La Stana Lignohakisto de Oz De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856-1919 Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877-1943 Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933?- Unue eldonita en la Angla kiel __The Tin Woodman of Oz_ de Reilly & Britton, 1918. Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing, 1997. Cxi tiu traduko 1997 Donald Broadribb. Cxi tiu eldono estas korektita versio, julio 2000. Mi scias ke pluraj el vi atendas cxi tiu rakonton pri la Stana Lignohakisto, cxar multaj el miaj korespondantoj demandas al mi, ripete, kio okazis al la "bela Mangxtula knabino" kies fiancxo estis Nocxjo Hakisto antaux ol la Fia Sorcxistino sorcxis lian hakilon kaj li intersxangxis sian karnon por stano. Ankaux mi scivolis pri sxi, sed gxis kiam Vut la Vagisto interesigxis pri la afero la Stana Lignohakisto sciis ne pli ol ni. Tamen, li trovis sxin, post multaj interesegaj aventuroj, kiel vi trovos leginte cxi tiun rakonton. Min multe gxojigas la dauxra interesigxo de kaj junuloj kaj nejunuloj pri la Oz-rakontoj. Klera universitata profesoro lastatempe skribis al mi demandante: "Por kiuagxaj legantoj estas viaj libroj?" Mi ne sciis facile respondi tion gxuste, gxis kiam mi ekzamenis kelkajn leterojn kiujn mi ricevis. Unu diras: "Mi estas knabeto kvinjara, kaj mi amegas viajn rakontojn pri Oz. Mia fratino, kiu skribas cxi tion por mi, legas al mi la Ozlibrojn, sed volonte mi mem legus ilin." Alia letero diras: "Mi estas granda knabino dektrijara, do vin surprizos kiam mi diros al vi ke mi ankoraux ne estas tro agxa por la rakontoj pri Oz." Jen alia letero: "Ekde kiam mi estis juna knabino al mi neniam mankas acxeti Baum-libron por Kristnasko. Mi estas edzino, nun, sed egale fervora akiri kaj legi la rakontojn pri Oz kiel antauxe." Ankoraux alia leganto skribas: "Mia amata edzino kaj mi, ambaux pli ol 70-jaraj, opinias ke ni trovas pli da vera gxuo per legado de viaj libroj pri Oz ol per cxiuj aliaj libroj kiujn ni legas." Konsiderinte tiujn deklarojn, mi skribis al la universitata profesoro ke mi celas miajn librojn por cxiu kies koro estas juna, negrave kiomagxa. Kaj ankoraux pri leteroj, mi ekmemoras ke multaj el miaj korespondentoj neglektas meti 3-cendan posxtmarkon en siajn leterojn, por la respondo. Vi sendas nur unu leteron, sciu, sed mi ricevas tiom multajn centojn da leteroj ke antauxpagi la posxtkostojn por cxiuj respondoj al ili estus nemalgranda sxargxo por mi. Mi kredas ke mi pravas kiam mi promesas ke estos kelkaj mirigaj informoj pri la Magio de Oz en mia libro por 1919. Cxiam via amanta kaj dankema amiko, L. FRANK BAUM, Regxa Historiisto de Oz. "OZCOT" cxe HOLLYWOOD en KALIFORNIO, 1918. LISTO DE CxAPITROJ 1 Vut la Vagisto 2 La Koro de la Stana Lignohakisto 3 Oni Cxirkauxiras 4 La Lonoj de Lonio 5 S-ino Jup, la Gigantino 6 La Magio de Jukuhuo 7 La Punta Sxirmvesto 8 La Minaco en la Arbaro 9 La Kverelemaj Drakoj 10 Tomi Hastpasx 11 La Rancxo de Zingibra 12 Ozma kaj Doroteo 13 La Restauxro 14 La Verda Simio 15 La Stanulo 16 Kapitano Batalant 17 La Laborejo de Tu-Tond 18 La Stana Lignohakisto Parolas al Si 19 La Nevidebla Lando 20 Tranokte 21 La Magio de Polikromo 22 Nimi Ami 23 Tra la Tunelo 24 La Kurteno Falas CxAPITRO 1: Vut la Vagisto La Stana Lignohakisto sidis sur sia scintilanta stana trono en la bela stana halo de sia grandioza stana kastelo en la Mangxtula Lando en la Lando Oz. Apud li, en segxo el plektita pajlo, sidis lia plej intima amiko, la Birdotimigilo de Oz. Kelkfoje ili parolis unu al la alia pri kuriozajxoj kiujn ili vidis kaj strangaj aventuroj kiujn ili spertis ekde kiam ili renkontis unu la alian kaj farigxis kamaradoj. Sed alifoje ili silentis, cxar ili jam diskutis inter si tiujn temojn multfoje, kaj ili trovis sin kontentaj per nura kunesto, dum kiu ili parolis fojfoje mallongan frazon por pruvi ke ili plu estas vekaj kaj atentaj. Sed kompreneble tiuj du kuriozuloj neniam dormis. Kial ili dormus, cxar ili neniam lacigxis? Kaj nun, dum la brilanta suno malaltigxis super la Palpbruma Lando de Oz, kolorigante la scintilantajn stanajn turojn kaj stanajn minaretojn de la stana kastelo per grandiozaj sunsubiraj koloroj, proksimigxis laux multekurbigxanta vojeto Vut la Vagisto, kiu renkontis serviston Palpbruman cxe la enirejo de la kastelo. La servistoj de la Stana Lignohakisto cxiuj surportis stanajn kaskojn kaj stanajn brustokovrilojn kaj uniformojn kovritajn per etaj stanaj diskoj dense kunkudritaj sur argxentan sxtofon, tiel ke iliaj korpoj scintilis tiel bele kiel la stana kastelo?kaj preskaux same bele kiel la Stana Lignohakisto mem. Vut la Vagisto rigardis la virserviston?tute brilantan kaj scintilantan?kaj dum li rigardis liaj okuloj farigxis grandaj pro miro. Cxar Vut ne estis tre granda kaj ne estis tre agxa, kaj kvankam li estis vagisto, cxi tiu estis la plej belega vidajxo kiu iam renkontis lian knabecan rigardon. "Kiu logxas cxi tie?" li demandis. "La Imperiestro de la Palpbrumoj, kiu estas la fama Stana Lignohakisto de Oz," respondis la servisto, kiu estis trejnita trakti afable cxiun fremdulon. "Stana Lignohakisto? Vere kurioze!" kriis la vagisteto. "Nu, eble nia Imperiesto ja estas kurioza," agnoskis la servisto; "sed li estas afabla mastro kaj honesta kaj ?dela kiom povas lin fari bona stano; do ni, kiuj volonte servas lin, emas forgesi ke li ne estas kiaj aliaj homoj." "Cxu mi rajtas renkonti lin?" demandis Vut la Vagisto, post momento da pensado. "Se vi bonvolos atendi dum momento, mi iros demandi lin," diris la servisto, kaj post tio li eniris la halon kie la Stana Lignohakisto sidis kun sia amiko la Birdotimigilo. Ambaux gxoje informigxis ke fremdulo venis al la kastelo, cxar tio donos al ili novan diskutotemon, do ili petis la serviston engvidi la knabon tuj. Kiam Vut la Vagisto trapasis la grandajn koridorojn -- ankumitajn per ornama stano --kaj majestajn stanajn arkajxojn kaj la multajn stanajn cxambrojn kiuj cxiuj enhavis belajn stanajn meblojn, liaj okuloj farigxis ecx pli grandaj kaj lia tuta korpeto tremis pro mirego. Sed, malgraux sia mirado, li povis gxentile klini sin antaux la trono kaj diri per respektoplena vocxo: "Mi salutas vian Gloran Mosxton kaj proponas al vi mian humilan servadon." "Tre Bone!" respondis la Stana Lignohakisto laux sia kutima gaja maniero. "Diru al mi kiu vi estas kaj el kie vi venis." "Oni nomas min Vut la Vagisto," respondis la knabo, "kaj mi venis, per multaj veturoj kaj tre malrekte, el mia iama hejmo en fora angulo de la Gilikula Lando de Oz." "Vagi for de la hejmo," komentis la Birdotimigilo, "signifas renkonti dangxerojn kaj malfacilajxojn, precipe se oni konsistas el viando kaj ostoj. Cxu vi ne havis amikojn en tiu angulo de la Gilikula Lando? Cxu gxi ne estis hejmeca kaj komforta?" Auxdi homon plenigitan per pajlo paroli, kaj paroli tre bone, vere surprizis Vuton, kaj eble li iomete malgxentile rigardegis la Birdotimigilon. Sed post momento li respondis: "Mi havis hejmon kaj amikojn, via Pajleca Mosxto, sed ili estis tiom kvietaj kaj felicxaj kaj komfortaj ke mi trovis ilin malagrable stultaj. Nenio en tiu angulo de Oz interesis min, sed mi kredis ke en aliaj partoj de la lando mi trovos kuriozulojn kaj vidos novajxojn, do mi komencis mian vagadan veturon. Mi estas vagisto jam de preskaux plena jaro, kaj nun mia vagado gvidis min al cxi tiu bonega kastelo." "Mi supozas," diris la Stana Lignohakisto, "ke dum tiu jaro vi vidis tiom ke vi farigxis tre sagxa." "Ne," respondis Vut, penseme, "mi estas tute ne sagxa, bonvolu scii via Mosxto. Mi trovas ke ju pli mi vagas des malpli mi scias, cxar en la Lando Oz estas multa sagxeco kaj multaj aferoj lerneblas." "Lerni estas simple. Cxu vi ne faras demandojn?" demandis la Birdotimigilo. "Mi ja faras tion, tiom da demandoj kiom mi auxdacas fari; sed kelkaj personoj rifuzas respondi demandojn." "Ili estas malkomplezemaj," deklaris la Stana Lignohakisto. "Se oni ne petas informon oni malofte ricevas gxin; tial mi, mia?anke, regule respondas al cxiu gxentila demando kiun oni faras al mi." "Ankaux mi," aldonis la Birdotimigilo, kapjesante. "Mi gxojas auxdi tion," diris la Vagisto, "cxar tio kuragxigas min demandi cxu haveblas mangxajxoj." "Benu la knabon!" kriis la Imperiestro de la Palpbrumoj; "mi estas tre malzorga, pro mia forgeso ke vagantoj kutime malsatas. Mi venigos al vi jam tuj mangxajxojn." Dirinte tion li blovis per stana faj?lo kiu pendis de lia stana kolo, kaj je la alvoko servisto alvenis kaj profunde klinis sin. La Stana Lignohakisto mendis mangxajxojn por la fremdulo, kaj post kelkaj minutoj la servisto enportis stanan pleton sur kiu estis zorge elektita amasego da bonaj mangxajxoj, cxiuj estis atente metitaj sur stanajn telerojn kiuj estis poluritaj gxis ili brilis kiel speguloj. La pleto metigxis sur stanan tablon kiun oni tiris antaux la tronon, kaj la servisto metis stanan segxon antaux la knabon por ke li sidu sur gxi. "Mangxu, amiko Vagisto," diris la Imperiestro elkore, "kaj mi esperas ke la festeno placxos al vi. Mi mem ne mangxas, cxar mi estas tiel farita ke mi ne bezonas mangxi por vivi. Ankaux ne mia amiko la Birdotimigilo. Sed cxiuj miaj Palpbrumoj mangxas, cxar ili konsistas el karno, kiel vi, do mia stana sxranko estas neniam malplena, kaj fremduloj cxiam rajtas lauxdezire preni tion kio estas en gxi." ?La knabo silente mangxis dum kelka tempo, cxar li estis vere malsata, sed kiam lia apetito jam iom satigxis li diris: "Kiel estas ke via Majesteco estas farita el stano, tamen vivas?" "Tio," respondis la stanulo, "estas longa rakonto." "Ju pli longa, des pli bona," diris la knabo. "Cxu vi bonvolos rakonti gxin al mi?" "Se vi deziras," promesis la Stana Lignohakisto, malantauxen klinante sin en sia stana trono kaj krucante siajn stanajn krurojn. "Jam de longe mi ne rakontas mian historion, cxar cxiu cxi tie konas gxin preskaux tiel parkere kiel mi mem. Sed vi, cxar vi estas fremdulo, sendube volas informigxi pri kiel mi farigxis tiel bela kaj prospera, do mi deklamos por vi miajn strangajn aventurojn." "Dankon," diris Vut la Vagisto, ankoraux mangxante. "Mi ne cxiam konsistis el stano," komencis la Imperiestro, "cxar komence mi estis homo el karno kaj ostoj kaj sango kaj logxis en la Mangxtula Lando de Oz. Tie mia metio estis tiu de lignohakisto, kaj mi kontribus laux mia povo al la komforto de la popolo de Oz hakante la arbojn de la arbaro por provizi brulolignon, per kiu la virinoj kuiradis siajn mangxojn dum la infanoj varmigis sin cxirkaux la fajroj. Kiel hejmon mi havis malgrandan dometon apud la bordo de la arbaro, kaj mia vivo estis tre kontenta gxis mi enamigxis je bela Mangxtula knabino kiu logxis ne tre for." "Kiel nomigxis la Mangxtula knabino?" demandis Vut. "Nimi Ami. Tiu knabino, tiom bela ke la sunsubiroj rugxigxis kiam iliaj radioj tra?s sxin, logxis kun potenca sorcxistino kiu surportis argxentajn sxuojn kaj kiu sklavigis la kompatindan infanon. Nimi Ami devis labori de la mateno gxis la nokto por la maljuna Sorcxistino de la Oriento, lavante kaj balaante sxian dometon kaj kuirante sxiajn mangxojn kaj lavante sxiajn telerojn. Sxi ankaux devis haki brulolignon, gxis unu tagon mi trovis sxin en la arbaro kaj ekamis sxin. Post tio mi cxiam alportis multe da bruloligno al Nimi Ami kaj ni farigxis intimaj amikoj. Fine mi petis sxin edzinigxi kun mi, kaj sxi akceptis fari tion, sed la Sorcxistino hazarde auxdis nian konversacion kaj gxi multe kolerigis sxin, cxar sxi ne volis ke mi forprenu sxian sklavinon de sxi. La Sorcxistino ordonis ke mi neniam denove proksimigxu al Nimi Ami, sed mi diris al sxi ke mi estas mia propra mastro kaj agos lauxvole, cxar mi ne konsciis ke tiu estas dangxera maniero paroli al Sorcxistino. "La sekvan tagon, dum mi hakis lignon en la arbaro, la kruela Sorcxistino sorcxis mian hakilon, tiel ke gxi glitis kaj detrancxis mian dekstran kruron." "Terure!" kriis Vut la Vagisto. "Jes, ja sxajnis misfortune," konsentis la Stanulo, "cxar unukrura lignohakisto malmulte utilas por sia metio. Sed mi rifuzis lasi la Sorcxistinon tiel facile venki min. Mi konis tre lertan mekanikiston kiu logxis ali?anke de la arbaro, li estis mia amiko, do mi saltis unukrure al li kaj petis ke li helpu min. Li baldaux faris por mi novan kruron el stano kaj lerte ligis gxin al mia vianda korpo. Gxi havis artikojn en la genuo kaj en la maleolo kaj estis preskaux same komforta kiel la kruro kiun mi perdis." "Nepre via amiko estis mirinda metiisto!" kriis Vut. "Jes ja," agnoskis la Imperiestro. "Lia metio estis prilaborado de stano kaj li povis fari cxion ajn el stano. Kiam mi reiris al Nimi Ami, la knabino gxojegis kaj jxetis siajn brakojn cxirkaux mian kolon kaj kisis min, deklarante ke sxi ?eras pro mi. La Sorcxistino vidis la kison kaj koleris ecx pli ol antauxe. Kiam mi komencis labori en la arbaro, la sekvan tagon, mia hakilo, ankoraux sorcxite, glitis kaj detrancxis mian alian kruron. Denove mi saltetis?per mia stana kruro?al mia amiko la stanisto, kiu afable faris por mi novan stanan kruron kaj ligis gxin al mia korpo. Do mi reiris gxojoplene al Nimi Ami, kiu multe sxatis miajn brilantajn krurojn kaj promesis ke kiam ni estos geedzoj sxi cxiam tenos ilin oleitaj kaj poluritaj. Sed la Sorcxistino furiozis ecx pli ol antauxe, kaj tuj kiam mi levis mian hakilon por haki, gxi tordis sin kaj detrancxis brakon mian. La stanisto faris por mi stanan brakon kaj tio ne multe cxagrenis min, cxar Nimi Ami deklaris ke sxi plu amas min." CxAPITRO 2 : La Koro de la Stana Lignohakisto La Imperiestro de la Palpbrumoj pauxzis dum sia rakonto por preni oleujon, per kiu li zorgoplene oleis la artikojn en sia stana gorgxo, cxar lia vocxo komencis grinci iomete. Vut la Vagisto, satiginte sian apetiton, rigardis la oleadon tre interesate, sed petegis la Stanan Lignohakiston dauxrigi sian rakonton. "La Sorcxistino kun la Argxentaj Sxuoj malamis min cxar mi defiis sxin," dauxrigis la Imperiestro, kies vocxo nun sonis klare kiel sonorilo, "kaj sxi insitis ke Nimi Ami neniam edzinigxos kun mi. Tial sxi devigis la sorcxitan hakilon dehaki mian alian brakon, kaj la stanisto ankaux anstatauxigis tiun membron per stano, inkluzive de cxi tiuj fajne artikigitaj manoj kiujn vi vidas min uzi. Sed ve! post tio, la hakilo, plu sorcxite de la kruela Sorcxistino, dividis mian korpon en du pecojn, tiel ke mi falis sur la teron. Tiam la Sorcxistino, kiu rigardis de malantaux proksima arbusto, alkuris kaj prenis la hakilon kaj dishakis mian korpon farante plurajn pecetojn, post tio, kredante ke fine sxi detruis min, sxi forkuris ridante pro gxojo. "Sed Nimi Ami trovis min. Sxi prenis miajn brakojn kaj krurojn kaj kapon, kaj kunligis ilin kaj portis ilin al la stanisto, kiu eklaboris kaj faris por mi belan korpon el pura stano. Kiam li kunfiksis la brakojn kaj krurojn al la korpo, kaj metis mian kapon en la stanan kolumon, mi estis ecx multe pli bona homo ol antauxe, cxar mia korpo ne povis dolori nek dolorigi min, kaj mi estis tiel bela kaj brila ke mi ne bezonis vestojn. Vestoj cxiam gxenas, cxar ili malpurigxas kaj sxirigxas kaj estas anstatauxigendaj; sed mia stana korpo nur bezonas oleigxi kaj polurigxi. "Nimi Ami plu deklaris ke sxi edzinigxos kun mi, cxar sxi plu amis min malgraux la fiagoj de la Sorcxistino. La knabino deklaris ke mi estos la plej brila edzo en la tuta mondo, kaj tio estis tute vera. Tamen, la Fisorcxistino ankoraux ne estis konkerita. Kiam mi reiris al mia laboro la hakilo glitis kaj detrancxis mian kapon, kiu estis la sola vianda parto de mi kiu plu restis. Krome, la maljunulino ekprenis mian detrancxitan kapon kaj forportis gxin kun si kaj kasxis gxin. Sed Nimi Ami venis en la arbaron kaj trovis min senhelpe vaganta, cxar mi ne povis vidi kien iri, kaj sxi gvidis min al mia amiko la stanisto. La fidelulo tuj komencis labori por fari por mi stanan kapon, kaj li jxus kompletigis gxin kiam Nimi Ami venis alkurante kun mia malnova kapo, kiun sxi sxtelis de la Sorcxistino. Sed, pripensinte, mi opiniis la stanan kapon multe pli bona ol la vianda -- mi ankoraux portas gxin, do vi povas vidi gxiajn belon kaj gracan formon -- kaj la knabino konsentis kun mi ke viro konsistanta tute el stano estas multe pli perfekta ol kapo el alia materialo. La stanisto tiom fieris pro sia verko kiom mi, kaj dum tri plenaj tagoj cxiuj admiris min kaj lauxdis mian belecon. "Cxar mi nun konsistis tute el stano, mi ne plu timis la Fisorcxistinon, cxar sxi ne plu kapablis damagxi min. Nimi Ami diris ke ni nepre devas tuj geedzigxi, cxar tiam sxi povos veni al mia dometo kaj logxi kun mi kaj teni min brilanta kaj scintilanta. "'Mi estas certa, kara Nocxjo,' diris la brava kaj bela knabino --mia nomo tiam estis Nocxjo Hakisto, sciu -- 'ke vi farigxos la plej bona edzo kiun knabino povus havi. Mi ne bezonos kuiri por vi, cxar nun vi ne mangxas; mi ne bezonos pretigi vian liton, cxar stano ne lacigxas nek bezonas dormon; kiam ni iros al danco, vi ne lacigxos antaux ol la muziko cxesos kaj diros ke vi volas reiri hejmen. Dum la tuta tago, dum vi hakados lignon en la arbaro, mi povos distri min miamaniere -- tio estas privilegio kiun gxuas malmultaj edzinoj. Ne estas temperamento en via nova kapo, do vi ne ekkoleros kontraux min. Fine, mi fieros esti la edzino de la sola vivanta Stana Lignohakisto en la tuta mondo!' Tio montras ke Nimi Ami estis egale sagxa kiel brava kaj bela." "Mi opinias ke sxi estis tre afabla knabino," diris Vut la Vagisto. "Sed bonvolu diri al mi, kial vi ne mortis kiam vi dishakigxis?" "En la Lando Oz," respondis la Imperiestro, "neniu estas mortigebla. Homo kun ligna kruro aux stana kruro restas la sama homo; kaj, dum mi vice perdis partojn de mia vianda korpo, mi cxiam restis la sama persono kiel komence, ecx kvankam fine mi konsistis tute el stano kaj neniom da viando." "Mi komprenas," diris la knabo, pensoplene. "Kaj cxu vi kaj Nimi Ami geedzigxis?" "Ne," respondis la Stana Lignohakisto, "tio ne okazis. Sxi diris ke sxi plu amas min, sed mi trovis ke mi ne plu amas sxin. Mia stana korpo ne enhavis koron, kaj sen koro oni ne povas ami. Do la Fisorcxistino fine venkis min, kaj kiam mi foriris el la Mangxtula Lando de Oz, la kompatinda knabino restis sklavo de la Sorcxistino kaj devis obei sxiajn ordonojn tage kaj nokte." "Kien vi iris?" demandis Vut. "Nu, mi unue komencis sercxi koron, por ke mi povu denove ami Nimin Amin; sed koroj estas malpli facile troveblaj ol oni supozus. Unu tagon, en granda arbaro kiun mi ne konis, miaj artikoj ekrustis cxar mi forgesis olei ilin. Tie mi staris, nekapabla movi manon aux piedon. Kaj tie mi plu staris -- dum venis kaj forpasis la tagoj -- gxis Doroteo kaj la Birdotimigilo venis kaj savis min. Ili oleis miajn artikojn kaj liberigis min, kaj mi tre zorgas neniam denove rusti." "Kiu estis tiu Doroteo?" demandis la Vagisto. "Knabineto kiu hazarde estis en domo kiun forportis ciklono el la tre distanca Kansas al la Lando Oz. Kiam la domo falis, en la Mangxtula Lando, gxi bonsxance falis sur la Fisorcxistinon kaj dispremis sxin. Gxi estis granda domo, kaj mi kredas ke la Sorcxistino ankoraux estas sub gxi." "Ne," diris la Birdotimigilo, korektante lin, "Doroteo diras ke la Sorcxistino polvigxis, kaj la vento dissxutis la polvon cxiudirekten." "Nu," dauxrigis la Stana Lignohakisto, "renkontinte la Birdotimigilon kaj Doroteon, mi akompanis ilin al la Smeralda Urbo, kie la Sorcxisto de Oz donis al mi koron. Sed la Sorcxisto havis nur malgrandan stokon da koroj, kaj li donis al mi Afablan Koron anstataux Amantan Koron, tiel ke mi ne povis ami Nimin Amin pli ol kiam mi estis senkora." "Cxu la Sorcxisto ne povus doni al vi koron kiu estis kaj Afabla kaj Amanta?" demandis la knabo. "Ne; tian koron mi petis, sed li diris ke tiom mankas al li koroj, gxuste tiam, ke restas nur unu en la stoko, kaj mi devas akcepti aux tiun aux neniun. Do mi akceptis gxin, kaj mi devas diri ke, laux sia speco, gxi ja estas tre bona koro." "Sxajnas al mi," diris Vut, kontemple, "ke la Sorcxisto trompis vin. Gxi tute ne povas esti tre Afabla Koro, sciu." "Kial ne?" demandis la Imperiestro. "Cxar vi tre malafable dizertis la knabinon kiu vin amis, kaj kiu estis fidela kaj lojala al vi kiam vi estis en embaraso. Se la koro donita al vi de la Sorcxisto estus Afabla Koro, vi reirus hejmen kaj edzinigus la belan Mangxtulan knabinon, kaj kondukus sxin cxi tien por ke sxi estu Imperiestrino kaj logxu en via grandioza stana kastelo." La Stanan Lignohakiston tiom surprizis tiu senrezerva parolo ke dum kelka tempo li nur rigardegis la knaban Vagiston. Sed la Birdotimigilo skuis sian plenigitan kapon kaj diris per pozitiva tono: "La knabo pravas. Mi mem ofte demandis al mi kial vi ne reiris por trovi tiun kompatindan Mangxtulan Knabinon." Tiam la Stana Lignohakisto rigardegis sian amikon la Birdotimigilon. Sed fine li diris per serioza vocxtono: "Mi devas agnoski ke antaux nun mi neniam pripensis tian agon, trovi Nimin Amin kaj fari sxin Imperiestrino de la Palpbrumoj. Sed certe ne estas tro malfrue, ecx nun, fari tion, cxar la knabino nepre plu logxas en la Mangxtula Lando. Kaj cxar cxi tiu fremda Vagisto memorigis min pri Nimi Ami, mi kredas ke mia devo estas eliri trovi sxin. Certe ne kulpas la knabino ke mi ne plu amas sxin, do, se mi povas felicxigi sxin, decas ke mi faru tion, kaj tiel repagu sxin pro sxia fideleco." "Tute prave, mia amiko!" konsentis la Birdotimigilo. "Cxu vi akompanos min dum tiu tasko?" demandis la Stana Imperiestro. "Kompreneble," diris la Birdotimigilo. "Kaj cxu vi kunprenos min?" petis Vut la Vagisto per fervora vocxo. "Nepre," diris la Stana Lignohakisto, "se vi deziras esti en la grupo. Vi mem unue informis min ke mia devo estas trovi kaj edzinigi Nimin Amin, kaj mi volas ke vi sciu ke Nocxjo Hakisto, la Stana Imperiestro de la Palpbrumoj, estas homo kiu neniam neglektas sian devon, kiam oni indikis gxin al li." "Devus esti plezuro kaj ne nur devo, se la knabino vere estas tiom bela," diris Vut, al kiu tre placxis la plano aventuri. "Belajxojn oni povas admiri, se oni ne amas," asertis la Stanulo. "Ekzemple, floroj estas belaj, sed ni ne emas edzinigi ilin. Kontrauxe, devo estas klariona voko al ago, negrave cxu aux ne oni emas agi. Cxiokaze, mi obeas la klarionan vokon al devo." "Kiam ni komencos?" demandis la Birdotimigilo, kiu cxiam gxojis komenci novan aventuron. "Mi ne auxdas klarionon, sed kiam ni foriros?" "Tuj kiam ni pretigxos," respondis la Imperiestro. "Mi tuj alvokos miajn servistojn kaj ordonos ke ili preparu nian veturon." CxAPITRO 3: Oni Cxirkauxiras Vut la Vagisto dormis tiun nokton en la stana kastelo de la Imperiestro de la Palpbrumoj kaj trovis sian stanan liton tre komforta. Frue la sekvan matenon li ellitigxis kaj promenis tra la gxardenoj, kie estis stanaj fontoj kaj bedoj da kuriozaj stanaj floroj, kaj kie stanaj birdoj staris sur la brancxoj de stanaj arboj kaj kantis kantojn kiuj sonis kiaj la notoj de stanaj fajfiloj. Cxiuj tiuj mirindajxoj estis faritaj de la lertaj Palpbrumaj stanistoj, kiuj strecxis la risortojn de la birdoj cxiumatene por ke ili cxirkauxmovigxu kaj kantu. Post la matenmangxo la knabo eniris la trono-cxambron, kie la Imperiestro lasis ke servisto zorge oleu liajn stanajn artikojn, dum aliaj servistoj plenigadis la korpon de la Birdotimigilo per dolcxa, fresxa pajlo. Vut rigardis tiun operacion tre interesate, cxar la korpo de la Birdotimigilo estis nur vestokompleto plena de pajlo. La jako estis strikte butonumita por malebligi elfalon de la enpusxita pajlo kaj sxnuro estis ligita cxirkaux la talio por teni la formon kaj neebligi sagadon de la pajlo. La kapo de la Birdotimigilo estis sxtofa sako plena de brano, sur kiu la okuloj, nazo kaj busxo estis pentritaj. Liaj manoj estis blankaj katunaj gantoj plenigitaj per delikata pajlo. Vut rimarkis ke ecx zorge plenigite kaj gxustaformite per batado la pajlulo estis mallerta pri sia movigxado kaj klare sxanceligxis sur siaj piedoj, tiel ke la knabo demandis al si cxu la Birdotimigilo kapablos veturi kun ili la tutan vojon al la arbaroj de la Mangxtula Lando de Oz. La preparoj por tiu grava veturo estis tre simplaj. Dorosako estis plenigita per mangxajxoj kaj donita al Vut la Vagisto por ke li portu gxin sur sia dorso, cxar la mangxajxoj estis sole por lia uzo. La Stana Lignohakisto sursxultrigis hakilon kiu estis akra kaj brilpolurita, kaj la Birdotimigilo metis la oleujon de la Imperiestro en sian posxon, por olei la artikojn de lia amiko se ili bezonos tion. "Kiu regos la Palpbruman Landon dum via foresto?" demandis la knabo. "Nu, la Lando regos sin mem," respondis la Imperiestro. "Efektive, mia popolo ne bezonas Imperiestron, cxar Ozma de Oz prizorgas la staton de cxiuj siaj regatoj, inkluzive de la Palpbrumoj. Kiel tre multaj regxoj kaj imperiestroj, mi havas grandan titolon, sed tre malmulte da vera povo, kio donas al mi suficxan tempon por distri min miamaniere. La popolo de Oz devas obei nur unu legxon, nome: 'Bone kondutu', do por ili estas facile obei la Legxon, kaj vi rimarkos ke ili tre bone kondutas. Sed nun estas la horo por ke ni foriru, kaj mi fervoras komenci cxar mi supozas ke tiu kompatinda Mangxtula knabino cxagrenite atendas mian alvenon." "Sxi jam longe atendis, sxajnas al mi," komentis la Birdotimigilo, dum ili foriris de la tereno de la kastelo kaj sekvis padon kiu kondukis orienten. "Vere," respondis la Stana Lignohakisto; "sed mi rimarkis ke la fino de atendo, negrave kiom longe gxi dauxris, estas plej malfacile eltenata; do mi devas strebi felicxigi Nimin Amin tuj kiam eble." "Ha; tio pruvas ke vi havas Afablan Koron," komentis la Birdotimigilo, aprobe. "Domagxe ke li ne havas Amantan Koron," diris Vut. "Cxi tiu Stanulo devos edzinigi agrablan knabinon pro afableco, ne cxar li amas sxin, kaj iel tio ne sxajnas prava." "Malgrauxe, mi ne certas ke tiel ne estos plej bone por la knabino," diris la Birdotimigilo, kiu sxajnis tre inteligenta kvankam pajlulo, "cxar amanta edzo ne estas cxiam afabla, sed afabla edzo nepre kontentigas ian ajn knabinon." "Nimi Ami farigxos Imperiestrino!" anoncis la Stana Lignohakisto, fiere. "Mi farigos stanan robon por sxi, kun stanaj kufoj kaj faldoj, kaj sxi havos stanajn pantoflojn, kaj stanajn orelringojn kaj braceletojn, kaj portos stanan kronon sur sia kapo. Mi estas certa ke tio multe placxos al Nimi Ami, cxar cxiuj knabinoj amas belajxojn." "Cxu ni iros al la Mangxtula Lando laux la Smeralda Urbo?" demandis la Birdotimigilo, kiu rigardis la Stanan Lignohakiston kiel la estron de la grupo. "Mi kredas ke ne," estis la respondo. "Ni entreprenas iom delikatan aventuron, cxar ni sercxas knabinon kiu timas ke sxia iama amanto forgesis sxin. Estos iom malfacile por mi, nepre vi devas agnoski tion, kiam mi diros al Nimi Ami ke mi venis edzinigi sxin cxar tia estas mia devo, kaj tial ju malpli da atestantoj de nia renkontigxo estos, des pli bone estos por ni ambaux. Trovinte Nimin Amin, kiam sxi sukcesos regi sian gxojon pro nia rekunigxo, mi kondukos sxin al la Smeralda Urbo kaj konigos sxin al Ozma kaj Doroteo, kaj al Betinjo Bobin kaj Eta Troto, kaj cxiuj niaj aliaj amikoj; sed, se mi gxuste memoras, kompatinda Nimi Ami havas akran langon kiam sxi koleras, kaj sxi eble ja koleretos je mi, unue, cxar mi tiom longe prokrastis veni al sxi." "Mi povas kompreni tion," diris Vut sobre. "Sed kiel ni povos iri al tiu parto de la Mangxtula Lando kie vi iam logxis sen trairi la Smeraldan Urbon?" "Nu, tio estas facila," la Stanulo certigis lin. "Mi havas mapon de Oz en mia posxo," persistis la knabo, "kaj gxi montras ke la Palpbruma Lando, kie ni nun estas, estas en la okcidento de Oz, kaj la Mangxtula Lando en la oriento, kaj rekte inter ili situas la Smeralda Urbo." "Tute vere; sed ni iros norden, unue, en la Gilikulan Landon, kaj tiel ni cxirkauxiros la Smeraldan Urbon," klarigis la Stana Lignohakisto. "Tio povos montrigxi dangxera veturo," respondis la knabo. "Mi foje logxadis en unu el la plejsupraj anguloj de la Gilikula Lando, proksime al Ugabuo, kaj oni diris al mi ke en tiu norda lando estas multaj uloj kiujn ne estas agrable renkonti. Mi tre zorgis eviti ilin dum mia veturo suden." "Vagisto devus ne timi," observis la Birdotimigilo, kiu sxanceligxadis laux amuza, hazarda maniero, sed ne postrestis siajn amikojn. "Timo ne malkuragxigas," respondis Vut, dum lia vizagxo iomete rugxigxis, "sed mi kredas ke estas pli facile eviti dangxeron ol superi gxin. La plej sendangxera vojo estas la plej bona vojo, ecx por brava decidemulo." "Ne maltrankviligxu, cxar ni ne tre norden iros," diris la Imperiestro. "Mia sola deziro estas eviti la Smeraldan Urbon sen cxirkauxiri pli ol necese. Tuj cxirkauxirinte la Smeraldan Urbon ni ekiros suden en la Mangxtulan Landon, kiun la Birdotimigilo kaj mi bone konas kaj kie ni havas multajn amikojn." "Mi jam iom veturadis en la Gilikula Lando," komentis la Birdotimigilo, "kaj kvankam mi devas diri ke mi renkontis kelkajn strangajn personojn tie kelkfoje, gxis nun neniu el ili damagxis min." "Nu, estas egale al mi," diris Vut, sxajnigante trankvilecon. "Dangxeroj, se ili estas neeviteblaj, estas ofte tre interesaj, kaj mi akceptas iri kien ajn vi du kuragxos iri." Do ili deiris de la vojo kiun ili lauxiris kaj komencis veturi nordorienten, kaj dum tiu tuta tago ili estis en la placxa Palpbruma Lando, kaj cxiuj renkontatoj salutis la Imperiestron tre respektoplene kaj deziris al li bonfortunon dum lia veturado. Kiam noktigxis ili haltis cxe domo kie oni amike akceptis ilin kaj kie oni donis al Vut komfortan liton en kiu dormi. "Se la Birdotimigilo kaj mi estus solaj," diris la Stana Lignohakisto, "ni veturus ankaux nokte kaj ne nur tage; sed cxar viandulo estas en nia grupo, ni devas halti nokte por ke li ripozu." "Viando lacigxas post tago da veturado," aldonis la Birdotimigilo, "sed pajlo kaj stano neniam lacigxas. Tio pruvas," diris li, "ke ni estas iom superaj al homoj kun kutima konsistajxo." Vut ne povis nei ke li estas laca, kaj li dormis profunde gxis la mateno, kiam oni donis al li bonan matenmangxon, fume varmegan. "Al vi ambaux mankas multa gxuo pro via nemangxado," li