La Perdita Princino de Oz De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856-1919 Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877-1943 Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933- Unue eldonita en la Angla kiel The Lost Princess of Oz de Reilly & Britton. Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing. Cxi tiu traduko kopirajta © Donald Broadribb. Cxi tiu eldono estas korektita versio, julio. AL MIAJ LEGANTOJ Kelkaj el miaj junaj legantoj produktas mirindajn imagajxojn. Tio placxas al mi. Imago portis la homaron tra la Malluman Epokon al gxia aktuala nivelo de civilizacio. Imago instigis Kolumbon trovi Amerikon. Imago instigis Franklinon trovi elektron. Imago donis al ni la vapormotoron, la telefonon, la parolmasxinon kaj la auxtomobilon, cxar necesis revi pri ili antaux ol realigi ilin. Do mi kredas ke revoj-kiujn oni spertas dum la tago kun malfermaj okuloj kaj plene funkcianta cerbaparato-versxajne kondukos al plibonigo de la mondo. La imagoplena infano farigxos la imagoplena viro aux virino kiu plej versxajne kreos, inventos, kaj tiel evoluigos civilizacion. Elstara edukisto informas min ke ferakontoj estas valoregaj por evoluigi la imagadon de infanoj. Mi kredas tion. Inter la leteroj kiujn mi ricevas de infanoj estas multaj kun sugestoj pri "kion priverki en la sekva Oz?Libro". Kelkaj el la proponataj ideoj estas interesegaj, aliaj estas tro ekstravagancaj por konsidero-ecx en ferakonto. Tamen, cxiuj placxas al mi, kaj mi devas agnoski ke la cxefideo en "La Perdita Princino de Oz" estas sugestita al mi de dolcxa dekunujara knabineto kiu vizitis min por paroli pri la Lando Oz. Diris sxi: "Mi s'pozas ke se Ozma iam perdigxus, aux sxteligxus, cxiu en Oz multe bedauxrus." Jen cxio, sed tute suficxa bazo sur kiun konstrui cxi tiun rakonton. Se vi plezurigxos per la rakonto, danku pro tio la lertan sugeston de mia amikineto. Kaj, parenteze, ne hezitu skribi al mi viajn proprajn proponetojn kaj sugestojn, tiajn kiuj rezultas el viaj propraj revoj. Ili nepre interesos min, ecx se mi ne povos utiligi ilin en rakonto, kaj la simpla fakto ke vi ja revis plezurigos min kaj estos bone por vi. Cxar, efektive, kara leganto, cxi tiuj rakontoj pri Oz estas nur viaj kaj miaj, kaj ni estas partneroj. Dum vi plu volos legi ilin mi provos verki ilin, kaj mi emas kredi ke la sekvanta rakontos kelkajn surprizajn aventurojn de la "Stana Lignohakisto de Oz" kaj liaj kamaradoj. L. FRANK BAUM, Regxa Historiisto de Oz. "OZCOT" cxe HOLLYWOOD en KALIFORNIO 1. Gravega Perdo 2. La problemoj de Glinda La Bona 3. Rabo Trafas Kuknjon la Kuketo-Kuiristinon 4. Inter la Palpbrumoj 5. La Amikoj de Ozma Perpleksigxas 6. Oni Sercxas 7. La Karuselaj Montoj 8. La Mistera Urbo 9. La Alta Koko-Lorum de Ti 10. Toto Perdas Ion 11. Buton-Brilo Perdas Sin 12. La Carsuprulo de Herkuo 13. La Vero-Lageto 14. La Malfelicxa Pramisto 15. La Granda Lavenda Urso 16. La Malgranda Palrugxa Urso 17. La Renkontigxo 18. La Konferenco 19. La Sxufaristo Ugu 20. Pli da Surprizoj 21. Magio Kontraux Magio 22. En la Vimenajxa Kastelo 23. Defio al la Sxufaristo Ugu 24. La Malgranda Palrugxa Urso Parolas Veron 25. Ozma de Oz 26. Doroteo Pardonas CxAPITRO 1: Gravega Perdo Ne povas esti dubo: Princino Ozma, la bela knabina reganto de la Felando Oz, estis perdita. Sxi tute malaperis. Neniu el sxiaj regatoj--ecx neniu el sxiaj plej intimaj amikoj--sciis kio okazis al sxi. Doroteo la unua trovis tion. Doroteo estis mal?granda knabino el Kansas kiu venis al la Lando Oz por tie logxi kaj ricevis tre agrablan cxambraron en la regxa palaco de Ozma, simple cxar Ozma amis Doroteon kaj volis ke sxi logxu kiel eble plej proksime, tiel ke la du knabinoj povu multe kunesti. Doroteo ne estis la sola knabino el la ekstera mondo kiu estis bonvenigita en Ozon kaj logxis en la regxa palaco. Ankaux estis alia nomita Betinjo Bobin, kies aventuroj instigis sxin sercxi rifugxon kun Ozma, kaj ankoraux alia nomita Trot, kiu invitigxis, kun sia fidela akompananto, Kap'tano Vilcxjo, hejmigxi en cxi tiu mirinda felando. La tri knabinoj cxiuj havis cxambrojn en la palaco kaj estis bonaj amikoj; sed Doroteo estis la plej intima amiko de ilia gracoplena Regantino kaj nur sxi je kiu ajn horo auxdacis viziti Ozman en sxiaj regxaj logxocxambroj. Cxar Doroteo jam logxis en Oz multe pli longe ol la aliaj knabinoj kaj farigxis Princino de la regno. Betinjo estis unu jaron pli agxa ol Doroteo kaj Trot estis unu jaron pli juna, tamen la tri knabinoj estis suficxe similagxaj por farigxi intimaj kunludantoj kaj bone distrigxi kune. Dum la trio konversaciadis unu matenon en la cxambro de Doroteo Betinjo proponis ke ili veturu en la Mangxtulan Landon, kiu estis unu el la kvar grandaj partoj de la Lando Oz regata de Ozma. "Mi ankoraux ne estis tie," diris Betinjo Bobin, "sed la Birdotimigilo iam diris al mi ke gxi estas la plej bela lando en la tuta Oz." "Ankaux mi volas kuniri," aldonis Trot. "Bone," diris Doroteo, "mi petos Ozman. Eble sxi permesos ke ni kunprenu la Segcxevalon kaj la Rugxan Cxaregon, tio estus por ni multe pli agrabla ol devi marsxi la tutan vojon. Cxi tiu Lando Oz estas iom granda, kiam oni iras al cxiuj gxiaj bordoj." Do sxi ekstaris kaj iris laux la koridoroj de la belega palaco gxis sxi atingis la regxan cxambraron, kiu plenigis la tutan antauxan parton de la dua etagxo. En malgranda atendocxambro sidis la servistino de Ozma, Jxelea Konfitajx, kiu sin okupis per kudrado. "Cxu Ozma jam ellitigxis?" demandis Doroteo. "Mi ne scias, kara," respondis Jxelea. "Mi ne jam auxdis sxin cximatene. Sxi ecx ne vokis por ke mi pretigu sxian banon aux matenmangxon, kaj estas multe post la kutima tempo por ili." "Strange!" krietis la knabineto. "Jes," akordis la servistino; "sed kompreneble nenia damagxo povus okazi al sxi. Neniu povas morti aux esti mortigita en la Lando Oz kaj Ozma mem estas potenca feino, kaj sxi ne havas malamikojn, laux nia scio. Tial mi tute ne maltrankvilas pri sxi, kvankam konfesendas ke sxia silento estas malkutima." "Eble," diris Doroteo, penseme, "sxi plu dormas. Aux eble sxi legas, aux planas ian novan magiajxon por bonfari al sia popolo." "Cxio cxi povus esti vera," respondis Jxelea Konfitajx, "tial mi ne auxdacis gxeni nian regxan mastrinon. Tamen vi estas privilegia, Princino, kaj mi certas ke al Ozma tute ne gxenus se vi enirus por paroli kun sxi." "Kompreneble ne," diris Doroteo, kaj malferminte la pordon de la ekstera cxambro sxi eniris. Estis tute kviete tie. Sxi marsxis en alian cxambron, kiu estis la buduaro de Ozma, kaj poste, repusxinte pezan drapirajxon ricxe broditan per fadenoj el pura oro, la knabino eniris la dormocxambron de la feina Reganto de Oz. La ebura kaj ora lito estis vaka; la cxambro estis vaka; neniu spuro de Ozma estis trovebla. Tre surprizite, kvankam ankoraux sen timo ke io okazis al sia amikino, Doroteo reiris tra la buduaro al la aliaj cxambroj de la cxambaro. Sxi eniris la muzikocxambron, la bibliotekon, la laborejon, la bancxambron, la vestocxambron kaj ecx la grandan tronocxambron, kiu estis apud la regxa cxambraro, sed en neniu el tiuj lokoj sxi povis trovi Ozman. Do sxi reiris al la antauxcxambro kie sxi estis parolinta kun la servistino, Jxelea Konfitajx, kaj diris: "Sxi ne estas en siaj cxambroj nun, do sendube sxi eliris." "Mi ne komprenas kiel sxi povus fari tion sen ke mi vidus sxin," respondis Jxelea, "krom se eble sxi malvidebligis sin." "Nu, sxi ne estas tie," deklaris Doroteo. "Do ni iru trovi sin," proponis la servistino, kiu sxajnis iom maltrankvila. Do ili eliris en la koridorojn kaj tie Doroteo preskaux stumblis pro kurioza knabino kiu dancadis legxere lauxlonge de la koridoro. "Haltu momenton, Cxifoneroj!" sxi kriis. "Cxu vi jam vidis Ozman cximatene?" "Mi ne!" respondis la kurioza knabino, dancante pli proksimen. "Mi perdis ambaux okulojn dum baraktado kun la Vuzo, hierauxnokte, cxar la besto forgratis ilin de mia vizagxo per siaj kvadrataj piedoj. Do mi metis la okulojn en mian posxon kaj cximatene Buton-Brilo kondukis min al Onklino Em, kiu surkudris ilin denove. Do mi vidis tute nenion hodiaux, escepte de dum la jxusaj kvin minutoj. Do kompreneble mi ne vidis Ozman." "Nu, bone, Cxifoneroj," diris Doroteo, rigardante interesate la okulojn, kiu estis nur du rondaj nigraj butonoj kudritaj sur la vizagxon de la knabino. Ankaux aliaj aspektoj de Cxifoneroj sxajnus kuriozaj al persono vidanta sxin unuafoje. Oni kutime nomis sxin "La Mikscxifona Knabino", cxar sxiaj korpo kaj membroj estis el gajkolora mikscxifona peplomo tondita laux homa formo kaj plenigita per katuno. Sxia kapo estis ronda pilko simile plenigita kaj ligita al sxiaj sxultroj. Sxiaj haroj estis amaso da brunaj trikfadenoj kaj por fari sxian nazon oni tiris parton de la sxtofo por formi pilketon kaj ligis gxin per sxnuro por teni gxin gxustaloke. Sxian busxon oni zorge faris tondante fendeton en la gxusta loko kaj vatante gxin per rugxa silko, aldonante du vicojn de perloj por ke ili estu dentoj kaj iom da rugxa flanelo kiel langon. Malgraux tiu stranga konsisto, la Mikscxifona Knabino magie vivis kaj montris sin unu el la plej gajaj kaj agrablaj el la multaj strangetaj uloj kiuj logxis en la miriga Felando Oz. Efektive, Cxifoneroj estis gxenerale amata, kvankam sxi estis iom suprajxema kaj nekonstanta kaj faris kaj diris multon kio surprizis sxiajn amikojn. Sxi malofte estis kvieta, sxi amis danci, transturnigxi kaj transkapigxi, grimpi arbojn kaj partopreni multajn aliajn aktivajn sportojn. "Mi iras sercxi Ozman," komentis Doroteo, "cxar sxi ne estas en siaj cxambroj kaj mi volas fari al sxi demandon." "Mi akompanos vin," diris Cxifoneroj, "cxar miaj okuloj brilas pli ol la viaj kaj povas pli foren vidi." "Mi iom dubas pri tio," respondis Doroteo. "Sed akompanu min se vi volas." Kune ili trasercxis la grandan palacon kaj ecx la plej forajn limojn de la palaca tereno, kiu estis tre granda, sed nenie ili trovi spuron de Ozma. Kiam Doroteo revenis al kie atendis Betinjo kaj Trot, la vizagxo de la knabineto estis iom sobra kaj maltrankvila, cxar neniam antauxe Ozma foriris sen informi siajn amikojn pri kien sxi iras, aux sen eskorto tauxga por sxia regxa rango. Tamen sxi estis for, kaj neniu vidis sxin foriri. Doroteo renkontis kaj demandis al la Birdotimigilo, Tiktoko, la Vilulo, Buton-Brilo, Kap'tano Vilcxjo, kaj ecx al la sagxa kaj potenca Sorcxisto de Oz, sed neniu el ili vidis Ozman post sxia apartigxo de siaj amikoj la antauxan vesperon kaj iro al siaj cxambroj. "Pas'nokte sxi diris nenion pri foriro ien," komentis malgranda Trot. "Ne, kaj jen la plej stranga parto," respondis Doroteo. "Kutime Ozma sciigas al ni kion ajn sxi faras." "Kial ne rigardi per la Magia Bildo?" proponis Betinjo Bobin. "Tio informos al ni pri kie sxi estas, post nur sekundo." "Kompreneble!" kriis Doroteo. "Kial mi ne jam elpensis tion?" kaj tuj la tri knabinoj rapidis al la buduaro de Ozma, kie la Magia Bildo cxiam pendis. Tiu Magia Bildo estis unu el la plej gravaj trezoroj de la regxina Ozma. Estis granda ora kadro, en kies centro estis blugriza kanvaso sur kiu diversaj scenoj konstante aperadis kaj malaperadis. Se oni staris antaux gxi kaj volis vidi kion faras iu persono--kie ajn en la mondo--nur necesis ke oni esprimu la deziron kaj la sceno en la Magia Bildo sxangxigxis kaj ekestis la sceno kie estas tiu persono kaj montris precize kion li aux sxi faras. Do la knabinoj sciis ke estos facile deziri vidi Ozman, kaj per la bildo ili rapide ekscios kie sxi estas. Doroteo antauxeniris al la loko kie la bildon kutime protektis dikaj satenaj kurtenoj, kaj disapartigis la drapirajxojn. Farinte tion sxi staris miregante, dum sxiaj du amikoj kriis pro malkontentigxo. La Magia Bildo mankis. Nur vaka spaco sur la muro malantaux la kurtenoj montris kie gxi antauxe pendis. CxAPITRO 2: La Problemoj de Glinda la Bona Potenca Sorcxistino de Oz, Glinda la Bona. Tiu kastelo, situanta en la Lando de la Kveluloj, grandadistance sude de la Smeralda Urbo kie regis Ozma, estis grandioza strukturo el belega marmoro kaj argxentaj latisoj. Tie logxis la Sorcxistino, cxirkauxate de aro de la plej belaj knabinoj de Oz, venintaj el la kvar landoj de tiu felando kaj ankaux el la glora Smeralda Urbo mem, kiu staris en la angulo kie la kvar landoj renkontigxis. Oni opiniis granda honoro permeson servi la bonan Sorcxistinon, kies magia arto uzigxis nur por bonfari al la popolo de Oz. Glinda estis la plej valora servanto de Ozma, cxar sxia sorcxoscio estis miriga kaj sxi povis efektivigi preskaux cxion, kion deziris la bela knabina Reganto de Oz. El cxiuj magiajxoj cxirkaux Glinda en sxia kastelo estis nenio pli eksterordinara ol sxia Granda Arkivo-Libro. Sur la pagxoj de cxi tiu Arkivo-Libro konstante skribigxis--tagon post tago kaj horon post horo--cxiuj gravaj eventoj kiuj okazis ie en la konata mondo, kaj ili skribigxis en la libron precize je la momento kiam la eventoj okazis. Cxiu aventuro en la Lando Oz kaj en la granda ekstera mondo, kaj ecx en lokoj pri kiuj neniam auxdis vi kaj mi, registrigxis precize en la Granda Libro, kiu neniam eraris kaj diris nur la ekzaktan veron. Pro tio nenio estis kasxebla for de Glinda la Bona, kiu bezonis nur rigardi la Grandan Arkivo- Libron por informigxi pri cxio okazinta. Tial, inter aliaj kialoj, sxi estis granda Sorcxistino, cxar la arkivo faris el sxi personon pli sagxan ol cxiu alia vivanto. Tiu mirinda libro situis sur granda ora tablo kiu staris en la mezo de la salono de Glinda. La kruroj de la tablo, kiuj estis inkrustitaj per multevaloraj gemoj, estis firme ligitaj al la kahelita planko kaj la libro mem estis cxenita al la tablo kaj sxlosita per ses fortikaj oraj seruroj, kies sxlosilojn Glinda portis sur cxeno ligita cxirkaux sxia propra kolo. La pagxoj de la Granda Libro estis pli granda?dimensiaj ol tiuj de Usona jxurnalo kaj kvankam ili estis maldikegaj ili estis tiomaj ke ili konsistigis grandegan, tre dikan volumon. Pro siaj ora kovrilo kaj oraj agrafoj la libro estis tiom multepeza ke tri viroj apenaux povus levi gxin. Tamen cximatene, kiam Glinda eniris sian salonon post la matenmangxo, sekvate de cxiuj siaj servistinoj, la bonan Sorcxistinon mirigis trovi ke sxia Granda Arkivo-Libro estas mistere malaperinta. Antauxenirinte al la tablo, sxi trovis ke la cxenoj estis distrancxitaj per iu akra ilo, kaj tio sendube farigxis dum cxiuj en la kastelo dormadis. Glindan tio sxokis kaj cxagrenis. Kiu farus tian fian auxdacan agon? Kaj kiu volus forpreni de sxi sxian Grandan Arkivo-Libron? La Sorcxistino pensmeditadis dum iom da tempo, konsiderante la konsekvencojn de la perdo. Post tio sxi iris al sia Cxambro de Magio por prepari sorcxon kiu informos sxin pri kiu sxtelis la Arkivo-Libron. Sed, kiam sxi malsxlosis siajn sxrankojn kaj malfermis la pordojn, sxi trovis ke cxiuj sxiaj magiiloj kaj raraj kemiajxoj estas forsxtelitaj el sur la bretoj. La Sorcxistino estis nun kaj kolera kaj alarmita. Sxi sidigxis sur segxon kaj strebis elpensi kiel tiu eksterordinara sxtelo estus farebla. Estis evidente ke la sxtelisto estis iu tre potenca, cxar neniu alia povus efektivigi tian sxtelon sen sxia scio. Sed kiu, en la tuta Lando Oz, estis suficxe potenca kaj lerta por fari tian fiagon? Kaj kiu, estante kapabla, ankaux celus defii la plej sagxan kaj plej talentan Sorcxistinon en la tuta historio de la mondo? Glinda pripensadis tiun perpleksan temon dum plena horo, kaj je la fino de tiu tempoperiodo sxi ankoraux ne sciis klarigi gxin. Sed kvankam sxiaj iloj kaj kemiajxoj estis forsxtelitaj sxia magiscio ja ne estis sxtelita, cxar neniu sxtelisto, negrave kiom lerta, povas sxteli onian scion, kaj tial scio estas la plej bona kaj plej sekura trezoro akirebla. Glinda kredis ke kiam sxi uzos suficxan tempon por akumuli pli da magiaj herboj kaj eliksiroj kaj por fabriki pli da magiiloj sxi povos trovi kiu estas la sxtelinto, kaj kio okazis al sxia valorega Arkivo-Libro. "Negrave kiu faris tion," sxi diris al siaj servistinoj, "tiu estas tre malsagxa persono, cxar iam li sendube trovigxos kaj estos tiam severe punita." Sxi nun faris liston de cxio kion sxi bezonas kaj sendis mesagxistojn al cxiu parto de Oz kun ordono akiri la bezonajxojn kaj porti ilin al sxi kiel eble plej baldaux. Kaj unu el sxiaj mesagxistoj renkontis la malgrandan Sorcxiston de Oz, kiu rajdas sur la dorso de la fama vivanta Segcxevalo kaj krocxigxas al gxia kolo per ambaux brakoj; cxar la Segcxevalo kuregadas al la kastelo de Glinda rapide kiel la vento, portante la informon ke Regxina Ozma, Reganto de la tuta granda Lando Oz, subite malaperis kaj neniu en la Smeralda Urbo scias kio okazis al sxi. "Ankaux," diris la Sorcxisto, dum li staris antaux la surprizita Sorcxistino, "la Magia Bildo de Ozma malaperis, do ni ne povas konsulti gxin por trovi kie sxi estas. Tial mi venis al vi por helpo tuj kiam ni konsciigxis pri nia perdo. Ni rigardu en la Grandan Arkivo-Libron." "Ve," respondis la Sorcxistino malgxoje, "ni ne povas, cxar ankaux la Granda Arkivo-Libro malaperis!" CxAPITRO 3: Rabo Trafas Kuknjon la Kuketo-Kuiristinon Unu grava sxtelo plia raportigxis en la Lando Oz tiun eventoplenan matenon, sed gxi okazis tiom for de kaj la Smeralda Urbo kaj la kastelo de Glinda la Bona ke neniu el la personoj kiujn ni menciis informigxis pri la sxtelo gxis post longe. En la fora sudokcidenta angulo de la Lando de la Palpbrumoj estas largxa tablolando atingebla nur per grimpado de kruta monteto, negrave el kiu direkto oni proksimigxas al gxi. Sur la montetoflankoj cxirkaux tiu tablolando tute ne estas vojetoj, nur multaj dornarbustoj sur kiuj estas akraj dornoj kiuj neebligas ke la Ozanoj logxantaj malsupre suprengrimpu por vidi kio estas sur la supro. Sed supre logxas la Jipoj, kaj kvankam la spaco kiun ili okupas estas ne tre granda la landeto apartenas nur al ili. La Jipoj neniam--gxis la tempo kiam komencigxas cxi tiu rakonto--foriris de sia largxa tablolando por mal?supreniri en la Landon Oz, nek la Ozanoj iam grimpis al la lando de la Jipoj. Logxante tute solaj, la Jipoj havis kuriozajn kutimojn kaj ideojn proprajn kaj ne similis al iu alia popolo de la Lando Oz. Iliaj domoj estis dismetitaj sur la tuta plata surfaco; ne kiel urbo, kungrupigitaj, sed metitaj kie ajn volis la kaprico de la posedantoj, kun kampoj unuloke, arboj aliloke, kaj kuriozaj vojetoj kunligantaj la domojn. Tie, dum la mateno kiam Ozma tiom strange malaperis de la Smeralda Urbo, Kuknjo la Kuketo-Kuiristino trovis ke sxia diamantornamita ora teler?lavujo estis sxtelita, kaj sxi tiom alarmis pro la perdo kaj kriis kaj lamentis tiom lauxte ke multaj Jipoj grupigxis cxirkaux sxian domon por demandi pri kio okazis. Estis serioza afero, ie ajn en la Lando Oz, akuzi ke iu sxtelis, do kiam la Jipoj auxdis Kuknjon la Kuketo-Kuiristinon deklari ke sxia juvelita telerlavujo estas sxtelita ili kaj humiligxis kaj cxagrenigxis kaj devigis Kuknjon akompani ilin al la Ranulo por trovi kion fari. Mi supozas ke vi neniam antauxe auxdis pri la Ranulo, cxar kiel cxiuj aliaj logxantoj sur tiu tablolando li neniam estis for de gxi, nek iu iris tien por vidi lin. La Ranulo estis, efektive, ido de la ordinaraj ranoj de Oz, kaj kiam li estis naskita li unue logxis en lageto en la Lando de la Palpbrumoj kaj estis kiaj cxiuj aliaj ranoj. Havante aventureman naturon, tamen, li baldaux saltetis el sia lageto kaj komencis veturadi; sed granda birdo venis kaj kaptis lin per sia beko kaj komencis forflugi kun li al sia nesto. Estante alte en la aero la rano skuis sin tiom freneze ke li liberigxis kaj falis suben--suben--suben en malgrandan kasxitan lageton sur la tablolando de la Jipoj. Nu, sxajnas ke tiu lageto estis nekonata de la Jipoj cxar gxi estis cxirkauxata de dikaj arbustoj kaj ne estis proksima al logxejo, kaj gxi montrigxis sorcxita lageto, cxar la rano kreskis tre rapide kaj farigxis tre granda, mangxante la magian skosxon kiu trovigxas en neniu alia loko sur la tero, nur en tiu unusola lageto. Kaj la skosxo ne nur grandigis la ranon, tiel ke kiam li ekstaris sur siaj malantauxaj kruroj li estis alta kiel kiu ajn Jipo en la lando, sed gxi nekutime inteligentigis lin, tiel ke li baldaux sciis pli ol la Jipoj kaj kapablis rezoni kaj argumenti tre, tre bone. Ne estus supozeble ke rano tiatalenta restus en kasxita lageto, do li fine eliris kaj interiris la popolon de la tablolando, kiuj miregis pro lia aspekto kaj trovis tre impona lian erudicion. Ili neniam antauxe vidis ranon kaj la rano neniam antauxe vidis Jipon, sed cxar estis multaj Jipoj kaj nur unu rano, la rano farigxis plej grava. Li ne plu saltadis, sed staris rekta sur siaj malantauxaj kruroj kaj vestis sin bele kaj sidis sur segxoj kaj faris cxion faratan de homoj; do oni baldaux nomis lin la Ranulo kaj tiu estas lia sola nomo ekde tiam. Post pluraj jaroj la popolo jam traktis la Ranulon kiel sian konsiliston rilate al cxiu problemo. Ili prezentis cxiujn siajn problemojn al li kaj kiam li nenion sciis li sxajnigis scii, kio sxajne estis egale sukcesa. Efektive, la Jipoj kredis ke la Ranulo estas pli sagxa ol vere li estis, kaj li lasis ilin kredi tion, cxar li tre fieris pro sia auxtoritata stato. Alia lageto ekzistis sur la tablolando, kiu ne estis sorcxita sed enhavis bonan klaran akvon kaj situis proksime al la logxejoj. Tie la popolo konstruis por la Ranulo propran domon, proksime al la rando de la lageto, tiel ke li povis bani sin aux nagxi kiam ajn li volis. Li kutime nagxis en la lageto dum la frua mateno, antaux ol iu alia ellitigxis, kaj dum la tago li vestis sin per siaj belaj vestajxoj kaj sidis en sia domo kaj akceptis la vizitojn de cxiuj Jipoj venintaj al li por peti konsilon. La kutima kostumo de la Ranulo konsistis el gxisgenua pantalono el flava satena plusxo, kun ornamajxoj el ora pasamento kaj juvelitaj genubukoj; blanka satena vesxto kun argxentaj butonoj en kiuj estis soliteraj rubioj; hirundovosta mantelo brile flava; verdaj sxtrumpoj kaj rugxaj ledaj sxuoj suprenturnitaj cxe la piedfingrejo kaj havantaj diamantajn bukojn. Li surportis, kiam li ekstere marsxadis, purpuran silkan cxapelon kaj li tenis orkapan bastonon. Sur siaj okuloj li portis grandajn okulvitrojn kun oraj randoj, ne cxar liaj okuloj malfortis sed cxar la okulvitroj aspektigis lin sagxa, kaj tiom distingita kaj bela estis lia aspekto ke cxiuj Jipoj multe fleris pro li. Ne ekzistis Regxo aux Regxino en la Lando de la Jipoj, do la simplaj logxantoj nature ekkonsideris la Ranulon sia estro kaj ne nur ilia konsilisto kiam ajn estis urgxe. Per sia koro la granda rano sciis ke li ne estas pli sagxa ol la Jipoj, sed estis tre rimarkinde ke rano scias tiom kiom homo, kaj la Ranulo estis suficxe sagaca por kredigi al la popolo ke li estas multe pli sagxa ol estas vere. Ili neniam suspektis ke li estas frauxdulo, ili nur auxskultis tre respekteme liajn vortojn kaj plenumis kion ajn li konsilis al ili. Nun, kiam Kuknjo la Kuketo-Kuiristino tiom alarmis pro la sxteligxo de sxia diamantornamita telerlavujo, la unua penso de la popolo estis ke ili konduku sxin al la Ranulo kaj informu lin pri la perdo, kredante ke kompreneble li povos diri al sxi kie trovi gxin. Li auxskultis la historion kun siaj grandaj okuloj plene malfermitaj malantaux la okulvitroj, kaj diris per sia profunda kvaka vocxo: "Se la telerlavujo estas sxtelita, nepre iu prenis gxin." "Sed kiu?" demandis Kuknjo, malkviete. "Kiu estas la sxtelinto?" "Tiu kiu prenis la telerlavujon, kompreneble," respondis la Ranulo, kaj auxdinte tion cxiuj Jipoj jese skuis la kapon tre serioze kaj diris unu al la alia: "Tute vere!" "Sed mi volas mian telerlavujon!" kriis Kuknjo. "Neniu kulpigus vin pro tiu deziro," komentis la Ranulo. "Do diru al mi kie mi trovos gxin," sxi postulis. Rigardon tre sagxan direktis la Ranulo al sxi kaj li levis sin el sia segxo kaj fiere promenis tien kaj reen en la cxambro kun la manoj sub siaj baskoj, tre pompe kaj impone. Nun la unuan fojon tiom malfacila problemo prezentigxis al li kaj li volis tempon dum kiu pensi. Malvolontege li permesus ilin suspekti ke li estas senscia do li pensis tre tre forte pri kiel respondi al la virino sen perfidi sin. "Mi volas informi vin," diris li, "ke antaux nun nenio iam sxteligxis en la Lando de la Jipoj." "Ni jam scias tion," respondis Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, senpacience. "Sekve," pludiris la Ranulo, "cxi tiu sxtelo farigxas tre grava." "Nu, kie estas mia telerlavujo?" demandis la virino. "Gxi estas perdita; sed gxi estas trovenda. Domagxe, ni ne havas policistojn aux detektivojn por solvi la misteron, do ni devos utiligi aliajn rimedojn por reakiri la perditajxon. Kuknjo unue verku Proklamon kaj najlu gxin al la pordo de sia domo, kaj la Proklamo diru ke kiu sxtelis la juvelitan telerlavujon nepre redonu gxin tuj." "Sed eble neniu redonos gxin," sugestis Kuknjo. "Tiukaze," diris la Ranulo, "tiu fakto mem pruvos ke neniu sxtelis gxin." Tio ne kontentigis Kuknjon, sed sxajne la aliaj Jipoj forte aprobis la planon. Ili cxiuj konsilis ke sxi agu kiel diris la Ranulo, do sxi metis la afisxon sur sian pordon kaj atendis pacience ke iu redonu la telerlavujon-- kion neniu faris. Denove sxi iris, akompanate de grupo de siaj najbaroj, al la Ranulo, kiu jam multe pripensis la aferon. Diris li al Kuknjo: "Mi nun konvinkigxis ke neniu Jipo prenis vian telerlavujon, kaj, cxar gxi foriris el la Lando de la Jipoj, mi konjektas ke fremdulo venis el la mondo sube de ni, en la nokta mallumo kiam ni cxiuj dormadis, kaj forprenis vian trezoron. Neniu alia ekspliko de gxia malapero eblas. Do, se vi volas repreni tiun oran, diamantornamitan telerlavujon, vi devos eniri la suban monon por sercxi gxin." Tio ja vere estis konsterna propono. Kuknjo kaj sxiaj amikoj iris al la rando de la plata tablolando kaj rigardis laux la kruta montetoflanko gxis la subaj ebenajxoj. Tiom distanca estis la malsupro de la monteto ke nenio tie estis klare videbla kaj sxajnis al la Jipoj tre aventureme, eble dangxere, iri tiom for de la hejmo en nekonatan landon. Tamen, Kuknjo multege deziris sian telerlavujon, do sxi turnis sin al siaj amikoj kaj demandis: "Kiu akompanos min?" Neniu respondis tiun demandon, sed post ioma silento unu Jipo diris: "Ni scias kio estas cxi tie, sur la supro de cxi tiu plata monteto, kaj gxi sxajnas al ni tre placxa loko; sed kio estas malsupre, tion ni ne scias. Versxajne ne estas egale placxe, do ni prefere restu kie ni nun estas." "Eble estas multe pli bona lando ol cxi tie," sugestis la Kuketo-Kuiristino. "Eble, eble," respondis alia Jipo, "sed kial riski? Kontento pro onia fato estas vera sagxeco. Eble, en iu alia lando, ekzistas pli bonaj kuketoj ol tiuj kiujn vi kuiras; sed cxar ni cxiam mangxis viajn kuketojn, kaj amis ilin--escepte de kiam ili estas malsupre bruligitaj--ni ne sopiras pli bonajn." Kuknjo eble konsentus al tiu argumento se sxi ne tiom fervorus trovi sian valoregan telerlavujon, sed nun sxi kriis senpacience: "Vi estas malkuragxuloj--cxiuj! Se neniu el vi akceptos esplori kun mi la grandan mondon for de cxi tiu malgranda monteto, mi nepre iros sola." "Tre bona decido," deklaris la Jipoj, multe pli trankvile. "Via telerlavujo perdigxis, ne la nia; kaj, se vi pretas riski viajn vivon kaj liberecon per klopodo reakiri gxin, neniu rifuzos al vi tiun privilegion." Dum ili tiel konversaciadis la Ranulo proksimigxis al ili kaj rigardis la ebenajxon per siaj grandaj okuloj kaj sxajnis nekutime pripensema. Efektive, la Ranulo pensis ke li volonte vidos pli de la mondo. Cxi tie en la Lando de la Jipoj li farigxis la plej grava ulo kaj lia graveco nun komencis tedi lin. Estus agrable ke aliaj homoj cedu al li kaj petu lian konsilon kaj li ne povis trovi kauxzon ke lia famo ne disvastigxu tra la tuta Oz. Li sciis nenion pri la resto de la mondo, sed estis versxajne ke pli da homoj logxas preter la monto kie li nun logxas ol estas cxi tie da Jipoj, kaj se li estos inter ili li povos surprizi ilin per sia sagxeco kaj devigi ilin klinigxi antaux li same kiel la Jipoj. Alivorte, la Ranulo ambiciis farigxi ankoraux pli grava, kio ne estis ebla se li cxiam restos sur cxi tiu monto. Li volis ke aliaj vidu liajn belegajn vestajxojn kaj auxskultu liajn solenajn parolojn, kaj jen kialo foriri de la Lando de la Jipoj. Do li diris al Kuknjo la Kuketo-Kuiristino: "Mi akompanos vin, estimata virino," kio multe placxis al Kuknjo cxar sxi opiniis ke la Ranulo povos multe helpi sxin dum sxia sercxado. Sed nun, cxar la potenca Ranulo decidis entrepreni la veturon, pluraj Jipoj kiuj estis junaj kaj kuragxaj tuj decidis kuniri; do la sekvan matenon post la matenmangxo la Ranulo kaj Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj naux el la Jipoj komencis gliti malsupren sur la flanko de la monto. La dornarbustoj kaj kaktoj estis tre pikemaj kaj estis malkomforte tusxi ilin, do la Ranulo ordonis ke la Jipoj iru la unuaj kaj rompu padon, tiel ke kiam li sekvos ilin liaj belaj vestajxoj ne sxirigxos. Ankaux Kuknjo surhavis sian plej bonan robon, kaj simile timis la dornojn kaj pikajxojn, do sxi tenis sin malantaux la Ranulo. Ili iom malrapide iradis kaj la nokto kovris ilin antaux ol ili estis irintaj nur duonon de la montoflanko, do ili trovis kavon en kiu ili estos sxirmataj gxis la mateno. Kukjo kunportis korbon plenan de sxiaj famaj kuketoj, do ili cxiuj mangxis abunde. Dum la dua tago la Jipoj komencis voli ke ili ne estu entreprenintaj cxi tiun aventuron. Ili multe grumblis pro la devo fortrancxi la dornojn por fari vojon por la Ranulo kaj la Kuketo-Kuiristino, cxar ilia propra vestaro suferis multan sxirigxon, dum Kukjno kaj la Ranulo veturis sekure kaj komforte. "Se vere venis iu al nia lando por sxteli vian diamantan telerolavujon," diris unu Jipo al Kuknjo, "certe estis birdo, cxar neniu persono vira aux virina aux infana povus grimpi tra cxi tiuj arbustoj kaj remalsupreniri." "Kaj se li ja farus tion," diris alia Jipo, "la diamantornamita ora telerlavujo ne kompensus la malfacilajxojn kaj suferojn." "Rilate al mi," komentis tria Jipo, "mi preferus reiri al mia hejmo kaj elfosi kaj poluri pli da diamantoj, kaj mini pli da oro, kaj fari por vi novan telerlavujon, ol gratigxi de la kapo gxis la kalkano per cxi tiuj arbustacxoj. Ecx nun, se mia patrino vidus min, sxi ne rekonus min kiel sian filon." Kuknjo ne atentis tiujn murmurojn, nek la Ranulo. Kvankam ilia veturo estis malrapida la Jipoj faciligis gxin por ili, tiel ke ili ne emis plendi kaj ne deziris retreniri. Tre proksime al la malsupro de la granda monteto ili venis al granda abismo, kies flankoj estis glataj kiel vitro. La abismo etendigxis tre foren--ili ne povis vidi gxian finon iudirekte--kaj kvankam gxi ne estis tre largxa gxi estis multe tro largxa por transsalto fare de la Jipoj. Kaj se ili enfalus versxajne ili eble neniam povos reeliri. "finigxis nia veturo," diris la Jipoj. "Ni devas retreniri." Kuknjo la Kuketo-Kuiristino komencis plori. "Mi neniam retrovos mian belan telerolavujon-- kaj mia koro rompigxos!" sxi ploregis. La Ranulo iris al la rando de la abismo kaj per unu okulo zorge mezuris la distancon gxis la alia flanko. "Cxar mi estas rano," diris li, "mi povas salti, kiel cxiuj ranoj; kaj, cxar mi estas tre granda kaj forta, mi certas ke mi povos transsalti cxi tiun abismon facile. Sed vi aliaj, cxar vi ne estas ranoj, retreniru la vojon laux kiu vi venis." "Ni volonte faros tion," kriis la Jipoj kaj tuj ili turnis sin kaj komencis grimpi la krutan monton, sentante ke ili spertis multe tro da cxi tiu malkontentiga aventuro. Kuknjo la Kuketo-Kuiristino tamen ne akompanis ilin. Sxi sidigxis sur rokon kaj ploris kaj larmis kaj estis tre mizera. "Nu," diris la Ranulo al sxi, "mi nun adiauxos