, gxis post kelka tempo neniom da vi restos. Tiel estas kutime, sur cxi tiu Magia Insulo." "Kiel vi scias tion, kaj kiu vi estas, do?" demandis Kap'tano Vilcxjo. "Mi estas la Soleca Anaso," respondis la birdo. "Mi supozas ke vi auxdis pri mi, cxu?" "Ne," diris Trot, "efektive ne. Kial vi estas soleca?" "Nu, mankas al mi familio kaj parencoj," respondis la Anaso. "Cxu vi ne havas amikojn?" "Nenian amikon. Kaj mi konas nenion farindan. Mi jam longe vivis, kaj mi devos vivi por cxiam, cxar mi apartenas al la Lando Oz, kie neniu vivanto mortas. Pripensu tion: oni ekzistas jaron post jaro, sen amikoj, sen familio, kun nenio farinda! Cxu mirigas vin ke mi estas soleca?" "Kial vi ne amikigas kelkulojn, kaj trovas ion farindan?" demandis Kap'tano Vilcxjo. "Mi ne povas amikigxi, cxar cxiu renkontato -- birdo, besto aux persono -- malagrablas al mi. Post kelkaj minutoj mi ne plu povos toleri vian kuneston, kaj mi foriros kaj forlasos vin," diris la Soleca Anaso. "Kaj pri farindajxoj -- nu, ne utilas. Kiam ajn mi renkontas ulon, tiu faras ion, do mi decidis ke tio estas banala kaj seninteresa kaj mi preferas resti soleca." "Cxu ne necesas ke vi cxasu mangxajxojn?" demandis Trot. "Ne. En mia diamanta palaco, iom for laux la rivero, mangxajxoj magie produktigxas por mi; sed mi malofte mangxas, cxar tio estas tre banala." "Klare vi estas Magiista Anaso," komentis Kap'tano Vilcxjo. "Kial?" "Nu, ordinaraj anasoj ne havas diamantajn palacojn kaj magiajn mangxajxojn, kiel vi." "Vere; kaj ankaux pro tio mi estas soleca. Memoru ke mi estas la sola Anaso en la Lando Oz, kaj mi ne similas al iu alia anaso en la ekstera mondo." "Sxajnas al mi ke al vi placxas esti soleca," rimarkis Kap'tano Vilcxjo. "Mi ne povas diri ke vere placxas," respondis la Anaso, "sed cxar sxajne tia estas mia sorto, mi iom fieras pro gxi." "Cxu vi scias kial ununura, sola Anaso estas en la Lando Oz?" demandis Trot, scivoleme. "Iam mi sciis la kialon, antaux multaj jaroj, sed mi plene forgesis," deklaris la Anaso. "La kialo de io neniam estas egale grava kiel la afero mem, do ne utilas memori ion pli ol ke mi estas soleca." "Mi kredas ke vi estus pli felicxa se vi provus fari ion," asertis Trot. "Kvankam vi povas fari nenion por vi mem, vi povas fari ion por aliaj, kaj tiel vi akirus multajn amikojn kaj ne plu estus soleca." "Nun vi farigxas malagrabla," diris la Soleca Anaso, "kaj mi devos foriri kaj forlasi vin." "Cxu vi tute ne povas helpi nin?" petegis la knabino. "Se estas ia magio pri vi, eble vi povos helpi nin eskapi el cxi tiu acxa situacio." "Mi ne havas suficxe fortan magion por liberigi vin de la Magia Insulo," respondis la Soleca Anaso. "Mi posedas nur tre simplan magion, sed gxi suficxas por miaj propraj bezonoj." "Se nur ni povus sidi iom, ni povus pli bone elteni," diris Trot, "sed ni havas nenion sur kiu sidi." "Do vi devos elteni," diris la Soleca Anaso. "Eble vi havas suficxan magion por doni al ni du taburetojn," sugestis Kap'tano Vilcxjo. "Anaso ja ne scius por kio utilas taburetoj," estis la respondo. "Sed vi estas malsimila al cxiuj aliaj anasoj." "Estas vere." La stranga besto sxajne pensis dum momento, rigardante ilin akre per siaj rondaj nigraj okuloj. Poste gxi diris: "Kelkfoje, kiam la sunbrilo estas varmega, mi kreskigas agarikon por sxirmi min de gxiaj radioj. Eble vi povus sidi sur agarikoj." "Nu, se ili estus suficxe fortaj, ili tauxgus," respondis Kap'tano Vilcxjo. "Do antaux ol foriri mi donos al vi duon da ili," diris la Soleca Anaso, kaj gxi komencis pasxadi laux malgranda cirklo. Gxi cxirkauxiris la cirklon dekstren trifoje, kaj poste maldekstren trifoje. Post tio gxi retrensaltetis trifoje kaj antauxensaltetis trifoje. "Kion vi faras?" demandis Trot. "Ne interrompu. Temas pri sorcxkanto," respondis la Soleca Anaso, sed nun gxi komencis fari sinsekvon da nelauxtaj bruetoj kiuj sonis kvake kaj sxajne signifis tute nenion. Kaj gxi dauxrigis tiujn sonojn tiom longe ke Trot fine kriis: "Cxu eble vi povos rapide fini tiun sorcxajxon? Se vi bezonos la tutan someron por fari duon da agarikoj, vi estas ne tre lerta magiisto." "Mi diris ke vi ne interrompu," diris la Soleca Anaso severe. "Se vi farigxos tro malagrabla, vi forpelos min antaux ol mi finos cxi tiun sorcxkanton." Trot silentis post la riprocxo, kaj la Anaso dauxrigis la kvakan murmuradon. Kap'tano Vilcxjo ridetis iom al si, kaj komentis al Trot per flustro: "Tiu senokupa birdo Solecanasa multege dauxrigas la sorcxadon. Kaj mi tute ne certas ke la agarikoj valoros la sidon." Tamen ecx dum li parolis la velisto sentis ion tusxi lin malantauxe, kaj, turninte sian kapon, li trovis ke granda agariko estas precize gxustaloke kaj gxusta-dimensia por sido. Ankaux trovigxis similajxo malantaux Trot, kaj kun krio de plezuro la knabineto apogis sin per gxi kaj trovis gxin tre komforta sidilo -- solida, tamen preskaux kia kuseno. Ecx la pezego de Kap'tano Vilcxjo ne rompis lian agarikon, kaj kiam ambaux jam sidis, ili trovis ke la Soleca Anaso forpasxis kaj nun estas cxe la bordo de la akvo. "Dankegon," kriis Trot, kaj la velisto kriis: "Ni multe dankas vin!" Sed la Soleca Anaso tute ne atentis. Ne ecx rerigardinte ilin la bunta birdo eniris la akvon kaj gracie fornagxis. CxAPITRO 16: La Vitra Kato Trovas la Nigran Valizon Kiam Kiki Aru transformis la ses simiojn en ses gigantajn soldatojn dek kvin metrojn altajn iliaj kapoj superiris la arbojn, kiuj en tiu parto de la arbaro estis ne tiom altaj kiom en kelkaj aliaj partoj; kaj kvankam la arboj estis iom disaj, la korpoj de la gigantaj soldatoj estis tiom grandaj ke ili tute plenigis la spacojn en kiuj ili staris kaj la brancxoj premis ilin cxiuflanke. Kompreneble, Kiki malsagxe agis kiam li faris siajn soldatojn tiel grandaj, cxar nun ili ne povis iri el la arbaro. Efektive, ili ne povis fari ecx unu pasxon, cxar ilin kaptis la arboj. Ecx se ili estus en la malgranda libera spaco ili ne povus iri el gxi, sed ili estis iom preter la libera spaco. Unue la aliaj simioj, nesorcxitaj, timis la soldatojn, kaj rapide forlasis tiun lokon, sed baldaux ili trovis ke la granduloj staras tute senmove, kvankam ili mugxas indigne pro sia transformigxo, do la bando da simioj reiris al la loko kaj rigardis ilin scivoleme, ne divenante ke efektive ili estas simioj, iliaj propraj amikoj. La soldatoj ne povis vidi ilin, cxar iliaj kapoj estis super la arboj; ili ecx ne povis levi siajn brakojn aux eltiri siajn akrajn glavojn, cxar ilin tiel firme kuntenis la folioplenaj brancxoj. Do la simioj, trovinte la gigantojn senpovaj, komencis grimpadi sur iliaj korpoj, kaj baldaux la tuta bando sidis sur la sxultroj de la gigantoj kaj rigardis iliajn vizagxojn. "Mi estas Ebu, via patro," kriis unu soldato al simio kiu sidis sur lia maldekstra orelo, "sed iu kruela persono sorcxis min." "Mi estas via Onklo Peeker," diris alia soldato al alia simio. Do tre baldaux cxiuj simioj sciis la veron kaj kompatis siajn amikojn kaj parencojn kaj koleris la personon -- kiu ajn gxi estis -- kiu transformis ilin. Estis multa brua babilado inter la arbosuproj, kaj la bruo allogis aliajn simiojn, tiel ke la libera spaco kaj cxiuj cxirkauxaj arboj estis plenaj je ili. Rango la Griza Simio, kiu estis Cxefo de cxiuj simitriboj en la arbaro, auxdis la bruegon kaj venis vidi kio okazas al lia popolo. Kaj Rango, cxar li estis pli sagxa kaj pli sperta, tuj sciis ke la stranga magiisto kiu aspektis miksita besto respondecis pri la transformoj. Li konsciis ke la ses gigantaj soldatoj estas senpovaj kaptitoj, pro sia grando, kaj li sciis ke li ne povas liberigi ilin. Do, kvankam li timis renkonti la teruran magiiston, li forrapidis al la granda libera spaco por informi Gugun la Regxon pri kio okazis kaj trovi la Sorcxiston de Oz kaj instigi lin savi liajn ses sorcxitajn regatojn. Rango kuris en la Grandan Liberan Spacon kiam la Sorcxisto jxus redonis al la sorcxitoj cxirkaux li iliajn naturajn formojn, kaj la Griza Simio gxoje auxdis ke la fia magiisto estas konkerita. "Sed nun, ho potenca Sorcxisto, vi devas veni kun mi al kie ses el mia popolo estas transformitaj en ses grandajn gigantajn homojn," li diris, "cxar se ili devos resti tie, ilia felicxo kaj iliaj estontaj vivoj ruinigxos." La Sorcxisto ne tuj respondis, cxar li opiniis ke jen bona oportuno akiri la konsenton de Rango preni kelkajn simiojn al la Smeralda Urbo por la naskigxtaga kuko de Ozma. "Vi petas de mi grandajxon, ho Rango la Griza Simio," diris li, "cxar ju pli grandaj la gigantoj, des pli la forto de ilia sorcxigxo, kaj des pli malfacile estos redoni al ili iliajn naturajn formojn. Tamen mi pripensos la aferon." La Sorcxisto iris al alia parto de la libera spaco kaj sidigxis sur sxtipo kaj aspektis profunde pensanta. La Vitran Katon tre interesis la raporto de la Griza Simio kaj sxi volis scii kiaj aspektas la gigantaj soldatoj. Auxdinte ke iliaj kapoj etendigxas gxis super la arbosuproj, la Vitra Kato decidis ke se sxi grimpos la altan avokadarbon kiu staras flanke de la libera spaco, eble sxi povos vidi la kapojn de la gigantoj. Do, sen mencii sian celon, la kristala besto iris al la arbo kaj, pikinte la arbosxelon per siaj akraj vitraj ungoj, sxi facile grimpis la arbon al gxia plejsupro kaj, transrigardante la arbaron, vidis la ses gigantajn kapojn, kvankam ili estas nun tre distancaj. La vidajxo ja estis rimarkinda, cxar