diris al siaj kunuloj. "Estas vere," respondis la Birdotimigilo. "Al ni mankas suferado pro malsato, kiam mangxajxoj ne haveblas, kaj al ni mankas stomakodoloroj kelkfoje." Dirante tion, la Birdotimigilo rigardetis la Stanan Lignohakiston, kiu per kapa gesto konsentis. Dum tiu tuta dua tago ili veturis senhalte, distrante unu la alian per rakontoj pri aventuroj kiujn ili antauxe spertis kaj auxskultante deklamadon de poezio fare de la Birdotimigilo. Li lernis tre multajn poemojn de Profesoro Sxancelinsekto kaj amis ripeti ilin kiam ajn iu akceptis auxskulti. Kompreneble Vut kaj la Stana Lignohakisto nun auxskultis, cxar ili ne povis fari ion alian -- krom se ili malgxentile forkurus de sia pajloplena kamarado. Unu el la deklamajxoj de la Birdotimigilo estis tia: "Dolcxas kiu sono efika Kiel de la pajlo tritika Kiu krakas ame, tenere? Gxi estas brila kaj flava? Mi estas do gxojohava Kaj krakas cxiam senpere. "Dolcxa pajlo fresxa kaj ora! Mankas nepre cxio malglora En pura plenajxo, kompakta. Marsxante cxiam mi knaras, Kaj parolajxojn malsxparas, Kun odoro bela kaj fakta. "Ho, ja min trancxo ne gxenas Cxar cxe mi sango ne enas, Mi nenian doloron suferas; Mi puran pajlon trauzas, Gxi min neniam konfuzas, Ecx kiam batoj sur min aperas! "Mi auxdis popularan la diron Ke mia kapo havas sopiron Al cerb' de brano kaj de tritiko. Cxar miaj pensoj 'stas bonaj, Pro la menseroj deponaj, Superaj al viandmens-logiko. "Pri mia sorto kontenta, Pri mia cerbo ne penta, Malsimile al uloj aliaj; Se mia pajlo ekputras, Aux sxafon, kapron gxi nutras, Pajleroj novaj farigxas miaj." CxAPITRO 4 : La Lonoj de Lonio Cxirkaux la vespero la veturantoj trovis ke ne plu estas vojo lauxirebla, kaj la purpuraj nuancoj de la herbo kaj arboj avertis ilin ke ili nun estas en la Lando de la Gilikuloj, kie strangaj popoloj logxas en lokoj tute ne konataj de la aliaj logxantoj de Oz. La kampoj estis sovagxaj kaj nekultivataj kaj ne estis iaj ajn domoj videblaj. Sed niaj amikoj plu marsxis ecx post la sunsubiro, esperante trovi bonan lokon kie Vut la Vagisto povos dormi; sed kiam tute mallumigxis kaj la knabo lacis pro sia longa marsxado, ili haltis tuj en la mezo de kampo kaj lasis ke Vut prenu sian vespermangxon el la mangxajxoj kiujn li portas en sia dorsosako. Post tio la Birdotimigilo etendis sin tiel ke Vut povis uzi lian plenigitan korpon kiel kapkusenon, kaj la Stana Lignohakisto staris apud ili dum la tuta nokto, por ke la humideco de la tero ne rustigu liajn artikojn aux senbriligu lian poluron. Kiam ajn la roso kusxigxis sur lian korpon li zorge forvisxis gxin per tuko, tiel ke en la mateno la Imperiestro brilis kiel cxiam en la radioj de la levigxanta suno. Ili vekis la knabon je la matenigxo kaj la Birdotimigilo diris al li: "Ni trovis ion kuriozan, tial ni devos interkonsiligxi pri kion fari." "Kion vi trovis?" demandis Vut, defrotante la dormon el siaj okuloj per siaj fingrartikoj kaj trifoje oscedante por pruvi ke li estas plene vekigxinta. "Afisxon," diris la Stana Lignohakisto. "Afisxon, kaj alian vojeton." "Kion diras la afisxo?" demandis la knabo. "Gxi diras 'Averto al Cxiuj Fremduloj: Ne Lauxiru cxi tiun Vojon al Lonio'," respondis la Birdotimigilo, kiu povis tre bone legi kiam liaj okuloj estis fresxe farbitaj. "Pro tio," diris la knabo, malfermante sian dorsosakon por elpreni iom da matenmangxo, "ni veturu laux alia direkto." Sed sxajne tio ne placxis iun el liaj kunveturantoj. "Mi preferas vidi kiel aspektas Lonio," komentis la Stana Lignohakisto. "Kiam oni veturas, estas malsagxe maltrafi ian ajn interesan vidajxon," aldonis la Birdotimigilo. "Sed averto indikas dangxeron," protestis Vut la Vagisto, "kaj laux mi estas sagxe eviti dangxeron kiam ajn eble." Ili ne respondis al tiu parolo dum kelka tempo. Poste diris la Birdotimigilo: "Mi jam eskapis de tiom da dangxeroj, dum mia vivo, ke mi ne multe timas ian eblan eventon." "Nek mi!" kriis la Stana Lignohakisto, svingante sian scintilantan hakilon cxirkaux sian stanan kapon, laux aro da cirkloj. "Malmulto povas vundi stanon, kaj mia hakilo estas potenca armilo kontraux malamikoj. Sed nia knabamiko," li pludiris, serioze rigardante Vuton, "eble vundigxus se la popolo de Lonio vere estas dangxeraj; do mi proponas ke li restu cxi tie dum vi kaj mi, Amiko Birdotimigilo, vizitos la malpermesitan Urbon Lonio." "Ne gxenu vin pri mi," konsilis Vut, trankvile. "Kien ajn vi deziros iri, mi iros, kaj partoprenos en viaj dangxeroj. Dum mia vagado mi trovis ke estas pli sagxe resti ekster dangxero ol eniri gxin, sed tiam mi estis sola, kaj nun mi havas du potencajn amikojn kiuj protektos min." Do, kiam li jam finis sian matenmangxon, ili cxiuj ekiris laux la vojo kondukanta al Lonio. "Gxi estas loko pri kiu mi antauxe ne auxdis," komentis la Birdotimigilo, dum ili proksimigxis al densa arbaro. "La logxantoj eble estas homoj, iuspecaj, aux eble ili estas bestoj, sed kio ajn ili montrigxos, ni havos interesan historion rakontotatan al Doroteo kaj Ozma kiam ni reiros." La vojo kondukis en la arbaron, sed la grandaj arboj krekis tiel dense kaj la grimpoplantoj kaj la arbustaro estis tiom dikaj kaj interplektitaj ke ili devis fari por si vojon je cxiu pasxo por pluiri. Unu-aux du-loke la Stanulo, kiu iris la unua por liberigi la vojon, trancxis la brancxojn batante per sia hakilo. Vut tuj sekvis, kaj lasta el la trio venis la Birdotimigilo, kiu tute ne povus lauxiri la vojon se liaj kamaradoj ne liberigus gxin por lia pajloplena korpo. Baldaux la Stana Lignohakisto pusxis sin tra densajn arbustojn, kaj preskaux falis kapantauxe en vastan liberan spacon en la arbaro. La libera spaco estis ronda, granda kaj ampleksa, sed la supraj brancxoj de la altaj arboj transetendis sin kaj faris plenan kupolon aux tegmenton por gxi. Sed strange, ne estis mallume en tiu giganta natura cxambro en la arbejo, cxar la loko brilis per neintensa blanka lumo kiu sxajne venis el iu nevidata fonto. En la cxambro estis grupo de dekoj da kuriozuloj, kaj ili tiom mirigis la Stanulon ke Vut devis flankenpusxi lian metalan korpon, por ankaux povi vidi. Kaj la Birdotimigilo flankenpusxis Vuton, tiel ke la tri veturantoj staris en vico, plenokule rigardegante. La uloj kiujn ili vidis estis rondaj kaj pilkecaj; rondaj korpe, rondaj krure kaj brake, rondaj mane kaj piede kaj rondaj kape. La sola escepto al la rondeco estis iomete kava loko sur la supro de cxiu kapo, kiu faris gxin teleretforma anstataux kupolforma. Ili ne havis vestojn sur siaj pufaj korpoj, nek ili havis hararon. Iliaj hauxtoj estis cxiuj palgrizaj, kaj iliaj okuloj estis nur purpuraj makuloj. Iliaj nazoj estis egale pufaj kiel iliaj ceterajxoj. "Cxu ili konsistas el kauxcxuko, vi opinias?" demandis la Birdotimigilo, kiu rimarkis ke la uloj saltas movigxante kaj sxajnas preskaux aere senpezaj. "Estas malfacile decidi kio ili estas," respondis Vut. "Lauxaspekte kovras ilin verukoj." La Lonoj -- cxar tiel nomigxis tiuj uloj -- gxis tiam faradis multajn aferojn, kelkaj kunludadis, kelkaj laboradis pri taskoj kaj kelkaj estis en grupoj parolante; sed je la sono de nekonataj vocxoj, kiuj ehxis iom lauxte tra la libera spaco, cxiuj turnigxis fronte al la entrudigxintoj. Tiam, kune, ili cxiuj antauxen rapidis, kurante kaj saltante eksterordinare rapide. La Stanan Lignohakiston tiom surprizis tio ke li ne havis suficxan tempon por levi sian hakilon antaux ol la Lunoj atingis ilin. La uloj svingis siajn pufajn manojn, kiuj aspektis boksogantoj, kaj bategis la tri veturantojn kiel eble plej forte, cxiuflanke. La batoj estis tre molaj kaj tute ne dolorigis niajn amikojn, sed la atako tute perpleksigis ilin, tiel ke tre rapide cxiuj tri ekfalis plataj sur la teron. Kiam ili estis etenditaj surtere, multaj Lonoj tenis ilin por malebligi ilian restarigxon, dum aliaj vindis longajn sxnurecajn plantojn cxirkaux ilin, ligante iliajn brakojn kaj krurojn al iliaj korpoj kaj tiel senpovigante ilin. "Aha!" kriis la multe plej granda Lono; "ni nun firme kaptis ilin; do ni portu ilin al Regxo Bal kaj jugxigu ilin, kondamnigu ilin kaj distruigu ilin!" Ili devis treni siajn kaptitojn al la centro de la kupolita cxambro, cxar ilia pezo, kompare kun tiu de la Lonoj, neebligis ilian portigxon. Ecx la Birdotimigilo estis multe pli peza ol la pufaj Lonoj. Sed fine la grupo haltis antaux altigita podio, sur kiu staris ia trono, kiu konsistis el granda largxa segxo, kaj al unu el la segxobrakoj estis ligita sxnuro. Tiu sxnuro etendigxis supren al la tegmento de la kupolo. Arangxite antaux la podio, la kaptitoj estis permesitaj sidigxi, frontante la malplenan tronon. "Bone!" diris la granda Lono kiu komandis la grupon. "Nun ni venigu Regxon Balon por jugxi tiujn terurajn ulojn kiujn ni tre kuragxe kaptis." Parolante li ekprenis la sxnuron kaj komencis tiri lauxeble plej forte. Unu aux du aliaj helpis lin, kaj baldaux, dum ili altiris la sxnuron, la folioj super ili apartigxis kaj Lono ekaperis cxe la alia finajxo de la sxnuro. Li ne bezonis multan tempon por mal-suprentirigxi al la trono, kie li sidigxis kaj estis enligita, tiel ke li ne reflosos alten. "Saluton," diris la Regxo, palpebrumante al siaj sekvantoj per siaj purpuraj okuloj; "kio okazas nun?" "Fremduloj, via Mosxto -- fremduloj kaj kaptitoj," respondis la granda Lono, pompe. "Jes ja! Mi vidas ilin. Mi vidas ilin tre klare," kriis la Regxo, kaj liaj purpraj okuloj elstaris dum li rigardis la tri kaptitojn. "Kiaj kuriozaj bestoj! Cxu dangxeraj, vi kredas, mia bona Panta?" "Mi timas ke jes, via Mosxto. Kompreneble, eble ili _ne_ estas dangxeraj, sed ni ne risku. Suficxaj akcidentoj jam trafas nin la povrajn Lonojn, kaj mi konsilas kondamni kaj distruigi ilin kiel eble plej rapide." "Silentu pri via konsilado," diris la monarhxo, per senplezura tono. "Kiu estas Regxo cxi tie? Vi aux Mi?" "Ni Regxigis vin cxar vi estas malpli sagxa ol ni aliaj," respondis Panta Lono, indigne. "Mi mem povus esti Regxo, se mi volus, sed al mi ne placxas la multa laboro kaj la respondeco." Dirante tion la granda Lono arogante pasxis tien kaj reen en la spaco inter la trono de Regxo Bal kaj la kaptitoj, kaj lauxaspekte tre imponis la aliajn Lonojn lia defio. Sed subite auxdigxis lauxta krako kaj Panta Lono tuj malaperis, kio multe mirigis la Birdotimigilon, la Stanan Lignohakiston kaj Vut la Vagiston, kiuj vidis sur la loko kie la grandulo antauxe staris amaseton da mola, sulketoplena hauxto kiu aspektis kolapsinta kauxcxuka balono. "Jen!" kriis la Regxo. "Mi supozis ke tio okazos. La aroganta fiulo volis pufigi sin gxis li estas pli granda ol cxiuj aliaj, kaj jen la rezulto de lia stulteco. Ekpumpu, iuj el vi, kaj reblovu en lin." "Ni devos ripari la truon unue, via Mosxto," proponis unu el la Lonoj, kaj la kaptitoj rimarkis ke neniu el ili aspektis surprizita nek sxokita pro la malfelicxa akcidento trafinta Pantan. "Bone," malafable murmuris la Regxo. "Venigu Tilon por ripari lin." Unu aux du forkuris kaj baldaux revenis sekvate de virina Lono kiu surportis gigantajn pufitajn kauxcxukajn jupojn. Ankaux purpura plumo estis ligita al veruko sur la supro de sxia kapo, kaj cxirkaux sxia talio estis zono el fibraj plantoj, sekigitaj kaj fortaj, kiuj aspektis sxnuraj. "Eklaboru, Til," ordonis Regxo Bal. "Panta jxus eksplodis." La Lonino prenis la amasajxon de hauxto kaj zorge ekzamenis gxis trovi truon en unu piedo. Tiam sxi tiris sxnurfibron el sia zono, kaj kuntirinte la randojn de la truo, sxi firme kunligis ilin per la sxnuro, tiel farante tian kuriozan verukon kian rimarkis la fremduloj sur tiom da Lonoj. Farinte tion, Til Lono jxetis la hauxtajxon al la aliaj Lonoj kaj estis forironta kiam sxi ekrimarkis la kaptitojn kaj haltis por inspekti ilin. "Jen ja!" diris Til; "kiaj teruraj bestoj. El kie ili venis?" "Ni kaptis ilin," respondis Lono. "Kaj kion vi faros pri ili?" demandis la Lonino. "Eble ni kondamnos ilin kaj truigos ilin," respondis la Regxo. "Nu," diris sxi, ankoraux rigardante la kaptitojn, "mi ne certas ke ili truigxos. Ni provu." Unu el la Lonoj kuris al la rando de la arbaro kaj rapide revenis kun longa akra dorno. Li rigardetis al la Regxo, kiu kapjesis konsente, kaj antauxenkuris kaj pusxis la dornon en kruron de la Birdotimigilo. La Birdotimigilo nur ridetis kaj diris nenion, cxar la dorno tute ne dolorigis lin. Post tio la Lono provis piki kruron de la Stana Lignohakisto, sed la stano nur malakrigis la pinton de la dorno. "Gxuste tion mi antauxsupozis," diris Til, palpebrumante per siaj purpuraj okuloj kaj skuante sian pufan kapon; sed gxuste tiam la Lono pusxis la dornon en kruron de Vut la Vagisto, kaj kvankam gxi estis iom malakrigita, gxi tamen estis suficxe akra por dolorigi. "Aux!" kriis Vut, kaj li batis per sia kruro tiel energie ke la feblaj ligiloj dispartigxis. Lia piedo trafis la Lonon -- kiu ankoraux klinis sin super li -- rekte sur la pufa stomako, kaj jxetis lin alten en la aeron. Kiam li estis alte super iliaj kapoj li eksplodis per lauxta "pop" kaj lia hauxto falis sur la teron. "Mi vere kredas," diris la Regxo, rulante siajn makulokulojn timoplene, "ke Panta pravis dirante ke tiuj kaptitoj estas dangxeraj. Cxu la pumpilo estas preta?" Kelkaj Lonoj jam enpusxis grandan surradan masxinon antaux la tronon kaj nun ili prenis la hauxton de Panta kaj komencis pumpi aeron en gxin. Malrapide gxi sxveligxis gxis la Regxo kriis "Halt!" "Ne, ne!" kriis Panta, "mi ankoraux ne estas suficxe granda." "Vi ne farigxos pli granda," deklaris la Regxo. "Antaux ol eksplodi vi estis pli granda ol ni la aliaj, kaj tio fierigis kaj arogantigis vin. Nun vi estas iom malpli granda ol la ceteraj, kaj vi dauxros pli longe kaj estos pli humila." "Pumpu min -- pumpu min!" ploris Panta. "Se ne, vi rompos mian koron." "Se ni pli pumpos ni rompos vian hauxton," respondis la Regxo. Do la Lonoj cxesis pumpi aeron en Pantan, kaj forpusxis lin de la pumpilo. Li certe estis pli humila ol antaux sia akcidento, cxar li rampis en la fonon kaj nenion plian diris. "Nun pumpu la alian," ordonis la Regxo. Til jam riparis lin, kaj la Lonoj ekpumpis lin gxis li plenigxis per aero. Dum tiuj lastaj kelkaj momentoj neniu multe atentis la kaptitojn, do Vut, trovinte siajn krurojn liberaj, rampis al la Stana Lignohakisto kaj frotis la ligilojn kiuj ankoraux estis cxirkaux liaj brakoj kaj korpo kontraux la akran randon de la hakilo, kiu rapide trancxis ilin. La knabo nun estis libera, kaj la dorno kiun la Lono pusxis en lian kruron kusxadis nerimarkata sur la tero, kie la ulo faligis gxin kiam li eksplodis. Vut antauxen klinis sin kaj prenis la dornon, kaj dum la Lonoj okupis sin rigardante la pumpilon, la knabo eksaltis sur siajn piedojn kaj subite kuris kontraux la grupon. "Pop" -- "pop" -- "pop!" sonis tri el la Lonoj, kiam la Vagisto pikis ilin per sia dorno, kaj je la sonoj la aliaj turnis sin por rigardi kaj vidis sian endangxerigxon. Kriante pro timo ili forsaltis cxiudirekten, disirante cxirkaux la libera spaco, kaj Vut la Vagisto senhezite cxasis ilin. Kvankam ili povis kuri multe pli rapide ol la knabo, ili ofte stumblis kaj falis, aux obstrukcis unu la alian, tiel ke li sukcesis kapti plurajn kaj piki ilin per sia dorno. Mirigis lin vidi kiel facile la Lonoj eksplodas. Kiam elfluis la aero ili estis tute senhelpaj. Til Lono estis unu el tiuj kiuj kuris kontraux lian dornon kaj multaj aliaj suferis saman sorton. La uloj ne povis eskapi el la loko, sed pro sia timego multaj saltis supren kaj kaptis brancxojn de la arboj, kaj poste grimpis kien la dorno ne povis atingi ilin. Vut tre lacigxis cxasante ilin, do li haltis kaj revenis, anhelante, al kie sidas liaj amikoj, ankoraux ligitaj. "Tre bone farite, mia Vagisto," diris la Stana Lignohakisto. "Estas evidente ke ni ne bezonas plu timi tiujn pufulojn, do bonvolu malligi nin kaj ni plu veturos." Vut malligis la Birdotimigilon kaj helpis lin starigxi. Poste li liberigis la Stanan Lignohakiston, kiu starigxis sen helpo. Cxirkauxrigardante ili vidis ke la sola restanta Lono atingebla estas Bal Lono, la Regxo, kiu restas sidante en sia trono, rigardante la punigxon de sia popolo kun perpleksaspekto en siaj purpuraj okuloj. "Cxu mi truigu la Regxon?" la knabo demandis al siaj kunuloj. Regxo Bal sendube auxdis la demandon, cxar li palpis la sxnuron kiu ligis lin al la trono kaj sukcesis liberigi gxin. Tuj li flosis supren gxis li atingis la folian kupolon, kaj apartiginte la brancxojn li malaperis el ilia vidpovo. Sed la sxnuro kiu estis ligita al lia korpo ankoraux estis konektita al la brako de la trono, kaj ili sciis ke ili povos remalsuprentiri lian Mosxton se ili volos. "Lasu lin," proponis la Birdotimigilo. "Li sxajnas suficxe bona regxo por sia kurioza popolo, kaj post nia foriro la Lonoj devos multe labori por pumpi cxiujn truigitajn de Vut." "Cxiu el ili devus esti eksplodigita," deklaris Vut, kiu koleris cxar lia kruro ankoraux doloras. "Ne," diris la Stana Lignohakisto, "tio ne estus vere justa. Ili tute prave kaptis nin, cxar ni ne rajtis trudi nin cxi tien, post la averto ke ni fortenu nin de Lonio. Jen ilia lando, ne nia, kaj cxar la kompatinduloj ne povas foriri el la libera spaco, ili ne povos damagxi iun escepte de tiuj kiuj pro scivolemo auxdacas, kiel ni, veni cxi tien." "Bone dirite, mia amiko," konsentis la Birdotimigilo. "Ni vere ne rajtis gxeni ilian trankvilecon kaj komforton; do ni foriru." Ili facile trovis la lokon kie ili trudis sin en la lokon, do la Stana Lignohakisto flankenpusxis la arbustaron kaj la unua komencis lauxiri la padon. La Birdotimilo nun sekvis, kaj lasta estis Vut, kiu rerigardis kaj vidis ke la Lonoj ankoraux krocxas sin al la brancxoj de la arboj kaj rigardas siajn ekskaptitojn per timoplenaj okuloj. "Sendube ili gxoje vidas nian foriron," komentis la knabo, kaj, ridante pro la felicxa fino de la aventuro, li sekvis siajn kamaradojn laux la vojo. CxAPITRO 5: S-ino Jup, la Gigantino Kiam ili atingis la finon de la vojeto, kie ili unue vidis la avertafisxon, ili komencis transiri la landon laux orienta direkto. Antaux longe ili atingis Ondantan Terenon, kie estis aro da montetoj kaj valoj kaj kie konstanta grimpado kaj subirado estis necesaj, kaj ilia veturo nun farigxis teda, cxar grimpinte cxiun monteton ili trovis antaux si nenion en la suba valo -- krom herbon, aux -- herbon aux sxtonojn. Supren kaj malsupren ili iradis dum horoj, kaj nenio interrompis la monotonecon de la pejzagxo, gxis fine, kiam ili supreniris monteton pli altan ol kutime, ili vidis tasforman valon antaux si en kies centro staris enorma kastelo, konstruita el purpuraj sxtonoj. La kastelo estis alta kaj largxa kaj longa, sed sen turoj kaj turetoj. Kiom ili povis vidi, estis nur unu fenestreto kaj unu granda pordo cxiuflanke de la granda konstruajxo. "Estas strange!" meditis la Birdotimigilo. "Mi tute ne suspektis ke tia granda kastelo ekzistas en cxi tiu Gilikula Lando. Kiu, do, logxas cxi tie?" "Sxajnas al mi, el tia distanco," komentis la Stana Lignohakisto, "ke gxi estas la plej granda kastelo kiun mi iam vidis. Gxi vere estas tro granda por utiligo, kaj neniu povus malfermi aux fermi tiujn grandajn pordojn sen sxtupetaro." "Eble, se ni pliproksimigxos, ni trovos cxu aux ne iu logxas tie," sugestis Vut. "Lauxaspekte, neniu logxas tie." Plu ili iris, kaj kiam ili atingis la centron de la valo, kie staris la granda sxtona kastelo, komencis mallumigxi. Do ili hezitis pri kion fari. "Se amikemaj personoj hazarde logxas cxi tie," diris Vut, "mi volonte akceptos liton; sed se malamikoj okupas la ejon, mi preferas dormi sur la tero." "Kaj se tute neniu logxas cxi tie," aldonis la Birdotimigilo, "ni povos eniri kaj ekposedi gxin kaj senti nin kiel enhejme." Parolante li pliproksimigxis al unu el la grandaj pordoj, kiu estis trioble pli alta kaj largxa ol iu ajn pordo kiun li gxis tiam vidis en domo, kaj tie li trovis, gravuritajn per grandaj literoj sur sxtono super la pordejo, la vortojn: "KASTELO JUP" "Oho!" li kriis; "mi rekonas la ejon nun. Versxajne gxi estis la hejmo de S-ro Jup, terura giganto kiun mi vidis kaptita en kagxo, tre for de cxi tie. Tial cxi tiu kastelo versxajne estas neokupata kaj ni povos uzi gxin lauxdezire." "Jes, jes," diris la Stana Imperiestro, kapjesante; "ankaux mi memoras S-ron Jup. Sed kiel ni eniros lian neokupatan kastelon? La riglilo de la pordo estas tiom super niaj kapoj ke neniu el ni povas atingi gxin." Ili pripensis tiun problemon dum kelka tempo, kaj post tio Vut diris al la Stanulo: "Se mi staros sur viaj sxultroj, mi kredas ke mi povos malrigli la pordon." "Grimpu, do," estis la respondo, kaj kiam la knabo staris sur la stanaj sxultroj de Nocxjo Hakisto li sukcesis, kvankam apenauxe, atingi la riglilon kaj levi gxin. Tuj la pordo apertigxis, gxiaj grandaj cxarniroj grincis kvazaux proteste, do Vut saltis malsupren kaj sekvis siajn akompanantojn en grandan senmeblan koridoron. Apenaux la trio estis interne, ili auxdis la pordon brufermigxi malantaux ili, kaj tio mirigis ilin cxar neniu tusxis gxin. Gxi fermigxis propravole, kvazaux per magio. Krome, la riglilo estis sur la ekstera flanko, kaj penso ektrafis cxiun el ili ke nun ili estas kaptitoj en cxi tiu nekonata kastelo. "Tamen," murmuris la Birdotimigilo, "ni ne kulpas pri kio estis neevitebla; do ni antauxeniru brave kaj vidu kio estas videbla." Estis tre mallume en la koridoro, nun post la fermigxo de la ekstera pordo, do dum ili stumbladis laux sxtona koridoro ili tenis sin proksimaj unu al alia, ne sciante kia dangxero versxajne trafos ilin. Subite milda brilo cxirkauxis ilin. Gxi pligrandigxis, gxis ili povis vidi la cxirkauxajxojn klare. Ili jam atingis la finon de la koridoro kaj antaux ili estis nova granda pordo. Gxi senbrue ekapertigxis antaux ili, sen ies helpo, kaj tra la pordejo ili rimarkis grandan cxambron, kies muroj estis tegitaj per platoj el pura oro, multe poluritaj. Cxi tiu cxambro ankaux estis iluminata, kvankam ili ne povis vidi lampojn, kaj en gxia centro estis granda tablo cxe kiu sidis grandega virino. Sxi estis vesita per argxentaj roboj broditaj per gajaj flordesegnoj, kaj super tiu belega vesto estis mallonga sxirmvesto el kompleksa puntajxo. Tia sxirmvesto ja ne sxirmis, kaj ne konvenis al la bela robo, sed malgraux tio la grandega virino surportis gxin. La tablo cxe kiu sxi sidis estis kovrita de blanka tuko kaj sur gxi estis oraj teleroj, do la veturantoj surprizate vidis ke ili rekontas la Gigantinon dum sxi vespermangxas. Sxi havis la dorson iliadirekte kaj ecx ne turnis sin, sed prenante paneton de telero sxi komencis sursxmiri buteron kaj diris per vocxo kiu estis granda kaj basa sed ne precipe malagrabla: "Kial ne eniri kaj lasi la pordon fermigxi? Vi kauxzas aertrafluon kaj mi malvarmumos kaj ternos. Kiam mi ternas mi ekkoleretas kaj kiam mi koleretas mi riskas fari ion fian. Envenu, malsagxaj fremduloj; envenu!" Pro tiu urgxo ili eniris la cxambron kaj proksimigxis al la tablo, gxis ili staris vizagx-al-vizagxe al la granda Gigantino. Sxi plu mangxadis, sed ridetis iom kurioze dum sxi rigardis sxin. Vut rimarkis ke la pordo silente fermigxis post ilia eniro, kaj tio tute ne placxis al li. "Nu," diris la Gigantino, "kian pravigon vi povas pretendi?" "Ni ne sciis ke iu logxas cxi tie, Sinjorino," klarigis la Birdotimigilo; "do, cxar ni estas veturantaj kaj fremdaj en cxi tiu regiono, kaj deziris trovi lokon kie nia knabamiko povos dormi, ni kuragxis eniri vian kastelon." "Vi sciis ke gxi estas privata posedajxo, mi supozas?" diris sxi, metante buteron sur alian paneton. "Ni vidis la vortojn 'Kastelo Jup' super la pordo, sed ni sciis ke S-ro Jup estas kaptita en kagxo en tre fora parto de la lando Oz, do ni decidis ke neniu nun estas en la logxejo kaj ke ni povus uzi la kastelon por la nokto." "Mi komprenas," komentis la Gigantino, skuetante sian kapon kaj denove ridetante laux sia kurioza maniero -- maniero kiu horortremigis lin. "Vi ne sciis ke S-ro Jup havas edzinon, nek ke post lia kruela kaptigxo lia edzino plu logxas en lia kastelo kaj mastrumas gxin laux sia placxo." "Kiu kaptis S-ron Jup?" demandis Vut, serioze rigardante la virinon. "Fimalamikoj. Homoj kiuj malbonvole objxetis kiam Jup prenis iliajn bovinojn kaj sxafojn kiel mangxajxon. Mi tamen devas agnoski ke Jup estis malbonhumora kaj li emis bati kelkajn domojn, fojfoje, kiam li koleris. Do unu tagon la etuloj venis en granda amaso kaj kaptis S-ron Jup, kaj forportis lin al kagxo ie en la montaro. Mi ne scias kie gxi estas, kaj ne gravas al mi, cxar mia edzo malbone traktis min kelkfoje, forgesante la respekton kiun gigantino rajtas ricevi de giganto. Ofte li piedbatis miajn tibiojn, kiam mi rifuzis servi lin. Do mi gxojas pro lia foresto." "Min surprizas ke oni ne ankaux kaptis vin," komentis Jup. "Nu, mi estis tro lerta por ili," diris sxi, ekridante, kio kauxzis tian venteton ke la sxanceligxema Birdotimigilo estis preskaux deblovita kaj devis ekpreni sian amikon Nocxjo Hakisto por firmigi sin. "Mi vidis la homojn veni," dauxrigis S-ino Jup, "kaj sciante ke ili intencas fiagon mi transformis min en muson kaj kasxis min en sxranko. Post ilia foriro, kiam ili kunportis mian tibibatantan edzon, mi retransformis min en mian antauxan formon, kaj cxi tie mi logxas ekde tiam en paco kaj komforto." "Cxu vi do estas Sorcxistino?" demandis Vut. "Nu, ne precize Sorcxistino," sxi respondis, "sed mi estas Transformartistino. Alivorte, mi estas pli Jukuhuo ol Sorcxistino, kaj kompreneble vi scias ke la Jukuhuoj estas la plej lertaj magiistoj en la mondo." La veturantoj silentis dum kelka tempo, malkomforte pripensante tiun deklaron kaj gxian eblan efikon je ilia estonteco. Sendube la Gigantino volonte kaptis ilin; tamen sxi parolis tiel gaje, per sia granda vocxo, ke gxis nun ili tute ne estis alarmitaj. Post iom da tempo la Birdotimigilo, kies cerbomiksajxo senhalte funkciadis, demandis al la virino: "Cxu ni konsideru vin nia amikino, S-ino Jup, aux cxu vi intencas esti nia malamikino?" "Mi neniam havas amikojn," sxi diris per tono indikanta ordinaran fakton, "cxar amikoj trofamiliar-igxas kaj cxiam forgesas atenti proprajn aferojn. Sed mi ne estas via malamiko; nu, ankoraux ne. Efektive, al mi placxas via veno, cxar mia vivo cxi tie estas iom soleca. Cxeestas neniu kun kiu mi povas paroli, ekde kiam mi transformis Polikromon, la Filinon de la Cxielarko, en kanaribirdon." "Kiel vi sukcesis fari tion?" demandis la Stana Lignohakisto, mirante. "Polikromo estas potenca feino!" "Sxi est_is_," diris la Gigantino; "sed nun sxi estas kanaribirdo. Unu tagon post pluvo Polikromo fordancis de la Cxielarko kaj ekdormis sur malgranda altajxo en cxi tiu valo, ne tre for de mia kastelo. La suno ekaperis kaj forpelis la Cxielarkon, kaj antaux ol Poli vekigxis, mi kasxe eliris kaj transformis sxin en kanaribirdon en ora kagxo ornamita per diamantoj. La kagxo estis por ke sxi ne forflugu. Mi supozis ke sxi kantos kaj parolos kaj ke ni bone distros nin; sed sxi tute ne montrigxis bona kunulo. Ekde la momento de sia transformigxo sxi rifuzas diri ecx unusolan vorton." "Kie sxi nun estas?" demandis Vut, kiu auxdis rakontojn pri bela Polikromo kaj multe interesigxis pri sxi. "La kagxo pendas en mia dormocxambro," diris la Gigantino, mangxante plian paneton. La veturantoj nun estis malpli komfortaj kaj pli suspektemaj pri la Gigantino ol antauxe. Se Polikromo, la Filino de la Cxielarko, kiu estis vera feino, estis transformita kaj sklavigita de cxi tiu grandega virino, kiu pretendis esti Jukuhuo, kio eble okazos al _ili_ mem? Diris la Birdotimigilo, tordante sian plenigitan kapon por rigardi cele S-inon Jup: "Cxu vi scias, Sinjorino, kiuj ni estas?" "Kompreneble," diris sxi; "pajlulo, stanulo kaj knabo." "Ni estas tre gravaj personoj," deklaris la Stana Lignohakisto. "Des pli bone," sxi respondis. "Mi gxuos vian cxeeston ecx pli pro tio. Cxar mi intencas restigi vin cxi tie dum mia tuta vivo, por distri min kiam mi sentos solecon. Kaj," sxi aldonis nerapide, "en cxi tiu Valo tute neniu mortas." Al ili tute ne placxis tiu parolo, do la Birdotimigilo sulkigis sian frunton laux maniero kiu ridetigis S-inon Jup, dum la Stana Lignohakisto mienis tiom feroce ke S-ino Jup ridis. La Birdotimigilo suspektis ke sxi ridos, do li glitis malantaux siajn amikojn por eskapi de la vento de sxia spiro. De tiu sekura pozicio li diris averte: "Ni havas potencajn amikojn kiuj baldaux venos liberigi nin." "Do ili venu," sxi respondis, per tono iom malestima. "Kiam ili alvenos ili trovos nek knabon, nek stanulon, nek birdotimigilon, cxar morgaux matene mi intencas transformi vin cxiujn en aliajn formojn, tiel ke vi ne estos rekoneblaj." Tiu minaco plenigis ilin per senespero. La bonhumora Gigantino estis pli terura ol ili imagis. Sxi povis rideti kaj surporti belajn vestojn kaj samtempe esti ecx pli kruela ol sxia fiedzo. Kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto penis elpensi metodon eskapi el la kastelo antaux la mateno, sed sxajne sxi legis iliajn pensojn kaj kapneis. "Ne trovigligu viajn kompatindajn cerbojn," diris sxi. "Vi ne povos eskapi de mi, negrave kiom vi provos. Sed kial vi volas eskapi? Mi donos al vi novajn formojn multe pli bonajn ol tiuj kiujn vi nun havas. Estu kontentaj pri via sorto, cxar malkontento kondukas al malfelicxo, kaj malfelicxo, negrave kiuforma, estas la plej granda malbonajxo kiu povas okazi." "Kiajn formojn vi intencas doni al ni?" demandis Vut serioze. "Mi ankoraux ne decidis. Mi prisongxos tion cxinokte, do en la mateno mi estos decidinta kiel tranformi vin. Eble vi preferus elekti proprajn transformojn?" "Ne," diris Vut, "mi preferas resti kia mi estas." "Strange," sxi respondis. "Vi estas eta, kaj vi estas malforta; kia vi estas, vi vere ne multon valoras. Via plej bona karakterajxo estas ke vi vivas, cxar mi povos fari el vi ian vivan estajxon kio estos tre multe pli bona ol via nuna formo." Sxi prenis plian paneton de telero kaj trempis gxin en poton da mielo kaj trankvile komencis mangxi gxin. La Birdotimigilo rigardis sxian agon penseme. "Ne estas grenkampoj en via Valo," diris li; "kie do vi akiris la farunon el kiu vi faris viajn panetojn?" "Jen