vin. Se mi trovos vian diamante ornamitan oran telerlavujon mi promesos certigi ke gxi sekure resendigxos al vi." "Sed mi preferas mem trovi gxin!" sxi diris. "Atentu, Ranulo, kial vi ne povos porti min trans la abismon dum vi saltos? Vi estas granda kaj forta, mi estas malgranda kaj maldika." La Ranulo serioze pripensis tiun sugeston. Estis vere ke Kuknjo la Kuketo- Kuiristino ne estas multepeza persono. Eble li povos transsalti la abismon portante sxin sur sia dorso. "Se vi akceptos riski falon," diris li, "mi provos." Tuj sxi eklevis sin kaj cxirkauxbrakumis lian kolon. Tio estas, sxi kaptis lin kie devus esti lia kolo, cxar la Ranulo tute ne havis kolon. Li kauxrigxis, laux la maniero de saltontaj ranoj, kaj per siaj potencaj malantauxaj kruroj li faris grandegan salton. Trans la abismon li flugis, kun la Kuketo-Kuiristino sur sia dorso, kaj li tiom forte saltis--por certigi ke li ne enfalos--ke li flugis trans multajn dornarbustojn kreskantajn sur la alia flanko kaj surterigxis en vaka spaco kiu estis tiom preter la abismo ke kiam ili retrenrigardis ili tute ne povis vidi gxin. Kuknjo nun deiris de la dorso de la Ranulo kaj li rerektigis sin kaj zorge forbrosis la polvon de sia velura mantelo kaj rearangxis sian blankan satenan kravaton. "Mi tute ne sciis ke mi povas salti tiom foren," li diris, miroplene. "Saltado estas ankoraux plia kapablo kiun mi povas aldoni al la longa listo de agoj kiujn mi povas fari." "Certe vi bonege ransaltas," diris la Kuketo-Kuiristino, admire; "sed, kiel vi diris, vi estas multmaniere miriga. Se ni renkontos homojn cxi tie mi certas ke ili opinios vin la plej grava kaj grandioza vivantulo." "Jes," li respondis, "versxajne mi mirigos fremdulojn, cxar ili gxis nun neniam spertis la plezuron vidi min. Ankaux ili miregos pro mia granda erudicio. Kiam ajn mi malfermas mian busxon, Kuknjo, mi riskas diri ion gravan." "Estas vere," sxi akordis, "kaj bonfortune via busxo estas tre largxa kaj malfermigxas tre grande, cxar alie la sagxo eble ne povus plene eliri." "Eble la naturo faris gxin granda gxuste tiucele," diris la Ranulo. "Sed venu; ni nun pluiru, cxar malfruigxas kaj ni devos trovi ian sxirmejon antaux ol la nokto trafos nin." CxAPITRO 4: Inter la Palpbrumoj La plej logxataj partoj de la Lando de la Palpbrumoj estas plenaj de felicxaj kaj kontentaj homoj kiujn regas stana Imperiestro nomata Nocxjo Hakisto, kiu siavice estas regato de la bela knabina Reganto, Ozma de Oz. Sed ne la tuta Lando de la Palpbrumoj estas plene logxata. Oriente, la parto plej proksima al la Smeralda Urbo, estas vojoj kaj belaj domoj de kultivistoj, sed kiam oni veturas okcidenten oni unue atingas brancxon de la Rivero Palpbruma, kaj preter gxi estas kruda lando kie logxas malmultaj personoj, kaj kelkaj el ili estas tute nekonataj de la resto de la mondo. Trairinte tiun krudan parton de teritorio, kiun neniu vizitas, oni atingas ankoraux alian brancxon de la Rivero Palpbruma, kaj transirinte tion oni trovas alian bone logxatan parton de la Lando de la Palpbrumoj, etendigxantan okcidenten al tutapud la Mortiga Dezerto kiu cxirkauxas la tutan Landon Oz kaj apartigas tiun privilegian felandon de la pli kutima ekstera mondo. La Palpbrumoj logxantaj en tiu okcidenta parto havas multajn stanminojn, kaj el stano ili fabrikas multan ricxan juvelaron kaj aliajn ajxojn, kiujn oni alte taksas en la Lando Oz cxar stano estas brila kaj bela, kaj gxi estas malpli ofta tie ol oro kaj argxento. Tamen ne cxiuj Palpbrumoj estas ministoj, cxar kelkaj kultivas la kampojn kaj kreskigas grenon por mangxajxoj, kaj al unu el tiuj ekstremokcidentaj kultivejoj Mangxtulaj unue venis la Ranulo kaj Kuknjo la Kuketo-Kuiristino post sia malsupreniro de la monto de la Jipoj. "Jadi!" kriis Nellary, la edzino Mangxtula, kiam sxi vidis la strangan paron proksimigxi al la domo. "Mi vidis multajn strangajn ulojn en la Lando Oz, sed Cxapitro Kvar neniun pli strangan ol cxi tiu giganta rano, kiu vestas sin kiel homo kaj marsxas sur siaj malantauxaj kruroj. Venu, Viljoncxjo," sxi vokis al sia edzo, kiu mangxadis sian matenmangxon, "rigardu tiun mirigan fusxfariton." Viljoncxjo la Palpbrumo venis al la pordo kaj elrigardis. Li plu staris en la pordejo kiam la Ranulo proksimigxis kaj diris per aroganta kvako: "Diru al mi, bonulo, cxu vi vidis diamantornamitan oran telerlavujon?" "Ne; nek kuprokovritan omaron," respondis Viljoncxjo, egale arogantavocxe. La Ranulo rigardis lin malplezure kaj diris: "Ne estu senrespekta, ulo!" "Ne," pludiris Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, rapide, "vi nepre estu gxentila al la granda Ranulo, cxar li estas la plej sagxa persono en la tuta mondo." "Laux kiu?" demandis Viljoncxjo. "Laux si mem," respondis Kuknjo, kaj la Ranulo kapjesis kaj fiere marsxis tien kaj reen, svingante sian orkapan bastonon tre gracie. "Cxu la Birdotimigilo agnoskas ke cxi tiu tro?kreskinta rano estas la plej sagxa persono en la mondo?" demandis Viljoncxjo. "Mi ne scias kiu estas la Birdotimigilo," respondis Kuknjo la Kuketo-Kuiristino. "Nu, li logxas en la Smeralda Urbo, kaj lauxfame li havas la plej bonan cerbon en la tuta Oz. Sciu ke la Sorcxisto donis gxin al li." "La mia kreskis en mia kapo," diris la Ranulo pompe, "do mi kredas ke gxi estas pli bona ol io farita de Sorcxisto. Tiom sagxa mi estas ke kelkfoje mia sagxo dolorigas mian kapon. Mi scias tiom ke ofte mi devas forgesi iom, cxar neniu sola ulo, negrave kiom granda, kapablas enhavi tiom da sagxo." "Sendube estas tre malagrable esti tute plena de sagxo," komentis Viljoncxjo mediteme, kaj rigardante la Ranulon dubeme. "Bonfortune mi mem scias nur malmulton." "Tamen mi esperas ke vi scias kie estas mia juvelita telerlavujo," diris la Kuketo-Kuiristino maltrankvile. "Mi scias ecx ne tion," respondis la Palpbrumo. "Por ni estas suficxe malfacile scii kie estas niaj propraj telerlavujoj, ni ne bezonas atenti la telerlavujojn de aliaj personoj." Trovinte lin tiom senscia, la Ranulo proponis ke ili plumarsxu kaj sercxu la telerlavujon de Kuknjo aliloke. Sxajne Viljoncxjon la Palpbrumon ne multe imponis la granda Ranulo, kion tiu persono opiniis egale neklarigebla kiom cxagrena; sed eble aliaj en cxi tiu nekonata lando montrigxos pli respektoplenaj. "Mi volonte renkontus tiun Sorcxiston de Oz," komentis Kuknjo, dum ili marsxis lauxlonge de pado. "Se li povis doni cerbon al Birdotimigilo do eble li povus trovi mian telerlavujon." "Puf!" mugxetis la Ranulo malestime; "mi estas pli potenca ol ia Sorcxisto. Dependu de mi. Se via telerlavujo estas ie en la mondo mi nepre trovos gxin." "Se ne, mia koro rompigxos," deklaris la Kuketo-Kuiristino lamentovocxe. Dum kelka tempo la Ranulo plumarsxadis silente. Post tio li demandis: "Kial tiom gravas al vi telerlavujo?" "Gxi estas mia plej valora trezoro," respondis la virino. "Gxi apartenis al mia patrino kaj al cxiuj miaj prapatrinoj, ekde la komenco de la tempo. Gxi estas, mi kredas, la plej malnova ajxo en la tuta Lando de la Jipoj--nu, gxi estis tia kiam gxi estis tie--kaj," sxi pludiris, mallauxtigante sian vocxon al respektoplena flustro, "gxi havas magian povon!" "Kiel?" demandis la Ranulo, kiun sxajne surprizis tiu deklaro. "Nu, unue, kiu ajn posedis tiun telerlavujon estis bona kuiristo. Kiel scias vi kaj cxiuj Jipoj, neniu rivalas min rilate al la bakado de bonaj kuketoj. Tamen, la matenon post la sxteligxo de mia telerlavujo, mi faris aron da kuketoj kaj ili bruligxis en la forno! Mi faris alian aron kaj ili estis tro malmolaj kaj nemangxeblaj, tial mi hontis pro ili kaj enterigis ilin. Ecx la tria kuketaro, kiun mi kunportis en mia korbo, estis malindaj kaj ne pli bonaj ol kuketoj faritaj de virino kiu ne posedas mian diamantornamitan oran teler?lavujon. Efektive, mia bona Ranulo, Kuknjo la Kuketo-Kuiristino neniam denove povos kuiri bonajn kuketojn antaux ol sxi rehavos sian magian telerlavujon." "Sekve," diris la Ranulo gxemante, "mi supozas ke ni nepre devos trovi gxin." CxAPITRO 5: La Amikoj de Ozma Perpleksigxas "Vere," diris Doroteo, aspektante solena, "cxi tion multe surprizas. Ni ne povas trovi ecx ombron de Ozma ie en la Smeralda Urbo; kaj kien sxi iris, tien sxi kunportis sian Magian Bildon." Sxi staris sur la korto de la palaco kun Betinjo kaj Trot, dum Cxifoneroj, la Mikscxifona Knabino, dancis cxirkaux la grupon, kun sia hararo fluganta en la vento. "Eble," diris Cxifoneroj, ankoraux dancante, "iu sxtelis Ozman." "Ho, neniu kuragxus fari tion!" krietis malgranda Trot. "Kaj ankaux sxtelis la Magian Bildon, por ke gxi ne diru kie sxi estas," pludiris la Mikscxifona Knabino. "Absurde," diris Doroteo. "Cxiu amas Ozman. Ne ekzistas persono en la Lando Oz kiu sxtelus ion posedatan de sxi." "Ha!" respondis la Mikscxifona Knabino. "Vi ne konas cxiun personon en la Lando Oz." "Kial ne?" "Gxi estas granda lando," diris Cxifoneroj. "Ekzistas fendetoj kaj anguloj en gxi pri kiuj ecx Ozma ne scias." "La Mikscxifona Knabino parolas stultajxojn," deklaris Betinjo. "Ne; sxi pravas pri tio," respondis Doroteo penseme. "Estas multaj strangaj popoloj en cxi tiu felando kiuj neniam proksimigxas al Ozma nek la Smeralda Urbo. Mi mem vidis kelkajn el ili, knabinoj; sed kompreneble mi ne vidis cxiujn, kaj povus esti kelkaj fiuloj ankoraux en Oz, kvankam mi kredas ke cxiuj fisorcxistinoj estas detruitaj." Gxuste tiam la Ligna Segcxevalo kuris en la korton portante la Sorcxiston de Oz sur sia dorso. "Cxu vi trovis Ozman?" kriis la Sorcxisto kiam la Segcxevalo haltis apud ili. "Ankoraux ne," diris Doroteo. "Cxu Glinda ne scias kie sxi estas?" "Ne. La Arkivo-Libro de Glinda kaj cxiuj sxiaj magiiloj malaperis. Sendube iu sxtelis ilin." "Jadi!" kriis Doroteo, alarmite. "Mi neniam auxdis pri pli granda sxtelo. Kiu faris gxin, Sorcxisto?" "Mi tute ne scias," li respondis. "Sed mi venis preni mian propran valizon kun magiiloj kaj porti ilin al Glinda. Sxi estas tiom multe pli potenca ol mi ke eble sxi povos trovi la veron per mia magio pli rapide kaj pli bone ol mi mem povus." "Do rapidu," diris Doroteo, "cxar ni cxiuj gxisfunde maltrankviligxas." La Sorcxisto forrapidis al siaj cxambroj sed baldaux li revenis kun longa, malfelicxa vizagxo. "Gxi estas for!" li diris. "Kio estas for?" demandis Cxifoneroj. "Mia nigra valizo kun magiiloj. Certe iu sxtelis gxin!" Ili rigardis unu la alian senkomprene. "Farigxas netolereble," pludiris la Sorcxisto. "Cxiu magio apartenanta al Ozma kaj al Glinda kaj al mi estas sxtelita." "Cxu vi supozas ke eble Ozma mem prenis ilin, ial?" demandis Betinjo. "Neniel," deklaris la Sorcxisto. "Mi suspektas ke iu malamiko sxtelis Ozman kaj, timante ke ni sekvos kaj rekaptos sxin, forprenis nian tutan magion." "Acxe!" kriis Doroteo. "Ke iu volus damagxi nian karan Ozman! Cxu ni nenion povas fari por trovi sxin, Sorcxisto?" "Mi demandos al Glinda. Mi devas tuj reiri al sxi kaj informi sxin ke ankaux miaj magiiloj malaperis. Tio sxokos la bonan Sorcxistinon, mi scias." Dirinte tion li resaltis sur la dorson de la Segcxevalo kaj la kurioza rajdbesto, kiu neniam lacis, forkuris plenrapide. La tri knabinoj multege perturbigxis. Ecx la Mikscxifona Knabino estis pli kvieta ol kutime kaj sxajne komprenis ke granda katastrofo trafis ilin cxiujn. Ozma estis feino grandpotenca kaj cxiuj uloj en Oz, kiel ankaux la tri mortipovaj knabinoj el la ekstera mondo, opiniis sxin sia protektanto kaj amiko. Ke ilia bela knabina Reganto estis superfortita de malamiko kaj trenita el sia glora palaco kaptite estis tro malkompreneble, unue. Tamen kiu alia klarigo de la mistero povus ekzisti? "Ozma ne forirus volonte, sen sciigi tion al ni," deklaris Doroteo; "kaj sxi ne sxtelus la Grandan Arkivo-Libron de Glinda, nek la magion de la Sorcxisto, cxar sxi povus havi ilin kiam ajn, nur per peto. Mi certas ke iu fiulo faris cxion cxi." "Iu en la Lando Oz?" demandis Trot. "Kompreneble. Neniu povus transiri la Mortigan Dezerton, vi scias tion, kaj nur Ozulo povus scii pri la Magia Bildo kaj la Arkivo-Libro kaj la magio de la Sorcxisto, kaj kie ili estas, kaj povus sxteli cxion antaux ol ni povus haltigi ilin. Nepre sxtelis iu logxanto de la Lando Oz." "Sed kiu--kiu--kiu?" demandis Cxifoneroj. "Jen la demando. Kiu?" "Se ni scius," respondis Doroteo, severe, "ni ne nur starus cxi tion farante nenion." Gxuste tiam du knaboj eniris la korton kaj proksimigxis al la grupo de knabinoj. Unu knabo estis vestita per la fantazia Mangxtula kostumo--bluaj jako kaj kuloto, bluaj ledaj sxuoj kaj blua cxapelo kun alta pinto kaj etaj argxentaj sonoriloj pendantaj de la rando--kaj tiu estis Ojxo la Bonfortuna, kiu iam venis el la Mangxtula Lando de Oz kaj nun logxis en la Smeralda Urbo. La alia knabo estis Usonano, el filadelfio, kaj lastatempe trovis la vojon al Oz akompanante Troton kaj Kap'tanon Vilcxjo. Li nomigxis Buton-Brilo; nu, cxiu nomis lin tiel kaj konis neniun alian nomon por li. Buton-Brilo ne estis tiom granda kiom la Mangxtula knabo, sed li surhavis sammodajn vestajxojn, kvankam el aliaj koloroj. Dum ili ambaux venis, brak'-en- brake, al la knabinoj, Buton-Brilo komentis: "Saluton, Doroteo. Oni diras ke Ozma perdigxis.""Kiu diras?" sxi demandis."Cxiuj diskutas gxin, en la Urbo," li respondis."Kiel oni povis informigxi pri tio?" Doroteo demandis. "Mi scias," diris Ojxo. "Jxelea Konfitajx informis ilin. Sxi demandas al cxiu renkontato cxu vidigxis Ozma." "Domagxe," komentis Doroteo, sulkante la frunton. "Kial?" demandis Buton-Brilo. "Estis senutile malfelicxigi la tutan popolon kiam ni ne estis certaj ke Ozma ne estas trovebla." "Psxa," diris Buton-Brilo, "perdigxi estas facile. Mi ofte perdigxas." "Vere," agnoskis Trot, kiu sciis ke la knabo kutimas perdigxi kaj poste retrovi sin; "sed ne Ozma. Sxi estas la Reganto de cxi tiu tuta granda felando kaj ni timas ke sxi perdigxis cxar iu forsxtelis sxin." "Nur malbonuloj sxtelas," diris Ojxo. "Cxu vi konas malbonulojn en Oz, Doroteo?" "Ne," sxi respondis. "Tamen ili estas cxi tie," kriis Cxifoneroj, dancante al ili kaj poste cxirkauxdancante la grupon. "Ozma sxteligxis; iu en Oz sxtelis sxin; nur malbonuloj sxtelas; do iu en Oz estas malbonulo!" Ne eblis nei tiun deklaron. Cxies vizagxo estis nun solena kaj lamenta. "Nu estas certe," diris Buton-Brilo, post iom da tempo, "ke se Ozma estas sxtelita, iu devos trovi sxin kaj puni la sxteliston." "Povas esti multaj sxtelistoj," sugestis Trot seriozege, "kaj en cxi tiu felando sxajne ne ekzistas soldatoj aux policistoj." "Ja ekzistas unu soldato," diris Doroteo. "Li havas verdan barbon kaj pafilon kaj estas Majxor-Generalo; sed neniu timas aux lian pafilon aux lian barbon, cxar li 'stas tiom molkora ke li ecx ne damagxus musxon." "Nu, soldato estas soldato," diris Betinjo, "kaj eble li damagxus fian sxteliston kvankam ne musxon. Kie li estas?" "Li foriris fisxkapti antaux du monatoj kaj ankoraux ne revenis," klarigis Buton- Brilo. "Do mi ne opinias ke li multe utilos al ni en cxi tiu katastrofo," gxemis malgranda Trot. "Sed eble Ozma, kiu 'stas feino, povos nehelpite eskapi de la sxtelistoj." "Sxi eble povus," agnoskis Doroteo, mediteme, "sed se sxi kapablus fari tion, versxajne sxi ne lasus sin kaptigxi. Do la sxtelistoj nepre estas pli potencaj per magio ol nia Ozma." Ne eblis nei tiun argumenton kaj, kvankam ili diskutis la aferon dum la tuta resto de la tago, ili ne povis decidi pri kiel Ozma estis kontrauxvole sxtelita aux kiu faris la acxan krimon. Kiam estis preskaux vespere la Sorcxisto revenis, rajdante malrapide sur la Segcxevalo cxar li sentis senkuragxigxon kaj perpleksigxon. Glinda venis, poste, en sia aera cxarego tirata de dudek lakte blankaj anseroj, kaj ankaux sxi aspektis maltrankvila kaj malfelicxa. Pli da amikoj de Ozma venis al ili kaj tiun vesperon ili cxiuj longe diskutadis la aferon. ?"Mi opinias," diris Doroteo, "ke ni tuj eliru sercxi nian karan Ozman. Sxajnas kruele ke ni logxas komforte en sxia palaco dum sxi estas kaptito je la dispono de iu fia malamiko." "Jes," akordis Glinda la Sorcxistino, "iu nepre sercxu sxin. Mi mem ne povos iri, cxar mi devos forte laboradi por krei novajn sorcxilojn per kiuj mi povos savi nian belan Regantinon. Sed se vi povos trovi sxin, inter-tempe, kaj sciigos al mi kiu sxtelis sxin, tio ebligos ke mi savu sxin multe pli rapide." "Do ni komencos morgaux matene," decidis Doroteo. "Betinjo kaj Trot kaj mi ne perdos unu minuton plian." "Mi ne certas ke vi knabinoj estos bonaj detektivoj," komentis la Sorcxisto; "sed mi akompanos vin, por protekti vin kontraux damagxo kaj por konsili vin. Mia tuta sorcxilaro, domagxe, estas sxtelita, do mi nun estas efektive ne pli sorcxista ol iu el vi; sed mi strebos protekti vin kontraux iuj malamikoj kiujn vi renkontos." "Kio povus misokazi al ni en Oz?" demandis Trot. "Kio misokazis al Ozma?" respondis la Sorcxisto. "Se rampas fipotenco en nia felando, kiu kapablas sxteli ne nur Ozman kaj sxian Magian Bildon, sed ankaux la Arkivo-Libron de Glinda kaj sxian tutan magion, kaj mian nigran valizon en kiu estis cxiuj miaj sorcxiloj, nu tiu fipotenco ankoraux povos multe damagxi nin. Ozma estas feino, ankaux Glinda, do neniu potenco povas mortigi aux detrui ilin; sed cxiuj vi knabinoj estas mortopovaj, ankaux Buton-Brilo kaj mi, do ni devas atente protekti nin." "Nenio povas mortigi min," diris Ojxo, la Mangxtula knabo. "Vi pravas," respondis la Sorcxistino, "kaj mi kredas ke estos bone ke ni dividu la sercxistojn en plurajn grupojn, por ke ili povu trasercxi la tutan landon Oz pli rapide. Do mi sendos Ojxon kaj Oncxjon Nunkie kaj D-ron Pipt en la Mangxtulan Landon, kiun ili tre bone konas; kaj mi sendos la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston en la Kvelulan Landon, cxar ili estas sentimaj kaj kuragxaj kaj neniam lacigxas; kaj al la Gilikula Lando, kie estas multaj kasxitaj dangxeroj, mi sendos la Vilulon kaj lian fraton, kun Tiktoko kaj Jocxjo Kukurbokapo. Doroteo elektu propran grupon kaj iru en la Palpbruman Landon. Vi cxiuj demandu cxie pri Ozma kaj klopodu trovi kie sxi estas kasxita." Ili opiniis cxi tion tre sagxa plano kaj akceptis gxin sendemande. Dum la foresto de Ozma Glinda la Bona estis la plej grava persono en Oz kaj cxiuj gxojis servi laux sxia direktado. CxAPITRO 6: Oni Sercxas La sekvan matenon, tuj je la sunlevigxo, Glinda reflugis al sia kastelo, haltante survoje por doni ordonojn al La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kiuj tiutempe logxis en la kolegio de Profesoro M. P. Sxancel-Insekto, P. E., kaj lauxorde englutis liajn Patentitajn Edukajn Pilolojn. Auxdinte pri la perdigxo de Ozma ili tuj komencis iri al la Lando de la Kveluloj por sercxi sxin. Tuj kiam Glinda foriris de la Smeralda Urbo, Tiktoko kaj la Vilulo kaj Jocxjo Kukurbokapo, kiuj partoprenis en la konferenco, komencis sian veturon en la Landon de la Gilikuloj, kaj unu horon poste Ojxo kaj Ocxjo Nunkie kun D-ro Pipt veturis cele al la Lando de la Mangxtuloj. Kiam cxiuj tiuj sercxistoj jam foriris, Doroteo kaj la Sorcxisto kompletigis siajn proprajn preparojn. La Sorcxisto jungis la Segcxevalon al la Rugxa Cxarego, kiu tre komforte sidigis kvar personojn. Li volis ke Doroteo, Betinjo, Trot kaj la Mikscxifona Knabino veturu en la cxarego, sed Cxifoneroj venis al ili rajdante la Vuzon, kaj la Vuzo diris ke li deziras partopreni en la sercxgrupo. Nu tiu Vuzo estis tre kurioza besto, li havis kvadratan kapon, kvadratan korpon, kvadratajn krurojn kaj kvadratan voston. Lia hauxto estis tre dika kaj malmola, similante ledon, kaj kvankam lia movigxado estis iom mallerta la besto povis kuri neanticipite rapide. Liaj kvadrataj okuloj estis mildaj kaj molesprimaj kaj li ne estis rimarkinde malsagxa. La Vuzo kaj la Mikscxifona Knabino estis bonaj amikoj de la Sorcxisto konsentis ke la Vuzo akompanu ilin. Alia granda besto nun aperis kaj petis akompani. Tiu estis efektive la fama Malkuragxa Leono, unu el la plej interesaj uloj en la tuta Oz. Neniu leono vaganta en la jxangaloj aux ebenajxoj povus komparigxi rilate al grandeco aux inteligento kun tiu Malkuragxa Leono, kiu--kiel cxiuj bestoj logxantaj en Oz--kapablis paroli, kaj kiu parolis pli sagace kaj sagxe ol multaj el la homoj. Li diris ke li estas malkuragxa cxar li cxiam tremas kiam li frontas dangxeron, sed li multefoje frontis dangxeron kaj neniam rifuzis batali kiam necesis. Tiu leono estis tre favorata de Ozma kaj cxiam gardis sxian tronon dum sxtataj ceremonioj. Li ankaux estis malnova akompananto kaj amiko de la Princino Doroteo, do la knabino gxojis pro lia partopreno en la grupo. "Mi tiom nervozas pro nia kara Ozma," diris la Malkuragxa Leono per sia profunda, mugxa vocxo, "ke mi estus tre malfelicxa se mi restus cxi tie dum vi klopodas trovi sxin. Sed ne endangxerigu min, mi petegas al vi, cxar dangxero timigas min senlime." "Ni ne eniros dangxeron se ni povos iel eviti gxin," promesis Doroteo; "sed ni faros cxion ajn eblan por trovi Ozman, kun aux sen dangxero." La aldonigxo de la Vuzo kaj la Malkuragxa Leono al la grupo inspiris Betinjon Bobin kaj sxi kuris al la marmoraj staloj malantaux la palaco kaj elkondukis sian mulon, nomitan Hancxjo. Eble neniu mulo iam vidita de vi estis egale maldika kaj osteca kaj plene ordinaraspekta kiel tiu Hancxjo, sed Betinjo kore amis lin cxar li estis fidela kaj fidinda kaj tute ne tiom stulta kiom lauxdire estas la plej multaj muloj. Betinjo portis selon por Hancxjo kaj deklaris ke sxi rajdos sur lia dorso, kaj tiun planon aprobis la Sorcxisto cxar tio lasis nur kvar grupanojn veturontojn sur la benkoj de la Rugxa Cxarego--Doroteo kaj Buton-Brilo kaj Trot kaj li mem. Maljuna velisto, kiu havis unu lignan kruron, venis por adiauxi ilin kaj proponis ke ili metu provizojn de mangxajxoj kaj litkovriloj en la Rugxan Cxaregon, cxar ili estis necertaj pri kiom da tempo ili forestos. Tiu velisto nomigxis Kap'tano Vilcxjo. Li estis iama amiko kaj kamarado de Trot kaj renkontis multajn aventurojn dum li akompanis la knabineton. Mi kredas ke li bedauxris ne akompani sxin dum cxi tiu veturo, sed Glinda la Sorcxistino petis Kap'tanon Vilcxjon resti en la Smeralda Urbo kaj estri la regxan palacon dum cxiuj forestos, kaj la unukrura velisto konsentis fari tion. Ili sxargxis la malantauxon de la Rugxa Cxarego per cxio kion, laux ilia supozo, ili bezonos, kaj post tio ili procesiis marsxante el la palaco tra la Smeraldan Urbon al la grandaj pordoj de la muro kiu cxirkauxis tiun belan cxefurbon de la Lando Oz. Gregoj da civitanoj apudis la stratojn por rigardi ilian trairon kaj hurai ilin kaj bonan sukceson deziri por ili, cxar cxiuj lamentis la perdigxon de Ozma kaj fervoregis ke sxi retrovigxu. Unua estis la Malkuragxa Leono; sekvis la Mikscxifona Knabino rajdanta la Vuzon; poste Betinjo Bobin sur sia mulo Hancxjo; kaj fine la Segcxevalo tiranta la Rugxan Cxaregon, en kiu sidis la Sorcxisto kaj Doroteo kaj Buton-Brilo kaj Trot. Neniu bezonis estri la Segcxevalon, do ne estis rimenoj ligitaj al lia jungajxo; necesis nur diri al li kiudirekten iri, cxu rapide aux nerapide, kaj li perfekte komprenis. Cxirkaux tiu tempo vila malgranda nigra hundo kiu dormadis en la cxambro de Doroteo en la palaco vekigxis kaj trovis sin solsenta. Cxio sxajnis tre kvieta tra la granda konstruajxo kaj al Toto--tiel nomigxis la hundo--mankis la sono de la kutima babilado de la tri knabinoj. Li neniam multe atentis la eventojn cxirkauxantajn lin kaj, kvankam li kapablis paroli, li malofte diris ion; do la hundeto ne sciis pri la perdigxo de Ozma nek ke cxiu foriris sercxi sxin. Sed li sxatis esti kun homoj, precipe kun sia propra mastrino, Doroteo, kaj oscedinte kaj etendinte sin kaj trovinte la pordon de la cxambro parte malferma li trotis en la koridoron kaj malsupreniris la oficialaspektan sxtuparon al la halo de la palaco, kie li renkontis Jxelean Konfitajx. "Kie estas Doroteo?" demandis Toto. "Sxi iris al la Lando de la Palpbrumoj," respondis la servistino. "Kiam?" "Antaux nelonge," respondis Jxelea. Toto turnis sin kaj trotis en la palacan gxardenon kaj laux la longa kalesxvojo gxis li atingis la stratojn de la Smeralda Urbo. Tie li pauxzis por auxskulti, kaj auxdante la sonon de huraado, li kuris rapide gxis vidigxis al li la Rugxa Cxarego kaj la Vuzo kaj la Leono kaj la Mulo kaj cxiuj aliaj. Estante sagxa hundeto, li decidis ne montri sin al Doroteo gxuste tiam, timante ke sxi resendus lin hejmen; sed li neniam lasis malaperi de lia rigardo la grupon de veturantoj, kiuj cxiuj tiom fervoris antauxeniri ke neniam eniris la kapon retrenrigardi. Kiam ili atingis la portalon de la urba muro la Gardisto de la Portalo elvenis por largxe malfermi la oran portalon kaj lasi ilin trairi. "Cxu iu fremdulo eniris aux eliris la urbon antauxhieraux-nokte, kiam Ozma sxteligxis?" demandis Doroteo. "Ja ne, Princino," respondis la Gardisto de la Portalo. "Kompreneble ke ne," diris la Sorcxisto. "Ulon suficxe lertan por sxteli cxiujn perditajxojn tute ne gxenus mura bariero cxi tia. Mi kredas ke la sxtelisto nepre flugis tra la aero, cxar alie li ne povus sxteli de la regxa palaco de Ozma kaj ankaux de la tre fora kastelo de Glinda dum unusola nokto. Krome, cxar ne ekzistas flugsxipoj en Oz kaj flugsxipoj el la ekstera mondo neniel povus eniri cxi tiun landon, mi kredas ke la sxtelisto disflugis per magiaj artoj kiujn komprenas nek Glinda nek mi." Pluen ili iris, kaj antaux ol la portalo fermigxis malantaux ili Toto sukcesis ankaux trapusxi sin. La tereno cxirkaux la Smeralda Urbo estis dense logxata kaj dum kelka tempo niaj amikoj veturis sur bone pavimitaj vojoj kiuj serpentumis tra fekunda grundo sur kiu dise estis belaj domoj, cxiuj konstruitaj laux la kurioza Oza stilo. Sed post nur kelkaj horoj ili ne plu estis cxe la kultivataj kampoj kaj eniris la Landon de la Palpbrumoj, kiu okupas kvaronon de la tuta teritorio de la Lando Oz sed ne estas egale bone konata kiel multaj aliaj partoj de la felando de Ozma. Longe antaux la noktigxo la veturantoj transiris la Riveron Palpbruman proksime al la Turo de la Birdotimigilo (nun vaka) kaj eniris la Ondantan Ebenajxon kie logxas malmultaj personoj. De cxiu renkontato ili petis informon pri Ozma, sed neniu en tiu distrikto vidis sxin aux ecx sciis ke sxi estas sxtelita. Kaj je la noktigxo ili jam preterpasis cxiujn domojn de kultivistoj kaj devis halti kaj peti sxirmon cxe la kabaneto de sola sxafpasxtisto. Kiam ili ekhaltis, Toto ne estis longe malantaux ili. La hundeto ankaux haltis, kaj nerimarkate cxirkauxirinte la grupon li kasxis sin malantaux la kabaneto. La pasxtisto estis afabla maljunulo kaj tre gxentile traktis la veturantojn. Li dormis eksterdome, tiun nokton, pruntinte sian kabaneton al la tri knabinoj, kiuj litumis sur la planko uzante la litkovrilojn kiujn ili kunportis en la Rugxa Cxarego. La Sorcxisto kaj Buton-Brilo ankaux dormis eksterdome, kaj ankaux la Malkuragxa Leono kaj Hancxjo la Mulo. Sed Cxifoneroj kaj la Segcxevalo tute ne dormis kaj la Vuzo povis resti veka dum plena monato, kiam li deziris, do tiuj tri sidis kiel grupeto aparta kaj konversaciis dum la tuta nokto. En la mallumo la Malkuragxa Leono sentis vilan uleton komfortigxi apud li, kaj li diris dormeme:"El kie vi venis, Toto?" "Elhejme," diris la hundo. "Kiam vi ruligxos, ruligxu alidirekten por ne dispremi min." "Cxu Doroteo scias ke vi estas cxi tie?" demandis la Leono. "Mi kredas ke ne," konfesis Toto, kaj li pludiris, iom timeme: "Cxu vi opinias, amiko Leono, ke ni estas nun suficxadistance de la Smeralda Urbo por ke mi risku montri min? Aux cxu Doroteo resendos min cxar oni ne invitis min?" "Nur Doroteo povas respondi tiun demandon," diris la Leono. "Rilate min, Toto, mi opinias la aferon tute ne mia afero, do vi devos agi laux via propra menso." Nun la grandega besto reendormigxis kaj Toto premis sin pli forte al lia varma, densfela korpo kaj ankaux dormis. Li estis sagxa hundeto, siamaniere, kaj ne intencis maltrankvili kiam estas io pli inda farebla. En la mateno la Sorcxisto faris fajron, kaj super gxi la knabinoj kuiris tre bonan matenmangxon. Subite Doroteo trovis Toton trankvile sidanta antaux la fajro kaj la knabineto krietis: "Jadi, Toto! El kie vi venis?" "El la loko kie vi kruelege lasis min," respondis la hundo riprocxatone. "Mi plene forgesis vin," konfesis Doroteo, "kaj se mi ne forgesus, mi versxajne lasus vin kun Jxelea Konfitajx, cxar cxi tiu ne estas plezurvojagxo sed tre seriozacela. Sed, cxar vi nun estas cxi tie, Toto, mi supozas ke vi devos resti kun ni, escepte se vi preferos reiri hejmen. Ni eble renkontos dangxeron antaux la fino, Toto." "Ne gravas," diris Toto, skuante sian voston. "Mi malsatas, Doroteo." "Matenmangxo baldaux 'stos preta kaj vi ricevos vian porcion," promesis lia mastrineto, kiu efektive gxojis ke sxia hundo estas kun sxi. Sxi kaj Toto jam kunveturadis, kaj sxi sciis ke li estas bona kaj fidela kamarado. Kiam la mangxajxo estis kuirita kaj disdonata la knabinoj invitis la maljunan pasxtiston ankaux partopreni en la matena mangxo. Li volonte konsentis kaj dum ili mangxis li diris al ili: "Vi nun baldaux trairos tre dangxeran regionon, escepte se vi turnos vin norden aux suden por eskapi de gxiaj dangxeroj." "Tiuokaze," diris la Malkuragxa Leono, "ni nepre turnu nin, cxar mi timegas fronti iajn ajn dangxerojn." "Kial dangxeras la regiono antaux ni?" demandis Doroteo. "Preter cxi tiu Ondanta Ebenajxo," klarigis la pasxtisto, "estas la Karuselaj Montoj, tre proksimaj unu al la alia kaj ilin cxirkauxas profundaj abismoj, tiel ke neniu povas preteriri ilin. Preter la Karuselaj Montoj lauxdire logxas la Kardomangxantoj kaj la Herkuoj." "Kiaj ili estas?" demandis Doroteo. "Neniu scias, cxar neniam oni preteriris la Karuselajn Montojn," estis la respondo; "sed lauxdire la Kardomangxantoj jungas drakojn al siaj cxaroj kaj la Herkuojn servas gigantoj kiujn ili konkeris kaj sklavigis." "Kiu diras tion?" demandis Betinjo. "Estas populara famo," deklaris la pasxtisto. "Cxiu kredas gxin." "Mi ne komprenas kiel ili povus scii," komentis malgranda Trot, "se neniu iris tien." "Eble la birdoj transflugantaj tiun regionon raportis," sugestis Betinjo. "Se vi eskapus tiujn dangxerojn," pludiris la pasxtisto, "vi eble renkontus aliajn, ankoraux pli severajn, antaux ol atingi la sekvan brancxon de la Palpbruma Rivero. Estas vere ke preter tiu rivero estas bonega regiono, kie logxas bonaj homoj, kaj se vi atingus gxin estus nenia plia problemo. Sed inter cxi tie kaj la okcidenta brancxo de la Palpbruma Rivero kusxas cxiaj dangxeroj, cxar tiu estas la nekonata teritorio kie logxas teruraj, senlegxaj homoj." "Eble jes, eble ne," diris la Sorcxisto. "Ni scios kiam ni atingos gxin." "Nu," persistis la pasxtisto, "en felando kiel la nia cxiu netrovita regiono versxajne enhavas fiulojn. Se ili ne estus fiaj ili trovus sin mem, kaj veninte inter nin ili akceptus ke Ozma regu ilin kaj ili farigxus bonaj kaj afablaj, kiaj cxiuj Ozuloj kiujn ni konas." "Tiu argumento," deklaris la malgranda Sorcxisto, "konvinkas min ke nia devo estas rekte iri al tiuj nekonataj regionoj, negrave kiom dangxeraj ili estas; cxar nepre iu kruela kaj fia persono sxtelis nian Ozman, kaj ni scias ke estus stulte sercxi la kulpulon inter bonuloj. Ozma eble ne estas kasxita en la sekretaj partoj de la Lando de la Palpbrumoj, estas vere, sed nia devo estas iri al cxiu loko, negrave kiom dangxera, kie nia amata Regantino eble estas kasxita." "Vi pravas pri tio," diris Buton-Brilo aprobe. "Dangxeroj ne damagxas nin; nur veraj eventoj povas damagxi, kaj dangxero estas io kiu eble okazos kaj eble ne, kaj kelkfoje estas tute neatentinda. Mi vocxdonas ke ni pluiru kaj risku la dangxerojn." Ili cxiuj samopiniis, do ili pakis, adiauxis la amikeman pasxtiston, kaj pluiris. CxAPITRO 7: LA KARUSELAJ MONTOJ La Ondanta ebenajxo