la grandegaj kapoj surportas enormajn soldatocxapojn, kun rugxaj kaj flavaj plumoj kaj aspektas tre ferocaj kaj teruraj, kvankam la simikoroj de la gigantoj tiumomente estas plenaj je timo. Kontentiginte sian scivolemon, la Vitra Kato komencis malgrimpi la arbon malpli rapide. Subite sxi ekvidis la nigran valizon de la Sorcxisto pendantan de brancxo de la arbo. Sxi prenis la nigran valizon per siaj vitraj dentoj, kaj kvankam gxi estis iom tro peza por tia malgranda besto, sxi sukcesis liberigi gxin kaj porti gxin al la tero. Tie sxi cxirkauxsercxis la Sorcxiston kaj vidinte lin sidi sur la stumpo sxi kasxis la nigran valizon inter kelkaj folioj kaj poste iris al kie sidas la Sorcxisto. "Mi forgesis informi vin," diris la Vitra Kato, "ke Trot kaj Kap'tano Vilcxjo estas en embaraso, kaj mi venis cxi tien por sercxi vin kaj peti vin helpi ilin." "Jadi, Kato! Kial vi ne diris tion al mi jam antauxe?" kriis la Sorcxisto. "Pro tio ke mi trovis tiom da ekscito cxi tie ke mi forgesis Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon." "Kio gxenas ilin?" demandis la Sorcxisto. La Vitra Kato klarigis ke ili iris akiri la Magian Floron kiel naskigxtagan donacon por Ozma kaj ke ilin kaptis la magio de la stranga insulo. La Sorcxiston vere alarmis la raporto, sed li kapneis kaj diris mal-felicxe: "Mi timas ke mi ne povos helpi miajn karajn amikojn, cxar mi perdis mian nigran valizon." "Se mi trovos gxin, cxu vi iros al ili?" demandis la besto. "Kompreneble," respondis la Sorcxisto. "Sed mi ne kredas ke Vitra Kato kun nur palrugxa cerbo povos sukcesi kiam ni cxiuj ceteraj malsukcesis." "Cxu vi ne admiras mian palrugxan cerbon?" demandis la Kato. "Gxi estas bela," agnoskis la Sorcxisto, "sed gxi ne estas normala cerbo, komprenu, do ni ne atendas ke gxi tre lerte funkcias." "Sed se mi trovos vian nigran valizon -- kaj trovos gxin post nur kvin minutoj da sercxado -- cxu vi agnoskos ke mia palrugxa cerbo estas pli bona ol viaj normalaj homaj cerboj?" "Nu, mi agnoskos ke gxi estas pli bona cxasisto," diris la Sorcxisto, malvolonte, "sed vi ne povos fari tion. Ni sercxis cxie, kaj la nigra valizo ne estas trovebla." "Tio nur indikas vian malscion!" respondis la Vitra Kato malestime. "Rigardu mian cerbon dum minuto kaj vidu gxin rotacii." La Sorcxisto rigardis, cxar li fervore volis reakiri sian nigran valizon, kaj la palrugxa cerbo vere rotaciis tre rimarkinde. "Nun, venu kun mi," ordonis la Vitra Kato, kaj sxi gvidis la Sorcxiston rekte al la loko kie sxi estis kovrinta la valizon per folioj. "Laux mia cerbo," diris la besto, "via nigra valizo devas esti cxi tie." Gxi gratadis la foliojn kaj malkovris la valizon, kiun la Sorcxisto tuj prenis kun gxoja krio. Nun, reakirinte siajn Magiilojn, li sentis fidon ke li povos savi Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon. Rango la Griza Simio senpaciencigxis. Li nun proksimigxis al la Sorcxisto kaj diris: "Nu, kion vi intencas fari pri tiuj kompatindaj sorcxitaj simioj?" "Mi interkonsentos kun vi, Rango," respondis la vireto. "Se vi permesos ke mi prenu dekdu viajn simiojn al la Smeralda Urbo, kaj restigu ilin tie gxis post la naskigxtago de Ozma, mi rompos la sorcxon de la ses Gigantaj Soldatoj kaj redonos al ili iliajn naturajn formojn." Sed la Griza Simio kapneis. "Mi ne povas fari tion," li deklaris. "La simioj estus tre solsentaj kaj malfelicxaj en la Smeralda Urbo kaj via popolo turmentus ilin kaj jxetus sxtonojn kontraux ilin, kio devigus ilin batali kaj mordi." "La popolo ne vidos ilin antaux la naskigxtaga festeno de Ozma," promesis la Sorcxisto. "Mi multe malgrandigos ilin -- gxis dekcentimetra alto, kaj mi gardos ilin en bela kagxo en mia propra cxambro, kie ili estos sekure ekster dangxero. Mi mangxigos al ili la plej bonajn mangxajxojn, trejnos ilin fari kelkajn lertajxojn, kaj je la naskigxtago de Ozma mi kasxos la dek du simietojn en kuko. Kiam Ozma trancxos la kukon la simioj elsaltos sur la tablon kaj faros siajn lertajxojn. La sekvan tagon mi reportos ilin al la arbaro kaj redonos al ili ilian normalan grandecon, kaj ili havos ekscitajn historiojn rakontotajn al siaj amikoj. Kion vi diras, Rango?" "Mi diras ke ne!" respondis la Griza Simio. "Mi ne permesos ke vi sorcxu miajn simiojn kaj devigu ilin fari lertajxojn por la Ozuloj." "Tute bone," diris la Sorcxisto trankvile; "do mi foriros. Venu, Doroteo," li vokis al la knabineto, "ni komencu nian veturon." "Cxu vi ne savos tiujn ses simiojn kiuj estas gigantaj soldatoj?" demandis Rango, malkviete. "Kial?" respondis la Sorcxisto. "Se vi ne faros por mi mian petitan komplezon, vi ne atendu ke mi komplezos vin." "Atendu minuton," diris la Griza Simio. "Mi sxangxis mian decidon. Se vi bone traktos la dek du simiojn kaj reportos ilin nedifektitaj al la arbaro, mi permesos ke vi prenu ilin." "Dankon," respondis la Sorcxisto gaje. "Ni tuj iros savi tiujn gigantajn soldatojn." Do la tuta grupo foriris el la libera spaco kaj iris al la loko kie la gigantoj ankoraux staras inter la arboj. Centoj da simioj, grandaj kaj malgrandaj, pavianoj kaj orangutanoj kungrupigxis kaj ilia sovagxa babilado estis auxdebla jam de kilometro da distanco for. Sed la Griza Simio baldaux silentigis la babelon da sonoj, kaj la Sorcxisto ne perdis tempon kiam li nuligis la sorcxojn. Unue unu kaj poste alia giganta soldato malaperis kaj refarigxis ordinara simio, kaj la seso baldaux redonigxis al siaj amikoj en siaj naturaj formoj. Tiu ago multe popularigis la Sorcxiston inter la granda armeo da simioj, kaj kiam la Griza Simio anoncis ke la Sorcxisto volas pruntepreni dek du simiojn kiujn li prenos al la Smeralda Urbo por du semajnoj, kaj petis volontulojn, preskaux cent proponis sin, cxar tiom ili fidis la vireton kiu savis iliajn kamaradojn. La Sorcxisto elektis dek du kiuj aspektis inteligentaj kaj bonhumoraj, kaj poste li malfermis sian nigran valizon kaj elprenis kuriozforman teleron kiu ekstere estis argxenta kaj interne ora. En tiun teleron li versxis pulvoron kaj flamigis gxin. Gxi faris densan fumon kiu tute kovris la dek du simiojn, kaj ankaux la formon de la Sorcxisto, sed kiam la fumo forvaporis montrigxis ke la telero sxangxigxis en oran kagxon kun argxentaj stangoj, kaj la dek du simioj farigxis proksimume ok centimetrojn altaj kaj sidas komforte en la kagxo. La miloj da vilaj bestoj kiuj vidis tiun magian agon multe miris kaj aplauxdis la Sorcxiston bojante lauxte kaj skuante la brancxojn de la arboj en kiuj ili sidas. Doroteo diris: "Tre bona demonstro, Sorcxisto!" kaj la Griza Simio komentis: "Vi certe estas la plej mirinda magiisto en la tuta Lando Oz!" "Ho, ne," modeste ripetis la vireto. "La magio de Glinda estas pli bona ol mia, sed mia sxajnas suficxe bona por ordinara uzo. Kaj nun, Rango, ni diros adiaux, kaj mi promesas reporti viajn simiojn same felicxajn kaj sekurajn kiel nun." La Sorcxisto rajdis sur la dorso de la Malsata Tigro kaj portis la kagxon da simioj tre zorge, por ne skui ilin. Doroteo rajdis sur la dorso de la Malkuragxa Leono, kaj la Vitra Kato trotis, kiel antauxe, gvidante ilin laux la vojo. Gugu la Regxo kauxris sur sxtipo kaj rigardis ilian foriron, sed dum li adiauxis ilin, la enorma Leopardo diris: "Mi scias nun ke vi estas la amikoj de la bestoj kaj ke la arbaruloj povas fidi vin. Kiam ajn la Sorcxisto de Oz kaj Princino Doroteo eniros la Arbaron de Gugu, ili estos bonvenaj kaj sekuraj cxe ni same kiel en la Smeralda Urbo." CxAPITRO 17: Rimarkinda Veturo "Komprenu," klarigis la Vitra Kato, "ke la Magia Insulo kie Trot kaj Kap'tano Vilcxjo estas fiksitaj ankaux estas en cxi tiu Gilikula Lando -- cxe gxia orienta flanko, kaj ne necesos uzi pli da tempo por transiri gxin rekte de cxi tie ol por iri de cxi tie al la Smeralda Urbo. Do ni sxparos tempon irante rekte, trans la montojn." "Cxu vi certas ke vi konas la vojon?" demandis Doroteo. "Mi konas la tutan Landon Oz pli bone ol cxiu alia vivanto," asertis la Vitra Kato. "Do bone, gvidu nin," diris la Sorcxisto. "Ni jam tro longe lasis niajn kompatindajn amikojn senpovaj, kaj ju pli baldaux ni savos ilin des pli felicxaj ili estos." "Cxu vi certas ke vi povos savi ilin el ilia embaraso?" la knabineto demandis. "Mi tute ne dubas," la Sorcxisto certigis sxin. "Sed mi ne povos scii kian magion mi uzu gxis mi atingos tiun lokon kaj trovos precize kiel ili estas sorcxitaj." "Mi jam auxdis pri tiu Magia Insulo kie kreskas la Mirinda Floro," komentis la Malkuragxa Leono. "Antaux longe, kiam mi logxis en la arbaroj, la bestoj rakontis pri la Insulo kaj ke la Magia Floro estis metita tien por kapti fremdulojn -- homojn aux bestojn." "Cxu la Floro vere estas mirinda?" demandis Doroteo. "Mi auxdis ke gxi estas la plej bela planto en la mondo," respondis la Leono. "Mi mem neniam vidis gxin, sed bestaj amikoj diris al mi ke ili staris sur la bordo de la rivero kaj transrigardis la planton en la ora florpoto kaj vidis centojn da floroj, cxiuspeciaj kaj -grandaj, rapide aperi sur gxi sinsekve. Oni diras ke se oni plukas la florojn kiam ili jxus aperis ili restos perfektaj dumlonge, sed se oni ne plukas ilin ili baldaux malaperas kaj ilin anstatauxas aliaj floroj. Laux mia opinio, pro tio la Magia Planto estas plej mirinda." "Sed tio estas nur rakontoj," diris la knabino. "Cxu iu el viaj amikoj iam plukis floron de la mirinda planto?" "Ne," agnoskis la Malkuragxa