ja! cxu vi kredas ke mi gxenus min per pretigo de panetoj el faruno?" sxi respondis. "Tio estas multe tro teda proceso por Jukuhuo. Mi elmetis kelkajn kaptilojn cxiposttagmeze kaj kaptis multajn kampomusojn, sed cxar mi ne sxatas mangxi musojn, mi transformis ilin en varmegajn panetojn por mia vespermangxo. La mielo en cxi tiu poto iam estis vesponesto, sed transformite gxi farigxis dolcxa kaj bongustega. Kiam mi deziras mangxi, mi nur bezonas preni ion kion mi ne volas konservi, kaj transformi gxin en kian ajn mangxajxon mi sxatas, kaj mangxas gxin. Cxu vi malsatas?" "Mi ne mangxas, dankon," diris la Birdotimigilo. "Nek mi," diris la Stana Lignohakisto. "Mi ankoraux havas iom da natura mangxajxo en mia dorsosako," diris Vut la Vagisto, "kaj mi preferas mangxi tion pli ol vesponestacxon." "Cxiu laux sia gusto," diris la Gigantino senzorge, kaj nun, cxar sxi jam finis sian vespermangxon, sxi starigxis, kunfrapis siajn manojn, kaj la mangxotablo tuj malaperis. CxAPITRO 6 : La Magio de Jukuhuo Vut vidis tre malmulte da magio dum sia vagado, sed la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto vidis tre multajn specojn de magio dum siaj vivoj, tamen cxiujn tri imponis la kapabloj de S-ino Jup. Sxi ne alprenis iajn misterajn mienojn nek indulgis sin per cxantoj aux mistikaj ritoj, kiel la plej multaj sorcxistinoj, nek estis la Gigantino maljuna kaj malbela aux aspekte aux miene malagrabla. Tamen sxi timigis siajn kaptitojn pli ol povus sorcxistino. "Bonvolu sidi," sxi diris al ili, dum sxi sidigis sin mem en grandan fotelon kaj etendis siajn bele broditajn jupojn por ke ili admiru ilin. Sed cxiuj segxoj en la cxambroj estis tiom altaj ke niaj amikoj ne povis surgrimpi al la sidejoj. S-ino Jup observis tion kaj gestis per mano, kaj tuj ora sxtupetaro ekaperis apogate de segxo kontraux sxia propra. "Algrimpu," diris sxi, kaj ili obeis; la Stana Lignohakisto kaj la knabo helpis la malpli lertan Birdotimigilon. Kiam ili cxiuj sidis en vico sur la kuseno de la segxo, la Gigantino pludiris: "Nun rakontu al mi kial vi venis cxidirekten, kaj el kie vi venis kaj kion vi celas." Do la Stana Lignohakisto rakontis al sxi pri Nimi Ami, kaj sia decido trovi kaj edzinigi sxin, kvankam li ne havas Amantan Koron. La rakonto sxajne amuzis la grandan virinon, kiu post tio komencis demandadi al la Birdotimigilo kaj unuafoje en sia vivo sxi auxdis pri Ozma de Oz, kaj pri Doroteo kaj Jocxjo Kukurbokapo kaj D-ro Pipt kaj Tiktoko kaj multaj Ozuloj kiuj estas bone konataj en la Smeralda Urbo. Ankaux Vut devis rakonti sian historion, kiu estis tre simpla kaj ne necesigis multan tempon. La Gigantino multe ridis kiam la knabo rakontis iliajn aventurojn en Lonio, sed sxi diris ke sxi nenion scias pri la Lonoj cxar sxi neniam foriras el la Valo. "Estas fiuloj kiuj volonte kaptus min, same kiel mian gigantan edzon S-ro Jup," diris sxi; "do mi restas enhejme kaj atentas miajn proprajn aferojn." "Se Ozma scius ke vi auxdacas fari magiadon sen sxia konsento, sxi severe punus vin," deklaris la Birdotimigilo, "cxar cxi tiu kastelo estas en la Lando Oz, kaj neniuj personoj en la Lando Oz rajtas fari magiadon escepte de Glinda la Bona kaj la malgranda Sorcxisto kiu logxas kun Ozma en la Smeralda Urbo." "_Fi_ al via Ozma!" kriis la Gigantino, klakante per siaj fingroj moke. "Kiel gravas al mi knabino kiun mi neniam vidis kaj kiu neniam vidis min?" "Sed Ozma estas feino," diris la Stana Lignohakisto, "kaj tial sxi estas tre potenca. Ankaux, nin protektas Ozma, kaj se vi damagxus nin iumaniere tio multege kolerigus sxin." "Kion mi faras cxi tie, en mia propra privata kastelo en cxi tiu soleca Valo -- kien venas neniu escepte de stultuloj kiaj vi -- tio neniam estos raportita al via feina Ozma," oponis la Gigantino. "Ne penu fortimigi min de mia intenco, kaj ne lasu vin timigxi, cxar estas plej bone brave renkonti neeviteblajxojn. Mi nun enlitigxos, kaj en la mateno mi donos al vi cxiuj novajn formojn, kiaj estos pli interesaj por mi ol tiuj kiujn vi nun portas. Bonan nokton kaj agrablajn songxojn." Dirinte tion, S-ino Jup starigxis el sia segxo kaj marsxis tra pordejo en alian cxambron. Tiom peza estis la tretado de la Gigantino ke ecx la muroj de la granda sxtona kastelo tremis dum sxi pasxis. Sxi fermis la pordon de sia dormocxambro malantaux si, kaj subite la lumo estingigxis kaj la tri kaptitoj trovis sin en plena mallumo. La Stanan Lignohakiston kaj la Birdotimigilon tute ne gxenis la mallumo, sed Vut la Vagisto maltrankvilis cxar li estis lasita en tiu stranga loko laux tiu stranga maniero, kaj li ne povis vidi eblan minacan dangxeron. "Cxu la granda virino tamen ne povus doni al mi liton?" li diris al siaj kunuloj, kaj li apenaux parolis kiam li sentis ion premi sin kontraux liajn krurojn, kiuj pendis de la kuseno de la segxo. Li malsupren klinis sin, etendis manon kaj trovis ke lito ekaperis, kun matraco kaj kovriloj, tute kompleta. Li ne malsxparis tempon sed tuj glitis sur la liton kaj baldaux profunde dormis. Dum la nokto la Birdotimigilo kaj la Imperiestro diskutis mallauxtavocxe, kaj ili movigxis el la segxo kaj trairis zorge la tutan cxambron, palpante por trovi ian kasxitan risorton kiu eble malfermos pordon aux fenestron kaj permesos ke ili eskapu. La mateno trovis ilin ankoraux sensukcesaj dum sia sercxo kaj tuj kiam lumigxis la lito de Vut ekmalaperis, kaj li falis sur la plankon kaj la falbato rapide vekis lin. Post iom da tempo la Gigantino venis el sia litocxambro, surhavante alian robon kiu estis egale multornamita kiel tiu kiun sxi surportis la antauxan vesperon, kaj ankaux surhavante la belan puntan antauxsxirmveston. Sidigxinte en segxon sxi diris: "Mi malsatas; do mi tuj matenmangxos." Sxi kunfrapis siajn manojn kaj tuj la tablo ekaperis antaux sxi, kovrita per negxoblanka tuko kaj sur tiu estis multaj oraj teleroj. Sed ne estis mangxajxoj sur la tablo, nek io alia escepte de krucxo da akvo, aro da sovagxaj herboj kaj manpleno da sxtoneroj. Sed la Gigantino versxis iom da akvo en sian kafopoton, frapetis gxin unu-dufoje per sia mano, kaj poste elversxis tason da varmega kafo. "Cxu vi deziras iom?" sxi demandis al Vut. Li estis malfidema rilate al magia kafo, sed gxia odoro estis tiom alloga ke li ne povis rezisti gxin; do li respondis: "Bonvolu, Sinjorino." La Gigantino elversxis plian tason kaj metis gxin sur la plankon por Vut. Gxi estis granda kiel kuvo, kaj la ora kulero en la telereto apud la taso estis tiom peza ke la knabo apenaux povis levi gxin. Sed Vut sukcesis trinketi iom da kafo kaj trovis gxin bongustega. S-ino Jup poste transformis la fiherbojn en teleron da avenkacxo, kiun sxi mangxis bonapetite. "Nun," diris sxi, prenante la sxtonerojn. "Cxu mi kompletigu mian mangxon per fisxbuletoj aux per sxafidaj kotletoj? Kiujn vi preferas, Vut la Vagisto?" "Bonvolu, mi mangxos la mangxajxojn en mia dorsosako," respondis la knabo. "Viaj magiaj mangxajxoj eble bone gustas, sed mi timas ilin." La virino ridis pro liaj timoj kaj transformis la sxtonerojn en fisxbulojn. "Mi supozas ke vi kredas ke post kiam vi mangxus la mangxajxon gxi refarigxus sxtoneroj kaj malsanigus vin," sxi komentis; "sed tio ne estus ebla. _Neniam io transformita de mi reakiros sian antauxan formon_, do cxi tiuj fisxbuloj neniam povos denove esti sxtoneroj. Tial mi devas tre zorge atenti pri miaj transformoj," sxi pludiris, rapide mangxante dum sxi parolis, "cxar kvankam mi povas lauxvole sxangxi formojn mi neniam povas resxangxi ilin -- tio pruvas ke ecx la povo de lerta Jukuhuo estas limigita. Kiam mi transformos vian trion, vi devos cxiam porti la formojn kiujn mi donis al vi." "Do bonvolu ne transformi nin," petis Vut, "cxar ni tute kontente restos kiaj ni estas." "Mi ne celas kontentigi vin, mi intencas placxi min," sxi deklaris, "kaj plezurigos min doni al vi novajn formojn. Cxar se hazarde viaj amikoj venos sercxi vin, neniu el ili povos rekoni vin." Sxia tono estis tiel pozitiva ke ili sciis ke estus senutile protesti. La virino ne estis malbelaspekta; sxia vizagxo ne estis kruela; sxia vocxo estis granda sed gracitona; sed sxiaj vortoj indikis ke sxi posedas senkompatan koron kaj neniom da petpledo sxangxos sxian ficelon. S-ino Jup uzis multan tempon por fini sian matenmangxon kaj la kaptitoj tute ne deziris rapidigi sxin, sed fine la mangxo estis finita kaj sxi faldis sian busxtukon kaj malaperigis la tablon kunfrapante siajn manojn. Post tio sxi turnis sin al siaj kaptitoj kaj diris: "La sekva ero de la programo estas sxangxi viajn formojn." "Cxu vi decidis kiujn formojn doni al ni?" demandis la Birdotimigilo, malkviete. "Jes; mi elsongxis la tuton dum mi dormis. Cxi tiu Stanulo sxajnas tre serioza persono" -- efektive, la Stana Lignohakisto ja aspektis seriozega, gxuste tiam, cxar lin multe cxagrenis -- "do mi sxangxos lin en Strigon." Sxi nur bezonis gesti al li per unu fingro parolante, kaj tuj la formo de la Stana Lignohakisto komencis sxangxigxi kaj post kelkaj sekundoj Nocxjo Hakisto, la Imperiestro de la Palpbrumoj, estis transformita en Strigon, kun okuloj grandaj kiel teleroj kaj hokforma beko kaj fortaj ungoj. Sed li estis ankoraux stana. Li estis Stana Strigo, kun stanaj kruroj kaj beko kaj okuloj kaj plumoj. Kiam li flugis al la dorso de segxo kaj starigxis sur gxin, liaj stanaj plumoj bruis dum ili frapigxis unuj kontraux la aliajn. La Gigantino sxajne estis multe amuzata de la aspekto de la Stana Lignohakisto, cxar sxia rido estis granda kaj gaja. "Vi ne povos perdigxi," diris sxi, "cxar viaj fkugiloj kaj plumoj bruegos kien ajn vi iros. Kaj jes ja vere, Stana Strigo estas tiom malofta kaj bela ke gxi estas multe pli bona ol ordinara birdo. Mi ne intencis konsistigi vin el stano, sed mi forgesis konstruigi vin el viando. Tamen, stana vi estis, kaj stana vi estas, kaj cxar estas tro malfrue sxangxi vin, estas decidite." Gxis nun la Birdotimigilo iom dubis la eblon ke S-ino Jup povos transformi lin, aux lian amikon la Stanan Lignohakiston, cxar ili ne estis samnaturaj kiel ordinaraj homoj. Li maltrankvilis pli pri kio okazos al Vut ol al li mem, sed nun li komencis maltrankvili pri si. "Sinjorino," li diris haste, "mi opinias cxi tiun agadon tre malgxentila. Oni ecx povus nomi gxin maldeca, kiam oni konsideras ke ni estas viaj gastoj." "Vi ne estas gastoj, cxar mi ne invitis vin cxi tien," sxi respondis. "Eble ne; sed ni petis gastemecon. Ni transdonis nin al via bonvolo, kiel oni diras, kaj nun ni trovas ke vi ne havas bonvolon. Tial, se vi pardonos mian esprimon, mi devas diri ke estas plej fine forpreni de ni niajn naturajn formojn kaj doni al ni aliajn kiuj ne placxas al ni." "Cxu vi celas kolerigi min?" sxi demandis, sulkante la frunton. "Neniel," diris la Birdotimigilo; "mi nur celas instigi vin agi pli dame." "Ho, cxu vere? Laux _mia_ opinio, S-ro Birdotimigilo, vi nun agas kiel urso -- do Urso vi farigxos!" Denove la timiga fingro gestis, cxifoje cele la Birdotimigilon, kaj tuj lia formo komencis sxangxigxi. Post kelkaj sekundoj li farigxis malgranda Bruna Urso, sed li estis plenigita per pajlo same kiel antauxe, kaj kiam la malgranda Bruna Urso trenis sin trans la plankon li estis same sxanceligxema kiel estis la Birdotimigilo kaj movigxis same mallerte. Vut miregis, sed li ankaux plene timis. "Cxu dolorigis?" li demandis al la malgranda Bruna Urso. "Ne, kompreneble ne," mugxetis la Birdotimigilo en la formo de Urso; "sed al mi ne placxas marsxadi per kvar kruroj, estas maldigne." "Pripensu _mian_ humiligxon!" pepis la Stana Strigo, klopodante platigi siajn stanajn plumojn per sia stana beko. "Kaj mi ankaux ne povas bone vidi. Sxajne la lumo dolorigas miajn okulojn." "Estas cxar vi estas Strigo," diris Vut. "Mi kredas ke vi vidos pli bone en la mallumo." "Nu," komentis la Gigantino, "al mi tre placxas tiuj novaj formoj, miaflanke, kaj mi estas certa ke ili pli placxos al vi kiam vi kutimigxos al ili. Do nun," sxi pludiris, turninte sin al la knabo, "estas _via_ vico." "Cxu vi ne opinias ke estus pli bone lasi min kia mi estas?" demandis Vut per tremoplena vocxo. "Mi ne opinias tion," sxi respondis. "Mi faros el vi Simion. Mi amas simiojn -- ili estas karegaj! -- kaj mi opinias ke Verda Simio estos tre amuza kaj distros min kiam mi estos malgaja." Vut timotremis, cxar denove la terura magia fingro gestis, rekte celante lin. Li sentis sin sxangxigxi; ne tre multe, tamen, kaj tute ne dolorigis. Li malsupren rigardis al siaj membroj kaj korpo kaj trovis ke forestas liaj vestoj kaj lian hauxton kovras fajna, silkeca verda felo. Liaj manoj kaj piedoj estis nun tiuj de simio. Li ekkonsciis ke li vere _estas_ simio, kaj lia unua sento estis de kolero. Li komencis babilacxi samkiel simioj. Li saltis al la kuseno de giganta segxo, kaj poste al gxia dorso kaj per sovagxa salto sur la ridantan Gigantinon. Lia plano estis preni sxiajn harojn kaj eltiri ilin de la radikoj, kaj tiel vengxi sin pro sxiaj fitransformoj. Sed sxi levis manon kaj diris: "Milde, kara Simio -- milde! Vi ne koleras; vi estas kiel eble plej felicxa!" Vut ekhaltis. Ne; li tute ne estis kolera, nun; li sentis sin tiel bonhumora kaj gaja kiel kiam li estis knabo. Anstataux tiri la harojn de S-ino Jup li sidis sur sxia sxultro kaj karesis sxian molan vangon per sia harkovrita mano. Responde, sxi ridetis al la kurioza verda besto kaj ame frapetis lian kapon. "Tre bone," diris la Gigantino, "ni cxiuj amikigxu kaj estu kune felicxaj. Kiel fartas mia Stana Strigo?" "Tre komforte," diris la Strigo. "Kompreneble mia nova formo ne placxas al mi, sed mi ne permesos ke tio malfelicxigu min. Sed diru al mi, mi petas: kiel utilas Stana Strigo?" "Via sola utilo estas ridigi min," respondis la Gigantino. "Cxu pajloplena Urso ankaux ridigos vin?" demandis la Birdotimigilo, sidigxante sur siajn koksojn por rigardi sxin. "Kompreneble," deklaris la Gigantino; "kaj mi aldonis iom da magio al viaj transformoj por instigi ke vi cxiuj estu kontentaj pri viaj novaj formoj. Mi bedauxras ke mi ne pensis fari tion kiam mi transformis Polikromon en Kanaribirdon. Sed eble, kiam sxi vidos kiom gajaj vi estas, sxi cxesos esti silenta kaj morna kaj komencos kantadi. Mi alportos la birdon por ke vi vidu sxin." Dirinte tion, S-ino Jup eniris la apudan cxambron kaj baldaux revenis portante oran kagxon en kiu sidanta sur balancigxanta stangeto estis bela flava Kanario. "Polikromo," diris la Gigantino, "lasu min konigi al vi Verdan Simion, kiu iam estis knabo nomata Vut la Vagisto, kaj Stanan Strigon, kiu iam estis Stana Lignohakisto nomata Nocxjo Hakisto, kaj pajloplenan malgrandan Brunan Urson kiu iam estis vivanta Birdotimigilo." "Ni jam bone konas unu la alian," deklaris la Birdotimigilo. "La birdo estas Polikromo, la Filino de la Cxielarko, kaj sxi kaj mi iam estis bonaj amikoj." "Cxu vi vere estas mia malnova amiko, la Birdotimigilo?" demandis la birdo, per dolcxa, nelauxta vocxo. "Jen!" kriis S-ino Jup; "jen sxi jxus parolis unuafoje post sia transformigxo." "Mi vere estas via malnova amiko," respondis la Birdotimigilo; "sed nepre pardonu ke mi aperas gxuste nun en cxi tiu bruta formo." "Mi estas birdo, kia vi, kara Poli," diris la Stana Lignohakisto; "sed, ve!, Stana Strigo ne estas tiel bela kiel Kanaribirdo." "Estas acxe!" gxemis la Kanario. "Cxu vi ne povas eskapi de cxi tiu terura Jukuhuo?" "Ni ne povas," respondis la Birdotimigilo, "ni penis eskapi, sed sensukcese. Unue sxi kaptis nin, poste sxi transformis nin. Sed kiel sxi sukcesis kapti _vin_, Polikromo?" "Mi dormis, kaj sxi maljuste fiuzis la oportunon," respondis la birdo malfelicxe. "Veka, mi facile povus protekti min." "Diru al mi," diris la Vera Simio fervore, dum li proksimigxis al la kagxo, "kion ni faru, Filino de la Cxielarko, por eskapi el cxi tiuj transformoj? Cxu vi ne povas helpi nin, kvankam vi estas Feino?" "Nunmomente mi ne povas ecx helpi min," respondis la Kanario. "Tio estas precize vera!" kriis la Gigantino, kiu sxajne plezurigxis auxdante la birdon paroli, ecx kvankam gxi plendas; "vi estas cxiuj senhelpaj kaj mi regas vin; do estos plej bone ke vi decidu akcepti vian sorton kaj esti kontentaj. Memoru ke vi estas transformitaj por cxiam, cxar neniu magio en la mondo povas rompi vian sorcxitecon. Mi nun eliros por mia matena promenado, cxar cxiutage post la matenmangxo mi marsxas deksesfoje cxirkaux mian kastelon por ekzerci min. Distru vin dum mi forestos, kaj kiam mi revenos mi esperas ke mi trovos vin cxiujn kontentaj kaj felicxaj." Do la Gigantino marsxis al la pordo tra kiu niaj amikoj eniris la grandan halon kaj diris unu vorton: "Malfermigxu!" La pordo apertigxis kaj post la trairo de S-ino Jup gxi refermigxis klake dum gxiaj fortikaj rigliloj refiksigxis. La Verda Simio kuris al la aperturo, esperante eskapi, sed li tro malfruis kaj nur sukcesis bati sian nazon kiam la pordo brufermigxis. CxAPITRO 7 : La Punta Sxirmvesto "Nun," diris la Kanario, per tono pli vigla ol antauxe, "ni povas interparoli pli libere, cxar S-ino Jup ne povas auxdi nin. Eble ni povos trovi metodon eskapi." "Malfermigxu!" diris Vut la Vagisto, ankoraux frontante la pordon; sed lia ordono estis senefika kaj li malrapide reiris al la aliaj. "Vi ne povas malfermi iun pordon aux fenestron en la sorcxita kastelo se vi ne surportas la Magian Sxirmveston," diris la Kanario. "Pri kiu Magia Sxirmvesto vi parolas?" demandis la Stana Strigo, per interesata vocxo. "La punta, kiun la Gigantino cxiam surhavas. Jam de pluraj semajnoj mi estas sxia kaptito, en cxi tiu kagxo, kaj sxi pendigas mian kagxon en sia dormocxambro cxiunokte por ke sxi povu observi min," klarigis Polikromo la Kanario. "Tial mi trovis ke la Magia Sxirmvesto malfermas la pordojn kaj fenestrojn, kaj nenio alia povas movi ilin. Kiam sxi enlitigxas, S-ino Jup pendigas sian sxirmveston sur la litofoston, kaj unu matenon sxi forgesis meti gxin sur sin kaj kiam sxi ordonis ke la pordo malfermigxu la pordo rifuzis movigxi. Do post tio sxi surmetis la puntan sxirmveston kaj la pordo obeis sxin. Jen kiel mi sciigxis pri la magia povo de la sxirmvesto." "Mi komprenas -- mi komprenas!" diris la malgranda Bruna Urso, gestante per sia pajloplena kapo. "Sekve, se ni povus forpreni la sxirmveston de S-ino Jup, ni povus malfermi la pordojn kaj eskapi el nia karcero." "Estas vere, kaj tiun planon mi estis propononta," respondis Polikromo la Kanaribirdo. "Tamen, mi ne kredas ke la Strigo povus sxteli la sxirmveston, nek ecx la Urso, sed eble la Simio povus kasxi sin en sxia cxambro nokte kaj preni la sxirmveston dum sxi dormas." "Mi provos!" kriis Vut la Vagisto. "Mi provos jam hodiaux nokte, se mi povos kasxe eniri sxian litocxambron." "Sed nepre ne pensu pri la plano," avertis la birdo, "cxar sxi povas legi viajn pensojn kiam ajn sxi deziras. Kaj ne forgesu, antaux ol eskapi kunprenu min. Kiam mi estos ekster la atingopovo de la Gigantino, mi eble povos trovi metodon savi nin cxiujn." "Ni ne forgesos nian feinamikon," promesis la knabo; "sed eble vi povas informi min pri kiel eniri la litocxambron." "Ne," deklaris Polikromo, "mi ne povas konsili vin pri tio. Vi devos atenti por trovi oportunon, kaj kasxe eniru dum S-ino Jup ne rigardas." Ili diskutis la aferon dum iom pli longa tempo kaj post tio S-ino Jup revenis. Kiam sxi eniris, la pordo subite malfermigxis, pro sxia ordono, kaj fermigxis tuj kiam sxia grandega formo trairis la pordejon. Dum tiu tago sxi eniris sian litocxambron plurfoje, pro diversaj taskoj, sed cxiam sxi ordonis ke la pordo fermigxu malantaux sxi kaj sxiaj kaptitoj trovis ecx ne etetan oportunon eliri el la granda halo en kiu ili estis enfermitaj. La Verda Simio opiniis ke estos sagxe amikigi la grandan virinon, por gajni sxian konfidon, do li sidigxis sur la dorso de sxia segxo kaj babilis al sxi dum sxi fiikis siajn sxtrumpojn kaj kudris argxentajn butonojn sur kelkajn orajn sxuojn grandajn kiel remboatoj. Tio placxis al la Gigantino kaj sxi plurfoje cxesis kudri por karese frapeti la kapon de la Simio. La malgranda Bruna Urso volvigxis en angulo kaj kusxis senmove dum la tuta tago. La Strigo kaj la Kanario trovis ke ili povas interparoli en la birda lingvo, kiun nek la Gigantino nek la Urso nek la Simio sciis kompreni; do kelkfoje ili pepadis unu al la alia kaj pasigis la longan tedan tagon tre felicxe. Post la vespermangxo S-ino Jup prenis grandan violonon el granda sxranko kaj ludis tian lauxtan kaj malplacxan muzikon ke sxiaj kaptitoj cxiuj estis dankemaj kiam fine sxi cxesis kaj diris ke sxi enlitigxos. Admoninte la Simion kaj la Urson kaj la Strigon ke ili bone kondutu dum la nokto, sxi prenis la kagxon en kiu estis la Kanario kaj, irinte al la pordo de sia litocxambro, sxi ordonis ke gxi malfermigxu. Gxuste tiam, tamen, sxi memoris ke sxi lasis sian violonon kusxi sur tablo, do sxi reiris por preni gxin kaj remeti gxin en la sxrankon, kaj dum sxia dorso estis turnita la Verda Simio kasxe glitis tra la malfermitan pordon en sxian lito-cxambron kaj kasxis sin sub la lito. La Gigantino, kiu estis dormema, ne rimarkis tion, kaj enirinte sian cxambron sxi fermigis la pordon malantaux si kaj poste pendigis la birdokagxon de vergeto apud la fenestro. Post tio sxi komencis senvestigi sin, unue sxi deprenis la puntan sxirmveston kaj sternis gxin sur la litofoston, kie gxi estis facile atingebla per sxia mano. Tuj kiam S-ino Jup estis en la lito cxiuj lampoj estingigxis, kaj Vut la Simio kauxris sub la lito pacience atendante gxis li auxdis la Gigantinon ronki. Tiam li elrampis kaj en la mallumo palpadis gxis li tusxis la sxirmveston, kiun li tuj ligis cxirkaux sian propran talion. Post tio Vut klopodis trovi la Kanarion, kaj estis gxuste suficxa lunlumo brilanta tra la fenestro por ebligi ke li vidu kie pendas la kagxo; sed gxi estis ekster lia atingopovo. Unue lin tentis lasi Polikromon kaj eskapi kun siaj aliaj amikoj, sed memorante sian promeson al la Filino de la Cxielarko Vut klopodis elpensi metodon savi sxin. Segxo staris proksime al la fenestro, kaj tio -- videbla neklare en la lunlumo -- inspiris en li ideon. Pusxante kontraux gxin per sia tuta forto li trovis ke li povas movi la gigantan segxon kelkajn centimetrojn je cxiu pusxo. Do li pusxis kaj plu pusxis gxis la segxo estis sub la birdokagxo, kaj tiam li saltis senbrue sur la kusenon -- cxar lia simia formo ebligis ke li saltu pli alten ol povas knabo -- kaj de tie al la dorso de la segxo, kaj tiel li sukcesis atingi la kagxon kaj preni gxin de la vergeto. Poste li malsupren saltis al la planko kaj palpiris al la pordo. "Malfermigxu!" li ordonis, kaj tuj la pordo obeis kaj apertigxis. Sed lia vocxo vekis S-inon Jupon, kiu sovagxe kriis kaj saltis el la lito je la unua provo. La Verda Simio kuris tra la pordejon, portante kun si la kagxon, kaj antaux ol la Gigantino povis atingi la pordon gxi brufermigxis kaj enkarcerigis sxin en sxian propran cxambron! La bruo kiun sxi faris, pro sia batado sur la pordon, kaj sxiaj kolerokrioj kaj teruraj minacoj pri vengxo plenigis cxiujn niajn amikojn per timego, kaj Vut la Simio estis tiom ekscitita ke en la mallumo li ne povis trovi la eksteran pordon de la halo. Sed la Stana Strigo povis vidi tre bone en la mallumo, do li gvidis siajn amikojn al la gxusta loko kaj kiam cxiuj grupe staris antaux la pordo Vut ordonis gxin malfermigxi. La Magia Sxirmvesto montrigxis same potenca kiel kiam gxin surportis la Gigantino, do post momento ili jam kuris tra la koridoron kaj staris en la fresxa nokta aero ekster la kastelo, liberaj iri kien ajn ili volis. CxAPITRO 8 : La Minaco en la Arbaro "Rapidu!" kriis Polikromo la Kanario; "ni devas rapidi; se ne, S-ino Jup eble trovos metodon rekapti nin, ecx nun. Ni foriru el la Valo kiel eble plej baldaux." Do ili komencis iri orienten, movante sin lauxeble plej rapide, kaj longatempe ili povis auxdi la kriojn kaj baraktojn de la enkarcerigita Gigantino. La Verda Simio povis kuri trans la teron tre rapide, kaj li portis kun si la birdokagxon en kiu estis Polikromo la Filino de la Cxielarko. Ankaux la Stana Strigo povis salteti kaj flugi bonrapide, liaj plumoj tintadis interfrapante unu la alian dum li movigxis. Sed la malgranda Bruna Urso, cxar li estis plenigita per pajlo, estis mallerta veturanto kaj la aliaj devis atendi por ke li sekvu lin. Tamen ili ne bezonis multan tempon por atingi la kreston kiu kondukis el la valo de S-ino Jup, kaj kiam ili preterpasis tiun kreston kaj malsupreniris en la sekvan valon ili haltis por ripozi, cxar la Verda Simio estis laca. "Mi kredas ke ni nun estas sekuraj," diris Polikromo, kiam sxia kagxo estis metita sur la teron kaj la aliaj cxiuj grupigxis cxirkaux gxi, "cxar S-ino Jup ne kuragxas iri ekster sian propran Valon, pro timo ke sxiaj malamikoj kaptos sxin. Do ni povas senhaste pripensi kion nun fari." "Mi timas ke povra S-ino Jup mortos pro malsato, se neniu liberigos sxin el sxia litocxambro," diris Vut, kiu havis koron tute tiel komplezan kiel tiu de la Stana Lignohakisto. "Ni forprenis sxian Magian Sxirmveston, kaj nun la pordoj neniam malfermigxos." "Ne gxenu vin pri tio," konsilis Polikromo. "S-ino Jup ankoraux povas konsoli sin per multa magio." "Cxu vi estas certa pri tio?" demandis la Verda Simio. "Jes, cxar mi rigardas sxin jam de semajnoj," diris la Kanario. "Sxi havas ses magiajn harpinglojn, kiujn sxi portas en sia hararo, kaj magian ringon kiun sxi portas sur sia dikfiingro kaj kiu estas nevidebla per cxiuj okuloj escepte de tiuj de feino, kaj magiajn braceletojn sur ambaux maleoloj. Do mi estas certa ke sxi sukcesos eliri el sia karcero." "Eble sxi povus transformi la pordon en arkajxon," sugestis la malgranda Bruna Urso. "Tio estus facila por sxi," diris la Stana Strigo, "sed mi gxojas ke sxi tro koleris por pensi pri tio antaux ol ni foriris el sxia Valo." "Nu, ni eskapis de la granda virino, certe," komentis la Verda Simio, "sed ni ankoraux portas la acxajn formojn kiujn la kruela Jukuhuo donis al ni. Kiel ni forigos de ni tiujn formojn, kaj refarigxos lauxnaturaj?" Neniu povis respondi tiun demandon. Ili sidis cxirkaux la kagxo, meditante pri la problemo, gxis la Simio endormigxis. Vidante tion, la Kanario metis sian kapon sub sian flugilon kaj dormis ankaux, kaj la Stana Strigo kaj la Bruna Urso ne gxenis ilin antaux ol venis la mateno kaj farigxis taglume. "Mi malsatas," diris Vut, kiam li vekigxis, cxar lia dorsosako da mangxajxoj estis postlasita en la kastelo. "Do ni pluveturu gxis ni povos trovi ion kion vi povos mangxi," respondis la Birdotimigilo-Urso. "Ne valoras plu portegi mian kagxon," deklaris la Kanario. "Liberigu min kaj forjxetu la kagxon. Mi povos flugi kun vi kaj trovi mian propran semomatenmangxon. Ankaux mi povos elsercxi akvon kaj diri al vi kie trovi gxin." Do la Verda Simio malligis la pordon de la ora kagxo kaj la Kanario elsaltis. Unue sxi fkugis alte en la aero kaj faris grandajn cirklojn supre, sed post kelka tempo sxi revenis kaj staris apud ili. "Oriente, en la direkto al kiu ni celis," anoncis la Kanario, "estas bela arbaro, kun rivereto fkuanta tra gxi. En la arbaro eble kreskas fruktoj aux nuksoj, aux berarbustoj cxe gxia rando, do ni iru tiudirekte." Ili konsentis pri tio kaj baldaux komencis, cxifoje movante sin pli intense. La Stana Strigo, kiu gvidis ilin dum la nokto, nun trovis la sunbrilon tre gxena por siaj grandaj okuloj, do li furme fermis ilin kaj staris sur la dorso de la malgranda Bruna Urso, kiu facile portis la pezon de la Strigo. La Kanario kelkfoje staris sur sxultro de la Verda Simio, kaj kelkfoje flugetis antaux la grupo, kaj tiel ili veturis bonhumore trans tiun valon kaj en la sekvan oriente. Tiun ili trovis grandega malebenajxo, kvazaux neprofunda pelvo, kaj sur gxia fora rando videblis la arbaro kiun Polikromo vidis el la cxielo. "Nu efektive," diris la Stana Strigo, vekigxinte kaj palpebrumante komike al siaj amikoj, "ne utilas nun plu veturi al la Mangxtula Lando. Mia intenco iri tien estis por edzinigi Nimin Amin, sed negrave kiom amis Stanan Lignohakiston la Mangxtula knabino, mi ne vere povas supozi ke sxi volus edzinigxi kun Stana Strigo." "Estas iom da vero en via parolo, mia amiko," komentis la Bruna Urso. "Kaj simile, mi, kiun oni opiniis la plej bela Birdotimigilo en la mondo, nun estas kondamnita resti malneta senvalora besto, kies sola bona karakterizajxo estas ke li estas plenigita per pajlo!" "Pripensu _mian_ staton, mi petas," diris Vut. "La kruela Gigantino faris Simion el Knabo, kaj tio estas la plej fia ago ebla!" "Via koloro estas suficxe bela," diris la Bruna Strigo, okulumante Vuton kritike. "Mi neniam vidis pizverdan simion antaux nun, kaj sxajnas al mi ke vi estas belega." "Ne vere gxenas esti birdo," asertis la Kanario, flugetante inter ili libere kaj gracimove, "sed mi volegas denove gxui mian propran formon." "Kiel Polikromo vi estis la plej bela knabino kiun iam mi vidis -- escepte de Ozma, kompreneble," diris la Stana Strigo; "do la Gigantino bone agis transformante vin en la plej belan el cxiuj birdoj, se ja necesis transformi vin. Sed diru al mi, cxar vi estas feino kaj havas fean sagxon: cxu vi opinias ke ni povos rompi la sorcxojn?" "Kuriozajxoj okazas en la Lando Oz," respondis la Kanario, denove starante sur sxultro de la Verda Simio kaj turnante unu brilan okulon penseme al sia demandanto. "S-ino Jup deklaris ke neniu el sxiaj transformoj iam estos sxangxebla, ecx de sxi mem, sed mi kredas ke se ni sukcesus iri al Glinda, la Bona Sorcxistino, eble sxi ja povus trovi metodon redoni al ni niajn naturajn formojn. Glinda, kiel vi scias, estas la plej potenca Sorcxistino en la mondo, kaj estas malmulto kion sxi ne povas fari se sxi klopodas." "Tiukaze," diris la Malgranda Bruna Urso, "ni reiru suden kaj penu atingi la kastelon de Glinda. Gxi situas en la Kvelula Lando, sciu, do gxi estas tre for de cxi tie." "Tamen unue ni vizitu la arbaron kaj sercxu ion mangxeblan," petegis Vut. Do ili pluiris al la rando de la arbaro, kiu konsistis el multaj altaj kaj belaj arboj. Ili trovis neniujn fruktarbojn, unue, do la verda Simio plumarsxis en la internon de la arbaro kaj la aliaj sekvis lin tre proksime. Ili marsxadis trankvile, sub