ne estis malfacile transirebla, kvankam gxi estis cxiam supren- aux malsuprendirekta, tiel ke dum kelka tempo ili bone veturis. Ecx ne pasxtisto estis renkontata nun kaj ju pli antauxen ili iris, des pli malekscita farigxis la pejzagxo. Je la tagmezo ili haltis por "piknike luncxi", laux la esprimo de Betinjo, kaj post tio ili rekomencis veturi. La bestoj estis cxiuj rapidaj kaj senlacaj kaj ecx la Malkuragxa Leono kaj la Mulo trovis ke ili povas egalpasxi kun la Vuzo kaj la Segcxevalo. Je la mezo de la postmateno ili unue ekvidis aron da malaltaj montoj. Ili estis konusformaj, cxe la malsupro largxaj kaj cxe la supro pintaj. El for la montoj aspektis malklaraj kaj iom malgrandaj--pli similaj al montetoj ol al montoj--sed kiam la veturantoj proksimigxis ili rimarkis tre nekutiman cirkonstancon: la montetoj cxiuj rapide turnigxadis, kelkaj unudirekten kaj aliaj alidirekten. "Mi supozas ke tiuj devas esti la Karuselaj Montoj," diris Doroteo. "Nepre," diris la Sorcxisto. "Karaselaj, cxu? Oni povus rajdi ilin, versxajne," komentis Trot, "sed ili ne aspektas tre karaj." Estis pluraj vicoj de tiuj montoj, etendigxantaj kaj dekstren kaj maldekstren, multajn kilometrojn. Kiom da vicoj estis, neniu povis decidi, sed inter la unua vico de pintoj videblis aliaj pintoj, cxiuj senpauxze cxirkauxturnigxantaj unu- aux alidirekten. Plu veturante, niaj amikoj atente rigardadis tiujn montetojn, gxis fine, proksimigxinte, ili trovis profundan sed mallargxan arbismon cxirkaux la rando de cxiu monto, kaj la montoj estis tiom proksimaj unu al alia ke la ekstera abismo estis senbrecxa kaj barieris kontraux plia antauxeniro. Je la bordo de la abismo cxiuj alterigxis kaj rigardis funden. Ne eblis scii kie estas la fundo, se efektive ja ekzistis fundo. El kie ili staris aspektis kvazaux la montoj estis fiksitaj en unu granda truo en la tero, gxuste suficxe proksimaj por ke ili ne tusxu unu la alian, kaj ke cxiun monton subtenis roka kolono sub gxia bazo kiu etendigxis longe suben en la nigran malfermajxon. De la tera flanko aspektis neeble transiri la abismon aux, sukcesinte pri tio, firme ekstari sur iu el la turnigxantaj montoj. "Ne eblas transsalti tiun fendon, gxi estas tro largxa," komentis Buton-Brilo. "Eble la Leono povus," sugestis Doroteo. "Kion, salti de cxi tie al tiu gireganta monteto?" kriis la Leono indigne. "Tute ne! Ecx se mi surgrundigxus tie, kaj povus min teni tie, kiel valorus? Preter gxi estas alia giranta monto, kaj eble ankoraux alia preter tiu. Mi ne kredas ke vivanto povus salti de unu monto al alia, dum ambaux giradas kvazaux turbo kaj krome malsamdirekten." "Mi proponas ke ni reiru," diris la Ligna Segcxevalo, oscedante per sia elhakita busxo, dum li rigide rigardis per siaj tuberaj okuloj la Karuselajn Montojn. "Mi akordas kun vi," diris la Vuzo, skuante sian kvadratan kapon. "Prefere ni akceptintu la konsilon de la pasxtisto," aldonis Hancxjo la Mulo. La aliaj en la grupo, kvankam ilin perpleksis la serioza problemo antaux ili, ne permesis sin senkuragxigxi. "Se ni sukcesos transiri cxi tiujn montojn," diris Buton-Brilo, "versxajne ni pluiros sengxene." "Estas vere," akordis Doroteo. "Do iel ni kompreneble devos trovi rimedon por preteriri tiujn turbajn montetojn. Sed kiel?" "Ke la Orko estu kun ni," gxemis Trot. "Sed la Orko ne cxeestas," diris la Sorcxisto, "kaj ni devas dependi de ni mem por venki cxi tiun problemon. Domagxe mia tute magio estas sxtelita; per gxi tute certe mi povus facile preteriri la montojn." "Domagxe," observis la Vuzo, "neniu el ni havas flugilojn. Kaj ni estas en magia lando sen magio." "Kio estas cxirkaux via talio, Doroteo?" demandis la Sorcxisto. "Tio? Ho, nur la Magia Zono kiun mi iam kaptis de la Regxo de la Knomoj," sxi respondis. "Magia Zono! Nu, bonege. Mi certas ke Magia Zono portus vin trans la montetojn." "Eble gxi povus, se mi scius utiligi gxin," diris la knabineto. "Ozma scias multe de gxia magio, sed mi neniam lernis gxin. Mi scias nur ke dum mi portas gxin nenio povas damagxi min." "Provu, deziru ke gxi transportu vin, por trovi cxu gxi obeos vin," proponis la Sorcxisto. "Sed kiel utilus?" demandis Doroteo. "Se mi transirus, tio ne helpus vin aliajn, kaj mi ne povus iri sola inter tiujn gigantojn kaj drakojn, dum vi restus cxi tie." "Ja vere," akordis la Sorcxisto, malfelicxe; kaj poste, rigardinte la tutan grupon, li demandis: "Kio estas sur via fingro, Trot?" "Ringo. La Marknabinoj donis gxin al mi," sxi klarigis, "kaj se iam mi spertos dangxeron kiam mi estos sur akvo mi povos alvoki la Marknabinojn kaj ili venos helpi min. Sed la Marknabinoj ne povas helpi min sur la tero, sciu, cxar ili nagxas, kaj--kaj-- ili ne havas krurojn." "Ja vere," respondis la Sorcxisto, pli malfelicxe. Granda, largxetendigxinta arbo staris apud la rando de la abismo kaj cxar la suno varmegis super ili ili cxiuj grupigxis en la ombro de la arbo por studi la problemon: kion nun fari. "Se ni havus longan sxnuron," diris Betinjo, "ni povus ligi gxin al cxi tiu arbo kaj lasi la alian finajxon subiri en la abismon kaj ni povus cxiuj gliti malsupren per gxi." "Nu, kion poste?" demandis la Sorcxisto. "Poste, se ni sukcesus suprenjxeti la sxnuron cxe la alia flanko," klarigis la knabino, "ni povus cxiuj grimpi per gxi kaj esti sur la alia flanko de la abismo." "Estas tro multaj 'se'-oj en tiu sugesto," komentis la malgranda Sorcxisto. "Kaj necesas memori ke aliflanke estas nur turbantaj montoj, tiel ke ni tute ne povus ligi sxnuron al ili--ecx se ni havus sxnuron." "Tiu sxnurpropono tamen ne estas malbona," diris la Mikscxifona Knabino, kiu dancadis dangxere proksime al la rando de la abismo. "Kion vi celas?" demandis Doroteo. La Mikscxifona Knabino ekhaltis kaj per siaj butonokuloj cxirkauxrigardis la grupon. "Ha, mi scias!" sxi krietis. "Iu maljungu la Segcxevalon; miaj fingroj estas tro mallertaj." "Cxu?" demandis Buton-Brilo dubeme, turnante sin al la aliaj. "Nu, Cxifoneroj havas aktivan cerbon, ecx kvankam sxi ja estas plena de kotono," asertis la Sorcxisto. "Se sxia cerbo povos helpi nin pri cxi tiu problemo ni nepre utiligu gxin." Do li komencis maljungi la Segcxevalon, kaj Buton-Brilo kaj Doroteo helpis lin. Kiam ili forprenis la jungajxon la Mikscxifona Knabino diris ke ili disapartigu gxin kaj kunbuku la rimenojn, unu finon al la alia. Farinte tion, ili trovis ke ili havas unu tre longan rimenon kiu estas pli fortika ol ia ajn sxnuro. "Gxi facile etendigxus trans la abismon," diris la Leono, kiu kun la aliaj bestoj sidis sur siaj koksoj kaj rigardis la agadon. "Sed mi ne scias kiel eblus ligi gxin al unu el tiuj kapturnaj montoj." Cxifoneroj tute ne planis ion tian per sia loza kapo. Sxi ordonis ke ili ligu unu finon de la rimeno al fortika arbobrancxo, kaj sxi indikis brancxon kiu etendigxis al la rando mem de la abismo. Buton-Brilo faris tion, grimpante la arbon kaj poste rampante sur la brancxo gxis li estis preskaux super la abismo. Tie li sukcesis ligi la rimenon, kiu etendigxis gxis la tero, kaj poste li glitis malsupren kaj lin kaptis la Sorcxisto, kiu timis ke li falos en la abismon. Cxifoneroj gxojis. Sxi prenis la malsupran finon de la rimeno, ordonis al ili cxiuj ke ili liberigu la spacon cxirkaux sxi, retrenpasxis kiom permesis la rimeno, kaj subite kuris abismen. Trans la randon sxi svingis sin, firme tenante la rimenon gxis gxi etendigxis plej distancen, lasis la rimenon kaj velis gracie tra la aero gxis surterigxi sur la monto tuj antaux ili. Preskaux tuj, dum la granda konuso plu turbis, sxi trovis sin fluganta kontraux la sekvan monton malantauxan, kaj tiu sin nur duone turnis kiam Cxifoneroj trovis sin fluganta al la sekva monto malantaux gxi. Tiam malaperis sxia mikscxifona formo kaj la miroplenaj rigardantoj sub la arbo demandis al si kien sxi iris. "Sxi foriris, kaj sxi ne povas reveni," diris la Vuzo. "Ho, sxi saltegis de unu monto al alia!" krietis la Leono. "Cxar ili tiom rapide turnigxas," la Sorcxisto klarigis. "Cxifoneroj trovis nenion per kiu teni sin do kompreneble sxi jxetigxis de unu monteto al alia. Mi kredas ke ni neniam revidos la kompatindan Mikscxifonan Knabinon." "Mi revidos sxin," deklaris la Vuzo. "Cxifoneroj estas malnova amiko mia kaj, se vere ekzistas Kardo?mangxantoj kaj Gigantoj preter tiuj turboj, sxi bezonos protektanton. Do, gxis!" Li kaptis la pendantan rimenon firme per sia kvadrata busxo kaj samkiel Cxifoneroj li svingis sin trans la abismon. Li lasis la rimenon gxustamomente kaj falis sur la unuan turbantan monton. Post tio li saltis al la sekva malantauxa--ne surpieden sed "tute miksite" laux la parolesprimo de Trot--kaj poste li flugis al alia monto, kaj malaperis same kiel la Mikscxifona Knabino. "Tio sxajne bone sukcesas," komentis Buton-Brilo. "Nun mi provos." "Atendu," urgxis la Sorcxisto. "Antaux ol alia el ni faros tiun senesperan salton en la preteron, necesos decidi cxu ni cxiuj iros, aux cxu kelkaj el ni postrestos." "Cxu vi supozas ke damagxis ilin multe, batigxi kontraux tiujn montojn?" demandis Trot. "Mi supozas ke nenio damagxus Cxifonerojn aux la Vuzon," diris Doroteo, "kaj nenio povas damagxi min, cxar mi surhavas la Magian Zonon. Do, cxar mi fervoras trovi Ozman, mi intencas ankaux min trans?svingi." "Mi riskos provon," decidis Buton-Brilo. "Mi certas ke multege dolorigos, kaj mi timas," diris la Leono, kiu jam tremadis; "sed mi transiros se Doroteo transiros." "Nu, restos Betinjo kaj la Mulo kaj Trot," diris la Sorcxisto; cxar kompreneble mi iros, por prizorgi Doroteon. Cxu vi du knabinoj kredas ke vi povos trovi la vojon hejmen?" li demandis, turninte sin al Trot kaj Betinjo. "Mi ne timas; nu, ne multe," diris Trot. "Aspektas riske, mi scias, sed mi certas ke mi povos toleri la sperton se la aliaj povos." "Se ne necesus postlasi Hancxjon," komencis Betinjo, per hezitema vocxo; sed la Mulo interrompis sxin dirante: "Jes iru, se vi volas, kaj mi sekvos vin. Mulo estas egalkuragxa kiel leono, cxiam." "Pli kuragxa," diris la Leono, "cxar mi estas malkuragxa, amiko Hancxjo, kaj vi ne. Sed kompreneble la Segcxevalo--" "Ho, nenio povus damagxi min," asertis la Segcxevalo trankvile. "Neniam estis dubo pri mia iro. Sed mi ne povos kuntreni la Rugxan Cxaregon." "Ne, ni devos postlasi la cxaregon," diris la Sorcxisto; "kaj ankaux ni devas postlasi niajn mangxajxojn kaj lit-kovrajxojn, mi kredas. Sed se ni povos defii tiujn Karuselajn Montojn ne multe gxenos la ofero de kelkaj el niaj komfortoj." "Neniu scias kie ni alterigxos!" rimarkigis la Leono, per vocxo kiu per sia sono indikis ke li baldaux ploros. "Ni eble tute ne alterigxos," respondis Hancxjo; "sed la plej bona metodo trovi kio okazos al ni estas transsvingi nin same kiel Cxifoneroj kaj la Vuzo." "Mi planas iri la plej lasta," diris la Sorcxisto; "do kiu volas iri la unua?" "Mi," decidis Doroteo. "Ne, unue estas mia vico," diris Buton-Brilo. "Rigardu!" Jam dum li parolis la knabon kaptis la rimenon kaj kurinte svingis sin trans la abismon. Foren li rapidis, jxetate de monteto al monteto gxis malapero. Ili auxskultis atente, sed la knabo nenian sonon faris gxist post pluraj momentoj post sia ekiro, kiam ili auxdis mallauxtan "Ha-lo-e!" kvazaux el tre granda distanco. Tamen la sono kuragxigis ilin, kaj Doroteo ekprenis Toton kaj tenis lin firme sub unu brako dum per la alia mano sxi kaptis la rimenon kaj kuragxe sekvis Buton- Brilon. Kiam sxi frapis la unuan turbantan monton sxi falis sur gxin tre softe, sed antaux ol havi momenton por pensi sxi flugis tra la aero kaj kun ioma sxoko alterigxis sur la flankon de la sekva monto. Denove sxi flugis, kaj alterigxis; kaj denove, kaj ankoraux denove, gxis post kvin sinsekvaj frapoj sxi falis etendita sur verdan kampon kaj estis tiom kvazauxstupora kaj senscia pro sia batoplena veturo trans la Karuselajn Montojn ke sxi kusxis senmove dum iom da tempo, por reordigi siajn pensojn. Toto eskapis de sxiaj brakoj gxuste kiam sxi falis, kaj li nun sidis apud sxi anhelante pro ekscitigxo. Subite Doroteo konsciis ke iu helpas sxin surpiedigxi, kaj jen Buton-Brilo unuflanke de sxi kaj Cxifoneroj aliflanke, ambaux lauxaspekte nedamagxitaj. Dua rigardo montris al sxi la Vuzon, kauxrantan sur sia kvadrata malantauxo kaj rigardantan sxin mediteme, dum Toto bojis gxoje trovante sian mastrinon nedamagxita post sxia cikloneca veturo. "Bone!" diris la Vuzo; "jen plia kaj ankaux hundo, ambaux tute bonstataj. Sed, Jadi, Doroteo, vi ja flugis! Se vi povus vidi vin, vi vere miregus." "Oni diras ke 'Tempo flugas'," ridis Buton-Brilo, "sed Tempo neniam pli rapidis ol vi." Gxuste tiam, dum Doroteo turnis sin por rigardi la turbantajn montojn, sxi gxustatempe vidis malgrandan Troton flugi de la plej proksima monteto kaj fali sur la molan herbaron ne metron for de sxia starloko. Trot estis tiom konfuzita ke unue sxi ne povis stari, sed sxi estis nedamagxita kaj baldaux Betinjo ekflugis al ili kaj trafus la aliajn se ili ne retrenpasxus suficxatempe por eviti sxin. Poste, sinsekve, venis la Leono, Hancxjo, kaj la Segcxevalo, saltante de monto al monto kaj fine falante sendangxere sur la herbon. Nun postrestis nur la Sorcxisto kaj ili tiom longe atendis lin ke Doroteo komencis maltrankvili. Sed subite li ekflugis de la plej proksima monto kaj falis renversite apud ilin. Tiam ili vidis ke li vindis du el la litkovriloj cxirkaux sian korpon, por ke la batoj ne damagxu lin, kaj ligis la litkovrilojn per kelkaj el la ekstraj rimenoj el la jungilaro de la Segcxevalo. CxAPITRO 8: LA MISTERA URBO Ili sidis sur la herbaro, iliaj kapoj ankoraux estis konfuzaj pro la kapturnaj flugoj, kaj rigardis unu la alian silente senkomprenaj. Sed baldaux, kiam ili estis certaj ke neniu estis damagxita, ili pli trankviligxis kaj la Leono diris gxemante pro senstrecxigxo: "Mi tute ne anticipis ke tiuj Karuselaj Montoj konsistas el kauxcxuko!" "Cxu vere el kauxcxuko?" demandis Trot. Cxapitro Ok "Nepre," respondis la Leono. "Se ne, ni ne resaltus tiom rapide de unu al la alia sen damagxo." "Estas nur konjekto," deklaris la Sorcxisto, mal?vindante la litkovrilojn de sia korpo, "cxar neniu el ni restis suficxe longe sur la montoj por trovi el kio ili konsistas. Sed kie ni estas?" "Ankaux tio devas esti konjekto," diris Cxifoneroj. "La pasxtisto diris ke la Kardomangxantoj logxas cxiflanke de la monto kaj gigantoj servas ilin." "Ho ne," diris Doroteo; "la Herkuoj havas gigantajn sklavojn, kaj la Kardomangxantoj jungas drakojn al siaj cxaregoj." "Kiel ili povus fari tion?" demandis la Vuzo. "Drakoj havas longajn vostojn, kaj ili gxenus la radojn de la cxaregoj." "Kaj se la Herkuoj konkeris la gigantojn," diris Trot, "ili devas esti almenaux duoble pli grandaj ol la gigantoj. Eble la Herkuoj 'stas la plej grandaj homoj en la mondo!" "Eble jes," konsentis la Sorcxisto, per pensema vocxtono. "Kaj eble la pasxtisto ne sciis kion li diras. Ni pluveturu okcidenten kaj mem trovu kiaj estas la landanoj." La tereno aspektis suficxe agrabla, kaj estis tute kviete kaj pace kiam ili turnis siajn okulojn de la silente turbantaj montoj. Arboj kaj verdaj arbustoj kreskis, kaj tra la dika herbo estis disaj brilkoloraj floroj. Cxirkaux du kilometrojn for estis malalta monteto kiu kasxis de ili la tutan transan pejzagxon, tiel ke ili komprenis ke ili ne povos scii multon pri la lando antaux ol transiri la monteton. Cxar la Rugxa Cxarego estis postlasita, necesis ke ili elpensu alian metodon veturi. La Leono diris al Doroteo ke sxi rajtas rajdi sur lia dorso, kiel ofte antauxe, kaj la Vuzo diris ke li facile portos kaj Troton kaj la Mikscxifonan Knabinon. Betinjo ankoraux havis sian mulon, Hancxjo, kaj Buton-Brilo kaj la Sorcxisto povis sidi kune sur la longa, maldika dorso de la Segcxevalo, sed ili zorgis moligi la sidon per kunfalditaj litkovriloj antaux ol komenci. Tiel rajdante, la aventurantoj komencis iri cele la monteton, kiun ili atingis post nelonga veturo. Dum ili supreniris la plej altan parton kaj rigardis preter la monteton ili vidis ke ne tre for estas urbo cxirkauxata de muro, kaj de gxiaj turoj kaj spajroj flirtis multkoloraj standardoj. Efektive gxi ne estis tre granda urbo, sed gxiaj muroj estis tre altaj kaj dikaj kaj sxajnis ke la popolo logxanta tie sendube timas atakon fare de potenca malamiko, cxar se ne, ili ne cxirkauxigus sian logxejaron per tiom fortika bariero. Neniu vojo kondukis de la montoj al la urbo, kaj tio indikis ke la homoj en gxi malofte aux neniam vizitas la turbantajn montetojn; sed niaj amikoj trovis la herbon mola kaj agrabla por transiro kaj cxar la urbo estis antaux ili, ili ne facile perdus sian direktoscion. Kiam ili proksimigxis al la muroj, la venteto portis al iliaj oreloj la sonon de muziko--nelauxtan unue sed gxi plilauxtigxis dum ili antauxeniris. "Tio ne aspektas tre terura loko," komentis Doroteo. "Nu, gxi aspektas nedangxera," respondis Trot, sidante sur la Vuzo, "sed oni ne povas cxiam fidi aspektojn." "Mian aspekton oni povas fidi," diris Cxifoneroj. "Mi aspektas mikscxifona kaj mi estas mikscxifona, kaj nur blinda strigo povus dubi ke mi estas la Mikscxifona Knabino." Dirinte tion sxi saltis trans-kapigxe de la Vuzo kaj, alterigxinte sur siaj piedoj, sxi komencis vigle cxirkauxdancadi. "Cxu strigoj iam estas blindaj?" demandis Trot. "Cxiam, en la taglumo," diris Buton-Brilo. "Sed Cxifoneroj povas vidi per siaj butonaj okuloj kaj tage kaj nokte. Strange, cxu ne?" "Estas strange ke butonoj ecx povas vidi," respondis Trot, "sed--jadi! kien iris la urbo?" "Mi mem intencis demandi tion," diris Doroteo. "Gxi foriris!" La bestoj abrupte haltis, cxar la urbo efektive malaperis--ecx la muroj--kaj antaux ili kusxis la vaka, tute ebena pejzagxo. "Ve!" krietis la Sorcxisto. "Estas iom malagrable. Estas gxene preskaux atingi iun lokon kaj ektrovi ke gxi mankas." "Kie gxi povas esti?" demandis Doroteo. "Certe gxi estis tie antaux minuto." "Mi plu auxdas la muzikon," deklaris Buton-Brilo, kaj kiam ili cxiuj auxskultis la muzikaj sonoj estis klare auxdeblaj. "Ho! jen la urbo--maldekstre de ni," vokis Cxifoneroj, kaj turninte siajn okulojn ili vidis la murojn kaj turojn kaj flirtantajn standardojn tute maldekstre de ili. "Sendube ni iel perdis la vojon," sugestis Doroteo. "Absurde," diris la Leono. "Mi kaj la aliaj bestoj cxiuj marsxadis rekte cele la urbon ekde kiam ni unue vidis gxin." "Do kiel--" "Ne gravas," interrompis la Sorcxisto, "ni estas egale proksimaj al gxi kiel antauxe. Ial gxi estas en alia direkto, jen cxio; do ni rapidu atingi gxin antaux ol gxi reeskapos de ni." Do ili pluiris, rekte urben, kaj la urbo aspektis nur kelkajn kilometrojn for; sed kiam ili veturis nur kelkcent metrojn gxi subite remalaperis. Denove ili pauxzis, iom senkuragxigite, sed post momento la butonaj okuloj de Cxifoneroj retrovis la urbon, sed cxifoje gxi estis tuj malantaux ili, en la direkto el kiu ili venis. "Jadi!" kriis Doroteo. "Nepre tiu urbo misas iel. Cxu vi supozas ke gxi estas sur radoj, Sorcxisto?" "Eble gxi tute ne estas urbo," li respondis, rigardante gxin kvazaux klopodante kompreni. "Kio do gxi povus esti?" "Nur iluzio." "Kio estas tio?" demandis Trot. "Io, kion vi kredas vidi, sed efektive ne vidas." "Mi ne povas kredi tion," diris Buton-Brilo. "Se ni nur vidus gxin, eble ni erarus, sed cxar ni povas vidi gxin kaj ankaux auxdi gxin, nepre gxi ekzistas." "Kie?" demandis Cxifoneroj. "Proksime al ni, ie," li insistis. "Mi supozas ke ni devos retreniri," diris la Vuzo, gxemante. Do ili turnis sin kaj marsxis cele la murohavan urbon gxis gxi denove malaperis kaj reaperis dekstre de ili. Ili tamen konstante pliproksimigxis al gxi, do ili turnis sin al gxi kiam ajn gxi forkuris tien aux alien laux cxiu direkto de la kompaso. Baldaux la Leono, kiu estis cxe la komenco de la procesio, abrupte haltis kaj kriis: "Aj!" "Kio estas?" demandis Doroteo. "Aj--aj!" ripetis la Leono, kaj li retrensaltis tiom subite ke Doroteo preskaux falis de lia dorso. Samtempe Hancxjo la Mulo kriis "Aj!" preskaux egale lauxte kiel la Leono, kaj ankaux li retrenrapidis plurajn pasxojn. "La kardoj," diris Betinjo. "Ili pikas la krurojn." Auxdinte tion ili cxiuj malsupren rigardis, kaj efektive la tero estis dike kovrita de kardoj, kiuj kovris la ebenajxon de la punkto kie ili staris gxis la muroj de la mistera urbo mem. Tute neniu vojo tra ili estis videbla; je tiu punkto la mola herbo finigxis kaj la kardaro komencigxis. "Jen la plej pikemaj kardoj kujn iam mi sentis," grumblis la Leono. "Miaj kruroj ankoraux doloras pro la pikoj, kvankam mi saltis el ili kiom eble plej rapide." "Jen nova malfacilajxo," komentis la Sorcxisto, malfelicxatone. "La urbo ne plu cxirkauxsaltetas, estas vere; sed kiel ni atingos gxin, trans tiu aro da pikajxoj?" "Ili ne povas dolorigi min," diris la dikhauxta Vuzo, antauxenirante sentime kaj tretante la dornojn. "Nek min," diris la Ligna Segcxevalo. "Sed la Leono kaj la Mulo ne povas toleri la pikajxojn," asertis Doroteo, "kaj ni ne povas postlasi ilin." "Cxu do ni cxiuj devos retreniri?" demandis Trot. "Kompreneble ne!" respondis Buton-Brilo mal?estime. "Kiam ajn estas problemo, troveblas solvo, se oni suficxe sercxas." "Ke la Birdotimigilo estu cxi tie," diris Cxifoneroj, starante sur sia kapo sur la kvadrata dorso de la Vuzo. "Lia bonega cerbo rapide montrus al ni rimedon venki cxi tiun kampon de kardoj." "Kial ne tauxgas via cerbo?" demandis la knabo. "Gxi ja tauxgas," sxi diris, saltante en la kardaron kaj dancante inter ili sen senti iliajn akrajn pintojn. "Mi povus dum duona minuto diri al vi kiel transiri la kardojn, se mi volus." "Diru al ni, Cxifoneroj!" petegis Doroteo. "Mi ne volas trivi mian cerbon per troa laboro," respondis la Mikscxifona Knabino. "Cxu vi ne amas Ozman? Kaj cxu vi ne volas trovi sxin?" demandis Betinjo riprocxe. "Jes, ja mi volas," diris Cxifoneroj, marsxante sur siaj manoj kiel akrobato en cirko. "Nu, ni ne povos trovi Ozman se ni ne preteriros la kardojn," deklaris Doroteo. Cxifoneroj dancis cxirkaux ilin du-tri-foje, sen respondo. Poste si diris: "Ne rigardu rigardu stultuloj, rigardu la lit-kovrajxojn." La vizagxo de la Sorcxisto tuj felicxigxis. "Certe!" li kriis. "Kial ni ne jam pripensis la litkovrajxojn?" "Cxar vi ne havas magian cerbon," ridis Cxifoneroj. "Via speco de cerbo estas la ordinara speco kreskanta en viaj kapoj kvazaux herbacxoj en gxardeno. Mi bedauxras vin, la homojn kiuj devas naskigxi por vivi." Sed la Sorcxisto ne auxskultis sxin. Li rapide forprenis la litkovrajxojn de la dorso de la Segcxevalo kaj etendis unu el ili sur la kardojn, tuj apud la herbaro. La dika sxtofo sendangxerigis la pikajxojn, do la Sorcxisto marsxis sur tiu unua kovrajxo kaj etendis la duan iom pli proksimete al la fantomurbo. "Tiuj kovrajxoj," diris li, "estas por ke la Leono kaj la Mulo povu marsxi. La Segcxevalo kaj la Vuzo povos marsxi sur la kardoj." Do la Leono kaj la Mulo marsxis sur la unua litkovrilo kaj haltis sur la dua gxis la Sorcxisto prenis la jam transmarsxitan kovrajxon kaj etendis gxin antaux ilin; ili antauxeniris sur tiun kaj atendis dum li prenis la kovrajxon de malantaux ili kaj reetendis gxin antaux ilin. "Estas tre malrapide," diris la Sorcxisto, "sed post kelka tempo ni sukcesos atingi la urbon." "Ankoraux estas plena kilometro inter ni kaj la urbo," anoncis Buton-Brilo. "Kaj la laboro estas malfacilega por la Sorcxisto," aldonis Trot. "Kial la Leono ne rajdu sur la dorso de la Vuzo?" demandis Doroteo. "Gxi estas granda, plata dorso, kaj la Vuzo 'stas ege forta. Eble la Leono ne defalus." "Provu, se vi deziras," diris la Vuzo al la Leono. "Mi povos tuje porti vin al la urbo kaj reveni por Hancxjo." "Mi--mi timas," diris la Malkuragxa Leono. Li estis duoble tiom granda kiom la Vuzo. "Provu," petegis Doroteo. "Por fali inter la kardojn?" demandis la Leono riprocxe. Sed kiam la Vuzo proksimigxis al li la granda besto eksaltis sur gxian dorson kaj sukcesis ekvilibrigi sin tie, kvankam necesis ke li tenu siajn kvar krurojn tiom proksimaj unu al la alia ke li ja riskis defali. La granda pezo de la giganta Leono sxajne ne gxenis la Vuzon, kiu kriis al sia rajdanto: "Tenu firme!" kaj rapide forkuris sur la kardaro cele la urbon. La aliaj staris sur la kovriloj kaj maltrankvile rigardis la strangan vidajxon. Kompreneble la Leono ne povis "teni firme" cxar nenio estis tenebla, do li balancis de-flank'-al-flanke kvazaux cxiumomente falonte. Tamen li sukcesis resti sur la dorso de la Vuzo gxis ili estis proksimaj al la muroj de la urbo, kaj tie li saltis sur la teron. La sekvan momenton la Vuzo rekuris kiel eble plej rapide. "Estas mallargxa strio da tero apud la muro kie ne estas kardoj," li informis ilin, kiam li reatingis la aventurantojn. "Nu, amiko Hancxjo, trovu cxu vi rajdos egale bone kiel la Leono." "Portu la aliajn unue," proponis la Mulo. Do la Segcxevalo kaj la Vuzo dufoje transkuris la kardojn al la muroj de la urbo kaj transportis cxiujn homojn sendangxere; Doroteo portis malgrandan Toton en siaj brakoj. La veturantoj poste sidis kiel grupo sur malgranda altajxo tuj ekster la muro, kaj rigardis la grandajn blokojn de griza sxtono kaj atendis dum la Vuzo portis Hancxjon al ili. La Mulo estis tre malgracia kaj liaj kruroj tremis tiom ke pli ol unufoje ili supozis ke li defalos, sed fine li atingis ilin sendangxere kaj la tuta grupo nun rekompletigxis. Ecx pli, ili nun atingis la urbon kiu evitis ilin dum tiom longa tempo kaj tiel strangmaniere. "Sendube la portalo estas aliflanke," diris la Sorcxisto. "Ni sekvu la kurban muron gxis ni atingos aperturon en gxi." "Kiudirekten?" demandis Doroteo. "Ni devos lauxhazarde elekti," li respondis. "Eble ni iru maldekstren? Unu direkto estas egale bona kiel la alia." Ili vicigis sin por marsxi kaj cxirkauxiris maldekstren la muron de la urbo. Gxi ne estis granda urbo, kiel mi jam diris, sed cxirkauxiro, ekster la alta muro, necesigis longan promenon, tion ili trovis. Sed cxirkaux gxin niaj aventurantoj iris, sen trovi spuron de pordoj aux alia malfermajxo. Kiam ili reatingis la altajxeton de kiu ili komencis, ili alterigxis de la bestoj kaj residigxis sur la herba altajxeto. "Tre strange, cxu ne?" demandis Buton-Brilo. "Devas ekzisti iaspeca rimedo por ke la homoj en?kaj eliru," deklaris Doroteo. "Cxu vi s'pozas ke ili havas flugmasxinojn, Sorcxisto?" "Ne," li respondis, "cxar ili jam flugadus tra la tuta Lando Oz, kaj ni scias ke tion ili ne faras. flugmasxinoj estas nekonataj cxi tie. Mi opinias ke pli versxajne la homoj uzas sxtuparetojn por transiri la murojn." "Grandega grimpado, trans tiun altan sxtonan muron," diris Betinjo. "Sxtona, cxu?" kriis Cxifoneroj, kiu denove cxirkauxdancadis tre vigle, cxar sxi neniam lacis kaj neniam povis resti kvieta dum longa tempo. "Certe sxtona," respondis Betinjo malestime. "Cxu vi ne povas vidi?" "Jes," diris Cxifoneroj, pliproksimigxante, "mi povas vidi la muron, sed mi ne povas senti gxin." Kaj poste, kun etenditaj brakoj, sxi faris ion tre kuriozan. Sxi marsxis rekte en la muron kaj malaperis. "Jadi!" kriis Doroteo miroplene, kaj efektive cxiuj miregis. CxAPITRO 9: LA ALTA KOKO-LORUM DE TI Kaj nun la Mikscxifona Knabino revenis dancande el la muro. "Venu!" sxi kriis. "Gxi ne ekzistas. Tute ne ekzistas muro." "Kion? Neniu muro?" krietis la Sorcxisto. "Tute neniu," diris Cxifoneroj. "Gxi estas nur sxajna. Vi vidas gxin, sed gxi ne estas. Venu en la urbon; ni malsxparas tempon." Dirinte tion sxi redancis en la muron kaj denove Cxapitro Naux malaperis. Buton-Brilo, kiu estis iom aventurema, forrapidis sekvante sxin kaj ankaux nevidebligxis. La aliaj sekvis pli zorge, etendante siajn manojn por senti la muron kaj trovante, miroplene, ke ili sentas nenion cxar nenio oponas ilin. Ili plumarsxis kelkajn pasxojn kaj trovis sin en la stratoj de tre bela urbo. Malantaux si ili denove vidis la muron, severan kaj forten-aspektan kiel antauxe; sed nun ili sciis ke gxi estas nur iluzio, preparita por ke fremduloj ne eniru la urbon. Sed ili baldaux forgesis la muron, cxar antaux ili estis multaj kuriozuloj kiuj rigardadis ilin miroplene, kvazaux ne komprenante el kie ili venis. Niaj amikoj forgesis esti gxentilaj, dum kelka tempo, kaj rerigardadis firme la rigardantojn tre interesate, cxar tiom rimarkinda popolo neniam antauxe estis trovita en la tuta eksterordinara Lando Oz. Iliaj kapoj estis karoformaj kaj iliaj korpoj keraj. Ilia hararo estis nur bulketo cxe la plej supera pinto de iliaj karoformaj kapoj kaj iliaj okuloj estis tre largxaj kaj rondaj kaj iliaj nazoj kaj busxoj tre malgrandaj. Iliaj vestoj estis striktaj kaj brilkoloraj, bele broditaj laux kuriozaj desegnoj per oraj aux argxentaj fadenoj; sed sur siaj piedoj ili portis sandalojn tute sen sxtumpoj. La esprimo de iliaj vizagxoj estis suficxe agrabla, kvankam ili nun montris surprizon pro la ekapero de fremduloj tiom malsimilaj al ili, kaj niaj amikoj opiniis ke ili sxajnas tute nedangxeraj. "Bonvolu pardoni," diris la Sorcxisto, parolante por sia grupo, "ke ni trudas nin al vi sen invito, sed ni veturas por tre grava celo kaj trovas ke necesas viziti vian urbon. Cxu vi bonvolos diri al ni kiel oni nomas vian urbon?" Ili rigardis unu la alian malcertesprime, cxiu atendis ke iu alia respondos. fine malaltulo kies kerforma korpo estis tre largxa respondis: "Ni neniam bezonas nomi nian urbon. Gxi estas nia logxejo, jen cxio." "Sed kiel aliaj personoj nomas vian urbon?" demandis la Sorcxisto. "Ni konas neniujn aliajn personojn, escepte de vi," diris la viro. Kaj post tio li demandis: "Cxu vi naskigxis kun tiuj strangaj formoj, aux cxu iu kruela magiisto transformis vin el viaj naturaj formoj?" "Ili estas niaj naturaj formoj," deklaris la Sorcxisto, "kaj efektive ni opinias ilin tre bonaj formoj." La grupon de logxantoj konstante pligrandigis aliaj personoj alvenintaj. Cxiuj evidente estis alarmitaj kaj maltrankvilaj pro la alveno de fremduloj. "Cxu vi havas Regxon?" demandis Doroteo, kiu sciis ke estas plej bone paroli kun auxtoritatulo. Sed la viro nee skuis sian keroaspektan kapon. "Kio estas Regxo?" li demandis. "Cxu neniu regas vin?" demandis la Sorcxisto. "Neniu," estis la respondo. "Cxiu el ni regas sin mem; aux, almenaux, strebas fari tion. Ne estas facile, kiel vi versxajne scias." La Sorcxisto meditadis. "Se okazas disputoj inter vi," diris li, post iom da pensado, "kiu solvas ilin?" "La Alta Koko-Lorum," ili respondis hxore. "Kaj kiu estas li? "La jugxisto kiu plenumigas la legxojn," diris la unua parolinto. "Do li estas la cxefulo cxi tie?" pludemandis la Sorcxisto. "Nu, mi ne dirus tion," respondis la viro, iom konfuzite. "La Alta Koko-Lorum estas publika servisto. Tamen, li reprezentas la legxojn, kiujn ni cxiuj devas obei." "Mi kredas," diris la Sorcxisto, "ke ni devus vidi vian Altan Koko-Lorumon kaj paroli kun li. Nia tasko cxi tie necesigas ke ni konsultu altan auxtoritatulon, kaj la Alta Koko-Lorum versxajne estas alta, negrave kia alia li estas." Sxajnis ke la logxantoj opiniis tiun argumenton bone rezonita, cxar ili aprobe skuis siajn karoformajn kapojn. Do la largxulo kiu parolis por ili diris: "Sekvu min," kaj, turninte sin, kondukis lauxlonge de unu el la stratoj. La tuta grupo sekvis lin, kaj la indigxenoj sekvis la grupon. La logxejoj kiujn ili preteriris estis tre bele planitaj kaj aspektis komfortaj kaj oportunaj. Kondukinte ilin trans plurajn stratojn ilia gvidanto haltis antaux domo kiu estis nek pli bona nek malpli bona ol la aliaj. La pordejo havis formon tauxgan por la strangaformaj korpoj de la homoj, estante mallargxaj cxe la supro, largxaj en la mezo kaj nelargxaj malsupre. La fenestroj estis tre similaj, tiel ke la domo havis vere nekutiman aspekton. Kiam ilia gvidisto mal-fermis la pordon en la barilo muzikoskatolo kasxita en la fosto komencis ludi, kaj