Leono, "cxar se iu vivanto suriras la Magian Insulon, kie staras la ora florpoto, tiu ekradikigxas en la tero kaj ne povas foriri." "Kaj kio okazas al ili?" demandis Doroteo. "Ili malgrandigxas, iom post iom, horon post horo, tagon post tago, kaj fine tute malaperas." "Do," diris la knabino maltrankvile, "ni devos rapidi, alie Kap'tano Vilcxjo kaj Trot farigxos tro malgrandaj por esti komfortaj." Ili iradis rapidpasxe dum tiu konversacio, cxar la Malsata Tigro kaj la Malkuragxa Leono devis movi sin rapide por ne postresti la Vitran Katon. Elirinte la Arbaron de Gugu ili transiris montaron kaj poste largxan ebenajxon, kaj post tio ili atingis alian arbaron, multe malpli grandan ol tiu kie regis Gugu. "La Magia Insulo estas en cxi tiu arbaro," diris la Vitra Kato, "sed la rivero estas aliflanke de la arbaro. Ne ekzistas vojo tra la arboj, sed se ni dauxre iros orienten, ni trovos la riveron, kaj tiam estos facile trovi la Magian Insulon." "Cxu vi jam veturis laux cxi tiu vojo antauxe?" demandis la Sorcxisto. "Ne precize," agnoskis la Kato, "sed mi scias ke ni atingos la riveron se ni iros orienten tra la arbaro." "Gvidu, do," diris la Sorcxisto. La Vitra Kato ekiris, kaj unue estis facile pasi inter la arboj; sed post nelonge la suba kreskajxaro kaj la grimpoplantoj densigxis kaj interplektigxis, kaj pusxinte sin tra tiujn obstaklojn dum kelka tempo, niaj veturantoj venis al loko tra kiun la Vitra Kato ne povis pusxi sin. "Estos plejbone ke ni retiru kaj trovu vojon," sugestis la Malsata Tigro. "Vi surprizas min," diris Doroteo, rigardante la Vitran Katon severe. "Mi ankaux surprizas min," respondis la Kato. "Sed longa estas la vojo cxirkaux la arbaro al la punkto kie la rivero eniras gxin, kaj mi supozis ke ni povos sxpari tempon per rekta trairo." "Neniu povas kulpigi vin," diris la Sorcxisto, "kaj mi opinias ke, anstataux reiri, mi povos fari vojon kiu ebligos ke ni antauxeniru." Li malfermis sian nigran valizon kaj sercxinte inter siaj magiiloj li elprenis malgrandan hakilon el iu metalo tiel profunde polurita ke gxi brilis ecx en la obskura arbaro. La Sorcxisto metis la hakileton sur la teron kaj diris per vocxo de komandisto: "Haku, Hakilo, haku por ni, Porpiedan vojon rapidu formi. Haku l' gxangalon, faru spacon, Orienten haku -- ne timu lacon!" La hakileto komencis movi sin kaj fulme gxia brilanta klingo movigxis dekstren kaj maldekstren, liberigante vojon tra la grimpoplantoj kaj vepro kaj disjxetante la implikitan barieron tiel rapide ke la Leono kaj la Tigro, portante Doroteon kaj la Sorcxiston kaj la kagxon da simioj sur siaj dorsoj, povis pasxi tra la arbaro rapide. La vepro sxajnis degeli antaux ili kaj la hakileto tiel rapide hakis ke iliaj okuloj vidis nur la scintiladon de la hakilo. Subite la arbaro denove estis maldensa, kaj la hakileto, obeinte ordonojn, kusxis kviete sur la tero. La Sorcxisto prenis la magian hakilon kaj zorge visxis gxin per sia silka posxtuko, poste li remetis gxin en sian nigran valizon. Ili pluiris kaj post nelonge ili atingis la riveron. "Mi pripensu," diris la Vitra Kato, rigardante laux la rivero ambauxdirekten, "mi kredas ke ni estas sub la Magia Insulo, do ni devos iri supren laux la rivero gxis ni atingos gxin." Do supren laux la rivero ili veturis, marsxante komforte sur la bordo de la rivero, kaj post kelka tempo la akvo largxigxis kaj akra kurbajxo aperis en la rivero, kasxante cxion en la direkto de kiu ili venis. Tamen ili marsxis vigle kaj preskaux atingis la kurbajxon kiam vocxo kriis avertante: "Atentu!" La veturantoj ekhaltis kaj la Sorcxisto diris: "Atentu kion?" "Vi preskaux tretis sur mian Diamantan Palacon," respondis la vocxo, kaj anaso kun belege buntaj plumoj aperis antaux ili. "Bestoj kaj homoj estas ege mallertaj," dauxrigis la Anaso per iritigxema tono, "kaj tute ne decas ke vi estas cxe cxi tiu flanko de la rivero. Kion vi faras cxi tie?" "Ni venis savi kelkajn amikojn niajn kiuj estas fiksitaj sur la Magia Insulo en cxi tiu rivero," klarigis Doroteo. "Mi konas ilin," diris la Anaso. "Mi vizitis ilin, kaj ili ja vere estas fiksitaj. Reiru hejmen, neniu potenco povas savi ilin." "Jen la Mirinda Sorcxisto de Oz," diris Doroteo, indikante la vireton. "Nu, mi estas la Soleca Anaso," estis la respondo, dum la birdo pave pasxis por plej bone montri siajn plumojn. "Mi estas la granda Magiisto de la Arbaro, kiel povas informi vin cxiu besto, sed ecx mi ne havas potencon por detrui la sorcxon de la Magia Insulo." "Cxu vi estas soleca cxar vi estas magiisto?" demandis Doroteo. "Ne; mi estas soleca cxar mi havas nek familion nek amikojn. Sed al mi placxas esti soleca, do bonvolu ne proponi amikigxon kun mi. Foriru, kaj evitu treti sur mian Diamantan Palacon." "Kie gxi estas?" demandis la knabino. "Malantaux tiu arbusto." Doroteo desaltis de la dorso de la leono kaj kuris cxirkaux la arbuston por vidi la Diamantan Palacon de la Soleca Anaso, kvankam la vanta birdo protestis per serio da grumblaj kvakoj. La knabino ja trovis brilantan kupolon el plej klaraj diamantoj, zorge kungluitaj, kun pordo en la flanko gxuste suficxe granda por ke la anaso trairu. "Kie vi trovis tiom da diamantoj?" demandis Doroteo, mirante. "Mi konas lokon en la montoj kie ili estas abundaj kiel sxtoneroj," diris la Soleca Anaso, "kaj mi portis ilin cxi tien, unu post alia, en mia beko kaj metis ilin en la riveron kaj lasis la akvon versxigxi sur ilin gxis por brile polurigxi. Poste mi konstruis cxi palacon; mi estas certa ke gxi estas la sola Diamanta Palaco en la tuta mondo." "Mi konas neniun alian," diris la knabineto; "sed se vi logxas en gxi tute sola, mi ne komprenas kial gxi utilas pli ol ligna palaco, aux brika aux platsxtona." "Ne mirigas ke vi ne komprenas tion," respondis la Soleca Anaso senestime. "Sed mi eduke informas vin, ke cxia ajn hejmo devus esti bela laux siaj logxantoj, kaj ne intencita placxi al fremduloj. La Diamanta Palaco estas mia hejmo, kaj gxi placxas al mi. Do ne gravas al mi ecx kvakon cxu aux ne gxi placxas al vi." "Sed gxi ja placxas al mi!" kriis Doroteo. "Gxi estas tre bela ekstere, sed -- " Sxi cxesis paroli, cxar la Soleca Anaso jam eniris sian palacon tra la malgranda pordo sen ecx diri adiaux. Do Doroteo reiris al siaj amikoj kaj ili rekomencis sian veturon. "Cxu vi kredas, Sorcxisto, ke la Anaso pravis kiam gxi diris ke neniu magio povos savi Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon?" demandis la knabino per maltrankvila tono. "Ne, mi ne kredas ke la Soleca Anaso pravis kiam gxi diris tion," respondis la Sorcxisto serioze, "sed estas eble ke ilia sorcxigxo estas malpli facile nuligota ol mi anticipis. Mi faros mian plejeblon, kompreneble, kaj neniu povas fari pli ol sian plejeblon." Tio ne tute nuligis la maltrankvilecon de Doroteo, sed sxi ne plu parolis, kaj baldaux, cxirkauxirinte la kurbon de la rivero, ili povis vidi la Magian Insulon. "Jen ili!" kriis Doroteo fervore. "Jes, mi vidas ilin," respondis la Sorcxisto, kapjesante. "Ili sidas sur du grandaj agarikoj." "Estas strange," komentis la Vitra Kato. "Ne estis agarikoj tie kiam mi foriris de ili." "Kia bela floro!" kriis Doroteo ravate, dum sxia rigardo trafis la Magian Planton. "Ne atentu la Floron gxuste nun," konsilis la Sorcxisto. "Plej grave estas savi niajn amikojn." Ili jam atingis lokon gxuste kontraux la Magia Insulo, kaj nun kaj Trot kaj Kap'tano Vilcxjo vidis la alvenon de siaj amikoj kaj vokis al ili ke ili helpu. "Kiel vi fartas?" kriis la Sorcxisto, metinte siajn manojn al sia busxo por ke ili pli bone auxdu lin trans la akvo. "Nin trafis misfortuno," kriis Kap'tano Vilcxjo, responde. "Ni estas ankritaj cxi tie, kaj ne povos movi nin antaux ol vi trovos metodon trancxi la ligsxnuron." "Kion tio signifas?" demandis Doroteo. "Ni tute ne povas movi niajn piedojn!" kriis Trot, parolante lauxeble plej lauxte. "Kial ne?" demandis Doroteo. "Ili havas radikojn," klarigis Trot. Estis malfacile paroli tiom longadistance, do la Sorcxisto diris al la Vitra Kato: "Iru al la insulo kaj diru al niaj amikoj ke ili estu paciencaj, cxar ni venis savi ilin. Ni eble bezonos iom da tempo por liberigi ilin, cxar la Magio de la Insulo estas nova por mi kaj mi devos eksperimenti. Sed diru al ili ke mi rapidos lauxeble plej rapide." Do la Vitra Kato marsxis trans la riveron sub la akvo por diri al Trot kaj Kap'tano Vilcxjo ke ili ne maltrankvilu, kaj la Sorcxisto tuj malfermis sian nigran valizon kaj komencis fari siajn preparojn. CxAPITRO 18: La Magio de la Sorcxisto Li unue starigis malgrandan argxentan tripiedan tableton kaj metis oran pelvon sur gxian supron. En tiun pelvon li metis du pulvorojn -- palrugxan kaj cxiel-bluan -- kaj versxis sur ilin flavan fluajxon el kristala boteleto. Poste li murmuris kelkajn magiajn vortojn, kaj la pulvoroj komencis bobeleti kaj bruli kaj elsendis nubon da viola fumo kiu flosis trans la riveron kaj tute kovris kaj Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon, kaj ankaux la agarikojn sur kiuj ili sidis, kaj ecx la Magian Planton en la ora florpoto. Poste, kiam la fumo jam malaperis en la aeron, la Sorcxisto kriis al la kaptitoj: "Cxu vi estas liberaj?" Kaj Trot kaj Kap'tano Vilcxjo provis movi siajn piedojn sed malsukcesis. "Ne!" ili kriis responde. La Sorcxisto frotis sian kalvan kapon penseme kaj poste prenis kelkajn aliajn magiilojn el la