la ombrado de la arboj, kiam subite grandega jaguaro eksaltis sur ilin de brancxo kaj per unu piedbato sendis la malgrandan Brunan Urson transkapen turnigxanta gxis lin haltigis arbotrunko. Tuj ili cxiuj alarmigxis. La Stana Strigo kriegis "Huut -- huut!" kaj flugis rekte al la brancxo de alta arbo, kvankam li apenaux povis vidi kien li iras. La Kanario rapide flugis al loko apud la Strigo kaj la Verda Simio saltis, kaptis brancxon, kaj baldaux grimpis al alta pozicio sekura. La Jaguaro kauxris kaj per malsataj okuloj rigardis la malgrandan Brunan Urson, kiu malrapide starigxis kaj demandis riprocxe: "Jen ja, Besto, kion vi celis fari?" "Mi provis akiri matenmangxon," respondis la Jaguaro kolermugxante, "kaj mi kredas ke mi sukcesis. Vi devus esti vere bongusta mangxajxo -- se vi ne hazarde estas maljuna kaj malmola." "Malpli bona ol tio, se temas pri matenmangxajxo," diris la Urso, "cxar mi estas nur hauxto plenigita per pajlo, tial mi ne estas mangxebla." "Cxu!" kriis la Jaguaro, cxagrenite; "do sendube vi estas magia Urso, aux sorcxita, kaj mi devos sercxi mian matenmangxon inter viaj kunuloj." Dirinte tion li levis sian maldikan kapon por rigardi la Stanan Strigon kaj la Kanarion kaj la Simion, kaj li batis la teron per sia vosto kaj feroce mugxis tiel timige kiel povas jaguaro. "Miaj amikoj ankaux estas sorcxitaj," diris la malgranda Bruna Urso. "Cxu cxiuj?" demandis la Jaguaro. "Jes. La Strigo estas stana, do al vi estus tute neeble mangxi lin. La Kanario estas feino -- Polikromo la Filino de la Cxielarko -- kaj vi neniam povus kapti sxin cxar sxi povas facile flugi de vi." "Tamen plu restas la Verda Simio," komencis la Jaguaro malsate. "Li ne konsistas el stano nek li estas plenigita per pajlo, nek li povas flugi. Mi mem estas suficxe lerta grimpisto, do mi kredas ke mi kaptos la Simion kaj mangxos lin por mia matenmangxo." Vut la Simio, auxdante tiun parolon el sia pozicio sur la arbo, multe ektimis, cxar li konis la naturon de jaguaro kaj komprenis ke ili kapablas grimpi arbojn kaj salti de brancxo al brancxo vigle kaj facile kiel katoj. Do li tuj komencis kuri tra la arbaro lauxeble plej rapide, kaptante brancxon per siaj longaj simibrakoj kaj svingante sian verdan korpon tra la spaco por kapti alian brancxon en apuda arbo, kaj tiel plu, dum la Jaguaro sekvis lin malsupre, kun siaj okuloj sensxancele rigardantaj lian predon. Sed baldaux Vut implikis siajn piedojn en la Punta Sxirmvesto, kiun li plu surhavis, kaj tio stumbligis lin dum la forkuro kaj faligis lin sur la teron, kie la Jaguaro metis unu grandegan piedon sur lin kaj diris minace: "Nun mi kaptis vin!" Ke la Sxirmvesto faligis lin memorigis Vuton pri gxia magia povo, kaj pro sia terurigxo li kriis: "Malfermigxu!" sen pauxzi por pripensi kiel tiu ordono povus savi lin. Sed, je tiu vorto, la tero malfermigxis cxe la preciza loko kie li kusxas sub la piedo de la Jaguaro, kaj lia korpo falis malsupren, la tero refermigxis super gxi. Kion plej laste vidis Vut la Simio, kiam li supren rigardetis, estis la Jaguaro miroplene rigardanta en la truon. "Li foriris!" kriis la besto, per longa gxemo pro cxagrenigxo; "li foriris, kaj nun mi ne matenmangxos." La bruo de la flugiloj de la Stana Strigo sonis super li, kaj la malgranda Bruna Urso venis trotante kaj demandis: "Kie estas la simio? Cxu tiom rapide vi mangxis lin?" "Tute ne," respondis la Jaguaro. "Li malaperis en la teron sube antaux ol mi povis ecx unufoje mordi lin!" Kaj nun la Kanario starigxis sur stumpo iomete for de la arbarbesto, kaj diris: "Mi gxojas ke nia amiko eskapis vin; sed, cxar estas nature ke malsata besto volas matenmangxi, mi penos ebligi tion." "Dankon," respondis la Jaguaro. "Vi estas iom tro malgranda por plena mangxo, sed estas afable oferi vin al mia apetito." "Ho, mi ne intencas mangxigxi, mi certigas al vi," diris la Kanario, "sed cxar mi estas feino mi scias iom pri magio, kaj kvankam mi nun estas transformita en la formon de birdo, mi estas certa ke mi povos elsorcxi matenmangxon kiu kontentigos vin." "Se vi povas fari magion, kial vi ne rompas la sorcxon kiun vi mem suferas kaj reakiras vian naturan formon?" demandis la besto dubeme. "Mi ne kapablas fari tion," respondis la Kanario, "cxar S-ino Jup, la Gigantino kiu transformis min, uzis strangan formon de Jukuhua magio kiun mi ne konas. Tamen, sxi ne povis senigi min de mia propra fescio, do mi provos doni al vi maten-mangxon." "Cxu vi opinias ke magia matenmangxo estus bongusta aux nuligus la malsatodolorojn kiujn mi nun suferas?" demandis la Jaguaro. "Mi estas certa ke jes. Kion vi deziras mangxi?" "Donu al mi paron da dikaj kunikloj," diris la besto. "Kunikloj! Tute ne. Mi ne permesus ke vi mangxu la karuletojn," deklaris Polikromo la Kanario. "Nu, do tri aux kvar sciurojn," petis la Jaguaro. "Cxu tiel kruela vi kredas min?" demandis la Kanario, indigne. "La sciuroj estas miaj specialaj amikoj." "Kion pri dika strigo?" demandis la besto. "Ne stana, komprenu, sed vera vianda strigo." "Nek beston nek birdon vi mangxos," diris Polikromo per emfaza vocxo. "Do donu al mi fisxon; estas rivero ne malproksime," proponis la Jaguaro. "Neniu vivanto estos oferita por mangxigi vin," respondis la Kanario. "Do kion en la mondo vi volas ke mi mangxu?" diris la Jaguaro per malestima tono. "Kion pri kacxo-kun-lakto?" demandis la Kanario. La Jaguaro moke mugxis responde kaj batis sian voston kontraux la teron kolere. "Donu al li kelkajn kirlitajn ovojn sur toasto, Poli," sugestis la Urso-Birdotimigilo. "Li devus gxui tion." "Tion mi faros," respondis la Kanario, kaj skuetinte siajn flugilojn sxi trifoje flugis cirkle cxirkaux la stumpon. Poste sxi flugis en arbon kaj la Urso kaj la Strigo kaj la Jaguaro vidis ke sur la stumpo aperis grandega verda folio sur kio estis granda porcio da kirlitaj ovoj sur toasto, fume varmegaj. "Jen!" diris la Urso; "mangxu vian matenmangxon, amiko Jaguaro, kaj satigxu." La Jugaro rampis pli proksimen al la stumpo kaj flaris la odoron de la kirlitaj ovoj. Ili odoris tiel bone ke li gustumis ilin, kaj ili gustis tiom bone ke li mangxis la nekonatan mangxajxon tre haste, pruvante ke li vere tre malsatis. "Mi preferas kuniklojn," li murmuris, lekante siajn lipojn, "sed mi devas agnoski ke la magia maten-mangxo plenigis mian stomakon kaj satigis min, do mi multe dankas pro via komplezo, Feineto, kaj mi nun lasos vin negxenata." Dirinte tion, li plongxis en la dikan arbustaron kaj baldaux malaperis, kvankam ili plu povis auxdi lian grandan korpon bruadi tra la arbustoj gxis li estis tre for. "Vi lerte liberigis nin de tiu sovagxa besto, Poli," diris la Stana Lignohakisto al la Kanario; "sed mirigas min ke vi ne donis al nia amiko Vut magian matenmangxon, cxar vi tamen sciis ke li malsatas." "La kialo," respondis Polikromo, "estis ke mia menso estis firme direktita al aliaj aferoj tiel ke mi plene forgesis mian kapablon produktu mangxajxojn magie. Sed kie do _estas_ la simiknabo?" "For!" diris la Birdotimigilo-Urso solene. "La tero glutis lin." CxAPITRO 9 : La Kverelemaj Drakoj La Verda Simio malsuprenigxis legxere en la teron iom kaj poste falis rapide tra spaco, kaj surfundigxis sur rokan plankon kun frapo kiu mirigis lin. Post tio li sidigxis, trovis ke neniuj ostoj estis rompitaj, kaj cxirkauxrigardis. Sxajne li estis en granda subtera kavo, kiu estis nebrile iluminata de dekoj da grandaj rondaj diskoj kiuj aspektis lunoj. Tamen ili ne estis lunoj, kiel Vut trovis kiam li ekzamenis la lokon pli zorge. Ili estis okuloj. La okuloj estis en la kapoj de grandegaj bestoj kies korpoj trenigxis longe malantaux ili. Cxiu besto estis pli granda ol elefanto, kaj trioble pli longa, kaj estis deko aux pli de la bestoj distroveblaj tie kaj tie en la kaverno. Sur iliaj korpoj estis grandaj skvamoj, rondaj kiel pastecxoteleroj, kiuj estis belkoloraj per nuancoj de verdo, purpuro kaj orangxo. Sur la finoj de iliaj longaj vostoj estis grupoj de juveloj. Cxirkaux la grandaj lunsimilaj okuloj estis cirkloj de diamantoj kiuj scintilis en la neforta lumo kiu brilis el la okuloj. Vut vidis ke la bestoj havas largxajn busxojn kaj vicojn de teruraj dentoj kaj, per rakontoj kiujn li auxdis pri tiaj uloj, li sciis ke li falis en kavernon logxatan de la grandaj Drakoj kiuj estis pelitaj for de la surfaco de la tero kaj estis permesataj eliri nur unufoje en cent jaroj por sercxi mangxajxojn. Kompreneble li neniam antauxe vidis Drakojn, sed ne eblis misrekoni ilin, cxar ili estis malsimilaj al cxiuj aliaj vivantoj. Vut sidis sur la planko kien li falis, cxirkaux-gapante, kaj la posedantoj de la grandaj okuloj reciprokis lian gapon, silente kaj senmove. Fine unu el la Drakoj plej for de li demandis, per basa seriozega vocxo: "Kio estis?" Kaj la plej granda Drako, kiu estis tuj antaux la Verda Simio, respondis per ecx pli basa vocxo: "Gxi estas iu malsagxa besto el Ekstere." "Cxu gxi estas bone mangxebla?" demandis malpli granda Drako apud la granda. "Mi malsatas." "Malsatas!" kriis cxiuj Drakoj, riprocxhxore; kaj la grandulo diris admone: "Tt-tt, mia filo! Vi ne rajtas esti malsata je _cxi tiu_ tempo." "Kial ne?" demandis la Draketo. "Mi jam de dek unu jaroj nenion mangxas." "Dek unu jaroj estas nenio," komentis alia Drako, dormeme malfermante kaj fermante siajn okulojn; "jam de okdek sep jaroj mi ne festenas, kaj mi devas ne malsatigxi gxis post almenaux dek jaroj, eble pli. Infanoj kiuj mangxas malgxustatempe devus perdi tiun kutimon." "Mi mangxis, antaux dek unu jaroj, nur rinoceron, kaj tio ne estas vere plena mangxo," grumblis la junulo. "Kaj antaux tio mi atendis sesdek du jarojn por mangxi; do ne mirigas ke mi estas malsata." "Kiom agxa vi estas nun?" demandis Vut, forgesante sian propran dangxeran pozicion pro sia interesigxo pri la konversacio. "Nu, mi -- mi -- Kiomagxa mi estas, Patro?" demandis la Draketo. "Jes ja! Kiom la infano faras demandojn. Cxu vi volas devigi min pensi konstante? Cxu vi ne scias ke pensado estas tre damagxa al Drakoj?" respondis la grandulo, senpacience. "Kiomagxa mi estas, Patro?" persistis la Draketo. "Cxirkaux sescent tridek jaroj, mi kredas. Demandu al via patrino." "Ne; ne!" diris maljuna Drako en la fono; "cxu mi ne suferas suficxe multajn gxenojn, devante vekigxi en la mezo de mia dormo, sen devo memori la agxojn de miaj infanoj?" "Vi jam dormas de pli ol sesdek jaroj, Patrino," diris la Infandrako. "Kiom da dormo vi volas?" "Mi devus dormi kvardek jarojn pli. Kaj cxi tiu stranga verda besteto devus punigxi pro sia falo en nian kavernon por gxeni nin." "Mi ne sciis ke vi estas cxi tie, kaj mi ne sciis ke mi enfalos," klarigis Vut. "Tamen, jen vi," diris la granda Drako, "kaj vi senzorge vekis nian tutan tribon; do evidente vi estas punenda." "Kiel?" demandis la Verda Simio, iom treme. "Donu al mi tempon kaj mi elpensos manieron. Vi ne bezonas hasti, cxu?" "Tute ne," kriis Vut. "Prokrastu lauxdezire. Mi multe preferus ke vi cxiuj reendormigxu, kaj punu min kiam vi vekigxos, post cent jaroj aux eble pli." "Mi mangxu lin!" petegis la plej malgranda Drako. "Li estas tro malgranda," diris la patro. "Se vi mangxus cxi tiun unusolan Verdan Simion vi nur volus mangxi pli, kaj _ne estas_ pli." "Cxesu babili kaj lasu min dormi," protestis alia Drako, oscedante timigmaniere, cxar kiam li malfermis sian busxon flamaro versxigxis el gxi kaj Vut devis resalti por eviti gxin. Dum sia salto li frapis la nazon de Drako malantaux li, kiu malfermis sian busxon por grumbli kaj jxetis alian flamaron kontraux lin. La flamo estis brilanta sed ne tre varmega, tamen Vut kriegis pro timo kaj antauxen saltis je unu saltopasxo. Cxifoje li surterigxis sur la piedon de la granda Cxefdrako, kiu kolere levis sian alian antauxan piedon kaj batis forte la Verdan Simion. Vut ekvelis tra la aero kaj falis sternite sur la rokan plankon multe preter la loko kie grupigxis la Draka Tribo. Cxiuj grandaj bestoj nun estis plene vekitaj kaj vigligitaj, kaj ili akuzis la simion pro la gxeno al ilia kvieteco. La plej malgranda Drako kuris cele Vuton kaj la aliaj turnis siajn tre pezajn korpojn liadirekte kaj sekvis, flamigante el siaj okuloj kaj busxoj kaj tiel lumigante la tutan kavernon. Vut preskaux kredis sin cedenda, tiumomente, sed li vigle surpiedigxis kaj kuregis al la plej fona parto de la kavo, la Drakoj sekvis malpli haste cxar ili estis tro mallertaj por rapida movigxado. Eble ili kredis ke ne necesas hasti, cxar la simio ne povos eskapi el la kavo. Sed, tre for cxe la fino de la loko, la kavernoplanko estis kovrata de falintaj rokoj, do Vut, vigla pro timo, grimpis de roko al roko gxis li trovis sin kauxranta kontraux la tegmento de la kaverno. Tie li atendis, cxar li ne povis iri pli antauxen, kaj dume trans la falintajn rokojn malrapide rampis la Drakoj -- la plej malgranda venis la unua cxar li estis malsata kaj ne nur kolera. -- La bestoj preskaux atingis lin kiam Vut, memorante sian puntan sxirmveston -- nun malplacxe sxiritan kaj malpuran -- resagxigis sian menson kaj kriis: "Malfermigxu!" Je tiu krio truo ekaperis en la tegmento de la kaverno, tuj super lia kapo, kaj tra gxi la sunlumo radiis plene sur la Verdan Simion. La Drakoj pauxzis, mirante pro la magio kaj palpebrumante pro la sunlumo, kaj tio donis al Vut suficxan tempon por grimpi tra la aperturon. Tuj kiam li atingis la surfacon de la tero la truo refermigxis, kaj la knabsimio konsciis, ekgxoje, ke li fine postlasis la dangxeran Drakofamilion. Li sidigxis sur la tero, ankoraux anhelegante pro sia agado, kaj la arbustoj antaux li apartigxis kaj lia antauxa malamiko, la Jaguaro, montrigxis. "Ne kuru," diris la arbara besto, kiam Vut eksaltis; "vi estas tute sekura, rilate al mi, cxar post via tre mistera malapero mi jam matenmangxis. Mi nun estas survoje al mia hejmo, por tradormi la ceteron de la tago." "Cxu vere!" respondis la Verda Simio, per tono kaj bedauxranta kaj miranta. "Kiun el miaj amikoj vi sukcesis mangxi?" "Neniun el ili," respondis la Jaguaro, kun ruza rideto. "Mi mangxis teleron da magie kirlitaj ovoj -- sur toasto -- kaj gxi tute ne estis malbona mangxo. Ne estas suficxa spaco en mi por ecx vi, kaj mi ne bedauxras tion cxar mi taksas, pro via verda koloro, ke vi ankoraux ne estas matura, kaj farigxus malagrabla mangxajxo. Ni la jaguaroj devas zorgi pri nia digestado. Adiaux, Amiko Simio. Sekvu la padon kiun mi faris tra la arbustoj kaj vi trovos viajn amikojn." Dirinte tion la Jaguaro plumarsxis laux sia celo kaj Vut akceptis lian konsilon kaj sekvis la padon kiun li faris gxis atingi la lokon kie la malgranda Bruna Urso, kaj la Stana Strigo, kaj la Kanario interkonsiligxadis kaj demandis al si kio okazis al ilia kamarado la Verda Simio. CxAPITRO 10 : Tomi Hastpasx "Nia plej bona plano," diris la Birdotimigilurso, kiam la Verda Simio rakontis la historion de sia aventuro kun la Drakoj, "estos eliri cxi tiun Gilikulan Landon kiel eble plej baldaux kaj provi trovi vojon al la kastelo de Glida la Bona Sorcxistino. Laux mi estas tro multaj dangxeroj embuskantaj cxi tie, kaj eble Glinda povos redoni al ni niajn naturajn formojn." "Se ni turnos nin suden nun," la Stana Strigo respondis, "ni eble irus rekte en la Smeraldan Urbon. Mi volas eviti tiun lokon, cxar mi tute ne volas ke miaj amikoj vidu min en cxi tiu malfelicxa stato," kaj li palpebrumis kaj skuetis siajn stanajn flugilojn morne. "Sed mi estas certa ke ni jam pasis __preter__ la Smeraldan Urbon," la Kanario certigis lin, flugante legxere cxirkaux iliajn kapojn. "Do, se ni turnus nin suden de cxi tie, ni pasus en la Mangxtulan Landon, kaj irante suden ecx plu ni atingus la Kvelulan Landon kie situas la kastelo de Glinda." "Nu, cxar vi estas certa pri tio, ni komencu jam nun," proponis la Urso. "La vojo estas longa, minimume, kaj mi lacigxas pro marsxado per kvar kruroj." "Vi diris ke vi neniam lacigxas, cxar vi estas plenigita per pajlo," diris Vut. "Mi volas diri ke gxenas min devi marsxi per kvar kruroj, cxar du kruroj estas mia natura marsxilo," respondis la Birdotimigilo. "Mi opinias ke estas maldigne. Alivorte, mia rimarkinda cerbo povas lacigxi, pro humiligxo, kvankam mia korpo ne povas lacigxi." "Jen unu el la malpremioj de cerbhavanto," komentis la Stana Strigo gxemante. "Mi ne havas cerbon ekde kiam mi cxesis esti viandulo, do ne cxagrenas min. Tamen, mi preferas mian antauxan homan formon anstataux cxi tiun strigformon kaj volonte rompus la sorcxon faritan de S-ino Jup lauxeble plej baldaux. Mi estas tiel bruema, gxuste nun, ke mi gxenas min mem," kaj li skuetis siajn flugilojn kio bruis tiom ke ehxis en la tuta arbaro. Do, estante unuanimaj, ili turnis sin suden, kaj plu veturis gxis la arbaro estis postlasita kaj la pejzagxo ne plu estis purpura sed nun blua, kio certigis al ili ke ili eniris la Landon de la Mangxtuloj. "Nun mi sentas min pli sekura," diris la Birdotimigilurso. "Mi konas cxi tiun landon suficxe bone, cxar Mangxtula kulvitivisto faris min cxi tie kaj mi multfoje vagis cxi tiun belan bluan landon. Efektive, sxajnas al mi ke mi ecx memoras tiun grupon de tri altaj arboj antaux ni; kaj, se jes, ni ne estas malproksimaj de la hejmo de mia kara Zingibra." "Kiu estas Zingibra?" demandis Vut la Verda Simio. "Cxu vi ne auxdis pri Zingibra?" kriis la Birdotimigilo, surprizite. "Ne," diris Vut. "Cxu Zingibra estas viro, virino, besto aux birdo?" "Zingibra estas knabino," klarigis la Birdotimigilurso. "Kaj sxi estas brava knabino, kvankam iom malkvieta kaj ekscitigxema. Foje, antaux tre longe, sxi kolektis armeon da knabinoj kaj nomis sin 'Generalo Zingibra'. Per sia armeo sxi kaptis la Smeraldan Urbon, kaj elpelis min, cxar mi insistis ke armeo en Oz estas tute maldeca. Sed Ozma punis la auxdacan knabinon, kaj poste Zingibra kaj mi farigxis firmaj amikoj. Nun Zigibra logxas pace sur kultivejo, proksime al cxi tie, kaj kultivas kampojn da krembiskvitoj, cxokoladkaramelajxoj kaj makaronoj. Oni diras ke sxi estas suficxe bona kultivisto, kaj krome ke sxi estas artisto, kaj sxi pentras bildojn tiel perfekte ke oni apenaux povas distingi inter ili kaj la naturo. Sxi ofte refarbas mian vizagxon por mi, kiam gxi trivigxas aux malpurigxas, kaj la belan esprimon kiun mi portis kiam la Gigantino transformis min desegnis Zingibra antaux nur proksimume monato." "Nepre gxi estis placxa esprimo," konsentis Vut. "Zingibra povas pentri ion ajn," dauxrigis la Birdotimigilurso, entuziasme, dum ili kunmarsxadis. "Foje, kiam mi iris al sxia domo, mia pajlo estis malnova kaj disfleksita, tiel ke mia korpo sagigxis acxe. Mi bezonis novan pajlon por anstatauxigi la malnovan, sed Zingibra tute ne havis pajlon en sia kultivejo kaj mi vere ne povis plu veturi sen esti replenigita. Kiam mi klarigis tion al Zingibra, la knabino tuj pentris pajlaron kiu estis tiel natura ke mi iris al gxi kaj prenis suficxan pajlon por plenigi mian tutan korpon. Kaj gxi estis bonkvalita pajlo, kaj suficxis por mi dum longa tempo." Tio sxajnis vere mrinda al Vut, kiu sciis ke io tia ne povus okazi en alia loko ol felando simila kia Oz. La Mangxtula Lando estis multe pli agrabla ol la Gilikula Lando, kaj cxiujn kampojn apartigis bluaj bariloj, kun herbaj vojoj kaj padoj el blua tero, kaj la lando aspektis bone kultivata. Ili estis sur malgranda monteto subrigardante tiun bonfortunan landon, sed ankoraux ne tute atingis la logxatajn partojn, kiam cxirkauxirinte kurbigxon de la pado ilin haltigis formo kiu barieris ilin. Pli kuriozan ulon ili malofte vidis, ecx en la Lando Oz, kie abundas kuriozuloj. Gxi havis la kapon de juna viro -- evidente Mangxtulo -- kun placxa vizagxo kaj zorge kombita hararo. Sed la korpo estis tre longa, cxar gxi havis dudek krurojn -- po dek kruroj ambauxflanke -- kaj tio igis la korpo etendigxi kaj kusxi horizontalpozicie, tiel ke cxiuj kruroj povis tusxi la teron kaj stari firme. De la sxultroj etendigxis du malgrandaj brakoj; almenaux, ili aspektis malgrandaj apud tiom da kruroj. Tiu kuriozulo estis vestita per la normaj vestoj de la Mangxtula popolo, malhele blua mantelo bele tauxga por la longa korpo kaj cxiu paro da kruroj surhavis cxielbluan pantalonon, kun blukoloraj sxtrumpoj kaj bluaj ledaj sxuoj iomete kurbigitaj cxe la pintoj. "Kiu povas esti vi?" diris Polikromo la Kanario, flugetante super la strangulo, kiu versxajne estis dorminta sur la pado. "Kelkfoje mi mem demandas al mi kiu mi estas," respondis la multkrura junulo; "sed efektive mi estas Tomi Hastpasx, kaj mi logxas en kava arbo kiu falis sur la teron pro sia agxo. Mi poluris gxian internon, kaj konstruis pordon cxe cxiu fino, kaj tio estas tre komforta logxejo por mi cxar gxi estas precize tauxga por mia formo." "Kiel vi akiris tian formon?" demandis la Birdotimigilurso, sidante sur siaj koksoj kaj rigardante Tomin Hastpasxon serioze. "Cxu la formo estas natura?" "Ne; gxi estis trudita al mi," respondis Tomi, gxemante. "Iam mi estis tre aktiva kaj multe amis fari irtaskojn por kiu ajn bezonis mian servon. Tiel mi akiris la nomon Tomi Hastpasx. Mi povis fari irtaskon pli rapide ol cxiu alia knabo, do mi multe fieris. Unu tagon, tamen, mi renkontis maljunulinon kiu estis feino, aux sorcxistino, aux io tia, kaj sxi diris ke se mi faros irtaskon por sxi -- portos magian medikamenton al alia maljunulino -- sxi plenumigos por mi gxuste unu Deziron, negrave kiu estas la Deziro. Kompreneble mi konsentis kaj, preninte la medikamenton, mi forhastis. La distanco estis longa, plejparte supren sur monteto, kaj miaj kruroj komencis lacigxi. Sen pripensi kion mi faras mi diris pervocxe: 'Ve; volonte mi havus dudek krurojn!' kaj tuj mi farigxis tiu malkutimulo kiun vi vidas apud vi. Dudek kruroj! Dudek sur unu homo! Kalkulu ilin, se vi dubas." "Jes vi nepre havas ilin," diris Vut la Simio, kiu jam kalkulis ilin. "Liverinte la magian medikamenton al la maljunulino, mi reiris kaj penis trovi la sorcxistinon, aux feinon, aux kio ajn sxi estis, kiu donis al mi la misfortunan dezirajxon, por ke sxi forprenu gxin. Mi sercxas sxin ekde tiam, sed neniam povas mi sxin trovi," dauxrigis kompatinda Tomi Hastpasx, malfelicxe. "Mi supozas," diris la Stana Strigo, palpebrumante al li, "ke vi povas tre rapide kuri, per tiuj dudek kruroj." "Unue mi povis," estis la respondo; "sed mi tiom marsxis, sercxante la feinon, aux sorcxistinon, aux kio ajn sxi estis, ke baldaux mi akiris kalojn sur miaj piedfingroj. Nu, kalo sur unu piedfingro ne estas tre gxena, sed se oni havas cent piedfingrojn -- kiel mi -- kaj akiras kalojn sur la plej multaj, estas ege malagrable. Anstataux kuri nun mi doloroplene rampas, kaj kvankam mi strebas ne perdi esperon mi vere esperas ke mi trovos tiun sorcxistinon aux feinon aux kio ajn sxi estis, post nelonge." "Ankaux mi esperas tion," diris la Birdotimigilo. "Sed vi tamen ja povas plezurigxi per la scio ke vi estas nekutima, kaj tial rimarkinda inter la homoj de Oz. Esti tute simila al aliaj personoj estas malgranda honoro, sed esti malsimila al aliaj estas distingo." "Tio _sonas_ tre bele," respondis Tomi Hastpasx, "sed se vi devus surmeti dek pantalonojn cxiumatene, kaj lacxi dudek sxuojn, vi preferus ne tiom distingigxi." "Cxu la sorcxistino, aux feino, aux kio ajn sxi estis, estis maljunulino, kun faldoplena hauxto kaj al sxi mankis duono de la dentaro?" demandis la Verda Strigo. "Ne," diris Tomi Hastpasx. "Do sxi ne estis Maljuna Mombi," komentis la transformita Imperiestro. "Ne interesas min kiu sxi _ne_ estis kiom kiu sxi _ja_ estis," diris la dudekrura junulo. "Kaj, kio ajn aux kiu ajn sxi estis, sxi sukcesis ne rerenkonti min." "Se vi trovus sxin, cxu vi supozas ke sxi resxangxus vin en dukruran knabon?" demandis Vut. "Eble jes, se mi povus fari novan irtaskon por sxi kaj tiel lukri novan deziron." "Cxu vi vere preferus esti kia vi estis antauxe?" demandis Polikromo la Kanario, starante sur sxultro de la Verda Simio por observi pli atente Tomin Hastpasxon. "Jes ja, tre multe," estis la fervora respondo. "Nu, eble do mi povos fari tion," promesis la Filino de la Cxielarko, kaj fluginte al la tero sxi prenis malgrandan brancxeton per sia beko kaj per gxi faris plurajn mistikajn gestojn cxiuflanke de Tomi Hastpasx. "Cxu _vi_ estas sorcxistino aux feino aux io tia?" li demandis, miroplene rigardante sxin. La Kanario ne respondis, cxar sxi estis okupata, sed la Birdotimigilurso respondis: "Jes; sxi estas io tia, kaj imag-magiisto." La transformigxo de la dudekkrura knabo okazis tiel kurioze ke ilin cxiuj surprizis la metodo. Unue la lastaj du kruroj de Tomi Hastpasx malaperis; sekvis du pli, kaj du pli, kaj cxiufoje kiam paro da kruroj malaperis lia korpo mallongigxis. Tutdume Polikromo kuradis cxirkaux lin kaj pepis mistikajn vortojn, kaj kiam cxiuj kruroj de la junulo jam malaperis escepte de du li rimarkis ke la Kanario estas ankoraux okupata kaj li alarmite kriis: "Stop! -- stop! Restigu _du_ krurojn, por ke mi ne estu pli malbonstata ol antauxe." "Mi scias," diris la Kanario. "Mi nur per magio forigas la kalojn de viaj lastaj dek piedfingroj." "Dankon pro via komplezemo," li diris dankeme, kaj nun ili rimarkis ke Tomi Hastpasx estas efektive belaspekta junulo. "Kion vi faros nun?" demandis Vut la Simio. "Unue," li respondis, "mi devos liveri noton kiun mi portas en mia posxo ekde kiam la sorcxistino aux feino aux kio ajn sxi estis plenumis mian malsagxan deziron. Kaj mi firme intencas neniam denove paroli sen antauxe pripensi zorge kion mi diros, cxar mi komprenas ke senpensa parolo estas dangxera. Kaj liverinte la noton, mi faros irtaskojn denove por kiu ajn bezonas mian servon." Do denove li dankis Polikromon kaj rekomencis marsxi laux direkto alia ol ilia, kaj ili neniam denove vidis Tomin Hastpasxon. CxAPITRO 11 : La Rancxo de Zingibra Dum ili lauxiris padon malsupren laux la bluherba flanko de la monteto, la unuan domon kiun vidis la marsxantoj gxoje rekonis la Birdotimigilurso kiel tiun logxatan de lia amikino Zingibra, do ili pligrandigis sian rapidon kaj hastis cele gxin. Atinginte la lokon, tamen, ili trovis la domon vaka. La antauxa pordo staris malferma, sed neniu estis interne. En la gxardeno cxirkaux la domo estis zorgitaj vicoj de arbustoj kreskigantaj kremkukojn kaj makaronojn, el kiuj kelkaj estis ankoraux verdaj sed aliaj estis maturaj kaj mangxopretaj. Malantaux ili estis kampoj da karamelajxoj, kaj la tuta tereno aspektis bone kultivata kaj zorge prizorgata. Ili trasercxis la kampojn por trovi la knabinan kultiviston, sed nenie sxi estis videbla. "Nu," fine komentis la malgranda Bruna Urso, "ni eniru la domon kaj agu kvazaux enhejme. Nepre tio placxos al mia amikino Zingibra, kiu hazarde forestas de la domo gxuste nun. Kiam sxi revenos, sxi estos multe surprizita." "Cxu gxenos sxin se mi mangxos kelkajn el tiuj maturaj kremkukoj?" demandis la Verda Simio. "Tute ne; Zingibra estas tre malavara. Prenu kiom vi deziras," diris la Birdotimigilurso. Do Vut kolektis multajn kremkukojn orflavajn kaj plenajn de dolcxa krema substanco, kaj mangxis gxis lia malsato malaperis. Post tio li eniris la domon kun siaj amikoj kaj sidigxis en balancosegxon -- tute laux sia kutimo kiam li estis knabo. La Kanario starigis sin sur la kamenobreton kaj nete zorgis siajn plumojn; la Stana Strigo sidigxis sur la dorson de alia segxo; la Birdotimigilo kauxris sur siaj harkovritaj koksoj en la mezo de la cxambro. "Mi kredas memori la knabinon Zingibra," komentis la Kanario per sia dolcxa vocxo. "Sxi ne povos multe helpi nin, krom ke sxi povos direkti nin laux la vojo al la kastelo de Glinda, cxar sxi ne komprenas magion. Sed sxi estas bona knabino, honesta kaj sagaca, kaj mi volonte vidos sxin." "Cxiuj problemoj niaj," diris la Strigo profunde gxeme, "estigxis pro mia malsagxa decido sercxi Nimin Amin kaj fari sxin Imperiestrino de la Palpbrumoj, kaj kvankam mi deziras riprocxi neniun, mi devas diri ke Vut la Vagisto metis la nocion en mian kapon." "Nu, miapense, mi gxojas ke li faris tion," respondis la Kanario. "Via veturo rezultigis mian savigxon elde la Gigantino, kaj se vi ne veturus al la Valo Jup, mi plu estus kaptito de S-ino Jup. Estas multe pli placxe esti libera, ecx kvankam mi ankoraux surhavas la formon de Kanaribirdo." "Cxu vi kredas ke ni iam povos reakiri niajn naturajn formojn?" demandis la Verda Simio tre serioze. Polikromo ne respondis tuj al tiu grava demando, sed post iom da pensado sxi diris: "Oni instruis al mi ke ekzistas antidoto por cxiu magia sorcxo, sed S-ino Jup insistas ke nenio povas sxangxi sxiajn transformojn. Mi agnoskas ke mia propra femagio ne povas, kvankam mi supozis ke ni la Cxielfeoj havas pli da povo ol havas la Terfeoj. La Jukuhuan magion oni agnoskas tre strangefika kaj malsimila al la kutima magio, sed eble Glinda aux Ozma komprenas gxin pli bone ol mi. Cxe ili estas nia sola espero. Se ili ne povos helpi nin, ni devos por cxiam resti kiaj ni estas." "Kanaribirdo sur Cxielarko ne estus vere maltauxga," asertis la Stana Strigo, fermante kaj malfermante siajn rondajn stanajn okulojn rapide, "do se vi sukcesos retrovi vian Cxielarkon vi ne bezonos multe cxagrenigxi." "Absurde, Amiko Hakisto," kriis Vut. "Mi scias precize kiel sentas Polikromo. Bela knabino estas multe pli bona ol malgranda flava birdo, kaj knabo -- kia estis mi -- estas multe pli bona ol Verda Simio. Neniu el ni povos denove esti felicxa krom se ni reakiros niajn naturajn formojn." "Mi same opinias," anoncis la pajloplenigita Urso. "Kion pensus pri mi mia amikino la Mikscxifona Knabino, laux via supozo, se sxi vidus min portanta cxi tiun bestan formon?" "Sxi ridus gxis plori," agnoskis la Stana Strigo. "Rilate al mi, mi devos fordoni la planon edzinigi Nimin Amin, sed mi strebos ne lasi tion malgxojigi min. Se tia estas mia devo, nu mi deziras fari mian devon, sed se magio neebligas mian edzigxon do mi plu vivados sola kaj estos egale kontenta." Iliaj seriozaj misfortunoj silentigis ilin cxiujn dum kelka tempo, kaj cxar iliaj pensoj okupadis sin pri la malfelicxoj kiujn trudis al ili la sorto, neniu rimarkis ke Zingibra subite aperis en la pordejo kaj rigardas ilin miroplene. La sekvan momenton sxia miro farigxis kolero, cxar jen, en sxia plej bona balancosegxo, sidas