la sono altiris la atenton de la Alta Koko-Lorum, kiu aperis cxe malferma fenestro kaj demandis: "Kio okazis nun?" Sed sammomente liaj okuloj rimarkis la fremdulojn kaj li rapidis malfermi la pordon kaj enlasi ilin--kvankam ne la bestojn, kiujn ili postlasis ekstere kun la aro da indigxenoj nun alvenintaj. La urbo estis malgranda kaj la nombro da logxantoj sxajnis granda, sed ili ne klopodis eniri la domon kaj kontentigis sin per perpleksa rigardado al la strangaj bestoj. Toto sekvis Doroteon. Niaj amikoj eniris grandan cxambron en la antauxa parto de la domo, kie la Alta Koko-Lorum petis ke ili sidigxu. "Mi esperas ke via celo cxi tie estas paca," li diris, aspektante iom duba, "cxar la Tiistoj ne estas tre bonaj batalantoj kaj malaprobas venkigxon." "Cxu via popolo nomigxas Tiistoj?" demandis Doroteo. "Jes. Mi kredis ke vi scias tion. Kaj ni nomas nian urbon Ti." "Ho!" "Ni estas Tiistoj cxar ni mangas tiujn kardojn, sciu," pludiris la Alta Koko- Lorum. "Cxu vi vere mangxas tiujn dornajxojn?" demandis Buton-Brilo miroplene. "Kial ne?" respondis la alia. "La akraj pintoj de la kardoj ne povas damagxi nin, cxar niaj internoj estas lamenitaj per oro." "Lamenitaj per oro!" "Jes ja. Niaj gorgxoj kaj stomakoj estas lamenitaj per solida oro, kaj ni trovas la kardojn nutraj kaj bongustaj. Efektive, nenio alia en nia lando tauxgas kiel mangxajxo. Cxirkaux la Urbo Ti kreskas nenombreblaj kardoj, kaj ni nur bezonas eliri kaj kolekti ilin. Se ni volus mangxi ion alian ni devus planti gxin, kaj kulturi gxin, kaj rikolti gxin, kaj tio estus multe gxena kaj ni devus labori, kaj tiun sinokupon ni malamas." "Sed, bonvolu diri al mi," diris la Sorcxisto, "kial via urbo tiom cxirkauxsaltas, de unu parto de la lando al alia?" "La urbo ne saltas; gxi tute ne movigxas," deklaris la Alta Koko-Lorum. "Tamen mi agnoskas ke la lando cxirkaux gxi emas sin turni tien kaj alien; tial ke, se oni staras sur la ebenajxo rigardante norden, oni versxajne ektrovas sin rigardanta okcidenten--aux orienten--aux suden. Sed kiam oni atingas la kardokampojn oni estas sur solida tero." "Ha, mi komencas kompreni," diris la Sorcxisto, jesante per sia kapo. "Sed jen alia demando: Kial la Tiistoj ne havas Regxon por regi ilin?" "Cxit!" flustris la Alta Koko-Lorum, maltrankvile cxirkauxrigardante por certigi ke neniu auxskultas ilin. "En la vero mi estas la Regxo, sed la popolo ne scias tion. Ili kredas regi sin mem, sed efektive mi farigas cxion laux mia deziro. Neniu alia scias ion ajn pri la legxoj, do mi faras la legxojn laux mia propra bontrovo. Se iu oponas min aux dubas pri iu mia faro, mi diras al li ke tion ordonas la legxo, kaj tio finas la diskuton. Sed se mi nomus min Regxo, kaj surportus kronon kaj logxus regxmaniere, la popolo ne amus min kaj eble damagxus min. Estante la Alta Koko-Lorum de Ti, mi opiniigxas tre agrabla persono." "Tio sxajnas tre lerta," diris la Sorcxisto. "Kaj nun, cxar vi estas la cxefulo en Ti, mi petas ke vi diru al ni cxu la Regxina Ozma estas kaptito en via urbo." "Ne," respondis la karokapa viro, "ni ne havas kaptitojn. Vi estas la solaj fremduloj cxi tie, kaj ni neniam antauxe auxdis pri la Regxina Ozma." "Sxi regas la tutan Ozon," diris Doroteo, "do sxi regas vian urbon kaj vin, cxar vi estas en la Lando de la Palpbrumoj, kiu estas parto de la Lando Oz." "Eble," respondis la Alta Koko-Lorum, "cxar ni ne studas la geografion kaj neniam demandis cxu aux ne ni logxas en la Lando Oz. Kaj Reganto kiu regas nin de tre for, kaj estas tute nekonata de ni, estas tre bonvena registo. Sed kio okazis al via Regxina Ozma?" "Iu sxtelis sxin," diris la Sorcxisto. "Cxu vi oportune havas talentan magiiston inter via popolo--speciale lerta magiisto?" "Ne, neniu speciale lerta. Kompreneble ni faras iom da magio, sed gxi estas tute ordinaraspeca. Mi kredas ke neniu el ni gxis nun aspiris sxteli Regantojn, nek per magio nek alimaniere." "Sekve ni longe veturis por nenio!" kriis Trot bedauxroplene. "Sed ni pluen iros," asertis la Mikscxifona Knabino, klinante sian kotonplenan korpon malantauxen gxis sxia trikfadena hararo tusxis la pordon kaj poste marsxante sur siaj manoj kun la piedoj en la aero. La Alta Koko-Lorum rigardis Cxifonerojn admire. "Vi povos pluen iri, kompreneble," diris li, "sed mi konsilas ke ne. La Herkuoj logxas post ni, preter la kardoj kaj la sinturnantaj terpecoj, kaj ili ne estas afablaj personoj, mi certigas tion al vi." "Cxu ili estas gigantoj?" demandis Betinjo. "Pli malbonaj ol tio," estis la respondo. "Gigantoj estas iliaj sklavoj kaj ili estas tiom pli fortaj ol gigantoj ke la kompatindaj sklavoj ne kuragxas ribeli, timante ke ili dissxiros ilin." "Kiel vi scias tion?" demandis Cxifoneroj. "Cxiu diras," respondis la Alta Koko-Lorum. "Cxu vi mem vidis la Herkuojn?" demandis Doroteo. "Ne, sed kion diras cxiuj devas esti vera; alie, kiel utilus ilia diro?" "Oni diris al ni, antaux ol ni alvenis cxi tien, ke via popolo jungas drakojn al viaj cxaroj," diris la knabineto. "Tute vere," deklaris la Alta Koko-Lorum. "Kaj tio memorigas min ke decas ke mi distru vin, cxar vi estas fremduloj kaj miaj gastoj, per rajdo cxirkaux nia belega Urbo Ti." Li tusxis butonon kaj bando komencis ludi; nu, ili auxdis bandmuzikon sed ne povis decidi el kie gxi venis. "Tiu melodio estas ordono al mia cxaristo ke li alvenigu mian drakocxaron," diris la Alta Koko-Lorum. "Kiam ajn mi faras ordonon gxi estas muzika, cxar tio estas multe pli agrabla maniero ordoni al servistoj ol per malvarmaj, severaj vortoj." "Cxu tiu via drako mordas?" demandis Buton-Brilo. "Jadi, ne! Cxu vi kredas ke mi riskus la sekurecon de mia senkulpa popolo per uzo de mordema drako por tiri mian cxaregon? Mi fieras dirante ke mia drako estas sendangxera--se lia stirmekanismo ne rompigxas--kaj li fabrikigxis en la fama drako-fabriko en cxi tiu Urbo Ti. Jen li venas kaj vi povos mem ekzameni lin." Ili auxdis mallauxtan mugxetan sonon kaj akran knaran kaj, elirinte antaux la domon, ili venis vidi cxirkaux la angulon cxaregon tiratan de belega juvelita drako, kiu movadas sian kapon dekstren kaj maldekstren kaj kies okuloj brilegas kiel la lampoj de auxtomobilo kaj kiu faras mugxan sonon dum gxi malrapide proksimigxas. Kiam gxi haltis antaux la domo de la Alta Koko-Lorum Toto bojis kolere kontraux la sternita besto, sed ecx malgranda Trot povis vidi ke la drako ne vivas. Gxiaj skvamoj estis el oro kaj cxiu estis ornamita per brilantaj juveloj, kaj gxi marsxis tiom rigide kaj regule ke gxi ne povus ne esti masxino. La cxarego trenata de gxi ankaux estis el oro kaj juveloj, kaj kiam ili eniris gxin ili trovis ke ne estas segxoj. La kutimo estis ke cxiu staras veturante. La cxaristo estis malgranda karokapa ulo kiu rajdis sur la kolo de la drako kaj movadis la stangetojn por funkciigi gxin. "Cxi tiu," diris la Alta Koko-Lorum, pompe, "estas mirinda inventajxo. Ni cxiuj multe fieras pri niaj auxtodrakoj, kaj multaj niaj ricxaj logxantoj uzas ilin. Startu gxin, cxaristo!" La cxaristo ne movigxis. "Vi forgesis ordoni lin muzike," sugestis Doroteo. "Ha, vi plene pravas." Li tusxis butonon kaj muzikoskatolo en la kapo de la drako komencis ludi melodion. Tuj la malgranda cxaristo premis stangeton kaj la drako komencis movigxi--tre malrapide kaj morne gxemante dum gxi trenis la mallertan cxaregon. Toto trotis inter la radoj. La Segcxevalo, la Mulo, la Leono kaj la Vuzo sekvis kaj trovis neniun problemon suficxe rapidi; efektive, ili devis malrapidi por eviti bati gxin. Dum la radoj turnigxis alia muzikoskatolo kasxita ie sub la cxarego ludis viglan marsxmuzikon kiu rimarkinde kontrastis kun la malrapida trenmovigxo de la stranga veturilo kaj Buton-Brilo decidis ke la muziko kiun li auxdis kiam ili unue vidis cxi tiun urbon estis nenio alia ol cxaro lace rampanta tra la stratoj. Cxiuj veturantoj el la Smeralda Urbo opiniis tiun veturon la plej seninteresa kaj teda kiun ili gxis tiam spertis, sed sxajne la Alta Koko-Lorum opiniis gxin grandioza. Li indikis la diversajn konstruajxojn kaj parkojn kaj fontojn, kvazaux konduktoro de Usona "turistovagono", kaj cxar ili estis gastoj ili devis toleri la torturon. Sed ili farigxis iom maltrankvilaj kiam ilia gastiganto diris al ili ke li mendis bankedon por ili en la Urbodomo. "Kion ni mangxos?" demandis Buton-Brilo suspekteme. "Kardojn," estis la respondo; "bonajn, fresxajn kardojn, kolektitajn hodiaux mem." Cxifoneroj ridis, cxar sxi neniam mangxis, sed Doroteo diris per protesta vocxo: "Niaj internoj ne estas tegitaj per oro, sciu." "Ja domagxe!" krietis la Alta Koko-Lorum; kaj li aldonis kvazaux postpenson: "Sed ni povos boligi la kardojn, se vi preferos." "Ecx bolinte ili ne bone gustus," diris malgranda Trot. "Cxu vi havas nenion alian mangxeblan?" La Alta Koko-Lorum nee skuis sian karoforman kapon. "Mi konas neniun," li diris. "Sed kial ni havu ion alian, ni ja havas multegajn kardojn? Tamen, se vi ne povas mangxi kion ni mangxas, tute ne mangxu. Tio ne ofendos nin kaj la bankedo estos egale gaja kaj placxa." Sciante ke liaj akompanantoj malsatas la Sorcxisto diris: "Bonvolu pardoni, mosxto, ke ni ne partoprenos en la bankedo, kiu estos suficxe gaja sen ni, ecx kvankam gxi celas honori nin. Sed, cxar Ozma ne estas en via urbo, ni devas tuj foriri el cxi tie kaj sercxi sxin aliloke." "Nepre ni devas!" akordis Doroteo, kaj sxi flustris al Betinjo kaj Trot: "Mi preferus morti pro malsato aliloke ol en cxi tiu urbo, kaj--kiu scias?--eble ni trovos iun kiu mangxas normalajn mangxajxojn kaj donos al ni iom." Do, kiam la veturo finigxis, malgraux la protestoj de la Alta Koko-Lorum ili insistis dauxrigi sian veturon. "Baldaux estos mallume," li objxetis. "Ne gxenos nin la mallumo," respondis la Sorcxisto. "Iu vaganta Herku eble atakos vin." "Cxu vi opinias ke la Herkuoj damagxus nin?" demandis Doroteo. "Mi ne scias diri, cxar ili ne honoris min per konatigxo. Sed oni diras ke ili estas tiom fortaj ke, se ili povus stari sur alia loko, ili povus levi la mondon." "Cxiuj kune?" demandis Buton-Brilo miroplene. "Cxiu individuo povus fari tion," diris la Alta Koko-Lorum. "Cxu vi auxdis pri magiistoj inter ili?" demandis la Sorcxisto, kiu sciis ke nur magiisto povus sxteli Ozman tiel kiel sxi estis sxtelita. "Oni diras ke gxi estas tre magiplena lando," deklaris la Alta Koko-Lorum, "kaj magion kutime faras magiistoj. Sed mi neniam auxdis ke ili havas inventajxon aux sorcxajxon egalan al niaj mirindaj auxtodrakoj." Ili dankis lin pro lia gxentileco kaj, grimpinte sur la dorsojn de siaj propraj bestoj, ili rajdis al la fora flanko de la urbo kaj rekte tra la Muron de Iluzio en la malferman regionon. "Al mi placxas ke ni tiom facile foriris," diris Betinjo. "Al mi ne placxis tiuj strangaformaj uloj." "Nek al mi," akordis Doroteo. "Sxajnas terure esti interne tegita per lamenoj el pura oro kaj mangxi nenion alian ol kardoj." "Tamen ili aspektis felicxaj kaj kontentaj," komentis la malgranda Sorcxisto, "kaj kiu kontentas bezonas bedauxri nenion kaj deziri nenion pli." CxAPITRO 10: TOTO PERDAS ION Dum kelka tempo la veturantoj ripete konfuzigxis pri la direkto, cxar preter la kardokampoj ili retrovis sin sur la turnigxtereno, kiu svingis sin cxirkaux ilin tiom malnature ke unue ili trovis antaux si unu direkton kaj poste alian. Sed tenante la Urbon Ti konstante malantaux si la aventurantoj fine preterpasxis la perfidan turnigxregionon kaj venis al sxtonplena lando kie tute neniu herbo kreskis. Tamen estis multaj arbustoj, kaj kvankam nun estis preskaux mallumigxinte la knabinoj trovis kelkajn bongustegajn flavajn berojn, kaj unu gustumo instigis ilin cxiujn pluki tiom kiom ili povis. La beroj kontentigis iliajn malsatodolorojn, dum iom da tempo, kaj cxar nun jam farigxis tro mallume por vidi ion ajn ili kampis kie ili estis. La tri knabinoj kusxigxis sur unu el la litkovrajxoj-- en vico--kaj la Sorcxisto kovris ilin per la alia litkovrajxo kvazaux enlitigante ilin. Buton-Brilo rampis en la sxirmon de kelkaj arbustoj kaj ekdormis post malpli ol duona minuto. La Sorcxisto sidigxis kun sia dorso kontraux granda sxtono kaj rigardadis la stelojn en la cxielo kaj pensis serioze pri la dangxera aventuro kiun ili entreprenis, demandante al si cxu iam ili povos retrovi sian amatan Ozman. La bestoj kusxis en grupo aparta, iom for de la aliaj. "Mi perdis mian grumblon!" diris Toto, kiu estis tre silenta kaj seriozema dum tiu tuta tago. "Laux via supozo, kien gxi iris?" "Se vi petintus min gardi vian grumblon, eble mi povus informi vin," komentis la Leono dormeme. "Sed, vere, Toto, mi supozis ke vi mem gardas gxin." "Estas acxe perdi sian grumblon," diris Toto, svingante sian voston lamente. "Supozu ke vi perdis Cxapitro Dek vian mugxon, Leono. Vi sentus malplezuron, cxu ne?" "Mia mugxo," respondis la Leono, "estas mia plej feroca parto. Mi dependas de gxi por tiom timigi miajn malamikojn ke ili ne kuragxos batali min." "Iam," diris la Mulo, "mi perdis mian mugxon, tiel ke mi ne povis alvoki Betinjon por sciigi al sxi ke mi malsatas. Estis antaux ol mi povis paroli, komprenu, cxar mi ankoraux ne venis al la Lando Oz, kaj mi trovis ke estas nepre tre malkomforte ne povi fari bruon." "Vi suficxe bruas nun," deklaris Toto. "Sed neniu el vi respondis mian demandon: Kie estas mia grumblo?" "Mi tute ne scias," diris la Vuzo. "Ne interesas min tiaj aferoj, efektive." "Vi ronkegas," asertis Toto. "Eble," diris la Vuzo. "Oni ne respondecas pri kion oni faras dormante. Bonvolu veki min, iam, dum mi ronkados, por ke mi auxdu la sonon. Tiam mi povos taksi cxu gxi estas acxa aux plezuriga." "Plezuriga gxi ne estas, mi certigas vin," diris la Leono, oscedante. "Mi opinias gxin tute nenecesa," deklaris Hancxjo la Mulo. "Nepre vi perdu tiun kutimon," diris la Segcxevalo. "Vi neniam auxdas min ronki, cxar mi neniam dormas. Mi ecx ne henas, kiel tiuj dikaj viandaj cxevaloj. Ke kiu ajn sxtelis la grumblon de Toto ankaux forprenu la mugxojn de la Mulo kaj de la Leono kaj la ronkon de la Vuzo!" "Cxu vi do opinias ke iu sxtelis mian grumblon?" "Vi neniam antauxe perdis gxin, cxu?" demandis la Segcxevalo. "Nur unufoje, kiam mia gorgxo estis rauxka pro troa bojado kontraux la luno." "Cxu via gorgxo nun estas rauxka?" demandis la Vuzo. "Ne," respondis la hundo. "Mi tute ne komprenas," diris Hancxjo, "kial hundoj bojas kontraux la luno. Ili ne povas timigi la lunon, kaj la luno ne atentas la bojadon. Do kial hundoj faras tion?" "Cxu iam vi estis hundo?" demandis Toto. "Tute ne," respondis Hancxjo. "Felicxe mi povas diri ke mi kreigxis mulo--la plej bela speco de besto--kaj cxiam restis tia." La Vuzo sidigxis sur siajn kvadratajn koksojn por zorge ekzameni Hancxjon. "Beleco," diris li, "sendube estas subjektiva afero. Mi ne diras ke via memtakso estas malgxusta, amiko Hancxjo, aux ke vi estas banale trofiera. Sed se vi admiras grandajn skuigxemajn orelojn, kaj voston kia farbobroso, kaj piedojn suficxe grandajn por elefanto, kaj longan kolon kaj korpon tiom maldikan ke oni povas kalkuli la ripojn kun unu okulo fermita--se tion vi opinias beleco, Hancxjo--aux vi aux mi multe eraras." "Vi estas plena de randoj," malestime diris la Mulo. "Se mi estus kvadrata kiel vi, mi supozas ke vi taksus min bela." "La eksterajxon, kara Hancxjo, jes," respondis la Vuzo. "Sed por esti vere bela oni devas esti bela interne kaj ekstere." La Mulo ne povis nei tiun deklaron, do li faris mugxon de nauxzo kaj ruligxis tiel ke lia dorso frontis la Vuzon. Sed la Leono, rigardante la duon trankvile per siaj grandaj flavaj okuloj, diris al la hundo: "Mia kara Toto, niaj amikoj instruis al ni lecionon pri humileco. Se la Vuzo kaj la Mulo efektive estas belaj, kiel ili sxajne opinias, sekve vi kaj mi estas nepre malbelaj." "Ne laux niaj okuloj," protestis Toto, kiu estis sagaca hundeto. "Vi kaj mi, Leono, estas bonaj specimenoj de niaj propraj rasoj. Mi estas bela hundo kaj vi estas bela leono. Nur kiam oni komparas, unu kun la alia, ni estas prave takseblaj, do mi lasos al la kompatinda maljuna Segcxevalo decidi kiu el ni estas la plej bela besto inter ni. La Segcxevalo estas ligna, do li ne faros subjektivan jugxon sed diros la veron." "Certe jes," respondis la Segcxevalo, skuante siajn orelojn, kiuj estis ligneroj fiksitaj en lian lignan kapon. "Cxu vi cxiuj konsentas akcepti mian jugxon?" "Cxiuj!" ili deklaris, cxiu estis esperoplena. "Do," diris la Segcxevalo, "mi devas atentigi vin pri la fakto ke vi cxiuj estas vianduloj, kiuj lacigxas se vi ne dormas, kaj malsatas se vi ne mangxas, kaj soifas se vi ne trinkas. Tiaj bestoj estas neeviteble tre neperfektaj, kaj neperfektuloj ne povas esti belaj. Nu, mi konsistas el ligno." "Vi certe havas lignan kapon," diris la Mulo. "Jes, kaj lignan korpon kaj lignajn krurojn--kiuj rapidas kiel la vento kaj estas egale senlacaj. Mi auxdis Doroteon diri ke 'beleco sekvas belagadon', kaj certe mi plenumas miajn devojn bele. Tial, se vi volas scii mian honestan jugxon, mi konfesu ke inter ni cxiuj mi estas la plej bela." La Mulo snufis kaj la Vuzo ridis; Toto perdis sian grumblon do li nur povis rigardi malestime la Seg-cxevalon, kiu staris senmove. Sed la Leono strecxis sin kaj oscedis, dirante trankvile: "Se ni cxiuj similus la Segcxevalon ni cxiuj estus Segcxevaloj, kaj tiel estus tro multaj Segcxevaloj; se ni cxiuj similus Hancxjon, ni estus grego de muloj; se Toton, ni estus grego de hundoj; se ni cxiuj havus la formon de la Vuzo, li ne plu estis rimarkinda pro sia nekutima aspekto. fine, se vi cxiuj similus min, mi opinius vin tiom vulgaraj ke mi ne volus esti via amiko. Esti individuaj, miaj amikoj, esti diferencaj de aliaj, estas la sola maniero distingigxi de la vulgarularo. Ni gxoju, do, cxar ni diferencas unu de la alia forme kaj spirite. Varieco estas la spico de la vivo kaj ni estas suficxe variaj por gxui la kuneston unu de la alia; do ni kontentu." "Estas iom da vero en tiu parolo," komentis Toto, penseme. "Sed kion pri mia perdita grumblo?" "La grumblo gravas nur al vi," respondis la Leono, "do la tasko gxenigxi pro la perdo estas via, ne nia. Se vi amas nin, ne trudu viajn problemojn al ni; estu malfelicxa tute sole." "Se unusola persono sxtelis mian grumblon kaj ankaux Ozman," diris la hundeto, "mi esperas ke ni tre baldaux trovos lin kaj punos lian laux lia merito. Li sendube estas la plej kruela persono en la tuta mondo, cxar malebligi ke hundo grumblu kiu lauxnature grumblas estas egale fie, laux mia opinio, kiel sxteli la tutan magion de Oz." CxAPITRO 11: BUTON-BRILO PERDAS SIN La Mikscxifona Knabino, kiu neniam dormis kaj kiu povis tre bone vidi en la mallumo, vagis inter la rokoj kaj arbustoj dum la tuta nokto, kaj la rezulto estis ke sxi povis doni bonajn informojn sekvamatene. "Trans la kresto de la monteto antaux ni," sxi diris, "estas granda aro da arboj multaspecaj, sur kiuj cxiaj fruktoj kreskas. Se vi iros tien vi trovos ke bela matenmangxo atendas vin." Cxapitro Dek Unu Tio fervorigis ilin, do tuj kiam la litkovrajxoj estis falditaj kaj ligitaj per rimenoj al la dorso de la Segcxevalo ili cxiuj prenis siajn lokojn sur la bestoj kaj komencis iri al la granda grupo de arboj pri kiu informis Cxifoneroj. Tuj kiam ili transiris la supron de la monteto ili trovis ke gxi estas vere grandega fruktarbaro, etendigxanta multajn kilometrojn dekstren kaj maldekstren de ili. Cxar ilia vojo kondukis rekte tra la arbojn ili kiel eble plej rapide antauxeniris. Sur la unuaj arboj kiujn ili renkontis kreskis cidonioj, kiujn ili ne volis mangxi. Sekvis vicoj de citronarboj kaj poste de amaraj pomoj kaj post ili de limetoj kaj limonoj. Sed preter tiuj ili trovis aron da arboj kun grandaj oraj orangxoj, sukoplenaj kaj dolcxaj, kaj la fruktoj pendis malalte sur la brancxoj, tiel ke ili povis pluki facile. Ili prenis fruktojn senhezite kaj cxiuj mangxis orangxojn dum ili pluveturis. Poste, iom pli for, ili atingis kelkajn arbojn kun belaj rugxaj pomoj, per kiuj ili festis ankaux, kaj la Sorcxisto haltis tie suficxe longe por ligi multajn pomojn en unu fino de litkovrajxo. "Ni ne scias kio okazos al ni kiam ni forlasintos cxi tiun placxegan fruktarbaron," li diris, "do mi opinias ke estos sagxe kunporti provizon de pomoj. Ni ne povos malsati dum ni havos pomojn, komprenu." Cxifoneroj ne rajdadis la Vuzon gxuste tiam. Sxi amis grimpi la arbojn kaj svingi sin per la brancxoj de unu arbo al alia. Kelkajn el la plej bonaj fruktoj kolektis la Mikscxifona Knabino de la plej altaj brancxoj kaj sxi jxetis ilin al la aliaj. Subite Trot demandis: "Kie estas Buton-Brilo?" kaj kiam la aliaj perokule sercxis lin ili trovis ke la knabo malaperis. "Jadi!" kriis Doroteo. "Versxajne li denove perdigxis, kaj tio signifas ke ni devos atendi cxi tie gxis ni povos trovi lin." "Bona atendejo," sugestis Betinjo, kiu trovis prunarbon kaj mangxis kelkajn gxiajn fruktojn. "Kiel vi povos atendi cxi tie kaj samtempe trovi Buton-Brilon?" demandis la Mikscxifona Knabino, pendante per siaj piedfingroj de brancxo tuj super la kapoj de la tri mortipovaj knabinoj. "Eble li revenos cxi tien," respondis Doroteo. "Se li provos tion, li versxajne misiros," diris Trot. "Mi multfoje trovis ke li faras tion. Misiro kauxzas lian perdigxon." "Tute vere," diris la Sorcxisto. "Do vi cxiuj restu cxi tie dum mi sercxos la knabon." "Sed eble ankaux vi perdigxos," diris Betinjo. "Mi esperas ke ne, mia kara." "Lasu min iri," diris Cxifoneroj, faligante sin legxere al la tero. "Mi ne povas perdigxi, kaj mi pli versxajne trovos Buton-Brilon ol iu el vi." Sen atendi permeson sxi forurgxis sin tra la arbojn kaj baldaux ne plu estis videbla. "Doroteo," diris Toto, kauxrigxante apud sia malgranda mastrino, "mi perdis mian grumblon." "Kiel tio okazis?" sxi demandis. "Mi ne scias," respondis Toto. "Hieraux matene la Vuzo preskaux tretis sur min kaj mi klopodis grumbi al li kaj trovis ke mi neniom povas grumbli." "Cxu vi povas boji?" demandis Doroteo. "Jes ja!" "Do ne gravas la grumblo," diris sxi. "Sed kion mi faros kiam mi reiros hejmen al la Vitra Kato kaj la Rugxeta Katido?" demandis la hundeto per maltrankvila vocxo. "Ne gxenos ilin ke vi ne povas grumbli kontraux ilin, mi certas," diris Doroteo. "Mi sentas vian bedauxron, kompreneble, Toto, cxar gxuste kion ni ne povas fari ni plej volas fari; sed antaux ol retreniri eble vi retrovos vian grumblon." "Cxu vi kredas ke kiu sxtelis Ozman ankaux sxtelis mian grumblon?" Doroteo ridetis. "Eble, Toto." "Do li estas fiulo!" kriis la hundeto. "Persono kiu volas sxteli Ozman estas kiel eble plej fia," akordis Doroteo, "kaj kiam ni memoras ke nia kara amikino, la bela Regantino de Oz, estas perdita, ni ne gxenu nin pri ia grumblo." Toton ne tute kontentigis tiu komento, cxar ju pli li pensis pri sia perdita grumblo des pli grava farigxis la misfortuno. Kiam neniu rigardis li foriris inter la arbojn kaj lauxeble plej klopodis grumbli--ecx se nur iomete--sed li ne sukcesis. Li povis nur boji, kaj bojo ne povas anstatauxi grumblon, do li malfelicxe reiris al la aliaj. Nu, Buton-Brilo tute ne konceptis ke li estas perdita, unue. Li nur vagis de arbo al arbo, sercxante la plej bonajn fruktojn, gxis li trovis ke li estas sola en la granda fruktarbaro. Sed li ne maltrankvilis pro tio tiumomente kaj vidinte kelkajn abrikotarbojn pli forajn li iris al ili; poste li trovis kelkajn cxerizarbojn; tuj post ili estis kelkaj mandarinarboj. "Mi trovis preskaux cxiun specon de fruktoj escepte de persikoj," li diris al si, "do versxajne ankaux estas persikoj cxi tie, se mi povos trovi la arbojn." Li sercxis tie kaj tie, ne atentante sian vojon, gxis li trovis ke sur la arboj cxirkaux li kreskas nur nuksoj. Li metis kelkajn juglandojn en siajn posxojn kaj plu sercxis kaj fine--gxuste inter la nuksarboj--li trovis unusolan persikarbon. Gxi estis gracia, bela arbo, sed kvankam gxi estis densfolia sur gxi estis neniuj fruktoj, kun escepto de sola, granda, belega persiko, rozvanga kaj vileta kaj plej mangxinda. Buton-Brilo trovis malfacilon kiam li strebis preni tiun solan persikon, cxar gxi pendis multe tro for; sed li viglamove grimpis la arbon kaj rampis sur la brancxo sur kiu gxi kreskis kaj post pluraj provoj, dum kiuj li riskis fali, li fine sukcesis pluki gxin. Post tio li reiris al la tero kaj decidis ke la frukto plene meritas la gxenon. Gxi estis alloge odora kaj kiam li mordis gxin li trovis gxin la plej bongusta ero kiun gxis tiam li gustumis. "Vere decus ke mi dividu gxin kun Trot kaj Doroteo kaj Betinjo," li diris, "sed eble estas multaj aliaj en alia parto de la arbaro." En sia koro li dubis tiun parolon, cxar cxi tiu estistute sola persikarbo, kaj cxiuj aliaj fruktoj kreskis sur multaj kunaj arboj; sed tiu unusola bongustega mordajxo malebligis ke li rezistu mangxi la reston de la persiko, kaj baldaux restis nur la kerno. Buton-Brilo pretis forjxeti tiun persikokernon sed li ekrimarkis ke gxi konsistas el pura oro. Kompreneble tio surprizis lin, sed tiom da aferoj en la Lando Oz estas surprizaj ke li ne multe konsideris la oran persikokernon. Tamen li metis gxin en sian posxon, por montri gxin al la knabinoj, kaj kvin minutojn poste li jam tute forgesis gxin. Cxar nun li konsciis ke li estas tre for de siaj akompanintoj, kaj sciante ke tio maltrankviligos ilin kaj prokrastos ilian veturon, li komencis krii kiel eble plej lauxte. Lia vocxo ne longen iris inter la multaj arboj, kaj kriinte dekdufoje kaj ne auxdinte respondon li sidigxis sur la tero kaj diris: "Nu, denove mi perdigxis. Estas domagxe, sed mi ne scias malfari la perdon." Dum li apogis sian dorson per arbo suprenrigardis kaj vidis Blufringon flugi el la cxielo kaj surbrancxigxi tuj antaux li. La birdo rigardis kaj rigardadis lin. Unue gxi rigardis per unu brila okulo kaj poste gxi turnis sian kapon kaj rigardis lin per la alia okulo. Tiam, iomete flirtinte siajn flugilojn, gxi diris: "Ho! Do vi mangxis la sorcxitan persikon, cxu?" "Cxu sorcxitan?" "Kompreneble," respondis la Blufringo. "La Sxufaristo Ugu faris tion." "Sed kial? Kaj kiel gxi sorcxigxis? Kaj kio okazos al tiu kiu mangxas gxin?" demandis la knabo. "Demandu al la Sxufaristo Ugu; li scias," diris la birdo, ordigante siajn plumojn per sia beko. "Kaj kiu estas la Sxufaristo Ugu?" "La persono kiu sorcxis la persikon, kaj metis gxin cxi tien--en la ekzakta centro de la Granda Fruktarbaro--pro ke neniu trovu gxin. Ni birdoj ne riskus mangxi gxin; ni estas tro sagxaj. Sed vi estas Buton-Brilo el la Smeralda Urbo, kaj vi-- vi--VI mangxis la sorcxitan persikon! Vi devos klarigi al la Sxufaristo Ugu kial vi faris tion." Kaj antaux ol la knabo povis pli demandi, la birdo forflugis kaj lasis lin sola. Buton-Brilon ne multe gxenis la trovo ke la persiko kiun li mangxis estis sorcxita. Certe gxi tre bone gustis kaj lia stomako tute ne doloris. Do denove li komencis pripensi la plej bonan metodon rekunigxi kun siaj amikoj. "Negrave kiudirekten mi iros mi versxajne misiros," li diris al si, "do prefere mi restu kie mi estas kaj lasu ilin trovi min--se ili povos." Blanka Kuniklo venis saltetante tra la fruktarbaro kaj pauxzis iom for por rigardi lin. "Ne timu," diris Buton-Brilo; "mi ne damagxos vin." "Ho, mi ne timas pri mi," respondis la Blanka Kuniklo. "Pri vi mi timas." "Jes; mi perdigxis," diris la knabo. "Jes vere vi perdigxis," respondis la Kuniklo. "Pro kial vi mangxis la sorcxitan persikon?" La knabo rigardadis la ekscititan besteton penseme. "Pro du kauxzoj," li klarigis. "La unua estis ke mi amas persikojn, kaj la dua ke mi ne sciis ke gxi estis sorcxita." "Tio ne savos vin de la Sxufaristo Ugu," deklaris la Blanka Kuniklo kaj gxi forrampis antaux ol la knabo povis plu demandi. "Kunikloj kaj birdoj," li pensis, "estas timemaj kaj sxajne timas cxi tiun sxufariston--kiu ajn li estas. Se ekzistus alia persiko nur duone tiom bona kiel tiu, mi mangxus gxin malgraux dekduo da sorcxoj aux cent sxufaristoj!" Gxuste tiam Cxifoneroj venis dancante kaj vidis lin sidanta cxe la piedo de la arbo. "Ho, jen vi!" sxi diris. "Vi ripetas vian petoladon, cxu? Cxu vi ne scias ke estas malgxentile perdigxi kaj atendigi cxiujn? Venu, mi rekondukos vin al Doroteo kaj la aliaj." Buton-Brilo malrapide levis sin por akompani sxin. "La perdo ne estis vere granda," li diris gaje. "Mi forestis nur duonan tagon, do nenio misa farigxis." Doroteo, tamen, kiam la knabo reunuigxis kun la grupo, forte riprocxis lin. "Kiam ni tiom grave agas sercxante Ozman," diris sxi, "estas miskondute forvagi kaj prokrastigi nian veturon. Supozu ke sxi estas kaptito--en kastela karcero!