valizo. Unue li metis malgrandan nigran pilketon en argxentan pistolon kaj pafis gxin cele la Magian Insulon. La pilketo eksplodis tuj super la kapo de Trot kaj dissendis mil fajrerojn sur la knabineton. "Ho!" diris la Sorcxisto, "mi supozas ke tio liberigos sxin." Sed la piedoj de Trot ankoraux radikis en la tero de la Magia Tero, kaj la cxagrenita Sorcxisto devis provi ion alian. Dum preskaux horo li strebegis, uzante preskaux cxiun magiilon en sia nigra valizo, kaj ankoraux Kap'tano Vilcxjo kaj Trot ne estis savitaj. "Ve!" kriis Doroteo, "mi timas ke ni ja devos peti helpon de Glinda." Pro tio la Sorcxisto rugxigxis, cxar li hontis pensi ke lia magio ne estas suficxa por superi tiun de la Magia Insulo. "Mi ankoraux ne cedos, Doroteo," li diris, "cxar mi scias multon de la sorcxarto kiun mi ankoraux ne provis. Mi ne scias kiu magiisto sorcxis cxi tiun insuleton, nek kiaj estis liaj povoj, sed mi ja scias ke mi povas nuligi kian ajn sorcxon konatan de la ordinaraj sorcxistinoj kaj magiistoj kiuj iam logxis en la Lando Oz. Estas kiel malsxlosi pordon; oni nur bezonas trovi la gxustan sxlosilon." "Sed supozu ke vi ne havas la gxustan sxlosilon kun vi," sugestis Doroteo, "kion fari do?" "Tiuokaze ni devos fari la sxlosilon," li respondis. La Vitra Kato nun revenis al ilia flanko de la rivero, marsxante sub la akvo, kaj diris al la Sorcxisto: "Ili ektimas tie sur la insulo cxar ili ambaux malgrandigxas iom post iom cxiuminute. Gxuste nun, kiam mi foriris de ili, kaj Trot kaj Kap'tano Vilcxjo estis proksimume duone grandaj kiel normale." "Mi kredas," diris la Sorcxisto kontemple, "ke estos plej bone ke mi iru al la bordo de la insulo, kie mi povos paroli al ili kaj labori pli sukcese. Kiel Trot kaj Kap'tano Vilcxjo iris al la insulo?" "Sur floso," respondis la Vitra Kato. "Gxi estas tie nun, sur la bordo." "Mi supozas ke vi ne estas suficxe forta por tiri la floson al cxi tiu flanko, cxu?" "Prave; mi ne povus movi gxin ecx centimetron," diris la Kato. "Mi provos tiri gxin al vi," sin proponis la Malkuragxa Leono. "Mi ege timas ke la Magia Insulo kaptos ankaux min, sed mi provos atingi la floson kaj tiri gxin al cxi tiu flanko por vi." "Dankon, amiko," diris la Sorcxisto. Do la Leono jxetis sin en la riveron kaj nagxis per fortaj krurmovoj trans la akvon al kie la floso estis sur la bordo de la insulo. Metinte unu piedon sur la floson, li turnis sin kaj eknagxis per siaj aliaj tri kruroj kaj tiom forta estis la granda besto ke li sukcesis treni la floson de la bordo kaj pusxi gxin malrapide al kie staras la Sorcxisto sur la bordo de la rivero. "Bone!" kriis la vireto, al kiu tio multe placxis. "Cxu mi rajtos transiri kun vi?" demandis Doroteo. La Sorcxisto hezitis. "Se vi zorgos ne foriri de la floso kaj ne pasxi sur la insulon, estos por vi nenia dangxero," li decidis. Do la Sorcxisto ordonis al la Malsata Tigro kaj la Malkuragxa Leono ke ili gardu la kagxon da simioj gxis li revenos, kaj poste li kaj Doroteo suriris la floson. La remilo kiun faris Kap'tano Vilcxjo ankoraux estis sur gxi do la malgranda Sorcxisto remis la mallertan floson trans la akvon kaj sur la bordon de la Magia Insulo lauxeble plej proksime al la loko kie radikigxis Kap'tano Vilcxjo kaj Trot. Doroteon sxokis vidi kiel malgrandaj jam farigxis la kaptitoj, kaj Trot diris al siaj amikoj: "Se vi ne povos baldaux savi nin, ni apenaux plu ekzistos." "Estu pacienca, kara," konsilis la Sorcxisto, kaj li prenis la hakileton el sia nigra valizo. "Kion vi faros per tio?" demandis Kap'tano Vilcxjo. "Gxi estas magia hakilo," respondis la Sorcxisto, "kaj kiam mi ordonos ke gxi haku, gxi forhakos la radikojn de viaj piedoj kaj vi povos kuri al la floso antaux ol ili rekreskos." "Ne!" kriis la alarmita velisto. "Ne faru tion. Tiuj radikoj estas cxiuj karnaj, kaj niaj korpoj nutras ilin dum ili kreskas en la teron." "Fortrancxi la radikojn," diris Trot, "similus fortrancxi la fingrojn de niaj manoj kaj piedoj." La Sorcxisto remetis la hakileton en la nigran valizon kaj elprenis argxentan pincxilon. "Kresku -- kresku -- kresku!" li diris al la pincxilo, kaj tuj gxi kreskis kaj etendigxis gxis gxi atingis de la floso al la kaptitoj. "Kion vi faros nun?" demandis Kap'tano Vilcxjo, time rigardante la pincxilon. "Cxi tiu magia instrumento eltiros vin, kun la radikoj, kaj metos vin sur cxi tiun floson," deklaris la Sorcxisto. "Ne faru!" pledis la velisto, tremante. "Tio ege dolorigus nin." "Eltiri nin kun la radikoj estus same kiel eltiri dentojn," klarigis Trot. "Malgrandigxu!" diris la Sorcxisto al la pincxilo, kaj tuj gxi malgrandigxis kaj li jxetis gxin en la nigran valizon. "Mi kredas, amikoj, ke ni finigxis, cxifoje," komentis Kap'tano Vilcxjo, kun malgaja gxemo. "Bonvolu diri al Ozma, Doroteo," diris Trot, "ke ni kaptigxis penante akiri belan naskigxtagan donacon por sxi. Tiam sxi pardonos nin. La Magia Floro estas bela kaj mirinda, sed gxi estas nur logilo por kapti onin sur cxi tiu terura insulo kaj poste detrui onin. Vi havos plezurigan naskigxtagan feston sen ni, mi estas certa, kaj mi esperas, Doroteo, ke neniu el vi en la Smeralda Urbo forgesos min -- aux karan maljunan Kap'tanon CxAPITRO 19: Doroteo kaj la Burdoj Doroteo multe malfelicxis kaj nur malfacile fortenis larmojn de siaj okuloj. "Cxu vi nenion alian povas fari, Sorcxisto?" sxi demandis al la vireto. "Mi ne povas ion alian elpensi nun," li respondis malgaje. "Sed mi intencas pripensadi dum -- dum -- nu, dum pripensado plu valoros." Ili cxiuj silentis dum kelka tempo. Doroteo kaj la Sorcxisto sidadis pensante sur la floso, kaj Trot kaj Kap'tano Vilcxjo sidadis pensante sur la agarikoj kaj malgrandigxante pli kaj pli. Subite Doroteo diris: "Sorcxisto, mi elpensis ion!" "Kion vi elpensis?" li demandis, rigardante la knabineton interesate. "Cxu vi povas memori la Magian Vorton kiu transformas?" sxi demandis. "Kompreneble," diris li. "Do vi povas transformi Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon en birdojn aux burdojn, kaj ili povos forflugi al la alia bordo. Kiam ili estos tie, vi povos retransformi ilin en iliajn normalajn formojn!" "Cxu vi povas fari tion, Sorcxisto?" demandis Kap'tano Vilcxjo, fervore. "Mi kredas ke jes." "Kun la radikoj?" demandis Trot. "Nu, la radikoj nun estas parto de vi, kaj se vi transformigxus en burdon via tuto transformigxus, kompreneble, kaj vi liberigxus de cxi tiu terura insulo." "Bone, faru tion!" kriis la velisto. Do la Sorcxisto diris malrapide kaj klare: "Mi volas ke Trot kaj Kap'tano Vilcxjo igxu burdoj -- Pyrzqxgl !" Felicxe, li gxuste prononcis la Magian Vorton, kaj tuj Trot kaj Kap'tano Vilcxjo ekmalaperis, kaj el la loko kie ili antauxe estis flugis du burdoj. "Hura!" kriis Doroteo gxoje; "ili savigxis!" "Mi kredas ke jes," konsentis la Sorcxisto, egalgxoje. La abeloj sxvebis super la floso dum momento kaj poste flugis trans la riveron al kie atendis la Leono kaj la Tigro. La Sorcxisto prenis la remilon kaj transremis la floson lauxeble plej rapide. Kiam gxi atingis la riverbordon, kaj Doroteo kaj la Sorcxisto saltis sur la bordon kaj la vireto demandis fervore: "Kie estas la abeloj?" "La abeloj?" demandis la Leono, kiu duone dormis kaj ne sciis kio okazis sur la Magia Insulo. "Jes; estis du." "Du abeloj?" diris la Malsata Tigro, oscedante. "Nu, mi mangxis unu kaj la Malkuragxa Leono mangxis la alian." "Ve!" kriis Doroteo, multe sxokite. "Estis malmulta luncxo," komentis la Tigro, "sed ni povis trovi nur la abelojn." "Acxe!" ploregis Doroteo, tordante siajn manojn pro malespero. "Vi mangxis Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon." Sed gxuste tiam sxi auxdis zumadon super sia kapo kaj du abeloj sidigxis sur sxian sxultron. "Jen ni," diris malgranda vocxo en sxian orelon. "Mi estas Trot, Doroteo." "Kaj mi estas Kap'tano Vilcxjo," diris la alia abelo. Doroteo preskaux svenis pro sensxargxigxo, kaj la Sorcxisto, kiu estis proksima kaj auxdis la vocxetojn, ekridis kaj diris: "Vi ne estas la solaj du abeloj en la arbaro, sxajne, sed mi konsilas ke vi fortenu vin de la Leono kaj la Tigro gxis vi rehavos viajn naturajn formojn." "Faru tion nun, Sorcxisto!" konsilis Doroteo. "Ili estas tiel malgrandaj ke ne eblas scii kio povos okazi al ili." Do la Sorcxisto faris ordonon kaj prononcis la Magian Vorton, kaj tuj Trot kaj Kap'tano Vilcxjo staris apud ili en formo natura kiel antaux la teruraj aventuroj. Cxar ili ne plu estis malgranddimensiaj, cxar la Sorcxisto transformis ilin el burda formo en la formojn kaj dimensiojn kiujn la naturo unue donis al ili. La malbelaj radikoj sur iliaj piedoj malaperis pro la transformo. Dum Doroteo cxirkauxbrakumis Troton, kaj Trot nelauxte ploradis cxar sxi estis tiom felicxa, la Sorcxisto manpremis kun Kap'tano Vilcxjo kaj gratulis lin pro lia eskapo. La maljuna velisto tiom plezurigxis ke li ankaux manpremis kun la Leono kaj deprenis sian cxapelon kaj gxentile riverencis antaux la kagxo de simioj. Tiam Kap'tano Vilcxjo faris ion kuriozan. Li iris al granda arbo kaj, elpreninte sian trancxilon, detrancxis grandan largxan pecon de dika sxelo. Post tio li sidigxis sur la tero kaj elpreninte volvajxon de fortika sxnuro el sia posxo -- kiu sxajne estis plena de cxiaj ajxoj -- li ligis la platan sxelpecon al la malsupro de sia bona piedo, super la leda plandumo. "Por kio estas tio?" demandis la Sorcxisto. "Mi malamas