Verda Simio. Granda brila Strigo staras sur alia segxo kaj Bruna Urso kauxras sur sxia salontapisxo. Zingibra ne rimarkis la Kanarion, sed sxi ekprenis balailon kaj kuris en la cxambron, kriante dum sxi venis: "Foriru el cxi tie, sovagxaj bestoj! Kiel vi auxdacas eniri mian domon?" Per balailbato sxi renversis la Brunan Urson, kaj la Stana Strigo klopodis flugi al kie sxi ne povos atingi lin kaj faris grandan bruon per siaj stanaj flugiloj. La Verdan Simion tiom alarmis la subita atako ke li saltis en la kamenon -- kie bonfortune ne estis fajro --kaj penis eskapi grimpante la kamentubon. Sed li trovis la aperturon tro malgranda, do devis remalsupreniri. Post tio li kauxris tremante en la kameno, kaj lia bela verda hararo estis tute nigra pro fulgo kaj kovrita de cindroj. El tiu pozicio Vut rigardis por vidi kio okazos nun. "Stop, Zingibra -- stop!" kriis la Bruna Urso, kiam la balailo denove minacis lin. "Cxu vi ne konas min? Mi estas via malnova amiko la Birdotimigilo!" "Vi provas trompi min, -- besto! Mi klare vidas ke vi estas urso, ege misformita urso, efektive," oponis la knabino. "Estas cxar mi ne estas gxuste plenigita," li certigis sxin. "Kiam S-ino Jup transformis min, sxi ne komprenis ke mi bezonos pli da pajloplenigajxo." "Kiu estas S-ino Jup?" demandis Zingibra, pauxzante dum la balalilo estis ankoraux levita. "Gigantino en la Gilikula Lando." "Ho; mi komencas kompreni. Kaj S-ino Jup transformis vin? Vi vere estas la fama Birdotimigilo de Oz?" "Mi _estis_, Zingibra. Gxuste nun mi estas kion vi vidas -- mizera malgranda Bruna Urso kun malbonkvalita pajloplenigajxo. Tiu Stana Strigo estas neniu alia ol nia kara Stana Lignohakisto -- Nocxjo Hakisto, la Imperiestro de la Palpbrumoj -- kaj cxi tiu Verda Simio estas afabla knabeto kun kiu ni konatigxis antaux nelonge, Vut la Vagisto." "Kaj mi," diris la Kanario, flugante apud Zingibran, "estas Polikromo, la Filino de la Cxielarko, en la formo de birdo." "Jes ja!" kriis Zingibro, miroplene; "tiu Gigantino nepre estas potenca Sorcxistino, kaj egale fia kiel potenca." "Sxi estas Jukuhuo," diris Polikromo. "Bonfortune ni sukcesis eskapi el sxia kastelo, kaj nun ni estas survoje al Glinda la Bona por trovi cxu sxi havas kapablon redoni al ni niajn antauxajn formojn." "Do mi devas peti viajn pardonojn; cxiuj vi devas pardoni min," diris Zingibra, formetante la balailon. "Mi miskredis vin aro da sovagxaj necivilizitaj bestoj, tute normale. Vi estas tre bonvenaj en mia domo kaj mi bedauxras ne havi kapablon helpi vin kontraux viaj problemoj. Bonvolu uzi mian domon kaj cxion mian kvazaux ili estus viaj." Je tiu pacdeklaro la Urso starigxis kaj la Strigo restaris sur la segxo kaj la Simio rampis el la kameno. Zingibra rigardis Vuton kritike, kaj sulkis la frunton. "Se vi estas Verda Simio," diris sxi, "vi tamen estas la plej nigra besto kiun iam mi vidis. Kaj vi malpurigos mian belan puran cxambron per fulgo kaj cindroj. Pro kio vi saltis en la kamentubon?" "Mi -- mi timis," klarigis Vut, iom honte. "Nu, vi bezonas renovigon, kaj tio okazos al vi jam nun. Venu kun mi!" sxi ordonis. "Kion vi faros?" demandis Vut. "Profunde lavos vin," diris Zingibra. Nu, nek knaboj nek simioj amas profundan lavon, do Vut fortiris sin de la energia knabino, ege tremante. Sed Zingibra kaptis lin per lia piedo kaj tiris lin en la malantauxan korton, kie, malgraux liaj protestoj kaj baraktoj, sxi plongxis lin en kuvon da malvarma akvo kaj komencis forte lavi lin per fortika broso kaj flava sapo. Tio estis la plej malfacila sperto kiun Vut devis elteni ekde sia simiigxo, sed neniu protesto povis influi Zingibran, kiu sapumis kaj forte frotlavis lin kvazaux metie kaj poste sekigis lin per fortika tuko. La Urso kaj la Strigo medite rigardis tiun operacion kaj kapjesis aprobe kiam la silkeca verda felo de Vut brilis klare en la posttagmenta suno. La Kanario aspektis tre amuzita kaj ridis argxentan ridsonon dirante: "Tre bone farite, mia bona Zingibra; mi admiras viajn energion kaj jugxon. Sed mi tute ne konceptis ke simio povus aspekti tiel komika kiel cxi tiu simio dum la bano." "Mi __ne__ estas simio," deklaris Vut, malaprobe; "mi nur estas knabo kun la formo de simio, nenio pli." "Se vi povos klarigi al mi la diferencon," diris Zingibra, "mi konsentos ne denove lavi vin -- krom se vi malsagxe reeniros la kamenon. Kutime oni taksas cxiujn personojn laux la formoj kiujn vidas la okuloj de aliaj. Rigardu _min_, Vut; kio estas _mi_?" Vut rigardis sxin. "Vi estas la plej bela knabino kiun iam mi vidis," li respondis. Zingibra sulkis la frunton. Nu, efektive sxi malsukcese provis sulki la frunton. "Venu en la gxardenon kun mi," sxi diris, "kaj mi donos al vi kelkajn el la plejbongustaj karamelajxoj kiujn iam vi mangxis. Ili estas nova varianto, kiun scias kreskigi neniu krom mi, kaj ili havas heliotropan guston." CxAPITRO 12 : Ozma kaj Doroteo En sia grandioza palaco en la Smeralda Urbo, la bela knabina Reganto de Oz sidis en sia delikata buduaro kun sia amikino Princino Doroteo apud si. Ozma studis manuskriptan rulajxon kiun sxi prenis el la Regxa Biblioteko, dum Doroteo prilaboris brodajxon kaj kelkfoje klinis sin por karese frapeti malgrandan nigran hundon kiu kusxis cxe sxiaj piedoj. La nomo de la malgranda hundo estis Toto, kaj li estis ?dela akompananto de Doroteo. Se oni taksus Ozman de Oz laux la normoj de nia mondo, oni opinius sxin tre juna?eble dek-kvar-aux dekkvin-jaragxa?tamen jam de multaj jaroj sxi regis la Landon Oz kaj neniam aspektis ecx iomete pli agxa. Doroteo aspektis multe pli juna ol Ozma. Sxi estis knabineto kiam unue sxi venis al la Lando Oz, kaj sxi ankoraux estis knabineto, kaj neniam aspektos ecx unu tagon pli agxa dum sxi logxos en tiu mirinda felando. Oni informis min ke Oz ne cxiam estis felando. Iam gxi estis tre simila al aliaj landoj, krom ke gxin izolis terura dezerto de sablaro kiu kusxis tute cxirkaux gxi kaj tiel tute neebligis ke gxia popolo kontaktu iun ajn alian parton de la mondo. Vidante tiun izolecon, la febando de Regxino Lurline, transflugante Ozon dum veturo, sorcxis la landon kaj tiel faris gxin Felando. Kaj Regxino Lurline lasis unu el siaj gefeoj por regi tiun sorcxitan Landon Oz, kaj poste forflugis kaj plene forgesis pri gxi. Ekde tiu momento neniu en Oz mortis. La maljunuloj restis maljunaj; la junaj kaj fortaj personoj ne sxangxigxis dum la forpaso de jaroj; la infanoj restis cxiam infanoj, kaj ludis kaj petolis lauxdezire, kaj cxiuj beboj restis en siaj luliloj kaj estis ame prizorgataj kaj neniam kreskis. Do la homoj en Oz cxesis kalkuli sian jaragxon, cxar la jaroj faris nenian diferencon en ilia aspekto kaj ne povis sxangxi ilian staton. Ili ne malsanigxis, sekve ne estis kuracistoj inter ili. Estas vere ke akcidentoj ja povis okazi, kvankam tre malofte, kaj kvankam neniu povis morti nature, kiel aliaj homoj, ja estis eble ke iu plene detruigxus. Tiaj incidentoj, tamen, estis tre nekutimaj, kaj tiel maloftaj estis cxagrenajxoj ke la popolo de Oz estis kiel eble plej felicxaj kaj kontentaj. Alia strangajxo pri tiu Felando Oz estis ke cxiun kiu sukcesis eniri gxin el la ekstera mondo trafis la magia sorcxo de la loko kaj la aspekto de tiu persono ne sxangxigxis dum ilia logxperiodo tie. Do Doroteo, kiu nun logxis kun Ozma, aspektis same dolcxa knabineto kia sxi estis kiam unue sxi venis al tiu placxega felando. Eble ne estus prave diri ke cxiuj partoj de Oz estis vere placxaj, sed certe gxi estis tre placxa proksime al la Smeralda Urbo, kie Ozma regis. Sxian aman influon oni sentis ecx multajn kilometrojn for de tie, tamen ekzistis lokoj en la montoj de la Gilikula lando, kaj la arbaroj de la Kvelula Lando, kaj eble en tre foraj partoj de la Mangxtula kaj Palpbruma Landoj, kie la logxantoj estis iom krudaj kaj necivilizitaj kaj ankoraux ne estis trafitaj de la sorcxo de la sagxa kaj afabla regado de Ozma. Ankaux, kiam Oz unue farigxis felando, en gxi logxis diversaj sorcxistinoj kaj magiistoj kaj virsorcxistoj kaj nekromanciistoj, kiuj dise trovigxis en diversaj lokoj, sed plejparte ili estis senigitaj je siaj magiaj povoj, kaj Ozma faris regxan edikton kiu malpermesis ke iu ajn en sxia regno faru magion escepte de Glinda la Bona kaj la Sorcxisto de Oz. Ozma mem, cxar sxi estis vera feino, sciis multe da magio, sed sxi uzis gxin nur por helpi siajn regatojn. Tiu malgranda klarigo helpos vin pli bone kompreni la rakonton kiun vi legas, sed gxian plejparton jam konas la personoj kiuj bone konas la popolon de Oz kies aventurojn ili prilegis en aliaj Oz-libroj. Ozma kaj Dorteo estis firmaj amikinoj kaj estis tre multe kune. Cxiu en Oz amis Doroteon preskaux tiom kiom sian belan Regantinon, cxar la bonfortuno de la knabineto el Kansas ne arogantigis aux vantigis sxin. Sxi estis same brava kaj fidela kaj aventurema infano kiel antaux ol sxi logxis en regxa palaco kaj farigxis intima amikino de la feino Ozma. En la cxambro en kiu la duo sidis -- unu el la privataj cxambroj de Ozma -- pendis la fama Magia Bildo. Tiu estis la fonto de konstanta intereso por malgranda Doroteo. Oni bezonis nur stari antaux gxi kaj deziri vidi kion faras kiu ajn persono, kaj tuj sceno aperis sur la magia kanvaso kaj montris precize kie estas tiu persono, kaj, same kiel niaj propraj kinofilmoj, gxi reproduktis la agojn de tiu persono dum oni deziris rigardi ilin. Do hodiaux, kiam Doroteo enuis pri sia brodado, sxi flankentiris la kurtenojn de antaux la Magia Bildo kaj deziris vidi kion faras sxia amiko Buton-Brilo. Buton-Brilo, sxi vidis, pilkludas kun Ojxo, la Mangxtula knabo, do Doroteo post tio deziris vidi kion faras sxia Onklino Em. La bildo montris Onklinon Em trankvile flikanta sxtrumpetojn por Onklo Henriko, do Doroteo deziris vidi kion faras sxia malnova amiko la Stana Lignohakisto. La Stana Lignohakisto gxuste tiam foriris el sia stana kastelo akompanate de la Birdotimigilo kaj Vut la Vagisto. Doroteo neniam antauxe vidis tiun knabon, do sxi scivolis pri kiu li estas. Ankaux sxi volis scii kien iras la trio, cxar sxi rimarkis la dorsosakon de Vut kaj divenis ke ili komencas longan veturon. Sxi demandis pri tio al Ozma, sed Ozma ne sciis. Tiun posttagmezon Doroteo denove vidis la marsxantojn per la Magia Bildo, sed ili nur marsxadis tra la lando kaj tio ne multe interesis Doroteon. Post du tagoj, tamen, la knabino, denove kun Ozma, deziris vidi siajn amikojn, la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston per la Magia Bildo, kaj tiuokaze sxi trovis ilin en la granda kastelo de S-ino Jup, la Gigantino, kiu tiumomente estis transformonta ilin. Nun kaj Doroteo kaj Ozma tre interesigxis kaj rigardis la transformojn indigne kaj abomene. "Kia fia Gigantino!" kriis Doroteo. "Jes," respondis Ozma, "nepre necesos puni sxin pro sxia krueleco al niaj amikoj, kaj al la kompatinda knabo kiu estas kun ili." Post tio ili sekvis la aventuron de la malgranda Bruna Urso kaj la Stana Strigo kaj la Verda Simio ege interesate, kaj gxojegis kiam ili eskapis de S-ino Jup. Ili ne sciis, tiam, kiu estas la Kanario, sed ili komprenis ke sendube gxi estas transformajxo de iu grava persono, kiun la Gigantino ankaux sorcxis. Kiam, fine, la tago venis kiam la aventurantoj komencis iri suden en la Mangxtulan Landon, Doroteo demandis maltrankvile: "Cxu nenio estas farebla por ili, Ozma? Cxu vi ne povas redoni al ili iliajn naturajn formojn? Ili jam suficxe suferis pro tiuj acxaj transformoj, laux mia opinio." "Mi jam ekzamenas metodojn helpi ilin, ekde kiam ili transformigxis," respondis Ozma. "S-ino Jup nun estas la sola Jukuhuo en mia regno, kaj la Jukuhua magio estas tre stranga kaj malfacile komprenata de aliaj personoj, tamen mi firme intencas provi rompi tiujn sorcxojn. Mi eble ne sukcesos, sed mi faros cxion eblan. Laux la direktoj de niaj amikoj, mi kredas ke ili pasos la Rancxon de Zingibra, do se ni komencos veturi nun ni povos renkonti ilin tie. Cxu vi deziras kuniri, Doroteo?" "Kompreneble," respondis la knabineto. "Nenio instigus min ne cxeesti." "Do ordonu la pretigon de la Regxa Cxarego," diris Ozma de Oz, "kaj ni tuj veturos." Doroteo kuris plenumi tiun peton, dum Ozma iris al sia Cxambro de Magio por pretigi la objektojn kiujn sxi opiniis bezonotaj. Post duono de horo la Rugxa Cxarego staris antaux la cxefenirejo de la palaco, kaj antaux gxi estis ligita la Ligna Segcxevalo, kiu estis la plej amata tirbesto de Ozma. Tiu Segcxevalo, kvankam el ligno, estis nepre vivanta kaj povis kuri rapide kaj senlace. Por eviti trivigxon de liaj lignaj kruroj, Ozma hufumis la Segcxevalon per puroraj platoj. Lia jungilaro estis inkrustita per brilantaj smeraldoj kaj aliaj juveloj, do, kvankam li mem tute ne estis bela, lia ilaro grandioze aspektis. Cxar la Segcxevalo povis kompreni sxiajn parolatajn vortojn, Ozma ne uzis rimenojn por gvidi lin. Sxi nur diris al li kien iri. Kiam sxi venis el la palaco kun Doroteo, ili ambaux grimpis en la Rugxan Cxaregon kaj tiam la hundeto Toto alkuris kaj demandis: "Cxu vi intencas postlasi min, Doroteo?" Doroteo rigardis al Ozma, kiu ridetis responde kaj diris: "Toto rajtas kuniri, se vi deziras tion." Do Doroteo levis la hundeton en la cxaron, cxar, kvankam li povis rapide kuri, li ne povis egali la rapidon de la mirinda Segcxevalo. Foren ili iris, trans montetojn kaj tra kampojn, transirante la teron je miriga rapido. Ne surprizas, do, ke la Rugxa Cxarego atingis la domon de Zingibra gxuste kiam tiu energia junulino finis frotlavi la Verdan Simion kaj estis gvidonta lin al la karamelplantaro. CxAPITRO 13: La Restauxro La Stana Strigo ululis pro gxojo kiam li vidis la Rugxan Cxaregon halti antaux la domo de Zingibra, kaj la Bruna Urso mugxetis pro felicxo kaj eltrotis cele Ozman tiom rapide kiom permesis liaj kruroj. Kaj la Kanario, nu gxi flugis rapide al sxultro de Doroteo kaj staris tie, dirante en sxian orelon: "Jes ja, vi vere venis por savi nin!" "Sed kiu vi estas?" demandis Doroteo. "Cxu vi ne scias?" respondis la Kanario. "Ne; kiam ni unue rimarkis vin en la Magia Bildo, vi estis nur birdo, same kiel nun. Sed ni divenis ke la giganta virino transformis vin, same kiel la aliajn." "Jes; mi estas Polikromo, la Filino de la Cxielarko," anoncis la Kanario. "Cxu ja!" kriis Doroteo. "Kiom acxe!" "Nu, mi farigxis suficxe bela birdo, laux mia opinio," respondis Polikromo, "sed kompreneble mi fervore volas reakiri mian naturan formon kaj reiri sur mian cxielarkon." "Ozma helpos vin, mi estas certa," diris Doroteo. "Kiel sentas, Birdotimigilo, esti Urso?" sxi demandis, parolante al sia malnova amiko. "Malplacxas al mi," deklaris la Birdotimigilurso. "Cxi tiu bruta formo estas tute maldigna por inda pajlulo." "Kaj pripensu min," diris la Strigo, starigxante sur la panelon de la Rugxa Cxarego dum li multe bruis per siaj stanaj plumoj. "Cxu ne, Doroteo, mi aspektas acxega? Miaj okuloj estas pluroble tro grandaj por mia korpo, kaj tiel feblaj ke mi devus surhavi okulvitrojn." "Nu," diris Doroteo kritike, rigardante lin zorge, "mi devas agnoski ke vi ne indas prifanfaronadon. Sed Ozma baldaux regxustigos vin." La Verda Simio retenis sin, timema pri renkonti du belajn knabinojn dum li havas bestoformon; sed Zingibra nun prenis lian manon kaj kondukis lin antauxen dum sxi konigis lin al Ozma, kaj Vut sukcesis malalte riverenci, ne vere malgracie, antaux sxia knabineca Mosxto, la Reganto de Oz. "Vi cxiuj devigxis elteni dum malfelicxa sperto," diris Ozma, "do mi volontege faros cxion eblan por rompi la sorcxojn de S-ino Jup. Sed unue diru al mi kiel vi hazarde vagis en tiun solecan valon kie situas la Kastelo Jup." Per rakontado de cxiu el ili, ili informis pri la celo de ilia veturo; la Birdotimigilurso rakontis pri la decido de la Stana Lignohakisto trovi Nimin Amin kaj edzinigi sxin, kiel justan rekompencon pro sxia lojaleco al li. Vut rakontis pri iliaj aventuroj inter la Lonoj de Lonio, kaj la Stana Strigo priparolis la manieron laux kiu ili estis kaptitaj kaj transformitaj de la Gigantino. Post tio Polikromo rakontis sian historion, kaj kiam cxio estis rakontita, kaj Doroteo plurfoje riprocxis Toton pro lia bojado kontraux la Stanan Strigon, Ozma restis pensema dum kelka tempo, pripensante la auxdajxojn. Fine sxi suprenrigardis, kaj farante unu el siaj tre placxaj ridetoj, sxi diris al la maltrankvila grupo: "Mi ne estas certa ke mia magio povos restauxri cxiun el vi, cxar viaj transformoj havas tiel strangan kaj nekutiman karakteron. Efektive, S-ino Jup plene pravis kredante ke neniu potenco povas sxangxi sxiajn sorcxojn. Tamen, mi estas certa ke mi povos redoni al la Birdotimigilo lian originan formon. Li estis plenigita per pajlo jam de la komenco, kaj ecx la Jukuhua magio ne povis sxangxi tion. La Gigantino nur povis fari la formon de urso el la formo de homo, sed la urso estas plena de pajlo, same kiel la homo. Do mi estas certa ke mi povos rehomigi la urson." "Hura!" kriis la Bruna Urso, kaj li provis, mallerte, danci jxigon pro sia gxojo. "Kaj rilate al la Stana Lignohakisto, lia stato estas pli-malpli sama," reparolis Ozma, ankoraux ridetante. "La potenco de la Gigantino ne povis fari el li ion alian ol stanajxon, negrave kiun formon sxi donus al li, do ne estos neeble redoni al li lian homformon. Cxiukaze, mi provos mian magion tuj, por trovi cxu gxi ja plenumos kion mi promesis." Sxi tiris el sia sino malgrandan argxentan Sceptron, kaj, gestante per la Sceptro super la kapo de la Urso, post forpaso de nur momento sxi sukcesis rompi lian sorcxon. La origina Birdotimigilo de Oz denove staris antaux ili, bone plenigita per pajlo kaj kun sia vizagxo bele pentrita sur la sako kiu formis lian kapon. La Birdotimigilo multege gxojis, kiel vi rajtas supozi, kaj li fiere cxirkauxtrotadis dum la potenca feino Ozma de Oz rompis la sorcxon kiu transformis la Stanan Lignohakiston kaj refaris Stanan Strigon Stana Homo. "Nun, do," pepis la Kanario fervore; "nun min, Ozma!" "Sed via kazo estas diferenca," respondis Ozma, ne plu ridetante sed portante seriozan esprimon sur sia dolcxa vizagxo. "Mi devos eksperimenti pri vi, Polikromo, kaj mi eble malsukcesos per cxiuj provoj." Sxi do provis du aux tri diversajn magiajn metodojn, esperante ke unu el ili sukcesos rompi la sorcxigxon de Polikromo, sed la Filino de la Cxielarko plu restis Kanaribirdo. Fine, tamen, sxi faris alian eksperimenton. Sxi transformis la Kanarion en Kolombon, poste transformis la Kolombon en Makulan Kokinon, kaj poste sxangxis la Makulan Kokinon en Kuniklon, kaj poste la Kuniklon en Cervidon. Kaj fine, post kunmikso de pluraj pulvoroj kaj sxuto sur la Cervidon, la Jukuhua sorcxo subite rompigxis kaj antaux ili staris unu el la plej elegantaj kaj belaj uloj en cxiuj felandoj de la mondo. Polikromo estis egale dolcxa kaj gajhumora kiel bela, kaj kiam sxi dancis kaj cxirkauxsaltadis gxoje, sxia bela hararo flosis cxirkaux sxi kiel ora nebulo kaj sxia bunta vesto, mola kiel araneajxoj, memorigis pri flosantaj nuboj en somera cxielo. Vuton tiom imponis la rava aspekto de tiu eksterordinara Cxielfeino ke li tute forgesis sian propran malfelicxan staton gxis li rimarkis Ozman rigardi lin per instensa esprimo kiu indikis simpation kaj bedauxron. Doroteo flustris en la orelon de sia amikino, sed la Registo de Oz kapneis malfelicxe. Zingibra, rimarkinte tion kaj komprenante la geston de Ozma, prenis piedon de la Verda Simio en propran manon kaj karese frapetis gxin milde. "Ne gravas," sxi diris al li. "Vi havas tre belan koloron, kaj simio povas grimpi pli bone ol knabo kaj fari multon kion tute ne povas knabo." "Kio estas?" demandis Vut, dum lia koro pezigxis. "Cxu Ozma eluzis sian tutan magion?" Ozma mem respondis al li. "Via formo de sorcxigxo, mia povra knabo," sxi diris kompate, "estas malsimila al tiu de la aliaj. Efektive, gxi estas formo kiu tute ne estas sxangxebla per ia ajn magio konata de feinoj aux de Jukuhuoj. La fia Gigantino bone konsciis, kiam sxi donis al vi la formon de Verda Simio, ke la Verda Simio devos ekzisti en la Lando Oz dum la tuta estonteco." Vut profunde gxemis. "Nu, jen vere malfelicxa sorto," li diris brave, "sed se gxi ne estas nuligebla, do mi devos toleri gxin; jen cxio. Al mi ne placxas esti simio, sed kiel utilus barakti kontraux mia sorto?" Ili cxiuj kompatis lin, kaj Doroteo maltrankvile demandis al Ozma: "Cxu eble Glinda povus savi lin?" "Ne," estis la respondo. "La kapablo de Glinda fari transformojn ne estas pli granda ol mia. Antaux ol foriri el mia palaco mi eniris mian Cxambron de Magio kaj studis la staton de Vut tre zorge. Mi trovis ke neniu potenco povas malestigi la Verdan Simion. Li povus transdoni sian formon al, aux intersxangxi gxin kun, iu alia, tio estas vera; sed la Verdan Simion ni ne povos malestigi per iu ajn magia arto konata de la Scienco." "Sed -- konsideru," diris la Birdotimigilo, kiu atente auxskultis tiun klarigon, "kial ne meti la simian formon sur alian ulon?" "Kiu konsentus al la sxangxigxo?" demandis Ozma. "Se perforte ni kauxzus alian ulon farigxi Verda Simio, ni estus egale kruelaj kaj fiaj kiel S-ino Jup. Kaj kiel utilus intersxangxo?" sxi dauxrigis. "Supozu, ekzemple, ke ni farus la sorcxon, kaj farus el Toto Verdan Simion. Sammomente Vut farigxus hundeto." "Ne inkluzivu min en via magio, mi petas," diris Toto, per riprocxa bojo. "Nenio logus min farigxi Verda Simio." "Kaj mi rifuzas farigxi hundo," diris Vut. "Verda Simio estas multe pli bona ol Hundo, laux mia opinio." "Jen nur via opinio," respondis Toto. "Nu, jen alia ideo," diris la Birdotimigilo. "Mia cerbo bonege funkcias hodiaux, estas agnoskende. Kial ne transformi Toton en Vuton la Vagiston, kaj post tio ili intersxangxu siajn formojn? La Hundo farigxus Verda Simio kaj la Simio reakirus sian naturan formon." "Tute vere," kriis Zingibra. "Jen bonega ideo!" "Ne inkluzivu min," diris Toto. "Mi rifuzas." "Cxu vi ne akceptus farigxi Verda Simio -- vidu kiel bela gxi estas -- por ke cxi tiu povra knabo rehavu sian naturan formon?" demandis Zingibra, elkore petegante. "Ne," diris Toto. "Al mi tute ne placxas tiu plano," deklaris Doroteo, "cxar tiuokaze mi ne plu havus hundeton." "Sed anstatauxe vi havus Verdan Simion," persistis Zingibra, kiu amis Vuton kaj volis helpi lin. "Mi ne volas Verdan Simion," diris Doroteo firme. "Ne parolu pri la afero denove, bonvolu," diris Vut. "Jen mia propra misfortuno kaj mi preferus suferi gxin ol senigi al Princino Doroteo sxian hundon, aux senigi de sxia hundo lian naturan formon. Kaj eble ecx sxia Mosxto, Ozma de Oz, ne povus transformi alian ulon en la formon de Vut la Vagisto." "Nu, jes; mi kredas ke mi povus fari tion," Ozma respondis; "sed Vut plene pravas. Ni ne rajtas trudi al iu ajn -- cxu homo cxu hundo -- la formon de Verda Simio. Ankaux estas certe ke por senigi al la knabo la formon kiun li nun havas, ni devos doni gxin al iu alia, kaj tiu devos havi gxin por cxiam." "Mi demandas al mi," diris Doroteo, penseme, "cxu eble ni ja povus trovi iun en la Lando Oz kiu akceptus farigxi Verda Simio? Sxajnas al mi ke simio estas aktiva kaj vigla, kaj povas grimpi arbojn kaj fari multajn lertajxojn, kaj verdo ne estas malbona koloro por simio -- gxi faras lin nekutima." "Mi ne petus al iu ajn surpreni cxi tiun acxan formon," diris Vut; "estus maljuste, komprenu. Mi jam de longe estas simio, kaj al mi tio tute ne placxas. Hontigas min esti tia besto kiam laux mia naskigxrajto mi estas knabo; do mi estas certa ke estus fie peti al iu alia ke tiu anstatauxu min." Ili cxiuj silentis, cxar ili sciis ke li diris la veron. Doroteo estis preskaux preta plori pro kompato kaj la dolcxa vizagxo de Ozma estis malfelicxa kaj perturbita. La Birdotimigilo frotis kaj frapetis sian plenigitan kapon penante plibone pensigi gxin, kaj la Stana Lignohakisto eniris la domon kaj komencis olei siajn stanajn artikojn por ke la malgxojo de liaj amikoj ne plorigu lin. Plorado riskas rustigi stanon, kaj la Imperiestro ege fieris pri sia multe polurita korpo -- kiu nun estis duoble kara al li cxar dum iom da tempo gxi mankis al li. Polikromo jam cxirkaux dekfoje dancis laux la gxardenpadoj kaj retren, cxar sxi malofte estis senmova ecx dum momento, sed sxi auxdis la parolon de Ozma kaj tre bone komprenis la malfelicxon de Vut. Sed la Filino de la Cxielarko, ecx dancante, povis pensi kaj rezonadi tre klare, kaj subite sxi solvis la problemon kiel eble plej bele. Proksimigxinte al Ozma, sxi diris: "Via Mosxto, la tutan problemon kauxzis la fia agado de S-ino Jup, la Gigantino. Tamen ecx nun tiu kruela virino logxas en sia soleca kastelo, gxuante la penson ke sxi metis tiun teruran sorcxon sur Vuton la Vagiston. Ecx nun sxi ridas pro nia malespero cxar ni tute ne povas trovi metodon malestigi la verdan simion. Nu, bone, ni ne volas malestigi gxin. La virino kiu kreis la formon mem havu gxin, tio estos justa puno pro sxia fueco. Mi estas certa ke via fepovo povas doni al S-ino Jup la formon de Vut la Vagisto -- ecx malgraux la grandega distanco inter ni kaj sxi -- kaj post tio estos eble intersxangxi la du formojn. S-ino Jup farigxos la Verda Simio, kaj Vut rehavos sian naturan formon." La vizagxo de Ozma heligxis dum sxi auxskultis tiun lertan proponon. "Dankon, Polikromo," diris sxi. "La tasko proponita ne estas tiel facila kiel vi supozas, sed mi provos, kaj eble mi sukcesos." CxAPITRO 14 : La Verda Simio Nun ili eniris la domon, kaj, kiel interesata grupo, rigardis dum Zingibra, laux ordono de Ozma, ardigis fajron kaj supermetis kaldronon da akvo por boligi gxin. La Reganto de Oz staris antaux la fajro silenta kaj solena, dum la aliaj, komprenante ke grava magia rito farigxos, staris kviete en la fono por ne interrompi la agadon de Ozma. Nur Polikromo plu en-kaj el-iradis, zumante mallauxte al si dum sxi dancis, cxar la Filino de la Cxielarko ne povis resti kvieta dumlonge, kaj la kvar muroj de cxambro cxiam nervozigis kaj maltrankviligis sxin. Sxi movis sin tiel senbrue, tamen, ke sxiaj movoj estis kia la movigxado de sunbrileroj kaj neniun gxenis. Kiam la akvo en la kaldrono bobelis, Ozma tiris el sia sino du paketojn en kiuj estis pulvoroj. Tiujn pulvorojn sxi jxetis en la kaldronon kaj vigle kirlinte la enhavon per brancxo de makaronarbusto, Ozma versxis la mistikan brogajxon sur largxan pleton kiun Zingibra metis sur la tablon. Dum la brogajxo malvarmigxis gxi eksimilis al argxento, spegulante cxiujn objektojn per sia plata surfaco kiel spegulo. Dum sxiaj kunuloj grupigxis cxirkaux la tablo, fervore atentaj -- kaj Doroteo ecx tenis malgrandan Toton en siaj brakoj por ke li povu vidi -- Ozma svingis sian sceptron super la spegulecan surfacon. Tuj gxi spegulis la internon de Kastelo Jup, kaj en la granda halo sidis S-ino Jup, surportante sian plej bonan broditan silkan robon, kaj teksante novan puntan sxirmveston por anstatauxigi la perditan. La Gigantino aspektis iom maltrankvila, kvazaux suspektante ke iu spionas sxin, cxar sxi ripete rigardis retro kaj tien kaj tien, kvazaux anticipante dangxeron el nekonata fonto. Eble ia Jukuhua instinkto avertis sxin. Vut vidis ke sxi eskapis el sia cxambro per iuj magiaj lertajxoj kiujn sxi disponis, post la foreskapo de sxiaj kaptitoj. Sxi nun okupas la grandan halon de sia kastelo kiel antauxe. Ankaux, Vut pensis, pro la kruela esprimo sur la vizagxo de la Gigantino, ke sxi planas vengxi sin je ili, tuj kiam sxia nova magia sxirmvesto estos finita. Sed Ozma nun gestadis super la pleto per sia argxenta Sceptro, kaj baldaux la formo de la Gigantino komencis sxrumpi kaj sxangxigxi. Kaj nun, en sxia loko, sidis la formo de Vut la Vagisto, kaj kvazaux subite konsciante pri sia transformigxo S-ino Jup dejxetis sian verkon kaj kuris al spegulo kiu staris kontraux la muro de sxia cxambro. Kiam sxi vidis la formon de la knabo spegulata kiel sxia propra, sxi violente kolerigxis kaj batis sian kapon kontraux la muron, frakasante gxin gxis atomoj. Gxuste tiam Ozma okupadis sin per sia magia Sceptro, farante strangajn gestojn, kaj sxi ankaux metis sian maldekstran manon firme sur sxultron de la Verda Simio. Do nun, dum cxiuj okuloj estis turnitaj al la pleto, la formo de S-ino Jup lauxgrade resxangxigxis. Sxi malrapide transformigxis en la Verdan Simion, kaj samtempe Vut malrapide reakiris sian naturan formon. Multe surprizis ilin cxiujn kiam ili levis siajn okulojn de la pleto kaj vidis Vuton la Vagiston staranta apud Ozma. Kaj, kiam ili rerigardis la pleton, gxi spegulis nenion alian ol la murojn de la cxambro en la domo de Zingibra en kiu ili staras. La magia rito estis finita, kaj Ozma de Oz triumfis kontraux la fia Gigantino. "Kio okazos al sxi, mi scivolas?" diris Doroteo, dum sxi profunde spiris. "Sxi cxiam restos Verda Simio," respondis Ozma, "kaj en tiu formo sxi ne povos fari ian ajn magiajxon. Tamen sxi ne bezonos esti malfelicxa, kaj cxar sxi logxas tute sole en sia kastelo versxajne ne multe gxenos sxin la transformigxo post sxia alkutimigxo." "Negrave, sxi meritas gxin," deklaris Doroteo, kaj cxiuj akordis kun sxi. "Sed," diris la bonkora Stana Lignohakisto, "mi timas ke la Verda Simio malsategos, cxar S-ino Jup kutimis akiri siajn mangxajxojn per magio, kaj nun post la forpreno de sxia magio for de sxi, kion sxi povas fari?" "Nu, sxi mangxos kion mangxas aliaj simioj," respondis la Birdotimigilo. "Ecx en la formo de Verda Simio sxi estas tre lerta persono, kaj mi estas certa ke sxia intelekto montros al sxi metodon akiri multajn mangxajxojn." "Ne maltrankviligxu pri sxi," konsilis Doroteo. "Sxi ne gxenis sin pri vi, kaj sxia stato ne estas malpli bona ol tiu kiun sxi trudis al kompatinda Vut. Sxi ne povos _gxismorte_ malsati en la Lando Oz, estas certe, kaj se sxi malsatigxos fojfoje, nu tion meritas la fiulino. Ni forgesu S-inon Jup; cxar, kvankam sxi estas Jukuhuo, niaj feamikoj rompis cxiujn sxiajn transformojn." CxAPITRO 15 : La Stanulo Al kaj Ozma kaj Doroteo multe placxis Vut la Vagisto, kiun ili trovis modesta kaj inteligenta kaj tre bonkonduta. La knabo elkore dankemis pro sia savigxo el la kruela sorcxo, kaj li promesis ami, respekti kaj defendi la knabinan Reganton de Oz por cxiam, kiel fidela regato. "Vi rajtas viziti min cxe la palaco, se