-- cxu vi volas ke nia kara Ozma restu tie pli longe ol necesus kun nia helpo?" "Se sxi estas en kastela karcero, kiel vi eligos sxin?" demandis la knabo. "Ne gxenu vin pri tio; ni lasos tion al la Sorcxisto; li nepre trovos rimedon." La Sorcxisto diris nenion, cxar li konsciis ke sen siaj magiiloj li ne kapablos pli ol kiu ajn alia persono. Sed ne utilus memorigi la akompanantojn pri tiu fakto; gxi eble senkuragxigus ilin. "Grave gxuste nun," li komentis, "estas trovi Ozman; kaj, cxar nia grupo denove estas kuna, mi proponas ke ni pluiru." Dum ili proksimigxis al la rando de la Granda Fruktarbaro la suno mallevigxis kaj ili sciis ke baldaux estos mallume. Do ili decidis kampi sub la arboj, cxar alia largxa ebenajxo estis antaux ili. La Sorcxisto etendis la litkovrajxojn sur lito el molaj folioj kaj baldaux ili cxiuj, escepte de Cxifoneroj kaj la Segcxevalo, profunde dormis. Toto premis sin firme al la flanko de sia amiko la Leono, kaj la Vuzo tiom lauxte ronkis ke la Mikscxifona Knabino kovris lian kvadratan kapon per sia antauxtuko por dampi la bruon. CxAPITRO 12: LA CARSUPRULO DE HERKUO Trot vekigxis gxuste kiam la suno levigxis kaj, glitinte el la litkovrajxoj, iris al la rando de la Granda Fruktarbaro kaj rigardis trans la ebenajxon. Io brilis tre for. "Tio aspektas kiel alia urbo," sxi diris duonlauxte. "Alia urbo gxi ja estas," deklaris Cxifoneroj, kiu rampis neauxdate al la flanko de Trot, cxar sxiaj kotonplenaj piedoj tute ne bruis. "La Segcxevalo kaj mi veturis en la mallumo, dum vi aliaj cxiuj dormis, kaj ni trovis tie pli grandan urbon ol Ti. Ankaux cxirkaux gxi estas muro, sed gxi havas portalon kaj multajn vojojn." "Cxu vi eniris?" demandis Trot. "Ne, cxar la portalo estis sxlosita kaj la muro estis vera muro. Do ni revenis cxi tien. Ne estas tre distance al la urbo. Ni povos atingi gxin post du horoj, post viaj matenmangxoj." Trot reiris kaj, trovinte la aliajn knabinojn vekaj, ripetis al ili kion diris Cxifoneroj. Do ili rapide mangxis kelkajn fruktojn--estis multaj prunarboj en tiu parto de la fruktarbaro--kaj poste ili surgrimpis la bestojn kaj ekiris veturonte al la stranga urbo. Hancxjo la Mulo matenmangxis herbon kaj la Leono forvagis kasxe kaj trovis placxan matenmangxon; li neniam diris kio gxi estis, sed Doroteo esperis ke la malgrandaj kunikloj kaj la kampomusoj evitis lin. Sxi avertis Toton ne cxasi birdojn kaj donis al la hundo pomon, kaj li plene kontentis pro gxi. La Vuzo amis fruktojn egale kiel cxiun alian mangxajxon--escepte de mielo, kiun li plejamis--kaj la Segcxevalo tute neniam mangxis. Kun escepto de ilia maltrankvilo pri Ozma, ili cxiuj estis bonhumoraj dum ili rapidis trans la ebenajxon. Toto plu malkvietis pro sia perdita grumblo, sed estante sagxa hundeto li kasxis tion. Post nelonge la urbo proksimigxis kaj ili povis ekzameni gxin interesate. Laux sia ekstera aspekto la loko estis pli impona ol Ti, gxi estis kvadrata urbo, kun kvadrata, kvarflanka muro cxirkauxe kaj cxiuflanke estis kvadrata portalo el polurita kupro. La tuta urbo aspektis solida kaj fortika; ne estis flirtantaj standardoj kaj la turoj kiuj montrigxis super la urba muro aspektis tute neornamitaj. Pado kondukis de la fruktarbaro rekte al unu el la urboportaloj, kio indikis ke la logxantaj preferas fruktojn ol kardojn. Niaj amikoj sekvis tiun padon al la portalo, kiun ili trovis firme fermita. Sed la Sorcxisto antauxeniris kaj batis gxin per sia pugno, dirante lauxtavocxe: "Malfermu!" Tuj levigxis super la granda muro vico de gigantaj kapoj, kiuj cxiuj malsuprenrigardis ilin kvazaux por trovi kiu altrudas sin. La dimensio de tiuj kapoj estis miriga kaj niaj amikoj tuj komprenis ke ili apartenas al gigantoj, kiuj staras interne de la urbo. Cxiu havis densan, vilan hararon kaj barbon, kelkaj havis blankan hararon, aliaj nigran aux rugxan aux flavan, kaj la hararo de kelkaj komencis grizigxi, do la gigantoj estis cxiaagxaj. Kvankam la kapoj aspektis ferocaj, la okuloj estis mildesprimaj, kvazaux la uloj estis jam de longe sklavigitaj, kaj iliaj vizagxoj esprimis paciencon anstataux ferocecon. "Kion oni volas?" demandis unu maljuna giganto, per malalta grumbla vocxo. "Ni estas fremduloj kaj ni volas eniri la urbon," respondis la Sorcxisto. "Cxu vi venas pace aux milite?" demandis alia. "Pace, kompreneble," kolerete respondis la Sorcxisto, kaj li plu diris senpacience: "Cxu ni aspektas konkerarmeo?" "Ne," diris la unua parolinta giganto, "vi aspektas senkulpaj vagabondoj; sed neniam eblas scii per aspekto. Atendu tie gxis ni raportos al niaj mastroj. Neniu rajtas eniri cxi tien sen la permeso de Vig, la Carsuprulo." "Kiu estas li?" demandis Doroteo. Sed la kapoj jam malsupreniris kaj malaperis malantaux la muro, do ne venis respondo. Ili longe atendis gxis la portalo enruligxis kun mugxeta sono kaj lauxta vocxo kriis: "Eniru!" Sed ili ne prokrastis akcepti la inviton. Ambauxflanke de la largxa strato kiu kondukis en la urbon de la portalo staris vico de grandegaj gigantoj--dudeko da ili cxiuflanke kaj cxiuj staris tiom proksime unu al alia ke iliaj kubutoj intertusxis. Ili surportis uniformojn bluajn kaj flavajn kaj estis armitaj per klaboj tiom dikaj kiel arbotrunkoj. Cxiu giganto havis cxirkaux sia kolo largxan oran strion, surnititan, por indiki ke li estas sklavo. Dum niaj amikoj eniris, rajdante la Leonon, la Vuzon, la Segcxevalon kaj la Mulon, la gigantoj duone turnis sin kaj marsxis duope cxiuflanke de ili. Sxajnis al Doroteo ke sxia tuta grupo nun estas kaptitoj, cxar ecx rajdante la bestojn iliaj kapoj apenaux estis tiom altaj kiom la genuoj de la marsxantaj gigantoj. La knabinoj kaj Buton-Brilo fervoris sciigxi kien urbon ili eniris, kaj kiaj estis la homoj kiuj sklavigus tiujn potenculojn. Tra la kruroj de la gigantoj, dum ili marsxis, Doroteo povis vidi vicojn de domoj cxiuflanke de la strato kaj arojn da homoj starantaj sur la trotuaroj; sed la homoj estis ordinardimensiaj kaj rimarkinde pri ili estis nur ke ili estis ege maldikaj. Inter iliaj hauxto kaj ostoj sxajnis esti malmulta aux ecx nenia karno, kaj ili estis plejparte klinsxultraj kaj lacaspektaj, ecx la malgrandaj infanoj. Pli kaj pli Doroteo demandis al si kial kaj kiel la grandaj gigantoj akceptis farigxi sklavoj de tiom maldikaj, malviglaj mastroj, sed ne estis oportuno demandi al iu el ili antaux ol ili venis al granda palaco situanta en la koro de la urbo. Tie la gigantoj staris en vicoj antaux la enirejo kaj staris senmove dum niaj amikoj rajdis en la korton de la palaco. Poste la bariloj de la kortmuro fermigxis malantaux ili kaj antaux ili estis maldika vireto kiu profunde klinis sin kaj diris malfelicxavocxe: "Se vi kompleze deiros de viaj rajdobestoj, min plezurigos gvidi vin al la Plej Potenca Reganto en la Mondo, Vig la Carsuprulo." "Mi ne kredas!" diris Doroteo, indigne. "Kion vi ne kredas?" demandis la viro. "Mi ne kredas ke via Carsuprulo povus teni komparon kun nia Ozma." "Li ne tenus ion ajn por iu ajn," respondis la viro tre serioze, "cxar li havas sklavojn kiuj tenas cxion por li, kaj la Potenca Vig estas tro dignoplena por fari ion kion aliaj povas fari por li. Li ecx devigas sklavon terni por li, se li malvarmumas. Tamen, se vi kuragxas fronti nian potencan reganton, sekvu min." "Ni kuragxas cxion," diris la Sorcxisto, "do konduku." Ili trairis plurajn marmorajn koridorojn kun altaj plafonoj, trovante cxiun koridoron kaj pordon gardata de servistoj; sed tiuj servistoj de la palaco estis el la popolo kaj ne gigantoj, kaj ili estis tiom maldikaj ke ili preskaux aspektis skeletoj. fine ili eniris grandan rondan cxambron kun altkupola plafono kie la Carsuprulo sidis sur trono cxizita el solida bloko de blanka marmoro kaj ornamita per purpuraj silkaj pendajxoj kaj oraj kvastoj. La reganto de tiuj homoj kombadis siajn brovojn kiam niaj amikoj eniris lian tronocxambron kaj ekstaris antaux lin, sed li remetis la kombilon en sian posxon kaj ekzamenis la fremdulojn evidente tre scivoleme. Poste li diris: "Jadi, kia surprizo! Vi vere sxokis min. Cxar neniu eksterulo iam venis al nia Urbo Herku, kaj mi ne povas imagi kial vi decidis tion fari." "Ni sercxas Ozman, la Plejsuperan Reganton de la Lando Oz," respondis la Sorcxisto. "Cxu vi vidas sxin cxi tie, ie?" demandis la Carsuprulo. "Ankoraux ne, Mosxto; sed eble vi informos nin pri kie sxi estas." "Ne; min plene okupas atenti mian propran popolon. Mi trovas ilin malfacile pritrakti cxar ili estas tiom fortegaj." "Ili ne aspektas tre fortaj," diris Doroteo. "Sxajnas kvazaux milda vento forblovus ilin el la urbo, se ne malhelpus tion la muro." "Prave--prave," agnoskis la Carsuprulo. "Ili vere aspektas tiaj, cxu ne? Sed neniam fidu aspektojn, kiuj emas trompi. Eble vi rimarkis ke mi malebligis ke vi renkontu iun de mia popolo. Mi protektis vin per miaj gigantoj dum vi estis survoje de la portaloj al mia palaco, tiel ke neniu Herkuo proksimigxis al vi." "Cxu tiom dangxeras via popolo, do?" demandis la Sorcxisto. "Al fremduloj, jes; sed nur cxar ili estas tiom amikemaj. Cxar, se ili manpremus kun vi, ili versxajne rompus viajn brakojn aux dispremus viajn fingrojn tiel ke restus nur sangajxo." "Kial?" demandis Buton-Brilo. "Cxar ni estas la plej fortaj homoj en la tuta mondo." "Psxa!" krietis la knabon; "vi nur blagas. Versxajne vi ne scias kiom fortaj estas aliaj homoj. Nu, iam mi konis viron en fil'delfio kiu povis fleksi ferajn stangojn uzante nur siajn manojn!" "Sed, jadi!--ne estas malfacile fleksi ferajn stangojn," diris Lia Mosxto. "Diru al mi, cxu tiu homo povus dispremi sxtonan blokon nur per siaj manoj?" "Neniu povus fari tion," deklaris la knabo. "Se mi havus sxtonan blokon mi montrus al vi," diris la Carsuprulo, cxirkauxrigardante en la cxambro. "Ha, jen mia trono. La dorso estas ja tro alta, do mi derompos pecon de tio." Li surpiedigxis kaj stumbletis necertapasxe cxirkaux la tronon. Li prenis la dorson kaj derompis pecon de marmoro, preskaux duonmetron dikan. "Cxi tio," diris li, revenante al sia segxo, "estas tre solida marmoro kaj multe pli malmola ol ordinara sxtono. Sed mi povas diserigi gxin facile per miaj fingroj, do jen pruvo ke mi estas tre forta." Ecx dum li parolis li komencis derompi pecojn de marmoro kaj diserigi ilin kvazaux peceton de tero. La Sxorcxiston tio tiom mirigis ke li prenis pecon per siaj propraj manoj kaj provis gxin, kaj trovis gxin vere malmolega. Gxuste tiam unu el la gigantaj servistoj eniris kaj krietis: "Ho, Mosxto, la kuristo bruligis la supon! Kion ni faru?" "Kial vi auxdacas interrompi min?" demandis la Carsuprulo, kaj preninte la grandegan giganton firme per unu kruro li levis lin en la aeron kaj jxetis lin kapantauxen tra malferman fenestron. "Nun, diru al mi," li diris, turnante sin al Buton-Brilo, "cxu via viro en filadelfio povus diserigi marmoron per siaj fingroj?" "Mi kredas ke ne," diris Buton-Brilo, multe imponita de la forto de la maldika monarko. "Kio tiom fortigas vin?" demandis Doroteo. "Tion faras la zosozo," li klarigis, "kiun mi mem inventis. Mi kaj mia tuta popolo mangxas zosozon, kaj gxi donas al ni enorman forton. Cxu vi deziras mangxi iom?" "Dankon, sed ne," repondis la knabino. "Mi--mi ne volas tiom maldikigxi." "Nu, kompreneble oni ne povas havi kaj forton kaj karnon samtempe," diris la Carsuprulo. "Zosozo estas pura energio, kaj gxi estas la sola ekzistanta kombinajxo tiuspeca. Mi nepre ne permesus ke niaj gigantoj havu gxin, sciu, cxar ili baldaux farigxus niaj mastroj, estante pli grandaj ol ni; do mi gardas la tuton sxlositan en mia privata laboratorio. Unufoje en la jaro mi mangxigas tekuleron da gxi al cxiu el miaj civitanoj-- viroj, virinoj kaj infanoj--tiel ke cxiu el ili estas preskaux tiom forta kiel mi. Cxu eble vi deziras dozon, sinjoro?" li demandis, turninte sin al la Sorcxisto. "Nu," diris la Sorcxisto, "se vi bonvolos doni al mi iom da zosozo en botelo, mi volonte kunprenos gxin dum miaj veturoj. Gxi povus esti utila, kelkfoje." "Certe. Mi donos al vi suficxe por ses dozoj," promesis la Carsuprulo. "Sed ne englutu pli ol unu tekuleron je unu fojo. Iam la Sxufaristo Ugu glutis du tekulerojn da gxi, kaj gxi tiom fortigis lin ke kiam li apogis sin per la urba muro li kolapsigis gxin kaj ni devis rekonstrui gxin." "Kiu estas la Sxufaristo Ugu?" demandis Buton-Brilo scivole, cxar li nun memoris ke la birdo kaj la kuniklo pretendis ke la Sxufaristo Ugu sorcxigis la persikon kiun li mangxis. "Nu, Ugu estas potenca magiisto, kiu iam logxis cxi tie. Sed li nun estas multe for," respondis la Carsuprulo. "Kien li iris?" demandis la Sorcxisto rapide. "Lauxdire li logxas en vimenajxa kastelo en la montoj okcidente de cxi tie. Komprenu ke Ugu farigxis tiom potenca magiisto ke li ne deziris plu logxi en nia urbo, cxar li timis ke ni lernos kelkajn el liaj sekretoj. Do li iris al la montoj kaj konstruis por si belegan vimenajxan kastelon, kiu estas tiom fortika ke ecx mi kaj mia popolo ne povus disbati gxin, kaj tie li logxas tute sola." "Jen placxa informo," deklaris la Sorcxisto, "cxar mi kredas ke li estas tiu magiisto kiun ni sercxas. Sed kial oni nomas lin la Sxufaristo Ugu?" "Iam li estis tre vulgara civitano cxi tie kaj fabrikis sxuojn por vivteni sin," respondis la monarko de Herku. "Sed li estas praido de la plej potenca sorcxisto kiu iam ajn vivis--en cxi tiu aux alia lando--kaj unu tagon la Sxufaristo Ugu trovis la magiajn librojn kaj receptojn de sia fama praavo, kiuj estis kasxitaj en la mansardo de lia domo. Do li komencis studi la foliojn kaj librojn kaj ekzercadi sin je magio, kaj post forpaso de tempo li farigxis tiom lerta ke, kiel mi diris, li malfavoris nian urbon kaj konstruis solecan kastelon por si." "Cxu vi kredas," demandis Doroteo timeme, "ke la Sxufaristo Ugu estas tiom fia ke li sxtelus nian Ozman de Oz?" "Kaj la Magian Bildon?" demandis Trot. "Kaj la Grandan Arkivo-Libron de Glinda la Bona?" demandis Betinjo. "Kaj miajn proprajn magiilojn?" demandis la Sorcxisto. "Nu," respondis la Carsuprulo, "mi ne diras ke Ugu estas vere fia, sed li multe ambicias farigxi la plej potenca magiisto en la mondo, do mi supozas ke li ne tiom fieras ke li rifuzus sxteli magiajxojn apartenantajn al iu alia--se li povus fari tion." "Sed kion pri Ozma? Kial li volus sxteli sxin?" demandis Doroteo. "Ne demandu al mi, mia kara. Ugu ne informas min pri kial li agas, mi certigas al vi." "Do ni devos mem iri demandi lin," deklaris la knabineto. "Mi ne farus tion, se mi estus vi," konsilis la Carsuprulo, rigardante la tri knabinetojn kaj poste la knabon kaj la malgrandan Sorcxiston kaj fine la kotonplenan Mikscxifonan Knabinon. "Se Ugu efektive sxtelis vian Ozman, li versxajne gardos sxin kiel kaptiton, malgraux viaj minacoj aux petoj. Kaj, pro sia multa scio pri magio, li estas dangxera kaj estus malsagxe ataki lin. Sekve, se vi estas sagxaj, vi reiros hejmen kaj trovos novan Reganton por la Smeralda Urbo kaj la Lando Oz. Sed eble ne la Sxufaristo Ugu sxtelis vian Ozman." "La sola metodo decidi pri tio," respondis la Sorcxisto, "estas iri al la kastelo de Ugu kaj vidi cxu Ozma estas tie. Se jes, ni raportos tion al la granda Sorcxistino, Glinda la Bona, kaj mi pli-malpli certas ke sxi trovos metodon savi de la Sxufaristo nian karegan Regantinon." "Nu, agu lauxvole," diris la Carsuprulo. "Sed se vi cxiuj transformigxos en kolibrojn aux rauxpojn, ne akuzu ke mi ne avertis vin." Ili restis dum la resto de tiu tago en la Urbo Herku kaj mangxis cxe la regxa tablo de la Carsuprulo kaj ricevis dormocxambrojn en lia palaco. La forta monarko tre gxentile traktis ilin kaj donis al la Sorcxisto malgrandan oran boteleton da zosozo, por utiligo se li aux iu alia de lia grupo volos akiri grandegan forton. La Carsuprulo ne cxesis provi persvadi ilin ne proksimigxi al la Sxufaristo Ugu, sed ili firme decidis pri la entrepreno kaj la sekvan matenon ili elkore gxisis la amikeman monarkon kaj, surgrimpinte siajn bestojn, ili postlasis la Herkuojn kaj la Urbon Herku kaj direktis sin al la okcidentaj montoj. CxAPITRO 13: LA VERO-LAGETO Sxajnas ke delonge ni nenion auxdis pri la Ranulo kaj Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, kiuj forlasis la Landon de la Jipoj por sercxi la diamantornamitan oran telerlavujon kiu estis mistere sxtelita tiun saman nokton kiam Ozma malaperis el la Smeralda Urbo. Sed necesas memori ke dum la Ranulo kaj la Kuko-Kuiristino preparis descendi de sia montosupro, kaj ecx dum ili estis survoje al la domo de la kultivisto Viljocxjo la Palpbrumo, Doroteo kaj la Sorcxisto kaj iliaj amikoj spertis la aventurojn kiujn ni jxus rakontis. Nu, tiun saman matenon kiam la veturantoj el la Smeralda Urbo adiauxis la Carsuprulon de la Urbo Herku, Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj la Ranulo vekigxis en arbareto en kiu ili pasigis la nokton dormante sur litoj el folioj. Multaj domoj de kultivistoj estis proksimaj, sed sxajne neniu volis bonvenigi la sxvelan, arogantan Ranulon aux la malgrandan sekigxintan Kuketo-Kuiristinon, do ili dormis suficxe komforte sub la arboj. La Ranulo vekigxis la unua, tiumatene, kaj irinte al la arbo kie Kuknjo dormas kaj trovinte ke sxi ankoraux estas kovrita de dormo, li decidis iom promeneti kaj sercxi matenmangxon. Veninte al la rando de la arbareto, li rimarkis ke kilometron for estas bela flava domo kiun cxirkauxas flava palisa barilo, do li marsxis cele tiun domon kaj enirinte la korton li trovis Palpbruman virinon kiu kolektadis brancxojn kiujn sxi bruligos por kuiri sian matenmangxon. "Jadi!" sxi kriis vidante la Ranulon, "kial vi estas ekster via ranlageto?" "Mi sercxas juvelitan oran telerlavujon, bonulino," li respondis, tre dignoplene. "Vi ne trovos gxin cxi tie, tamen," diris sxi. "Niaj telerlavujoj estas el stano, kaj ili estas suficxe bonaj por kiu ajn. Do reiru al via lageto kaj ne gxenu min." Sxi parolis iom malafable kaj respektomanke, kio malplacxis al la Ranulo. "Permesu ke mi informu vin, sinjorino," li diris, "ke kvankam mi estas rano mi estas la Plej Grava kaj Plej Sagxa Rano en la tuta mondo. Mi plue diru ke mi posedas pli da sagxeco ol cxiu Palpbrumo--cxu viro cxu virino--en cxi tiu lando. Kien ajn mi iras, oni surgenuigxas antaux mi kaj honoras la Grandan Ranulon! Neniu alia scias tiom kiom mi; neniu alia estas tiom grandioza--tiom belega!" "Se vi scias tiom," sxi respondis malafable, "kial vi ne scias trovi vian telerlavujon, anstaux trasercxadi la landon por trovi gxin?" "Baldaux," li respondis, "mi iros al gxia trovigxejo; sed gxuste nun mi veturas kaj ankoraux ne matenmangxis. Tial mi honoras vin petante ke vi donu al mi mangxajxon." "Ho! La Granda Ranulo malsatas kiel vulgara vagabondo, cxu? Do prenu tiujn brancxojn kaj helpu min pretigi fajron," diris la virino malestime. "Mi! La Granda Ranulo kolektu brancxojn?" li kriis sxokite. "En la Lando de la Jipoj, kie mi estas pli honorata kaj potenca ol Regxo mem, oni ploras pro gxojo kiam mi petas matenmangxigi min." "Do iru tien por via matenmangxo," deklaris la virino. "Versxajne vi ne komprenas mian gravecon," urgxis la Ranulo. "Pro mia eksterordinara sagxo ne decas ke mi faru permanan laboradon." "Multe mirigas min," komentis la virino, portante siajn brancxojn al la domo, "ke via sagxo ne informas vin ke vi ne ricevos matenmangxon cxi tie," kaj sxi eniris kaj batfermis la pordon malantaux si. La Ranulo sentis ke li estas insultita, do li indigne kvakis kaj forturnis sin. Promeninte iomete pli li atingis neklaran padon kiu kondukis trans kampon direkte al grupo de belaj arboj, kaj kredante ke tiu rondo de cxiamverduloj nepre cxirkauxas domon--kie eble oni afable akceptos lin--li decidis sekvi la padon. Kaj post kelka tempo li atingis la arbojn, kiuj estis dense kunaj, kaj depusxinte kelkajn brancxojn li trovis ke ne estas domo en la rondo, estas anstatauxe belega lageto de klara akvo. Nu, la Ranulo, kvankam li estis granda kaj bone edukita kaj imitis la agmanierojn kaj kutimojn de homoj, tamen estis rano. Dum li rigardadis tiun solecan, senhoman lageton, lia akvamo revenis al li nerezisteble. "Se mi ne povas akiri matenmangxon tamen mi povos agrable nagxi," diris li, kaj pusxinte sin tra la arbojn li atingis la bordon. Tie li formetis sian multekostan vestaron kaj metis sian brilan purpuran cxapelon kaj sian orkapan bastonon apud gxin. Post momento li eksaltis en la akvon kaj plongxis al la plejfundo de la lageto. La akvo estis agrable malvarma kaj amikema al lia dika, malglata hauxto, kaj la Ranulo nagxis cxirkaux la lageton plurfoje antaux ol halti por ripozi. Post tio li flosis sur la surfaco kaj ekzamenis la lageton tre interesate. La fundo kaj flankoj estis tegitaj per brilantaj kaheloj blanke rugxetaj; nur unu loko en la fundo, kie la akvo bobelis el kasxita fonto, estis libera. Sur la randoj la verda herbo kreskis al la bordo de la rugxetaj kaheloj. Kaj nun, dum la Ranulo ekzamenis la lokon, li trovis ke sur unu flanko de la lageto, gxuste super la akvolimo, estis ora plato sur kiu kelkaj forte gravuritaj vortoj videblis. Li nagxis cele tiun platon kaj atinginte gxin li legis cxi tion: Cxi tiu estas LA VERO-LAGETO KIU NAGXAS EN CxI TIU AKVO DEVOS POR CxIAM DIRI NUR LA VERON Tiu deklaro sxokis la Ranulon. Gxi ecx maltrankviligis lin, do li saltis sur la randon kaj komencis rapide vesti sin. "Granda misfortuno trafis min," li diris al si, "cxar ekde nun mi ne povos diri ke mi estas sagxa, cxar tio ne estas la vero. La vero estas ke mia fanfaronita sagxeco estas nur sxajnigo, kiun mi proklamis por trompi homojn kaj devigi ke ili cedu al mi. En la vero, neniu vivanto povas scii multe pli ol siaj kunuloj, cxar unu persono scias unu aferon, kaj alia scias alian aferon, tiel ke sagxo estas egale distribuita tra la tuta mondo. Sed--ve!--kia fatacxo atingos min. Ecx Kuknjo la Kuketo-Kuiristino baldaux trovos ke mia scio ne estas pli granda ol la sxia; cxar nagxinte en la sorcxita akvo de la Lageto de Vero, mi ne plu povos trompi sxin aux mensogi." Pli humila ol ekde multaj jaroj la Ranulo reiris al la arbareto kie li postlasis Kuknjon kaj trovis la virinon nun veka kaj lavanta sian vizagxon en mallargxa rivereto. "Kie estis Via Mosxto?" sxi demandis. "Mi iris al domo de kultivisto por peti mangxajxon," diris li, "sed la virino rifuzis doni al mi." "fie!" sxi kriis. "Sed ne gravas; ekzistas aliaj domoj, kie oni volonte mangxigos la Plej Sagxan Personon en la tuta Mondo." "Cxu vin?" li demandis. "Ne, vin." La Ranulo sentis fortan instigon diri la veron, sed li baraktis kontraux gxi vigle. Lia rezonado diris al li ke tute ne necesas ke Kuknjo sciu ke li ne estas sagxa, cxar sciante tion sxi eble ne plu respektus lin, sed kiam ajn li malfermis sian busxon por paroli li konsciis ke li tuj diros la veron do li refermis gxin kiel eble plej rapide. Li provis paroli pri io alia, sed la vortoj necesaj por maltrompi la virinon pusxis sin al liaj lipoj malgraux lia baraktado. fine, sciante ke li devos aux resti muta aux lasi ke la vero proklamigxu, li senespere gxemis mallauxte kaj diris: "Kuknjo, mi ne estas la Plej Sagxa Persono en la tuta Mondo; mi tute ne estas sagxa." "Sed devas esti vere!" sxi protestis. "Vi mem informis min, ecx hierauxvespere!" "Do hierauxvespere mi ne diris al vi la veron," li konfesis, aspektante tre honta- -kiom eblas al rano. "Mi bedauxras ke mi mensogis al vi, bona Kuknjo; sed, se vi devas scii la veron, la tutan veron kaj nur la veron, mi efektive ne estas tiom sagxa kiom vi." La Kuketo-Kuiristinon multe sxokis auxdi tion, cxar gxi frakasis unu el sxiaj plej agrablaj iluzioj. Sxi rigardis la belege vestitan Ranulon miroplene. "Kio instigis vin tiom subite malmensogi?" sxi demandis. "Mi nagxis en la Vero-Lageto," li diris, "kaj kiu nagxas en tiu akvo devas por cxiam diri la veron." "Vi stultis farante tion," deklaris la virino. "Ofte estas tre embarase diri la veron. Mi gxojas ke mi ne nagxis en tiu acxa akvo!" La Ranulo rigardis sian akompananton penseme. "Kuknjo," diris li, "Mi volas ke vi iru al la Lageto de Vero kaj banu vin en gxia akvo. Cxar, se ni kunveturos kaj renkontos nekonatajn aventurojn, ne estos juste ke nur mi devos cxiam diri al vi la veron, dum vi povos diri al mi kion ajn vi volas. Se ni ambaux spertos la sorcxitan akvon ne estos ebleco ke iam ni trompos unu la alian." "Ne," sxi asertis, firme kapneante, "Mi rifuzas, Mosxto. Cxar, se mi dirus al vi la veron, mi certas ke vi ne sxatus min. Neniu Lageto de Vero por mi. Mi estos precize kio mi estas, honesta virino kiu povas diri kion sxi volas sen vundi ies spiriton." Pri tiu decido la Ranulo devis kontenti, kvankam li bedauxris ke la Kuketo- Kuiristino rifuzas akcepti lian konsilon. CxAPITRO 14: LA MALFELICxA PRAMISTO Forlasinte la arbareton kie ili dormis, la Ranulo kaj la Kuketo-Kuiristino turnis sin orienten por sercxi alian domon kaj post nelonga promenado atingis domon kie oni akceptis ilin tre gxentile. La infanoj rigardadis la grandan, pompan Ranulon iom forte, sed la virino de la familio, kiam Kuknjo petis mangxajxon, tuj portis al ili mangxajxojn kaj diris ke ili estas tre bonvenaj. "Nemultaj bezonuloj trairas cxi tiun regionon," sxi komentis, "cxar cxiuj Palpbrumoj estas ricxaj kaj amas resti cxehejme. Sed eble vi ne estas Palpbrumo," sxi pludiris. "Ne," diris Kuknjo, "mi estas Jipo, kaj mia hejmo estas sur alta monto sudoriente de via lando." "Kaj la Ranulo--cxu ankaux li estas Jipo?" "Mi ne scias kio li estas, sed li estas tre rimarkinda kaj multe edukita ulo," respondis la Kuketo-Kuiristino. "Li logxas de multaj jaroj inter la Jipoj, kiuj trovas lin tiom sagxa kaj inteligenta ke ili cxiam konsultas lin kiam ili bezonas konsilon." "Kial vi forlasis vian hejmon, kaj kien vi iras?" diris la Palpbruma virino. Kuknjo parolis al sxi pri la diamantornamita ora telerlavujo kaj ke gxi estas mistere sxtelita el sxia domo, kaj poste sxi trovis ke sxi ne plu povas kuiri bonajn kuketojn. Do sxi decidis sercxi gxis retrovi sian telerlavujon, cxar Kuketo-Kuiristino kiu ne povas kuiri bonajn kuketojn ne multe valoras. La Ranulo, kiu volas vidi pli de la mondo, akompanas sxin por helpi sxian sercxon. Auxskultinte la rakonton la virino demandis: "Do vi tute ne scias, ankoraux, kiu sxtelis vian telerlavujon?" "Mi scias nur ke nepre sxtelis iu fifeino, aux magiisto, aux iu alia potenculo, cxar neniu alia povus grimpi la krutan monton al la Lando de la Jipoj. Kaj kiu alia povus forporti mian belan, magian telerlavujon sen vidigxi?" La virino pripensis tion dum Kukjno kaj la Ranulo mangxis. Kiam ili finis sxi diris: "Kien vi nun iros?" "Ni ankoraux ne decidis," respondis la Kuketo-Kuiristino. "Nia plano," klarigis la Ranulo, laux sia pompa maniero, "estas veturi de loko al loko gxis ni scios kie estas la sxtelisto, kaj poste devigi lin redoni la telerlavujon al gxia lauxrajta posedanto." "La plano estas bona," akordis la virino, "sed vi eble bezonos multan tempon por sukcesi, cxar via metodo estas iom hazarda kaj neplanita. Sed mi konsilas ke vi veturu orienten." "Kial?" demandis la Ranulo. "Cxar se vi irus okcidenten vi baldaux atingus la dezerton, kaj ankaux cxar en cxi tiu parto de la Lando de la Palpbrumoj neniu sxtelas, do vi malsxparus vian tempon cxi tie. Sed oriente, trans la rivero, logxas multaj strangaj popoloj kies honestecon mi ne povas garantii. Se vi veturos suficxe orienten kaj duafoje transiros la riveron, vi atingos la Smeraldan Urbon, kie estas multaj magio kaj sorcxado. La Smeraldan Urbon regas kara knabineto nomata Ozma, kiu ankaux regas la Imperiestron de la Palpbrumoj kaj la tutan Landon Oz. Do, cxar Ozma estas feino, eble sxi povos informi vin pri precize kiu prenis vian valoran telerlavujon. Se, kompreneble, vi ne trovos gxin antaux ol vi renkontos sxin." "Al mi tio sxajnas bonega konsilo," diris la Ranulo, kaj Kuknjo akordis kun li. "Plej sencoplene estus," pludiris la virino, "reiri al via hejmo kaj uzi alian telerlavujon, kaj lernu baki kuketojn same kiel aliaj personoj bakas kuketojn, sen magio. Sed se vi ne povos esti felicxaj sen la perdita magia telerlavujo, vi versxajne informigxos pli detale pri gxi en la Smeralda Urbo ol en cxiu alia loko en Oz." Ili dankis la bonulinon kaj forlasinte sxian domon turnis sin orienten kaj tiudirekte marsxis de tiam. Kiam proksimigxis la vespero ili atingis la okcidentan brancxon de la Palpbruma Rivero kaj tie, sur la riverbordo, trovis pramiston kiu logxis tute sola en malgranda flava domo. Tiu pramisto estis Palpbrumo kun tre malgranda kapo kaj tre granda korpo. Li sidis en sia pordejo kiam la marsxantoj proksimigxis al li kaj li ecx ne turnis sian kapon por rigardi ilin. "Bonan vesperon," diris la Ranulo.La pramisto tute ne respondis."Ni deziras iom da vespermangxo kaj la privilegion dormi en via domo gxis la mateno," dauxrigis la Ranulo. "Je la tagigxo ni volos iom da matenmangxo kaj poste ke vi remu nin trans la riveron." La pramisto nek movigxis nek parolis. Li sidis en sia pordejo kaj rigardis rekte antauxen. "Mi kredas ke li estas surda kaj muta," Kuknjo flustris al sia akompananto. Sxi staris tuj antaux la pramisto kaj metinte sian busxon proksime al lia orelo sxi kriis kiel eble plej lauxte: "Bonan vesperon!"La pramisto sulkigis la frunton."Kial vi krias al mi, virino?" li demandis."Cxu vi auxdas kion mi diras?" sxi demandis per sia ordinara vocxtono. "Kompreneble," respondis la viro. "Do kial vi ne respondis al la Ranulo?" "Cxar," diris la pramisto, "mi ne komprenas la ranan lingvon." "Li parolas la samajn vortojn kiel mi kaj sammaniere," deklaris Kuknjo. "Eble," respondis la pramisto; "sed al mi lia vocxo sonis kiel rana kvako. Mi scias ke en la Lando Oz bestoj povas paroli nian lingvon, kaj same birdoj kaj insektoj kaj fisxoj; sed en miaj oreloj ili sonas nur kiel mugxoj kaj pepoj kaj kvakoj." "Kial?" demandis la Kuketo-Kuiristino surprizite. "Iam, antaux multaj jaroj, mi detrancxis la voston de vulpo cxar li mokis min; kaj mi sxtelis kelkajn birdovojn de nesto por fari omleton, kaj mi ankaux tiris fisxon el la rivero kaj lasis gxin kusxi sur la bordo kie gxi baraktis spiri pro manko de akvo gxis gxi mortis. Mi ne scias kial mi faris tiujn fiagojn, sed tiel mi agis. Do la Imperiestro de la Palpbrumoj--kiu estas la Stana Lignohakisto kaj havas tre teneran stanan koron--punis min per malpermeso ke mi komunikadu kun bestoj, birdoj kaj fisxoj. Mi ne povas kompreni ilin kiam ili parolas al mi, kvankam mi scias ke aliaj komprenas, kaj la animaloj ne povas kompreni kiam mi parolas al ili. Kiam ajn mi renkontas unu el ili mi memoras mian iaman kruelecon, kaj tio multe malfelicxigas min." "Vere," diris Kuknjo, "mi kompatas vin, kvankam la Stana Lignohakisto prave punis vin." "Pri kio li murmuracxas?" demandis la Ranulo. "Li parolas al mi, sed vi ne komprenas lin," sxi respondis. Kaj sxi rakontis al li pri la punigxo de la pramisto kaj poste klarigis al la pramisto ke ili volas resti kun li dum la nokto kaj mangxi. Li donis al ili fruktojn kaj panon, la sola speco de mangxajxo kiun li havis, kaj li permesis ke Kuknjo dormu en cxambro en la dometo. Sed la Ranulon li rifuzis permesi eniri la domon, dirante ke la apudesto de la rano forte malfelicxigas lin. Ecx ne unu fojon li akceptis rigardi rekte la Ranulon, nek ecx liadirekten, timante ke li ploros se li faros tion; do la granda rano dormis sur la riverbordo, kie li povis auxdi ranetojn kvakadi en la rivero tra la tuta nokto. Sed tio ne sendormigis lin; gxi nur lulis lin en dormon, cxar li komprenis kiom pli supera al ili li estas. Gxuste kiam la suno levigxis dum la nova tago la pramisto remis la du veturantojn trans la riveron-- sidante dors'-al-Ranule dum la tuta transiro--kaj poste Kuknjo dankis lin kaj adiauxis lin kaj la pramisto reremis hejmen. Cxiflanke de la rivero tute ne estis padoj, do estis evidente ke ili jam atingis parton de la lando malmulte vizitatan de veturantoj. Marcxo estis sude, sablomontetoj norde kaj vepro kondukanta al arbaro oriente. Do estis efektive plej facile iri orienten kaj tiun direkton ili decidis marsxi. Nu, la Ranulo, kvankam li portis verdajn artledajn sxuojn kun rubiaj butonoj, havis tre grandajn kaj platajn piedojn, kaj kiam li tretadis tra la vepro lia pezego subpremis la vepron kaj faris vojeton per kiu Kuknjo povis sekvi lin. Tial ili baldaux atingis la arbaron, kie la altaj arboj estis tre maldensaj sed tiom foliplenaj ke ili ombris cxiun suban spacon per siaj brancxoj. "Cxi tie ne estas arbustoj," diris Kuknjo, tre placxita, "do ni nun povos pli rapide kaj pli komforte marsxi." CxAPITRO 15: LA GRANDA LAVENDA URSO Estis agrabla promenejo kaj la du marsxantoj rapide antauxeniradis kiam subite vocxo kriis: "Halt'!" Ili cxirkauxrigardis surprizite, unue ili vidis tute neniun. Poste el malantaux arbo pasxis bruna vila urso, kies kapo atingis preskaux la altecon de la zono de Kuknjo--kaj Kuknjo estis malgranda virino. La urso estis dika kaj ne nur vila; lia korpo estis ecx pufeca, Cxapitro Dek Kvin kaj liaj kruroj kaj brakoj aspektis artikigitaj cxe la genuoj kaj kubutoj kaj ligitaj al lia korpo per pingloj aux nitoj. Liaj oreloj estis rondformaj kaj elstaris iom komike, kaj liaj rondaj nigraj okuloj estis brilaj kiel bidoj. Sur sia sxultro la malgranda bruna urso portis pafilon kiu havis stanan tubon. En unu fino de la tubo estis korko, kaj sxnuro konektis la korkon al la tenilo de la pafilo. Kaj la Ranulo kaj Kuknjo rigardadis tiun kuriozan urson, silente starante dum kelka tempo. Sed fine la Ranulo venkis sian surprizigxon kaj komentis: "Sxajnas al mi ke vi estas remburita per segeroj kaj devus ne esti viva." "Tio pruvas ke vi malmulton scias," respondis la malgranda Bruna Urso per grinca vocxo. "Mi estas remburita per tre bonkvalitaj krispaj haroj kaj mia hauxto estas la plej bona plusxo gxis nun farita. Kaj ke mi vivas, jen mia afero kaj tute ne koncernas vin-- kvankam gxi donas al mi la privilegion diri ke vi estas miaj kaptitoj." "Kaptitoj! Kial vi diras tiajn absurdajxojn?" demandis la Ranulo kolere. "Cxu vi kredas ke ni timas ludilan urson kun ludila pafilo?" "Decus timi," estis la firma respondo, "cxar mi estas nur la sentinelo gardanta la vojon al la Centro de Ursoj, kiu estas urbo en kiu estas centoj da miarasuloj, kiun regas tre potenca sorcxisto nomata la Lavenda Urso. Li devus esti purpura, komprenu, cxar li estas Regxo, sed li estas nur pallavenda, kio, kompreneble, estas parenca al regxpurpuro. Do, se vi ne venos kun mi pace, kiel miaj kaptitoj, mi pafos kaj venigos per tio cent ursojn--cxiadimensiajn kaj cxiakolorajn--por kapti vin." "Kial vi volas kapti nin?" demandis la Ranulo, kiu miroplene auxskultis tiun parolon. "Nu, efektive mi ne volas," respondis la malgranda Bruna Urso, "sed mi devas, cxar vi nun trudas vin al la regiono apartenanta al Lia Mosxto la Regxo de la Centro de Ursoj. Ankaux konfesendas ke estas iom tro kviete en nia urbo gxuste nun, kaj la ekscito kauxzata de via kaptigxo kaj poste per via jugxigxo kaj ekzekutigxo multe distros nin." "Ni defias vin!" diris la