venkigxi," respondis la velisto; "do mi reiros al tiu insulo." "Kaj refarigxos sorcxita?" kriis Trot, evidente malaprobe. "Ne; cxifoje mi evitos la magion de la insulo. Mi rimarkis ke mia ligna kruro ne fiksigxis, nek enradikigxis, nek la vitraj piedoj de la Vitra Kato. Nur ion el viando -- kia homo kaj bestoj -- la magio povas teni kaj radikigi en la teron. Niaj sxuoj estas ledaj, kaj ledo estas el besta hauxto. Niaj sxtrumpoj estas lanaj, kaj lano estas de la dorso de sxafo. Do, kiam ni marsxis sur la Magia Insulo, niaj piedoj enradikigxis tie kaj fiksis nin tie. Sed ne mia ligna kruro. Do nun mi metos lignan malsupron sur mian alian piedon kaj la magio ne povos haltigi min." "Sed kial vi volas reiri al la insulo?" demandis Doroteo. "Cxu vi ne vidis la Magian Floron en la ora florpoto?" "Kompreneble mi vidis gxin, kaj gxi estas bela kaj mirinda." "Nu, Trot kaj mi ekveturis celante akiri la magian planton kiel donacon por Ozma je sxia naskigxtago, kaj mi intencas preni gxin kaj reporti gxin kun ni al la Smeralda Urbo." "Estus bonege," kriis Trot fervore, "se vi kredas ke vi povos sukcesi, kaj ke estus sendangxere provi!" "Mi estas plejparte certa ke estos sendangxere, pro mia rearangxo de mia piedo," diris la velisto, "kaj se ial mi kaptigxus, mi s'pozas ke la Sorcxisto povus denove savi min." "Mi supozas ke jes," konsentis la Sorcxisto. "Nu, do, se vi volas provi, Kap'tano Vilcxjo, do provu kaj ni apude staros por observi kio okazos." Do la velisto denove suriris la floson kaj remis al la Magia Insulo, alterigxante lauxeble plej proksime al la ora florpoto. Ili rigardis lin marsxi trans la teron, meti ambaux brakojn cxirkaux la florpoton kaj levi gxin facile de gxia loko. Post tio li portis gxin al la floso kaj mallevis gxin tre zorge. La porto sxajne neniel gxenis la floron, cxar sur gxi kreskis dafodiloj kiam Kap'tano Vilcxjo prenis gxin kaj dumvoje al la floso kreskis tulipoj kaj gladioloj. Dum la velisto remis trans la riveron al kie atendas lin liaj amikoj, sep diversaj specioj de floroj aperis sinsekve sur la planto. "Mi supozas ke la Magiisto kiu metis gxin sur la insulon ne opiniis ke iu povos forporti gxin," diris Doroteo. "Li supozis ke nur homoj volos la planton, kaj cxiu homo kiu suriros la insulon por preni gxin kaptigxos pro la sorcxo," aldonis la Sorcxisto. "Post nun," komentis Trot, "neniu volos iri sur la insulon, do gxi ne plu kaptos." "Nu," krietis Kap'tano Vilcxjo, triumfe metante la Magian Planton sur la riverbordon, "se Ozma ricevos pli bonan naskigxtagan donacon ol tiun, mi volas scii kia gxi povos esti!" "Certe gxi s'prizos sxin," deklaris Doroteo, starante plena de miro antaux la belegaj floroj kaj observante ilin sxangxigxi de flavaj rozoj al violoj. "Gxi s'prizos cxiun en la Smeralda Urbo," Trot asertis gaje, "kaj gxi estos donaco de Kap'tano Vilcxjo kaj mi al Ozma." "Mi opinias ke ankaux mi rajtos ricevi iom da agnosko," oponis la Vitra Kato. "Mi trovis gxin kaj gvidis vin al gxi, kaj alvenigis la Sorcxiston por savi vin kiam vi kaptigxis." "Estas vere," agnoskis Trot, "kaj mi rakontos cxion al Ozma, por ke sxi sciu kiom bone vi kondutis." CxAPITRO 20: Problemo por la Simioj "Nun," diris la Sorcxisto, "ni devas ekiri hejmen. Sed kiel ni portos tiun grandan oran florpoton? Kap'tano Vilcxjo ne povos porti gxin laux la tuta vojo, tio estas certa." "Ne," agnoskis la velisto; "gxi estas vere multepeza. Mi povus porti gxin kelkan distancon, sed mi devus halti por ripozi cxiun pluran minuton." "Cxu ni ne povus meti gxin sur vian dorson?" Doroteo demandis al la Malkuragxa Leono, kun amikema oscedo. "Mi akceptas porti gxin, se vi povos alligi gxin," respondis la Leono. "Se gxi defalos," diris Trot, "gxi eble rompigxos kaj detruigxos." "Mi firmigos gxin," promesis Kap'tano Vilcxjo. "Mi faros platan tabulon el unu el tiuj arbotrunkoj, kaj mi ligos la tabulon al la dorso de la leono, kaj metos la florpoton sur la tabulon." Li ekkomencis fari tion, sed cxar lia sola ilo estis granda trancxilo lia progreso malrapidis. Do la Sorcxisto prenis el sia nigra valizo malgrandan segilon kiu brilis kiel argxento kaj diris al gxi: "Segu, Segileto, el via koro, Faru tabulon por Magia Floro." Kaj tuj la Malgranda Segilo komencis movigxi kaj gxi segis la sxtipon tiel rapide ke la rigardantoj miris. Gxi sxajne komprenis, ankaux, gxuste por kiu la tablo devos uzi uzata, cxar kiam gxi estis finita gxi estis plata supre kaj kava malsupre tiel ke gxi precize tauxgis por la dorso de la Leono. "Pli bona ol cxizado!" kriis Kap'tano Vilcxjo, admire. "Cxu eble vi havas du tiajn segilojn, Sorcxisto?" "Ne," respondis la Sorcxisto, zorge visxante la Magian Segilon per sia silka posxtuko kaj remetante gxin en la nigran valizon. "Gxi estas unika en la mondo; kaj se ekzistus aliaj similaj, gxi ne estus egale mirinda." Ili nun ligis la plankon al la dorso de la Leono, kun la plata flanko supre, kaj Kap'tano Vilcxjo zorge metis la Magian Floron sur la plankon. "Por malebligi akcidentojn," li diris, "mi marsxos apud la Leono kaj tenos la florpoton." Trot kaj Doroteo ambaux povis rajdi sur la dorso de la Malsata Tigro, kaj inter si ili portis la kagxon de simioj. Sed tiu arangxo devigis la Sorcxiston, kiel ankaux la veliston, veturi surpiede, kaj tial la procesio movigxis malrapide kaj la Vitra Kato grumblis cxar tiom da tempo necesos por atingi la Smeraldan Urbon. La Kato estis amarhumora kaj grumblema, unue, sed antaux ol ili longe veturis, la kristala besto trovis belan amuzon. La longaj vostoj de la simioj konstante etendigxis tra la stangojn de la kagxo, kaj kiam tio okazis, la Vitra Kato kasxe prenis la vostojn per siaj piedoj kaj tiris ilin. Tio kriigis la simiojn, kaj iliaj krioj multege placxis al la Vitra Kato. Trot kaj Doroteo provis cxesigi tiun fiamuzon, sed kiam ili ne observis la Kato denove tiris la vostojn, kaj la besto estis tiom kasxema kaj rapida ke la simioj malofte eskapis. Ili kolere riprocxis la Katon kaj skuis la stangojn de la kagxo, sed ili ne povis eliri kaj la Kato nur mokis ilin. Post kiam la grupo eliris la arbaron kaj estis sur la ebenajxoj de la Mangxtula Lando, noktigxis, kaj ili devis kampadi dum la nokto elektinte belan lokon apud rivereto. Per sia magio la Sorcxisto kreis tri tendojn, starigitajn lauxorde sur la herbo kaj bele meblitajn per cxio bezona por la komforto de liaj kamaradoj. La meza tendo estis por Doroteo kaj Trot, kaj en si tenis du komfortajn blankajn litojn kaj du segxojn. Alia tendo, ankaux kun litoj kaj segxoj, estis por la Sorcxisto kaj Kap'tano Vilcxjo, kaj la tria tendo estis por la Malsata Tigro, la Malkuragxa Leono, la kagxo de Simioj kaj la Vitra Kato. Ekster la tendoj la Sorcxisto estigis fajron kaj metis super gxin magian poton el kiu li baldaux cxerpis cxiajn bongustajxojn por mangxo, fume varmegajn. Mangxinte kaj interparolinte dum kelka tempo sub la scintilaj steloj, ili cxiuj enlitigxis kaj la homoj baldaux ekdormis. La Leono kaj la Tigro jam preskaux endormigxis, ankaux, kiam ilin vigligis krioj de la simioj, cxar la Vitra Kato denove tiradis iliajn vostojn. Gxenate de la bruego, la Malsata Tigro kriis: "Cxesigu la bruacxon!" kaj vidinte la Vitran Katon, li levis sian grandan piedon por bati la beston. La kato suficxe rapidis por eviti la baton, sed la ungoj de la Malsata Tigro frotis la kagxon de la simioj kaj fleksis du el la stangoj. Post tio la Tigro rekusxigxis por dormo, sed la simioj baldaux trovis ke la fleksigxo de la stangoj ebligis ke ili trapremu sin. Tamen ili ne eliris el la kagxo, sed kunflustrinte ili eletendis siajn vostojn kaj cxio estis kvieta. Baldaux la Vitra Kato kasxe proksimigxis denove al ilia kagxo kaj ektiris voston. Tuj la simioj saltis tra la stangojn, unu post alia, kaj kvankam ili estis malgrandaj la tuta dekduo da ili cxirkauxis la Vitran Katon kaj krocxis sin al sxiaj ungoj kaj vosto kaj oreloj kaj kaptis sxin. Post tio ili devigis sxin iri el la tendo kaj malsupren al la bordoj de la rivereto. La simioj jam rimarkis ke tiujn bordojn kovris dika sxlima koto malhelblua, kaj kiam ili prenis la Katon al la rivereto, ili sxmiris tiun koton sur la tutan vitran korpon de la kato, plenigante per gxi la orelojn kaj okulojn de la besto, tiel ke sxi nek povis vidi nek auxdi. Sxi ne plu estis travidebla kaj tiom dika estis la koto sur sxi ke neniu povis vidi sxian palrugxan cerbon aux sxian rubenan koron. Tiastata ili regvidis la kanjon al la tendo kaj poste ili reeniris sian kagxon. Matene la koto jam rigidigxis sur la Vitra Kato kaj gxi estis malhelblua cxie. Doroteo kaj Trot alarmigxis, sed la Sorcxisto skuis sian kapon kaj diris ke la Vitra Kato meritis tion pro sia incitado al la simioj. Kap'tano Vilcxjo, per siaj fortaj manoj, baldaux regxustigis la orajn dratojn de la kagxo de la simioj kaj post tio li demandis al la Sorcxisto cxu li lavu la Vitran Katon en la akvo de la rivereto. "Ankoraux ne," respondis la Sorcxisto. "La Kato meritas punon, do mi planas lasi tiun bluan koton -- kiu gluigxis al sxi kvazaux farbo -- sur sxia korpo gxis sxi atingos la Smeraldan Urbon. La malsagxa besto estas tiel vanta ke sxi multe hontos kiam la homoj de Oz vidos sxin tiastata, kaj eble sxi enkorigos la lecionon kaj de nun ne plu gxenos la simiojn." Tamen la Vitra Kato nek povis vidi nek auxdi, kaj por ne bezoni porti sxin dumvoje la Sorcxisto elpikis la