vi deziras," diris Ozma, "kie mi volonte konigos vin al du aliaj afablaj knaboj, Ojxo la Mangxtulo kaj Buton-Brilo." "Dankon via Mosxto," respondis Vut, kaj post tio li turnis sin al la Stana Lignohakisto kaj demandis: "Kion vi nun planas, Sinjoro Imperiestro? Cxu vi ankoraux sercxos Nimin Amin kaj edzinigos sxin, aux cxu vi forlasos la sercxon kaj reiros al la Smeralda Urbo kaj via propra kastelo?" La Stana Lignohakisto, nun tiel multe polurita kaj bone oleita kiel kutime, konsideris tiun demandon dum iom da tempo kaj poste respondis: "Nu, mi ne komprenas kial mi ne trovu Nimin Amin. Ni nun estas en la Mangxtula Lando, kie tute ne estas dangxeroj, kaj se antaux nia sorcxigxo estis juste ke mi edzinigu Nimin Amin kaj faru sxin Imperiestrino de la Palpbrumoj, devas esti juste nun, kiam la sorcxo estas rompita kaj mi denove estas mi mem. Cxu mi pravas, amiko Birdotimigilo?" "Nepre jes," respondis la Birdotimigilo. "Neniu povas oponi tian logikon." "Sed mi timas ke vi ne amas Nimin Amin," sugestis Doroteo. "Estas cxar mi ne povas ami," respondis la Stana Lignohakisto. "Sed, se mi ne povos ami mian edzinon, almenaux mi povos esti afabla al sxi, kaj ne cxiuj edzoj povas esti tiaj." "Cxu vi supozas ke Nimi Ami ankoraux amas vin, post tiom da jaroj?" demandis Doroteo. "Mi estas tute certa pri tio, kaj tial mi iros al sxi por felicxigi sxin. Vut la Vagisto opinias ke mi devus rekompenci sxin pro sxia fideleco al mi post la dishakigxo de mia korpo kaj mia stanigxo. Kion _vi_ opinias, Ozma?" Ozma ridetis dirante: "Mi ne konas vian Nimin Amin, do mi ne scias kion sxi plej bezonas por felicxigxi. Sed ne malutilos ke vi iros al sxi kaj demandos al sxi cxu sxi ankoraux deziras edzinigxi kun vi. Se jes, ni donos al vi grandiozan nupton en la Smeralda Urbo kaj, poste, kiel Imperiestrino de la Palpbrumoj, Nimi Ami estos unu el la plej gravaj virinoj en la tuta Oz." Tiel estis decidite ke la Stana Lignohakisto dauxrigos sian veturon, kaj ke la Birdotimigilo kaj Vut la Vagisto akompanos lin, kiel antauxe. Polikromo ankaux decidis partopreni en la grupo, iom surprize al ili cxiuj. "Mi abonenas esti kvazaux enkagxigita en palaco," sxi diris al Ozma, "kaj kompreneble tuj kiam mi renkontos mian Cxielarkon mi reiros al mia propra kara hejmo en la cxielo, kie miaj feaj fratinoj jam nun atendas min kaj mia patro koleras cxar mi tiel ofte perdigxas. Sed mi povos trovi mian Cxielarkon samrapide veturante en la Mangxtula Lando kiom logxante en la Smeralda Urbo -- aux en iu alia loko en Oz -- do mi iros kun la Stana Lignohakisto kaj helpos lin amindumi Nimin Amin." Doroteo ankaux volis kuniri, sed cxar la Stana Lignohakisto ne invitis sxin partopreni en la grupo, sxi sentis ke eble sxi trudos sin se sxi petos kuniri. Sxi malrekte sugestis, sed trovis ke li ne agnoskis la sugeston. Estas tre delikata afero peti knabinon edzinigi lin, negrave kiom sxi amas lin, kaj eble la Stana Lignohakisto ne deziris ke tro multaj rigardu kiam li trovos sian malnovan amatinon Nimi Ami. Do Doroteo kontentigis sin per la penso ke sxi helpos Ozman prepari grandiozan nuptofestenon, kiun sekvos aro da festoj kaj gajaj kunvenoj kiam la Imperiestro de la Palpbrumoj atingos la Smeraldan Urbon kun sia novedzino. Ozma proponis kunporti ilin cxiujn per la Rugxa Cxarego al loko tiom proksima al la granda Mangxtula Arbaro kiom povas proksimigxi cxarego. La Rugxa Cxarego estis suficxe granda por ke cxiuj sidu en gxi, do, adiauxinte Zingibran, kiu donis al Vut korbon da maturaj kremkuketoj kaj karamelajxoj por kunporto, Ozma ordonis ke la Ligna Segcxevalo komencu, kaj la stranga besto movis sin rapide trans la vojojn kaj baldaux atingis la Vojon el Flavaj Brikoj. Tiu vojo kondukis rekte al densa arbaro, kie la vojo estis tro mallargxa por plia iro de la Rugxa Cxarego, do tie la grupo apartigxis. Ozma kaj Doroteo kaj Toto revenis al la Smeralda Urbo, transdoninte al siaj amikoj dezirojn por sekura kaj sukcesoplena veturo, dum la Stana Lignohakisto, la Birdotimigilo, Vut la Vagisto kaj Polikromo, la Filino de la Cxielarko, pretigis sin pusxi sin tra la dikan arbaron. Tamen, tiujn arbarajn padojn bone konis la Stana Lignohakisto kaj la Birdotimigilo, kiuj sentis sin tute cxehejme inter la arboj. "Mi naskigxis en cxi tiu belega arbaro," diris Nocxjo Hakisto, la stana Imperiestro, parolante fiere, "kaj cxi tie la Sorcxistino sorcxis mian hakilon kaj mi perdis diversajn partojn de mia vianda korpo gxis mi farigxis tute stana. Ankaux cxi tie -- cxar gxi estas granda arbaro -- Nimi Ami logxis kun la Fisorcxistino, kaj cxe la alia rando de la arboj staras la dometo de mia amiko Tu-Tond, la fama stanisto kiu faris mian aktualan belan formon." "Nepre li estas lerta metiisto," deklaris Vut, admire. "Li estas vere mirinda," deklaris la Stana Lignohakisto. "Mi volonte konatigxos kun li," diris Vut. "Se vi volas renkonti veran lertecon," komentis la Birdotimigilo, "vi devus viziti la Mangxtulan kultiviston kiu unue faris __min__. Mi ne diros ke mia amiko la Imperiestro ne estas sufice bona stanulo, sed cxiu taksanto de beleco povas kompreni ke Birdotimigilo estas multe pli artisma kaj rafinita." "Vi estas tro mola kaj malfortika," diris la Stanulo. "Vi estas tro malmola kaj fortika," diris la Birdotimigilo, kaj pli proksime al kverelado la du amikoj neniam farigxis. Polikromo ridis pri ili ambaux, tute prave, kaj Vut haste sxangxis la temon. Nokte ili cxiuj kampadis sub la arboj. La knabo mangxis krempufajxojn por sia vespermangxo kaj proponis kelkajn al Polikromo, sed sxi preferis aliajn mangxajxojn kaj je la matenigxo sxi sucxis la roson kiu densigxis sur la arbaraj floroj. Post tio ili plutrotis, kaj baldaux la Birdotimigilo pauxzis kaj diris: "Sur cxi tiu loko mem Doroteo kaj mi unue renkontis la Stanan Lignohakiston, kiu estis rustinta tiom ke neniuj el liaj artikoj povis funkcii. Sed kiam ni oleis lin, li farigxis kvazauxnova kaj akompanis nin al la Smeralda Urbo." "Ha, tiu estis malfelicxa sperto," asertis la Stana Lignohakisto serioze. "Mi kaptigxis de sxtormo dum mi hakadis arbon por ekzerci min, kaj antaux ol konscii mi firme rustis cxe cxiu artiko. Tie mi staris, hakil-en-mane, sed nekapabla movi min, dum tagoj kaj semajnoj kaj monatoj! Vere, mi neniam sciigxis precize kiom longe; sed fine venis Doroteo kaj mi savigxis. Vidu! Jen la arbo mem kiun mi hakadis kiam mi rustis." "Do tiukaze vi ja ne estas tre malproksima de via malnova hejmo," diris Vut. "Ne; mia kabaneto staras ne tre for, sed ni ne havas bezonon viziti gxin. Nia tasko rilatas al Nimi Ami, kaj sxia domo estas iom pli malproksima, maldekstre de ni." "Cxu vi ne diris ke sxi logxas kun Fisorcxistino, kiu sklavigas sxin?" demandis la knabo. "Tiel estis sed ne plu," estis la respondo. "Mi informigxis ke la Sorcxistino detruigxis kiam la domo de Doroteo falis sur sxin, do nun Nimi Ami devas logxi tute sola. Kompreneble mi ne vidis sxin post la dispremigxo de la Sorcxistino, cxar tiutempe mi staris rustinte en la arbaro, kaj jam de longe estis tie, sed la povrulineto sendube farigxis tre felicxa kiam sxi liberigxis de sia kruela mastrino." "Nu," diris la Birdotimigilo, "ni plu veturu kaj trovu Nimin Amin. Gvidu nin, via Mosxto, cxar vi konas la vojon, kaj ni sekvos." Do la Stana Lignohakisto elektis padon kiu kondukis tra la plej densan parton de la arbaro, kaj ili lauxiris gxin dum kelka tempo. La lumo estis malforta tie, cxar rampoplantoj kaj arbustoj kaj foliaroj estis tute cxirkaux ili, kaj ofte la Stanulo devis flankenpusxi la brancxojn kiuj obstrukcis ilian vojon, aux detrancxis ilin per sia hakilo. Kiam ili antauxeniris kelkan distancon, la Imperiestro ekhaltis kaj kriis: "Cxu ja eblas!" La Birdotimigilo, kiu tuj sekvis lin, unue batigxis kontraux sian amikon kaj poste rigardis cxirkaux lian stanan korpon, kaj diris per miroplena tono: "Nu, cxu ja vere!" Vut la Vagisto antauxenpusxis sin por vidi kio okazas, kaj kriis miregante: "Cxu ja kredindas!" Post tio la trio staris senmove, rigardegante, gxis la gaja rido de Polikromo eksonis malantaux ili kaj vekis ilin el ilia stuporo. Sur vojo antaux ili staris stanulo kiu estis preciza duplikato de la Stana Lignohakisto. Li estis samdimensia, li estis sammaniere artikigita, kaj li konsistis el brilanta stano de la supro gxis la piedfungroj. Sed li staris senmove, kun siaj stanaj makzeloj duone apartigitaj kaj liaj stanaj okuloj turnitaj supren. En unu el liaj manoj tenigxis longa brilanta glavo. Jes, __jen__ diferenco, la sola distingilo inter li kaj la Imperiestro de la Palpbrumoj. La stanulo portis glavon, dum la Stana Lignohakisto portis hakilon. "Estas songxo; __devas__ esti songxo!" anhelegis Vut. "Tiel estas, kompreneble," diris la Birdotimigilo; "ne povus esti __du__ Stanaj Lignohakistoj." "Ne," akordis Polikromo, dancante pli proksimen al la fremdulo, "cxi tiu estas Stana Soldato. Cxu vi ne vidas lian glavon?" La Stana Lignohakisto zorgoplene etendis unu stanan manon kaj sentis la brakon de sia duplikato. Post tio li diris per vocxo kiu tremis pro emocio: "Kiu vi estas, amiko?" Ne estis respondo. "Cxu vi ne povas vidi ke li rustis, same kiel vi iam?" demandis Polikromo, denove ridante. "Jen, Nocxjo Hakisto, pruntu al mi vian oleujon por minuto!" La Stana Lignohakisto silente transdonis al sxi sian oleujon, sen kiu li neniam veturis, kaj Polikromo unue oleis la stanajn makzelojn de la fremdulo kaj poste manipulis ilin gxis la Stana Soldato diris: "Suficxe, dankon. Mi nun povas paroli. Sed bonvolu olei miajn aliajn artikojn." Vut ekprenis la oleujon kaj faris tion, sed cxiuj helpis tordetadi malsevere la artikojn de la soldato tuj kiam ili estis oleitaj, gxis ili movigxis libere. La Stana Soldato sxajnis multe placxita pro sia liberigxo. Li fiere marsxis tien kaj reen sur la pado, dirante per alta maldika vocxo: "La Soldato estas vir' splendida, Marsxante dum parado, Kaj kiam venas malamiko hida Li estas sen timado. Li gxustigas agojn de nacioj, Defendas sian flagon, Cxar timo palas, li do batalas, L' amikoj donas pagon." CxAPITRO 16 : Kapitano Batalant "Cxu vi vere estas soldato?" demandis Vut, kiam ili cxiuj rigardis tiun strangan stanan personon parade marsxi tien kaj reen laux la pado kaj fiere gesti per sia glavo. "Mi _estis_ soldato," estis la respondo, "sed min enkarcerigis S-ro Rusto tiom longe ke mi ne scias precize _kio_ mi estas." "Sed --ve!" kriis la Stana Lignohakisto, multe perpleksa; "kiel vi farigxis el stano?" "Tio," respondis la Soldato, "estas vere malfelicxa historio. Mi amis belan Mangxtulan knabinon, kiu logxis kun Fisorcxistino. La Sorcxistino ne volis ke mi edzinigu la knabinon, do sxi sorcxis mian glavon, kiu komencis dishaki min. Kiam mi perdis miajn krurojn mi iris al Tu-Tond, kaj li faris por mi stanajn krurojn. Kiam mi perdis miajn brakojn, Tu-Tond faris por mi stanajn brakojn, kaj kiam mi perdis mian kapon li faris por mi cxi tiun belan kapon el stano. Estis same pri mia korpo, kaj fine mi estis tute stana. Sed mi ne estis malfelicxa, cxar Tu-Tond bone faris min, cxar li jam antauxe spertigxis farante alian stanulon." "Jes," komentis la Stana Lignohakisto, "Tu-Tond faris min. Sed, diru al mi, kiel nomigxis la Mangxtula knabino kiun vi amis?" "Sxi nomigxas Nimi Ami," diris la Stana Soldato. Auxdante tion ili cxiuj tiom surprizigxis ke ili silentis dum kelka tempo, rigardante la fremdulon miroplene. Fine la Stana Lignohakisto kuragxis demandi: "Kaj cxu Nimi Ami ankaux amis vin?" "Unue ne," agnoskis la Soldato. "Kiam unue mi marsxis en la arbaron kaj renkontis sxin, sxi lamentadis la perdon de sia antauxa amato, lignohakisto nomita Nocxjo Hakisto." "Tiu estas mi," diris la Stana Lignohakisto. "Sxi diris al mi ke li estas pli alloga ol soldato, cxar li konsistas tute el stano kaj brilas bele en la sunlumo. Sxi diris ke stanulo allogas sxiajn artinstinktojn pli ol ordinara viandulo, kia mi estis tiam. Sed mi ne malesperis, cxar sxia stana amato malaperis kaj ne estis trovebla. Kaj fine Nimi Ami lasis min vizitadi sxin kaj ni amikigxis. Tiam la Fisorcxistino trovis min kaj furioze kolerigxis kiam mi diris ke mi volas edzinigi la knabinon. Sxi sorcxis mian glavon, kiel mi diris, kaj tiam komencigxis mia embaraso. Kiam mi akiris miajn stanajn krurojn, Nimi Ami komencis interesigxi pri mi; kiam mi akiris miajn stanajn brakojn, sxi komencis sxati min pli ol cxiam, kaj kiam mi estis tute el stano, sxi diris ke mi aspektas simila al sxia kara Nocxjo Hakisto kaj sxi akceptas edzigi min. "Ni arangxis daton por nia nupto, kaj tiu tago montrigxis pluvoplena. Tamen mi komencis iri renkonti Nimin Amin, cxar la Sorcxistino jam de multa tempo forestis, kaj ni planis kasxe forkuri kune antaux ol sxi revenos. Dum mi lauxiris la arbarajn padojn la pluvo malsekigis miajn artikojn, sed mi ne atentis tion cxar miaj pensoj temis nur pri mia edzigxo kun bela Nimi Ami kaj mi povis pensi pri nenio alia, kaj subite miaj kruroj ekcxesis movigxi. Post tio miaj brakartikoj rustis kaj mi ektimis kaj kriis helpopeton, cxar nun mi ne plu povis olei min. Neniu auxdis miajn kriojn kaj post nelonge miaj makzeloj rustis, kaj mi ne povis fari ecx unu plian sonon. Do mi staris senhelpe sur cxi tiu loko, esperante ke iu vaganto venos cxidirekten kaj savos min. Sed cxi tiu arbara pado estas malofte uzata, kaj mi staras cxi tie jam de tiom longe ke mi plene perdis mian konscion pri tempo. En mia menso mi verkis poezion kaj kantadis, sed ecx ne sonon mi gxis nun povis fari. Sed tiu senespera kondicxo estas nun solvita per via alveno kaj mi devas danki vin pro mia savigxo." "Estas mirinde!" diris la Birdotimigilo, farante pajlecan longan gxemon. "Mi opinias ke Tu-Tond eraris farante du stanulojn tute identajn, kaj plej mirige estas ke ambaux vi stanuloj ekamis la saman knabinon." "Rilate al tio," respondis la Soldato, serioze, "mi devas agnoski ke mi perdis mian kapablon ami kiam mi perdis mian viandan koron. Tu-Tond donis al mi stanan koron, kompreneble, sed gxi nenion amas, laux mia percepto, kaj nur tintas frapante miajn stanajn ripojn, kaj tio instigas min voli ke mi tute ne havu koron." "Tamen, malgraux tiu stato, vi intencis edzinigi Nimin Amin?" "Nu, komprenu ke mi promesis edzinigi sxin, kaj mi estas honestulo kaj cxiam strebas plenumi miajn promesojn. Al mi ne placxis trompi la esperojn de la povrulino, kies esperojn jam trompis alia stanulo." "Mi ne kulpis pri tio," deklaris la Imperiestro de la Palpbrumoj, kaj tiam li rakontis ke ankaux li mem rustis en la arbaro kaj post longa tempo lin savis Doroteo kaj la Birdotimigilo kaj sxi veturis kun ili al la Smeralda Urbo sercxante koron kiu povas ami. "Se vi jam trovis tian koron, sinjoro," diris la Soldato, "mi volonte permesos ke vi edzinigu Nimi Amin anstataux mi." "Se sxi plej amas vin, sinjoro," respondis la Hakisto, "mi ne interrompos vian geedzigxon. Cxar, tute sincere, mi ankoraux ne povas ami Nimin Amin kiel antaux ol mi stanigxis." "Tamen, unu el vi devus edzinigi la povrulinon," komentis Vut; "kaj, se al sxi placxas stanuloj, neniu el vi estas preferinda ol la alia. Kial ne lotumu pri sxi?" "Tio ne estus deca," diris la Birdotimigilo. "La knabino mem elektu sian edzon," asertis Polikromo. "Vi devus ambaux iri al sxi kaj lasi ke sxi mem faru la elekton. Tiam sxi certe felicxigxos." "Tiu arangxo sxajnas al mi esti tre inda," diris la Stana Soldato. "Mi konsentas pri gxi," diris la Stana Lignohakisto, premante la manon de sia gxemelo por montri ke la afero estas decidita. "Bonvolu diri al mi vian nomon, sinjoro," li pludiris. "Antaux ol mi distrancxigxis," respondis la alia, "oni nomis min Kapitano Batalant, sed poste oni nomis min simple 'La Stana Soldato'." "Nu, Kapitano, se vi akceptas, ni nun iru al la domo de Nimi Ami kaj sxi elektu inter ni." "Bone; kaj se ni renkontos la Sorcxistinon, ni ambaux batalos sxin?vi per via hakilo kaj mi per mia glavo." "La Sorcxistino jam estas detruita," anoncis la Birdotimigilo, kaj dum ili formarsxis li rakontis al la Stana Soldato multon okazintan en la Lando Oz post kiam li staris rustinte en la arbaro. "Klare mi staris tie pli longe ol mi supozis," li diris penseme. CxAPITRO 17 : La Laborejo de Tu-Tond Necesis ne pli ol duhora veturo al la domo kie Nimi Ami antauxe logxis, sed kiam niaj veturantoj alvenis ili trovis la lokon dizerta. La pordo estis parte sencxarnirigita, la tegmento jam enfalis cxe la malantauxo kaj la interno de la dometo estis dike kovrita de polvo. La loko estis ne nur dizerta, sed estis evidente ke jam de longe neniu logxas tie. "Mi supozas," diris la Birdotimigilo, dum ili cxiuj staris rigardante mire la ruinan domon, "ke post la detruigxo de la Fisorcxistino, Nimi Ami sentis sin sola kaj iris logxi aliloke." "Oni apenaux povus atendi ke junulino volus logxi tute sola en arbaro," aldonis Vut. "Sxi volus kunulojn, kompreneble, kaj tial mi kredas ke sxi iris tien kie logxas aliaj homoj." "Kaj eble sxi ankoraux elversxas sian koron per plorado cxar neniu stanulo venas edzinigi sxin," sugestis Polikromo. "Nu, tiuokaze, estas klara devo de vi ambaux sercxi Nimin Amin gxis trovi sxin," deklaris la Birdotimigilo. "Mi ne scias kie sercxi la knabinon," diris la Stana Soldato, "cxar mi estas preskaux fremdulo en cxi tiu parto de la lando." "Mi naskigxis cxi tie," diris la Stana Lignohakisto, "sed la arbaro havas malmultajn logxantojn krom la sovagxajn bestojn. Mi ne povas memori iun personon proksime logxantan kun kiu eble volus logxi Nimi Ami." "Kial ni ne iru al Tu-Tond por demandi al li kio okazis al la knabino?" proponis Polikromo. Tio sxajnis al ili cxiuj kiel bona propono, do denove ili komencis marsxadi tra la arbaro, sekvante la rektan padon al la domo al Tu-Tond, cxar ambaux stanaj gxemeloj bone konis la vojojn, sekvinte gxin multfoje. Tu-Tond logxis cxe la ekstrema rando de la granda arbaro, lia domo frontis la largxajn stepojn de la Mangxtula Lando kiuj situis oriente. Sed, kiam ili atingis tiun logxejon apud la rando de la arbaro, la stanisto ne estis cxehejme. Gxi estis bela loko, plene farbita malhelblue kun ornamaj strioj de pli hela bluo. Estis bela blua barilo cxirkaux la korto kaj pluraj bluaj benkoj estis metitaj sub la ombrantajn bluajn arbojn kiuj indikis la limon inter la arbaro kaj la stepo. Estis blua gxardeno antaux la domo, kiu estis suficxe granda konstruajxo. Tu-Tond logxis en la antauxa parto de la domo kaj havis sian laborejon en la malantauxa parto, kie li ankaux konstruis malelegantan aldonajxon por havi pli da laborspaco. Kvankam ili trovis ke la stanisto forestas kiam ili alvenis, fumo flugis el lia kameno, kio pruvis ke li baldaux revenos. "Kaj eble Nimi Ami estos kun li," diris la Birdotimigilo gajavocxe. Dum ili atendis, la Stana Lignohakisto iris al la pordo de la laborejo kaj, trovinte gxin nesxlosita, eniris kaj scivoleme cxirkauxrigardis en la cxambro kie li foje farigxis. "Gxi estas preskaux hejma por mi," li diris al siaj amikoj, kiuj sekvis lin en la cxambron. "Kiam unuafoje mi venis cxi tien mi perdis kruron, do mi devis porti gxin en mia mano dum mi saltadis per la alia kruro la tutan vojon de la loko en la arbaro kie la sorcxita hakilo trancxis min. Mi memoras ke maljuna Tu-Tond zorge metis mian viandan kruron en barelon -- mi kredas ke jen la sama barelo, ankoraux staranta en tiu angulo -- kaj poste li tuj komencis fari stanan kruron por mi. Li laboris rapide kaj lerte, kaj min multe interesis lia agado." "Mia sperto estis plejparte simila," diris la Stana Soldato. "Mi kutimis porti cxiujn miajn partojn, kiujn detrancxis la sorcxita glavo, cxi tien al la stanisto, kaj Tu-Tond metis ilin en la barelon." "Mi demandas al mi," diris Vut, "cxu tiuj neuzitaj partoj de vi du misfortunuloj restas ankoraux nun en la barelo en la angulo?" "Mi supozas ke jes," respondis la Stana Lignohakisto. "En la Lando Oz neniu parto de vivanto estas detruebla." "Se estas tiel, kiel la Fisorcxistino detruigxis?" demandis Vut. "Nu, sxi estis tre maljuna kaj elsekigxinta kaj velkinta antaux ol Oz farigxis felando," klarigis la Birdotimigilo. "Nur sxiaj magiaj artoj sukcesis tiom longe vivigi sxin, kaj kiam la domo de Doroteo falis sur sxin sxi simple polvigxis, kaj estis forblovata kaj disjxetata de la vento. Mi opinias, tamen, ke la partoj detrancxitaj el cxi tiuj du junuloj neniam estus tute detrueblaj kaj, se ili ankoraux estas en tiuj bareloj, ili versxajne estas tute samaj kiel kiam la sorcxita hakilo aux glavo detrancxis ilin." "Tamen ne gravas," diris la Stana Lignohakisto; "niaj stanaj korpoj estas pli brilaj kaj longedauxraj, kaj plene kontentigas nin." "Jes, la stanaj korpoj estas plejbonaj," konsentis la Stana Soldato. "Nenio povas damagxi ilin." "Krom se ili kavigxas aux rustas," diris Vut, sed ambaux stanuloj sulkis la frunton je li. Staneroj, cxiaformaj kaj -dimensiaj, kusxis dise en la laborejo. Ankaux estis marteloj kaj ambosoj kaj lutiloj kaj bragxforno kaj multaj aliaj iloj kiujn uzas stanisto dum sia laboro. Kontraux du el la flankaj muroj konstruigxis fortikaj labortabloj kaj en la centro de la cxambro estis longa tablo. Cxe la fino de la laborejo, kiu estis apud la logxejo, estis pluraj sxtrankoj. Ekzameninte la internon de la laborejo gxis lia scivolemo satigxis, Vut diris: "Mi intencas resti ekstere gxis venos Tu-Tond. Ne sxajnas tute dece ke ni ekposedu lian domon dum lia foresto." "Vi pravas," konsentis la Birdotimigilo, kaj ili estis cxiuj pretaj foriri el la cxambro kiam ekdiris la Stana Lignohakisto: "Atendu minuton," kaj ili haltis obee al la ordono. CxAPITRO 18: La Stana Lignohakisto Parolas al Si La Stana Lignohakisto jxus rimarkis la sxrankojn kaj volis scii kio estas en ili, do li iris al unu el ili kaj malfermis la pordon. Interne estis bretoj, kaj sur unu el la bretoj, proksimume samnivele kiel sia stana mentono, la Imperiestro trovis Kapon -- gxi aspektis pupokapo, tamen gxi estis pli granda, kaj li baldaux vidis ke gxi estas kapo de iu persono. Gxi frontis la Stanan Lignohakiston kaj dum la pordo de la sxranko malfermigxis, la okuloj de la Kapo malrapide malfermigxis kaj rigardis lin. Tio tute ne surprizis la Stanan Lignohakiston, cxar en la Lando Oz oni renkontas magion konstante. "Cxu ja!" diris la Stana Lignohakisto, forte gapante. "Al mi sxajnas ke mi renkontis vin jam, ie. Bonan matenon, sinjoro!" "Vi scias pli ol mi," respondis la Kapo. "Mi neniam antauxe vidis vin dum mia vivo." "Tamen via vizagxo estas tre familiara," persistis la Stana Lignohakisto. "Pardonu min, sed mi demandemas -- cxu -- cxu -- cxu iam vi havis Korpon?" "Jes, iam," respondis la Kapo, "sed antaux tiom da tempo ke mi ne memoras. Cxu vi kredis," kun placxa rideto, "ke mi naskigxis gxuste kia mi estas? Ke Kapo kreigxus sen Korpo?" "Ne, kompreneble ne," diris la aliulo. "Sed kiel kaj kial vi perdis vian korpon?" "Nu, mi ne memoras la detalojn; vi devos demandi al Tu-Tond pri tio," respondis la Kapo. "Cxar, kvankam eble ne estas antauxsupozinde por vi, mia memoro ne estas bona ekde mia apartigxo de la cetero de mi. Mi plu posedas mian cerbon kaj mia intelekto estas same bona kiel cxiam, sed mia memoro pri kelkaj el la eventoj kiujn mi spertis estas tre nebula." "De kiam vi estas en cxi tiu sxtranko?" demandis la Imperiestro. "Mi ne scias." "Cxu vi ne havas nomon?" "Mi havas nomon," diris la Kapo; "oni nomis min Nocxjo Hakisto, kiam mi estis lignohakisto kaj hakadis arbojn por vivteni min." "Cxu ja!" kriis la Stana Lignohakisto plene de mirego. "Se vi estas la kapo de Nocxjo Hakisto, do vi estas _Mi_? aux mi estas _Vi_ -- aux -- aux? _Kiel_ do ni parencas, cxu?" "Ne demandu al mi," respondis la Kapo. "Rilate al mi, mi ne fervoras pretendi parencecon kun ordinara fabrikajxo kia vi. Vi eble estas suficxe tauxga por via klaso, sed via klaso ne estas mia klaso. Vi estas stana." La kompatinda Imperiestro estis tiom perpleksa ke dum kelka tempo li nur povis gapi sian malnovan Kapon silente. Poste li diris: "Mi devas agnoski ke mi estis tute ne malbela antaux ol farigxi stana. Vi estas preskaux bela -- kiom povas viando. Se via hararo estus kombita, vi estus tre allogaspekta." "Kiel vi atendas ke mi kombus mian hararon sen helpo?" kolere demandis la Kapo, indigne. "Iam mi tenis gxin glata kaj bone arangxita, kiam mi havis brakojn, sed post mia forigxo de mia cetero, mia hararo tute senordigxis, kaj maljuna Tu-Tond neniam kombas gxin por mi." "Mi parolos al li pri tio," diris la Stana Lignohakisto. "Cxu vi memoras ami belan Mangxtulan knabinon nomitan Nimi Ami?" "Ne," respondis la Kapo. "Tio estas malsagxa demando. La koro en mia korpo -- kiam mi havis korpon -- eble amis iun, mi ja ne scias, sed kapo ne farigxis por ami; gxi farigxis por pensi." "Ho; cxu vi do pensas?" "Iam mi pensis." "Sendube vi estas ensxlosita en cxi tiu sxranko jam de multaj multaj jaroj. Pri kio vi pensadis dum tiom da tempo?" "Nenio. Jen nova malsagxa demando. Iom da penso konvinkos vin ke mi havis nenion pripenseblan, krom la tabuloj interne de la pordo de la sxranko, kaj mi ne bezonis multan tempon por pensi cxion penseblan rilate al tiuj tabuloj. Post tio, kompreneble, mi cxesis pensi." "Kaj cxu vi estas felicxa?" "Felicxa? Kio estas tio?" "Cxu vi ne scias kio estas felicxeco?" demandis la Stana Lignohakisto. "Mi tute ne scias cxu gxi estas ronda aux kvadrata, aux nigra aux blanka, aux kia gxi estas. Kaj, se vi pardonos gxian mankon de intereso por mi, mi diros ke al mi vere ne gravas." La Stanan Lignohakiston multe perpleksigis tiuj respondoj. Liaj kunveturantoj grupigxis malantaux li, kaj fiksis siajn okulojn sur la Kapon kaj auxskultis la konversacion multe interesate, sed gxis nun, ili ne interrompis cxar ili opiniis ke la Stana Lignohakisto plej rajtis paroli al sia propra kapo kaj rekonatigxi kun gxi. Sed nun la Stana Soldato komentis: "Cxu eble _mia_ malnova kapo estas en iu el tiuj sxtrankoj?" kaj li sekve malfermis cxiujn pordosxrankojn. Sed neniu alia kapo estis trovebla sur iu el la bretoj. "Ho, nu; ne gravas," diris Vut la Vagisto; "kaj vere mi ne povas kompreni kial iu volus eksan kapon." "Mi povas kompreni la deziron de la Soldato," asertis Polikromo, cxirkauxdancante tra la malpura laborejo gxis sxiaj drapirajxoj faris nubon cxirkaux sxia delikata formo. "Pro sentimento iu eble volus revidi sian malnovan kapon, samkiel oni amas reviziti malnovan hejmon." "Kaj tiam adiauxkisi gxin," aldonis la Birdotimigilo. "Mi esperas ke tiu stana objekto ne provos adiauxkisi _min_!" kriis la ekskapo de la Stana Lignohakisto. "Kaj mi ne komprenas kial vi uloj rajtas gxeni mian pacon kaj mian komforton." "Vi apartenas al mi," la Stana Lignohakisto deklaris. "Neniel!" "Vi kaj mi estas unuo." "Ni disapartigxis," asertis la Kapo. "Estus kontraux-nature se mi interesigxus pri viro konsistanta el stano. Bonvolu fermi la pordon kaj lasi min sola." "Mi ne supozis ke mia malnova Kapo povus esti tiom malagrabla," diris la Imperiestro. "Mi -- mi multe hontas pri mi; kio signifas pri _vi_." "Vi devus esti gxoja ke mi havas suficxan sencon por scii kiaj estas miaj rajtoj," koleris la Kapo. "En cxi tiu sxranko mi havas simplan vivon, pacan kaj dignan, kaj kiam amaso da homoj, kiuj tute ne interesas min, gxenas min, _ili_ estas la malagrabluloj, ne mi." Gxemante la Stana Lignohakisto fermis kaj riglis la pordon de la sxranko kaj deturnis sin. "Nu," diris la Stana Soldato, "se mia malnova kapo traktus min tiel fride kaj tiel malamike kiel via malnova kapo traktis vin, amiko Hakisto, al mi placxas ke mi ne povis trovi gxin." "Jes; ecx min mem iom surprizas mia kapo," respondis la Stana Lignohakisto penseme. "Mi kredis ke mi estis pli agrablahumora kiam mi konsistis el viando." Sed gxuste tiam maljuna Tu-Tond la Stanisto alvenis, kaj sxajne lin surprizis trovi tiom da vizitantoj. Tu-Tond estis dika viro kaj malalta. Liaj manikoj estis suprenrulitaj super la kubutojn, tiel montrante muskolplenajn brakojn, kaj sur si li portis ledan sxirmantauxveston kiu kovris lian tutan fronton, kaj kiu estis tiom longa ke al Vut surprizis ke li ne tretis sur gxin kaj stumblis kiam ajn li marsxis. Kaj Tu-Tond havis grizan barbon kiu estis preskaux longa kiel la sxirmvesto, kaj lia kapo estis kalva supre kaj liaj oreloj etendigxis de lia kapo kiel du ventumiloj. Super siaj okuloj, kiuj estis brilaj kaj scintilaj, li portis grandajn okulvitrojn. Estis facile vidi ke la stanisto estas bonkorulo, ankaux gaja kaj agrabla. "O-ho!" li kriis per gxoja basa vocxo; "jen ambaux miaj stanuloj venis viziti min, kaj ili kaj iliaj amikoj estas vere tre bonvenaj. Mi multe fieras pri vi du uloj, mi certigas al vi, cxar vi estas tiel perfektaj ke vi pruvas ke mi estas bona metiisto. Sidigxu. Sidigxu, cxiuj -- se vi povos trovi sidilojn -- kaj diru al mi kial vi estas cxi tie." Do ili trovis sidlokojn kaj informis lin pri cxiuj siaj aventuroj kiuj laux ilia opinio interesos lin. Tu-Tond volonte sciigxis ke Nocxjo Hakisto, la Stana Lignohakisto, estas nun Imperiestro de la Palpbrumoj kaj amiko de Ozma de Oz, kaj la stanulo ankaux interesigxis pri la Birdotimigilo kaj Polikromo. Li turnis la pajlulon, ekzamenante lin interesoplene, kaj frapetis lin cxiuflanke, kaj poste diris: "Vi certe estas mirinda, sed mi kredas ke vi estus pli longedauxra kaj bonekvilibra sur viaj kruroj se vi konsistus el stano. Cxu vi deziras ke mi?" "Neniel!" interrompis la Birdotimigilo haste; "mi preferas min kia mi estas." Sed al Polikromo la stanisto diris: "Nenio povus plibonigi _vin_, mia kara, cxar vi estas la plej bela knabino kiun iam mi vidis. Estas pura felicxo nur vin rigardi." "Jen vera lauxdo, veninta de metiisto lerta kiel vi," respondis la Filino de la Cxielarko, ridante kaj dancante en kaj ekster la cxambro. "Do sendube vi volas ke mi helpu cxi tiun knabon," diris Tu-Tond, rigardante Vuton. "Ne," diris Vut, "ni ne estas cxi tie sercxante vian lerton, ni venis al vi nur por akiri informon." Kaj ili, unu post la alia, rakontis pri sia sercxo al Nimi Ami; la Stana Lignohakisto klarigis ke li decidis edzinigi sxin, tamen sxi promesis edzinigxi kun la Stana Soldato antaux ol li misfortune rustigxis. Kaj kiam la rakonto estis dirita, ili demandis al Tu-Tond cxu li scias kio