Ranulo. "Ho, ne; ne defiu," petegis Kuknjo, parolante al sia akompananto. "Li diras ke lia Regxo estas sorcxisto, do eble li aux iu el liaj ursoj entreprenis sxteli mian juvelitan telerlavujon. Ni iru al la Urbo de la Ursoj kaj trovu cxu mia telerlavujo estas tie." "Mi nun devas registri ankoraux plian akuzon kontraux vi," komentis la malgranda Bruna Urso, evidente felicxa. "Vi jxus akuzis ke ni sxtelas, kaj tio estas fia dirajxo kaj mi estas tute certa ke nia nobla Regxo ordonos ke vi ekzekutigxu." "Sed kiel li povos ekzekuti nin?" demandis la Kuketo-Kuiristino. "Mi tute ne scias. Sed nia Regxo estas mirinda inventisto kaj tute sendube li trovos gxustan metodon detrui vin. Do, diru al mi, cxu vi baraktos, aux cxu vi pace renkontos vian fatalon?" Estis tiom ridige ke Kuknjo lauxte ridis kaj ecx la largxa busxo de la Ranulo iomete ridetis. Neniu el ili ecx timetis iri al la Urbo de la Ursoj kaj sxajnis al ambaux ke eble ili trovos la mankantan telerlavujon. Do la Ranulo diris: "Konduku nin, malgranda Urso, kaj ni sekvos vin sen barakto." "Tre sencoplene; tre sencoplene, jes ja!" deklaris la Bruna Urso. "Do an-taux-en marsxu!" kaj farante tiun komandon li turnis sin kaj komencis anaspasxi laux pado kiu kondukis inter la arbojn. Kuknjo kaj la Ranulo, dum ili sekvis sian kondukanton, apenaux ne ridis pro lia rigida, mallerta marsxmaniero kaj, kvankam li rapide movis siajn remburitajn krurojn, liaj pasxoj estis tiom mallongaj ke ili devis tre malrapidi por ne batigxi kontraux lin. Sed post iom da tempo ili atingis grandan, rondan spacon en la centro de la arbaro, kie mankis stumpoj kaj vepro. La tero estis kovrita de mola griza musko, tre plezurige surtretebla. Cxiuj arboj cxirkauxantaj tiun spacon aspektis kavaj kaj havis rondajn truojn en siaj trunkoj, iom super la tero, sed escepte de tio nenio en la loko estis nekutima kaj nenio, laux la opinio de la kaptitoj, indikis logxejojn. Sed la malgranda Bruna Urso diris per fiera kaj impona vocxo (kvankam gxi ankoraux grincis): "Cxi tiu estas la mirinda fame konata urbo Centro de Ursoj!" "Sed jen neniuj domoj; tute neniuj ursoj logxas cxi tie!" krietis Kuknjo. "Ho, cxu vere?" respondis ilia kaptinto kaj levinte sian pafilon li premis la ellasilon. La korko flugis el la stana tubo farante lauxtan "pop!" kaj tuj el cxiu truo en cxiu arbo videbla el la senarba spaco ekaperis la kapo de urso. Ili havis multajn kolorojn kaj estis multdimensiaj, sed cxiuj estis faritaj sammaniere kiel la urso kiu renkontis kaj kaptis ilin. Unue hxoro de grumbloj auxdigxis kaj poste akra vocxo kriis: "Kio okazis, Kaporalo Anaspasx?" "Kaptitoj, Via Mosxto!" respondis la Bruna Urso. "Entrudigxintoj en nian regionon kiuj kalumnias nian bonan nomon!" "Ha, tio estas grava," respondis la vocxo. El la kavaj arboj sin faligis plena regimento da remburitaj ursoj, kelkaj portis stanajn glavojn, kelkaj poppafilojn kaj aliaj longajn lancojn sur kies teniloj gajkoloraj rubandoj estis ligitaj. Centoj da ili, entute, kaj ili rapide cirklumis la Ranulon kaj la Kuketo-Kuiristinon sed tenis sin iom for kaj lasis grandan liberan spacon en kiu la kaptitoj povis stari. Baldaux tiu cirklo enlasis novulon kaj en la centron de la cirklo pompe marsxis grandega ludilurso kun belega lavenda koloro. Li marsxis sur siaj malantauxaj kruroj, kiel ankaux cxiuj aliaj, kaj sur sia kapo li portis stanan kronon cxirkauxitan de diamantoj kaj ametistoj, kaj per unu mano li portis mallongan sceptron el ia brilanta metalo kiu aspektis argxenta sed estis alispeca. "Lia Mosxto la Regxo!" kriis Kaporalo Anaspasx, kaj cxiuj urso riverencis. Kelkaj klinis sin tiom ke ili perdis sian ekvilibron kaj falis sur la teron, sed ili baldaux regxustigis sin kaj la Lavenda Regxo kauxrigxis sur siaj koksoj antaux la kaptitoj kaj firme rigardadis ilin per siaj brilaj palrugxaj okuloj. CxAPITRO 16: LA MALGRANDA PALRUGxA URSO "Unu Persono kaj unu Monstro," diris la granda Lavenda Urso.kiam li zorge ekzamenis la fremdulojn. "Mi bedauxras auxdi vin nomi kompatindan Kuknjon la Kuketo-Kuiristinon Monstro," riprocxis la Ranulo. "Sxi estas la Persono," asertis la Regxo. "Se mi ne eraras, la Monstro estas vi." La Ranulo silentis, cxar li ne povis vere nei tion. Cxapitro Dek Ses "Kial vi auxdacis trudi vin en mian arbaron?" kolere demandis la Regxo de la Ursoj. "Ni ne sciis ke gxi estas via arbaro," diris Kuknjo, "kaj ni longe marsxas orienten, al kie estas la Smeralda Urbo." "Ha, estas tre distance al la Smeralda Urbo," komentis la Regxo. "Efektive, estas tiom distance ke neniu urso inter ni iam estis tie. Sed kiu celo devigas vin marsxi tiom foren?" "Iu sxtelis mian diamantornamitan telerlavujon," klarigis Kuknjo; "kaj, cxar mi ne povas esti felicxa sen gxi, mi decidis sercxi tra la tuta mondo gxis mi retrovos gxin. La Ranulo, kiu estas tre erudicia kaj mirinde sagxa, akompanas min por helpi min. Li estas vere kompleza, cxu ne?" La Regxo rigardis la Ranulon. "Kiel vi estas mirinde sagxa?" li demandis. "Mi ne estas," estis la honesta respondo. "La Kuketo-Kuiristino, kaj kelkaj aliaj en la Lando de la Jipoj, kredas ke cxar mi estas granda rano kaj parolas kaj agas kiel homo, sekve mi devas esti tre sagxa. Mi lernis pli ol kutime scias rano, estas vere, sed mi ankoraux ne estas tiom sagxa kiom mi espereble estos iam en la estonteco." La Regxo kapjesis, kaj kiam li faris tion io grincis en lia brusto. "Cxu Via Mosxto parolis?" demandis Kuknjo. "Ne gxuste tiam," respondis la Lavenda Urso, kiu sxajnis iom embarasita. "Mi estas tiel konstruita, sciu, ke kiam io pusxas mian bruston, kiel akcidente jxus pusxis gxin mia mentono, mi faras tiun stultan brueton. En cxi tiu urbo ne decas rimarki gxin. Sed mi sxatas vian Ranulon. Li estas honesta kaj verema, kio ne validas pri multaj aliaj uloj. Rilate vian bedauxratan iaman telerlavujon, mi montros gxin al vi." Dirinte tion li skuis trifoje la metalan sceptron kiun li tenis en sia mano kaj tuj aperis sur la tero, meze inter la Regxo kaj Kuknjo, granda ronda lavujo el batita oro. Cxirkaux la supra rando estis vico de malgrandaj diamantoj; cxirkaux la centro de la ujo estis alia vico de pli grandaj diamantoj, kaj cxe la malsupro estis vico de grandegaj brilantaj diamantoj. Efektive, ili cxiuj brilis grandioze kaj la ujo estis tiom granda kaj largxa ke multaj diamantoj necesis por cxirkauxi gxin trifoje. Kuknjo rigardis tiom forte ke sxiaj okuloj preskaux saltis el sxia kapo. "O-o-o-o!" sxi kriis, forte enspirante pro gxojo. "Cxu jen via telerlavujo?" demandis la Regxo. "Jes--jes!" kriis la Kuketo-Kuiristino, kaj rapidinte antauxen sxi surgenuigxis kaj jxetis siajn brakojn cxirkaux la valoregan lavujon. Sed sxiaj brakoj tusxis unu la alian tute sen renkonti ion solidan. Kuknjo klopodis preni la randon, sed trovis nenion teneblan. La ujo certe estas tie, sxi pensis, cxar sxi povis klare vidi gxin; sed gxi ne estis solida; sxi tute ne povis senti gxin. Gxemante pro surprizo kaj senesperigxo sxi levis sian kapon por rigardi la Regxon de la Ursoj, kiu rigardis sxian agadon tre interesate. Sxi returnis sin al la ujo, sed trovis ke jam gxi tute malaperis. "Kompatinda!" murmuris la Regxo, kompate. "Dum momento vi sendube kredis ke vi vere reakiris vian telerlavujon. Sed vi vidis nur gxian bildon, kiun mi aperigis per magio. Vere gxi ja estas bela telerlavujo, kvankam iom granda kaj malfacile manipulebla. Mi esperas ke iam vi trovos gxin." Kuknjo profunde cxagrenigxis. Sxi komencis plori, visxante siajn okulojn per sia antauxtuko. La Regxo turnis sin al la amaso da ludilursoj cxirkaux si kaj demandis: "Cxu iu el vi jam antauxe vidis tiun oran telerlavujon?" "Ne," ili respondis hxore. La Regxo sxajne meditis. Baldaux li demandis:"Kie estas la Malgranda Palrugxa Urso?""Hejme, Via Mosxto," estis la respondo."Venigu lin," ordonis la Regxo.Pluraj el la ursoj anaspasxis al unu el la arboj kaj tiris el gxia truo tre malgrandan palrugxan urson, malpli grandan ol iu el la aliaj. Granda blanka urso portis la palrugxan en siaj brakoj kaj metis gxin apud la Regxon, arangxante la artikojn de gxiaj kruroj tiel ke gxi staris rekte. Tiu Palrugxa Urso sxajnis senviva gxis la Regxo turnis krankon kiu trovigxis en gxia flanko. La uleto turnis sian kapon rigide de flanko al flanko kaj diris per malgranda akra vocxo: "Hura por la Regxo de la Centro de Ursoj!" "Tre bone," diris la granda Lavenda Urso; "li sxajnas bone funkcii hodiaux. Diru al mi, Ruza Rugxetulo, kio okazis al la juvelita telerlavujo de cxi tiu virino?" "U--u--u," diris la Palrugxa Urso, kaj ekcxesis paroli. La Regxo returnis la krankon. "U-g-u la Sxufaristo havas gxin," diris la Palrugxa Urso. "Kiu estas Ugu la Sxufaristo?" demandis la Regxo, denove turnante la krankon. "Magiisto kiu logxas sur monto en vimenajxa kastelo," estis la respondo. "Kie estas tiu monto?" estis la sekva demando. "Dudek tri kilometrojn nordoriente de la Centro de la Ursoj." "Kaj cxu la telerlavujo ankoraux estas en la kastelo de Ugu la Sxufaristo?" demandis la Regxo. "Jes." La Regxo turnis sin al Kuknjo. "Vi povas fidi tiun informon," diris li. "La Palrugxa Urso povas diri al ni kion ajn ni volas scii, kaj liaj vortoj estas cxiam vortoj de vero." "Cxu li vivas?" demandis la Ranulo, kiun tre interesis la Palrugxa Urso. "Io animigas lin--kiam oni turnas lian krankon," respondis la Regxo. "Mi ne scias cxu vivo cxu io alia, nek kiel la Malgranda Palrugxa Urso povas korekte respondi cxiun demandon kiun oni faras al li. Ni trovis lian talenton antaux longe kaj kiam ni volas scii ion-- tio malofte okazas--ni demandas la Palrugxan Urson. Tute ne estas dubo, sinjorino: la Magiisto Ugu havas vian telerlavujon, kaj se vi kuragxos iri al li vi eble povos reakiri gxin. Sed pri tio mi ne certas." "Cxu la Palrugxa Urso ne povas informi?" demandis Kuknjo maltrankvile. "Li ne povas, cxar ankoraux ne okazis. Li povas informi pri cxio jam okazinta, sed nenio okazonta. Ne demandu al mi kial, cxar mi ne scias." "Nu," diris la Kuketo-Kuiristino, post iom da penso, "mi intencas malgrauxe iri al tiu magiisto, kaj diri al li ke mi volas mian telerlavujon. Volonte mi scius kiel aspektas tiu Sxufaristo Ugu." "Do mi montros lin al vi," promesis la Regxo. "Sed ne timu; memoru ke ne estos la vera Ugu, nur lia bildo." Dirinte tion li denove skuis sian metalan sceptron kaj en la cirklo ekaperis maldika vireto, tre maljuna kaj maldika, kiu sidis sur vimenajxa segxeto antaux vimenajxa tablo. Sur la tablo kusxis Granda Libro kun oraj bukoj. La Libro estis malfermita kaj la viro legadis en gxi. Li surportis grandajn okulvitrojn, kiuj estis ligitaj antaux liajn okulojn per rubando kiu cxirkauxiris lian kapon kaj estis bante ligita malantauxe. Lia hararo estis tre maldensa kaj blanka; lia hauxto, kiu krocxigxis al liaj ostoj, estis bruna kaj plena de sulketoj; li havis grandan dikan nazon kaj malgrandajn okulojn tre proksimajn unu al la alia. Neniel estis la Sxufaristo Ugu plezuriga vidajxo. Dum lia bildo aperis antaux ili, cxiuj silentis kaj atentis gxis Kaporalo Anaspasx, la Bruna Urso, nervozigxis kaj premis la ellasilon de sia pafilo. Tuj la korko flugis el la stana tubo kun lauxta "pop!" kiu saltetigis cxiujn. Kaj, je tiu sono, la bildo de la magiisto malaperis. "Do! jen la sxtelisto, cxu?" diris Kuknjo, per kolera vocxo. "Li hontu pro sia sxtelo de la diamanta telerlavujo de malricxa virino! Sed mi intencas fronti lin en lia vimenajxa kastelo kaj devigi lin redoni al mi mian proprajxon." "Al mi," diris la Regxo de la Ursoj, mediteme, "li aspektis dangxera persono. Mi esperas ke li ne estos tiom malgxentila ke li rifuzos gxin al vi." La Ranulon multe malkvietigis la bildo de la Sxufaristo Ugu, kaj la insisto de Kuknjo iri al la magiisto plenigis sxian akompananton per duboj. Sed li ne volis rompi sian promeson helpi la Kuketo-Kuiristinon kaj forte gxeminte pro rezignacio li demandis al la Regxo: "Cxu Via Mosxto pruntos al ni cxi tiun Palrugxan Urson kiu respondas demandojn, por ke ni kunprenu lin dum nia veturo? Li estos tre utila al ni kaj ni promesos reporti lin sekuran al vi." La Regxo ne tuj respondis; li sxajnis konsideradi. "Bonvolu permesi ke ni kunprenu la Palrugxan Urson," petegis Kuknjo. "Mi certas ke li estos tre utila al ni." "La Palrugxa Urso," diris la Regxo, "estas la plej bona magiajxo kiun mi posedas, kaj neniu simila ekzistas en la mondo. Mi ne deziras ke li foriru el mia vidpovo; nek mi volas malakcepti vian peton; do mi kredas ke mi akompanos vin dum via veturo kaj kunportos mian Palrugxan Urson. Li kapablas marsxi, se oni turnas la krankon cxe lia alia flanko, sed tiom malrapide kaj mallerte ke li malrapidigus vin. Sed se mi kuniros mi povos porti lin en miaj brakoj, do mi estos ano de via grupo. Kiam ajn vi pretas komenci, sciigu tion al mi." "Sed--Via Mosxto!" kriis Kaporalo Anaspasx proteste, "mi esperas ke vi ne intencas lasi foriri cxi tiujn kaptitojn sen puno." "Pri kia krimo vi akuzas ilin?" demandis la Regxo. "Nu, ili entrudigxis en vian regionon, jen unu," diris la Bruna Urso. "Ni ne sciis ke gxi estas privata posedajxo, Via Mosxto," diris la Kuketo- Kuiristino. "Kaj ili demandis cxu iu el ni sxtelis la telerlavujon!" pludiris Kaporalo Anaspasx indigne. "Tio signifas nomi nin sxtelistoj kaj rabistoj, kaj banditoj kaj gangsteroj, cxu ne?" "Cxiu persono rajtas fari demandojn," diris la Ranulo. "Sed la Kaporalo tute pravas," deklaris la Lavenda Urso. "Mi kondamnas vin ambaux al morto, la ekzekuto okazos dek jarojn post cxi tiu horo." "Sed ni logxas en la Lando Oz, kie neniu mortas," Kuknjo memorigis lin. "Tute vere," diris la Regxo. "Mi nur formale kondamnas vin al morto. La verdikto sonas timiga, kaj post dek jaroj ni jam ne plu memoros gxin. Cxu vi pretas komenci la veturon al la vimenajxa kastelo de Ugu la Sxufaristo?" "Ni plene pretas, Via Mosxto." "Sed kiu regos anstataux vi, dum vi estos for?" demandis granda flava Urso. "Mi mem regos dum mi forestos," estis la respondo. "Ne nepras ke Regxo restu hejme por cxiam, kaj se li emas veturi, kiun tio koncernas krom lin? Mi petas nur ke vi ursoj kondutu bone dum mi forestos. Se iu el vi miskondutos, mi sendos lin al iu knabino aux knabo en Usono kiel ludilon." Tiu terura minaco solenaspektigis cxiujn ludil?ursojn. Ili certigis al la Regxo, per hxoro de mugxoj, ke ili bone kondutos. Do la granda Lavenda Urso prenis la malgrandan Palrugxan Urson kaj zorge komfortiginte gxin sub unu brako li diris "Adiaux gxis mia reveno!" kaj anaspasxis lauxlonge de la pado kiu kondukis tra la arbaro. La Ranulo kaj Kuknjo la Kuketo-Kuiristino ankaux adiauxis la ursojn kaj poste sekvis la Regxon, kio multe bedauxrigis la malgrandan Brunan Urson, kiu premis la ellasilon de sia pafilo kaj popigis la korkon adiauxe. CxAPITRO 17: LA RENKONTIGxO Dum la Ranulo kaj lia grupo antauxeniris el la okcidento, Doroteo kaj sxia grupo antauxeniris el la oriento, do tiel okazis ke la sekvan nokton ili cxiuj kampis cxe malgranda monteto nur kelkajn kilometrojn for de la vimenajxa kastelo de la Sxufaristo Ugu. Sed la du grupoj ne vidis unu la alian tiunokte, cxar unu kampis unuflanke de la monteto dum la alia kampis aliflanke. Sed la sekvan matenon la Ranulo decidis grimpi la monteton kaj vidi kio estas sur la supro, kaj samtempe Cxifoneroj, la Mikscxifona Knabino, ankaux decidis grimpi la monteton por trovi cxu eblas vidi la vimenajxan kastelon de gxia supro. Do sxi levis sian kapon super randon gxuste kiam la kapo de la Ranulo ekaperis super alia rando kaj ambaux, surprizate, haltis senmove dum ili zorge rigardis unu la alian. Cxifoneroj la unua revigligxis post sia surprizigxo kaj saltinte supren sxi transkapenigxis kaj surterigxis sidanta kaj frontanta la grandan Ranulon, kiu malrapide antauxeniris kaj sidigxis kontraux sxi. "Bonvenon, Fremdulo!" kriis la Mikscxifona Knabino, farante lauxtan ridon. "Vi estas nepre la plej komika ulo kiun mi vidis dum cxiuj miaj veturoj." "Cxu vi supozas ke mi povas esti pli ridiga ol vi?" demandis la Ranulo, rigardante sxin miroplene. "Mi ne ridigas min mem, sciu," respondis Cxifoneroj. "Kvankam mi volonte farus tion. Kaj eble vi tiom kutimigxis al via propra absurda formo ke vi ne ridas kiam ajn vi vidas vin spegulata en lageto aux spegulo." "Ne," diris la Ranulo serioze, "mi ne ridas. Iam mi fieris pro mia grandeco kaj vantis pro miaj kulturo kaj erudicio, sed ekde mi nagxis en la Vero-Lageto mi kelkfoje opinias ke estas ne juste ke mi estas diferenca de cxiuj aliaj ranoj." "Juste aux ne," diris la Mikscxifona Knabino, "esti diferenca signifas esti distingita. Nu, miakaze, mi estas preciza sama kiel cxiuj aliaj Mikscxifonaj Knabinoj cxar mi estas la sola ekzistanta. Sed diru al mi, el kie vi venis?" "La Lando de la Jipoj," diris li. "Cxi tio estas en la Lando Oz?" "Kompreneble," respondis la Ranulo. "Kaj cxu vi sciis ke via Regantino, Ozma de Oz, estas sxtelita?" "Mi ne konsciis ke mi havas Regantinon, do kompreneble mi ne povis scii ke sxi estas sxtelita." "Nu, vi havas. Cxiujn en Oz," klarigis Cxifoneroj, "regas Ozma, cxu aux ne ili konscias pri tio. Kaj sxi estas sxtelita. Cxu vi ne koleras? Cxu vi ne indignas? Via Regantino, kiun vi senscie havis, estas vere sxtelita!" "Strange," komentis la Ranulo penseme. "Sxtelado estas preskaux nekonata en Oz, sed tiu Ozma estas forprenita kaj la telerlavujo de amikino mia ankaux estas sxtelita. Kun sxi mi jam longe marsxis de la Lando de la Jipoj por rehavigi gxin." "Mi ne konceptas kunligon inter Regxa Reganto de Oz kaj telerlavujo!" deklaris Cxifoneroj. "Ambaux estas sxtelitaj, cxu ne?" "Vere. Sed kial via amikino ne lavas siajn telerojn en alia ujo?" demandis Cxifoneroj. "Kial vi ne uzas alian Regxan Reganton? Mi supozas ke vi preferas la perditan, kaj mia amikino volas sian propran telerlavujon, kiu estas el oro kaj diamantornamita kaj havas magian potencon." "Magian, cxu?" kriis Cxifoneroj. "Do ja ekzistas ligo inter la du sxteloj, cxar sxajne la tuta magio en la Lando Oz estas samtempe sxtelita, cxu en la Smeralda Urbo cxu en la kastelo de Glinda cxu en la Lando de la Jipoj. Sxajnas tre strange kaj mistere, cxu ne?" "Iam sxajnis al ni tiel," agnoskis la Ranulo, "sed nun ni trovis kiu prenis nian telerlavujon. La Sxufaristo Ugu." "Ugu? Jadi! Gxuste tiu sama magiisto sxtelis Ozman, ni kredas. Ni jam jun estas survoje al la kastelo de tiu Sxufaristo." "Ankaux ni," diris la Ranulo. "Do sekvu min, rapide! kaj mi konigu vin al Doroteo kaj la aliaj knabinoj kaj al la Sorcxisto de Oz kaj la aliaj." Sxi ekstaris kaj prenis la manikon de lia jako, kaj trenis lin de la montetosupro kaj malsupren laux la flanko kontrauxa al tiu per kiu li venis. Kaj cxe la piedo de la monteto la Ranulo miroplene trovis la tri knabinojn kaj la Sorcxiston kaj Buton-Brilon, maldikan Mulon, kvadratan Vuzon kaj Malkuragxan Leonon. Malgranda nigra hundo alkuris kaj flaradis la Ranulon, sed ne povis grumbli je li. "Mi trovis alian rabitan grupon," kriis Cxifoneroj dum sxi reunuigxis kun ili. "Jen ilia estro kaj ili cxiuj iras al la kastelo de Ugu por batali la fian Sxufariston!" Ili rigardis la Ranulon tre scivoleme kaj interesate kaj, trovinte ke cxiuj okuloj atentas lin, la noveveninto arangxis sian kravaton kaj glatigis sian belan vesxton kaj svingis sian orkapan bastonon kiel vera dando. La grandaj vitroj sur liaj okuloj tute sxangxis la ranecan aspekton de lia vizagxo kaj donis al li erudician kaj imponan aspekton. Malgraux sia kutimigxo al strangaj uloj en la Lando Oz, Doroteo miregis vidante la Ranulon. Ankaux cxiuj sxiaj akompanantoj. Toto volis grumbli je li, sed li ne povis, kaj li ne kuragxis boji. La Segcxevalo snufis iom malrespekte, sed la Leono flustris al la ligna rajdbesto: "Toleru cxi tiun strangulon, mia amiko, kaj memoru ke li ne estas pli eksterordinara ol vi. Efektive, estas pli nature ke rano estas granda ol ke Segcxevalo estas viva." Demandite, la Ranulo rakontis al ili la tutan historion de la perdigxo de la multevalora telerlavujo de Kuknjo kaj iliaj aventuroj dum ili sercxis gxin. Kiam li rakontis pri la Lavenda Regxo de la Ursoj kaj la malgranda Palrugxa Urso kiu povas informi pri kion ajn oni volas scii, liaj auxskultantoj fervoris vidi tiajn interesajn bestojn. "Estos plej bone," diris la Sorcxisto, "ke ni unuigu niajn du grupojn kaj kune spertu nian fortunon, cxar ni cxiuj havas saman celon kaj kiel unu grupo ni povos pli facile defii tiun sxufaristan magiiston ol apartaj. Ni agu kune." "Mi konsultos miajn amikojn pri tio," respondis la Ranulo, kaj li transgrimpis la monteton por trovi Kuknjon kaj la ludilursojn. La Mikscxifona Knabino akompanis lin kaj kiam ili atingis la Kuketo-Kuiristinon kaj la Lavendan Urson kaj la Palrugxan Urson estis malfacile scii kiu el la grupo estis plej surprizita. "Jadi!" kriis Kuknjo, parolante al la Mikscxifona Knabino. "Kiel vi vivigxis?" Cxifoneroj fikse rigardis la ursojn. "Jadi!" sxi ehxis; "vi estas remburitaj per kotono kiel mi, tamen vi aspektas vivaj. Tio hontigas min, cxar mi fiere kredis min la sola vivanta kotonplena persono en Oz." "Eble vi pravis," respondis la Lavenda Urso, "cxar mi estas plena de ekstrakvalitaj buklaj haroj, ankaux la Malgranda Palrugxa Urso." "Vi multe trankviligis min," deklaris la Mikscxifona Knabino, parolante nun pli felicxe. "La Birdotimigilo estas plenigita per pajlo, kaj vi per haroj, do mi restas la Originala kaj Unika Kotonremburita!" "Mi esperas esti tro gxentila por kritiki kotonon kompare kun buklaj haroj," diris la Regxo, "precipe cxar vi sxajnas kontenta pro gxi." La Ranulo parolis pri sia intervjuo kun la grupo el la Smeralda Urbo kaj aldonis ke la Sorcxisto de Oz invitis la ursojn kaj Kuknjon kaj lin mem akompani ilin al la kastelo de la Sxufaristo Ugu. Tio multe placxis al Kuknjo, sed la Regxo de la Ursoj aspektis malcerta. Li metis la Malgrandan Palrugxan Urson sur sian genuon kaj turnis la krankon en gxia flanko kaj demandis: "Cxu estos sendangxere amikigxi kun tiuj personoj el la Smeralda Urbo?" Kaj la Palrugxa Urso tuj respondis: "Jes por vi kaj jes por mi; Sed eble ne por cxiuj cxi." "Tiu 'eble' ne gxenu nin," diris la Regxo; "do ni kunigxu kun la aliaj kaj proponu al ili nian protekton." Ecx la Lavendan Urson tamen mirigis kiam trans?grimpinte la monteton li trovis aliflanke la grupon de kuriozaj bestoj kaj la homojn el la Smeralda Urbo. Ili elkore bonvenigis la ursojn kaj Kuknjon, kvankam Buton-Brilo estis vere kolereta kiam ili ne permesis ke li ludu per la Malgranda Palrugxa Urso. La tri knabinoj multe admiris la ludilajn ursojn, precipe la palrugxan, kiun ili volegis teni enbrake. "Komprenu," klarigis la Lavenda Regxo, kiam li malpermesis al ili tiun privilegion, "ke li estas multevalora urso, cxar lia magio estas korekta gvidanto cxiuokaze, precipe kiam onin trafas problemoj. La Palrugxa Urso informis nin ke la Sxufaristo Ugu sxtelis la telerlavujon de la Kuketo-Kuirisitino." "Kaj la magio de la Regxo estas egale mirinda," aldonis Kuknjo, "cxar gxi montris al ni la Magiiston mem." "Kia li aspektis?" demandis Doroteo. "fia!" "Li sidis cxe tablo kaj ekzamenis gigantan Libron kiu havis tri orajn bukojn," komentis la Regxo. "Ho, sendube tio estis la Granda Arkivo-Libro de Glinda!" kriis Doroteo. "Se jes, tio pruvas ke la Sxufaristo Ugu sxtelis Ozman, kaj ankaux la tutan magion de la Smeralda Urbo." "Kaj mian telerlavujon," diris Kuknjo. Kaj la Sorcxisto aldonis: "Tio ankaux pruvas ke li observas niajn aventurojn per la Arkivo-Libro, kaj sekve li scias ke ni sercxas lin kaj ke ni intencas trovi lin kaj savi Ozman negrave kiel li minacos nin." "Se ni povos," aldonis la Vuzo, sed cxiu sulkigis la frunton al li. La deklaro de la Sorcxisto estis tiom vera ke la vizagxoj cxirkaux li estis tre seriozaspektaj gxis la Mikscxifona Knabino ekridegis. "Cxu ne estus belega sxerco se li kaptus ankaux nin?" sxi diris. "Nur freneza Mikscxifona Knabino opinius tion sxerco," grumblis Buton-Brilo. Kaj post tio la Lavenda Regxo de la Ursoj demandis: "Cxu vi deziras vidi tiun magian sxufariston?" "Cxu li ne konscius tion?" Doroteo demandis. "Mi kredas ke ne." La Regxo skuis sian metalan sceptron kaj antaux ili ekaperis cxambro en la vimenajxa kastelo de Ugu. Sur la muro de la cxambro pendis la Magia Bildo de Ozma, kaj sidanta antaux gxi estis la Magiisto. Ili povis vidi la Bildon tiel facile kiel li, cxar gxi frontis ilin, kaj en la Bildo estis la montetoflanko kie ili nun sidas, kaj cxiuj iliaj formoj estis reproduktataj miniature. Kaj, iom nekredeble, en la sceno de la Bildo estis la sceno kiun ili nun rigardas, tiel ke ili sciis ke la Magiisto cximomente mem rigardas ilin per la Bildo, kaj ke li ankaux vidas sin kaj la cxambron en kiu li estas vidigxi al la homoj sur la flanko de la monteto. Sekve li tute bone sciis ke ili rigardas lin rigardi ilin. Por pruvi tion, Ugu saltis de sia segxo kaj turnis sin al ili, kun sulkigita frunto; sed nun li ne povis vidi la veturantojn kiuj sercxas lin, kvankam ili ankoraux povis vidi lin. Liaj agoj estis efektive tiel klaraj ke aspektis kvazaux li estas vere antaux ili. "Estas nur fantomo," diris la Regxo de la Ursoj. "Gxi tute ne estas reala, sed gxi montras al ni Ugun precize kia li aspektas kaj diras al ni precize kion li faras." ?Cxapitro Dek Sep "Sed mi tute ne trovas spuron de mia perdita grumblo," diris Tot, kvazaux al si. Tiumomente la vidajxo fadis kaj ili povis vidi nur la herbon kaj la arbojn kaj la arbustojn cxirkaux ili. CxAPITRO 18: LA KONFERENCO "Nu, nun," diris la Sorcxisto, "ni diskutu la aferon kaj decidu kion fari kiam ni atingos la vimenajxan kastelon de Ugu. Ne povas esti dubo ke la Sxufaristo estas potenca Magiisto, kaj lia povo estas centoble pligrandigita per lia akiro de la Granda Arkivo-Libro, la Magia Bildo, cxiuj sorcxoreceptoj de Glinda kaj mia propra nigra valizo--kiu estis plena de sorcxiloj. La viro kiu povis rabi de ni tiujn aferojn, la viro kiu regas ilian potencaron, estas viro kiu eble estos iom malfacile konkerebla; sekve ni bone antauxplanu niajn agojn antaux ol tro proksimigxi al lia kastelo." "Mi ne vidis Ozman en la Magia Bildo," diris Trot. "Kion do Ugu faris je sxi?" "Cxu la Malgranda Palrugxa Urso povus informi nin pri kion li faris je Ozma?" demandis Buton-Brilo. "Certe," respondis la Lavenda Urso; "mi demandos al li." Do li turnis la krankon en la flanko de la Malgranda Palrugxa Urso kaj demandis: "Cxu la Sxufaristo Ugu sxtelis Ozman de Oz?" "Jes," respondis la Malgranda Palrugxa Urso. "Do kion li faris je sxi?" demandis la Regxo. "Fermis sxin en senlumejon," respondis la Malgranda Palrugxa Urso. "Ho, nepre estis subtera karcero!" kriis Doroteo, hororoplene. "Estas fie!" "Nu, ni devos eligi sxin," diris la Sorcxisto. "Ni venis tiucele kaj kompreneble ni devas savi Ozman. Sed-- kiel?" Cxiu rigardis al iu alia sercxante respondon kaj cxiuj kapneis serioze kaj malfelicxe. Escepte de Cxifoneroj, kiu cxirkauxdancis ilin gaje. "Vi timas," diris la Mikscxifona Knabino, "cxar tiom da aferoj povas damagxi viajn viandajn korpojn. Kial ne cedi kaj reiri hejmen? Kiel vi povas batali potencan magiiston kiam vi havas nenian batalilon?" Doroteo rigardis sxin penseme: "Cxifoneroj," diris sxi, "vi scias ke Ugu tute ne povus damagxi vin, negrave kion li farus; nek li povus damagxi min, cxar mi surhavas la Magian Zonon de la Regxo de la Knomoj. S'pozu ke ni ambaux antauxenirus, kaj la aliaj restus cxi tie atendante nin?" "Ne, ne!" diris la Sorcxisto firme. "Tio tute ne tauxgus. Ozma estas pli potenca ol iu el vi, tamen sxi ne povis venki la fian Ugun, kiu fermis sxin en subteran karceron. Ni devos iri kiel unu granda grupo al la Sxufaristo, cxar nur per unueco ekzistas forto." "Bonega konsilo," diris la Lavenda Urso, aprobe. "Sed kion ni povos fari, kiam ni atingos Ugun?" demandis la Kuketo-Kuiristino malkviete. "Ne anticipu tujan respondon al tiu grava demando," respondis la Sorcxisto, "cxar ni devos unue plani nian agadon. Ugu scias, kompreneble, ke ni sercxas lin, cxar li vidis nian aliron per la Magia Bildo, kaj li legis pri cxiuj niaj agoj gxis nun per la Granda Arkivo-Libro. Sekve ni ne povas anticipi surprize kapti lin." "Cxu eble Ugu akceptus rezonadon?" demandis Betinjo. "Se ni klarigus al li kiom fie li agis, cxu eble li permesus ke kompatainda Ozma estu libera?" "Kaj redonus al mi mian telerlavujon?" aldonis la Kuketo-Kuiristino fervore. "Jes, jes; eble li diros ke li bedauxras kaj surgenuigxos kaj petos pardonon!" kriis Cxifoneroj, transkapen saltante por montri sian malrespekton al la sugesto. "Kiam la Sxufaristo Ugu faros tion, bonvolu frapi sur la antauxan pordon kaj sciigu al mi." La Sorcxisto gxemis kaj frotis sian kalvan kapon, perpleksa. "Mi tute certas ke Ugu ne estos gxentila al ni," diris li, "do ni devos konkeri tiun kruelan magiiston perforte, ecx kvankam ni malsxatas malgxentili al iu ajn. Sed ankoraux neniu el vi sugestis kiel fari tion. Cxu eble la Malgranda Palrugxa Urso povas informi nin?" li demandis, turninte sin al la Regxo de la Ursoj? "Ne, cxar tio estas ankoraux okazonta," respondis la Lavenda Urso. "Li povas diri al ni nur kio jam okazis." Denove ili estis seriozaj kaj pensemaj. Sed post kelka tempo Betinjo diris per hezitema vocxo: "Hancxjo estas potenca batalisto; eble li povus konkeri la magiiston." La Mulo turnis sian kapon por rigardi riprocxe sian malnovan amikon, la junan knabinon. "Kiu povas batali kontraux magio?" li demandis. "La Malkuragxa Leono povus," diris Doroteo. La Leono, kiu kusxis kun la antauxaj kruroj apartigitaj, kaj la mentono sur la piedoj, levis sian vilan kapon. "Mi povas batali kiam mi ne timas," diris li trankvile; "sed ecx mencio pri batalo tremigas min." "La magio de Ugu ne povus damagxi la Segcxevalon," sugestis malgranda Trot. "Kaj la Segcxevalo ne povus damagxi la Magiiston," deklaris tiu ligna besto. "Rilate al mi," diris Toto, "mi estas senkapabla, cxar mi perdis mian grumblon." "Do," diris Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, "ni devos dependi de la Ranulo. Lia mirinda sagxeco certe informos lin pri kiel konkeri la fian Magiiston kaj redoni al mi mian telerlavujon." Cxiuj nun turnis siajn okulojn demandeme al la Ranulo. Trovinte sin la centro de observigxo, li svingis sian orkapan bastonon, gxuste lokigis siajn grandajn okulvitrojn kaj sxveliginte sian bruston, gxemis kaj diris per modesta vocxtono: "Respekto al la vero devigas min konfesi ke Kuknjo eraras pri mia supera sagxeco. Mi ne estas tre sagxa. Nek mi havis praktikan sperton pri konkeri magiistojn. Sed ni konsideru cxi tiun kazon. Kio estas Ugu, kaj kio estas magiisto? Ugu estas renegata sxufaristo kaj magiisto estas ordinara homo kiu, lerninte fari magiajn agojn, opinias sin supera al siaj kunuloj. Cxikaze, la Sxufaristo estis suficxe miskonduta por sxteli multajn magiilojn kaj ajxojn ne apartenantajn al li, kaj estas pli fie sxteli ol esti magiisto. Tamen, malgraux cxiuj artoj kiujn li regas, Ugu restas homo, kaj certe ekzistas metodoj konkeri homon. Kiel, vi diras, kiel? Permesu ke mi diru ke mi ne scias. Laux mia takso ni ne povos decidi kiel plej bone agi antaux ol atingi la kastelon de Ugu. Do ni iru al gxi kaj rigardu gxin. Post tio ni eble trovos ideon kiu gvidos nin al venko." "Eble tio ne estas sagxa parolo, sed gxi sonas bone," diris Doroteo aprobe. "La Sxufaristo Ugu estas ne nur ordinara homo, sed fia homo, kruela homo kaj meritas venkigxon. Ni neniom kompatu lin gxis Ozma liberigxos. Do ni iru al lia kastelo, kiel diris la Ranulo, kaj vidu kiel aspektas tiu loko." Neniu kontrauxis tiun planon do gxi akceptigxis. Ili cxesis kampi kaj estis pretaj rekomenci la marsxon al la kastelo de Ugu kiam ili trovis ke Buton-Brilo denove perdigxis. La knabinoj kaj la Sorcxisto kriis lian nomon kaj la Leono mugxis kaj la Azeno mugxis kaj la Ranulo kvakis kaj