koton el sxiaj okuloj kaj oreloj kaj Doroteo malsekigis sian posxtukon kaj lavis kaj la okulojn kaj la orelojn tiel ke ili estigxis puraj. Tuj kiam sxi povis paroli la Vitra Kato demandis indigne: "Cxu vi punos tiujn simiojn pro ilia fipetolado kontraux mi?" "Ne," respondis la Sorcxisto. "Vi fipetolis tirante iliajn vostojn, do cxi tio estas ilia respondo, kaj mi gxojas cxar la simioj vengxis sin." Li ne permesis al la Vitra Kato proksimigxi al la akvo por lavi sin, kaj li devigis sxin sekvi kiam ili rekomencis la veturon cele la Smeraldan Urbon. "Jen nur parto de via puno," diris la Sorcxisto, severe. "Ozma mokos vin, kiam ni atingos sxian palacon, kaj ankaux la Birdotimigilo, kaj la Stana Lignohakisto, kaj Tiktoko, kaj la Vilulo, kaj Buton-Brilo, kaj la Mikscxifona Knabino, kaj -- " "Kaj la Palrugxa Katido," aldonis Doroteo. Tiu sugesto dolorigis la Vitran Katon pli ol cxio alia. La Palrugxa Katido cxiam kverelis kun la Vitra Kato kaj insistis ke karno estas pli bona ol vitro, kaj la Vitra Kato mokis la Palrugxan Katidon, cxar gxi ne havis palrugxan cerbon. Sed la palrugxa cerbo estis tute kovrita de blua koto, gxuste nun, kaj se la Palrugxa Katido vidus la Vitran Katon tiastata, estus ege hontige. Dum pluraj horoj la Vitra Kato marsxadis tre humile, sed cxirkaux la tagmezo gxi kaptis oportunon kiam neniu atentis kaj forkuris tra la alta herbo. Gxi memoris ke estas lageto de pura akvo proksima, kaj al tiu lago la Kato kuris lauxeble plej rapide. La aliaj ne rimarkis sxian foreston antaux ol ili haltis por luncxi, kaj tiam estis tro malfrue sercxi sxin. "Mi s'pozas ke sxi iris ien por lavi sin," diris Doroteo. "Ne gravas," respondis la Sorcxisto. "Eble la vitra besto jam suficxe punigxis, kaj ni ne forgesu ke sxi savis kaj Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon." "Jam gvidinte ilin sur sorcxitan insulon," aldonis Doroteo. "Sed mi konsentas kun vi, ke la Vitra Kato jam estas suficxe punita, kaj eble sxi ne volos plu tiri la vostojn de la simioj." La Vitra Kato ne reanigxis al la grupo de veturantoj. Sxi plu koleris, kaj krome ili tro malrapide movigxis laux sxia opinio. Kiam ili alvenis cxe la Regxa Palaco, unu el la unuaj vidajxoj estis la Vitra Kato volvigxinta sur benko same brila kaj pura kaj travidebla kiel normale. Sed sxi sxajnigis ne vidi ilin, kaj ili pasis sxin sen komento. CxAPITRO 21: La Kolegio de Atletaj Artoj Doroteo kaj sxiaj amikoj atingis la Regxan Palacon oportuntempe, cxar Ozma formale oficis en sia Trono-cxambro, kie Profesoro M. P. Sxancelinsekto P. E. petas sxin puni kelkajn studentojn de la Regxa Atleta Kolegio, de kiu li estas la Estro. Tiu Kolegio situas en la Mangxtula Lando, sed ne tre distance for de la Smeralda Urbo. Por ebligi ke la studentoj dedicxu sian tutan tempon al atleta ekzercado, kia boatado, futbalo, k.s., Profesoro Sxancelinsekto inventis aron da Lernopiloloj. Unu tia pilolo, mangxite de studento post la maten-mangxo, tuj ebligis ke li komprenu aritmetikon aux algebron aux iun alian brancxon matematikan. Alia pilolo mangxita post la luncxo donis al studento plenan scion pri geografio. Alia pilolo ebligis ke la mangxinto literumu la plej malfacilajn vortojn, kaj ankoraux alia ebligis ke li bele faru siajn skribliterojn. Estis piloloj por historio, mekaniko, kuirado en la hejmo kaj agronomio, kaj ne gravis cxu la knabo aux knabino estis stulta aux lerta, cxar la piloloj instruis al ili cxion dum palpebrumeto. Tiu metodo, patentita en la Lando Oz de Profesoro Sxancelinsekto, sxparas paperon kaj librojn, kaj ankaux la tedajn horojn dedicxatajn al studo en kelkaj niaj malpli favorataj lernejoj, kaj ankaux permesas ke la studentoj dedicxu sian tutan tempon al konkurkurado, basbalo, teniso kaj aliaj viraj kaj virinaj sportoj, kiujn multe gxenas studado en tiuj Temploj de Lernado kie Lernpiloloj estas nekonataj. Sed hazarde Profesoro Sxancelinsekto (kiu tiom inventis ke tio farigxis kutimo) senpripense inventis Kompletmangxan Pilolon, kiu estis ne pli granda ol via plej malgranda fingrungo tamen enhavis, en kondensita formo, la egalon de bovlo da supo, porcion da fritita fisxo, rostajxon, salaton kaj deserton, kio donis nutron egalan al tiu de kompleta mangxo. La Profesoro tiom fieris pro tiuj Kompletmangxaj Piloloj ke li komencis doni ilin al la studentoj en la kolegio anstataux normalajn mangxajxojn, sed la knaboj kaj knabinoj oponis cxar ili volis mangxon kies guston ili povas gxui. Tute ne estas gxuige engluti pilolon, kun glaso da akvo, kaj nomi tion cxefmangxo; do ili rifuzis mangxi la Kompletmangxajn Pilolojn. Profesoro Sxancelinsekto insistis, kaj rezulte la Plejsupra Klaso kaptis la erudician Profesoron unu tagon kaj jxetis lin en la riveron -- plene vestitan. Cxiu scias ke sxancel-insekto ne scipovas nagxi, do la inventinto de la mirindaj Kompletmangxaj Piloloj kusxis senhelpe sur la fundo de la rivero dum tri tagoj antaux ol fisxkaptisto kaptis unu el liaj kruroj per fisxhoko kaj eltiris lin sur la bordon. La erudicia Profesoro nature indignis pro tia traktigxo, do li venigis la tutan Superan Klason al la Smeralda Urbo kaj petis ke Ozma de Oz punu ilin pro la ribelo. Mi supozas ke la knabina Reganto ne estis tre severa kontraux la ribelantaj knaboj kaj knabinoj, cxar sxi mem jam rifuzis mangxi la Kompletmangxajn Pilolojn anstataux mangxajxojn, sed dum sxi auxskultadis la interesan pledon en sia Troncxambro, Kap'tano Vilcxjo sukcesis porti la oran florpoton en kiu estis la Magia Floro en la cxambron de Trot sen vidigxi de iu escepte de Jxelea Konfitajx, la cxefa Honorservistino de Ozma, kaj Jxelea promesis ne informi. Ankaux la Sorcxisto povis porti la kagxon da simioj en unu el la plej supraj turoj de la palaco, kie li havis propran cxambron, al kiu venis neniu neinvitite. Do Trot kaj Doroteo kaj Kap'tano Vilcxjo kaj la Sorcxisto cxiuj gxojis pro la sukcesa fino de la aventuroj. La Malkuragxa Leono kaj la Malsata Leono iris al la marmoraj staloj malantaux la Regxa Palaco, kie ili logxas kiam cxehejme, kaj ankaux ili kasxis la sekreton, kaj ecx rifuzis informi la Lignan Segcxevalon, kaj Hancxjon la Mulon, kaj la Flavan Kokinon, kaj la Palrugxan Katidon pri kie ili estis. Trot observis la Magian Floron cxiutage kaj lasis neniun en sian cxambron por vidi la belajn florojn escepte de siaj amikinoj, Betinjo Bobin kaj Doroteo. La magia planto sxajne ne perdis magion pro sia transiro el la insulo, kaj Trot estis certa ke Ozma lauxdos gxin kiel unu el siaj plej placxaj trezoroj. Supre en sia turo la malgranda Sorcxisto de Oz komencis trejni siajn dek du malgrandajn simietojn, kaj la etuloj estis tiel inteligentaj ke ili lernis cxiun agon instruitan al ili de la Sorcxisto. La Sorcxisto traktis ilin tre kompleze kaj milde kaj donis al ili la mangxajxojn kiujn simioj plej amas, do ili promesis lauxeble plej bone agi dum la granda evento, la naskigxtago de Ozma. CxAPITRO 22: La Naskigxtaga Festo de Ozma Sxajnas strange ke feino havas naskigxtagan feston, cxar oni diras ke la gefeoj naskigxis je la komenco de la tempo kaj vivas eterne. Tamen, aliflanke, estus domagxe senigi feon, kiu havas tiom da aliaj bonajxoj, de la plezuroj de naskigxtaga festo. Do nin ne mirigu ke la feoj festas sian naskigxtagon same kiel aliaj homoj, kaj opinias ilin oportunoj por festenado kaj gxojo. Ozma, la bela knabina Reganto de la Felando Oz, estis vera feino, kaj tiel dolcxa kaj milda prizorgante sian popolon ke sxin multe amis cxiuj. Sxi logxis en la plej grandioza palaco en la plej grandioza urbo en la mondo, sed tio ne malinstigis sxin farigxi amikino de la plej humila persono en la regno. Ofte sxi surgrimpis sian Lignan Segcxevalon, kaj rajdis al domo de kultivisto kaj sidis en la kuirejo konversaciante kun la bona edzino de la kultivisto dum sxi faris la familian bakadon; aux sxi ludis kun la infanoj kaj lasis ilin rajdi sxian faman lignan beston; aux sxi ekhaltis en arbaro por paroli kun bragxisto kaj demandi cxu li estas felicxa aux deziras ion por plikontentigi sin; aux sxi instruis al junulinoj kudri kaj plani belajn robojn, aux eniris la butikojn kie la juvelistoj kaj metiistoj sin okupas kaj rigardis ilin labori, donante al cxiu saluton aux sunbrilan rideton. Kaj alifoje Ozma sidis en sia juvelkovrita trono, kun siaj elektitaj korteganoj cxirkaux si, kaj pacience auxskultis cxiun plendon alportitan al sxi de sxiaj regatoj, strebante egale juste agi al cxiuj. Sciante ke sxi juste decidas, la Ozuloj neniam grumblis pro sxiaj jugxoj, sed konsentis, se Ozma decidis kontraux ili, ke sxi pravas kaj ili malpravas. Kiam Doroteo kaj Trot kaj Betinjo Bobin kaj Ozma estis kunaj, oni supozus ke ili estas cxiuj proksimume samagxaj, kaj ke la feina Reganto ne estas pli agxa aux pli "plenkreska" ol la aliaj tri. Sxi ridis kaj ludis kun ili kiel normala knabino, tamen ia kvieta digno cxirkauxis Ozman, ecx kiam sxi estis plej gajhumora, kaj tio iel distingis sxin de la aliaj. La tri knabinoj plene amis sxin, sed ili neniam povis tute forgesi ke Ozma estas la Regxa Reganto de la mirinda felando Oz, kaj lauxnaske apartenas al potenca raso. La palaco de Ozma staris en la centro de plezuriga kaj granda gxardeno, kie grandiozaj arboj kaj florantaj arbustoj kaj statuoj kaj fontoj abundis. Oni povis promeni dum horoj en tiu fascina parko kaj vidi ion interesan cxiupasxe. En unu loko estis akvario, kie