poste okazis al Nimi Ami. "Ne precize," respondis la maljunulo, "sed mi scias ke sxi ploris amare kiam la Stana Soldato ne revenis por edzinigi sxin, plenume je sia promeso. La maljunan Sorcxistinon tiom provokis la larmoj de la knabino ke sxi batis Nimin Amin per sia kurbigxinta bastono kaj poste forlamis por kolekti kelkajn magiajn herbojn, per kiuj sxi intencis transformi la knabinon en maljunulinacxon, tiel ke neniiu iam denove amos sxin aux volos edzinigi sxin. Dum sxi forestis tiucele la domo de Doroteo falis sur la Fisorcxistinon, kaj sxi polvigxis kaj forblovigxis. Kiam mi auxdis tiun gxojigan informon, mi sendis Nimin Amin trovi la Argxentajn Sxuojn kiujn la Sorcxistino antauxe surportis, sed Doroteo forpenis ilin kun si al la Smeralda Urbo." "Jes, ni scias cxion pri tiuj Argxentaj Sxuoj," diris la Birdotimigilo. "Nu," pludiris Tu-Tond, "Post tio, Nimi Ami decidis foriri de la arbaro kaj logxi kun kelkaj personoj kiujn sxi konis kaj kiuj posedas domon sur Monto Mangxto. Mi de tiam ne revidis la knabinon." "Cxu vi scias la nomon de la homoj sur Monto Mangxto, al kiuj sxi iris por kunlogxi?" demandis la Stana Lignohakisto. "Ne, Nimi Ami ne menciis la nomon de sia amiko, kaj mi ne demandis pri gxi. Sxi kunprenis tiom da posedajxoj kiom eble, kiuj estis en la domo de la Sorcxistino, kaj sxi informis min ke mi rajtas posedi la ceterajn. Sed irinte tien mi trovis nenion prenindan escepte de kelkaj magiaj pulvoroj kies utiligon mi ne sciis, kaj botelon da Magia Gluo." "Kio estas Magia Gluo?" demandis Vut. "Gxi estas magiajxo per kiu oni riparas homojn kiam ili trancxis sin. Foje, antaux longe, mi detrancxis fingron mian akcidente, kaj mi portis gxin al la Sorcxistino, kiu prenis sian botelon kaj surgluis mian fingron por mi. Vidu!" Li montris al ili sian fingron, "gxi estas same bona kiel antauxe. Neniu alia pri kiu mi scias havis tian Magian Gluon, kaj kompreneble kiam Nocxjo Hakisto distrancxis sin per sia sorcxita Hakilo kaj Kapitano Batalant distrancxis sin per sia sorcxita glavo, la Sorcxistino rifuzis ripari ilin, nek sxi permesis ke mi kungluu ilin, cxar sxi mem fisorcxis la hakilon kaj la glavon. Nenio estis farebla ol ke mi pretigu por ili novajn membrojn el stano; sed, kiel vi vidas, stano tauxgis por tio tre bone, kaj mi estas certa ke iliaj stanaj korpoj estas multe pli bonaj ol iliaj viandaj korpoj." "Tute vere," diris la Stana Soldato. "Mi plene konsentas kun vi," diris la Stana Lignohakisto. "Hazarde mi trovis mian malnovan kapon en via sxranko, antaux nelonge, kaj certe gxi ne estas tiom dezirinda kapo kiom la stana kapo kiun mi nun uzas." "Parenteze," diris la Stana Soldato, "kio okazis al _mia_ malnova kapo, Tu-Tond?" "Mi pensu dum minuto," respondis Tu-Tond. "Se mi gxuste memoras, vi du knaboj kutimis porti al mi la plej multajn partojn viajn kiam ili estis detrancxitaj, kaj mi kolektis ilin en tiu barelo en la angulo. Versxajne vi ne portis al mi cxiujn partojn, cxar kiam mi faris Hakbat-on mi malfacile trovis suficxajn pecojn por kompletigi lin. Mi fine devis doni al li nur unu brakon." "Kiu estas Hakbat?" demandis Vut. "Ho, cxu mi ne parolis al vi pri Hakbat?" kriis Tu-Tond. "Kompreneble ne! Kaj li estas vera kuriozajxo. Vin interesos auxdi pri Hakbat. Jen kiel li estigxis: "Unu tagon, post la detruigxo de la Sxorcxistino kaj post kiam Nimi Ami foriris logxi kun siaj amikoj sur Monto Mangxto, mi sercxadis ion en la laborejo kaj ektrovis la botelon da Magia Gluo kiun mi portis el la domo de la maljuna Sorcxistino. Ektrafis min la penso ke mi povus kunmeti la diversajn erojn de vi du homoj, kiuj kompreneble estis egale bonaj kiel antauxe, por trovi cxu mi povus fari homon el ili. Se mi sukcesus, mi havus helpiston por mia laborado, kaj mi pensis ke estus lerta ideo praktike utiligi la erojn de Nocxjjo Hakisto kaj Kapitano Batalant. Estis du tute bonaj kapoj en mia sxranko, kaj multaj piedoj kaj kruroj kaj korpopecoj en la barelo, do mi ekkomencis trovi kion mi povas fari. "Unue mi kunmetis korpon, kaj gluis gxin per la Magia Gluo de la Sorcxistino, kiu plene sukcesis. Tamen tio estis la plej malfacila parto de mia laboro, cxar la korpoj ne bone kongruis kaj kelkaj partoj mankis. Sed uzante parton de Kapitano Batalant unufoje kaj pecon de Nocxjo Hakisto alifoje, mi fine kunigis tute tauxgan korpon, kun koro kaj cxiuj eretoj." "Kies koron vi uzis farante la korpon?" demandis la Stana Lignohakisto maltrankvile. "Mi ne sciis, cxar la partoj ne havis etiketojn kaj unu koro aspektas tre simila al alia. Post la kompletigxo de la korpo, mi surgluis du belajn krurojn kaj piedojn. Unu kruro estis de Nocxjo Hakisto kaj unu estis de Kapitano Batalant. Mi trovis ke unu kruro estas pli longa ol la alia, do mi pertrancxe mallongigis gxin por ke ili kongruu. Min multe cxagrenis trovi ke mi havas nur unu brakon. Estis ekstra kruro en la barelo, sed mi povis trovi nur unu brakon. Gluinte tion sur la korpon, mi estis preta por la kapo, kaj iom malfacilis decidi kiun kapon utiligi. Fine mi fermis miajn okulojn kaj etendis manon al la breto de la sxranko, kaj la unuan kapon kiun mi tusxis mi gluis sur mian novan homon." "Gxi estis mia!" deklaris la Stana Soldato, malgaje. "Ne, gxi estis mia," asertis Tu-Tond, "cxar mi donis al vi alian intersxangxe por gxi -- la belan stanan kapon kiun vi nun portas. Kiam la gluo sekigxis, mia homo estis tre interesa ulo. Mi nomis lin Hakbat, uzante parton de la nomo de Nocxjo Hakisto kaj parton de la nomo de Kapitano Batalant, cxar li estis miksajxo el formetitaj partoj de vi ambaux. Hakbat estis interesa, kiel mi diris, sed li ne montrigxis tre agrabla kunulo. Li plendis amare cxar mi donis al li nur unu kruron -- kvazaux kulpis mi! -- kaj li grumblis cxar la kompleto de bluaj Mangxtulaj vestoj, kiujn mi akiris por li de najbaro, ne perfekte tauxgis al li." "Ha, estis cxar li surhavis mian malnovan kapon," komentis la Stana Lignohakisto. "Mi memoras ke tiu kapo estis tre ekzaktema pri siaj vestoj." "Kiel helpanto," la maljuna stanisto dauxrigis, "Hakbat ne estis sukceso. Li estis mallerta pri iloj kaj estis cxiam malsata. Li postulis ion mangxeblan ses- aux ok-foje cxiutage, tiel ke mi demandis al mi cxu mi vere gxuste arangxis lian internon. Efektive, Hakbat mangxis tiom ke malmultaj mangxajxoj restis por mi; do, kiam li proponis, unu tagon, eliri en la mondon por sercxi aventurojn, mi gxojegis liberigxi de li. Mi ecx faris por li stanan brakon por anstatauxigi la mankantan, kaj tio multe placxis al li, tiel ke ni apartigxis kiel bonaj amikoj." "Kio okazis al Hakbat post tio?" la Birdotimigilo demandis. "Mi neniam sciigxis. Li komencis iri orienten, en la stepojn de la Mangxtula Lando, kaj de tiam mi neniam revidis lin." "Sxajnas al mi," diris la Stana Lignohakisto penseme, "ke vi misagis farante viron el niaj ekspartoj. Estas evidente ke Hakbat povus tute prave pretendi esti parenco de ni ambaux." "Ne maltrankviligxu pri tio," konsilis Tu-Tond gaje; "estas malversxajne ke vi iam renkontos la ulon. Kaj, se vi ja renkontos lin, li ne scias el kiuj li farigxis, cxar mi neniam diris al li la sekreton de lia fabrikigxo. Efektive, vi estas la solaj personoj kiuj scias pri gxi, kaj vi rajtas gardi la sekreton, se vi deziras." "Ne gravas pri Hakbat," diris la Birdotimigilo. Nia tasko nun estas trovi kompatindan Nimin Amin kaj lasi sxin elekti sian stanan edzon. Por fari tion, sxajnas, laux la informo donita al ni de Tu-Tond, ke ni devos iri al Monto Mangxto." "Se jen la programo, do ni komencu tuj," sugestis Vut. Do ili cxiuj eliris, kaj trovis Polikromon dancanta inter la arboj kaj parolanta kun la birdoj kaj ridanta tiel gaje kiel se sxi tute ne perdis sian Cxielarkon kaj tiel apartigxis de cxiuj siaj fefratinoj. Ili informis sxin ke ili iros al Monto Mangxto, do sxi respondis: "Bone; mi egale versxajne trovos mian Cxielarkon tie kiel cxi tie, kaj en cxiu alia loko tiel kiel tie. Tute dependas de la vetero. Cxu vi opinias ke lauxaspekte pluvos?" Ili kapneis, kaj Polikromo denove ridis kaj plu dancadis sekvante ilin kiam ili rekomencis veturi. CxAPITRO 19 : La Nevidebla Lando Ili trovis sin tiel facile kaj komforte irantaj al Monto Mangxto ke Vut diris per serioza vocxtono: "Mi timas ke io okazos." "Kial?" demandis Polikromo, dancante cxirkaux la grupon de veturantoj. "Cxar," diris la knabo, penseme, "mi rimarkis ke kiam estas tute nenia kialo renkonti problemojn, io neeviteble misokazas. Gxuste nun la vetero estas placxega; la herbaro estas bele blua kaj tre mola por niaj piedoj; la monto kiun ni sercxas montrigxas klare en la distanco kaj ne ekzistas kialo por ke nia alveno estu prokrastita. Sxajne niaj problemoj cxiuj finigxis, kaj -- nu, tial mi timas," li pludiris, gxemante. "Cxu do!" komentis la Birdotimigilo, "kiajn malfelicxajn pensojn vi ja havas. Jen pruvo ke naskitaj cerboj ne povas esti egale bonaj kiel fabrikitaj cerboj, cxar __mia__ cerbo kontemplas nur faktojn kaj neniam alproprigas problemojn. Kiam estas dezirinde ke mia cerbo pensu, gxi pensas, sed mi hontus pri mia cerbo se gxi dauxre elversxus pensojn kiuj estas nur timoj kaj imagoj, kiaj nenion bonas efektivigas, sed riskas malbonon estigi." "Rilate al mi," diris la Stana Lignohakisto, "mi tute ne pensas, sed mi lasas mian veluran koron gvidi min cxiam." "La stanisto plenigis mian kavan kapon per eroj kaj tondajxoj el stano," diris la Soldato, "kaj li diris al mi ke ili tre bone funkcios kiel cerbo, sed kiam mi komencas pensi, la staneroj tintadas kaj tiom intermiksigxas ke mi baldaux perpleksigxas. Do mi penas ne pensi. Mia stana koro estas preskaux same senutila por mi, cxar gxi estas malmola kaj malvarma, do mi estas certa ke la rugxa velura koro de mia amiko Nocxjo Hakisto estas pli bona gvidisto." "Senpensaj personoj ne estas malkutimaj," observis la Birdotimigilo, "sed mi opinias ilin pli bonfortunaj ol tiuj kiuj havas senutilajn aux fiajn pensojn kaj ne penas cxesigi ilin. Via oleujo, amiko Hakisto, estas plena de oleo, sed vi versxas la oleon sur viajn artikojn nur guton post tuto, lauxbezone, kaj ne elversxas gxin tien kie gxi estos senutila. Pensoj estas retendendaj same kiel via oleo, kaj elversxataj lauxnecese kaj por bona celo. Se zorge uzataj, estas bone havi pensojn." Polikromo ridis pro li, cxar la Filino de la Cxielarko sciis pli pri pensoj ol la Birdotimigilo. Sed la aliaj estis solenaj, sentante sin riprocxitaj, kaj plumarsxis silente. Subite Vut, kiu estis cxe la antauxo, cxirkauxrigardis kaj trovis ke cxiuj liaj kamaradoj mistere malaperis. Sed kien ili povus esti irintaj? La largxa ebenajxo estis tute cxirkaux li kaj estis nek arboj nek arbustoj kuj povus kasxi ecx kuniklon, nek truo en kiun oni povus fali. Sed tie staris li sola. Surprizo haltigis lin, kaj havante penseman kaj perpleksan esprimon sur sia vizagxo li penis rigardi siajn piedojn. Alarmis lin denove trovi ke li ne havas piedojn. Li etendis siajn manojn, sed li ne povis vidi ilin. Li povis sendi siajn manojn kaj brakojn kaj korpon; li batis la herbon per siaj piedoj kaj sciis ke ili cxeestas, sed ili iel strangamaniere farigxis nevideblaj. Dum Vut staris, mirante, tondra sono de metalo eksonis en liaj oreloj kaj li auxdis du pezajn korpojn fali surteren tuj apud li. "Cxu do!" kriis la vocxo de la Stana Lignohakisto. "Cxu ja!" kriis la vocxo de la Stana Soldato "Kial vi ne rigardis kien vi iras?" demandis la Stana Lignohakisto riprocxe. "Mi ja rigardis, sed mi ne povis vidi vin," diris la Stana Soldato. "Io okazis al miaj stanaj okuloj. Mi ne povas vidi vin, ecx nun, nek mi povas vidi iun alian!" "Estas same pri mi," agnoskis la Stana Lignohakisto. Vut ne povis vidi iun el ili, kvankam li auxdis ilin klare, kaj gxuste tiam io ekfrapigxis kontraux lin neatendite kaj renversis lin; sed estis nur la pajloplenigita korpo de la Birdotimigilo kiu falis sur lin kaj kvankam li ne povis vidi la Birdotimigilon li sukcesis depusxi lin kaj surpiedigxis gxuste kiam Polikromo turnigxis kontraux lin kaj refaligis lin. Sidante sur la tero, la knabo demandis: "Cxu __vi__ povas vidi nin, Poli?" "Neniel," respondis la Filino de la Cxielarko; "ni cxiuj farigxis nevideblaj." "Kiel tio okazis, laux via supozo?" demandis la Birdotimigilo, kusxante kie li falis. "Ni renkontis neniun malamikon," respondis Polikromo, "do devas esti ke cxi tiu parto de la lando havas la magian kvaliton nevidebligi onin -- ecx feojn kiujn trafas la sorcxo. Ni povas vidi la herbon, kaj la florojn, kaj la parton de la ebenajxo kiu estas tuj antaux ni, kaj ni povas vidi la foran Monton Mangxton; sed ni ne povas vidi nin mem aux unu la alian." "Nu, kion ni faru pri tio?" demandis Vut. "Mi kredas ke cxi tiu magio efektas nur parton de la stepo," respondis Polikromo; "eble estas nur strio da tero kie sorcxo nevidebligas onin. Do, se ni kunproksimigxos kaj tenos la manojn unu de la alia, ni povos marsxi cele Monton Mangxton gxis la sorcxita strio estos transirita." "Bone," diris Vut, ekstarigxante, "donu al mi vian manon, Polikromo. Kie vi estas?" "Cxi tie," sxi respondis. "Fajfu, Vut, kaj dauxrigu fajfi gxis mi atingos vin." Do Vut fajfis, kaj baldaux Polikromo trovis lin kaj prenis lian manon. "Iu devos helpi min starigxi," diris la Birdotimigilo, kiu kusxis apud ili; do ili trovis la pajlulon kaj starigis lin sur liajn piedojn, post tio li firme tenis la alian manon de Polikromo. Nocxjo Hakisto kaj la Stana Soldato sukcesis starigxi sen helpo, sed estis malfacile por ili kaj la Stana Lignohakisto diris: "Iel mi sxajne ne staras rekte. Sed miaj artikoj cxiuj funkcias, do mi supozas ke mi povos marsxi." Gvidate de lia vocxo, ili atingis lin, kaj Vut prenis liajn stanajn fingrojn por ke ili restu kune. La Stana Soldato staris proksime kaj la Birdotimigilo baldaux tusxis lin kaj prenis lian brakon. "Mi esperas ke vi ne sxanceligxas," diris la pajlulo, "cxar se du el ni marsxos sxanceligxe ni certe falos." "Mi ne sxanceligxas," la Stana Soldato certigis lin, "sed mi certas ke unu el miaj kruroj estas malpli longa ol la alia. Mi ne povas vidi gxin, por konstati kio okazis, sed mi lamos kun vi aliaj gxis ni estos ekster cxi tiu sorcxita teritorio." Ili nun faris vicon, tenante manojn, kaj turninte siajn vizagxojn cele Monton Mangxton ili rekomencis marsxi. Tamen ili ne longe iris, kiam terura mugxo salutis iliajn orelojn. La sono sxajnis veni el loko tuj antaux ili, do ili abrupte ekhaltis kaj staris silentaj, auxskultante per cxiuj siaj oreloj. "Mi flaras pajlon!" kriis rauxka, severa vocxo, kun pli da mugxoj kaj blekegoj. "Mi flaras pajlon, kaj mi estas Hi-po-gxi-rafo kiu amas pajlon kaj mangxas cxiom troveblan. Mi volas mangxi __cxi__ pajlon! Kie gxi estas? Kie gxi estas?" La Birdotimigilo, auxdante tion, tremis sed restis silenta. Cxiuj aliaj ankaux silentis, esperante ke la nevidebla besto ne povos trovi ilin. Sed la besto flaris la odoron de la pajlo kaj pli kaj pli proksim-igxis al ili gxis li atingis la Stanan Lignohakiston, cxe unu fino de la vico. Gxi estis granda besto kaj gxi flaris la Stanan Lignohakiston kaj gratis per du vicoj de gigantaj dentoj la stanan korpon de la Imperiestro. "Ba! tio ne estas pajlo," diris la severa vocxo, kaj la besto pluiris laux la vico al Vut. -- "Viando! Pu! vi ne estas utila! Mi ne povas mangxi viandon," grumblis la besto, kaj li pluiris al Polikromo. "Dolcxajxoj kaj parfumo -- araneajxoj kaj roso! Nenio mangebla en tia feo," diris la besto. Nu, la Birdotimigilo estis apud Polikromo en la vico, kaj li komprenis ke se la besto vorus lian pajlon li estus senhelpa dum longa tempo, cxar la lasta kultivistodomo estis longe malantaux ili kaj nur herbo kovras la vastan ebenajxon. Do pro sia timo li lasis la manon de Polikromo kaj metis la manon de la Stana Soldato en tiun de la Filino de la Cxielarko. Post tio li glitis malantaux la vicon kaj iris al la alia fino, kie li silente ekprenis la manon de la Stana Lignohakisto. Intertempe la besto flaris la Stanan Soldaton kaj trovis ke li estas cxe la fino de la vico. "Strange!" mugxetis la Hi-po-gxi-rafo; "mi flaras pajlon, sed mi ne povas trovi gxin. Nu, gxi estas cxi tie, ie, kaj mi devos sercxi gxis mi ja trovos gxin, cxar mi malsatas." Lia vocxo nun estis maldekstre de ili, do ili reekmarsxis, esperante eviti lin, kaj iris lauxeble plej rapide direkte al Monto Mangxto. "Al mi ne placxas cxi tiu nevidebla lando," diris Vut tremante. "Ni ne povas vidi kiom da teruraj nevideblaj bestoj cxirkauxvagas nin, aux kian dangxeron ni nun renkontos." "Cxesu pensi pri dangxeroj, bonvolu," diris la Birdotimigilo, averte. "Kial?" demandis la knabo. "Se vi pensos ion teruran, gxi versxajne okazos, sed se vi ne pensos gxin, kaj neniu alia pensos gxin, gxi _tute ne_ povos okazi. Cxu vi komprenas?" "Ne," respondis Vut. "Mi ne komprenos multon gxis ni eskapos el cxi tiu sorcxo." Sed ili eliris la nevideblan landoparton tiel subite kiel ili eniris gxin, kaj tuj kiam ili eliris ili ekhaltis, cxar tuj antaux ili estis profunda abismo, iranta transverse tiom foren kiom ili povis vidi kaj haltigante plian marsxadon cele Monton Mangxton. "Gxi ne estas ege largxa," diris Vut, "sed mi certas ke neniu el ni povas transsalti gxin." Polikromo komencis ridi, kaj la Birdotigimilo diris: "Kio estas?" "Rigardu la stanulojn!" sxi diris, denove gaje ekridante. Vut kaj la Birdotimigilo rigardis, kaj la stanuloj rigardis sin mem. "Kulpas la kolizio," diris la Stana Lignohakisto bedauxre. "Mi sciis ke iel mi misas, kaj nun mi povas vidi ke mia flanko estas enbatita tiel ke mi inklinas maldekstren. Kulpis la Soldato; li devus ne esti tiel senzorga." "Vi kulpas ke mia dekstra kruro estas enpusxita, tiel ke gxi estas malpli longa ol la alia kaj mi ege lamas," koleris la Soldato. "Vi devus ne stari kie mi marsxas." "Vi devus ne marsxi kie mi staras," respondis la Stana Lignohakisto. Estis preskaux kverelo, do Polikromo diris kvietige: "Ne gravas, amikoj; tuj kiam ni havos oportunon mi estas certa ke ni povos rektigi la kruron de la Soldato kaj regxustigi la korpon de la Hakisto. La Birdotimigilo bezonas perfrapadan regxustigon, ankaux, cxar li serioze falis, sed nia unua tasko estas transiri cxi tiun abismon." "Jes, plej grava gxuste nun estas la abismo," aldonis Vut. Ili staris en vico, gapegante la neatenditan barieron, kiam feroca mugxo el malantaux ili devigis ilin rapide turni sin. El la nevidebla lando marsxis giganta besto kun dika leda hauxto kaj mirige longa kolo. La kapo sur la supro de tiu kolo estis largxa kaj plata kaj la okuloj kaj busxo estis tre grandaj kaj la nazo kaj oreloj tre malgrandaj. Kiam la kapo estis retirita proksimen al la sxultroj de la besto, la kolo estis cxifoplena, sed la kapo povis jxetigxi vere tre alten se la besto volis. "Ja do!" kriis la Birdotimigilo, "devas esti la Hi-po-gxi-rafo." "Tute prave," diris la besto; "kaj vi estas la pajlo kiun mi mangxos por mia vespermangxo. Ho, mi amgegas pajlon! Mi esperas ke vi ne malaprobas mian ameman apetiton?" Per siaj kvar grandaj kruroj gxi antauxeniris rekte cele la Birdotimigilon, sed la Stana Lignohakisto kaj la Stana Soldato ambaux saltis antaux sian amikon, kaj svingis siajn armilojn. "Foresu!" diris al Stana Lignohakisto averte, "alie mi dishakos vin per mia hakilo." "Forestu!" diris la Stana Soldato, "alie mi trancxos vin per mia glavo." "Cxu vi vere farus tion?" demandis la Hi-po-gxi-rafo per cxagrenita vocxo. "Jes ja," ili ambaux respondis, kaj la Stana Lignohakisto pludiris: "La Birdotimigilo estas nia amiko, kaj li estus senutila sen sia pajloplenigajxo. Do, cxar ni estas kamaradoj, ?delaj kaj veraj, ni defendos la plenigajxon de nia amiko kontraux cxiuj malamikoj." La Hi-po-gxi-rafo sidigxis kaj rigardis ilin bedauxro-plene. "Kiam oni decidis doni al si bongustegan pajlo-mangxon, kaj poste trovas ke ke oni ne povas havi gxin, certe estas misfortuno," li diris. "Kaj kiel utilas la pajlulo al vi, aux al si mem, kiam la abismo neebligas vian plueniron?" "Nu, ni povos reiri," sugestis Vut. "Vere," diris la Hi-po; "kaj se vi faros tion, vi estos cxagrenita same kiel mi. Tio iom komfortigas, sendube." La veturantoj rigardis la beston, kaj poste trans la abismon al la ebena stepo pretera. Ali?anke la herbo alte kreskis, kaj la suno sekigis gxin, do estis bona fojnorikolto kiu nur bezonis esti trancxita kaj amasigita. "Kial vi ne transiras kaj mangxas fojnon?" la knabo demandis al la besto. "Al mi ne placxas fojno," respondis la Hi-po-gxi-rafo; "pajlo estas multe plibongusta, laux mia opinio, kaj gxi ankaux estas multe malpli facile havigebla en cxi tiu regiono. Ankaux mi devas agnoski ke mi ne povas transiri la abismon, cxar mia korpo estas tro peza kaj mallerta kaj neebligas ke mi saltu tiom distancen. Mi tamen povas transetendi main kolon, kaj vi rimarkos ke mi mangxetis la fojnon sur la transa rando?ne cxar gxi placxas al mi, sed cxar oni devas mangxi, kaj se oni ne povas akiri la specon de mangxajxo dezirata, oni devas preni tion kio haveblas aux malsati." "Ha, mi komprenas, vi estas ?lozofo," komentis la Birdotimigilo. "Ne, mi estas nur Hi-po-gxi-rafo," estis la respondo. Polikromo ne timis la grandan beston. Sxi dancis apud lin kaj diris: "Se vi povas etendi tian kolon trans la abismon, kial ne helpu nin transiri? Ni povos sidi sur via granda kapo, po unu, kaj vi povos translevi nin." "Jes; mi _povas_, estas vere," respondis la Hi-po; "sed mi rifuzas. Krom?" li pludiris, kaj ekcxesis. "Krom kio?" demandis Polikromo. "Krom se vi unue permesos min mangxi la pajlon per kiu la Birdotimigilo estas plenigita." "Ne," diris la Filino de la Cxielarko, "tio estas tro alta prezo. La pajlo de nia amiko estas bele fresxa, cxar li replenigxis antaux nur tre mallonge." "Mi scias," akordis la Hi-po-gxi-rafo. "Tial mi volas gxin. Se gxi estus malnova putra pajlo, mi ne dezirus gxin." "_Bonvolu_ translevi nin," petegis Polikromo. "Ne," respondis la besto; "cxar vi rifuzas mian malavaran proponon, mi rajtas esti egale obstina kiel vi." Post tio ili cxiuj silentis dum kelka tempo, sed poste la Birdotimigilo diris kuragxe: "Amikoj, ni akceptu la postulon de la besto. Donu al li mian pajlon, kaj kunportu mian ceteron trans la abismon. Ali?anke, la Stana Soldato trancxu iom da fojno per sia akra glavo, kaj vi povos plenigi min per tio gxis ni atingos lokon kie estas pajlo. Estas vere ke mian tutan vivon mi estis plenigita per pajlo kaj estos iom humilige plenigxi per ordinara fojno, sed mi akceptas oferi mian ?eron bonacele. Krome, fordoni nian taskon kaj tiel senigi la grandan Imperiestron de la Palpbrumoj?aux cxi tiun noblan Soldaton?je lia edzino, estus egale humilige, se ne ecx pli." "Vi estas tre honesta kaj lerta homo!" kriis la Hi-po-gxi-rafo, admire. "Mangxinte vian kapon, eble mi ankaux lertigxos." "Vi ne mangxu mian kapon, sciu," respondis la Birdotimigilo haste. "Mia kapo ne estas plena de pajlo kaj mi ne povus toleri gxian mankon. Kiam oni perdas la kapon oni perdas la cerbon." "Do tute bone; vi konservu vian kapon," diris la besto. La kunuloj de la Birdotimigilo elkore dankis lin pro lia lojala ofero al ilia mutuala bono, kaj poste li kusxigis sin kaj permesis ke ili eltiru la pajlon el lia korpo. Tuj dum ili faris tion, la Hi-po-gxi-rafo elmangxis la pajlon, kaj kiam cxio estis mangxita Polikromo bele arangxis la vestojn kaj botojn kaj gantojn kaj cxapelon kaj diris ke sxi portos ilin, kaj Vut metis la kapon de la Birdotimigilo sub sian brakon kaj promesis gardi gxin zorge. "Nu, do," diris la Stana Lignohakisto, "plenumu vian promeson, Besto, kaj translevu nin trans la abismon." "M-m-m-mum, jen vere bonega mangxo!" diris la Hi-po, sxmacante per la lipoj kontentigite, "kaj mi nepre plenumos mian vorton. Sidu sur mia kapo, po unu, kaj mi alterigos vin sekure sur la alian ?ankon." Li proksimigxis al la rando de la abismo kaj kauxrigxis. Polikromo grimpis trans lian grandan korpon kaj sidigis sin legxere sur la platan kapon, tenante la pakajxon de la vestoj de la Birdotimigilo en sia mano. Malrapide la elasta kolo etendigxis gxis gxi aingis la transan randon de la abismo, kie la besto mallevis sian kapon kaj permesis la belan feinon salti sur la teron. Vut spertis la kuriozan vojagxon post tio, kaj sekvis la Stana Soldato kaj la Stana Lignohakisto, kaj al cxiuj multe placxis ke ili superis tiun seriozan barieron kontraux ilia antauxeniro. "Nun, Soldato, trancxu la fojnon," diris la kapo de la Birdotimigilo, kiun ankoraux tenis Vut la Vagisto. "Volonte, sed mi ne povas klini min, pro mia misa kruro, sen fali," respondis Kapitano Batalant. "Kion do ni povas fari pri tiu kruro?" demandis Vut, parolante al Polikromo. Sxi cxirkauxdancis cirkle plurfoje sen respondi, kaj la knabo timis ke sxi ne auxdis lin; sed la Filino de la Cxielarko nur pripensis la problemon, kaj baldaux sxi pauxzis apud la Stana Soldato kaj diris: "Oni instruis al mi iom da femagio, sed antaux nun oni neniam petis min ripari stanajn krurojn per gxi, do mi ne estas certa ke mi povas helpi vin. Tute dependas de la bonvolo de miaj nevidataj fegardistoj, do mi provos, kaj se mi malsukcesos, vi ne estos malpli bonstata ol nun." Sxi dancis cxirkaux la cirklon denove, kaj poste metis ambaux manojn sur la torditan stanan kruron kaj kantis per sia dolcxa vocxo: "Fepotencoj, helpu min! Ripari kruron movu vin; Gxin faru rekta, forta, Kaj dankos mi bonsorta." "Ha," murmuris Kapitano Batalant per gxoja vocxo, dum sxi deprenis siajn manojn kaj fordancis, kaj ili vidis ke li staras rekta kiel origine, cxar lia kruro estis bonforma kaj forta kiel antaux lia akcidento. La Stana Lignohakisto rigardadis Polikromon tre interesate, kaj li nun diris: "Bonvolu senkavigi mian ?ankon, Poli, cxar mi estas pli lama ol estis la Soldato." Do la Filino de la Cxielarko tusxis lian ?ankon legxere kaj kantis: "Fendo pro akcidento;?Pro gxi necesas pento.?Ho Fepotenc' senpeka,?Hakisto estu rekta!"