la Granda Lavenda Urso grumblegis (kio enviigis Toton, kiu ne povis grumbli sed li kiel eble plej lauxte bojis) tamen neniu el ili povis auxdigi sin al Buton-Brilo. Do, vane sercxinte la knabon dum plena horo, ili faris procesion kaj plumarsxis direkte al la vimenajxa kastelo de la Sxufaristo Ugu. "Buton-Brilo konstante perdigxas," diris Doroteo. "Kaj se li ne estus konstante retrovata, mi versxajne maltrankvilus. Eble li antauxeniris nin, kaj eble li reiris; sed, kie ajn li estas, ni trovos lin iam kaj ie, mi preskaux certas." CxAPITRO 19: LA SxUFARISTO UGU La Sxufaristo Ugu estis kurioza cxi tiel: li tute ne suspektis ke li estas fia. Li volis esti potenca kaj granda kaj li esperis farigxi la mastro de la tuta Lando Oz, por ke li povu devigi cxiun en tiu felando obei lin. Lia ambicio blindigis lin pri la rajtoj de aliaj kaj li imagis ke cxiu ajn agus precize kiel li se tiu alia hazarde estus egale lerta kiel li. Kiam li logxis en sia sxufarista butiko en la Urbo Herku li estis malkontenta, cxar oni ne alte respektas sxufariston kaj Ugu sciis ke liaj prapatroj estis famaj magiistoj dum multaj pasintaj jarcentoj kaj sekve lia familio estas supera al la ordinara socinivelo. Ecx lia patro magiadis, kiam Ugu estis knabo; sed lia patro forvagis de Herku kaj neniam revenis. Do, kiam Ugu plenkreskis, li devis metie fari sxuojn, sciante neniom el la magio de siaj prapatroj. Sed unu tagon, trasercxante la mansardon de sia domo, li trovis la librojn de magiaj receptoj kaj multajn magiilojn kiu estis antauxe uzataj de lia familio. De tiu tago li cxesis fari sxuojn kaj komencis studi magion. fine li aspiris farigxi la plej potenca magiisto en Oz, kaj dum tagoj kaj semajnoj kaj monatoj li meditis planon senpotencigi cxiujn aliajn sorcxistojn kaj magiistojn, ankaux la fekapablulojn, kiuj oponas lin. Per la libroj de la prapatroj li informigxis pri la sekvantaj faktoj: () Ke Ozma de Oz estas la feregantino de la Smeralda Urbo kaj la Lando Oz, kaj ke ne eblas detrui sxin per ia ajn magio. Ankaux, per sia Magia Bildo sxi povus rimarki cxiun personon proksimigxantan al sxia regxa palaco kun la celo konkeri gxin. () Ke Glinda la Bona estas la plej potenca Sorcxistino en Oz, ke inter sxiaj magiaj posedajxoj estas la Granda Arkivo-Libro, kiu informas sxin pri cxio okazanta cxie en la mondo. Tiu Arkivo-Libro estas tre dangxera al la planoj de Ugu kaj Glinda servas Ozman kaj uzus sian sorcxan arton por protekti la knabinan Reganton. () Ke al la Sorcxisto de Oz, kiu logxas en la palaco de Ozma, Glinda instruis multan potencan magion kaj ke li havas valizon da magiiloj per kiuj li eble povus konkeri la Sxufariston. () Ke ekzistas en Oz--en la Lando de la Jipoj-- juvelita telerlavujo el oro, tiu telerlavujo posedas eksterordiarajn magiajn povojn. Per magia vorto, kiun Ugu lernis el la libro, la telerlavujo farigxus suficxe granda por ke homo sidu en gxi. Poste, kiam li prenus ambaux orajn tenilojn, la telerlavujo transportus lin tuj al kiu ajn loko inter la bordoj de la Lando Oz, laux lia volo. Neniu vivanto, escepte de Ugu, sciis pri la povoj de tiu Magia Telerlavujo; do, post longa studado, la sxufaristo decidis ke se li povus akiri la telerlavujon li povus, per gxi, rabi de Ozma kaj Glinda kaj la Sorcxisto de Oz ilian tutan magion, tiel ke li farigxus la plej potenca persono en la tuta lando. Lia unua ago estis foriri de la Urbo Herku kaj konstrui por si la Vimenajxan Kastelon en la montetoj. Tien li alportis siajn librojn kaj magiilojn kaj tie dum tuta jaro li diligente praktikadis cxiujn magiajn artojn kiujn li lernis de siaj prapatroj. fine de tiu tempo li povis fari multajn mirindajxojn. Poste, kiam cxiuj preparoj estis finitaj, li komencis marsxi al la Lando de la Jipoj kaj grimpinte la krutan monton dumnokte li eniris la domon de Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj sxtelis sxian diamantornamitan oran telerlavujon dum la Jipoj dormadis. Portinte sian valorajxon eksteren, li metis la ujon sur la teron kaj diris la necesan magian vorton. Tuj la telerlavujo farigxis granda kiel vestlavujo kaj Ugu sidigis sin en gxi kaj prenis la du tenilojn. Poste li volis esti en la granda salono de Glinda la Bona. Li ekestis tie tuje. Unue li prenis la Grandan Arkivo-Libron kaj metis gxin en la telerlavujon. Poste li iris al la laboratorio de Glinda kaj prenis cxiujn sxiajn maloftajn kemiajxojn kaj sxiajn sorcxilojn, kaj metis ankaux ilin en la telerlavujon, kiun li suficxe grandigis por ke gxi povu enteni cxion. Post tio li sidigis sin inter la sxtelitaj trezoroj kaj volis esti en la cxambro en la palaco de Ozma kiun okupas la Sorcxisto kaj kie cxi tiu gardas sian valizon da magiiloj. Tiun valizon Ugu aldonis al sia rabajxaro kaj poste volis esti en la cxambroj de Ozma. Tie li unue prenis la Magian Bildon de la muro kaj poste kaptis cxiujn aliajn magiajxojn posedatajn de Ozma. Metinte tiujn en la telerlavujon li pretis mem engrimpi kiam li suprenrigardis kaj vidis Ozman staranta apud li. Sxia feinstinkto avertis sxin ke dangxero minacas sxin, do la bela knabina Reganto levis sin de sia kusxejo kaj elirinte sian litocxambron sxi tuj frontis la sxteliston. Ugu devis rapide pensi, cxar li konsciis ke se li permesus ke Ozma veku la logxantojn de sia palaco cxiuj liaj planoj kaj liaj akctualaj sukcesoj versxajne neniigxus. Do li jxetis tukon sur la kapon de la knabino, tiel ke sxi ne povis krii, kaj pusxis sxin en la telerlavujon kaj firme ligis sxin, tiel ke sxi ne povis movi sin. Post tio li engrimpis apud sxin kaj volis esti en sia propra vimenajxa kastelo. La Magia Telerlavujo tuj estis tie kun sia tuta enhavo, kaj Ugu kunfrotis siajn manojn triumfe kiam li komprenis ke li nun posedas cxiun gravan magion en la Lando Oz kaj povas devigi cxiujn logxantojn de tiu felando obei lin. Tiom rapide lia veturo plenumigxis ke antaux la tagigxo la rabista magiisto sxlosis Ozman en cxambron, tiel ke sxi estis kaptito, kaj malpakis kaj ordigis cxiujn sxtelajxojn. La sekvan tagon li metis la Arkivo-Libron sur sian tablon kaj pendigis la Magian Bildon sur sia muro kaj metis en sxrankon kaj tirkestojn cxiujn sxtelitajn eliksirojn kaj magiajn kemiajxojn. La magiajn instrumentojn li poluris kaj arangxis, kaj tio estis fascina agado kaj multe felicxigis lin. Nur Ozma gxenis lin. Vice la kaptita Regantino ploris kaj riprocxis la Sxufariston, arogante minacante terure puni lin pro liaj fiagoj. Ugu komencis iomete timi sian fekaptiton, kvankam li kredis esti forsxtelinta de sxi cxiun magian povon; do li faris sorcxon kiu tuj enfermis sxin kaj metis sxin kie li ne plu vidis kaj auxdis sxin. Post tio, okupate de multaj aliaj aferoj, li baldaux ekforgesis sxin. Sed nun, rigardante la Magian Bildon kaj legante la Grandan Arkivo-Libron, la Sxufaristo sciigxis ke lia fiieco ne restos neoponata. Du gravaj ekspedicioj entreprenas trovi lin kaj devigi lin redoni siajn sxtelitajn posedajxojn. Unu estas la grupo estrata de la Sorcxisto kaj Doroteo, kaj la alia konsistas el Kuknjo kaj la Ranulo. Ankaux aliaj sercxas, sed ne gxustaloke. Tiuj du grupoj, tamen, marsxas direkte al la vimenajxa kastelo do Ugu komencis plani kiel plej bone renkonti ilin kaj venki ilian strebon konkeri lin. CxAPITRO 20: PLI DA SURPRIZOJ Tiun tutan unuan tagon post la unuigxo de la du grupoj niaj amikoj marsxis senhalte direkte al la vimenajxa kastelo de la Sxufaristo Ugu. Kiam noktigxis ili kampis en malgranda arbaro kaj pasigis kune placxan vesperon, kvankam kelkaj el ili estis ankoraux maltrankvilaj pro la perdigxo de Buton-Brilo. "Eble," diris Toto, dum la bestoj kusxadis en grupo por la nokto, "tiu Sxufaristo kiu sxtelis mian grumblon kaj kiu sxtelis Ozman, ankaux sxtelis Buton-Brilon." "Kiel vi scias ke la Sxufaristo sxtelis vian grumblon?" demandis la Vuzo. "Li sxtelis preskaux cxion alian valoran en Oz, cxu ne?" respondis la hundo. "Li sxtelis kion ajn li volas, eble," akordis la Leono; "sed kial li aux iu alia volus vian grumblon?" "Nu," diris la hundo, malrapide svingante la voston, "laux mia memoro gxi estis mirinda grumblo, mola kaj mallauxta kaj--kaj--" "Kun cxifonaj randoj," diris la Segcxevalo. "Do," pludiris Toto, "se tiu magiisto ne havis propran grumblon, li eble volis la mian kaj sxtelis gxin." "Kaj, se tiel, li baldaux volus ne havi gxin," komentis la Mulo. "Ankaux, se li sxtelis Buton-Brilon li bedauxros." "Cxu do vi ne amas Buton-Brilon?" demandis la Leono surprizite. "Ne temas pri ami lin," respondis la Mulo. "Temas pri atenti lin kaj prizorgi lin. Knabo kiu kauxzas tiom da maltrankvilo al siaj amikoj ne estas havinda. Mi neniam perdigxas." "Se vi perdigxus," diris Toto, "neniu maltrankvil? Cxapitro Dudek igxus. Mi opinias ke Buton-Brilo estas tre bonfortuna knabo, cxar li cxiam retrovigxas." "Atentu," diris la Leono, "tiu babilado restigas nin vekaj kaj morgaux versxajne estos agoplena tago. Dormu kaj forgesu viajn kverelojn." "Amiko Leono," kolerete respondis la hundo, "se mia grumblo ne estus perdita vi auxdus gxin nun. Mi tiom rajtas paroli kiom vi dormi." La Leono gxemis. "Mi multe preferus perdon de via vocxo samtempe kun via grumblo," diris li, "vi estus pli agrabla kunulo." Sed ili kvietigxis post tio, kaj baldaux la tuta grupego estis profunde endorma. La sekvan matenon ili frue komencis sed apenaux finis horon da marsxado kiam, grimpinte nekrutan altetajxon, ili vidis iom for malaltan monton, sur kies supro staris la vimenajxa kastelo de Ugu. Gxi estas iom granda konstruajxo kaj iom bela cxar la flankoj, tegmentoj kaj kupoloj estis el vimenajxo fajne plektita, kiaj estas altkvalitaj korboj. "Cxu vi kredas gxin fortika?" demandis Doroteo pripenseme, dum sxi observadis la kuriozan kastelon. "Mi supozas ke jes, cxar magiisto konstruis gxin," respondis la Sorcxisto. "Se magio protektas gxin, ecx papera kastelo povas esti egale fortika kiel sxtona. Tiu Ugu nepre estas ideplena persono, cxar li agas mal-simile al aliaj homoj." "Jes; neniu alia sxtelus nian karan Ozman," gxemis malgranda Trot. "Cxu vi kredas ke Ozma estas tie?" demandis Betinjo, indikante la kastelon per kapmovo. "Kie alie sxi povus esti?" demandis Cxifoneroj. "Ni demandu al la Palrugxa Urso," proponis Doroteo. Tio akceptigxis kiel bona ideo, do ili haltigis la procesion kaj la Regxo de la Ursoj tenis la malgrandan Palrugxan Urson sur siaj genuoj kaj turnis la krankon en gxia flanko kaj demandis: "Kie estas Ozma de Oz?" Kaj la malgranda Palrugxa Urso respondis: "Sxi estas en truo en la tero, kilometron for, maldekstre de vi." "Jadi!" kriis Doroteo. "Do sxi tute ne estas en la kastelo de Ugu." "Bonsxance ni demandis tion," diris la Sorcxisto; "cxar se ni povos trovi Ozman kaj savi sxin, ne necesos ke ni baltalu tiun fian dangxeran magiiston." "Cxu?" diris Kuknjo. "Kion pri mia telerlavujo?" La Sorcxisto aspektis perpleksa pro sxia riprocxa tono, do sxi pludiris: "Cxu vi uloj el la Smeralda Urbo ne promesis ke ni helpos unu la alian, kaj ke vi helpos min reakiri mian telerlavujon se mi helpos vin reakiri vian Ozman? Kaj cxu mi ne portis al vi la malgrandan Palrugxan Urson, kiu informis vin kie Ozma estas kasxita?" "Sxi pravas," diris Doroteo al la Sorcxisto. "Ni devas plenumi nian interkonsenton." "Nu, unue, ni iru savi Ozman," proponis la Sorcxisto. "Poste nia amata Regantino eble povos konsili nin kiel konkeri la Sxufariston Ugu." Do ili turnis sin maldekstren kaj marsxis kilometron gxis atingi malgrandan sed profundan truon en la tero. Cxiuj tuj kuris al la rando por rigardi en la truon, sed anstataux trovi tie Princinon Ozman de Oz, ili vidis nur Buton-Brilon, kiu kusxis dormante sur la fundo. Iliaj krioj baldaux vekis la knabon, kiu sidigxis kaj frotis siajn okulojn. Kiam li rekonis siajn amikojn li ridetis dolcxe, dirante: "Retrovita!" "Kie estas Ozma?" demandis Doroteo maltrankvile. "Mi ne scias," respondis Buton-Brilo de la fundo de la truo. "Mi perdigxis hieraux, kiel eble vi memoras, kaj en la nokto, dum mi cxirkauxvagadis en la lunlumo, provante trovi la vojon por retrovi vin, mi subite falis en cxi tiun truon." "Kaj cxu Ozma ne estis en gxi jam?" "Enestis neniu krom mi, kaj mi bedauxris ke gxi ne estas tute malplena. La flankoj estas tiom krutaj ke mi ne povas elgrimpi, do nenio estis farebla krom dormi gxis iu trovos min. Dankon pro via alveno. Se vi bonvolos enpendigi sxnuregon mi malplenigos cxi tiun truon rapidege." "Ja strange!" diris Doroteo, multe bedauxrigite. "Evidente la Palrugxa Urso ne diris al ni la veron." "Li neniam eraras," deklaris la Lavenda Regxo de la Ursoj, per tono kiu montris ke oni ofendis lin. Kaj tiam li denove turnis la krankon de la malgranda Palrugxa Urso kaj demandis: "Cxu cxi tiu estas la truo en kiu estas Ozma de Oz?" "Jes," respondis la Palrugxa Urso. "Tio certigas pri la vero," diris la Regxo, tre sendube. "Via Ozma estas en cxi tiu truo en la tero." "Ne stulte parolu," respondis Doroteo senpacience. "Ecx viaj bidaj okuloj povas vidi ke krom Buton-Brilo neniu estas en la truo." "Eble Buton-Brilo estas Ozma," sugestis la Regxo. "Kaj eble ne! Ozma estas knabino, kaj Buton-Brilo estas knabo." "Via Palrugxa Urso nepre misfunkcias," diris la Sorcxisto; "cxar almenaux cxifoje lia mekanismo kauxzis lin diri malverajxon." La Regxo de la Ursoj tiom koleris pro tiu komento ke li forturnis sin, tenante la Palrugxan Urson per siaj manoj, kaj li plene rifuzis plu diskuti la aferon. "Iukaze," diris la Ranulo, "la Palrugxa Urso kondukis nin al via knabamiko kaj tiel ebligis ke vi savu lin." Cxifoneroj klinis sur tiom super la truon, klopodante trovi Ozman en gxi, ke subite sxi malekvilibrigxis kaj enfalis kapantauxen. Sxi falis sur Buton-Brilon kaj faligis lin, sed lin ne vundis sxia mola remburita korpo kaj li nur ridis pro la akcidento. La Sorcxisto kunbukis kelkajn rimenojn kaj enpendigis unu finon en la truon, kaj baldaux kaj Cxifoneroj kaj la knabo suprengrimpis kaj staris sekure apud la aliaj. Denove ili sercxis Ozman, sed la truo nun estis tute vaka. Gxi estis ronda truo, tiel ke de la supro ili povis klare vidi cxiun parton de gxi. Antaux ol ili foriris de la loko Doroteo iris al la Regxo de la Ursoj kaj diris: "Mi bedauxras ke ni ne povis kredi kion diris la malgranda Palrugxa Urso, cxar ni ne volas missentigi vin per niaj duboj. Devas esti ia eraro, ie, kaj versxajne ni ne komprenas precize kion celas diri la malgranda Palrugxa Urso. Cxu vi bonvolos fari al li unu plian demandon?" La Lavenda Regxo de la Ursoj estis bonhumora urso, se oni konsideras kiel li estis fabrikita kaj remburita kaj artikigita, do li akceptis la pardonpeton de Doroteo kaj turnis la krankon kaj permesis ke la knabineto mem demandu lian etan Palrugxan Urson. "Cxu Ozma vere estas en cxi tiu truo?" demandis Doroteo. "Ne," diris la malgranda Palrugxa Urso. Tio surprizis cxiujn. Ecx la Regxo de la Ursoj nun estis perpleksa pro la sinkontrauxaj deklaroj de lia orakolo. "Kie do sxi ja estas?" demandis la Regxo. "Cxi tie, inter vi," respondis la malgranda Palrugxa Urso. "Nu," diris Doroteo, "tio certe cedigas min! Versxajne la malgranda Palrugxa Urso frenezigxis." "Eble," vokis Cxifoneroj, kiu rapide transkap?enigadis sin kvazaux radon cxirkaux la tutan perpleksan grupon, "Ozma estas nevidebla." "Kompreneble!" kriis Betinjo. "Tio klarigus la aferon!" "Nu, mi rimarkis ke oni povas paroli ecx kiam nevidebla," diris la Sorcxisto. Li cxirkauxrigardis tre zorge kaj diris per solena vocxo: "Ozma, cxu vi estas cxi tie?" Nenia respondo okazis. Doroteo ankaux demandis, krome Buton-Brilo kaj Trot kaj Betinjo; sed neniu ricevis ian ajn respondon. "Estas strange--strangege!" murmuris Kuknjo la Kuketo-Kuiristino. "Mi certis ke la malgranda Palrugxa Urso cxiam diras la veron." "Mi ankoraux kredas lin honesta," diris la Ranulo, kaj tiu tributo tiom placxis al la Regxo de la Ursoj ke li dankrigardis cxilastajn parolintojn, sed ankoraux amare rigardis la aliajn. "Krome," komentis la Sorcxisto, "Ozma ne povus esti nevidebla, cxar sxi estas feino kaj feinoj ne povas kontrauxvole farigxi nevideblaj. Kompreneble sxi eble estas enkarcerigita de la magiisto, aux ecx sorcxita, aux transformita, malgraux siaj fepovoj; sed Ugu ne povus malvidebligi sxin per ia magio sia." "Cxu eble sxi transformigxis en Buton-Brilon?" diris Doroteo nervoze. Sxi rigardis la knabon firme kaj demandis: "Cxu vi estas Ozma? Diru al mi la veron!" Buton-Brilo ridis. "Vi fusxpensas, Doroteo," li respondis. "Nenio sorcxas min. Se mi estus Ozma, cxu vi supozas ke mi falus en tiun truon?" "Iuokaze," diris la Sorcxisto, "Ozma neniam volus trompi siajn amikojn, aux malebligi ke ili rekonu sxin, negrave kiaforma sxi estus. La enigmo restas enigmo, do ni pluiru al la vimenajxa kastelo kaj demandu al la magiisto mem. Cxar li sxtelis nian Ozman, Ugu devos diri al ni kie trovi sxin." 21: MAGIO KONTRAUx MAGIO La Sorcxisto bone konsilis, do denove ili ekmarsxis direkte al la malalta monto sur kies kresto estis konstruita la vimenajxa kastelo. Ili jam iom post iom grimpetadis la monton, tiel ke nun la altajxo aspektis al ili pli kiel ronda altajxeto ol montosupro. Tamen la flankoj de la altajxeto estis deklivaj kaj kovritaj de verda herbo, tiel ke restis antaux ili vigla grimpado. Malgrauxe ili plu iradis kaj preskaux atingis la altajxeton kiam ili subite observis ke gxin cxirkauxas flamanta rondo. Unue la flamoj apenaux levis sin super la teron, sed baldaux ili pli kaj pli altigxis gxis cirklo de flamantaj fajrolangoj cxirkauxis la monteton sur kiu staris la vimenajxa kastelo, pli altaj ol iu el iliaj kapoj. Kiam ili proksimigxis al la flamoj la varmego estis tiom intensa ke gxi reforpusxis ilin. "Tio neniel tauxgos por mi!" kriis la Mikscxifona Knabino. "Mi tre facile ekbrulas." "Nek por mi," grumblis la Segcxevalo, trotante mal-antaux ilin. "Ankaux min forte objxetigas fajro," diris la Regxo de la Ursoj, sekvante la Segcxevalon al sekura distanco kaj premante la malgrandan Palrugxan Urson al si per siaj manoj. "Mi supozas ke la malsagxa Sxufaristo imagas ke tiu incendio haltigos nin," komentis la Sorcxisto, mal?respekte ridetante pro Ugu. "Sed mi povas informi vin ke temas pri simpla magia truko kiun la rabisto sxtelis de Glinda la Bona, kaj bonfortune mi scias kiel detrui tiujn flamojn, kiel ankaux produkti ilin. Cxu iu el vi bonvolos doni al mi alumeton?" Nu estu certa ke la knabinoj ne kunportis alumetojn, nek la Ranulo nek Kuknjo nek iu el la bestoj. Sed Buton-Brilo, sercxinte zorge tra siaj posxoj, en kiuj estis multaj utilajxoj kaj senutilajxoj, fine elprenis alumeton kaj transdonis gxin al la Sorcxisto, kiu ligis gxin al la fino de brancxo kiun li tordis de malgranda arbo kreskanta proksime de ili. Tiam la malgranda Sorcxisto zorge flamigis la alumeton kaj antauxenkurinte jxetis gxin en la plej proksiman flamon. Tuj la fajra cirklo komencis estingigxi kaj baldaux tute malaperis, lasante la vojon vaka por ke ili povu antauxenmarsxi. "Tio ridigis!" ridis Buton-Brilo. "Jes," akordis la Sorcxisto, "sxajnas strange ke mal?granda alumeto povas detrui tiom grandan fajran cirklon, sed kiam Glinda inventis tiun trukon sxi kredis ke neniu ekpensus ke alumeto estas estingilo por fajro. Mi supozas ke ecx Ugu ne scias kiel ni sukcesis estingi la flamojn de lia bariero, cxar nur Glinda kaj mi scias la sekreton. La Magio-Libro de Glinda, kiun Ugu sxtelis, preskribas kiel fari la flamojn, sed ne kiel estingi ilin." Nun ili denove arangxis sin por marsxi kaj komencis antauxeniri laux la monta deklivo; sed ili ne multe iris antaux ol sxtala muro levigxis antaux ili. Gxia surfaco estis dense kovrita de akraj, brilantaj pintoj kiaj de ponardoj. La muro tute cxirkauxis la vimenajxan kastelon kaj gxiaj akraj pintoj malebligis ke iu grimpu gxin. Ecx la Mikscxifonan Knabinon eble dissxirus la pintoj se sxi kuragxus provi grimpi. "Ha!" krietis la Sorcxisto gaje, "nun Ugu uzas unu el miaj propraj trukoj kontraux mi. Sed cxi tiu estas pli serioza ol la Bariero de Fajro, cxar la sola maniero detrui la muron estas aliflankigxi de gxi." "Kiel tio eblos?" demandis Doroteo. La Sorcxisto rigardadis penseme sian grupeton kaj lia vizagxo malkvietigxis. "Gxi estas vere alta muro," li malfelicxe komentis. "Mi preskaux certas ke la Malkuragxa Leono ne povus transsalti gxin." "Mi plene certas pri tio!" diris la Leono tremante pro timo. "Se mi malsagxe volus salti min kaptus tiuj acxaj pintoj." "Mi kredas ke mi sukcesus, sinjoro," diris la Ranulo, riverencante al la Sorcxisto. "Necesas salti kontrauxdekliven kaj ne nur alten, sed miaj amikoj en la Lando de la Jipoj opinias min bona saltisto kaj mi kredas ke bona forta salto portos mi aliflanken." "Mi certas pri tio," akordis la Kuketo-Kuiristino. "Saltado, sciu, estas raneca lerto," dauxrigis la Ranulo, modeste, "sed bonvolu diri al mi kion mi faru kiam mi estos aliflanke de la muro." "Vi estas kuragxulo," diris la Sorcxisto, admire. "Cxu iu havas pinglon?" Betinjo havis pinglon kaj donis gxin al li. "Nur necesas," diris la Sorcxisto al la Ranulo, donante al li la pinglon, "pusxi cxi tion en la alian flankon de la muro." "Sed la muro estas el sxtalo!" krietis la granda rano. "Mi scias; almenaux, gxi aspektas sxtala; sed faru kion mi diras. Pusxu la pinglon en la muron kaj gxi malaperos." La Ranulo formetis sian belan jakon kaj zorge faldis gxin kaj metis gxin sur la herbon. Poste li deprenis sian cxapelon kaj metis gxin, kun la orkapa bastono, apud la jakon. Poste li retrenpasxis iomete kaj rapide faris tri fortajn saltojn sinsekvajn. La unuaj du saltoj portis lin al la muro kaj la tria salto portis lin facile trans gxin, kio mirigis cxiujn rigardantojn. Kelkan tempon li malaperis el ilia vidpovo, sed kiam li obeis la ordonon de la Sorcxisto kaj pusxis la pinglon en la muron, la granda bariero malaperis kaj montris al ili la formon de la Ranulo, kiu nun iris al kie kusxas lia jako kaj resurmetis gxin. "Ni multe dankas vin," diris la multe gxojigita Sorcxisto. "Tiu estis la plej grandioza salto kiun mi iam vidis kaj gxi savis nin de venkigxo fare de nia malamiko. Nun ni rapidu al la kastelo antaux ol la Sxufaristo Ugu elpensos alian metodon haltigi nin." "Sxajne gxis nun ni surprizis lin," deklaris Doroteo. "Jes ja. Tiu ulo scias multan magion--cxiujn niajn magiagojn kaj plurajn proprajn," respondis la Sorcxisto. "Do, se li estas ecx nur duone tiom lerta kiom li devus esti, li ankoraux multe gxenos nin." Apenaux li diris tiujn vortojn kiam el la portaloj de la vimenajxa kastelo marsxis regimento de soldatoj, vestitaj per gajaj uniformoj kaj cxiuj portantaj longajn, pintajn lancojn kaj akrajn batalhakilojn. Tiuj soldatoj estis knabinoj, kaj la uniformoj estis mallongaj jupoj el flava kaj nigra sateno, oraj sxuoj, rubandoj el oro sur la fruntoj kaj kolcxenoj el brilantaj juveloj. Iliaj jakoj estis skarlataj, broditaj per argxentaj sxnuroj. Estis centoj da tiuj soldatinoj, kaj ili estis pli timigaj ol belaj, cxar ili estis fortaj kaj ferocaspektaj. Ili formis cirklon tute cxirkaux la kastelo kaj frontis antauxen, tenante siajn lancojn direkte al la invadintoj kaj siajn batalhakilojn sur la sxultroj, batpretaj. Kompreneble niaj amikoj tuj haltis, cxar ili ne anticipis tiun timigan soldataron. La Sorcxisto aspektis perpleksa kaj liaj akompanantoj intersxangxis rigardojn de senkuragxigxo. "Mi tute ne konceptis ke Ugu havas tian armeon," diris Doroteo. "La kastelo ne aspektas suficxe granda por ke ili cxiuj enestu." "Tiom granda gxi ne estas," deklaris la Sorcxisto. "Sed cxiuj marsxis el gxi." "Lauxaspekte; sed mi tute ne kredas ke gxi estas reala armeo. Se la Sxufaristo Ugu havus tiom da kunlogxantoj, mi certas ke la Carsuprulo de Herku mencius tion al ni." "Ili estas nur knabinoj!" ridis Cxifoneroj. "Knabinoj estas la plej ferocaj soldatoj," deklaris la Ranulo. "Ili estas pli kuragxaj ol viroj kaj ili havas pli fortajn nervojn. Versxajne tial la magiisto uzas ilin kiel soldatojn kaj sendis ilin por oponi nin." Neniu disputis tiun deklaron, cxar cxiu forte rigardis la vicon de soldatoj, kiuj nun, defie poziciiginte sin, restis senmove. "Jen magiajxo nova por mi," agnoskis la Sorcxisto, post iom da tempo. "Mi ne kredas la armeon reala, tamen la lancoj eble estas suficxe akraj por piki nin, do ni nepre zorgu. Ni uzu iom da tempo por pripensi kiel renkonti tiun problemon." Dum ili pripensadis Cxifoneroj dancis pli proksimen al la vico de soldatinoj. Sxiaj butonokuloj kelkfoje vidis pli ol la naturaj okuloj de sxiaj kamaradoj, do, rigardinte atente la armeon de la magiisto, sxi kuragxe antauxeniris kaj dancis rekte tra la minacantan vicon! Aliflanke sxi skuis siajn remburitajn brakojn kaj kriis: "Venu, amikoj. La lancoj ne povas damagxi vin." "Ha!" diris la Sorcxisto, gaje, "vidiluzio, same kiel mi kredis. Ni cxiuj sekvu la Mikscxifonan Knabinon." La tri knabinetoj iom nervozis kiam ili provis defii la lancojn kaj batalhakilojn, sed post la sendamagxa trairo de la aliaj ili kuragxis trairi. Kaj, kiam cxiuj jam trairis la vicojn de la knabina armeo, la armeo mem magie malaperis. Tutdume niaj amikoj pli grimpadis la monteton kaj pliproksimigxis al la vimenajxa kastelo. Nun, plu antauxenirante, ili atendis ke io alia oponos ilin, sed, mirige, nenio okazis kaj baldaux ili atingis la vimenajxan portalon, kiu estis vaste malferma, kaj kuragxe eniris la logxejon de la Sxufaristo Ugu. CxAPITRO 22: EN LA VIMENAJxA KASTELO Tuj kiam la Sorcxisto de Oz kaj liaj sekvantoj estis plene en la en enirejo de la kastelo la grandaj portaloj kunsvingigxis brue kaj pezaj bariloj ligis ilin. Ili rigardis unu la alian maltrankvile, sed neniu volis paroli pri la okazajxo. Se ili efektive estis kaptitoj en la vimenajxa kastelo ili devos trovi metodon eskapi, sed ilia unua devo estis atenti la celon por kiu ili venis kaj sercxi la Regxinan Ozman, kiun ili kredis kaptita de la magiisto, kaj savi sxin. Ili trovis ke ili eniris kvadratan korton de kiu enirejo kondukis en la cxefan konstruajxon de la kastelo. Ankoraux neniu persono renkontis ilin, kvankam brilkolora pavo, staranta sur la muro, gakis ridante kaj diris per sia akra, altatona vocxo: "Povraj stultuloj! Povraj stultuloj!" "Mi esperas ke la pavo eraras," komentis la Ranulo, sed neniu alia atentis la birdon. Ilin iom imponis la silento kaj soleco de la loko. Kiam ili eniris la pordojn de la kasteloj, kiuj estis invite malfermaj, ankaux ili fermigxis post ili kaj grandegaj klinkoj ekglitis. La bestoj cxiuj akompanis la grupon en la kastelon, cxar ili sentis ke estus dangxere apartigxi. Ili devis sekvi zigzagan koridoron, turnante sin tien kaj alien, gxis fine ili eniris grandan centran halon, cirkloforman kaj kun alta kupolo de kiu pendis enorma lustro. La Sorcxisto estis plej antauxa, sekvis Doroteo, Betinjo kaj Trot; Toto konstante sekvis la kalkanojn de sia malgranda mastrino. Post ili estis la Leono, la Vuzo kaj la Segcxevalo; poste Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj Buton-Brilo; poste la Lavenda Urso portanta la Palrugxan Urson, kaj fine la Ranulo kaj la Mikscxifona Knabino, kaj Hancxjo la Mulo estis plejlasta. Do la Sorcxisto la unua vidis la grandan kupolitan halon, sed la aliaj rapide sekvis kaj miroplene grupigxis tuj interne de la enirejo. Sur alta podio cxe unu flanko estis peza tablo sur kiu kusxis la Granda Arkivo- Libro de Glinda; sed la podio estis ligita al la podio kaj la Libro estis firme cxenita al la tablo--gxuste kiel kiam gxi estis gardata en la palaco de Glinda. Sur la muro super la tablo pendis la Magia Bildo de Ozma. Sur aro da bretoj aliflanke de la halo staris cxiuj kemiajxoj kaj magiesencoj kaj cxiuj magiiloj sxtelitaj forde Glinda kaj Ozma kaj la Sorcxisto, kun vitraj pordoj kiuj kovris la bretojn tiel ke neniu povu akiri ilin. Kaj en fora angulo sidis la Sxufaristo Ugu, liaj piedoj estis pigre etenditaj, liaj maldikaj manoj estis kunmetitaj malantaux lia kapo. Li trankvile klinis sin malantauxen kaj fumadis longan pipon. Cxirkaux la magiisto estis ia kagxo, lauxaspekte konsistanta el oraj stangoj kun grandaj spacoj inter ili, kaj cxe liaj piedoj--ankaux interne de la kagxo--ripozis la longe sercxita diamantornamita telerlavujo de Kuknjo la Kuketo-Kuiristino. Princino Ozma estis tute ne videbla. "Nu, nu," diris Ugu, kiam la invadintoj jam staris silente dum momento, cxirkauxrigardante, "cxi tiu vizito estas atendita plezuro, mi certigas al vi. Mi sciis ke vi venas kaj mi scias kial vi estas cxi tie. Vi ne estas bonvenaj, cxar mi ne povas profite uzi iun el vi, sed cxar vi insiste venis mi esperas ke vi kiel eble plej mallongigos cxi tiun posttagmezan viziton. Ne necesos multa tempo por fini vian traktadon kun mi. Vi petos de mi Ozman, kaj mi respondos ke vi trovu sxin--se vi povos." "Sinjoro," respondis la Sorcxisto, riprocxtone, "vi estas tre fia kaj kruela persono. Mi supozas ke vi imagas ke cxar vi sxtelis la telerlavujon de cxi tiu kompatinda virino kaj la plej bonan magion en Oz, ke vi estas pli potenca ol ni kaj povos triumfi kontraux ni." "Jes," diris la Sxufaristo Ugu, malrapide plenigante sian pipon per fresxa tabako el argxenta bovlo kiu staris apud li, "precize tion mi imagas. Tute ne utilos al vi postuli de mi la knabinon kiu antauxe estis la Reganto de Oz, cxar mi ne diros al vi kie mi kasxis sxin--kaj vi ne povus diveni ecx dum mil jaroj. Nek mi redonos al vi iun magion kiun mi kaptis. Mi ne tiom stultas. Sed memoru cxi tion: mi mem intencas esti de nun la Reganto de Oz, do mi konsilas ke vi zorgu dece paroli al via estonta Monarko." "Ozma restas la Reganto de Oz, ne grave kie vi kasxis sxin," deklaris la Sorcxisto. "Kaj enmensigu cxi tion, mizera Sxufaristo: Ni intencas trovi kaj savi sxin, kiam eble, sed nia unua devo kaj plezuro estos konkeri vin kaj poste puni vin pro viaj fiagoj." "Bone; konkeru," diris Ugu. "Mi vere volonte vidos kiel vi faros tion." Nu, kvankam la malgranda Sorcxisto parolis tiom auxdace, li tiumomente tute ne sciis kiel ili povus konkeri la magiiston. Tiumatene li donis al la Ranulo, pro lia peto, dozon da zosozo el sia botelo, kaj la Ranulo promesis eventuale forte batali; sed la Sorcxisto sciis ke forto sola ne povos venki kontraux magiaj artoj. Tamen la ludila Regxo de la Ursoj jam montris ke li havas vere respektindan magion, kaj la Sorcxisto iom dependis de tio. Sed io estis tuj farenda, kaj la Sorcxisto ne sciis kion. Dum li pripensadis tiun perpleksigan demandon kaj la aliaj staris rigardante lin, sian estron, io kurioza okazis. La planko de la granda ronda halo, sur kiu ili staradis, subite komencis klinigxi. Anstataux resti plata kaj senklina gxi farigxis dekliva, kaj la dekliveco pli kaj pli grandigxis gxis neniu el la grupo povis plu stari sur gxi. Baldaux ili cxiuj glitis al la muro, kiu nun estis sub ili, kaj tiam evidentigxis ke la tuta vasta cxambro malrapide inversigxas! Nur la Sxufaristo Ugu, enpoziciigita de la stangoj de la ora kagxo, restis en sia antauxa loko, kaj la fimagiisto lauxaspekte gxuegis la surprizon de liaj viktimoj. Unue, cxiuj glitis al la muro malantaux ili, sed dum la cxambro plu inversigxis ili poste glitis sur la muro kaj trovis sin sur la fundo de la granda kupolo, batigxante kontraux la grandan lustron kiu, kiel cxio alia, nun estis inversita. La turnigxado nun cxesis kaj la cxambro fiksigxis. Supren rigardante ili vidis Ugun pendanta en sia kagxo cxe la plejsupro, kiu iam estis la planko. "Ha," diris li, ridetante al ili, "por konkeri oni devas agi, kaj kiu agas rapide nepre venkas. Cxi tiu estas tre bona karcero, el kiu mi certas ke vi ne eskapos. Bonvolu distri vin kiel ajn vi volas, sed mi devas peti vin pardoni mia foriron, cxar mi havas taskojn farendajn en alia parto de mia kastelo." Dirinte tion, li malfermis lukon en la planko de sia kagxo (kiu nun estis super lia kapo) kaj tragrimpis kaj