strangaj kaj belaj fisxoj nagxis; en alia loko cxiuj aerbirdoj kunvenis tage por granda festeno kiun provizis por ili la servistoj de Ozma, kaj ili estis tiel sentimaj pri damagxo ke ili kutimis ekstari sur sxultroj kaj mangxi de manoj. Ankaux estis la Fonto de la Akvo de Forgeso, sed estis dangxere trinki tiun akvon, cxar gxi forgesigis cxion kion oni antauxe sciis, ecx la propran nomon, kaj tial Ozma metis avertafisxon sur la fonton. Sed ankaux estis fontoj bele parfumitaj, kaj fontoj de bongustega nektaro, malvarmaj kaj ricxgustaj, kie cxiu rajtis lauxdezire refresxigi sin. Cxirkaux la palaca tereno estis granda muro, dike inkrustita per brilantaj smeraldoj, sed la enirpordegoj staris malfermaj kaj al neniu estis eniro malpermesita. Dum feritagoj la popolo de la Smeralda Urbo ofte prenis siajn infanojn por rigardi la mirindajxojn de la gxardenoj de Ozma, kaj ecx eniris la Regxan Palacon, se ili emis tion, cxar ili sciis ke ili kaj ilia Reganto estas amikoj, kaj ke al Ozma multe placxas plezurigi ilin. Konsiderante cxion cxi, vi ne surprizigxos ke la homoj tra la Lando Oz, kiel ankaux la plej intimaj amikoj de Ozma kaj sxiaj regxaj korteganoj, fervoris festi sxian naskigxtagon, kaj preparis por la festo jam semajnojn antauxe. Cxiuj latuninstrumentaj bandoj praktikis siajn plej belajn melodiojn, cxar ili devis marsxi en la multaj procesioj okazontaj en la Lando de la Palpbrumoj, la Lando de la Gilikuloj, la Lando de la Mangxtuloj kaj la Lando de la Kveluloj, kiel ankaux en la Smeralda Urbo. Ne cxiuj homoj povis iri gratuli sian Reganton, sed cxiuj povis festi sxian naskigxtagon, unu- aux alimaniere, negrave kiom malproksime de sxia palaco ili estas. Cxiu domo kaj konstruajxo tra la tuta Lando Oz estis ornamita per flagoj kaj staminoj, kaj estis ludoj, kaj dramoj, kaj gxenerala distro por cxiuj. Dum sia naskigxtago Ozma kutimis fari grandan festenon en la palaco, al kiu ricevis inviton cxiuj sxiaj plej intimaj amikoj. La grupo estis strange multspeca, vere, cxar ekzistas pli da kuriozaj kaj nekutimaj uloj en Oz ol en la tuta cetero de la mondo, kaj al Ozma pli interesis nekutimaj uloj ol ordinaraj -- same kiel al vi kaj al mi. Dum tiu speciala naskigxtago de la bela knabina Reganto, longa tablo situis en la regxa Bankeda Halo de la palaco, cxe kiu estis lokokartoj por la invititoj, kaj cxe unu fino de la granda cxambro estis malpli granda tablo, ne tiel alta, por la bestamikoj de Ozma, kiujn sxi neniam forgesis, kaj alifine estis granda tablo kie estos arangxitaj cxiuj naskigxtagaj donacoj. Kiam la gastoj alvenis, ili metis siajn donacojn sur tiun tablon kaj poste trovis siajn lokojn cxe la bankedotablo. Kaj, post la lokigxo de cxiuj gastoj, la bestoj eniris laux solena procesio kaj Jxelea Konfitajx lokigis ilin cxe ilia tablo. Poste, dum orkestro kasxita de aro da rozoj kaj filikoj ludis marsxon komponitan por tiu evento, la Regxa Ozma eniris la Bankedan Halon, cxirkauxate de siaj Honorservistinoj, kaj sidigxis cxe la kapo de la tablo. Sxin salutis hurao de cxiuj cxeestantoj, la bestoj aldonis siajn mugxojn kaj blekojn kaj bojojn kaj miauxojn kaj gakojn por grandigi la gxojan tumulton, kaj poste cxiuj sidigxis cxe siaj tabloj. Dekstre de Ozma sidis la fama Birdotimigilo de Oz, kies pajloplena korpo ne estis bela, sed kies felicxa karaktero kaj sagaca sprito favorigis lin cxe cxiuj. Maldekstre de la Reganto sidis la Stana Lignohakisto, kies metala korpo estis brile polurita por tiu evento. La Stana Lignohakisto estis la Imperiestro de la Lando de la Palpbrumoj kaj unu el la plej gravaj personoj en Oz. Apud la Birdotimigilo Doroteo sidis, kaj apud sxi estis Tiktoko, la Horlogxmehxanisma Homo, kiu estis strecxita kiom permesis lia horlogxa mehxanismo, por ke li ne interrompu la feston per malstrecxigxo. Sekvis Onklino Em kaj Onklo Henriko, parencoj de Doroteo mem, du afablaj maljunuloj kiuj havis agrablan hejmon en la Smeralda Urbo kaj estis tre felicxaj kaj kontentaj tie. Apud ili sidigxis Betinjo Bobin, kaj apud sxi la drola kaj plezuriga Vilulo, kiu estis amata kien ajn li iris. Cxe la alia flanko de la tablo, kontraux la Stana Lignohakisto, lokigxis Trot, kaj apud sxi Kap'tano Vilcxjo. Apud ili sidis Buton-Brilo kaj Ojxo la Bonfortuna, kaj D-ro Pipt kaj lia bona edzino Margalot, kaj la miriga Ranulo, kiu venis el la Lando de la Jipoj por cxeesti la naskigxtagan festenon de Ozma. Cxe la piedo de la tablo, kontraux Ozma, sidis la regxina Glinda, la bona Sorcxistino de Oz, cxar efektive tie estis la vera honorloko post la kapo de la tablo kie Ozma mem sidis. Dekstre de Glinda estis la malgranda Sorcxisto de Oz, kiu sxuldis al Glinda cxiujn magiajn artojn kiujn li sciis. Apude sidis Zingibra, bela knabina kultivisto kiun multe amis Ozma kaj Doroteo. La apudan segxon okupis la Stana Soldato, kaj apud li estis Profesoro M. P. Sxancelinsekto P. E., de la Regxa Atleta Kolegio. Maldekstre de Glinda lokigxis la gaja Mikscxifona Knabino, kiu iom timis la Sorcxistinon kaj tial kutime bonkondutis sufice. La frato de la Vilulo estis apud la Mikscxifona Knabino, kaj post li estis tiu interesa persono, Jocxjo Kukurbokapo, kiu kultivis bonegan grandan kukurbon por nova kapo kiun li portas dum la naskigxtago de Ozma, kaj li cxizis sur gxi vizagxon ecx pli gajespriman ol tiu kiun li gxis tiam portis. Novaj kapoj ne estis nekutimaj por Jocxjo, cxar la kukurboj ne longe restis neputraj, kaj kiam la semoj -- kiuj estis por li cerbo -- komencis moligxi kiel kacxajxo, li komprenis ke lia kapo baldaux putros, do li prenis novan el sia granda kampo da kukurboj -- kultivita de li por ke neniam manku al li kapo. Vi rimarkas ke la grupo cxe la bankedotablo de Ozma estis iom miksa, sed cxiu invitito estis provita kaj fidata amiko de la knabina Reganto, kaj ilia cxeesto multe felicxigis sxin. Tuj kiam Ozma sidigxis, kun sia dorso kontraux la naskigxtaga tablo, sxi rimarkis ke cxiuj cxeestantoj rigardas scivoleme kaj plezure ion malantaux sxi, cxar la belega Magia Floro glore floras kaj la gigantaj floroj kiuj sekvis unu la alian sur la planto estis belaspektaj kaj plenigis la tutan cxambron per sia delikata odoro. Ankaux Ozma volis rigardi, por vidi kion rigardadas cxiuj, sed sxi regis sian scivolemon cxar ne decis ke sxi jam vidu siajn naskigxtagajn donacojn. Do la dolcxa kaj bela Reganto dedicxis sin al siaj gastoj, el kiuj pluraj, ekz. la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto, la Mikscxifona Knabino, Tiktoko, Jocxjo Kukurbokapo kaj la Stana Soldato, neniam mangxis sed sidis tre gxentile cxe siaj lokoj kaj provis distri tiujn gastojn kiuj ja mangxis. Kaj, cxe la bestotablo, estis alia interesa grupo, kiu konsistis el la Malkuragxa Leono, la Malsata Tigro, Toto -- la malgranda vila nigra hundo de Doroteo -- Hancxjo la Mulo, la Palrugxa Katido, la Ligna Segcxevalo, la Flava Kokino, kaj la Vitra Kato. Cxiuj avide mangxis, escepte de la Segcxevalo kaj la Vitra Kato, kaj cxiu ricevis abunde tiujn mangxajxojn kiujn gxi plej amis. Fine, kiam la bankedo estis preskaux finita kaj la glaciajxo estis disdonota, kvar servistoj eniris portante gigantan kukon, sukerkovritan kaj ornamitan per sukerfloroj. Cxirkaux la rando de la kuko estis vico de flamantaj kandeloj, kaj en la centro estis reliefaj sukeraj literoj kiuj formis la vortojn: _Naskigxtaga Kuko de OZMA de Doroteo kaj la Sorcxisto_ "Ho, vere bela!" kriis Ozma, al kiu gxi multe placxis, kaj Doroteo diris fervore: "Nun vi devas trancxi la kukon, Ozma, kaj cxiu el ni mangxos pecon kun nia glaciajxo." Jxelea Konfitajx alportis grandan oran trancxilon kun juvelkovrita tenilo, kaj Ozma starigxis en sia loko kaj provis trancxi la kukon. Sed tuj kiam la sukerkovrajxo en la centro rompigxis pro la premo de la trancxilo saltis el la kuko simieto ok centimetrojn alta, kaj lin sekvis alia kaj alia, gxis dek du simioj staris sur la tablotuko kaj riverencis antaux Ozma. "Gratulojn al nia gracoplena Regantino!" ili kriis hxore, kaj poste ili komencis dancon, tiom komikan kaj amuzan ke cxiuj cxeestantoj ridegis kaj ecx Ozma partoprenis en la gxojo. Sed post la danco la simioj faris kelkajn mirindajn akrobatajxojn, kaj poste ili kuris al la kavo de la kuko kaj elprenis kelkajn bandinstrumentojn el polurita oro -- kornetojn, trumpetojn, tamburojn, k.s. -- kaj forminte procesion la simioj marsxis tien kaj reen sur la tablo ludante gajan melodion facile kiel spertaj muzikistoj. Al Doroteo placxegis la sukceso de sxia "Surpriza Kuko", kaj kiam la simioj finis sian prezenton, la bankedo finigxis. Nun estis la horo kiam Ozma vidu siajn aliajn donacojn, do Glinda la Bona starigxis kaj, preninte la knabinan Reganton per la mano, gvidis sxin al la tablo kie cxiuj donacoj estis belege kunarangxitaj. La Magia Floro, kompreneble, allogis sxian atenton, kaj Trot devis rakonti al ili la tutan historion de iliaj aventuroj. La knabineto ne forgesis agnoski la helpon de la Vitra Kato kaj la malgranda Sorcxisto, sed efektive emfazenda estis Kap'tano Vilcxjo kiu kuragxe portis la oran florpoton for de la sorcxita Insulo. Ozma dankis ilin cxiujn, kaj diris ke sxi metos la Magian Floron en sian buduaron kie sxi povos gxui gxiajn belecon kaj odoron konstante. Sed nun sxi trovis la eksterordinaran robon teksitan de Glinda kaj sxiaj knabinaj servistinoj el fadenoj formitaj el puraj smeraldoj, kaj cxar sxi estis knabino amanta