? "Bone!" kriis la Imperiestro, denove starante rekta kaj cxirkauxmarsxante ?ere por montri sian belan ?guron. "Eble via femagio ne povas fari cxion, dolcxa Polikromo, sed gxi bonege e?kas al stano. Tre grandan dankon." "La fojnon?la fojnon!" petegis la kapo de la Birdotimigilo. "Ho, jes; la fojnon," diris Vut. "Kial vi atendas, Kapitano Batalant?" Tuj la Stana Soldato ekkomencis trancxi fojnon per sia glavo kaj post kelkaj minutoj estis tute su?cxe por plenigi la korpon de la Birdotimigilo. Vut kaj Polikromo faris tion kaj la tasko ne estis facila cxar la fojno kunpremigxis pli ol pajlo kaj cxar ili estis senspertaj pri tia laboro, ilia ago, kompletigita, lasis la brakojn kaj krurojn de la Birdotimigilo iom buloplenaj. Ankaux estis gxibo sur lia dorso kiu ridigis Vuton kaj devigis lin diri ke gxi memorigas al li kamelon, sed ili ne povis fari pli bone, kaj kiam la kapo estis religita al la korpo ili demandis al la Birdotimigilo cxu li sentas sin nun gxusta. "Iom peza, kaj ne tute natura," li gaje respondis; "sed mi sukcesos iel gxis ni atingos pajlaron. Ne ridu pri mi, mi petas, cxar mi iom hontas pri mi kaj mi ne volas bedauxri bonan agon." Ili tuj ekmarsxis cele Monton Mangxton, kaj cxar la Birdotimigilo montrigxis tre mallerta rilate al sia movigxado, Vut prenis unu el liaj brakoj kaj la Stana Lignohakisto la alian kaj tiel ili helpis sian amikon marsxi rekte. Kaj la Filino de la Cxielarko, kiel antauxe, dancis antaux ili kaj malantaux ili kaj tute cxirkaux ili, kaj al ili neniom gxenis sxiaj kuriozaj agoj, cxar laux ili sxi estis kvazaux sunradio. ? CxAPITRO 20: Tranokte La Mangxtula Lando estas plena de surprizoj, kiel niaj veturantoj jam trovis, kaj kvankam Monto Mangxto konstante pligrandigxis dum ili marsxis cele gxin, ili sciis ke gxi ankoraux estas tre for kaj neniel estis certaj ke ili eskapis de cxiuj dangxeroj aux renkontis sian lastan aventuron. La ebenajxo estis largxa, kaj kiom povis vidi la okulo, lauxaspekte estis plata stepo inter ili kaj la monto, sed cxirkaux la vespero ili atingis kavajxon, en kiu staris eta blua Mangxtula logxejo cxirkaux kiu estis gxardeno, kaj grenkampoj plenigis la ceteron de la kavajxo. Ili ne trovis tiun lokon antaux ol ili atingis gxian randon, kaj ilin mirigis la vidajxo cxar ili imagis ke tiu parto de la stepo estas senlogxanta. "Gxi estas tre malgranda domo," Vut deklaris. "Kiu do eble logxas tie?" "Por trovi tion necesas frapi sur la pordon kaj demandi," respondis la Stana Lignohakisto. "Eble gxi estas la hejmo de Nimi Ami." "Cxu sxi estas nano?" demandis la knabo. "Tute ne; Nimi Ami estas plendimensia virino." "Do mi certas ke sxi ne povus logxi en tiu dometo," diris Vut. "Ni malsupreniru," sugestis la Birdotimigilo. "Mi preskaux certe povas vidi amason da pajlo en la malantauxa gxardeno." Ili malsupreniris en la kavajxon, kiu estis iom kruta cxe la ?ankoj, kaj baldaux atingis la domon, kiu ja estis iom malgranda. Vut frapis sur pordon kiu ne estis multe pli alta ol lia talio, sed neniu respondis. Li refrapis, sed neniu sono auxdigxis. "Fumo levigxas el la kamentubo," anoncis Polikromo, kiu dancadis legxere tra la gxardeno, kie bele kreskadis brasikoj kaj betoj kaj napoj kaj tiaj plantoj. "Do nepre iu logxas cxi tie," diris Vut, kaj li denove frapis. Nun fenestro en la ?anko de la domo malfermigxis kaj kurioza kapo aperis. Gxi estis blanka kaj haroplena kaj havis longan nazon kaj rondajn okuletojn. La orelojn kasxis blua sunkufo ligita sub la mentono. "Ho; porko!" kriis Vut. "Pardonu min; Mi estas S-ino Grincina Pornjo, edzino de Profesoro Grunto Porcxjo, kaj jen nia domo," diris la enfenestrulo. "Kion vi volas?" "Kia Profesoro estas via edzo?" demandis la Stana Lignohakisto, scivoleme. "Li estas Profesoro de Brasikokultivado kaj Maizperfektigo. Li estas tre fama en sia propra familio, kaj estus mondmirindajxo se li vojagxadus," diris S-ino Pornjo per vocxo duone ?era kaj duone iritigxinta. "Mi ankaux informu vin entrudintojn ke la Profesoro estas tre dangxera ulo, cxar li fajlas siajn dentojn cxiumatene gxis ili farigxas akraj kiel pingloj. Se vi estas bucxistoj, estos plej bone por vi ke vi forkuru kaj evitu gxenon." "Ni ne estas bucxistoj," la Stana Lignohakisto certigis sxin. "Do kial vi havas tiun hakilon? Kaj kial la alia stanulo havas glavon?" "Ili estas niaj solaj armiloj por defendi niajn amikojn kontraux iliaj malamikoj," klarigis la Imperiestro de la Palpbrumoj, kaj Vut aldonis: "Ne timu nin, S-ino Pornjo, cxar ni estas sen-dangxeraj veturantoj. La stanuloj kaj la Birdotimigilo neniam mangxas, kaj Polikromo festenas nur per rosgutoj. Rilate al mi, mi estas iom malsata, sed estas multe da mangxajxoj en via gxardeno kiuj satigos min." Profesoro Porcxjo nun ekaperis cxe la fenestro kun sia edzino, aspektante iom timigita malgraux la certiga parolo de la knabo. Li surhavis bluan Mangxtulan cxapelon, kun pinta supro kaj largxa rando, kaj grandaj okulvitroj kovris liajn okulojn. Li rigardis de malantaux sia edzino kaj atente gapinte la fremdulojn li diris: "Mia sagxeco certigas min ke vi estas nur veturantoj, kiel vi diris, kaj ne bucxistoj. Bucxistoj prave timas min, sed vi ne bezonas timi. Ni ne povas inviti vin eniri, cxar vi estas tro grandaj por nia domo, sed la mangxema knabo rajtas mangxi tiom da karotoj kaj napoj kiom li deziras. Sentu vin kvazaux cxehejme en la gxardeno kaj restu tranokte, se vi deziras; sed en la mateno vi devos foriri, cxar ni estas kvietaj personoj kaj al ni ne placxas vizitantoj." "Cxu mi rajtas preni iom da via pajlo?" demandis la Birdotimigilo. "Prenu lauxvole," respondis Profesoro Porcxjo. "Kvankam porkoj, ili estas su?cxe respektindaj," komentis Vut, dum ili cxiuj marsxis al la pajlaro. "Mi gxojas ke ili ne invitis nin eniri," diris Kapitano Batalant. "Mi esperas ke mi ne estas tro postulema pri miaj kamaradoj, sed mi malakceptas porkojn." La Birdotimigilo gxojis malhavi sian fojnon, cxar dum la longa marsxado gxi subpremigxis kaj dikigis kaj largxigis lin kaj faris lin pli buloplena ol unue. "Mi ne ege ?eras," li diris, "sed mi amas homan ?guron, kian povas krei nur pajlo. Mi ne sentas min kiel vere min ekde kiam tiu malsata Hi-po mangxis mian lastan pajleron." Polikromo kaj Vut ekkomencis elpreni la fojnon kaj post tio ili elektis la plej bonan pajlon, sekan kaj oran, kaj per gxi replenigis la Birdotimigilon. Li certe aspektis pli bona post la operacio, kaj li tiom gxojis pro sia reformigxo ke li provis danci jxigeton, kaj preskaux sukcesis. "Mi dormos sub la pajlaro cxinokte," Vut decidis, mangxinte kelkajn legomojn de la gxardeno, kaj efektive li tre bone dormis, kun la du stanuloj kaj la Birdotimigilo sidantaj silente apud li kaj Polikromo ie for en la lunlumo dancanta siajn fedancojn. Je la tagigxo la Stana Lignohakisto kaj la Stana Soldato uzis la oportunon poluri siajn korpojn kaj olei siajn artikojn, cxar ambaux emis zorgegi pri sia persona aspekto. Ili jam forgesis la kverelon kiu rezultis el ilia akcidenta interfrapigxo en la nevidebla lando, kaj estante nun bonaj amikoj, la Stana Lignohakisto poluris la dorson de la Stana Soldato kaj poste la Stana Soldato poluris la dorson de la Stana Lignohakisto. Kiel matenmangxon la Vagisto mangxis fresxan laktukon kaj rafanojn, kaj la Filino de la Cxielarko, kiu nun jam revenis al siaj amikoj, sucxis la rosgutojn kiuj formigxis sur la petaloj de la sovagxaj ?oroj. Dum ili pasis la malgrandan domon por renovigi sian veturon, Vut kriis: "Adiaux, S-ro kaj S-ino Geporcxjoj!" La fenestro malfermigxis kaj la du porkoj elrigardis. "Placxan veturon," diris la Profesoro. "Cxu vi havas infanojn?" demandis la Birdotimigilo, kiu estis granda amiko de infanoj. "Ni havas naux," respondis la Profesoro; "sed ili ne logxas kun ni, cxar kiam ili estis porkidetoj la Sorcxisto de Oz venis cxi tien kaj proponis prizorgi ilin kaj eduki ilin. Do ni permesis ke li kunpremu niajn naux porkidetojn, cxar li estas bona Sorcxisto kaj ni povas ?di ke li plenumos siajn promesojn." "Mi konas la Naux Malgrandajn Prokidojn," diris la Stana Lignohakisto. "Ankaux mi," diris la Birdotimigilo. "Ili ankoraux logxas en la Smeralda Urbo, kaj la Sorcxisto tre bone prizorgas ilin kaj instruas al ili multajn lertajxojn." "Cxu ili jam plenkreskis?" demandis S-rino Grincina Pornjo, per maltrankvila vocxo. "Ne," respondis la Birdotimigilo; "kiel cxiuj aliaj infanoj en la Lando Oz, ili cxiam restos infanoj, kaj rilate al la naux porkidoj tio estas bona cxar ili tute ne estus egale cxarmaj kaj lertaj se ili estus pli grandaj." "Sed cxu ili estas felicxaj?" demandis S-ino Pornjo. "Cxiu en la Smeralda Urbo estas felicxa," diris la Stana Lignohakisto. "Tio estas neevitebla." Post tio la veturantoj adiauxis, kaj grimpis la ?ankon de la baseno kiu estis en la direkto de Monto Mangxto. CxAPITRO 21 : Tranokte Dum cxi tiu mateno, kiu devus esti la lasta de cxi tiu grava veturo, niaj amikoj ekforiris gaje kaj vigle kiel ili povus esti, kaj Vut faj?s gajan melodion por ke Polikromo povu danci laux la muziko. Atinginte la supron de la monteto, la ebenajxo etendigxis antaux ili kun sia tuta belo de bluaj herboj kaj sovagxaj ?oroj, kaj Monto Mangxto aspektis multe pli proksima ol la antauxan vesperon. Ili marsxadis viglapasxe, kaj jam je la tagmezo la monto estis tiel proksima ke ili povis admiri gxian aspekton. Gxiaj deklivoj estis parte vestitaj per belaj cxiamverdaj arboj, kaj gxiaj antauxmontetoj estis vilaj per maldika skuigxanta bluherbo kiu havis kvaston cxe la ?no de cxiu folio. Kaj, la unuan fojon, ili perceptis, apud la piedo de la monto, cxarman domon, ne tre grandan sed zorge farbitan kaj kun multaj cxirkauxantaj ?oroj kaj rampoplantoj grimpantaj la pordojn kaj fenestrojn. Cele tiu solecan domon niaj veturantoj nun direktis siajn pasxojn, planante demandi al la homoj logxantaj tie kie troveblas Nimi Ami. Ne estis padoj, sed la vojo estis tute senbara kaj klara, kaj ili proksimigxadis al la logxejo kiam Vut la Vagisto, kiu tiam estis en la antauxo de la grupeto, ekhaltis tiel abrupte ke li stumblis malantauxen kaj sternigxis surdorse sur la kampo. La Birdotimigilo haltis por rigardi la knabon. "Kial vi faris tion?" li demandis surprizite. Vut sidigxis kaj cxirkauxgapis miroplene. "Mi?mi ne scias!" li respondis. La du stanuloj, brak-en-brake, komencis preterpasi ilin, kiam ambaux ekhaltis kaj falis, tre brue, stake apud Vut. Polikromo, ridante pro la absurda vidajxo, venis aldancante kaj sxi, ankaux, ekhaltis, sed sukcesis savi sin de ekfalo. Cxiu el ili multe surprizigxis, kaj la Birdotimigilo diris perpleksaspektante: "Mi nenion vidas." "Nek mi," diris Vut; "sed io batis min, malgrauxe." "Iu nevidebla persono tre forte batis min," deklaris la Stana Lignohakisto, penante apartigi sin de la Stana Soldato, kies kruroj kaj brakoj intermiksigxis kun liaj propraj. "Mi ne certas ke kulpis persono," diris Polikromo, aspektante pli serioza ol kutime. "Sxajnas al mi ke mi nur batigxis kontraux ian malmolajxon kiu baris min. Por certigxi pri tio, mi provu aliloke." Sxi rekuris iom kaj poste, tre zorge, antauxeniris aliloke, sed kiam sxi atingis pozicion kongruan kun la aliaj sxi haltis, kun la brakoj antauxenetenditaj. "Mi sentas ion malmolan?ion glatan kiel vitro," sxi diris, "sed mi certas ke gxi ne estas vitro." "Mi provu," proponis Vut, starigxante; sed kiam li provis antauxeniri, li trovis la saman barieron kiun renkontis Polikromo. "Ne," li diris, "gxi ne estas vitro. Sed kio gxi estas?" "Aero," respondis malgranda vocxo apud li. "Solida aero, nur tio." Ili cxiuj rigardis malsupren kaj trovis ke cxielblua kuniklo etendis sian kapon el truo en la tero. La okuloj de la kuniklo estis pli malhelbluaj ol lia felo, kaj la bela besto aspektis amikema kaj sentima. "Aero!" kriis Vut, gapante miroplene la bluajn okulojn de la kuniklo; "kiu iam auxdis pri aero tiel solida ke oni ne povas ?ankenpusxi gxin?" "Ne eblas ?ankenpusxi _cxi tiun_ aeron," deklaris la kuniklo, "cxar gxi konstruigxis per potenca sorcxado, kaj gxi konsistigas muron intencitan forteni homojn for de tiu domo tie." "Ho; gxi estas muro, cxu?" diris la Stana Lignohakisto. "Jes, gxi vere estas muro," respondis la kuniklo, "kaj gxi estas plene du metrojn dika." "Kiom alta gxi estas?" demandis Kapitano Batalant, la Stana Soldato. "Ho, ege alta; eble du kilometrojn," diris la kuniklo. ?"Cxu ni ne povus cxirkauxiri gxin?" demandis Vut. "Kompreneble, cxar la muro estas cirklo," klarigis la kuniklo. "En la centro de la cirklo staras la domo, do vi povas marsxi cxirkaux la Muron el Solida Aero, sed vi ne povas iri al la domo." "Kiu metis la aermuron cxirkaux la domon?" estis la demando de la Birdotimigilo. "Nimi Ami faris tion." "Nimi Ami!" cxiuj kriis surprizite. "Jes," respondis la kuniklo. "Antauxe sxi logxis kun maljuna Sorcxistino, kiu subite detruigxis, kaj kiam Nimi Ami forkuris de la domo de la Sorcxistino, sxi kunprenis nur unu magian formulon?pura sorcxo gxi estis?kiu ebligis ke sxi kontruu tiun aermuron cxirkaux sian domon?tiun domon tie. Tre lerta ideo, laux mi, cxar gxi ne damagxas la belon de la pejzagxo, cxar solida aero estas nevidebla, tamen gxi fortenas cxiujn fremdulojn for de la domo." "Cxu Nimi Ami logxas tie nun?" demandis la Stana Lignohakisto maltrankvile. "Jes ja," diris la kuniklo. "Kaj cxu sxi ploras lamente de la mateno gxis la nokto?" pludiris la Imperiestro. "Ne, sxi sxajnas tute felicxa," asertis la kuniklo. La Stana Lignohakisto sxajnis tre cxagrenita kiam li auxdis tiun raporton pri lia malnova amatino, sed la Birdotimigilo kuragxigis sian amikon, dirante: "Ne gravas, via Mosxto; negrave kiom felicxas Nimi Ami nun, mi certas ke sxi estos multe pli felicxa kiel Imperiestrino de la Palpbrumoj." "Eble," diris Kapitano Batalant, iom rigide, "sxi estos ecx pli felicxa kiel edzino de Stana Soldato." "Sxi elektos inter ni, laux nia interkonsento," la Stana Lignohakisto promesis; "sed kiel ni atingos la povrulinon?" Polikromo, kvankam dancante tien kaj reen, auxskultis cxiun vorton de la konversacio. Nun sxi antauxeniris kaj sidigis sin tuj antaux la Blua Kuniklo, kaj sxiaj buntaj drapirajxoj donis al sxi la aspekton de ia bela ?oro. La kuniklo ecx ne centimetron retiris sin. Anstatauxe, li rigardis admire la Filinon de la Cxielarko. "Cxu via truo transiras sub cxi tiu Muro el Aero?" demandis Polikromo. "Certe," respondis la Blua Kuniklo. "Mi fosis gxin tiel por ke mi povu vagadi en cxi tiuj largxaj kampoj, elirinte unudirekte, aux mangxi la brasikojn en la gxardeno de Nimi Ami elirinte mian truon ali?ne. Mi opinias ke al Nimi Ami devus ne gxeni la malmulto kiun mi prenas el sxia gxardeno, nek la truo kiun mi faris sub sxia magia muro. Kuniklo povas iri kaj reveni lauxdezire, sed neniu pli granda ol mi povus trairi mian truon." "Cxu vi permesos ke ni trairu gxin, se ni kapablos?" demandis Polikromo. "Jes, certe," respondis la Blua Kuniklo. "Mi ne estas vere amiko de Nimi Ami, cxar foje sxi jxetis sxtonojn kontraux min, nur cxar mi mangxetadis iom da laktuko, kaj jam hieraux sxi kriis 'Husx!' al mi, kio nervozigis min. Vi estas bonvena uzi mian truon lauxdezire." "Sed estas tute absurde!" deklaris Vut la Vagisto. "Cxiu el ni estas tro granda por rampi tra truo de kuniklo." "Ni estas tro grandaj _nun_," konsentis la Birdotimigilo, "sed necesas memori ke Polikromo estas feino, kaj feinoj havas multajn magiajn povojn." La vizagxo de Vut ekbrilis dum li turnis sin al la bela Filino de la Cxielarko. "Cxu vi povas fari nin cxiujn malgrandaj kia tiu kuniklo?" li demandis fervore. "Mi povas provi," respondis Polikromo, ridetante. Kaj baldaux sxi sukcesis?tiel facile ke ne nur Vut miregis. Kiam la nun etaj personoj grupigis sin antaux la truo de la kuniklo la truo aspektis al ili kiel enirejo de tunelo, kaj efektive gxi estis tio. "Mi iros la unua," diris eta Polikromo, kiu ja malgrandigis sin same kiel la aliajn, kaj en la tunelon sxi dancis senhezite. Eta Birdotimigilo sekvis kaj poste la du komikaj stanuletoj. "Enmarsxu; estas via vico," diris la Blua Kuniklo al Vut la Vagisto. "Mi sekvas, por kontroli kiel vi progresas. Jen cxi tiu grupo vere surprizos Nimin Amin." Do Vut eniris la truon kaj palpante marsxis laux gxiaj glataj ?ankoj en la mallumo gxis li ?ne vidis brileton de taglumo antaux si kaj sciis ke la veturo estas preskaux ?nita. Se li restus normaldimensia, la distanco estus irebla per nur kelkaj pasxoj, sed por kvincentimetra Vut gxi estis granda promenado. Kiam li eliris el la truo li trovis sin nur nelonge de la domo, en la centro de la legomgxardeno, kie la folioj de rabarboj skuigxantaj super lia kapo aspektis arboj. Ekster la truo, atendantaj lin, li trovis cxiujn siajn amikojn. "Gxis nun, tre bone!" komentis la Birdotimigilo gaje. "Jes, __gxis__ __nun__, sed kio poste?" respondis la Stana Lignohakisto per plendema kaj netrankvila vocxtono. "Mi nun estas proksima al Nimi Ami, kiun mi de tre malproksime venis sercxi, sed mi ne povas peti la knabinon edzigi tian etulon kia mi estas nun." "Mi ne estas pli granda ol soldatforma ludilo!" diris Kapitano Batalant, lamente. "Escepte ke se Polikromo povos regrandigi nin, apenaux utilos ecx viziteti Nimin Amin, cxar mi estas certa ke al sxi neniel placxus edzo sur kiun sxi eble senzorge tretus kaj ruinigus." Polikromo ridis gaje. "Se mi grandigos vin, vi ne povos reeliri el cxi tie," diris sxi, "kaj se vi restos etaj Nimi Ami mokos vin. Do elektu." "Mi opinias ke preferinde ni reiru," diris Vut serioze. "Ne," diris la Stana Lignohakisto, ?rme, "mi decidis ke mia devo estas felicxigi Nimin Amin, se sxi ja volos edzigi min." "Ankaux mi," anoncis Kapitano Batalant. "Brava soldato neniam re-tiras sin de plenumo de sia devo." "Tiurilate," diris la Birdotimigilo, "stanulo ja ne ret-iras iam ajn. Sed Vut kaj mi intencas ?deli al niaj kamaradoj, negrave kion ili decidos, do ni petos Polikromon regrandigi nin kiaj ni antauxe estis." Polikromo konsentis al tiu peto kaj post duona minuto ili cxiuj, inkluzive de sxi, regrandigxis al siaj normalaj dimensioj. Ili tiam dankis la Bluan Kuniklon pro lia afabla komplezo, kaj tuj proksimigxis al la domo de Nimi Ami. CxAPITRO 22 : Nimi Ami? Estu certa ke tiumomente niaj amikoj tre fervoris renkonti la ?non de la aventuro kiu kauxzis al ili tiom da gxenoj kaj problemoj. Eble la koro de la Stana Lignohakisto ne pli rapide batis, cxar gxi konsistis el rugxa veluro plenigita per segeroj, kaj la koro de la Stana Soldato konsistis el stano kaj ripozis en lia stana sino tute senemocia. Tamen, estas malmulta dubo ke ili ambaux sciis ke kriza momento en iliaj vivoj nun alvenis, kaj ke la decido de Nimi Ami in?uos la estontecon de unu aux la alia. Kiam ili reakiris siajn naturajn dimensiojn kaj la rabarbofolioj kiuj antauxe turis super iliaj kapoj nun apenaux kovris iliajn piedojn, ili cxirkauxrigardis en la gxardeno kaj trovis ke neniu estas videbla krom ili. Kaj neniu sono de agado venis el la domo, sed ili marsxis al la fronta pordo, kiu havis antaux si malgrandan peronon, kaj tie la du stanuloj staris ?ank-al-?anke dum ambaux frapis sur la pordon per siaj stanaj pugnoj. Cxar sxajne neniu ege volis respondi al la voko, ili denove frapis; kaj poste, denove. Fine ili auxdis movigxon el interne kaj iu tusis. "Kiu estas?" vokis vocxo de knabino. "Estas mi!" kriis la stanaj gxemeloj kune. "Kiel vi sukcesis veni cxi tien?" demandis la vocxo. Ili hezitis pri kiel respondi, do Vut respondis anstataux ili. "Per magio." "Ho," diris la nevidata knabino. "Cxu vi estas amikoj aux malamikoj?" "Amikoj!" ili cxiuj kriis. Post tio ili auxdis piedpasxojn veni al la pordo, kiu malrapide malfermigxis kaj ebligis vidi tre belan Mangxtulan knabinon staranta en la pordejo. "Nimi Ami!" kriis la stanaj gxemeloj. "Jen mia nomo," respondis la knabino, rigardante ilin fridsurprizite. "Sed kiu povas esti __vi__?" "Cxu vi ne konas min, Nimi?" diris la Stana Lignohakisto. "Mi estas via malnova amato, Nocxjo Hakisto!" "Cxu vi ne konas __min__, mia kara?" diris la Stana Soldato. "Mi estas via malnova amato, Kapitano Batalant!" Nimi Ami ridetis al ili ambaux. Poste sxi rigardis preter ilin al la cetero de la grupo kaj denove ridetis. Tamen, sxi aspektis pli amuzita ol placxita. "Envenu," sxi diris, gvidante ilin enen. "Ecx amatoj forgesigxas post longa tempo, sed vi kaj viaj amikoj estas bonvenaj." La cxambro kiun ili nun eniris estis tre placxa kaj komforta, bele meblita kaj bone balaita kaj senpolvigita. Sed ili trovis iun alian tie krom Nimin Amin. Viro vestita per la alloga Mangxtula kostumo pigre ripozadis en fotelo, kaj li sidigxis kaj turnis siajn okulojn al la vizitantoj per frida kaj seninteresa gapo kiu estis preskaux insulta. Li ecx ne starigxis el sia segxo por saluti la fremdulojn, sed rigide gapinte ilin li forturnis sian rigardon dum li sulkigis la frunton, kvazaux ili estas tro malgravaj por interesi lin. La stanuloj redonis la gapon de tiu viro tre interesate, sed ili ne forturnis sian rigardon de li cxar neniu el ili sxajne kapablis forturni siajn okulojn de tiu Mangxtulo, kiu estis rimarkinda cxar li havis unu stanan brakon?tre similan al iliaj propraj stanaj brakoj. "Sxajnas al mi," diris Kapitano Batalant, per vocxo kiu sonis kolera kaj indigna, "ke vi, sinjoro, estas ?a frauxdulo!" "Milde?milde!" avertis la Birdotimigilo; "ne mal-gxentilu al nekonatoj, Kapitano." "Malgxentilu?" kriegis la Stana Soldato, nun vere tre provokita; "ho, li estas ?ulo?sxtelisto! _La ?ulo surhavas mian propran kapon_!" "Jes," pludiris la Stana Lignohakisto. "kaj li surhavas mian dekstran brakon! Mi rekonas gxin per la du verukoj sur la malgranda ?ngro." "Cxu ja eblas!" kriis Vut. "Do jen la homo kiun maljuna Tu-Tond kunmetis kaj nomis Hakbat." La viro nun turnis sin al ili, ankoraux sulkante la frunton. "Jes, jen mia nomo," li diris per vocxo kvazaux mugxego, "kaj estas absurde ke vi stanuloj, aux iu alia, pretendas ke mia estas via kapo, aux brako, aux iu parto de mi, cxar ili estas mia persona proprajxo." "Vi? Vi estas Neniulo!" kriegis Kapitano Batalant. "Vi estas nur acxa miksajxo," deklaris la Imperiestro. "Nu, nu, sinjoroj," interrompis Nimi Ami, "mi devas peti vin esti pli gxentilaj al kompatinda Hakbat. Cxar vi ja estas miaj gastoj kaj ne estas gxentile insulti mian edzon." "Vian edzon!" la stanaj gxemeloj kriis cxagrenite. "Jes," diris sxi. "Mi edzigis Hakbaton antaux longe, cxar miaj aliaj du amatoj dizertis min." Tiu riprocxo embarasis kaj Nocxjon Hakiston kaj Kapitanon Batalanton. Ili subrigardis, hontvizagxe, dum momento, kaj poste la Stana Lignohakisto klarigis per fervora vocxo: "Mi ekrustis." "Ankaux mi," diris la Stana Soldato. "Mi ne povis scii tion, kompreneble," asertis Nimi Ami. "Mi sciis nur ke neniu el vi venis edzinigi min, malgraux viaj promesoj. Sed viroj ne mankas en la Lando Oz. Veninte logxi cxi tie, mi renkontis S-ron Hakbaton, kaj li estis tre interesa cxar li enmensigis en mi forte vin ambaux, kiaj vi estis antaux ol stanigxi. Li ecx havis stanan brakon, kaj tio memorigis al mi vin ecx pli." "Ne mirinde!" komentis la Birdotimigilo. "Sed, auxskultu, Nimi Ami!" diris miranta Vut; "li vere _estas_ ili ambaux, cxar li konstruigxis el iliaj forjxetitaj partoj." "Ho, vi tute eraras," deklaris Polikromo, ridante, cxar sxi multe gxuis la konfuzigxon de la aliaj. "La stanuloj restas si mem, kiel ili informos vin, do Hakbat devas esti iu alia." Ili rigardis sxin perplekse, cxar la faktoj en la kazo estis tro enigmaj por tuja komprenigxo. "Plene kulpas maljuna Tu-Tond," murmuris la Stana Lignohakisto. "Li tute ne rajtis uzi niajn forjxetitajn partojn por fari alian homon." "Sxajnas tamen ke li ja faris tion," diris Nimi Ami trankvile, "kaj mi edzigis lin cxar li enmensigis vin en mi. Mi ne diros ke li estas pri?erinda edzo, cxar li havas miksitan naturon kaj ne estas cxiam agrabla kunulo. Kelkfoje mi devas milde riprocxi lin, kaj per mia lango kaj per mia balailo. Sed li estas mia edzo, kaj mi devas akcepti lin kia li estas." "Se li ne placxas al vi," sugestis la Stana Lignohakisto, "Kapitano Batalant kaj mi povos dishaki lin per niaj hakilo kaj glavo, kaj cxiu prenos tiujn partojn de la ulo kiuj apartenas al ni. Poste ni akceptos ke vi elektu unu el ni kiel vian edzon." "Jen bona ideo," aprobis Kapitano Batalant, eltirante sian glavon. "Ne," diris Nimi Ami; "mi planas gardi la edzon kiun mi havas. Li nun estas trejnita cxerpi la akvon kaj enporti la lignon kaj hoji la brasikojn kaj sarki la ?orbedojn kaj senpolvigi la meblojn kaj fari multajn tiajn taskojn. Nova edzo bezonus riprocxojn?kaj mildan malaprobon?gxis li lernus miajn kutimojn. Do mi opinias ke estos pli bone konservi mian Hakbaton, kaj mi vidas nenian kialon por ke vi objxetu pri li. Vi du sinjoroj forjxetis lin kiam vi stanigxis, cxar vi ne plu povis utiligi lin, do ne povas juste pretendi lin nun. Mi konsilas ke vi reiru al viaj hejmoj kaj forgesu min, same kiel mi forgesis vin." "Bona konsilo!" ridis Polikromo, dancante. "Cxu vi estas felicxa?" demandis la Stana Soldato. "Kompreneble yes," diris Nimi Ami; "mi estas la mastrino de cxio kion mi vidas?la regxino de mia regneto." "Cxu vi ne preferus esti la Imperiestrino de la Palpbrumoj?" demandis la Stana Lignohakisto. "Jadi, ne," sxi respondis. "Tio estus granda gxeno. Al mi ne placxas la socio aux pompo aux impono. Mi nur petas esti sola kaj ne gxenata de vizitantoj." La Birdotimigilo sxovetis Vuton la Vagiston. "Al mi tio sonas sugesto," li diris. "Sxajnas ke ni por nenio faris nian veturon," komentis Vut, kiu iomete hontis kaj cxagrenigxis cxar li ja proponis la veturon. "Mi gxojas, tamen," diris la Stana Lignohakisto "ke mi trovis Nimin Amin, kaj trovis ke sxi jam estas edzino kaj felicxa. Tio detenos plian maltrankvilon pri sxi." "Rilate al mi," diris la Stana Soldato, "ne malplacxas al mi esti libera. Min cxagrenas nur la trovo ke mia kapo estas sur la korpo de Hakbat." "Rilate al tio, mi su?cxe certas ke tiu estas _mia_ korpo, almenaux parte," komentis la Imperiestro de la Palpbrumoj. "Sed ne gravas, amiko Soldato; ni akceptu donaci niajn forjxetitajn membrojn por certigi la felicxon de Nimi Ami, kaj ni estu dankemaj ke nia sorto ne estas hoji brasikojn kaj cxerpi akvon?kaj esti riprocxataj?anstataux cxi tiu ulo Hakbat." "Jes," konsentis la Soldato, "estas multo pri kiu ni estu dankemaj." Polikromo, kiu elvagis, nun etendis sian belan kapon tra malferman fenestron kaj krietis per placxita vocxo: "Komencas farigxi nube. Eble pluvos!" CxAPITRO 23 : Tra la Tunelo? Ne pluvis tuj tiam, kvankam la nuboj en la cxielo plidikigxis kaj pli forte minacis. Polikromo esperis tondro-sxtormon, sekvotan de sxia Cxielarko, sed la du stanulojn ne gxojigis la ideo malsekigxi. Ili ecx preferis resti en la domo de Nimi Ami, kvankam ili ne sentis sin bonvenaj tie, anstataux eliri kaj fronti la alvenantan sxtormon. Sed la Birdotimigilo kiu estis tre pensema persono, diris al siaj amikoj: "Se ni restos cxi tie gxis post la sxtormo, kaj Polikromo foriros sur sia Cxielarko, tiam ni estos kaptitoj interne de la Muro de Solida Aero; do sxajnas plej bone komenci nian reiron tuj. Se mi malsekigxos, mia pajla plenigajxo ruinigxos, kaj se vi du stanaj sinjoroj malsekigxos, vi eble ekrustos kaj farigxos senutilaj. Sed ecx tio estas pli bona ol resti cxi tie. Liberigite el la bariero, ni havos Vuton la Vagiston por helpi nin, kaj li povos olei viajn artikojn kaj replenigi mian korpon, se necesos, cxar la knabo konsistas el viando, kiu nek rustas nek plenigxas per malseko nek sximo gxin atakas." "Venu, do!" kriis Polikromo de la fenestro, kaj la aliaj, komprenante la sagxecon de la parolo de la Birdotimigilo, adiauxis Nimin Amin, kiu gxojis pro ilia foriro, kaj diris adiaux al sxia edzo, kiu nur sulkigis la frunton kaj ne respondis, kaj poste ili rapidis el la domo. "Viaj malnovaj partoj ne estas tre gxentilaj, mi nepre devas diri," komentis la Birdotimigilo, kiam ili estis en la gxardeno. "Ne," diris Vut, "Hakbat estas vera malafablulo. Cxu li vere ne povus almenaux deziri al ni bon-vojagxon?" "Mi petas ke vi ne tenu nin respondecaj pri la agoj de tiu ulo," petegis la Stana Lignohakisto. "Ni ?nis pri Hakbat kaj rifuzos plu trakti kun li." Polikromo dancadis antaux la grupo kaj gvidis ilin rekte al la truo de la Blua Kuniklo, kiun ili eble malfacile trovus sen sxi. Tie sxi tute ne perdis tempon remalgrandigante ilin. La Blua Kuniklo okupadis sin per mangxetado de brasikfolioj en la gxardeno de Nimi Ami, do ili ne petis permeson de li sed tuj eniris la truon. Jam la pluvgutoj komencis faladi, sed estis tute seke interne de la tunelo kaj kiam ili atingis la alian ?non, ekster la cirkla Muro de Solida Aero, la sxtormo estis plejforta kaj la pluvo torentis. "Ni atendu cxi tie," proponis Polikromo, rigardetante el la truo kaj rapide retirante sin. "La Cxielarko ne aperos gxis post la sxtormo kaj mi povos tuje regrandigi vin, antaux ol reiri al miaj fratinoj sur nia arko." "Jen bona plano," diris la Birdotimigilo aprobe. "Tio sxparos min de malsekigxo kaj akvoplenigxo." "Gxi sxparos min de rusto," diris la Stana Soldato. ?"Gxi ebligus ke mi restu multe polurita," diris la Stana Lignohakisto. "Ho, koncerne tion, mi mem preferas ne malsekigi miajn belajn vestojn," ridis la Filino de la Cxielarko. "Sed dum ni atendos mi diros adiaux al vi cxiuj. Mi devas ankaux danki vin cxar vi savis min de tiu acxa Gigantino, S-ino Jup. Vi estis bonaj kaj paciencaj kamaradoj kaj mi gxuis niajn komunajn aventurojn, sed mi neniam estas tiel felicxa kiel kiam mi estas sur mia kara Cxielarko." "Cxu via patro riprocxos vin pro via postresto sur la tero?" demandis Vut. "Mi supozas ke jes," diris Polikromo gaje; "oni cxiam riprocxas min pro miaj frenezaj petoloj?tiel oni nomas ilin. Miaj fratinoj ests tiel dolcxaj kaj belaj kaj decaj ke ili neniam dancas for de nia Cxielarko, do ili neniam havas aventurojn. Laux mi aventuroj estas bona amuzo, sed mi neniam volas resti tro longe sur la tero, cxar vere ne tauxgas por mi cxi tie. Mi diros al mia Patro la Cxielarko ke mi penos ne esti tiom senzorga denove, kaj li pardonos min cxar en niaj cxielaj logxejoj estas cxiam gxojo kaj felicxo." Ili vere bedauxris apartigxi de sia delikata kaj bela kunulino kaj certigis al sxi sian amon se ili iam hazarde rerenkontigxos. Sxi manpremis kun la Birdotimigilo kaj la Stanuloj kaj kisis Vuton la Vagiston legxere sur la frunto. Subite ekcxesis la pluvo, kaj dum la etuloj eliris la truon de la Blua Kuniklo, glora granda Cxielarko aperis en la cxielo kaj la ?no de la arko malrapide subiris kaj tusxis la teron gxuste kie ili staras. Vut tiom okupis sin per rigardado al aro da belaj junulinoj?fratinoj de Polikromo?kiuj klinis sin trans la randon de la arko, kaj duan aron kiu dancadis gaje inter la radiadantaj belegaj koloroj, ke li ne rimarkis sian regrandigxon. Sed nun Polikromo rekunigxis kun siaj fratinoj sur la Cxielarko kaj la grandega arko levigxis kaj malrapide degelis, dum la suno ekaperis el malantaux la nuboj kaj sendis siajn proprajn blankajn radiojn dance trans la kampojn. "Ho, sxi jam foriris!" kriis la knabo, kaj li turnis sin por vidi siajn kamaradojn ankoraux adiauxe gestadi per siaj manoj al la malaperinta Polikromo. CxAPITRO 24 : La Kurteno Falas? Nu, la cetero de la rakonto estas rapide donebla, cxar la reiro de niaj aventurantoj estis sen gravaj incidentoj. La Birdotimigilo tiom timis renkonti la Hi-po-gxi-rafon, kiu eble denove mangxus lian pajlon, ke li urgxis siajn kamaradojn elekti alian vojon al la Sxmeralda Urbo, kaj ili volonte konsentis, do ili plene evitis la Nevideblan Landon. Kompreneble, kiam ili atingis la Smeraldan Urbon ilia unua devo estis viziti la palacon de Ozma, kie sxi regxe gastigis ilin. La Stana Soldato kaj Vut la Vagisto estis bonvenaj tiom elkore kiom povus esti nekonatoj kiuj estis veturakompanantoj de la karaj malnovaj amikoj de Ozma, la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto. Cxe la bankedotablo tiuvespere ili rakontis pri kiel ili trovis Nimin Amin, kaj informis pri kiel ili trovis sxin felicxa edzino de Hakbat, kies parenceco kun Nocxjo Hakisto kaj Kapitano Batalist estis tiom perpleksiga ke ili petis konsilon de Ozma pri kion fari tiurilate. "Vi tute ne bezonas konsideri Hakbaton," respondis la bela knabina Reganto de Oz. "Se Nimi Ami kontentas pri tiu misfarita viro kiel edzo, ni ecx ne prave kulpigus Tu-Tondon pro tio ke li kungluis lin." "Laux mia opinio tio estis tre bona ideo," aldonis malgranda Doroteo, "cxar se Tu-Tond ne eluzus viajn forjxetitajn partojn, ili estus malsxparitaj. Estas ?e malsxpari, cxu ne?" "Nu, cxiuokaze," diris Vut la Vagisto, "Hakbat, kaptito de lia edzino, estas multe tro for de cxiu por gxeni iun el vi stanuloj iumaniere. Se vi ne irus kie li estas kaj trovus lin, vi tute ne cxagrenigxus pro li." "Kaj ja kial gravas al vi," Betinjo Bobin demandis al la Stana Lignohakisto, "se Nimi Ami kontentas?" "Kaj malfacilas kredi," komentis eta Trot, "ke knabino preferus logxi kun miksajxo kia Hakbat, sur distanca Monto Mangxto, ol esti Imperiestrino de la Palpbrumoj!" "Sxi mem elektis tion," diris la Stana Lignohakisto kontente; "kaj, super cxio, mi ne certas ke al la Palpbrumoj placxus havi Imperiestrinon." Perpleksigis Ozman, dum kelka tempo, decidi kion fari pri la Stana Soldato. Se li irus kun la Stana Lignohakisto al la kastelo de la Imperiestro, sxi sentis ke la du stanuloj eble ne povus harmonie kunlogxi, kaj krome la Imperiestro estus malpli distingita se li havus konstante apud si identulon. Do sxi demandis Kapitanon Batalanton cxu li akceptas servi sxin kiel soldato, kaj li tuj deklaris ke nenio pli placxus al li. Kiam li jam servis sxin dum longa tempo, Ozma sendis lin en la Gilikulan Landon, kun instrukcioj teni bonordon inter la sovagxuloj kiuj logxas en kelkaj partoj de tiu nekonata lando de Oz. Kaj Vut, nu, cxar li profesie estis Vagisto, li ricevis permeson vagi kien ajn li deziras, kaj Ozma promesis kontroli liajn estontajn veturojn kaj protekti la knabon lauxeble plej zorge, por se li eventuale enirus pli da embarasoj. Post la felicxa arangxigxo de cxio cxi, la Stana Lignohakisto reiris al sia stana kastelo, kaj lia elektita kamarado, la Birdotimigilo, akompanis lin survoje. La du amikoj kiel atendeble kune pasigis multajn placxajn horojn per parolado pri siaj jxusaj aventuroj, cxar pro tio ke ili nek mangxis nek dormis ili trovis sian plej grandan amuzon en konversaciado. ?