malaperis el ilia vidpovo. La diamanta telerlavujo restis en la kagxo, sed la stangoj malebligis ke gxi falu sur iliajn kapojn. "Nu, vere!" diris la Mikscxifona Knabino, prenante unu el la stangoj de la lustro kaj svingante sin de gxi, "jen unu punkto por la Sxufaristo, cxar li tre lerte kaptis nin." "Bonvolu ne stari sur mia piedo," diris la Leono al la Segcxevalo. "Kaj kompleze, Sinjoro Mulo," komentis la Vuzo, "forprenu vian voston de mia maldekstra okulo." "Estas iom tro da uloj cxi tie," klarigis Doroteo, "cxar la kupolo rondas kaj ni cxiuj glitis en gxian mezon. Sed ni kiel eble plej silentu gxis ni povos elpensi kion fari." "Ve, ve!" lamentis Kuknjo; "mi volegas mian plejkaran telerlavujon," kaj sxi sopire etendis siajn brakojn gxiadirekten. "Volonte mi havus la magion kiu estas sur la tieaj bretoj," gxemis la Sorcxisto. "Cxu vi s'pozas ke ni povus atingi gxin?" demandis Trot maltrankvile. "Necesus flugi," ridis la Mikscxifona Knabino. Sed la Sorcxisto serioze konsideris la proponon, ankaux la Ranulo. Ili pridiskutis gxin kaj baldaux planis provon atingi la bretojn kie estas la magiiloj. Unue la Ranulo kusxis sur la ronda kupolo kaj apogis sian piedon per la trunketo de la lustro; la Sorcxisto grimpis trans lin kaj kusxis sur la kupolo kun la piedoj sur la sxultroj de la Ranulo; sekvis la Kuketo-Kuiristino; post tio Buton-Brilo grimpis al la sxultroj de la virino; sekve Doroteo grimpis, kaj Betinjo kaj Trot, kaj fine la Mikscxifona Knabino, kaj ilia suma longo altetendigxis laux la muro de la kupolo sed ne suficxe por ke Cxifoneroj tusxu la bretojn. "Atendu minuton, eble mi povos atingi la magion," vokis la Regxo de la Ursoj, kaj li komencis grimpadi la korpojn de la aliaj. Sed kiam li atingis la Kuketo- Kuiristinon liaj molaj piedoj tiklis sxian flankon tiel ke sxi torde movetis sin kaj renversis la tutan vicon. Suben ili falis, falante amase kontraux la bestojn, kaj kvankam neniu damagxigxis estis konfuzego kaj la Ranulo, kiu estis cxe la malsupro, preskaux koleregis antaux ol povi resurpiedigxi. Kuknjo absolute rifuzis provi la "piramidan trukon", kiel sxi nomis gxin, kaj cxar la Sorcxisto nun konvinkigxis ke ili ne povos atingi la magiilojn tiumaniere la provon ili nuligis. "Sed io estas farenda," diris la Sorcxisto, do li turnis sin al la Lavenda Urso kaj demandis: "Cxu la magio de Via Mosxto povus helpi nin eskapi de cxi tie?" "Mia magia povo estas limigita," estis la respondo. "Kiam mi remburigxis la feoj apude staris kaj kasxe metis iom da magio en la plenigajxon. Sekve mi povas fari la magion kiu estas interne de mi, sed nenion alian. Tamen vi estas sorcxisto, kaj sorcxisto devus kapabli ion ajn fari." "Via Mosxto forgesas ke miaj magiiloj estas sxtelitaj," diris la Sorcxisto malfelicxe, "kaj sorcxisto sen iloj estas senpova kiel cxarpentisto sen martelo aux segilo." "Ne cedu," petegis Buton-Brilo, "cxar se ni ne eskapos de cxi tiu stranga karcero ni cxiuj mortos pro malsato." "Ne mi!" ridis la Mikscxifona Knabino, nun starante sur la supro de la lustro, sur la loko kiu devus esti gxia malsupro. "Ne menciu tiajn terurajxojn," diris Trot, tremante. "Ni venis cxi tien por kapti la Sxufariston, cxu ne?" "Jes, kaj por savi Ozman," diris Betinjo. "Kaj jen ni, mem kaptitaj, kaj mia amata telerlavujo pendas tie supre, klare videbla!" ploregis la Kuketo-Kuiristino, visxante siajn okulojn per la vosto de la jako de la Ranulo. "Cxit!" vokis la Leono, per basa profunda mugxo, "Lasu la Sorcxiston iom pensi." "Li havas multan tempon," diris Cxifoneroj. "La cerbon de la Birdotimigilo li bezonas." finfine malgranda Doroteo savis ilin, kaj sxia kapablo savi ilin preskaux tiom surprizis la knabinon kiom sxiajn amikojn. Doroteo jam sekrete provadis la povojn de sia Magia Zono, kiun sxi iam kaptis de la Regxo de la Knomoj, kaj eksperimentadis per gxi diversmaniere, ekde kiam sxi komencis cxi tiun eventoplenan veturon. Diversfoje sxi kasxe foriris de la aliaj membroj de la grupo kaj sola provis trovi kion povas kaj kion ne povas fari la Magia Zono. Multon gxi ne kapablis fari, sxi trovis, sed sxi sciigxis pri kelkaj kapabloj de la Zono kaj ecx sxiaj amikinoj tute ne suspektis ke sxi scias. Unue, sxi memoris ke kiam la Regxo de la Knomoj posedis gxin la Magia Zono povis fari transformojn, kaj per elfunda pripensado sxi fine memoris la manieron per kiuj tiuj transformoj okazis. Pli bona, tamen, estis la trovo ke la Magia Zono akceptas plenumi unu deziron de la portanto cxiutage. Sxi nur bezonis fermi sian dekstran okulon kaj moveti maldekstran piedfingron kaj longe enspiri kaj esprimi sian deziron. Hieraux sxi sekrete deziris skatolon da karamelbombonoj kaj tuj sxi trovis la skatolon proksima. Hodiaux sxi ankoraux ne uzis sian cxiutagan deziron, kredante ke eble gxi estos urgxe bezonata, kaj nun venis la momento kiam sxi devos uzi la deziron por ke sxi kun siaj amikoj eskapu el la karcero en kiun Ugu fermis ilin. Do, sen informi iun ajn pri kion sxi intencas fari-- cxar sxi jam uzis la deziron nur unufoje kaj ne estis certa pri kiom kapabla estas la Magia Zono--Doroteo fermis sian dekstran okulon kaj movetis sian maldekstran grandan piedfingron kaj enspiris profunde kaj plejforte deziris. La sekvan momenton la cxambro komencis rerivolui, malrapide same kiel antauxe, kaj iom post iom ili cxiuj glitis al la flanka muro kaj lauxlonge de la muro al la planko--cxiuj escepte de Cxifoneroj, kiu tiom surprizigxis ke sxi plu krocxigxis al la lustro. Kiam la granda halo reestis en sia gxusta pozicio kaj la aliaj staris firme sur gxia planko, ili suprenrigardis al la kupolo kaj vidis la Mikscxifonan Knabinon pendanta de la lustro. "Jadi!" kriis Doroteo. "Kiel vi povos subeniri?" "Cxu la cxambro plu rivoluos?" demandis Cxifoneroj. "Mi esperas ke ne. Mi kredas ke tio jam cxesis," diris Princino Doroteo. "Do flankenpasxu por ke vi ne damagxigxu!" kriis la Mikscxifona Knabino, kaj tuj kiam ili obeis tiun peton sxi malkrocxis sin de la lustro kaj falis kalkanojn- super-kape kaj tordante kaj turnante sin tre ekscite. Plump! sxi falis sur la kahelitan plankon kaj ili kuris al sxi kaj rulis sxin kaj perfrape regxustigis sxian formon. CxAPITRO 23: DEFIO AL LA SxUFARISTO UGU La prokrasto kauxzita de Cxifoneroj malebligis ke iu el ili kuru al la bretoj por akiri la magiilojn multege bezonatajn. Ecx Kuknjo neglektis reakiri sian diamantornamitan telerlavujon cxar sxi rigardadis la Mikscxifonan Knabinon. Kaj nun la magiisto malfermis sian lukon kaj reaperis en sia ora kagxo, kolere sulkante la frunton cxar liaj kaptitoj sukcesis regxustigi la pozicion de sia inversita karcero. "Kiu el vi auxdacis defii mian magion?" li kriis per terura vocxo. "Mi," respondis Doroteo trankvile. "Do mi detruos vin, cxar vi estas nur terulino kaj ne feino," li diris kaj li komencis murmuri kelkajn magiajn vortojn. Doroteo nun komprenis ke necesas trakti Ugun kiel malamikon, do sxi antauxenpasxis direkte al la angulo kie li sidis, dirante dum sia iro: "Mi ne timas vin, S-ro Sxufaristo, kaj mi kredas ke baldaux vi bedauxros esti tiom fia persono. Vi ne povas detrui min kaj mi ne detruos vin, sed mi punos vin pro via fiagado." Ugu ridegis tre malplacxe, kaj skuis sian manon. Doroteo estis duone trans la cxambro kiam subite vitra muro levigxis antaux sxi kaj haltigis sxin. Tra la vitro sxi povis vidi la magiiston rikani kontraux sxi cxar sxi estis malforta knabineto, kaj tio provokis sxin. Kvankam la vitra muro devigis sxin halti sxi tuj premis ambaux manojn al sia Magia Zono kaj kriis lauxtavocxe: "Sxufaristo Ugu, per la magiaj virtoj de la Magia Zono, mi ordonas ke vi farigxu kolombo!" La magiisto tuj konsciis ke li sorcxigxas, cxar li povis senti sian formon sxangxigxi. Li baraktis senespere kontraux la sorcxo, murmurante magiajn vortojn kaj farante magiajn gestojn per siaj manoj. Kaj unu?maniere li sukcesis defii la celon de Doroteo, cxar kvankam lia formo baldaux farigxis tiu de griza kolombo, la kolombo estis enorma--ecx pli granda ol Ugu la homo--kaj tion li sukcesis okazigi antaux ol liaj magiaj povoj plene forlasis lin. Kaj la kolombo ne estis mildhumora, malsimile al normalaj kolomboj, cxar Ugu koleregis pro la sukceso de la knabineto. Liaj libroj ja diris al li nenion pri la Magia Zono de la Regxo de la Knomoj, cxar la Lando de la Knomoj estis ekster la Lando Oz. Li sciis, tamen, ke li versxajne konkerigxos se li ne feroce flugos, do li etendis siajn flugilojn kaj levigxis en la aeron kaj flugis rekte al Doroteo. La Vitra Muro malaperis tuj kiam Ugu transformigxis. Doroteo intencis ordoni ke la Zono transformu la magiiston en Kolombon de Paco, sed pro sia ekscitigxo sxi forgesis diri pli ol "kolombo", kaj nun Ugu tute ne estis Kolombo de Paco sed, anstatauxe, spitema Kolombo de Milito. Lia dimensio multe dangxerigis liajn akran bekon kaj ungojn, sed Doroteo ne timis kiam li venis rapide flugante al sxi kun siaj ungoj etenditaj kaj sia glavforma beko malferma. Sxi sciis ke la Magia Zono protektos sian surportanton. Sed la Ranulo ne sciis tiun fakton kaj alarmigxis pro la sxajna dangxero al la knabineto. Do li eksaltis kaj saltis rekte sur la dorson de la granda kolombo. Tiam komencigxis fervorega luktado. La kolombo estis tiom forta kiom estis Ugu, kaj dimensie gxi estis multe pli granda ol la Ranulo. Sed la Ranulo jam antauxe mangxis la zosozon kaj gxi fortigis lin tiom kiom la Kolombo Ugu. Je la unua salto li pusxis la kolombon al la planko, sed la giganta birdo liberigxis kaj komencis mordi kaj ungi la Ranulon, subbatante lin kiam ajn li klopodis levigxi. La dika, maldelikata hauxto de la granda rano ne estis facile damagxebla, sed Doroteo timis por sia cxampiono kaj denove uzante la transforman potencon de la Magia Zono sxi malgrandigis la kolombon, gxis gxi estis ne pli granda ol kanaria birdo. Ugu ne perdis sian scion pri magio kiam li perdis sian homan formon, kaj li nun komprenis ke estas senespere oponi la potencon de la Magia Zono kaj sciis ke lia sola espero eskapi dependas de tuja agado. Do li rapide flugis en la oran juvelitan telerlavujon kiun li sxtelis de Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj, cxar birdoj povas paroli egale bone kiel bestoj aux homoj en la Felando Oz, li murmuris la magian vorton necesan kaj deziris sin en la Lando de la Kveluloj-- kiu estis kiom eble plej for de la vimenajxa kastelo, laux lia kredo. Niaj amikoj kompreneble ne sciis kion Ugu faros. Ili vidis la telerlavujon tremi dum momento kaj ekmalaperi, la kolombo malaperis kun gxi, kaj kvankam dum kelkaj minutoj ili atendis anticipante la revenon de la magiisto, Ugu ne revenis. "Sxajnas al mi," diris la Sorcxisto gajavocxe, "ke ni konkeris la fimagiiston pli rapide ol ni anticipis." "Ne diru 'ni'--Doroteo faris!" kriis la Mikscxifona Knabino, transkapigxante trifoje sinksekve kaj poste marsxante sur siaj manoj. "Hura por Doroteo!" "Mi kredis ke vi diris ke vi ne scias uzi la magion de la Zono de la Regxo de la Knomoj," diris la Sorcxisto al Doroteo. "Mi ne sciis, tiutempe," sxi respondis, "sed poste mi memoris kiel la Regxo de la Knomoj iam uzis la Magian Zonon por sorcxi homojn kaj transformi ilin en ornamajxojn kaj cxiajn ajxojn; do mi provis kelkajn sorcxojn sekrete kaj post kelka tempo mi transformis la Segcxevalon en terpomopremilon kaj denove en Segcxevalon, kaj la Malkuragxan Leonon en katon kaj denove en Malkuragxan Leonon, kaj tiam mi sciis ke la sorcxo funkcias gxuste." "Kiam vi faris tiujn sorcxojn?" demandis la Sorcxisto, multe surprizite. "Unu nokton kiam cxiuj aliaj estis dormantaj escepte de Cxifoneroj, kaj sxi foriris cxasadi lun?brilerojn." "Nu," komentis la Sorcxisto, "via trovo certe helpegis nin, kaj ni devas cxiuj danki ankaux la Ranulon, cxar li tiom bone batalis. La kolomba formo havis la fikarakteron de Ugu en si, kaj tio dangxerigis la monstran birdon." La Ranulo aspektis malfelicxa cxar la ungoj de la birdo sxiris liajn belajn vestojn, sed li riverencis tre digne pro tiu multemeritita lauxdo. Kukjno, tamen, kauxris sur la planko kaj ploradis amare. "Mia valorega telerlavujo estas for!" sxi ploris. "For, tuj kiam mi retrovis gxin!" "Ne gravas," diris Trot, volante luli sxin, "certe gxi estas ie, do ni certe trovos gxin iam." "Jes ja," aldonis Betinjo; "nun cxar ni havas la Magian Bildon de Ozma ni povos informi vin pri precize kien iris la Kolombo kun via telerlavujo." Ili cxiuj proksimigxis al la Magia Bildo, kaj Doroteo volis ke gxi montru la sorcxitan formon de la Sxufaristo Ugu, kie ajn gxi estas. Tuj aperis en la kadro de la Bildo sceno en la malproksima Lando de la Kveluloj, kie la Kolombo staris malgaje sur la brancxo de arbo kaj la juvelita telerlavujo kusxis sur la tero tuj sub la brancxo. "Sed kie estas tiu loko--kiom distanca aux proksima?" demandis Kuknjo maltrankvile. "La Arkivo-Libro informos nin," respondis la Sorcxisto. Do ili sercxis en la Granda Arkivo-Libro kaj legis cxi tion: "La Magiisto Ugu, transformita en kolombon de Princino Doroteo de Oz, uzis la magion de la ora telerlavujo por porti lin tuj al la nordorienta angulo de la Lando de la Kveluloj." "Tute bone," diris Doroteo. "Ne maltrankvilu, Kuknjo, cxar la Birdotimigilo kaj la Stana Ligno?hakisto estas en tiu parto de la lando, sercxante Ozman, kaj ili nepre trovos vian telerlavujon." "Jadi!" kriis Buton-Brilo, " ni tute forgesis Ozman. Ni trovu kie la magiisto kasxis sxin." Retren al la Magia Bildo ili marsxis, sed kiam ili volis vidi Ozman, kie ajn sxi estas kasxita, nur ronda nigra makulo aperis en la centro de la kanvaso. "Mi ne komprenas kiel tio povas esti Ozma!" diris Doroteo, tre perpleksite. "Tamen, sxajne jen kiom povas informi la Magia Bildo," diris la Sorcxisto, egale surprizite. "Se temas pri sorcxo, aspektas ke la magiisto transformis Ozman en eron de gudro." CxAPITRO 24: LA MALGRANDA PALRUGxA URSO PAROLAS VERON Dum pluraj minutoj ili cxiuj staris rigardante la nigran makulon sur la kanvaso de la Magia Bildo, tute ne kompren?ante kion gxi signifas. "Eble ni demandu la malgrandan Palrugxan Urson pri Ozma," sugestis Trot. "Psxa!" diris Buton-Brilo, "li nenion scias." "Li neniam eraras," deklaris la Regxo. "Li eraris antauxe, certe," diris Betinjo. "Sed eble li ne eraros denove." "Li ne havos oportunon," grumblis la Regxo de la Ursoj. "Ni auxdu kion li diros," diris Doroteo. "Ne mal?utilos demandi al la Palrugxa Urso kie estas Ozma." "Mi rifuzas permesi ke vi demandu al li," deklaris la Regxo per malplezura vocxo. "Mi ne intencas lasi ke mia malgranda Palrugxa Urso denove insultigxu per viaj malsagxaj duboj. Li neniam eraras." "Cxu li ne diris ke Ozma estas en tiu truo en la tero?" demandis Betinjo. "Jes; kaj mi certas ke sxi estis tie," respondis la Lavenda Urso. Cxifoneroj ridis moke kaj la aliaj vidis ke ne utilas disputi kun la obstina Regxo de la Ursoj, kiu evidente plene fidas sian Palrugxan Urson. La Sorcxisto, kiu scias ke kutime oni povas plene fidi magiilojn, kaj ke la malgranda Palrugxa Urso povis respondi demandojn per ia rimarkinda magia kapablo, kredis ke estas sagxe pardonpeti al la Lavenda Urso pro la malkredo de liaj amikoj, kaj samtempe li urgxis la Regxon konsenti demandi la Palrugxan Urson denove. Kuknjo kaj la Ranulo ankaux petegis la grandan Urson, kiu fine akceptis, kvankam iom malgracie, denove provi la sagxon de la malgranda Urso. Do li sidigis la malgrandan sur sian genuon kaj turnis la krankon kaj la Sorcxisto mem faris la demandon per tre respektoplena vocxtono. "Kie estas Ozma?" estis lia unua demando. "Cxi tie, en cxi tiu cxambro," respondis la malgranda Palrugxa Urso. Cxiuj cxirkauxrigardis la cxambron, sed kompreneble ili ne vidis sxin. "En kiu parto de cxi tiu cxambro sxi estas?" estis la sekva demando de la Sorcxisto. "En posxo de Buton-Brilo," diris la malgranda Palrugxa Urso. Tiu respondo surprizegis cxiujn, vi povas certi pri tio, kaj kvankam la tri knabinoj ridetis kaj Cxifoneroj kriis "Hura!" moke, la Sorcxisto sxajne kontempladis la aferon tre pensoplene. "En kiu el la posxoj de Buton-Brilo estas Ozma?" li baldaux demandis. "En la maldekstra posxo de la jako," diris la mal?granda Palrugxa Urso. "La Palrugxa frenezigxis!" kriis Buton-Brilo, rigard?ante forte la malgrandan urson sur la genuo de la granda urso. "Mi ne certas pri tio," deklaris la Sorcxisto. "Se montrigxos ke Ozma vere estas en via posxo, sekve la malgranda Palrugxa Urso parolis veron kiam li diris ke Ozma estas en tiu truo en la tero. Cxar tiutempe ankaux vi estis en la truo, kaj kiam ni jam eltiris vin el gxi la malgranda Palrugxa Urso diris ke Ozma ne estas en la truo." "Li neniam eraras," asertis la Regxo de la Ursoj, firme. "Malplenigu tiun posxon, Buton-Brilo, kaj ni vidu kio estas en gxi," petis Doroteo. Do Buton-Brilo metis la enhavon de la maldekstra posxo de sia jako sur la tablon. Montrigxis ke estas supro de turbo, iom da sxnuro, malgranda kauxcxuka pilko kaj ora kerno de persiko. "Kio estas tio?" demandis la Sorcxisto, prenante la kernon de la persiko kaj zorge ekzamenante gxin. "Ho," diris la knabo. "Mi gardis tion por montri gxin al la knabinoj, kaj poste mi forgesis gxin. Gxi estis en sola persiko kiun mi trovis en la fruktarbaro antaux longe, kaj kiun mi mangxis dum mi estis perdita. Gxi aspektas ora, kaj mi neniam antauxe vidis tian kernon de persiko." "Nek mi," diris la Sorcxisto, "kaj tio suspektigas." Cxiuj klinis sian kapon super la oran kernon de persiko. La Sorcxisto plurfoje turnis gxin kaj poste elprenis sian posxtrancxilon kaj disapartigis la kernon. Kiam la du partoj disfalis palrugxa, nubeca nebulo fluis el la ora kerno de persiko, preskaux plenigante la grandan cxambron, kaj el la nebulo formo ekaperis kaj starigxis apud ili. Tiam, dum la nebulo fadis, dolcxa vocxo diris: "Dankon, amikoj!" kaj antaux ili staris ilia bela knabina Reganto, Ozma de Oz. Gxoje kriante Doroteo rapidis antauxen kaj cxirkaux-brakumis sxin. Cxifoneroj gaje transkapenigxis multefoje tra la tuta cxambro. Buton-Brilo fajfis pro mirego. La Ranulo deprenis sian altan cxapelon kaj riverencis antaux la bela knabino kiu liberigxis el sia sorcxiteco tiel surprize. Dum kelka tempo neniu sono auxdigxis krom la mallauxta murmurado de gxojego kiu venis de la mireganta grupo, sed baldaux la grumblo de la granda Lavenda Urso plilauxtigxis kaj li diris per triumfa tono: "Li neniam eraras!" CxAPITRO 25: OZMA DE OZ "Estas strange," diris Toto, starante antaux sia amiko la Leono kaj svingante sian voston, "mi fine retrovis mian grumblon! Mi certas nun ke la kruela magiisto sxtelis gxin." "Ni auxdu vian grumblon," petis la Leono. "Gr-r-r-r-r-r!" diris Toto. "Tre bone," deklaris la granda besto. "Gxi ne estas tiom lauxta aux basa kiom la grumblo de la granda Lavenda Urso, sed gxi estas tre respektinda grumblo por malgranda hundo. Kie vi trovis gxin, Toto?" "Mi flaradis en la tiea angulo," diris Toto, "kaj subite muso elkuris--kaj mi grumblis!" La aliaj okupadis sin per gratulado al Ozma, kiu estis tre felicxa pro sia liberigxo el enkarcerigxo en la ora kerno de la persiko, kien metis sxin la magiisto kredante ke oni neniam trovos nek liberigos sxin. "Kaj nekredeble," kriis Doroteo, "Buton-Brilo portadis vin en sia posxo kaj ni tute ne sciis!" "La malgranda Palrugxa Urso diris," diris la Regxo de la Ursoj, "sed vi rifuzis kredi lin." "Ne gravas, karuloj," diris Ozma gracie; "fino bona, cxio bona, kaj vi ne povus scii ke mi estas en la kerno de la persiko. Efektive, mi timis ke mi restos kaptita multe pli longe, cxar Ugu estas auxdaca kaj lerta magiisto kaj li kasxis min tre sekure." "Vi estis en bonega persiko," diris Buton-Brilo, "mi neniam mangxis pli bonan." "La magiisto tre malsagxe faris la persikon tiom alloga," komentis la Sorcxisto; "sed Ozma sendube beligus kian ajn transformigxon." "Kiel vi sukcesis konkeri la Sxufariston Ugu?" demandis la knabina Reganto de Oz. Doroteo komencis rakonti la historion kaj Trot Cxapitro Dudek Kvin helpis sxin, kaj Buton-Brilo volis siamaniere rakonti gxin, kaj la Sorcxisto volis klarigi al Ozma, kaj Betinjo devis memorigi al ili gravajxojn kiujn ili forgesis mencii, kaj tutkune estis tia bruado ke estis mirige ke Ozma povis ion ajn kompreni. Sed sxi auxskultis pacience, ridetante per sia bela vizagxo pro ilia fervoro, kaj baldaux sxi informigxis pri cxiuj detaloj de iliaj aventuroj. Ozma dankis la Ranulon tre sincere pro lia helpo kaj sxi konsilis ke Kuknjo la Kuketo-Kuiristino sekigu siajn larmantajn okulojn cxar sxi promesis konduki sxin al la Smeralda Urbo kaj certigi ke sxia amata telerlavujo redonigxos al sxi. Tiam la bela Regantino prenis cxenon de smeraldoj de cxirkaux sia propra kolo kaj metis gxin cxirkaux la kolon de la malgranda Palrugxa Urso. "Viaj sagxaj respondoj al la demandoj de miaj amikoj," diris sxi, "helpis ilin savi min. Tial mi multege dankas vin kaj vian noblan Regxon." La bidokuloj de la malgranda Palrugxa Urso rigardis senresponde al tiu lauxdo gxis la Granda Lavenda Urso turnis la krankon en gxia flanko, kaj tiam gxi diris per sia grinca vocxo: "Mi dankas Vian Mosxton." "Rilate al mi," respondis la Regxo de la Ursoj, "mi komprenas ke vi vere meritis savigxon, Frauxlino Ozma, do al mi multe placxas ke ni povis servi vin. Per mia Magia Sceptro mi kreadis bildojn de via Smeralda Urbo kaj via Regxa Palaco, kaj mi agnosku ke ili estas pli allogaspektaj ol cxiuj lokoj kiujn iam mi vidis--kaj mi ne esceptas la Centron de la Ursoj." "Mi volonte gastigos vin en mia palaco," respondis Ozma dolcxe, "kaj vi estos bonvena se vi reiros kun mi kaj longe vizitos min, se viaj ursaj regatoj povos toleri vian mankon en via propra regno." "Rilate tion," respondis la Regxo, "mia regno malmulte maltrankviligas min, kaj mi ofte trovas gxin iom banala kaj seninteresa. Sekve mi tute ne emas rapide reiri al gxi kaj mi volonte akceptas vian afablan inviton. Kaporalo Anaspasx fidinde prizorgos miajn ursojn dum mia foresto." "Kaj vi kunportos la malgrandan Palrugxan Urson?" demandis Doroteo fervore. "Kompreneble, mia kara; mi ne volonte forestus de li." Ili restis tri tagojn en la vimenajxa kastelo, zorge pakante cxiujn magiilojn kiujn sxtelis Ugu kaj ankaux prenante kion ajn magian la sxufaristo heredis de siaj prapatroj. "Cxar," diris Ozma, "mi malpermesis al miaj regatoj esceptante Glindan la Bonan kaj la Sorcxiston de Oz uzi magiajn artojn, cxar oni ne povas fidi ke ili faros bonon kaj ne malbonon. Tial Ugu nepre neniam denove povu fari ian ajn magion." "Nu," komentis Doroteo felicxe, "kolombo ja ne povas fari multan magion, kaj mi restigos la formon de kolombo por Ugu gxis li pentos kaj farigxos bona kaj honesta sxufaristo." Kiam cxio estis pakita kaj metita sur la dorsojn de la bestoj, ili komencis marsxi al la rivero, uzante pli rektan vojon ol tiu per kiu Kuknjo kaj la Ranulo venis. Tiel ili evitis la Urbojn Ti kaj Herku kaj la Centron de Ursoj kaj post plezuriga veturo atingis la Riveron de la Palpbrumoj kaj trovis gajan pramiston kiu havis belan grandan boaton kaj volonte portis la tutan grupon surakve al loko tre proksima al la Smeralda Urbo. La rivero multe kurbigxis kaj havis multajn brancxojn kaj la veturo ne finigxis post nur unu tago, sed fine la boato flosis en belan lagon kiu estis nur malmulte for de la hejmo de Ozma. Tie la gaja pramisto ricevis rekompencon pro sia laborado kaj tiam la tuta grupo grandiozprocesie komencis marsxi al la Smeralda Urbo. Informo ke la Regxina Ozma estas trovita disvastigxis rapide tra la najbarejo kaj ambaux flankojn de la vojo baldaux okupis lojalaj regatoj de la bela kaj amata Regantino. Tial la oreloj de Ozma auxdis malmulton krom huraojn kaj sxiaj okuloj vidis malmulton alian ol skuatajn posxtukojn kaj standardojn dum la tuta triumfa marsxado de la lago al la portaloj de la urbo. Kaj tie sxi renkontis ankoraux pli grandan homa-mason, cxar cxiuj logxantoj de la Smeralda Urbo elvenis por bonvenigi sxian revenon kaj pluraj bandoj ludis gajan muzikon kaj cxiujn domojn oni ornamis per flagoj kaj standardoj kaj neniam antauxe la popolo tiom gxojis kaj felicxis kiom nunmomente kiam ili bonvenigis al sxia hejmo sian knabinan Regantinon. Cxar sxi estis perdita kaj nun estis retrovita, kaj certe tio prave kauxzis gxojon. Glinda estis en la regxa palaco por renkonti la revenantan grupon kaj la bona Sorcxistino vere gxojis rehavi sian Grandan Arkivo-Libron, kiel ankaux la tutan valoregan kolekton de magiiloj kaj eliksiroj kaj kemiajxoj sxtelitaj el sxia kastelo. Kap'tano Vilcxjo kaj la Sorcxisto tuj pendigis la Magian Bildon sur la muron de la buduaro de Ozma kaj la Sorcxisto estis tiom gajhumora ke li faris plurajn trukojn per la iloj en sia nigra valizo por amuzi siajn akompanantojn kaj pruvi ke denove li estas potenca sorcxisto. Dum plena semajno okazis festenado kaj gxojado kaj cxiaj gxojaj festoj cxe la palaco, honorante la sekuran revenon de Ozma. La Lavendan Urson kaj la malgrandan Palrugxan Urson oni multe atentis kaj honoris, kio multe plezurigis la Regxon de la Ursoj. La Ranulo rapide farigxis favorato en la Smeralda Urbo kaj la Vilulo kaj Tiktoko kaj Jocxjo Kukurbo?kapo, kiuj jam revenis de sia sercxado, tre gxentilis al la granda rano kaj certigis ke li sentas sin cxehejme. Ecx la Kuketo- Kuiristino, cxar sxi estis fremda kaj gasto de Ozma, ricevis tiom da honorado kiel se sxi estus regxino. "Tutegale, Via Mosxto," diris Kuknjo al Ozma, tagon post tagon, tede ripetante, "mi esperas ke vi baldaux trovos mian juvelitan telerlavujon, cxar neniam mi estos tute felicxa sen gxi." CxAPITRO 26: DOROTEO PARDONAS La griza kolombo kiu iam estis la Sxufaristo Ugu sidis sur sia arbo en la distanca Lando de la Kveluloj kaj malfelicxis, pepante lamente kaj bedauxrante sian misfortunon. Post kelka tempo la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto venis kaj sidigxis sub la arbo, tute ne atentante la murmuradon de la griza kolombo. La Stana Lignohakisto prenis malgrandan oleujon el sia stana posxo kaj zorge oleis siajn stanajn artikojn per gxi. Dum li tiel okupis sin la Birdotimigilo komentis: "Mi multe pli bone fartas, kara kamarado, de kiam ni trovis tiun amason da bona pura pajlo kaj vi replenigis min per gxi." "Kaj mi multe pli bone fartas nun kiam miaj artikoj estas oleitaj," respondis la Stana Lignohakisto, gxemante pro plezuro. "Vi kaj mi, amiko Birdotimigilo, estas multe pli facile prizorgeblaj ol tiuj mallertaj vianduloj, kiuj uzas duonon de sia tempo vestante sin per belaj vestoj kaj kiuj devas logxi en belaj logxejoj por esti kontentaj kaj felicxaj. Vi kaj mi ne mangxas, do ni ne bezonas la gxenan taskon mangxi trifoje en cxiu tago. Nek ni malsxparas duonon de niaj vivoj per dormo, kondicxo kiu devigas la viandulojn senkonsciigxi kaj farigxi senpensaj kaj senhelpaj kiel lignaj sxtipoj." "Vi pravas," respondis la Birdotimigilo, pusxante kelkajn pajlerojn en sian bruston per siaj vatitaj fingroj. "Ofte mi kompatas la viandulojn, el kiuj multaj estas miaj amikoj. Ecx la bestoj estas pli felicxaj ol ili, cxar ili bezonas malpli por kontentigxi. Kaj la birdoj estas la plej bonoportunaj, cxar ili povas flugi rapide kien ili volas kaj trovi hejmon kie ajn ili volas sidigxi; ilia mangxajxo konsistas el semoj kaj grajnoj kiujn ili kolektas de la kampoj kaj ilia trinkajxo estas iom da akvo el iu fluanta rivereto. Se mi ne povus esti Birdotimigilo--aux Stana Lignohakisto--mi preferus vivi kiel birdo." La griza kolombo zorge auxskultadis tiun parolon kaj sxajne gxi komfortigis gxin, cxar gxi cxitis sian plendadon. Kaj gxuste tiam la Stana Lignohakisto trovis la telerlavujon de Kuknjo, kiu estis sur la tero tute proksime al li. "Jen iom bonaspekta ujo," li diris, prenante gxin per siaj stanaj manoj por ekzameni gxin, "sed mi preferas ne posedi gxin. Kiu faris gxin el oro kaj kovris gxin per diamantoj ne pliutiligis gxin, nek mi opinias gxin egale bela kiel la brilantaj stanaj telerlavujoj kiujn oni kutime vidas. Neniu flavo povas esti egale bela kiel la argxenta brilo de stano," kaj li turnis sin por rigardi siajn stanajn krurojn kaj korpon aprobe. "Mi ne povas plene akordi kun vi pri tio," respondis la Birdotimigilo. "Mia pajla remburajxo estas palflava, kaj gxi estas ne nur belaspekta sed krome gxi kraketadas plej placxe kiam mi movigxas." "Ni konsentu ke cxiuj koloroj estas bonaj en siaj tauxgaj lokoj," diris la Stana Lignohakisto, kiu estis molkora kaj tial ne kverelis; "sed certe vi akordas kun mi ke flava telerlavujo estas nenatura. Kion ni faru je cxi tiu, kiun ni jxus trovis?" "Ni reportu gxin al la Smeralda Urbo," proponis la Birdotimigilo. "Kelkaj el niaj amikoj eble volos uzi gxin kiel piedbanujon, kaj se ili uzos gxin tiel gxiaj ora koloro kaj brilantaj ornamajxoj ne malebligos gxian utilecon." Do ili foriris kaj kunprenis la juvelitan teler?lavujon. Kaj vaginte tra la lando dum unu aux du pliaj tagoj, ili informigxis ke Ozma estas trovita. Tial ili tuj reiris al la Smeralda Urbo kaj donacis la telerlavujon al Princino Ozma kiel indikon de ilia gxojo cxar sxi redonigxis al ili. Ozma tuj transdonis la diamantornamitan oran telerlavujon al Kuknjo la Kuketo- Kuiristino, kiu tiom gxojis pro regajni sian perditan trezoron ke sxi cxirkauxdancadis pro gxojo kaj poste ekcxirkauxbrakumis la kolon de Ozma per siaj maldikaj brakoj kaj danke kisis sxin. La tasko de Kuknjo nun estis sukcese plenumita, sed sxi tiom gxuis la Smeraldan Urbon ke sxi sxajne ne fervoris rapide reiri al la Lando de la Jipoj. Plurajn semajnojn post la redonigxo de la telerlavujo al la Kuketo-Kuiristino, dum Doroteo sidis en la regxaj gxardenoj apud Trot kaj Betinjo, griza kolombo venis flugante kaj surterigxis cxe la piedoj de la knabino. "Mi estas la Sxufaristo Ugu," diris la kolombo per malsevera, lamenta vocxo, "kaj mi venis peti vian pardonon pro la granda malbono kiun mi faris kiam mi sxtelis Ozman kaj la magion kiu apartenis al sxi kaj al aliaj." "Cxu, do, vi bedauxras?" demandis Doroteo, severe rigardante la birdon. "Mi multe bedauxras," deklaris Ugu. "Mi pripens?adis miajn misfarojn dumlonge, cxar kolomboj havas malmulton por fari krom pensadi, kaj min mirigas ke mi estis tiom fia persono kiu tiom malmulte atentis la rajtojn de aliuloj. Mi estas nun konvinkita ke ecx se mi estus sukcesinta farigi min reganto de la tuta Oz mi ne estus felicxa, cxar multaj tagoj da trankvila pripensado montris al mi ke nur kion oni akiras honeste povas kontentigi." "Mi supozas ke tio estas vera," diris Trot. "Iukaze," diris Betinjo, "la fiulo sxajnas vere bedauxri, kaj se li nun farigxis bona kaj honesta homo ni devas pardoni lin." "Nu, mi ne povos refarigxi bona homo," diris Ugu, "cxar la transformigxo kiun mi spertis cxiam restigos min kolombo. Sed, per la kompleza pardono fare de miaj iamaj malamikoj, mi esperas farigxi tre bona kolombo, alte respektata." "Atendu cxi tie dum mi kuros preni mian Magian Zonon," diris Doroteo, "kaj mi retransformos vin en vian kutiman formon tuje." "Ne--ne faru tion!" petegis la kolombo, ekscitite skuante siajn flugilojn. "Mi volas nur vian pardonon; mi ne volas refarigxi homo. Kiel la Sxufaristo Ugu mi estis maldika kaj maljuna kaj malbela; kiel kolombo mi estas vere belaspekta. Kiel homo mi estis ambicia kaj krula, sed kiel kolombo mi povas esti kontenta kaj felicxa per mia simpla vivo. Mi nun amas liberan sendependan vivadon kian havas birdo, kaj mi preferas ne resxangxigxi." "Kiel vi volas, Ugu," diris Doroteo, residigxante. "Eble vi pravas, cxar vi certe estas pli bona kolombo ol homo, kaj se vi iam malpentos kaj revolos esti fia, vi ne povos multe damagxi estante griza kolombo." "Do vi pardonas min malgraux la multa gxeno kiun mi kauxzis al vi?" li demandis tre serioze. "Kompreneble; kiu pentas nepre devas esti pardonata." "Dankon," diris la griza kolombo, kaj denove forflugis.