belajn vestojn, la ekstazo de Ozma pro tiu prezentigxo de la elegantega robo estas facile imagebla. Sxi apenaux povis atendi por surmeti gxin, sed la tablo estis kovrita per aliaj belaj donacoj kaj la nokto estis jam grandparte pasinta antaux ol la felicxa knabina Reganto ekzamenis cxiujn siajn donacojn kaj dankis tiujn kiuj ame donis ilin. CxAPITRO 23: La Fonto de Forgeso La matenon post la naskigxtaga festo, dum la Sorcxisto kaj Doroteo promenis en la gxardenoj de la palaco, Ozma elvenis por akompani ilin, dirante: "Mi volas auxdi pli pri viaj aventuroj en la Arbaro de Gugu, kaj kiel vi sukcesis akiri tiujn karajn simietojn por utiligo en la Surprizkuko de Doroteo." Do ili sidigxis sur marmora benko apud la Fonto de la Akvo de Forgeso, kaj inter si Doroteo kaj la Sorcxisto rakontis siajn aventurojn. "Mi estis ege iritigxema dum mi estis lankovrita sxafido," diris Doroteo, "cxar mi tute ne sentis min komforta. Kaj mi ne estis tute certa, komprenu, ke mi iam refarigxos knabino." "Vi eble ankoraux estus lankovrita sxafido, se mi ne trovus tiun Magian Transforman Vorton," deklaris la Sorcxisto. "Sed kio okazis al la juglando kaj al la hikorinukso en kiujn vi transformis tiujn acxajn bestomagiistojn?" demandis Ozma. "Nu, mi preskaux jam forgesis ilin," estis la respondo; "sed mi kredas ke ili ankoraux restas cxi tie en mia posxo." Li sercxis en siaj posxoj kaj eltiris la du nuksojn kaj montris ilin al sxi. Ozma rigardis ilin penseme. "Ne estas juste, lasi iajn vivantojn en tiaj senhelpaj formoj," diris sxi. "Mi kredas, Sorcxisto, ke vi devus retransformi ilin en iliajn naturajn formojn." "Sed mi ne scias kio estas iliaj naturaj formoj," li objxetis, "cxar kompreneble la formoj de miksbestoj kiujn ili surprenis ne estis naturaj por ili. Kaj ne forgesu, Ozma, ke iliaj naturoj estis kruelaj kaj petolaj, tiel ke se mi revivigos ilin ili eble kauxzos multajn problemojn por ni." "Malgraux tio," diris la Regantino de Oz, "ni devas liberigi ilin de iliaj aktualaj sorcxigxoj. Kiam vi redonos al ili iliajn naturajn formojn ni trovos kiuj ili vere estas, kaj certe ni ne bezonas timi iujn du homojn, ecx kvankam ili eble montrigxos magiistoj kaj niaj malamikoj." "Mi ne estas egale certa pri tio," protestis la Sorcx-isto, kun skuigxo de sia kalva kapo. "La unusola peco de magio kiun mi forprenis de ili -- nome, la Vorto de Transformo -- estas tre simpla, tamen tre potenca, tiom ke nek Glinda nek mi povas fari ion egalan. Ne efikas nur la vorto, komprenu, efikas la prononcmaniero. Do se la du fremdaj magiistoj havas alian similan magion, ili eble montrigxos tre dangxeraj por ni, se ni liberigos ilin." "Mi havas ideon!" kriis Doroteo. "Mi ne estas sorcxisto, nek feino, sed se vi plenumos mian konsilon, ni tute ne bezonos timi tiujn homojn." "Kion vi pensas, karulino?" demandis Ozma. "Nu," respondis la knabino, "jen cxi tiu Fonto de la Akvo de Forgeso, kaj tio donis al mi la nocion. Kiam la Sorcxisto parolos tiun teruran vorton kiu resxangxos ilin en iliajn realajn formojn, li povos ankaux ege soifigi ilin, kaj ni metos tason gxuste cxi tie apud la fonto, tiel ke gxi estos facile prenebla. Poste ili trinkos la akvon kaj forgesos cxiun magion kiun iam ili sciis -- kaj ankaux cxion alian." "Ne malbona ideo," diris la Sorcxisto, rigardante Doroteon aprobe. "Gxi estas tre bona ideo," deklaris Ozma. "Kuru alporti tason, Doroteo." Do Doroteo kuris alporti tason, kaj dum sxi forestis la Sorcxisto diris: "Mi ne scias cxu la realaj formoj de tiuj magiistoj estas de homoj aux de bestoj. Se ili estas bestoj, ili ne trinkos el taso sed eble tuj atakos nin kaj trinkos poste. Do eble estos pli sendangxere por ni se la Malkuragxa Leono kaj la Malsata Tigro cxeestos por eventuale protekti nin." Ozma eltiris argxentan fajfilon kiu estis ligita al mallargxa ora cxeno kaj blovis per la fajfilo du akrajn sonojn. La sono, kvankam ne severa, estis tre penetra, kaj tuj kiam gxi atingis la orelojn de la Malkuragxa Leono kaj de la Malsata Tigro, la du grandegaj bestoj rapide venis saltante cele ilin. Ozma klarigis al ili kion la Sorcxisto faros, kaj ordonis ke ili restu kvietaj krom se minacos dangxero. Do la du potencaj gardistoj de la Regantino de Oz kauxris apud la fonto kaj atendis. Doroteo revenis kaj metis la tason sur la randon de la fonto. Tiam la Sorcxisto metis la hikorinukson apud la fonton kaj diris per solena vocxo: "Mi volas ke vi reprenu vian naturan formon, kaj ke vi estu tre soifa -- Pyrzqxgl !" Tuj ekaperis, anstataux la hikorinukso, la formo de Kiki Aru, la Altula knabo. Li sxajnis perpleksa, unue, kvazaux klopodante memori kio okazis al li kaj kial li estas en cxi tiu nekonata loko. Sed li frontis la fonton, kaj la bobelanta akvo memorigis al li ke li soifas. Sen rimarki Ozman, la Sorcxiston kaj Doroteon, kiuj estis malantaux li, li prenis la tason, plenigis gxin per la Akvo de Forgeso, kaj trinkis gxin gxis la lasta guto. Li nun ne plu soifis, sed li sentis sin ecx pli perpleksa, cxar nun li povis memori tute nenion -- ecx ne sian nomon aux el kie li venis. Li cxirkauxrigardis la belan gxardenon kun mieno de placxigxo, kaj poste, turninte sin, li vidis Ozman kaj la Sorcxiston kaj Doroteon rigardantaj lin scivoleme kaj la du grandajn bestojn kauxrantajn malantaux ili. Kiki Aru ne sciis kiuj ili estas. sed li opiniis Ozman tre bela kaj Doroteon tre agrabla. Do li ridetis al ili -- la sama senkulpa felicxa rideto kiun bebo havus, kaj tio placxis al Doroteo, kiu ekprenis lian manon kaj gvidis lin sidigxi apud sxi sur la benko. "Ho, mi kredis ke vi estas terura magiisto," sxi kriis, "sed vi estas nur knabo!" "Kio estas magiisto?" li demandis, "kaj kio estas knabo?" "Cxu vi ne scias?" demandis la knabino. Kiki kapneis. Poste li ridis. "Sxajne mi scias nenion," li respondis. "Estas tre kurioze," komentis la Sorcxisto. "Li surhavas Mangxultajn vestojn, do iam li logxis en la Lando de la Mangxtuloj. Kompreneble la knabo povas diri al ni neniom da sia historio aux familio, cxar li forgesis cxion kion iam li sciis." "Li sxajnas aminda knabo, nun post la eligxo de cxiu lia malboneco," diris Ozma. "Do ni restigos lin cxi tie kun ni kaj instruos al li niajn kutimojn -- esti fidinda kaj atenti la bezonojn de aliuloj." "Nu, tiukaze estas bonfortune por li ke li trinkis la Akvon de Forgeso," diris Doroteo. "Jes, vere," akordis la Sorcxisto. "Sed plej rimarkinde, laux mi, estas ke tia juna knabo povis lerni la sekreton de la Magia Vorto de Transformo. Eble lia akompananto, kiu estas nun cxi tiu juglando, estis la vera magiisto, kvankam mi sxajne memoras ke cxi tiu knabo dum li havis la bestan formon flustris la Magian Vorton en la kavan arbon, kie mi auxdis gxin." "Nu, ni baldaux scios kiu la alia estas," sugestis Ozma. "Eble li montrigxos ankaux Mangxtula knabo." La sorcxisto metis la juglandon apud la fonton kaj diris, same malrapide kaj solene kiel antauxe: "Mi volas ke vi reprenu vian naturan formon, kaj ke vi estu tre soifa -- Pyrzqxgl !" La juglando malaperis kaj Rugedo la Knomo staris en gxia loko. Li ankaux frontis la fonton, kaj li etendis manon por preni la tason, plenigis gxin, kaj estis trinkonta kiam Doroteo kriis: "Ho, estas la maljuna Regxo de la Knomoj!" Rugedo ekturnis sin kaj frontis ilin, kun la taso ankoraux en sia mano. "Jes," li diris per kolera vocxo, "estas la maljuna Regxo de la Knomoj, kaj mi konkeros la tutan Ozon kaj vengxos vian forpelon de mi de mia trono." Li cxirkauxrigardis dum momento, kaj dauxrigis: "Neniu ovo videblas, kaj mi estas pli forta ol cxiuj vi homoj kune! Mi ne scias kiel mi venis cxi tien, sed mi batalos la batalon de mia vivo -- kaj mi venkos!" Liaj longa blanka hararo kaj barbo flirtis en la venteto; liaj okuloj brilis malame kaj vengxeme, kaj tiom surprizitaj kaj sxokitaj ili estis de la subita ekapero de tiu malnova malamiko de la popolo de Oz, ke ili nur povis rigardadi lin silente kaj retiri sin de lia sovagxa rigardo. Rugedo ridis. Li trinkis la akvon, jxetis la tason sur la teron kaj diris feroce: "Kaj nun -- kaj nun -- kaj -- " Lia vocxo mildigxis. Li frotis sian frunton perpleksite kaj karesis sian longan barbon. "Kion mi intencis diri?" li demandis pledeme. "Cxu vi ne memoras?" diris la Sorcxisto. "Ne; mi forgesis." "Kiu vi estas?" demandis Doroteo. Li penis pensi. "Mi -- mi estas certa ke mi ne scias," li balbutis. "Cxu vi ankaux ne scias kiuj ni estas?" demandis la knabino. "Mi tute ne scias," diris la Knomo. "Diru al ni kiu estas cxi tiu Mangxtula knabo," sugestis Ozma. Rugedo rigardis la knabon kaj kapneis. "Lin mi ne konas. Vi cxiuj estas nekonatoj. "Mi -- mi ecx ne konas min mem." Post tio li karesis la kapon de la Leono kaj murmuris, "Bona huncxjo!" kaj la Leono mugxetis indigne. "Kion ni faru pri li?" demandis la Sorcxisto, perplekse. "Foje antaux nun la fia maljuna Knomo venis cxi tien por konkeri nin, kaj tiam, kiel nun, li trinkis la Akvon de Forgeso kaj farigxis malminaca. Sed ni resendis lin al la Regno de la Knomoj, kie li baldaux relernis siajn malnovajn fikutimojn." "Tial," diris Ozma, "ni devas trovi por li lokon en la Lando Oz, kaj restigi lin cxi tie. Cxar cxi tie li ne lernos fiecon kaj cxiam estos senkulpa kiel nia propra popolo." Do la vaganta eksregxo de la Knomoj trovis novan hejmon, pacan kaj felicxan hejmon, kie li estis tute kontenta kaj pasigis siajn tagojn kun senkulpa gxuo.